Lingvo kaj popolo

Tonkin, Humphrey. Lingvo kaj popolo: Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. — Rotterdam: UEA, 2006. — 159 pĝ.

Kiam oni parolas pri Esperanto al eksteruloj, ni ofte kaŝas kio ni estas: ni prezentas ofte ion pli ol ni estas, kaj aliflanke ion malpli. Ni iom pufigas la nombron de parolantoj kaj de rekonoj, la kvalitojn de niaj ĉefoj ekster la Esperanto-medio, ni iom indulgas al kelkaj mitoj ripetiĝantaj de generacio al generacio, ne surprenante la penon historie kaj objektive kontroli ilin. Aliflanke ni preferas silenti pri kelkaj el niaj malsukcesoj, pri la fakto ke multaj niaj institucioj apenaŭ plenumas onon de siaj celoj, ke multaj aktivadoj estas nur surpaperaj, ke multaj klopodoj estis malsukcesaj ĉar mankis al ni ideoj, strategio, taktiko: ni ja estas amatoroj-volontuloj. Nia “movado” estas plejofte senmova, kaj eĉ la vorto “movado” estis ekzilita el la subtitolo de Heroldo, kie ĝi pompis dum pluraj jardekoj. Kio do estas ni esperantistoj? Ni estas popolo kunigita per nur unu elemento, fortika ligilo pro sia graveco, sed aliaspekte malfortika pro sia ununureco: la lingvo.

Trovi tiun feblan trajton kunigantan lingvon kaj popolon, kiu tamen rezistas de 120 jaroj ne ĉiam estas facile: decentraj fortoj nin disigas, alcentraj fortoj nin rekunigas. Humphrey Tonkin estas bona observanto dum jam pli ol duona jarcento: li travivis kiel atestanto la malfermiĝon de TEJO al la orienteŭropa vento (dum la 17a IJK, de li kunorganizita en 1961, estis subskribita la “Interkonsento de Wokingham”); li protagonistis en la konfliktoplena amo inter TEJO kaj UEA; filo kaj patrino ofte kverelas, disiĝas, sin insultas reciproke (“Ŭa, ŭa, UEA!”), sed restas intime ligitaj. Kaj post la necesa generacia ŝanĝo ŝuldita al la Sesdekoka, sed alveninta al nia mondo kun plurjara histerezo, Tonkin alprenis la postenon de plej alta ĉefo de tiu popolo; kaj, ni diru sincere, el la postaj prezidantoj de UEA, sendube siavice meritplenaj, neniu taŭgis kiom li. La rilatoj de Tonkin kun Ivo Lapenna estis tiu de filo al patro, patro kontestata, sed spurata kaj superata: Tonkin estas universitata profesoro, eĉ rektoro, akademiano, denaska parolanto de la lingvo plej firmiĝinta en la mondo, literaturisto, oratoro, docento, preleganto, vojaĝanto, organizanto: li do estas escepte bona gvidanto por nin konduki lernocele tra la meandroj de nia esperantista vivo. Recenzo entute ne necesus: por vino bona, ŝildo ne bezona.

Lia verko Lingvo kaj popolo, kun subtitolo “Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado”, originas kiel prelegaro por la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. La prelegoj ne estis persone prezentitaj pro lastmomenta malhelpo, sed estis aŭdigataj per disko, kun eblo por la studentoj altelefoni la malĉeestan preleganton. Tiu origino estas unuflanke ĝia atuto: didaktike klaraj subdividoj de la temo, esencaj elementoj sen fatraso, science dokumentitaj asertoj, rapidaj aludoj por publiko atenta, jam lingve sperta kaj movade duonsperta. Aliflanke tiu origino estas ankaŭ malatuto: se la persona pronomo “mi” taŭge impetas elokvente fare de profesoro malantaŭ katedro kaj antaŭ publiko, kiu ja vidas la personon, vidas liajn gestojn kaj mienon kaj partoprenas en lia streĉo komuniki, tiu “mi” invadas la skribitajn paĝojn iom tro sturme. Tonkin raportas pri siaj streĉoj, tiel ke ofte la eventoj ŝajnas personaj, kaj sukceso aŭ malestas atribuata pli multe al unuopuloj ol al la popolo mem. La verko estas ege instrua por la publiko al kiu ĝi estis origine destinita; certe ĝi povus prezenti nian popolon ankaŭ al la eksteruloj, kaj tradukado al naciaj lingvoj estus ege dezirinda. Tamen en ĉi okazo necesus plurloke adaptoj: multaj mencioj estas klare (kaj prave) direktitaj nur al la interna publiko.

La verko dividiĝas laŭ ok ĉapitroj; al UEA estas dediĉita unu tuta el ili, plus pluraj aliaj paĝoj dise en la aliaj ĉapitroj. Diskutinde estas, ĉu efektive UEA estas tiel preskaŭ ekskluziva centra motoro: ekzistas amaso da aliaj organizaĵ(et)oj kiuj sume levas la prestiĝon de Esperanto kaj tamen ne estas ligitaj al UEA kaj flegas aliajn mediojn: IKUE, la PEN-klubo, Esperanto Radikala Asocio, Oomoto eĉ ne estas menciitaj, kaj AIS San Marino aperas nur en rilatoj kun la Internacia Kongresa Universitato, malgraŭ ke tiu kongresa partopreno estas nur eta ero (kaj ne ĉiam la plej sukcesa) de la vasta agado de AIS. Kaj tamen tra tiuj strukturoj, kaj ekzistas multaj aliaj, venas al la lingvo ne sensignifa nombro da personoj. Ili ne fariĝos movadanoj, sed ili ja konsistigos parton de la popolo kaj kontribuos al la ekstera aspekto de la lingvokomunumo. Ni volonte sekvas la aŭtoron en la plena agnosko, ke UEA estas la ĉefa strukturo, la skeleto, sed la lingvon praktikas kaj evoluigas ankaŭ multaj aliaj instancoj paralele al UEA. Ekzemple, sur la kultura kampo aliaj eldonejoj estas multe pli produktivaj, kaj UEA eĉ ne celas konkurenci; se veras, ke UEA subtenas la libromerkaton per sia konstanta mendo de preskaŭ ĉiuj Esperanto-eldonaĵoj kaj alvenas per sia gazeto al certe pli ol dekmilo da legantoj (dekoble ol la aliaj plej disvastiĝintaj gazetoj), estas ankaŭ vere, ke pluraj aliaj libroservoj, unuope pli etskale, sed kune pli grandskale, ludas siavice konsiderindan rolon por krei kaj disvastigi la Esperantan kulturon.

Tonkin tuŝas la eternan demandon: kiom da esperantistoj ekzistas? Sagace, li ne respondas, sed proponas aliajn demandojn: kio estas esperantisto? Ĉu kotizpaganto, kursfininto, diplomakirinto? Ĉu utiliganto de la Pasporta Servo aŭ detempaltempa leganto de iu gazeto hazarde trovita? Ĉu aktiva movadano aŭ trareta babilulo? Ĉi tiu nerespondo estas tute saĝa kaj scienca sinteno, kiu krizigas ĉiujn tiaspecajn statistikojn ankaŭ pri la aliaj lingvoj. Tamen, ne ricevante respondon al tiu baza demando, la leganto riskas senti sin iom mistifikita., ĉar eĉ ne proksimuman takson li ricevas laŭ la diversaj niveloj de lingvokono. Ja, esperantistoj ne havas ŝtaton kiu statistikas, kaj eĉ kie ŝtatoj statistikas pri lingvoj, tiuj rezultoj havas vastan gamon de nekredindeco. Sed ni bezonas kredi ion, eĉ nombrojn nekredindajn, kiam aliajn nombrojn ni ne havas.

Kvankam polemiko estas, kaj ĉiam estis, esenco en la idealismaj kaj pacemaj movadoj, laŭ mia modesta opinio en la verko oni tro evidentigas konfliktojn kompare al konkordoj, kaj laŭdojn apudas ĉiam kelkaj “sed”-oj. Ja veras, ke Heroldo ludas, nun same kiel ĉiam antaŭe, opozician rolon rilate al UEA, sed entute estus preferinde evidentigi la kunfluojn ol la diverĝojn. Eble la recenzanto pekas je neobjektiveco, sed aliflanke la konfliktoj estas videblaj nur de interne: la ekstera mondo entute ne perceptas ĉu ene de la Akademio estas malsamaj opinioj (kiel en ĉiuj akademioj) aŭ ene de estraro konfrontiĝas eĉ akre diversaj strategioj (kiel en ĉiuj estraroj). La subtitolon “Aktualaj problemoj” mi estus aliiginta al “Aktualaj celoj kaj agadoj”.

Ofte Tonkin, ekzamenante nesukcesintan aŭ nur parte sukcesintan agadon, konkludas per “ni devus agi pli”; mi estus preferinta konkludon per “ni devus ĉesi (agi tiel kaj male agi alimaniere)”. Ja, la granda ŝanĝiĝo de la komunikado ŝanĝis (kaj ŝancelis) ankaŭ niajn celojn: se antaŭe ni celis al komunikado, nun ni celas al egalrajteco je komunikado kaj sekve al faciligo de la homaj rilatoj ĝenerale. Tre skrupule kaj precize Tonkin ilustras la redifinon de nia celaro: kaj efektive la nunaj celoj, kompare kun la praaj de la tempoj de la UEA-fondo, estas pli entuziasmigaj. Tamen ĉiam rolas, iom obsede, komparo kun UEA: la celoj de la komunumo ne nepre kongruas kun tiu de (sia plej granda) asocio. Almenaŭ, ne ĉiam la ordo de graveco de celoj, se entute oni volas vidi tion en statuto, kongruas. La UEA-lorno plene kontentigas la centran vidon, sed aberacias ĉe la lensorando.

Impona kolekto de bibliografiaj referencoj estas alia atuto de la verko. Ĉiuj mencioj kaj citoj havas sian respondan fonton librofine. Granda helpo al la informanto pri Esperanto, granda helpo al memlernado de la priinforma strategio. Krome, apendice aperas tri gravaj dokumentoj: la Deklaracio de Tyresö (1969), la Manifesto de Raŭmo (1980) kaj la Manifesto de Prago (1996). Ĉi tiuj dokumentoj fiksas la ritmon de la evoluo de celoj kaj metodoj: do bone, ke ili estas kolektitaj kaj abunde komentariitaj en la libro.

Verko priskriba, do, sed ankaŭ preskriba; verko paĝonombre modesta, sed sugesta; verko impeta, kaj eble profeta. Ĝi plenrajte povus aparteni al serio “Ni lernu per la eraroj”, samkiel al serio “Obstine antaŭen, la nepoj nin benos”. Tonkin estas optimisto kaj rigardas kun espero al la estonto: malgraŭ diverĝoj kaj konfliktoj, la Esperanta popolo estas tamen pli bona ol la cetera ĉirkaŭa mondo, kaj povas plibonigi ĝin: “La nova sento restas ĉiam nova” estas la lastaj vortoj de la libro, plene prikonsentindaj.

Carlo Minnaja (Italio)

La Ondo de Esperanto. 2007. №3 (149)


Recenzoj | Hejmo