La tempo ankoraŭ ne pasis…

Eli Urbanová. Rapide pasis la temp' / Ilustris Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. — 92 pĝ., il.

Se vi ŝatas legi poezion en Esperanto — vi certe scias la nomon Eli Urbanová kaj ne bezonas klarigojn. La poetino, festinta jam 80-jariĝon (ĝenerale ne decas paroli pri virina aĝo, sed la naskiĝjaro estas indikita dorskovrile), plu versas pri amo kaj amoro — tiel, kiel malmultaj 20-jaruloj povas. Se ĉiu el ni ĝisvivus tian aĝon kaj konservus tian vivdeziron!..

La aŭtorino mem deklaris tiun poemlibron sia lasta, ankaŭ la titolo tion aludas: kvazaŭ resumo de la vivo kaj verkado.

La temoj plejparte estas eternaj: amo kaj ĉio ligita kun ĝi. Kelkaj poemoj — simple titolitaj per viraj nomoj — enhavas rememorojn pri iamaj amikoj kaj amatoj. Enestas ankaŭ la ciklo Post jaroj — kurtaj trafaj versrakontoj pri malnovaj amikinoj en ties nuna stato. Supozeble ĉiuj nomoj estas realaj: oni ja scias la emon de Eli Urbanová aŭdace malkaŝi plej intimajn sekretojn. Laŭ esprimo de William Auld el malnova recenzo — “Eli estos ĉiam konsterne honesta”. Iam eĉ tro: fiziologiaj detaloj eble ne estas sufiĉa kaŭzo por poemo, necesus pli da sprito (Intime, pĝ. 23).

La ĉapitro Miaj infanoj enhavas poemojn el la jaroj 1951–1958. Videblas, ke jam tiam la poetino posedis perfektan majstrecon. Kun paso de jaroj aperis pliprofundeco de temoj, sagaco, kaj tute ne perdiĝis juneca freŝo de sentoj — al tiu nur aldoniĝas pliaj nuancoj pro la medito: “kaj venos tag' kaj viv' sin ŝanĝos / kaj unu el ni restos sola… / Jen kio min jam nun doloras…” (Fina solvo, pĝ. 20).

Inter poemoj troviĝas ankaŭ tri kurtaj noveloj; la libro finiĝas per interesa kaj pensiga Letero al komencantaj poetinoj, en kiu Eli “invitas … en sian modestan versejon”, instruas per ekzemplo kaj kvazaŭ transdonas la torĉon al sekvaj generacioj.

Nepre atentindas la internaj bildoj de Pavel Rak. Kutime lia “jun-amika” desegnostilo tuj rekoneblas (ankaŭ sur la kovrilpaĝo) — sed kun grandega miro mi ekvidis, ke li povas krei ankaŭ fascinajn erotikaĵojn. Mi ne multe troigus, se dirus, ke libron kun tiaj ilustraĵoj indas akiri eĉ sendepende de la teksta enhavo.

Sed ankaŭ la enhavo eminentas. Kelkaj frazoj sonas refrene kaj restas en la memoro kiel proverboj: “Mi venis al jena konkludo: / viv' estas lukto, ne ludo” (Fino de erotika poetino, pĝ. 31), aŭ: “Prefere ne tro / rigardi retro…” (“Hetajro dancas” en fotoj, pĝ. 34).

Lingvaj malglataĵoj kaj strangaĵoj ne multas: “kiel alie ol” en la senco “nur tiel” (pĝ. 14 k.a.), aŭ “li min mankas” (pĝ. 13). Preskvalito: senriproĉa. Preseraroj: forestas. Do ne preterlasu la okazon legi ĉi libron, des pli ĝi estas la lasta.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2004. №2 (112)


Recenzoj | Hejmo