Sur poeziaj padoj de Eli Urbanová

Urbanová, Eli. Prefere ne tro rigardi retro. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2007. — 128 pĝ.

Prefere ne tro rigardi retro / Eli UrbanovaPoezio de Eli Urbanová ne postulas rekomendon. La aŭtorino, ĉeĥino, partoprenas en la esperanta kulturo de la 1950aj jaroj. Multfoje premiita, aperiginta poemojn en multaj revuoj, rimarkita de esploristoj pri literaturo ŝi publikigis sep originalajn poemvolumojn: Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996), El mia buduaro (2001) kaj Rapide pasis la temp' (2003). Kelkajn ŝiajn poemojn provizis per muziko komponistoj Bohdan Gselhofer, Otakar Marčík, Vlasta Šmejkalová kaj Rob Vetter. Ŝia aŭtobiografio Hetajro dancas (1995) vekis grandajn emociojn en Esperantio kaj ne nur, pro la sincereco kaj senpruda traktado de la intima vivosfero. Dramaktorino Eva Seemanová prezentis ĉapitron el ĝi Esperante kaj ĉeĥe kiel monodramon.

Prefere ne tro rigardi retro estas aŭtora elekto el la sep jam publikigitaj poemaroj. Ĝi enhavas ankaŭ valoran, instruigan biografion, kiu ampleksas tutan, abundan, multdirektan kaj multjaran, esperantan agadon de la aŭtorino.

Legante ankoraŭfoje poemojn de Eli Urbanová oni antaŭ ĉio konstatas neeblecon forgesi pri la retrorigardado. Formo de ili ne strebas mirkonsterni per la avangardaj rimedoj. Ordigita laŭ la tradiciaj principoj vortmaterialo kun regulaj ritme-rimaj skemoj, lerte aplikataj, korespondas kun “eternaj” temoj de la prikonsideroj. En ĉiuj sep volumoj kaj multaj, apartaj versaĵoj Eli Urbanová verkas unu poemon pri vivo de la virino, pri sia vivo. Ŝi mem konfesas:

Ne, mi ne havas multajn sciojn;
jen kion mi neglektis,
dum febre mi kolektis
impresojn, emociojn.
(Konfeso)
Tiujn impresojn kaj emociojn povas liveri al la sentema observantino ĉiu, eĉ la plej simpla travivaĵo aŭ percepto — rigardado de la propra vizaĝo en spegulo, damo surstrate, kiu “laŭ la modo kombis al si noblan nodon” — (Virino kun kofro), komodo el erika ligno, “tableto, kies tri apogiloj infre aspektas, kvazaŭ piedoj de bestio…” (El la antikva buduaro), konduto de la hundoj, disfloritaj peonioj, detaloj de la vesto:
Kian mi aĉetis tukon:
Verda estis ĝi kaj lila
kaj ol plumo pli facila,
nu, bela!
(Tuko)
Sed la ĉefan lokon inter la emocioj okupas amo en ĉiuj aspektoj — de singardema penso pri danĝero kontaktiĝi kun viroj tra unuaj, malkuraĝaj sentoj, kresko de pasio, al kiu povas domaĝi nek homoj, nek dudekgrada frosto, tra malcerteco ĝin konservi per sukcesaj kaj malsukcesaj streboj, tra la prava supozo, ke ĝi jam foriras — ĝis la nobla rezigno ornamita per la belaj rememoroj.
Saliko estas mi, saliko;
iom kaduka, iom verda,
jam rezignanta, mi plu perdas
la foliaron … Aĥ, amiko!
Rapide pasis temp' de rozoj.
(Saliko)
Ĉio ĉi jam estis esprimita. Jes. Sed priskribante ĉiujn fazojn de la naskiĝanta, matura kaj foriranta sento — la poetino neniam enuigas la leganton. Gravan rolon dum priskribo de diversaj am-situacioj plenumas la memironio, ĉiam memoranta pri ĉiutageco kaj ne rare pri fiziologio:
Ke ni nin amas, estis klare
sen ia ajn debato …
Kaj tamen se mi ne demetus
la robon el brokato,
li eble ĝis hodiaŭ sidus
en jako kaj kravato …
(“Virkato”)

Li la ĉemizon al mi kuspis …
Pri sia amo al mi flustris …
[…]
Li tiel avida min kisi.
Li iris for sole por pisi …
(Lasta amanto)

Ne mankas en poezio de Urbanová momentoj, de kiuj plenplene estus kontentaj feministinoj. Forte substrekata rajto de virino al la sendependo estas esprimita ne per agreso aŭ senkonsila ĝemo sed per subtila ironio, kiu agas pli forte:
Laŭ mia edz',
al kiu multajn dankojn,
de la gepatroj
heredis mi nur mankojn.
(Laŭ mia edz')

Nenio lia ŝin ekscitas
<…>
nek buŝo, ĉiam predikpreta.
Kondut' entute tro kvieta
<…>
Malvarma kiel mem marmoro
glitadas ŝi el vestkiraso …
<…>
dum ama akto sen ekstazo,
en ŝi eksplodas muta ploro.
(Frigida edzino)

Ĝue oni povas renkonti en tiuj versaĵoj motivojn el la popola kulturo, kiel en poemeto Rozo, kiu ekfloris ĵus pro penso pri la elektita amanto, aŭ pli minace, trans trarigardo de la popolaj konvinkoj kun speciale akcentita, forta seksardo direktita al satano — ĝis la morto sur ŝtiparo, en poemo Sorĉistino. Plaĉas ankaŭ libera uzo de la antikvaj elementoj en belegaj verkoj Antaŭ spegulo kaj Renkontiĝo.

Eli Urbanová ne estas indiferenta pri sociaj problemoj. Konvinkon, ke oni devas labori por la tuta homaro, pro gravaj kaj malpli gravaj malfeliĉoj de unuopaj homoj ŝi prezentas en Homoj kaj Ĝusta vojo. La plej esenca nepro preskaŭ neebla por ĝin atingi estas memkompreneble la paco:

min kostis nur tro multe da medito,
ĉu vere eblas mondo sen milito
(Ĝusta vojo)
Poemoj Kaj eksonoros sonoriloj kaj Tosto al Eŭropo estas viziaj revoj pri la tempo, en kiu universale ekregos la justa kaj stabila paco,
kaj vero estos parolata
kaj ne mensogo diplomata

Kaj eksonoros sonoriloj
kaj feste portos sin tra l' spaco:
Mir! Béke! Frieden! Pokój! Paco!

Verkanta vera esperantistino esprimas ankaŭ sian opinion pri la internacia lingvo Esperanto, favoran, diskutantan kontraŭ cirkulantaj, konataj de ni ĉiuj pritaksoj:
Ja kia forto! Kia vivo!
Kaj iu diras: Lingvo arta.
Verko kreita por arkivo.
Ne estas vero. Eĉ ne parta.
Ĉi lingvo defendos sin tutcerte pro sia flueco kaj bela melodio.

Pro la menciitaj kaŭzoj kaj pro la propraj ni legu la poezion de Eli Urbanová. Ni trinku kune kun ŝi la pezan vinon de la vivo brave kontraŭstarante al obstakloj de ekzisto kaj de amo. Ni, kiel ŝi, kolektu la travivaĵojn — tiujn pro kornikoj sur la vintra arbo kaj tiujn pro la apetitveka vira korpo en alkovo. La esperanta mondo sen ŝia poezio estus nekompareble pli malriĉa.

Lidia Ligęza (Pollando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №11 (169)


Recenzoj | Hejmo