Soleca leporo

Vladimír Váňa: Rakontoj ne nur ŝercaj / Ilustris Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2002. — 128 pĝ., il.

Vladimír Váňa ne apartenas al la konataj Esperantaj verkistoj, tamen unu el liaj noveloj estas ege konata kaj legata. Temas pri Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo, kiu estas eble la plej memorinda ero en la progresiga legolibro Paŝoj al plena posedo. La sama novelo en 1961 ricevis unuan premion en la Belartaj Konkursoj, kaj samjare alia novelo de Váňa ricevis trian premion.

Post la morto de la aŭtoro lia filino trovis aron da tekstoj el lia mano, kaj tiujn nun eldonis Petr Chrdle. Temas pri entute dudeko da rakontoj. Kiel aludas la titolo, kelkaj estas ŝercaj, aliaj ne. Pli ĝuste, duono de ili estas satiraj, kaj ili primokas precipe sociajn, politikajn kaj artajn aferojn, sed ankaŭ homajn rilatojn kaj kondutojn.

Dumvive la aŭtoro do ne povis aŭ volis publikigi la plimulton el tiuj tekstoj, kaj oni rajtas demandi sin, ĉu la eldonintoj vere faris bone, aperigante ilin ĉiujn. La nivelo estas varia, kaj pri tio eble Váňa mem konsciis. Ŝajne ne okazis elektado aŭ redaktado, nek lingva polurado.

Efektive, “la kristnaska leporo” elstaras kiel la plej sukcesa rakonto en la kolekto. Ĝi estas absurda farso, plena de vivo kaj viglo. En simila stilo troviĝas aliaj sukcesaj eroj, ekz. Kiel grava estas la plano, kie absurdo miksiĝas kun politika satiro. Bedaŭrinde en aliaj satiroj mankas tiu leĝero kaj frenezo, kiu levus ilin de la primitiva plendado aŭ primokado. Tio validas ekz. pri Malgaja fabelo, kiu alegorie priskribas la sorton de Ĉeĥoslovakio inter la “frataj ŝtatoj”. En La telefono la aŭtoro burleske ridindigas burokration, tamen la rakonto malhavas vere akran pinton.

Pluraj verkoj, interalie la premiita Kiel mi eniris parnason, primokas modernan literaturon kaj arton. La perspektivo estas de persono, kiu ne komprenas tiujn strangajn artaĵojn kaj sekve konkludas, ke ili neniel valoras. Ne tre originale aŭ sprite, bedaŭrinde. Mi preferus, se la aŭtoro pli multe uzus sian precipan talenton, tiun de burleskaj farsoj. Imagu, se en la Esperanta “parnaso” iuj konsilus lin, kiel evoluigi sian talenton kaj eviti falilojn! Nu, naiva revo…

Relative bona tamen estas novelo pri instruistaj spertoj, La metamorfozo. Identa temo ripetiĝas en malpli valora bagatelo Milita danco, kio montras, ke neniu sarkado okazis ĉe la eldonantoj. En alia sufiĉe bona ero pri embarasoj en la planekonomio, Kisteho, la aŭtoro — intence aŭ ne — plantis blagon en formo de letero kies enhavo rivelas vere aŭguran kapablon, krom se temas pri aŭtora misaĵo. En la kolekto troviĝas ankaŭ du romantike historiaj rakontetoj, unu pri ĉeĥa historio, alia pri indianoj en Usono.

La stilo de la rakontoj plej ofte estas vigla, klara kaj senartifika. Mediaj aŭ personaj priskriboj ne tre riĉas, sed dialogoj kaj agoj fluas nature. La lingvaĵo tamen ne estas senriproĉa. Tre ofte oni trovas esprimojn, kiuj ŝajnas nacilingve pensitaj, kaj nur provizore vestitaj per Esperantaj vortoj. Estus bone se oni uzus ne-ĉeĥajn kunlaborantojn por redakti la tekston.

Aperas multaj fuŝoj pri verba karaktero, kiel “ni ĉesis nian interparolon” (pĝ. 55) kaj “tiel daŭrigis la interkonsiliĝo” (pĝ. 68). Aperas strangaj vortoj, kiel “displaĉa” (pĝ. 46, 65) kaj “aŭtogramo” (pĝ. 96). Oni trovas uzon de “tuj… tuj…” (pĝ. 9, 34) en la senco jen… jen… Plurfoje aperas nekutima objekta predikativo ĉe havi: “Mi havas la tempon ege limigita” (pĝ. 120). Sed pleje ĝenas frazoj kun nekutima, eĉ kelkfoje nebula, konstruo: “Ĉar mi kaj Jarda estis elektitaj komitatanoj, konsideris nin ĉiuj savintoj” (pĝ. 21). “Senĉesa nepagado de direktoro kaj laciĝo de la ceteraj kaŭzis, ke fine tamen naskiĝis fajrero de espero” (pĝ. 68). “Profesoro Ŝaŝliko estis tre sperta kritikisto por ne scii, ke ĉi tiu bildo elvokos veran sensacion” (pĝ. 107).

Tipa sekvo de nacilingva pensado estas la esprimo “kolhararon anstataŭ hararo” (pĝ. 81). Tute simile oni povas legi ĉe la franco Lorjak: “ne horloĝo sed vek-horloĝo”. Kiom la denaska lingvo katenas niajn pensojn!

Nu, ŝajne la aŭtoro antaŭvidis mian akran prijuĝon, ĉar en Kelkaj konsiloj, kiel facile kaj rapide fariĝi verkisto li skribis, ke “kritikistoj plejparte rekrutiĝas el la vicoj de tiuj, kiuj volis fariĝi verkistoj, sed ne povis tiun celon atingi, ĉar ili ne ellernis skribi: ili scias nur legi” (pĝ. 50). Tuŝite! Do, mi ŝatus fini per rekomendo, sed ne vere scias al kiu leganto rekomendi ĉi rakontojn. Ili estas iel nek-nek — nek sufiĉe literature valoraj, nek sufiĉe glatstilaj, kaj nur kelkaj el ili vere amuzas.

La fama kristnaska leporo do iom solas en ĉi kunteksto.

Sten Johansson (Svedio)

La Ondo de Esperanto. 2004. №1 (111)


Recenzoj | Hejmo