Versoj plenaj de liber-amo

Venclova, Tomas. Vienkartinė šalis = La unufoja lando: Versoj / Kompilis István Ertl; tradukis el la litova István Ertl, Kris Long, Meva Maron. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 96 paĝoj.; 500 ekz.

István Ertl ĉiujare montris al ni diversajn flankojn de sia talento. Brilan primovadan satiron La Postdomo kaj ne malpli brilan originalan poemaron Provizore nun, evidente lige kun la Vilna UK, sekvas tradukita poemaro La Unufoja Lando de Tomas Venclova. Estas interese, ke la tradukinto mem selektis la poemojn kaj mem donis la komunan titolon laŭ unu el versoj el la poemo Delonge mi ne loĝas plu (cetere, la plej brila kaj la plej sukcese tradukita el la tuta libreto) — kaj nun la poemaro La Unufoja Lando jam estas rimarkita de litovlingvaj literaturŝatantoj kaj kritiko.

Tomas Venclova siatempe forte opoziciis al soveta reĝimo kaj en 1977 elmigris. Do lia poezio plenas de liber-amo kaj rezistemo. Eĉ kie li priskribas naturon — tutegale travideblas politiko. Ne kun ĉio eblas konsenti, kaj vere bedaŭrindas, ke li vidas nur malbonajn flankojn de la soveta epoko. Ja soveta “okupacio” savis Litovion de okupacio germana, kaj tiakaze ĝis nun la litova lingvo kaj la popolo mem tute malaperus… Ankaŭ la nunan Ruslandon la aŭtoro priskribas per sole nigra kaj nigrega koloroj (Vojkruco).

La ideoj kaj enhavo de la poemoj ofte sufiĉe nebulas, kaj la aŭtoraj komentoj librofine ne ĉiam helpas. Evidente la senco estas plurtavola, tamen por percepti ĝin eble bezonatas certaj fonaj scioj. Mi devas konfesi, ke grandan parton de la senco mi maltrafis… verŝajne tio estas mia problemo, tamen mi ne certas, ke aliaj legantoj pli bonŝancos.

La originala metriko pli-malpli samas preskaŭ ĉie, kvankam varias nombro de versoj en strofo. La ritmo de tradukoj plurloke lamas — mi ne scias, ĉu tio sekvas la originalon (mi ne regas la litovan lingvon, tamen scias pri ties komplika fonetiko kun tri diversaj akcentospecoj) aŭ indikas malfortecon de la tradukantoj. Ĉiakaze, la leganto, edukita per klasika poezio kun regula forta akcento, sentos tion kiel mankon. En Interparolo vintre kaj Dankofesta tago perdiĝis rimoj.

Ne nur Ertl kontribuis al esperantigo de la poemaro. Kelkaj poemoj (entute kvin) aperas en du diversaj tradukoj, kaj por paraleleco ĉiufoje estas ripetata ankaŭ la originalo — mi opinias tion neracia, precipe en malgranda libreto. Apenaŭ indis doni paralele la tradukojn de Long kaj Ertl — kaj de Long sola, videble malpli sukcesan (Interparolo vintre). La samo direblas pri Memore al poeto. Varianto, tradukita de Meva Maron kun partopreno de Ertl kaj sen tiu — la diferenco estas vere negranda. De Dankofesta tago, Mi scias nur… kaj Užupis — iom pli bonas tamen la tradukoj de Kris Long.

La libreto trovis sian lokon inter kelkdek aliaj, eldonitaj en Litovio lige kun UK-90. Dank' al la dulingveco ĝi supozeble trovos vastan cel-aŭditorion kaj helpos popularigi Esperanton inter litovaj intelektuloj kaj poeziŝatantoj, ĝi ankaŭ konatigos esperantistojn kun specifa parto de la litova kulturo.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2006. №2 (136)


Recenzoj | Hejmo