Admirinda romano

Verga, Giovanni. La Malemuloj: [Romano] / Tradukis el la itala kaj prinotis Giancarlo Rinaldo, Anselmo Ruffatti, Paola Tosato. — Pisa: Edistudio, 2006. — 263 pĝ.

Jen unu el la ĉefaj romanoj de Giovanni Verga (1840–1922), nun konsiderata la plej grava itala prozisto de la 19a jarcento post Manzoni. La Malemuloj (t.e. malzorgemuloj) estas fakte la alnomo de unu familio en sicilia vilaĝo de fiŝkaptistoj, kaj la samtitola romano, aperinta en 1881, rakontas plurajn jarojn en la mizera vivo de ĉi familio, ĉirkaŭ 1865–1875. Ĝi faras tion naturalisme, kvazaŭ dokumente, prezentante turnopunkton en la historio de la vilaĝo, transire inter la tradicia socio preskaŭ feŭdisma (kun siaj dotoj, svatoj kaj ia kosmetike krista paganismo) kaj la moderna Italujo kiun ĝi firme rezistas kaj rifuzas: “Ne pluvas plu, ĉar oni metis tiun malbenitan telegrafan draton, kiu altiras la tutan pluvon kaj forportas ĝin”.

Samkiel liroj kun pli fruaj moneroj, ankaŭ generacioj konflikte kunekzistas: geavoj, gefiloj, genepoj. Verga priskribas ilian penadon unutire, sen digresioj, kun abundo da dialogoj spicitaj per popolaj proverboj (“al rompita ŝipo ĉiu vento malfavoras”), kondukante la leganton tra teksaĵo el klaĉoj kaj kvereloj, envioj kaj maĥinacioj, nuptoj kaj forpasoj. Li faras tion pesimisme, eĉ fatalisme, sed kun tia rakonta ritmo, ke oni povas legi ĉi romanon nur admire.

Tripersona teamo el la Laborista Esperanto-Klubo de Padovo elitaligis la verkon en lingvaĵo gratulinde flua kaj natura (amuze, la enhavtabela koboldo sukcesis ŝanĝi la vorton “kuntradukado” al “trukado”!). Kiel Laŭlum pri Ĉe akvorando, ankaŭ ili devis decidi kion fari per la nomoj: loknomojn ili lasis senŝanĝe en la itala lingvo; nomojn personajn kaj alnomojn, male, ili sisteme esperantigis, donante la a-finaĵon al nomoj virinaj. Aldone, la tradukon akompanas sufiĉe multaj piednotoj kaj plurparta enkonduko.

Por vortoj kaj esprimoj kiel “*pegita”, “*ŝliĥto”, “dika fiŝo” (gravulo? matadoro?) aŭ “faligi ŝin per ŝiaj piedoj” bonvenus modifo aŭ klarigo. Anstataŭ “fortrivi sian hepaton”, la alifoje uzata “ronĝi sian hepaton (aŭ animon)” sonas pli kompreneble; same pri “prognozo” (aŭguro? omeno?) kaj “reduktiĝi” (ŝrumpi? defali?). Fine, necesus korekti “vivi *al”, “*Borbonoj”, “*iskiatiko”, “*Erodo”, “*venerado” kaj “*monako” al resp. “vivi en”, “Burbonoj”, “iskiat-algio, iskiatdoloro”, “Herodo”, “kulto, pietato” kaj “monaĥo”, kaj studi iom pli atente la uzadon de “po” (“*popersone”). Mi mencias ĉi makuletojn escept-okaze, kiel postlecionon por la kuraĝaj kuntradukintoj.

La hispana verkisto Miguel Espinosa (1926–1982), en sia romano La misburĝaro, asertas ke en la mondo “ekzistas simple reganta kasto kaj obea kasto, ĝuanta kasto kaj sufera kasto, enuo senfina kaj doloro senlima”. Cent jarojn pli frue Verga skribas pri unu el la Malemuloj: “Li almenaŭ volus scii kial en ĉi mondo devas esti homoj kiuj vivas en gajo kaj plezuro, nenion farante, kaj naskiĝis kun la fortuno en la haroj, dum aliaj nenion havas kaj devas treni la vivoĉaron per la dentoj dum la tuta vivo”.

Jorge Camacho (Hispanio/Tajvano)

La Ondo de Esperanto. 2007. №8–9 (154–155)


Recenzoj | Hejmo