La vojo estas la celo

Verne, Jules. Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj: Romano / Tradukis el la franca Jean-Luc Tortel; Antaŭparolo, notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2008. — 208 p. — 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; Vol. 15).

Kiam Stendhal en 1827 vojaĝis de Parizo al Romo, li devintus kalkuli almenaŭ pri 12 ĝis 15 tagoj da vojaĝo. Ĉar Stendhal foje haltis por vidi la allogaĵojn survoje (“du matenoj sufiĉis por Florenco”), por la vojaĝo li tamen bezonis 24 tagojn.

Fileas Fogg, la protagonisto de Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj de Jules Verne, estis tute alispeca vojaĝanto. Dum tiu tempo li jam estintus hastinta ĝis ie en Hindlando. Danke al la fidela traduko de Jean-Luc Tortel nun eblas ankaŭ en esperanta vesto refari tiun ekspresvojaĝon ĉirkaŭ la mondo.

Flegmo vetkuras kontraŭ la tempo

Fogg ne estas tradicia vojaĝanto, kiu vidas la mondon por edukaj celoj. Li nur vojaĝas ĉirkaŭ la mondo, ĉar tio estas ebla en la moderna mondo, kaj jen la sola pravigo por fari la vojaĝon. Fogg estas karikaturo de tiel nomata flegma anglo. Verne atribuas al li plurajn ekscentraĵojn. La moderna vivo tre konvenas al Fogg por flegi obsedan akuratecon en sia domo pura, ordigita, severaspekta, puritaneca. Tie horloĝoj indikas ĉie en la domo ekzakte la saman horon. Fogg funkcias kvazaŭ aŭtomate: “Se li promenadis, li ĉiam egalpaŝis sur la marketrita planko de la enireja halo, aŭ sur la rondira galerio tegmentita de kupolo ...” nu ktp.

Afable Verne nomas lian vivmanieron “originala”, sed ĉu li vere ŝatis sian protagoniston?

La novdungita franca (!) servisto de Fogg, Jean Trapasul', modelita laŭ Sancho Panza, estas fidela apendico al sia mastro. Li estas — kompreneble — pli simpatia ulo, kiu kun admirenda pacienco eltenas la kapricojn kaj ĉiam novajn eltrovaĵojn de sia mastro. Estas tamen li, kiu spertas la mondon dum tiu vojaĝo, estas li, kiu aldonas kalejdoskopan buntecon al la iom banala intrigo de la romano. Alimaniere la libro estus tiel interesa kiel vojaĝtabelo.

Ni elektu hazardan fragmenton por gustumi almenaŭ unu el travivaĵoj de Trapasul':

Tuj post la foriro de Fiks el la opiejo, du kelneroj portis profunde dormantan Trapasulon al la kuŝejo por la fumintoj. Sed lia fiksa ideo persekutis lin en liaj sonĝaĉoj; post tri horoj batalante kontraŭ la narkotaĵo li vekiĝis, skuata de la penso, ke li ne plenumis sian taskon. Li forlasis tiun ebriulan kuŝejon, stumblante, apogante sin al la muroj, falante kaj restariĝante, senhalte kaj nerezisteble pelate el la opiejo de ia instinkto kaj eliris kriante kvazaŭ en sonĝo: “Al Karnatiko! Al Karnatiko!”

Nu, ni ja scias, ke ankaŭ Fileas Fogg havas homan koron, ĉar en Hindlando li savis junan vidvinon de la ŝtiparo, kaj tiel li havis je la fino de la romano almenaŭ virinon por edziĝo, kaj tiel ja finiĝas ĉio en perfekta ordo.

La libro de Verne ja estas historia distrado. Hodiaŭ ĝin ankoraŭ eblas legi kiel ateston de tiu kredo, ke la teknika progreso estas nebremsebla. Tiu kredo sinkis iam, probable kune kun la ŝipo Titanic.

Embaraso de riĉeco?

Malnova romano bezonas klarigojn. Je la fino de la libro estas kvin paĝoj kun klarigoj. Kiam mi klopodas traduki ion, mi ĉiam demandas min (kaj ĉiam estas en dubo), kion endas klarigi kaj kio ne nepre estas klarigenda. Tiun dubon mi havas ankaŭ en ĉi tiu eldono.

Ĉu vere estas necesa por la kompreno de la libro, ke Fogg loĝas en numero 14 kaj ne 7 de Savile Row? Kial nur kelkaj vortoj pri la situo de la Reform Klubo, sed nenio pri ĝi kiel angla situacio? Verne ŝatas elmontri sian konon pri la mondo, tre ofte per apliko de iuj fakterminoj.

La libron, kiel tiu de Verne, mi volis legi en la ĝardeno, ĉe la plaĝo aŭ por distri min en la trajno. Tiam mi ne nepre havas iun PIVon ĉemane por lerni pri topveloj, stajveloj kaj kromĵibo. Aŭ eble ne ĉiuj memoras, kio estas thago. Do por tiuj komplikaj (almenaŭ por mi) vortoj mi ŝatus vidi iun klarigon. Nekompreno de tiuj vortoj ja ne bremsos la komprenon de la libro, sed tamen mi petas alian strategion por espereble estontaj eldonoj de la verkaro de Verne..

En la mondon venis nova sento

Lasta rimarko: Iu Pirro eldonis en 1868 sian Universalglot, projekton esence tre similan al la Lingvo Internacia de D-ro Esperanto. Universalglot falis en la puton de forgeso, sed Esperanto floras. Ĉu eble pro tio, ke intertempe, eblis ĉirkaŭvojaĝi la mondon dum 80 tagoj?

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto. 2009. №3 (173)


Recenzoj | Hejmo