Multvizaĝa libro

Vizaĝoj: Novelaro 2000–2009 / Redaktis Leif Nordenstorm, Sten Johansson, Lena Karpunina, Perla Martinelli, Tim Westover. — Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 2010. — 175 p.

VizaghojDe temp' al tempo en Esperanto aperas kolektoj de selektitaj (do supozeble, la plej bonaj) noveloj, el la tuta literaturo aŭ el aparta ĝenro aŭ regiono. Menciindas 33 rakontoj (1964), Trezoro (1989), Sferoj (sciencfikcio, pluraj volumoj), Tempo fuĝas (1995, el “Monato”), Vivo kaj morto de Wiederboren (1998, humuraĵoj), El ombro (2008) k.a.

En 2001 aperis Mondoj, el noveloj senditaj de aŭtoroj mem el la tuta mondo kaj poste selektitaj. Promesita dua volumo de Mondoj ne aperis, kaj nun laŭ pli-malpli sama metodo kolektiĝis la novelaro Vizaĝoj. La laboron faris kvin redaktantoj el diversaj landoj. Kutime tiakaze redaktoroj agas 2–3-ope, do neeviteble rememoriĝas rusa proverbo pri sep vartistinoj kaj nezorgata infano… sed tion dume flanken.

La aŭtoroj estas plejparte konataj, kelkaj estas plurfojaj laŭreatoj de la Belartaj Konkursoj de UEA, sed estas ankaŭ tute novaj nomoj. Por la libro estis elektitaj 29 el 79 proponitaj kontribuaĵoj. La subtitolo “Novelaro 2000–2009” ne superfluas: la noveloj respegulas aŭ la nunan vivon, aŭ nunan literaturan modon. Kelkaj tamen estas ”ekstertempaj".

Leif Nordenstorm en la antaŭparolo skribas, ke nur unu el la noveloj estis publikigita libroforme. Reale, krom Ĉu vi scipovas ludi tomlandilon? de Carol (indikite) libroforme aperis ankaŭ Peco de kablo de Bronŝtejn; La unua de aprilo de Gabrielli aperis jam en Trezoro (1989). Kelkaj pliaj noveloj aperis en revuoj.

La enkonduka eseo de Sten Johansson La Esperanta novelarto dum 120 jaroj estas vere valora, kun multaj gravaj informoj.

Mi jam menciis: esence la kolekto laŭ la principoj de la kompilado, laŭ la prezento ktp. similas al Mondoj (KLEKS, 2001), eĉ se ĝi aspektas pli modeste. Ankaŭ la sama manko senteblas: kiel iu siatempe skribis pri Mondoj, “kelkaj aŭtoroj rimarkindas nur pro sia ekzota deven-lando” (fakte, temas pri unu sama aŭtoro en ambaŭ novelaroj)… Aliaj aŭtoroj estas delonge famaj; eble iamaj iliaj verkoj vere valoris, sed ĉi-kolektaj, ho ve…

Tenu la flamon brulanta! de Leen Deij — bagatel-humura rakonto pri amatora spektaklo en lernejo; Dubo de Vimala Devi — pri fiaskanta svatado; Cirkvita perturbo de Paul Gubbins — ne nomebla aliel ol deliraĵo; mistika hororaĵo La violeta zontuko de Giorgio Silfer — ne klaras, kiucele la aŭtoroj verkis tiujn pecojn kaj kial redaktoroj elektis ilin.

Rampo-lernejo de Gbeglo Koffi estas anekdoteca rakonto pri malfidela edzo. Tro bagatela por vera novelo kaj tro longa por simpla anekdoto.

Du mikronoveloj de István Nemere fakte temas pri nenio. Kompare kun tio, Sep rakontetoj de Jorge Camacho per nur po kelkaj linioj (foje — malpli ol tri!) igas leganton multe mediti…

Kelkaj aŭtoroj plu ekspluatas siajn ŝatatajn temojn. Iufoje tio eĉ bonas, sed ne ĉiam.

Mikaelo Bronŝtejn en Peco de kablo, kiel ĉiam, priskribas vivon de laboristoj en nordruslanda urbeto dum sovetia tempo, tiom insiste, ke leganto, mem ne vivinta en USSR, povas finfine kredi, ke ĉiu sovetia laboristo estis drinkulo, kaj ke sovetianoj vere ne rajtis fari eĉ unu paŝon sen sankcio de timegindaj sekurec-servoj.

Leif Nordenstorm en Signoj dum ŝtormo rakontas pri vivo de nordanoj en praantikva epoko, pri hazarda renkontiĝo de du junuloj el diversaj gentoj kaj la provo (sukcesa!) de interkompreniĝo. Eĉ en pratempo povis renkontiĝi ne tribanoj de Lupo kun tribanoj de Boaco, “sed homoj kun homoj”. Nu jes, iom naive, sed ĉiam plu aktuale, precipe nun.

Lena Karpunina en Ordinara vizaĝo prenis iom nekutiman por si temon — pri vivo ne en Sovetio, sed en Germanio (kie ŝi mem nun loĝas). Tamen, kiel ĉiam, ŝi skribas pri malfeliĉa suferanta virino, senlime tolerema. Kiel ĉiam, la aŭtorino celas, ke legantinoj larmetu finleginte… tamen la pli pensemaj espereble komprenos, ke eĉ krudkaraktera edzo meritas amon, ĉar iam nur li povas solvi seriozajn problemojn, kiujn virino trafas pro sia facilanimeco.

La inico de Ulrich Becker temas pri la unua seksa (geja) sperto de 18-jara knabo. La nuna modo postulas agnoski, ke tio estus “normala” kaj bona — sed ni vidas, ke nura kaprico de riĉa usonano (ja riĉaj usonanoj certas, ke la tuta mondo devas obei ilin!) neripareble perturbis la tutan vivon de la knabo, kaj lia futuro iĝis tre duba. Kiom pli feliĉa li estus sen tia “inico”…

Mao Zifu en Unu monato simple kaj sincere rakontas pri sia vivo. Por ni sanuloj malfacilas trasenti la suferojn de handikapulo, ne povanta moviĝi — kaj aliflanke, lian ĝojon pro veno de printempo, kaj lian ligitecon kun la tuta mondo dank' al Esperanto. Estas enmetita longa peco el artikolo pri li, supozeble aperinta en iu gazeto — temas ĉefe pri ebleco de geedziĝo de handikapuloj. Mao meditas pri amo kaj (ne)ebla edziĝo: “Ol certe imageblan rezulton fiaskan mi preferas nekomencon”…

Ĉu vi scipovas ludi tomlandilon? de Luiza Carol bone reprezentas la humanisman stilon de la aŭtorino, kvankam estas iom tro dolĉa kaj pro tio ne versimila.

Rulkreskaĵo de Tim Westover samstilas kiel liaj noveloj en Marvirinstrato, pri stranga fabela mondo, ĝi same vekas filozofiajn pensojn, diversajn en ĉiu leganto.
 

Kelkaj noveloj eble ne estas ĉefverkoj, sed legi ilin agrablas.

En La urbo de Massimo Acciai obstine ripetiĝas “Bruno ne havas urĝon, la urbo bone zorgas pri li”, kaj nur lastfraze ĉio klariĝas. La ideo tamen tute ne estas freŝa.

En la ĉarma rakonteto Rememoroj pri dolĉa patrino de Ruben Feldman Gonzalez milda ironio poiomete transformiĝas en spritegan sarkasmon.

En Pordo al la maro de Sten Johansson temas pri vivodramo de apudmaraj loĝantoj, sed sen iaj konkretaĵoj, per nuraj aludoj.

Vivogumo de Geraldo Mattos — simpla skizeto pri vivo de brazilaj malriĉuloj.

Io devas okazi de Miĥail Korotkov — fantazia rakonto pri homo, kiu vivis sen maljuniĝi, kaj subite perdis tiun miraklan trajton ĝuste tiam, kiam al li ekbrilis espero pri onta feliĉo.

Raita Pyhälä en Post unu vivo kune iel daŭrigas la temon de Karpunina — pri zorgopleno de geedza vivo kaj ties celo. Ankaŭ ĉi tie virino opiniis sin malfeliĉa kaj revis divorci, kiam la infanoj plenaĝiĝos, sed…

La ŝtelo-manao de Sen Rodin estas pens-instigaj rememoroj de maljuna instruisto pri iam progresema eksperimenta lernejo kaj solvo de morala problemo.

Feliĉan Kristnaskon de Trevor Steele priskribas kelkajn horojn el la vivo de ordinara oficulo kun multaj problemoj, kaj tamen kun ioma espero je bona solvo.

Geedza ringo de Paulo Sérgio Viana rakontas pri internaj suferoj de virino, perdinta la ringon post multaj jaroj da geedza vivo.
 

Pri kelkaj noveloj — verkitaj de virinoj — mi ne sukcesis vortumi klaran opinion. Eble ĉar viro neniam komprenos virinan animon. Tiuj estas:

Iam, ne dimanĉe de Judit Felszeghy — historieto el vidpunkto de maljuna hundo.

La unua de aprilo de Lina Gabrielli — iom stranga interna monologo de amanta virino. Verŝajne talenta, sed ne trovinta resonon en mia animo.

Ŝtelisto Hadit kaj lia frato de Etel Zavadlav — stranga fabelo pri maljuniĝo de virino.
 

Kaj kelkaj noveloj estas vera trezoro.

Ducent mejloj ĝis Talooska de István Ertl estas la plej ampleksa kaj miaopinie la plej valora verko en la libro (indas akiri la tutan libron pro tiu novelo, kaj eble pro 2–3 aliaj). La moto: “Pri ĉia similo inter ĉi tiu historio kaj la realo kulpas la realo”. Ie li jam skribis tion… nu jes, en La Postdomo. Tamen alia frazo en la moto pensigas, ke ĉi-foje la realo vere kulpis tro. Komence iom tenaca, poste animskua rakonto — pri tio, ke nuna (okcidentkultura) homo estas tro katenita de diversaj reguloj, tro timema kaj malfidema antaŭ fremduloj, emas eviti personan respondecon… kaj el tio iam aperas fatalaj malfeliĉoj, kvankam ŝajne neniu kulpas. Pri tio, ke oni prefere ne forlasu kutiman loĝlandon (almenaŭ — ne faru tion senpripense). Kaj se oni tamen firme decidis migri — faru tion kun sobra menso, nepre lernu lingvon de la cellando kaj estu singardema, se vi ne plene komprenas ion.

Go-ludo de Christian Rivière estas vojaĝpriskribo, transformiĝanta en akran kontraŭmilitan pamfleton. Necesus traduki ĝin al amasaj lingvoj, ke homoj pripensu prezon de moderna usondevena “libero” kaj “demokratio”…

Nekrologo de Lenke Szász instigas al meditoj pri vera amikeco, pri tio, kiom diferencas reala homo kaj ties percepto far apuduloj. Eĉ al la plej bona amiko oni malfacile konfesas sekretojn profunde kaŝitajn en la animo… kaj vera amiko gardos tiujn sekretojn.

Kaj la jam menciitaj Sep rakontetoj de Jorge Camacho.
 

La librofinaj biografietoj videble estas kompilitaj haste, pro tio ili enhavas erarojn faktajn kaj gramatikajn. La lingva nivelo estas diversa: ekzemple, ĉe Karpunina ĝenas la ruseska sintakso kaj la uzo de “komisio” en la senco de “komisiono”. Ĉe iuj aŭtoroj troveblas brile trafaj esprimoj, kiel “molaj nuboj florbrasikaj” (M. Acciai), “urbocentraj turistomelkejoj”, “eks pri la bone konstruitaj amfrazoj de l' iamo, nun celtrafas vortoj el ekster vortaroj” (I. Ertl).

En kelkaj noveloj tajperaroj oftas, en aliaj tute ne estas. Evidente ne ĉiu el la redaktoroj agis same respondece.

Do — ne tute kohera kolekto, kun vasta temaro kaj diversaj niveloj kaj stiloj. Tamen vere atentinda kaj liveranta adekvatan resumon de la Esperanto-literaturo 2000–2009.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2011. №1 (195)


Recenzoj | Hejmo