En labirinto de iluzioj

Vondroušková, Ljubov. Labirinto = Лабиринт / Trad. el la rusa, postpar. Jaroslav Krolupper. — Brno: LYNX, 2009. — 60 p., il.

Vondroušková, Ljubov. Iluzio = Иллюзия / Trad. el la rusa Jaroslav Krolupper; Postpar. Ivo Pospíšil. — Brno: Onufrius, 2010. — 60 p., il.

LabirintoRusa kultur-kleriga societo en Moravio eldon(ig)is poemlibretojn de Ljubov Vondroušková — rusa poetino, loĝanta en Brno — dulingve, rusajn originalojn paralele kun Esperantaj tradukoj de Jaroslav Krolupper. La unuan libreton Mia ŝato (2008) mi ne vidis, do nun mi pritaksas du aliajn: Labirinto (2009) kaj Iluzio (2010).

Labirinto enhavas kurtajn, ne pli ol 20-liniajn, poemetojn — plejparte lirikajn, parte filozofiajn. Temas pri profunde personaj travivaĵoj — pasinta amo, bedaŭro pri perdoj… Malgraŭ eternaj temoj, tamen senteblas “propra voĉo”, la stilo tute ne simila aliajn poetojn.

Observemo pri la naturo, subtilaj emocioj… sed iam la ideojn preskaŭ ne eblas kompreni. Multas vortoj ne tipaj por poezio, apenaŭ troveblaj ĉe aliaj aŭtoroj — ĉu individua stilo aŭ influo de ĉeĥlingva medio? Jen aprilo plenigis ĉielon per cignoj — flugilhava, kantanta bagaĝo. En Feliĉo la traduko tekstas: “Fiŝovan lagan pensionon / elserĉas ĉiu fiŝoskvam'” — sed la rusa frazo estas same nekomprenebla, do mi ne povas ĝin traduki korekte.

La tradukoj plejparte estas sufiĉe taŭgaj, tamen io perdiĝas. Originale Pardonu estas akrostiko, per komencaj literoj de la versoj dufoje legeblas: POSPIŜIL, sed en la traduko tiu esprimilo mankas. Ritmo estas malsama ol la originala kaj ofte lamas. La senco plejparte estas transdonita adekvate, sed kelkloke aperas strangaj fantazioj: “Inkuboj ŝiras la memoron, / de mineksplodoj la impet'…” (Epitafo), kvankam origine la memoron turmentas sonĝoj per resonoj de minoraj (fulmo)tondroj. Kelkloke la ĉeĥa tradukisto simple ne komprenis la rusajn esprimojn, do rezulte “(aŭtuno…) viv-angulojn malordigis” (Kontrastoj), sed origine ĝi disŝovelis karbojn de la vivo (rusaj vortoj “angulo” kaj “karbo” por alinaciano malfacile distingeblas). Alia kuriozaĵo: “Eĉ guteto nepara ne iĝas” (Ombro) — ne vidante rusan originalon, ne eblas konjekti, ke tiel miskomprenita estas “i ni kapeljki ne rasstraivajusj”, “mi neniom afliktiĝas”, kaj guto estas nur kliŝa esprimo de eteco. Plurfoje videblas, ke la tradukinto elektis vortojn pro nura rimbezono, ofte tute malpoeziajn k apenaŭ kompreneblajn por ordinara leganto: “Supren celas gruozom'”; apunt' anstataŭ spuro. Ie sonas esprimoj ridinde strangaj: “Vakiĝos nia varmomagazen'…” (Memoro, origine “ni ne plu povos gardi varmon”); “Pluveto estas sur aprilprospekto” (Aŭguroj, “aprilo ne imageblas sen pluveto”). Tro multas adasismoj. Aperas malbelaj kunmetaĵoj: tempkur', sunpanbul'.

Gramatikaj eraroj ne multas, sed agacas, temas pri sistema miso: “Al revojn nokt' instigas”, “minutoj, subigitaj al destinon”. Preskaŭ tute forestas interpunkcio.

Iluzio havas iom alian karakteron. Tie estas nur izolaj sentitolaj verskvaroj, malofte 5- aŭ 6-liniaj versaĵoj. En la postparolo, ĝenerale komplimenta, Ivo Pospíšil skribas: “ĉi tiuj versoj kvazaŭ estus leĝerigitaj, utiligantaj ludemon, vortoĵongladon; ŝajnus, ke ĉi tie Ljubov Vondroušková (…) atingis preskaŭ danĝeran majstrecon. Sed tio estas feliĉe nur ŝajno”. Konsentite, la majstreco estas ŝajna — kvankam la kolego celis diri la malon. Kelkaj pecoj restas tute nekompreneblaj malgraŭ plurfoja relego, kelkaj kaŭzas nur ridaĉon. Iam ŝajnas, ke la poetino forgesas la rusan lingvon, kaj la tradukanto jen penas (foje sukcese) ordigi ŝiajn fuŝajn ideojn, jen mem senbride fantazias: ruse la nuna tago “ĵetis la spiriton supren”, en traduko ĝi “en la menson venton semis”. Aliloke origine mensogo estas kiel pediko, pikas ne forte, sed lasas profundan spuron en animo, mortigante la bluan koloron de fidemo; en traduko “Mensog' — buldog' / eĉ nura graŭlo / en anim' profunda spuro. La fidemon ĝi forbekas / kiel la vulturo”. Imagu la buldogon, kiu bekas, kaj vi tuj rememoros faman konsilon el La Arto Poetika (Parnasa Gvidlibro): “Se al abismo mara vi komparas / la amon, kaj tujsekve tie staras, / ke ĝi tra l' koro pikis per ponardo, / vi, kara, estas tre konfuza bardo…”

Denove aperas strangaj esprimoj kiel “de tristaj mensoj muta koncerto” kaj vortoj nekonvenaj por poezio — gad', splisi, diversaj kancelariaj kaj juraj terminoj kaj simple balastaj vortoj. La plej ridindan tiurilate versaĵon (p.52) mi ne citos, ĉar tradukite ĝi estas simple banala.

Denove la tradukanto miskomprenas rusajn esprimojn: ruse “kiel larmo” signifas “plej pura”, kio tute ne tradukeblas “aero kiel ploro”. “Ĥmeljnoj nastoj” estas ne “esenco de lupol'”, sed nur “ebriiga trinkaĵo”, ktp.

Entute, tre strangan impreson lasas la libretoj. Io aspektas kiel kompleta fuŝo, io ridigas, sed plurloke tamen — mi denove citu el la postparolo de Ivo Pospíšil — “malantaŭ la ludemaj versetoj kaŝiĝas eretoj de interna tristo. (…) Ŝajnas, ke la poetino atingis la evolukrucvojon: kion novan ŝi gajnos de la konflikto inter niaj du tiom distaj kulturoj [rusa kaj ĉeĥa — VMel] (…)” En komplimenta ekstazo la kolego komparas poezion de Vondroušková kun tiu de ŝia samlandano Puŝkin — kio tutcerte estas tro.

Tamen ja io alloga kaj pensiga troveblas en ŝiaj versoj, serĉu do en tiu labirinto de iluzioj…

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2010. №5 (187)


Recenzoj | Hejmo