Laŭ Marvirinstrato al nekonataj landoj…

Westover, Tim. Marvirinstrato: Originalaj noveloj en Esperanto. — Lawrenceville: Eldonejo Literaturo.net, 2009. — 211 p.

La novelaro Marvirinstrato de Tim Westover estas libro novtipa kaj forme (oni povas ne nur mendi-aĉeti ĝin kiel kutime, sed ankaŭ diversmaniere ekhavi elektronike el la retejo www.marvirinstrato.com — tie troveblas ĉio necesa) kaj enhave — ĝi tute ne similas aliajn librojn.

La libro enhavas dek ok novelojn, plejparton el ili oni nomu fabeloj. Ili ne similas kutimajn fabelojn, estas misteraj, eble mistikaj, strangaj… kiaj ankoraŭ?

Ĉio okazas en iu fabela mondo ekster nia tempo kaj spaco. Personaj kaj lokaj nomoj koncernas neniun nacion/landon; el realaj nomoj estas menciataj nur monde konataj de jarcentoj.

Eble tiaj noveloj povis aperi nur en Esperanto — sed pri tio iom pli sube.

Ĉiu fabelo ja ion instruas. Certe — la vivon. Ke amo instigas homon al malraciaj agoj, kiuj povas eĉ pereigi lin. Ke oni povu vidi admirindajn miraklojn eĉ en kutimaj aferoj. Se iom konkrete, do:

Marvirinstrato — ĉio ŝajnas pli-malpli klara kaj natura (almenaŭ, ene de fabela naturo), sed unu lasta frazo ŝanĝas ĉion, revenigante enigmon.

Ruĝvela Ŝipo — oni memoru, ke en realo ĉio perdita aŭ detruita pro senpensa hasta ago neniam reaperos.

Spektaklo — estas observo de homkonduto en specifaj situacioj. Nu jes, bele karikaturita kaj abstraktigita por ofendi neniun konkretan.

Parodibirdo mokas “profesorojn, mediprotektantojn kaj kristanojn” kaj krome — naivecon de ordinaraj homoj.

Labirintoj — ke ne eblas plenumi samtempe ĉiujn rekomendojn (tiuteme ekzistas bona ruslingva fablo Elefanto- pentristo), sed ankaŭ ĉi tie la fino alportas tute alian moralon.

Fiŝhepatoleo memorigas plurajn konatajn fabelojn, sed denove: la fino estas ne simila al tiu de tradiciaj fabeloj. Oni povas eĉ dubi, ĉu la bono venkis aŭ ne.

Akvoturo, Akvokruĉo — ke “pura” arto sen praktika uzo ne havas sencon, ke vivo povas plene ŝanĝiĝi pro iu komence bagatela kaŭzo.

Pigopago; Enanimigo; Meduzet' — oni mem pripensu, kion celas esprimi tiuj fabeloj. Nu certe, birdoj, kuiriloj kaj meduzeto alegorias homojn, sed ne ĉio tiom simplas…

La Kuko de la Sabla Maro… — ŝajnas komplete absurda, sed eble iu trovos la maskitan filozofion ankaŭ ĉi tie. Kaj sendube, ankaŭ en la supremenciitaj fabeloj vi probable trovos ion tute alian, ne tion kion trovis mi…

Krom la fabeloj enestas noveloj de alia ĝenro. Jen akre satira parodio pri reklamo (Kelkaj Vortoj de Nia Subtenanto). Cetere, la reklamata en ĝi “Faraona faruno” figuras ankaŭ en kelkaj aliaj noveloj de la libro.

Mi jam menciis, ke tiu libro povus aperi nur en Esperanto — do jen ricevu:

Estimata Vi! — dekomence estas groteska satiro pri Esperanto-movado, pri ties ŝablonoj, mitoj kaj blufoj, sed ankaŭ ĉi tie, samkiel en aliaj noveloj, la lasta alineo plene ŝanĝas la tuton. Mi ne senigos vin je la surpriza plezuro…

Kaj la plej akra satiraĵo pri Esperanto-mondo estas la lasta ero — Antaŭparolo al la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor. Per kelkaj trafaj frazoj la aŭtoro senkompate montras “preskaŭ panoramon de la nuna Esperanto-literaturo”. La verko estas samtempe parodio pri recenzoj kaj antaŭparoloj, abundaj en la Esperanto-literaturo, kun troaj laŭdoj kaj fantaziado de literaturologoj, kiuj en verkoj nepre trovas ion, pri kio la aŭtoro mem eĉ ne suspektis. Eĉ kelkaj konkretaj aŭtoroj estas aluditaj per mencio de iliaj ŝatataj temoj kaj ĝenroj (aŭ eble mi mem jam fantazias kiel la literaturologoj?).

La plej longa novelo-fabelo, Tri Ruĝaj Knabinoj, teme neniel koncernas Esperanton, tamen havas epigrafon el Zamenhof, Aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton, kaj en la teksto mem estas disŝutitaj jenaj frazoj: “Forton pli freŝan mi akiris”, “Mi paŝon post paŝo atingis (la kuirejon)”, “… belegaj floroj, kiujn vi akiris rekte kaj kuraĝe, ne timigite […] kaj konservis dum la densa malvarmo […] kie vi pacience kaj obstine eltenis” (p. 42), “Jam temp' está” (p. 47), “Pluvas kaj pluvas!” (p. 48), “la decida hor'” (tiel, kun apostrofo, p. 52). Aliloke: “Eĉ post longa laborado venis nenia venko” (p. 108). Ial rememoriĝas la “falsloraj rakontoj” de David Jordan…

Eraroj preskaŭ ne estas, mi rimarkis nur “betona kvadrato kiun oni nomis ĝardenon” (p. 21) kaj “Frederiko […] kaptis insektoj por uzi en eksperimentoj” (p. 90); ankoraŭ en kelkaj lokoj frazo sonas iom strange, sed mi ne insistus, ke temas pri eraro — eble nur nekutima stilo. Tre plaĉis al mi sukplenaj freŝaj esprimoj kiel “Jen mi trafas en saŭcon” (p. 38), “mi sentis dekojn da etaj nigraj okuloj bekpiki min” (p. 121). “Sorĉistoj delonge forestis en la tuta lando, depost kiam la kristana registaro enkondukis severan imposton pri la necesaj ingrediencoj por sorĉtrinkaĵoj.” (p. 154)

Certe, la libro instruas bonkorecon kaj aliajn pozitivajn trajtojn, sed iom alimaniere, ol tradiciaj popol-fabeloj. Ĝi nepre estas leginda. Dum legado vi ĝuos la intrigojn, subitajn ŝanĝojn kaj bonegan lingvaĵon, poste vi eble longe pensados pri diversaj aspektoj de nia vivo…

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2009. №7 (177)


Recenzoj | Hejmo