Zamenhof: Biografia skizo

Korĵenkov, Aleksander. Zamenhof: Biografia skizo / Antaŭparolo de Halina Gorecka. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. — 64 p., 600 ekz. — (Serio Scio; №9).

Korzhenkov. ZamenhofJen la 9a titolo en la serio Scio, aldoniĝanta al aliaj du famaj prizamenhofaj verkoj: la antologio Mi estas homo kaj la studo Homarano, ambaŭ redaktitaj de la nuntempa ĉefkompetentulo pri la temo, Aleksander Korĵenkov.

La publiko miros, ke aperas en Esperanto verko pli malgranda ol la supre menciita Homarano, kiu ŝajnas prezentiĝi kiel ĝia resumo.

Tamen la naskiĝo estis alicela. Esperantic Studies Foundation decidis aperigi en la angla lingvo skizan biografion de Zamenhof, konsiderante, ke kutime la nemultaj linioj, kiuj aperas pri li en la ordinaraj enciklopedioj, malprecizas kaj malkompletas pri nomo, nacieco, politika agado, filozofia pensado, evoluo de liaj ĉefaj ideoj: preskaŭ nur la lingvo de li iniciatita estas menciata, pri la cetero, apenaŭ kelke da vortoj, se entute.

Tia biografio estis komisiita al Korĵenkov en Esperanto kaj aperis, tradukite kaj adaptite de Ian Richmond, en majo 2010 sub la titolo Zamenhof: The Life, Works, and Ideas of the Author of Esperanto (eld. Mondial, Nov-Jorko). Ĝi estas modelo por versioj en aliaj etnaj lingvoj, kaj, celante neesperantistan publikon, ĝi ankaŭ enhavas informojn pri la lingvo mem.

La originala esperantlingva skizo ne aperis prese tiam, ĉar la esperantistoj ja havis je dispono la multe pli ampleksan verkon Homarano, sed ĝia (tro) rapida elĉerpiĝo (dua eldono estas planata por la venonta somero) igis oportuna la aperigon de la originala skizo, sen tamen iuj elementoj certe konataj al esperantisto. Sed intertempe venis novaj malkovroj, kaj do la ĵus aperinta Zamenhof ne koincidas kun la pasintjara originalo kaj havas novaĵojn eĉ kompare kun la antaŭa volumo (ekzemple pri la patro, Marko Fabianoviĉ Zamenhof). Tial la verko altprocente prezentas temojn kaj datumojn kiujn ne nur la ordinara, sed eĉ la tre sperta esperantisto, tute ne konas.

La tralego de la idealoj de Zamenhof, de lia vivo, de la malfacilaĵoj kiujn li trafis por disvastigi siajn ideojn, ne lasas la leganton, eĉ spertan esperantiston, sen kortuŝo. Lia migrado de unu loko al alia por serĉi establiĝon kiu donu sufiĉajn monrimedojn por li kaj por lia abunde kreskanta familio; liaj seniluziiĝoj pri malakcepto de liaj etikaj ideoj eĉ inter la amikoj kiuj akceptis la lingvon; la daŭra timo, ke lia judeco povas ĝeni, do oni ne tro disproklamu ĝin; la sento de mallibereco, preskaŭ sklaveco, kiun donis al li la rolo de Majstro, de kiu li volis kiel eble plej frue liberiĝi: ĉio ĉi skulptas figuron negajan, suferan, malfirman.

La diversaj versioj de lia etika doktrino, unue proponita al limigita rondo kun nomo hilelismo, poste tra daŭre evoluantaj broŝuretoj proponata al la tutmondo kiel homaranismo, la plumnomoj per kiuj li sin kaŝis, la deziro kunigi la homaron distingante la esencon de la aspiro al paca intergenta vivo disde la akcesoraj formoj religiaj kaj moraj: denove ĉio ĉi montras la timon esti miskomprenata, kontraŭata. Zamenhof devis moviĝi ekvilibre en medioj malsamaj: rigora judismo de la unuaj adeptoj, rigida katolikismo de Beaufront kaj Dombrowski, fakta ateismo de la ĉefaj francaj intelektuloj: la Preĝo sub la verda standardo ne plaĉis al iuj, la klara prezento de la interna ideo riskis ofendi aliajn, la patoso de liaj paroladoj estis cenzurita, vortoj kiel “gento”, “nacio”, “popolo” devis esti uzataj tre singarde, laŭ la ĉirkaŭa medio, por ne agaci ies orelojn: Zamenhof moviĝis preskaŭ en minita kampo, strebante ne malplaĉi al amikoj, ateistoj, katolikoj, reformemuloj, konservativuloj, intelektuloj kiuj ĉiuj klopodis lin direkti, lin konsili, lin (jes ja, ni diru tion klare) malhelpi en lia aspiro al libereco. Esperanto estis jam propraĵo de la diversaj movadgvidantoj, Zamenhof komencis esti pli embaraso ol avantaĝo.

Ŝajnus absurdaĵo aserti, ke Zamenhof kabeis; kaj tamen certe lia ĉefa intereso fariĝis ne plu la lingvo, kiun li tamen daŭre flegis per tradukoj, sed la klopodo krei homaranisman organizon, kun centra templo en neŭtrala lando, kie okazu kunvenoj, kaj kie la familioj lernu konduti homarane agnoskante la akcesorecon de la diversreligiaj moroj. Por tiu celo li klopodis mobilizi la esperantistojn, kiuj ŝajnis al li la plej fekunda tereno por tiu agado, sed li ricevis akcepton tre malvarman; jam la Bulonja Deklaracio estis frostiginta ĉiujn etikajn ligojn de la lingvo, kaj la postaj elpaŝoj trafis al opozicioj diversdevenaj, jen el judaj gazetoj, jen el polaj, do ĝuste el la medioj en kiuj li devis vivi. Cetere la nepreco de komuna lingvo kiel centra kuniga elemento por la homaranisma filozofio malaperas; Esperanto vivas kaj sukcesas, kvankam modeste, per si mem, en alia medio.

Ĉion ĉi Korĵenkov prezentas en tre preciza kaj bone dokumentita maniero; sed leganto memoru, ke ne temas pri rakontita historio, sed ja pri biografia skizo; tial ege oftas eldiro de faktoj tra mallongaj frazoj, sen komentario. Malgraŭ tio, la legado estas fascina kaj la sinsekvo de la okazaĵoj kaptas la leganton; la aŭtoro ne elmetas juĝojn, li klopodas diveni kaŭzojn de tiu aŭ alia ago aŭ sinteno de Zamenhof dum lia longa vojo de cionismo ĝis tutmondismo, de la unuaj diskutoj pri ebla komuna tero por hebreoj ĝis komuna centra loko por kunveno de homaranoj, de la junaĝa judmora praktikado ĝis preskaŭa indiferento por la religioj kaj fine ĝis ebla realproksimiĝo al la ideo de postmorta vivopluo. Lia baraktado inter la lingvaj reformproponoj ĝis la konsciiĝo pri esperantista popolo kiu sian lingvon jam havas, kaj do akordiĝon kun la Delegitaro oni povas simple neglekti; tion Korĵenkov interpretas sagace, surbaze de plena kompreno pri la homo, tamen sen esperantismaj misvidoj. Li amas sian protagoniston, sed elmetas lin aperte al la juĝo de la historio.

Ampleksa bibliografio kontribuas al la scienceco de la verko.

Carlo Minnaja (Italio)

La Ondo de Esperanto. 2010. №12 (194)


Recenzoj | Hejmo