Serioza libro pri la vivo de ZamenhofKorzhenkov, Aleksander. Zamenhof: The life, works and ideas of the autor of Esperanto / Trans. Ian M. Richmond, Edited by Humphrey Tonkin. – New York: Mondial, 2010. – 100 p, il.Por tiu, kiu serioze okupiĝas pri lingvoscienco kaj lingvopolitiko kaj pensas, ke esperanto povas ludi gravan rolon en interetna kaj internacia komunikado, la figuro de Zamenhof povas esti iom problema. Ĝi eĉ povas esti obstaklo, kiam oni provas priskribi potencialajn avantaĝojn de esperanto kiel internacia pontlingvo. La ĉefa problemo estas, ke li ne havis specialan edukadon pri lingvosciencoj, sed li provis plenumi taskon, kiu timigus eĉ kadron de la plej altkvalitaj aplikataj lingvistoj. Kaj, por plimalbonigi la aferon, li plejparte sukcesis. Konvinki la tradician fakularon pri atingo de nefakulo ĉiam estas tikla afero. Sed ĝi estas farebla. Sed tiam aperos dua problemo – la aliro de multaj esperantistoj al Zamenhof. Portretoj kaj aliaj bildoj estas ĉie kaj ĉiam, kvazaŭ li estus nordkorea diktatoro. Iuj parolas pri li kiel “la Majstro” kaj uzas esprimojn kiel “la Zamenhofa lingvo” kaj kantas kantojn pri li. Tio ĉio povas krei en hazarda observanto ideon, ke temas pri sekto kaj ne pri praktika solvo de kelkaj (kvankam ne ĉiuj) gravaj lingvaj problemoj. Do la apero de serioza libro pri la vivo de Zamenhof, kiu ne estas hagiografio kaj kiu ne daŭrigas popularajn mitojn, estas longe atendita. Feliĉe, ĉi tiu libro povas servi kiel enkonduko pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof por lingvistikaj fakuloj same kiel laikoj. La libro, kiu estas mallongigita versio de Homarano de la sama aŭtoro, enhavas 16 ĉapitrojn, enkondukon de Humphrey Tonkin, liston de cititaj verkoj, liston de kolektoj de verkoj de Zamenhof kaj bibliografiojn de verkoj pri Zamenhof kaj esperanto. Krome, estas aldonitaj kelkaj skizoj pri la nuna stato de esperanto: esperanto kaj universitatoj, librejo, profesiaj kontaktoj inter esperantistoj ktp. Kiel enkonduka teksto pri Zamenhof la verko de Korĵenkov havas multajn avantaĝojn. La aŭtoro havas evidentan simpation al Zamenhof, sed ne hezitas paroli pri liaj miskalkuloj pri politikaj, religiaj kaj lingvaj aferoj. Li malkaŝe admiris liajn atingojn, sed ne traktis Zamenhof-on kiel sanktulon aŭ la plej grandan geniulon en la historio de lingvistiko. La bildo, kiu aperas, ankaŭ ne estas precize tiu, kiun oni kutime trovas inter esperantistoj. Okazas, ekzemple, ke la ĉefaj celoj de la nuna movado ne tre kongruas kun liaj. Povas esti ŝoko ekscii, ke multaj kritikoj de esperanto aŭ la movado, kvankam maltrafaj nun, ja aplikiĝas al iuj celoj de Zamenhof, kiu unue volis, ke esperanto iĝu pontlingvo ene de multlingvaj landoj kaj ne inter landoj. Aldone iuj el liaj ideoj (renomo de landoj kaj idealo pri universala homa religio) ne plaĉus al multaj nunaj esperantistoj. Tamen, la konciza sed ĝisfunda klarigo de Korĵenkov pri la politika, kultura, religia kaj lingva kuntekstoj, en kiuj naskiĝis kaj vivis Zamenhof ebligas la leganton kompreni la motivojn de Zamenhof eĉ tiam, kiam tiu ne dividas ĉiujn liajn celojn. La ordo de la ĉapitroj estas parte kronologia kaj parte laŭtema. Iam estas iuj malklarecoj kiam aperas katafora referenco al ideo, kiu estas pli detale priskribita nur poste. Ekzemple, en la 56a paĝo estas skribita, ke kiam Zamenhof estis en Usono, li troviĝis en lando, kiun li antaŭ 30 jaroj proponis kiel lokon de juda hejmlando. Nur en la sekva ĉapitro (p. 60) estas klarigo pri kio temis. La traduko de la libro fare de Ian M.Richmond estas preskaŭ ĉiam flua, agrabla, kaj rezulte ĝi ne legiĝas kiel traduko. Espereble estos sekvaj tradukoj al aliaj nacilingvoj kaj ili estos tiom taŭgaj stile, kiom tiu ĉi. Ekzistas, tamen kelkaj detaloj, pri kiuj oni povus diskuti. En la 23a paĝo oni legas pri la unua nekrologo en esperanto, ke ĝi estis “Esperanto's first hagiographic text”. En la nuna angla hagiographic sugestas, ke temas pri sanktulo (kaj en tiu kazo certe devas aperi la nomo de la forpasinto) aŭ pri troigo de entuziasmo kaj senkritikeco de la aŭtoro. En la 72a paĝo, oni lernas, ke la laŭvorta traduko anglen de homaranismo estas humanityism, kiu sonas kaj malbele kaj ankaŭ maltrafe. Tiu neologismo ŝajnas pli esti traduko de homarecismo aŭ homecismo. Eble pli bona traduko de homaranismo estus humanitism (eĉ pli bone estus humanitarianism, kiu bedaŭrinde jam estas uzata pri alia afero). En la 83a paĝo oni trovas “Zamenhof's heart stopped beating”, kiu sonas angle pli kiel medicina taksado ol eŭfemia esprimo pri la fino de vivo. Sed sume tiuj problemoj estas malmultaj kaj malgrandaj. Alia malforta punkto, estas la listo de verkoj de Zamenhof. Ĝi estas ĉefe malgranda (sume nur tri pozicioj) kaj temas pri kolektoj. Ĝi ne donas ideon pri la kvanto, rango aŭ kvalito de liaj verkoj. Tamen la plej grava problemo estas la malkongrueco de la titoloj en la kovrilo kaj titolpaĝo. La kovrilo anoncas The Life of Zamenhof (La vivo de Zamenhof), sed la titolpaĝo estas Zamenhof: The Life, Works and Ideas of the Author of Esperanto (Zamenhof: La vivo, verkoj kaj ideoj de la aŭtoro de esperanto), titolo, kiun oni ne trovas en la kovrilo. Aldona problemo estas, ke kvankam la libro estas trovebla en google books, la nomo de la aŭtoro estas skribita Korženkov kaj ne Korzhenkov (kiel en la libro) aŭ Korĵenkov (kiel li mem kutime skribas esperante). Tiuj malakordoj povas kaŭzi, ke la libro ne trafas al ĉiuj, kiuj devas legi ĝin. Kaj tio estus domaĝa. La libro devas esti deviga pozicio ne nur en anglalingva interlingvistiko sed ankaŭ en aplikata lingvistiko. Esperanto estas, finfine, unu el la plej grandaj kaj plej sukcesaj projektoj en la historio de lingvistiko. Espereble tiu ĉi libro helpos iujn ekster la movado kompreni tion. Michael Farris (Pollando) La Ondo de Esperanto, 2013, №6 (224). |