La tero

Novelo de Leonid Andrejev

I

La Eternulo alvokis anĝelon en blanka vesto kaj diris al li:

— Klinu vian orelon al la tero kaj aŭskultu. Kaj kiam vi aŭdos ion, diru.

La anĝelo longe aŭskultis kaj respondis:

— Mi aŭdis kvazaŭ ploron. Ploras la tero. Kaj mi aŭdis kvazaŭ krion, lamentojn kaj ĝemadon, infanajn voĉojn. Suferas la tero. Kaj mi aŭdis ridegon mokan, jelpojn de volupto kaj grumbladon de murdistoj. Pekas la tero. Kaj timas tiuj, kiuj vivas surtere.

La Eternulo diris:

— Multajn el mia blanka ŝafaro mi sendis surteren, kaj ĝis nun ankoraŭ neniu revenis. Mi atendas ilin vane kaj ploras pro malfeliĉo, sed ili ĉiam mankas, kaj la tero ĉiam ĝemas, kaj senbriliĝis miaj stelnoktoj. Mi kompatas vin, sed venis via tempo. Flugu al la tero, aliformiĝu en homon kaj, vagante inter la homoj, eksciu, kion ili volas. Forkuru de babiluloj, sed silentemajn ne forlasu, ĝis kiam ili ekparolos; kaj vortojn iliajn gardu zorge, kiel perlojn. Kun gajaj infanoj ludetu, sed estas infanoj malgajaj, kun etaj palaj vizaĝetoj kaj grandaj tenebraj okuloj; ili ne ridegas, nek ludas, nek scias amuzojn, per kiuj amuzas sin iliaj samaĝuloj, ili per sia malĝojo timigas eĉ la dion. Al tiuj infanoj donu amon vian kaj kompaton anĝelan. Kaj mi atendos vin maltrankvile, prokrastos mallumiĝon de steloj, sed ties lumon mi multobligos per lumo de mia espero.

La anĝelo ricevis benon kaj humile plonĝis al la terura kaj fremda tero, brilante per la blanka vesto. Dum tiu nokto sur la tero estis fulmotondro kaj tempesto, kaj multaj homoj pereis sub ruinoj de domoj, en maraj profundoj. Kaj fulmoj briladis…

II

Jen la anĝelo revenis, ekbrilis per la blankaj vestoj kaj humile stariĝis atendante demandojn. La Eternulo ekĝojis kaj por soleno ordonis ekfajri al novaj kometoj, ke tiuj ekbrilu duonringe. Kaj ankoraŭ plaĉis al la Eternulo, ke tre bela kaj hela estas la anĝela vesto. De tio li komencis la demandojn:

— Min ĝojigas via aspekto, ĝi efektive indas la ĉielon; sed diru al mi, kara mia: ĉu sur la tero tute mankas koto? Sur vesto via mi ne vidas eĉ unu makuleton.

La anĝelo respondis:

— Ne, patro, sur la tero tre multas koto, sed mi evitis tuŝi ĝin. Kaj pro tio mi ne malpuriĝis.

La Eternulo kuntiris la brovojn kaj demandis kun dubo:

— Ĉu efektive sur la tero oni ĉesis verŝi la ruĝan sangon? Sur via vesto estas neniu makulo, kaj ĝi blankas kiel neĝo.

La anĝelo respondis:

— Ne, patro, fluas surtere ruĝa sango, sed mi evitis ĝin, kaj pro tio mi estas tiel pura. Kaj ĉar ne eblas, irante inter la homoj, eviti koton kaj sangon ilian kaj ne malpurigi vestojn, tial mi ne surteriĝis, sed flugis malalte, sendante de tie ridetojn, riproĉojn kaj benojn…

La Eternulo diris:

— Tiel estas tre malfacile ekscii, kion volas la homoj. Sed, eble, vi eksciis ion?

La anĝelo respondis:

— Ne, patro. Mi ĉefe mem rakontis al ili, kiel necesas vivi, por ke ne estu suferoj, ploroj kaj koto, sed ili malbone aŭskultis, patro. Ili estas plu malpuraj kiel bestoj, kaj necesas ilin ĉiujn masakri, laŭ mia opinio.

— Ĉu vi tiel pensas?

— Jes, patro. Sed ne tio estas malbona, ke ili mem tage kaj nokte insultante kaj plorante, egale ĵurante per vi kaj per diablo, knedas sangan koton; estas terure, indignige kaj neallaseble, ke viajn anĝelojn, de vi senditajn, la purajn anĝelojn de blanka ŝafaro via, ili makulis ĝis nerekoneblo, aspergis per koto kaj priverŝis per sango, aligis al siaj pekoj kaj krimoj.

— Ĉu vi ilin vidis?

— Ve, patro, mi vidis. Sed mi ne salutis, kaj eĉ ŝajnigis, ke mi ne rekonis ilin, ĉar multaj el ili estis eĉ ne sobraj kaj farantaj malkvietigajn tentajn paroladojn, kaj nekonvenajn kaj eĉ hontajn agojn.

— Kie do vi ilin vidis, kara mia?

— Mi eĉ hontas diri, patro. Mi vidis ilin en tavernoj kaj en prizonoj, kie ili manĝas el komuna kaldrono kun ŝtelistoj kaj murdistoj; mi vidis ilin inter adultantoj, ĵurnalistoj kaj ĉiuspecaj pekuloj. Ne eblas rakonti kio okazis al iliaj vestoj: ne nur la anĝela fasono perdiĝis, sed la ŝtofo ĉifiĝis kaj la koloro iĝis preskaŭ nekomprenebla. Celante al akurateco, ili metas alikolorajn flikojn, eĉ ruĝajn. Mi aŭdis de flanko, ke multaj el ili sopiras al la ĉielo kaj ŝajne eĉ havas ion rakontindan, sed ili timas reveni en tia aspekto. Iam mi vidis nokte apud vojo dormantan vagabondon; li estis ebria kaj deliris, kaj mi rekonis en li renegaton el tiuj, kiujn vi sendis kun fido. Jen kion mi distingis en liaj neligitaj kaj blasfemaj krioj: “amaras al mi sen ĉielo, de kiu mi estas senigita, sed mi ne volas esti anĝelo inter la homoj, mi ne deziras havi la blankan veston, mi ne deziras havi flugilojn”. Ĝuste tiel li parolis, patro: “mi ne deziras havi flugilojn.”

III

Tiel parolis la anĝelo, ordigante la neĝoblankajn plumetojn, kaj atendis grandan laŭdon pro siaj pureco kaj saĝa singardeco. Sed anstataŭ tio la patro ekkoleris per la granda kaj terura kolero kaj malbenis poreterne la pureman anĝelon. Kiam silentiĝis tondro de liaj vortoj, kaj fulmoj de liaj okuloj moligis iom la timigan brilon, la Eternulo transiris al kvieta parolado kaj diris:

— Iru for kaj ne revenu, ĝis vi per spirito kaj korpo viaj aliĝos al la suferantaj homoj. Komprenu kaj memoru, kara mia, ke la blankaj vestoj estas devigaj por tiuj, kiuj neniam forlasis la ĉielon; sed por tiuj, kiuj estis sur la tero, tia purega vesto, kiel la via, estas malhonoro kaj honto! Mi vidas, ke vi estis singarda kaj mi abomenas vin pro tio. Foriru rapide, ĉar denove tondroj aliras al mia brusto. Kaj kiam vi ekvidos surtere antaŭajn senditojn miajn, kiuj timas reveni, diru al ili humile kaj kompate, ĉar vi parolos de mia persono: “Revenu ĉielen, ne timu, la patro vin amas kaj atendas”.

Amare kaj eĉ venenite ekridetis la ofendita anĝelo, sed li alprenis modestan aspekton, mallevis la ruzajn okulojn kaj respondis:

— Mi jam parolis al ili. Ili ne volas.

— Ne volas kion?

— Reveni ĉielen.

— Ĉu timas? Diru, ke mi donos al ili novajn vestojn.

— Ne. Ili ne volas. Ili parolas jene, patro: “Jen ni flugos ĉielen kaj denove vestos la blankajn vestojn, sed kiel do tiuj, kiuj restos? Se flugi, do flugu ĉiuj, sole ni ne flugos”.

Enpensiĝis la Eternulo kaj longe li pensis. Finfine li diris:

— Jen kia estas la tero. Mi vidas la senfortecon de miaj anĝeloj kaj mi ekpensas, ke eble mi mem flugu sur la teron.

La anĝelo diris:

— Ili ĉiuj delonge vokas vin kaj atendas. Sed pardonu min pro aroganteco, patro: se vi mem venos sur la teron, tiam ankaŭ vi ĉi tien ne revenos.

La Eternulo ekvoĉis:

— Sed mia ĉielo?! Ĝi estos malplena.

— Ili parolas, ke tiam via ĉielo estos sur la tero, kaj nek ili, nek vi, nek la suferantaj homoj bezonos alian ĉielon. Tiel ili parolas. Kaj nun mi vidas, ke ili estas pravaj. Adiaŭ, patro, por ĉiam!

Kun tiuj ĉi vortoj la anĝelo denove plonĝis al la tero kaj perdiĝis por ĉiam inter la larmoj kaj sango. Kaj en la peniga pensado mutiĝis la firmamento, fikse rigardante al la malgranda kaj trista tero, tiel malgranda kaj tiel terura kaj ne venkebla en ties malĝojo. Silente finlumis la solenaj kometoj kaj en ilia ruĝa lumo jam malplena kaj morta ŝajnis la trono.

Tradukis el la rusa Vladimir Reŝov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1994. №5–6 (18–19) 


Se vi deziras publikigi ĉi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo