Anton ChekhovLa vivo en demandoj kaj ekkrioj

Novelo de Anton Ĉeĥov

Bebaĝo. Kion Dio donis: ĉu filon aŭ filinon? Kiam la bapto? Granda knabeto! Vartinjo, ne faligu lin! Aĥ, aĥ! Li falos!! Ĉu la dentetoj aperis? Ĉu li havas skrofolon? Forprenu la katinon, ja ĝi lin gratvundos! Tenu la onklon je la lipharoj! Tiel! Ne ploru! Hejma koboldo venas! Li jam paŝas! Forportu lin — li estas malĝentila! Kion li faris al vi? Kompatinda surtuto! Ne gravas, ni sekigos ĝin! Li renversis inkujon! Dormu, pufuleto! Li jam parolas! Aĥ, kia ĝojo! Nu, diru ion! Fiakro preskaŭ surveturis lin! Forpelu la vartinjon! Ne staru ĉe trablovo! Hontu, ne indas bati tian etulon! Ne ploru! Donu al li spickukon!

Knabaĝo. Venu ĉi tien, mi vin vergos! Kie vi frakasis vian nazon? Ne ĝenu la patrinon! Vi ja ne estas etulo! Ne venu al la tablo, vi poste manĝos! Legu! Ĉu vi ne scias? Iru al la angulo! Unu poento! Ne metu najlojn en la poŝon! Kial vi ne obeas la patrinon? Manĝu dece! Ne fingrumu en la nazo! Ĉu vi batis Demiĉjon? Knabaĉo! Legu por mi fablon de Krylov! Nomu la pluralan nominativon! Adiciu kaj subtrahu! For el la klasĉambro! Vi ne ricevos tagmanĝon! Tempas dormi! Jam la naŭa horo! Li petolas nur en ĉeesto de gastoj! Vi mensogas! Kombu vin! For de l' tablo! Nu, montru viajn poentojn! Vi jam ŝiris la botojn! Hontu ploregi, vi jam estas granda! Kie vi la uniformon malpurigis? Por vi mi ne sukcesas ĉion provizi! Denove unu poento! Kiam fine mi ĉesos vergi vin? Se vi fumos, mi vin forpelos el la hejmo! Nomu la superlativon de facilis! Facilissimus? Vi mensogas! Kiu fortrinkis la vinon? Infanoj, simio en la korto! Kial vi igis mian filon ripeti la lernojaron? La avinjo venis!

Junaĝo. Vi estas tro juna por trinki vodkon! Rakontu pri la verbaj tempoj! Frue, frue, junulo! En via aĝo mi sciis nenion similan! Ĉu vi ankoraŭ timas fumi en ĉeesto de la patro? Aĥ, kia hontego! Ninjo transdonas al vi saluton! Prenu, ekzemple, Julion Cezaron! Devas esti ut consecutivum. Aĥ, ĉarmulino! Lasu min, sinjoro, alie mi … al via patro rakontos! Nu, nu… kanajlo! Brave, ĉe mi jam lipharoj kreskas! Kie? Tion vi pentris, sed ili ne kreskas! Nadine havas ĉarman mentonon! En kiu klaso vi estas nun? Konsentu, paĉjo, ke por mi ne decas ne havi poŝmonon! Nataŝa? Mi scias, mi vizitis ŝin! Ĉu vi? Ho, modestulo! Donu al mi cigaredon! Ho, se vi scius, kiel mi amas ŝin! Ŝi estas diino! Kiam mi finos gimnazion, mi edziĝos kun ŝi! Tio ne koncernas vin, maman! Mi dediĉas al vi miajn versojn. Lasu por mi finfumi ĝin! Mi ebriiĝas jam post tri glasetoj! Bis! bis! Braaave! Ĉu vi vere ne legis Bornon? Ne kosinuso, sed sinuso! Kie tangento estas? Ĉu Sonjo havas malbelajn krurojn? Ĉu mi povas vin kisi? Ni trinku! Huraaa, mi finis la lernadon! Skribu al mia konto! Pruntedonu al mi dudek kvin rublojn! Mi edziĝos, patro! Sed mi ĵuris! Kie vi noktumis?

Inter 20 kaj 30 jaroj. Pruntedonu cent rublojn! Kiu fakultato? Por mi egale! Kiom kostas leciono? Tamen malmultekosta! Al Streljna kaj reen! Bis, bis! Kiom mi ŝuldas al vi? Venu morgaŭ! Kio estos hodiaŭ en la teatro? Ho, se vi scius, kiel mi amas vin! Jes aŭ ne? Jes? Ho, mia ĉarmulino! Forpelu! Kelnero! Ĉu vi trinkas ŝereon? Maria, donu al mi kukuman pekl-akvon! Ĉu la redaktoro estas hejme? Ĉu mi ne havas talenton? Strange! Sed kiel mi perlaboru? Pruntedonu kvin rublojn! Al Salono! Sinjoroj, jam mateniĝas! Mi forlasis ŝin! Pruntedonu frakon! La flavan en angulon! Mi jam estas tro ebria! Mi mortas, doktoro! Pruntedonu monon por kuracilo! Mi preskaŭ mortis! Ĉu mi maldikiĝis? Ĉu al Jar? Tio indas. Donu al mi laboron! Bonvolu! Ha, ja vi estas pigrulo! Ĉu eblas tiel malfrui? Temas ne pri mono! Ne, pri mono! Mi mortpafos min!! Fino! Diablo estas kun tio, kun ĉio! Adiaŭ, damnita vivo! Tamen… ne! Ĉu estas vi, Liza? Mia kanto jam estas finita, maman! Mi jam finvivis mian vivon! Donu al mi laborlokon, onklo! Ma tante, la kaleŝo estas preta! Merci, mon oncle! Ĉu vere mi ŝanĝiĝis, mon oncle? Finis diboĉojn? Skribu tiun dokumenton! Ĉu edziĝi? Neniam! Ŝi, ve, havas edzon! Via Ekscelenco! Prezentu min al via avino, Serge! Vi estas ĉarma, princino. Ĉu maljuna? Tute ne! Vi provokas komplimentojn! Mi petas fotelon en la dua vico!

Inter 30 kaj 50 jaroj. Malsukceso! Ĉu estas vaka ofico? Naŭo sen atutoj! Kera sepo! Disdonu kartojn, votre excellence. Vi, doktoro, estas terura! Ĉu mia hepato trograsiĝis? Absurde! Kiel multe fakturas doktoroj! Kiun doton ŝi havas? Nun vi ne amas min, sed poste vi ekamos! Gratulojn okaze de la geedziĝo! Ne povas mi, mia kara, ne kartludi! Stomaka kataro? Ĉu filo aŭ filino? Kopio de la patro! He… mi ne sciis! Mi gajnis, mia kara! Diable, mi denove malgajnis! Ĉu filo aŭ filino? Kopio de… la patro! Mi certigas vin, ke mi ne konas ŝin! Ĉesu ĵaluzi! Ni veturu, Fani! Ĉu braceleton? Ĉampanon! Gratulojn okaze de la rangaltiĝo! Merci! Kion mi faru por malgrasiĝi? Ĉu mi estas kalva?! Ne zumu, bopatrino. Ĉu filo aŭ filino? Mi estas ebria, Karolinjo! Permesu kisi vin, germanineto! Denove tiu kanajlo estas ĉe mia edzino! Kiom da infanoj vi havas? Helpu la povran homon! Kiel ĉarma estas via filino. Diabloj, ili en ĵurnaloj priskribis min. Venu, mi vin vergos, aĉa knabeto! Ĉu vi ĉifis mian perukon?

Maljunaĝo. Ĉu ni veturu al kuracloko? Edziniĝu kun li, filino mia! Ĉu stulta? Ne gravas! Dancas malbone sed la kruroj estas ĉarmaj! Ĉu cent rubloj pro… la kiso! Aĥ vi, diablido! Ha-ha-ha! Ĉu vi volas tetraaĵon, knabineto? Vi, filo, tiel… senmorala! Vi forgesas vin, junulo! Pst! pst! pst! Ŝsxatas mi muzikon! Ĉam… ĉam.. panon! “La histrionon” legas? Ha-ha-ha! Al la genepoj mi portas bombonojn! Filo mia estas bona, sed mi estis pli bona! Kie vi estas, la pasinta tempo? Mi eĉ vin, Eminjo, ne forgesis en la testamento! Jen kia mi estas! Paĉjeto, donu horloĝon! Hidropso? Ĉu vere? Rekviemo! Ĉu la parencoj ploras? Ŝi bone aspektas en la funebraj vestaĵoj! Li fetoras! Ripozu en paco, honesta laborulo!

Tradukis el la rusa lingvo Aleksej Birjulin


Notoj

La vivo en demandoj kaj ekkrioj (Жизнь в вопросах и восклицаниях) aperis en Budiljnik (1882, №9). La traduko de A. Birjulin aperis en La Ondo de Esperanto (2002, №11).

Unu poento! La plej malalta poento en la ruslandaj lernejoj (la plej alta estas kvin poentoj).

Krylov, Ivan Andrejeviĉ (1768 aŭ 1769–1844). Rusa verkisto, dramaturgo kaj ĵurnalisto, aŭtoro de popularaj fabloj.

ut consecutivum. Latina gramatika formo uzata en suborditaj propozicioj.

Ĉu vi vere ne legis Bornon? Temas pri la ampleksa (1439 paĝoj) romano Eŭgenia, aŭ Sekretoj de la franca kortumo (1875) de George Füllborn (1837– 1902), kiu verkis sub la pseŭdonimo Georg von Born. La rusa traduko aperis en 1882.

Streljna … Salono … Jar. Restoracioj “Streljna” kaj “Jar” situis apud Moskvo. La Varietea Salono estis fama nokta amuzejo en Moskvo.

…donu al mi kukuman pekl-akvon! En Ruslando oni kutimas trinki kukuman pekl-akvon por forigi postebrion.

“La histriono” (R “Шут”). Peterburga satira kaj humura revuo, kiun ekde 1879 eldonis D. A. Jesipov.

facilis facila (lat.).

maman patrino(fr.).

Ma tante Mia onklino (fr.).

Merci, mon oncle! Dankon, mia onklo! (fr.)

votre excellence Via ekscelenco (fr.).

Merci! Dankon! (fr.).


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton Ĉeĥov