Anton ChekhovLa homo en ujo

Novelo de Anton ĈeĄov

Ĉe la ekstrema rando de la vilaĝo Mironosickoje, en la fojnejo de la vilaĝestro Prokofij aranĝis sin por tranokti malfruiĝintaj ĉasantoj. Ili estis nur du: veterinaro Ivano Ivanoviĉ kaj gimnazia instruisto Burkin. Ivano Ivanoviĉ havis sufiĉe strangan, dupartan familinomon ā€” Ĉimŝa-Gimalajskij, kiu tute ne konvenis al li, kaj en la tuta gubernio oni nomis lin simple per la antaÅ­nomo kaj patronomo; li loĝis apud la urbo en ĉevalbredejo kaj venis nun ĉasi, por spiri puran aeron. Gimnazia instruisto Burkin ĉiusomere gastis ĉe la gegrafoj P. kaj en tiu ĉi loko jam delonge estis malfremdulo.

Ili ne dormis. Ivano Ivanoviĉ, alta, maldika maljunulo kun longaj lipharoj, sidis ekstere ĉe la enirejo kaj fumis sian pipon; la luno prilumis lin. Burkin kuŝis interne sur fojno kaj ne estis videbla en mallumo.

Ili rakontis diversajn historiojn kaj interalie parolis pri tio, ke la edzino de la vilaĝestro, Mavra, virino sana kaj ne stulta, dum sia tuta vivo estis nenie ekster sia naskiĝvilaĝo, neniam vidis urbon aŭ fervojon, kaj dum la lastaj dek jaroj ŝi sidis malantaŭ la forno kaj nur nokte eliris eksteren.

ā€” Tio ja ne estas miriga! ā€” diris Burkin. ā€” En ĉi tiu mondo ne estas malmultaj homoj solecaj laÅ­ la naturo, kiuj, same kiel paguro aÅ­ heliko, penas kaŝi sin en sia ŝelo. Eble, tio estas fenomeno atavisma, reiro al tiu tempo, kiam praulo de la homo ne estis ankoraÅ­ sociema animalo kaj vivis solece en sia kaverno, sed eble, tio estas efektive unu el la specoj de la homa karaktero, ā€” kiu scias? Mi ne estas natursciencisto, kaj tuŝi tiaspecajn demandojn ne estas mia afero; mi nur volas diri, ke tiaj homoj, kia Mavra, ne estas rara fenomeno. Nu, ne necesas serĉi malproksime; antaÅ­ du monatoj mortis en nia urbo Belikov, instruisto de la helena, mia kolego. Sendube vi aÅ­dis pri li. Li estis rimarkinda pro tio, ke ĉiam, eĉ en tre bona vetero, li eliris el la hejmo en galoŝoj kaj kun ombrelo kaj nepre en varma vatita palto. Kaj lia ombrelo estis en ombrelujo, kaj lia poŝhorloĝo estis en ujo el griza ŝamo, kaj kiam li elprenis sian poŝtranĉilon por pintigi krajonon, ankaÅ­ lia tranĉilo estis en ujeto; ankaÅ­ lia vizaĝo ŝajnis enujigita, ĉar li ĉiam kaŝis ĝin post levita kolumo. Li portis malhelajn okulvitrojn kaj kamizolon, ŝtopis siajn orelojn per vato, kaj kiam li prenis fiakron, li ordonis levi la kapuĉon. Resume, en tiu homo oni povis rimarki konstantan kaj nebrideblan strebon ĉirkaÅ­igi sin per ŝelo, krei por si, se oni povas tiel diri, ujon, kiu izolus lin kaj protektus kontraÅ­ eksteraj influoj. La realo iritis lin, timigis, tenis lin konstante maltrankvila kaj, eble, por pravigi tiun sian timemon, sian abomenon pri la estanteco, li ĉiam laÅ­dis pasintecon kaj tion, kio neniam estis; kaj la antikvaj lingvoj, kiujn li instruis, estis por li esence tiuj samaj galoŝoj kaj ombrelo, kie li kaŝis sin de la reala vivo.

ā€” Ho, kiel bonsona, kiel belega estas la helena lingvo! ā€” li parolis dolĉmiene; kaj, kvazaÅ­ por pruvi siajn vortojn, fermetinte unu okulon kaj levinte sian fingron, prononcis: ā€” Anthropos!

Kaj ankaÅ­ sian pensadon Belikov penis kaŝi en ujo. Por li estis klaraj nur cirkuleroj kaj ĵurnalartikoloj, kiuj malpermesis ion. Kiam en cirkulero estis malpermesite al lernantoj eliri surstraten post la naÅ­a horo vespere, aÅ­ en iu artikolo estis malpermesita karna amo, tio estis por li klara, difinita; malpermesite ā€” kaj fino. Sed en permeso kaj ebligo por li ĉiam troviĝis elemento duba, io nefindirita kaj malklara. Kiam en la urbo oni permesis dramrondeton aÅ­ legejon aÅ­ tetrinkejon, li balancetis la kapon kaj diris mallaÅ­te:

ā€” Tio estas, certe, ĝuste tiel, jes, ĉio ĉi estas bonega, tamen mi timas, ke povos okazi io malbona.

Ĉiaspecaj deliktoj, devioj, deflankiĝoj de reguloj deprimis lin, kvankam ŝajnis, ke ili neniel koncernis lin. Se iu lia kolego malfruis al diservo, aÅ­ Belikovon atingis onidiroj pri ia petolaĵo de gimnazianoj, aÅ­ oni vidis klasestrinon malfruvespere kun oficiro, li tre maltrankviliĝis kaj diris, ke li timas, ke povos okazi io malbona. Kaj dum pedagogiaj konsiliĝoj li vere deprimis nin per sia singardemo, suspektemo kaj siaj pure ujecaj konsideroj pri tio, ke jen en la vira kaj virina gimnazioj junularo miskondutas, bruegas en klasoj, ā€” aÄ„, mi timas, ke tio povos atingi la estraron, aÄ„, mi timas, ke povos okazi io malbona, ā€” kaj estus tre bone eksigi el la dua klaso Petrovon kaj el la kvara Jegorovon. Kio do? Per siaj suspiroj, per sia teda plendado, per siaj malhelaj okulvitroj sur la pala, malgranda vizaĝo, ā€” vi ja scias, malgranda vizaĝo, kiel tiu de putoro, ā€” li premis nin ĉiujn, kaj ni cedis, malaltigis kondutpoentojn de Petrov kaj Jegorov, punis ilin per aresto kaj finfine eksigis kaj Petrovon kaj Jegorovon. Li havis strangan kutimon ā€” viziti niajn loĝejojn. Li venis al instruisto, sidiĝis kaj silentis, kvazaÅ­ serĉante ion per siaj okuloj. Li sidis tiel, silente, horon aÅ­ du kaj foriris. Tion li nomis ā€œteni bonajn rilatojn kun kolegojā€, kaj, evidente, viziti nin kaj sidi estis por li penige, kaj li vizitis nin nur tial, ke li opiniis tion sia kolega devo. Ni, instruistoj, timis lin. Kaj eĉ la direktoro timis. Jen imagu, ĉiuj niaj instruistoj estas homoj pensantaj, profunde honestaj, edukitaj per verkoj de Turgenev kaj Ŝcxedrin, tamen ĉi tiu hometo, aperanta ĉiam en galoŝoj kaj kun ombrelo, tenis en la manoj la tutan gimnazion dum plenaj dek kvin jaroj! Kaj ĉu nur la gimnazion? La tutan urbon! Niaj sinjorinoj ne aranĝis sabate hejmajn spektaklojn, timante ke li povos ekscii; kaj la pastraro sin ĝenis en lia ĉeesto manĝi nefastaĵon kaj ludi kartojn. Sub influo de tiaj homoj, kia Belikov, dum la lastaj dek aÅ­ dek kvin jaroj en nia urbo oni komencis timi ĉion. Oni timas laÅ­te paroli, sendi leterojn, konatiĝi, legi librojn, oni timas helpi malriĉulojn, instrui legadon kaj skribadonā€¦

Ivano Ivanoviĉ, dezirante ion diri, tusetis, sed antaŭe ekfumis la pipon, rigardis al la luno kaj nur poste diris senhaste:

ā€” Jes. Ili estas pensantaj, honestaj, legas kaj Ŝcxedrinon kaj Turgenevon, ĉiajn diversajn Baklojn kaj ceterajn, tamen ili ja obeis, tolerisā€¦ Ja ĝuste tiel.

ā€” Belikov loĝis en la sama domo, kiel mi, ā€” daÅ­rigis Burkin, ā€” en la sama etaĝo, pordo kontraÅ­ pordo, ni ofte vidis unu la alian, kaj mi konis lian hejman vivon. AnkaÅ­ hejme estis same: kitelo, ĉapo, ŝutroj, rigliloj, tuta aro da ĉiaj malpermesoj, limigoj, kaj ā€” aÄ„, mi timas, ke povos okazi io malbona! Manĝi fastaĵon estas malutile, sed manĝi nefastaĵon li ne rajtas, ĉar, verŝajne, oni diros, ke Belikov ne observas fastojn, do li manĝis sandron, kuiritan kun butero, ā€” tia nutraĵo ne estas fasta, sed ankaÅ­ oni ne povas nomi ĝin nefasta. Servistinon li ne tenis pro timo, ke oni pensos pri li malbone, sed li tenis kuiriston Atanazio, maljunulon ĉirkaÅ­ sesdekjaran, drinkeman kaj duonfrenezan, kiu iam estis servosoldato kaj iomete scipovis kuiri. Tiu Atanazio staris kutime ĉe la pordo, krucinte la brakojn, kaj murmuris ĉiam la samon, profunde suspirante:

ā€” Tromultiĝis ili nuntempe!

Bildo de Maria SokolovaLa dormoĉambro de Belikov estis malgranda, kvazaÅ­ kesto, la lito havis litkurtenon. Kuŝiĝante por dormi, li komplete kovris sin; estis varmege, sufoke, al la fermita pordo frapis vento, en la forno io muĝis; aÅ­diĝis suspiroj el la kuirejo, malbonaÅ­guraj suspirojā€¦

Kaj li timis sub la litkovrilo. Li timis, ke povos okazi io malbona, ke Atanazio povos murdi lin, ke ŝtelistoj povos enpenetri, kaj poste li la tutan nokton havis maltrankvilajn sonĝojn, kaj matene, kiam ni kune iris al la gimnazio, li estis malgaja, pala, kaj estis evidente, ke la homplena gimnazio, al kiu li iris, estis timiga, kontraŭa al lia tuta esenco kaj ke iri apud mi estis peze por li, solulo laŭ la naturo.

ā€” Tre multe oni bruas ĉe ni en la klasoj, ā€” li diris, kvazaÅ­ penante trovi klarigon por sia peza sento. ā€” Tio tute ne taÅ­gas.

Kaj tiu instruisto de la helena lingvo, tiu homo en ujo, ĉu vi povas imagi, preskaŭ edziĝis.

Ivano Ivanoviĉ rapide rigardis en la fojnejon kaj diris:

ā€” Vi ŝercas!

ā€” Jes, li preskaÅ­ edziĝis, kiel ajn stranga tio estas. Ĉe ni estis enoficigita nova instruisto de historio kaj geografio, Mikelo Savviĉ Kovalenko, el Ukrainio. Li venis ne sola, sed kun sia fratino Varenjka. Li estas juna, alta, brunhaÅ­ta, kun grandegaj brakoj, kaj laÅ­ la vizaĝo videblis, ke li parolas base, kaj efektive, lia voĉo sonas, kiel el barelo: bu-bu-buā€¦ Kaj ŝi estas jam ne juna, ĉirkaÅ­ tridekjara, sed ankaÅ­ ŝi estas alta, svelta, nigrabrova, ruĝvanga, ā€” unuvorte, ne fraÅ­lino, sed marmelado, kaj tiom vigla, brua, ĉiam kantis ukrainajn romancojn kaj ridegis. Pro ĉiu bagatelo ŝi sonplene, sonore ridis: ha-ha-ha! La unuan seriozan interkonatiĝon kun Kovalenkoj ni faris, mi memoras, ĉe la direktoro, dum lia nomfesto. Inter morozaj, streĉite enuaj pedagogoj, kiuj eĉ nomfestojn vizitadas pro devo, subite ni vidis, ke nova Afrodito naskiĝis el ŝaÅ­mo: ŝi promenis kun la manoj sur la koksoj, ridegis, kantis, dancisā€¦ Ŝi kantis kun sento ā€œBlovas ventojā€, poste ankoraÅ­ unu romancon, kaj ankoraÅ­ unu, kaj ŝi ĉarmis nin ĉiujn, ā€” ĉiujn, eĉ Belikovon. Li sidiĝis apud ŝi kaj diris, dolĉe ridetante:

ā€” La ukraina lingvo per sia tenereco kaj agrabla sonoreco similas la helenan.

Tio flatis ŝin, kaj ŝi komencis rakonti al li kun sento kaj konvinke, ke en la distrikto de Hadjaĉ ŝi havas bieneton, kaj en la bieneto loĝas ŝia panjo, kaj tie estas tiaj piroj, tiaj melonoj, tiaj kabakoj! Ukrainoj nomas kukurbojn ā€œkabakojā€ kaj kabakojn ā€œÅinokojā€ kaj ili kuiras barĉon kun ruĝaĵoj kaj kun bluaĵoj ā€œtian bongustan, tian bongustan, ke vere ā€” terure bongustan!ā€

Ni longe aŭskultis, kaj subite al ni ĉiuj venis la sama penso.

ā€” Estus bone geedzigi ilin, ā€” la direktoredzino mallaÅ­te diris al mi.

Ni ĉiuj ial rememoris, ke nia Belikov estas fraŭlo, kaj nun al ni ŝajnis strange, ke ni ĝis nun ne rimarkis, tute preteratentis tiun gravan detalon de lia vivo. Kiel entute li rilatas al la virinoj, kiel li solvis por si tiun fundamentan problemon? Pli frue tio tute ne interesis nin; eble, ni eĉ ne allasis la penson, ke povas ami homo, kiu en ĉia vetero surhavas galoŝojn kaj dormas post litkurteno.

ā€” Li estas jam delonge pli ol kvardekjara, kaj ŝi estas tridekjaraā€¦ ā€” klarigis sian penson la direktoredzino. ā€” Al mi ŝajnas, ke ŝi edziniĝus kun li.

Kiom da aferoj oni faras ĉe ni en la provinco pro enuo, kiom da nenecesaj kaj absurdaj aferoj! Kaj tio okazas, ĉar tute ne estas farata tio, kio necesas. Ja por kio ni subite ekdeziris edzigi tiun Belikovon, kiun ne eblis eĉ imagi edzo? La direktoredzino, la inspektoredzino kaj ĉiuj niaj gimnaziaj sinjorinoj vigliĝis, eĉ plibeliĝis, kvazaÅ­ ili subite ekvidus la celon de sia vivo. La direktoredzino prenis loĝion en la teatro, kaj ni vidis, ke en ŝia loĝio sidas Varenjka kun okulfrapa ventumilo, radianta pro feliĉo, kaj apud ŝi Belikov, malgranda, tordita, kvazaÅ­ oni per tenajlo eltirus lin el la hejmo. Mi aranĝis vesperan feston, kaj la sinjorinoj postulis, ke mi nepre invitu kaj Belikovon kaj Varenjkan. Unuvorte, la maŝino ekfunkciis. Montriĝis, ke Varenjka ne kontraÅ­is edziniĝi. Loĝi ĉe la frato estis ne tre gaje por ŝi, ili faris nenion alian krom konstante disputi kaj kvereli. Jen ekzempla sceno: sur strato iras Kovalenko, alta, forta trokreskulo, en brodita ĉemizo, kun hartufo falinta el sub la kaskedo sur la frunton; en unu mano estas stako da libroj, en la alia ā€” dika tubera bastono. MalantaÅ­ li iras lia fratino, ankaÅ­ kun libroj.

ā€” Ja vi, Miĉjo, ne legis tion! ā€” ŝi disputas laÅ­te. ā€” Mi ja diras al vi, mi ĵuras, ke vi tute ne legis tion!

ā€” Sed mi diras al vi, ke mi legis! ā€” krias Kovalenko, bruante per la bastono kontraÅ­ la trotuaro.

ā€” AÄ„, ja Dio mia, Miĉjo! Kial vi koleras, ja ni havas principan konversacion.

ā€” Sed mi diras al vi, ke mi legis! ā€” Kovalenko krias ankoraÅ­ pli laÅ­te.

Kaj hejme, eĉ en ĉeesto de flankulo, ili kverelis. Tia vivo, probable, tedis ŝin, ŝi deziris propran angulon, kaj oni atentu ankaŭ la aĝon: jam mankas tempo por elektadi, oni pretas edziniĝi kun iu ajn, eĉ kun instruisto de la helena. Necesas agnoski, ke por plimulto de niaj fraŭlinoj ne gravas, kun kiu edziniĝi, gravas nur edziniĝi. Malgraŭ ĉio Varenjka komencis evidente favori nian Belikovon.

Kaj Belikov? AnkaÅ­ Kovalenkon li vizitis same, kiel nin. Li venis, sidiĝis kaj silentis. Li silentis, kaj Varenjka kantis al li ā€œBlovas ventojā€, aÅ­ rigardis lin medite per siaj malhelaj okuloj, aÅ­ subite ridegis:

ā€” Ha-ha-ha!

En am-aferoj, precipe en geedziĝo, sugesto ludas grandan rolon. Ĉiuj ā€” kaj kolegoj, kaj virinoj ā€” komencis persvadi Belikovon, ke li edziĝu, ke al li restas nenio alia en la vivo, krom edziĝi; ni ĉiuj gratulis lin, diris solenmiene diversajn banalaĵojn, ekzemple, ke geedziĝo estas grava paŝo; krome Varenjka estis nemalbela, interesa, ŝi estis filino de ŝtata konsilisto kaj havis bieneton, kaj ĉefe, ŝi estis la unua virino, kiu rilatis al li tenere, kore ā€” do, lia kapo ekturniĝis, kaj li decidis, ke li efektive devos edziĝi.

ā€” Jen oportuna momento forpreni de li la galoŝojn kaj la ombrelon, ā€” diris Ivano Ivanoviĉ.

ā€” Imagu, tio montriĝis neebla. Li metis portreton de Varenjka sur sia tablo kaj konstante vizitadis min kaj parolis pri Varenjka, pri familia vivo, pri tio, ke geedziĝo estas grava paŝo; li ofte estis ĉe Kovalenkoj, sed sian vivmanieron li tute ne ŝanĝis. Eĉ male, la decido edziĝi efikis sur lin iel malsanige, li maldikiĝis, paliĝis kaj, ŝajne, ankoraÅ­ pli profunde enujiĝis.

ā€” Barbara Savviĉna plaĉas al mi, ā€” li diris al mi kun eta kurba rideto, ā€” kaj mi scias, ke ĉiu homo devas edziĝi, sedā€¦ ĉio ĉi, ĉu vi komprenas, okazis iel subiteā€¦ Necesas pensi.

ā€” Ĉu necesas pensi? ā€” mi diris al li. ā€” Edziĝu, jen ĉio.

ā€” Ne, geedziĝo estas grava paŝo, necesas antaÅ­e pesi venontajn devojn, respondeconā€¦ por ke poste okazu nenio malbona. Tio tre maltrankviligas min, mi nun tutajn noktojn ne dormas. Kaj mi konfesas, ke mi timas: ŝi kaj ŝia frato havas ian strangan pensmanieron, ili rezonas iel, ĉu vi scias, strange, kaj ilia karaktero estas tre vigla. Mi edziĝos, kaj ja ne eblas scii, kio poste povos okazi, mi trafos en iun aventuron.

Kaj li ne faris edziniĝproponon, konstante prokrastis, je grandega ĉagreno de la direktoredzino kaj de ĉiuj niaj sinjorinoj; la tutan tempon li pesis la venontajn devojn kaj respondecon kaj samtempe preskaŭ ĉiutage promenis kun Varenjka; li eble opiniis, ke tio necesas en lia situacio, kaj ofte venis al mi por paroli pri la familia vivo. Kaj, plej verŝajne, finfine li farus la proponon kaj okazus unu el tiuj malnecesaj, malsaĝaj geedziĝoj, miloj da kiuj okazas ĉe ni pro enuo kaj pro neniofarado, se subite ne estus okazinta kolossalische Skandal. Necesas diri, ke la frato de Varenjka, Kovalenko, malamis Belikovon ekde la unua tago de la konatiĝo kaj ne povis lin toleri.

ā€” Mi ne komprenas, ā€” li diris al ni, levante la ŝultrojn, ā€” mi ne komprenas, kiel vi digestas tiun denunculon, tiun abomenan kanajlon. AÄ„, sinjoroj, kiel vi povas vivi ĉi tie! La atmosfero ĉe vi estas sufoka, aĉa. Ĉu vi estas pedagogoj, instruistoj? Vi estas fioficistoj, ĉe vi estas ne templo de scienco, sed policejo, kaj odoraĉas acide, kiel en policista budo. Ne, kamaradoj, mi vivos kun vi ankoraÅ­ nelonge kaj forveturos al mia bieneto, kaj tie mi kaptados kankrojn kaj instruos ukrainajn infanojn. Mi forveturos, kaj vi restu tie ĉi kun via Judaso, ke li krevu.

Aŭ li ridegis, ridegis ĝis larmoj, jen base, jen per alta, pepa voĉo, kaj demandis min en sia orientukraina dialekto, embarase dismovante siajn brakojn:

ā€” Por kio li sidas ĉe mi? Kion li volas? Li sidas kaj rigardas.

Li eĉ donis al Belikov kromnomon ā€œsangosuĉanto aÅ­ araneoā€. Kaj, kompreneble, ni evitis paroli kun li pri tio, ke lia fratino Varenjka estas edziniĝonta kun la ā€œaraneoā€. Kiam foje la direktoredzino aludis al li, ke estus bone edzinigi lian fratinon kun tia solida, de ĉiuj estimata homo, kia estas Belikov, li kuntiris siajn brovojn kaj murmuris:

ā€” Tio ne estas mia afero. Ŝi edziniĝu eĉ kun vipuro, sed mi ne emas enmiksiĝi en malproprajn aferojn.

Nun aÅ­skultu, kio okazis poste. Iu petolulo desegnis karikaturon: Belikov promenas en la galoŝoj, en suprenvolvita pantalono, sub la ombrelo, kaj kun li ĉe la brako iras Varenjka; sube estas skribite: ā€œenamiĝinta anthroposā€. La esprimo, vere, estas mire kaptita. La desegninto, verŝajne, laboris pli ol unu nokton, ĉar ĉiuj instruistoj de la vira kaj virina gimnazioj, instruistoj de la pastra seminario, oficistoj, ā€” ĉiuj ricevis po unu ekzemplero. Ricevis ĝin ankaÅ­ Belikov. La karikaturo tre peze impresis lin.

Ni kune eliris el la domo, ā€” estis ĝuste la unua de majo, dimanĉo, kaj ni ĉiuj, instruistoj kaj gimnazianoj, interkonsentis renkontiĝi ĉe la gimnazio kaj poste kune iri piede eksterurben, en arbareton, ā€” ni eliris, kaj li estis verd-vizaĝa, pli malserena ol nubo.

ā€” Kiaj nebonaj, malicaj homoj ekzistas! ā€” li diris, kaj liaj lipoj ektremis.

Mi eĉ eksentis kompaton al li. Ni iris, kaj subite, ĉu vi povas imagi, aperis biciklanta Kovalenko, kaj malantaŭ li, ankaŭ sur biciklo, Varenjka, ruĝiĝinta, senfortiĝinta, sed gaja kaj ĝoja.

ā€” Kaj ni, ā€” ŝi kriis, ā€” veturas antaÅ­ ĉiuj! Ja tia bona vetero estas, tia bona, vere terure bona!

Kaj ili ambaÅ­ malaperis. Belikov el verda fariĝis blanka kaj kvazaÅ­ rigidiĝis. Li haltis kaj rigardis al miā€¦

ā€” Permesu, kio estas tio? ā€” li demandis. ā€” AÅ­ eble la okuloj trompas min? Ĉu decas al gimnaziaj instruistoj kaj al virinoj bicikli?

ā€” Kio maldecas en tio? ā€” mi diris. ā€” Ili biciklu kaj plisaniĝu.

ā€” Ja kiel oni povas? ā€” li kriis, mirante pro mia trankvilo. ā€” Kion vi diras?

Kaj li estis tiel ŝokita, ke li ne deziris iri plu kaj revenis hejmen.

La sekvan tagon li tuttempe nervoze frotadis siajn manojn kaj tremis, kaj lia vizaĝo vidigis, ke li malbone fartas. Li foriris antaŭ la fino de la lecionoj, kio okazis unuafoje en lia vivo. Kaj li ne tagmanĝis. Kaj fruvespere li vestis sin varme, kvankam ekstere estis tute somera vetero, kaj trenis sin al Kovalenkoj. Varenjka ne estis hejme, li trovis nur la fraton.

ā€” Sidiĝu, mi humile petas, ā€” malvarme diris Kovalenko kaj kuntiris la brovojn; lia vizaĝo estis dormema, li ĵus ripozis post tagmanĝo kaj estis tre malbonhumora.

Belikov sidis silente ĉirkaŭ dek minutojn kaj komencis:

ā€” Mi venis al vi por trankviligi mian animon. Mi sentas min tre, tre deprimita. Iu paskvilanto desegnis ridindaspekte min kaj ankoraÅ­ unu personon, al ni ambaÅ­ proksiman. Mi rigardas kiel mian devon kredigi vin, ke mi havas neniun rilaton al tioā€¦ Mi donis neniun pretekston por tiu moko, ā€” tute male, mi ĉiam kondutis kiel tute honesta homo.

Kovalenko sidis paŭte kaj silentis. Belikov atendis iom kaj daŭrigis mallaŭte, per malĝoja voĉo:

ā€” Mi havas ankoraÅ­ ion por diri al vi. Mi delonge oficas, sed vi ja nur komencas oficadon, kaj mi, kiel pli aĝa kolego, opinias mia devo averti vin. Vi biciklas, sed tiu amuziĝo tute maldecas al edukanto de la junularo.

ā€” Kial do? ā€” demandis Kovalenko basvoĉe.

ā€” Ĉu vere necesas ankoraÅ­ klarigi, Mikelo Savviĉ, ĉu tio ne estas komprenebla? Se instruisto biciklas, kio restas al la lernantoj? Al ili restas nur marŝi sur kapoj! Kaj ĉar tio ne estas permesita cirkulere, do tio estas malpermesita. Mi hieraÅ­ teruriĝis! Kiam mi ekvidis vian fratinjon, mi preskaÅ­ svenis. Virino aÅ­ junulino sur biciklo ā€” tio estas terura!

ā€” Sed ĝuste kion vi deziras?

ā€” Mi deziras nur solon ā€” averti vin, Mikelo Savviĉ. Vi estas homo juna, vi havas estontecon antaÅ­ vi, necesas konduti tre, tre singarde, sed vi tiel neglektas, vi tro neglektas! Vi portas broditan ĉemizon, oni vidas vin konstante surstrate kun iaj libroj, kaj nun jen ankoraÅ­ la biciklo. Pri tio, ke vi kaj via fratinjo biciklas, ekscios la direktoro, kaj poste tio atingos la distriktan edukestronā€¦ Kio bona estos en tio?

ā€” Neniun koncernas, ke mi kaj mia fratino biciklas! ā€” diris Kovalenko, kaj lia vizaĝo purpuriĝis. ā€” Kiu enmiksiĝos en miajn hejmajn kaj familiajn aferojn, tiun mi sendos al ĉiuj diabloj.

Belikov paliĝis kaj stariĝis.

ā€” Mi ne povos daÅ­rigi, ĉar vi parolas kun mi tiutone, ā€” li diris. ā€” Kaj mi petas vin neniam uzi tiajn insultajn vortojn pri la estroj en mia ĉeesto. Vi devas rilati kun respekto al la aÅ­toritatoj.

ā€” Ĉu mi diris ion malbonan pri la aÅ­toritatoj? ā€” demandis Kovalenko, malice rigardante al li. ā€” Bonvolu lasi min en paco. Mi estas honesta homo kaj ne deziras paroli kun tia sinjoro, kia vi. Mi ne ŝatas denunculojn.

Belikov nervoze ekhastis kaj komencis rapide vesti sin, kun esprimo de teruro sur sia vizaĝo. Ja la unuan fojon en sia vivo li aŭdis tiajn malĝentilaĵojn.

ā€” Vi povas paroli ĉion, kion vi deziras, ā€” li diris, elirante el la antaŭĉambro sur la ŝtuparan placeton. ā€” Mi nur devas averti vin: eble iu aÅ­dis nin, kaj, por ke oni ne misinterpretu nian konversacion kaj por ke ne okazu io malbona, mi devos raporti al sinjoro direktoro la enhavon de nia konversacioā€¦ en ĝeneralaj trajtoj. Mi devos fari tion.

ā€” Raporti? Iru, raportu!

Kovalenko kaptis lin de malantaÅ­e je la kolumo kaj forpuŝis, kaj Belikov ruliĝis malsupren laÅ­ la ŝtuparo, bruegante per siaj galoŝoj. La ŝtuparo estis alta, kruta, sed li ruliĝis ĝis la malsupro sendifekte; li leviĝis kaj tuŝis sian nazon: ĉu la okulvitroj ne rompiĝis? Sed ĝuste kiam li ruliĝis laÅ­ la ŝtuparo, eniris Varenjka kun du sinjorinoj; ili staris malsupre kaj rigardis ā€” kaj por Belikov tio estis la plej terura. Estus pli bone, ŝajne, al li rompi sian kolon aÅ­ krurojn, ol iĝi ridinda; ja nun la tuta urbo ekscios tion, tio atingos la direktoron, la edukestron, ā€” aÄ„, mi timas, ke io malbona povos okazi! ā€” oni desegnos novan karikaturon, kaj ĉio ĉi finiĝos per tio, ke oni ordonos al li demisiiā€¦

Kiam li leviĝis, Varenjka rekonis lin, kaj, rigardante al lia ridinda vizaĝo, ĉifita palto, galoŝoj, ne komprenante, kio okazis, supozante, ke li hazarde falis mem, ŝi ne detenis sin kaj ekridegis, aŭdeble por la tuta domo:

ā€” Ha-ha-ha!

Kaj per tiu resonanta, sonora ā€œha-ha-haā€ finiĝis ĉio: kaj la svatiĝo, kaj la surtera ekzistado de Belikov. Li ne aÅ­dis, kion diris Varenjka, kaj vidis nenion. Reveninte en sian hejmon, li antaÅ­ ĉio forigis de sur la tablo ŝian portreton, kaj poste kuŝiĝis kaj ne plu ellitiĝis.

Post ĉirkaÅ­ tri tagoj al mi venis Atanazio kaj demandis, ĉu necesas voki kuraciston, ĉar lia sinjoro ne estas en ordo. Mi iris al Belikov. Kovrita per litkovrilo, li kuŝis malantaÅ­ litkurteno kaj silentis; li respondis demandojn nur per ā€œjesā€ aÅ­ ā€œneā€ ā€” neniu sono plu. Li kuŝis, kaj apude vagis Atanazio, malgaja, malserena, kaj profunde suspiris; li odoris vodkon kiel drinkejo.

Post unu monato Belikov mortis. Ĉe lia entombigo partoprenis ni ĉiuj, tio estas ambaŭ gimnazioj kaj la seminario. Nun, kiam li kuŝis en la ĉerko, lia mieno estis milda, afabla, eĉ gaja, kvazaŭ li ĝojus, ke fine oni metis lin en ujon, el kiu li jam neniam eliros. Jes, li atingis sian idealon! Kvazaŭ honore al li, dum lia entombigo estis sensuna, pluva vetero, kaj ni ĉiuj havis galoŝojn kaj ombrelojn. Ankaŭ Varenjka ĉeestis lian entombigon kaj ploretis, kiam oni mallevis la ĉerkon en la tombon. Mi rimarkis, ke la ukraininoj nur ploras aŭ ridegas, mezan humoron ili ne havas.

Mi konfesas, ke entombigi tiajn homojn, kia Belikov, estas granda plezuro. Kiam ni estis revenantaj de la tombejo, ni havis modestajn, bigotajn fizionomiojn; neniu volis riveli senton de plezuro ā€” senton, similan al tiu, kian ni spertis ege delonge, ankoraÅ­ en la infaneco, kiam la pliaĝuloj forveturis el la hejmo kaj ni kuris en la ĝardeno dum unu aÅ­ du horoj, ĝuante absolutan liberecon. AÄ„, libereco, libereco! Eĉ aludo, eĉ malforta espero pri ĝia ebleco donas flugilojn al la animo, ĉu ne vere?

Ni revenis el la tombejo en bona humoro. Sed pasis ne pli ol unu semajno, kaj la vivo ekfluis kiel antaŭe, same peza, laciga, sensenca, vivo, ne malpermesita cirkulere, sed ankaŭ ne plene permesita; nenio pliboniĝis. Kaj efektive, Belikov estis entombigita, sed kiom da tiaj homoj en ujo ankoraŭ restis, kiom da ili ankoraŭ estos!

ā€” Ja ĝuste tiel, ā€” diris Ivano Ivanoviĉ kaj ekfumis sian pipon.

ā€” Kiom da ili ankoraÅ­ estos! ā€” ripetis Burkin.

La gimnazia instruisto eliris el la fojnejo. Li estis viro nealta, dika, tute kalva, kun nigra barbo, longa preskaŭ ĝis lia talio; kaj kun li eliris du hundoj.

ā€” Kia luno, kia luno! ā€” li diris, rigardante supren.

Estis jam noktomezo. Dekstre videblis la tuta vilaĝo, longa strato etendiĝis malproksimen, je ĉirkaŭ kvin verstoj. Ĉio estis kovrita de trankvila, profunda dormo; estis nek movo, nek sono, eĉ ne kredeblis, ke la naturo povas esti tiel silenta. Kiam en luna nokto oni vidas larĝan vilaĝan straton kun ĝiaj dometoj, fojnstakoj, endormiĝintaj salikoj, la animo kvietiĝas; en tiu kvieto, kaŝiĝinte inter noktaj ombroj for de ĉiutagaj klopodoj, zorgoj kaj malĝojo, ĝi estas milda, malgaja, belega, kaj ŝajnas, ke ankaŭ la steloj rigardas al ĝi karese kaj kortuŝite kaj ke jam ne ekzistas malbono sur la tero kaj ĉio estas bona. Maldekstre de la vilaĝrando komenciĝis kampo; ĝi estis videbla malproksime, ĝis la horizonto, kaj ankaŭ en la tuta vasto de la kampo, superverŝita de la luna lumo, estis nek movo, nek sono.

ā€” Ja ĝuste tiel, ā€” ripetis Ivano Ivanoviĉ. ā€” Kaj ĉu tio, ke ni vivas en urbo en sufoko, en malvasto, skribas nenecesajn paperojn, ludas kartojn ā€” ĉu tio ne estas ujo? Kaj tio, ke ni pasigas la tutan vivon inter nenifaremuloj, ĉikanemuloj, inter malsaĝaj, nenion farantaj virinoj, ke ni parolas kaj aÅ­skultas diversajn sensencaĵojn ā€” ĉu tio ne estas ujo? Kaj se vi deziras, mi rakontos al vi tre instruan historion.

ā€” Ne, jam estas tempo por dormi, ā€” diris Burkin. ā€” Ĝis morgaÅ­!

AmbaÅ­ iris en la fojnejon kaj kuŝiĝis sur la fojno. Kaj ambaÅ­ jam kovris sin kaj ekdormetis, kiam subite aÅ­diĝis malpezaj paŝoj: tup, tupā€¦ Iu paŝis proksime de la fojnejo; iris iomete kaj haltis, kaj post unu minuto denove: tup, tupā€¦ La hundoj ekgrumblis.

ā€” Mavra paŝas, ā€” diris Burkin.

La paŝoj ĉesis.

ā€” Vidi kaj aÅ­di, kiel oni mensogas, ā€” diris Ivano Ivanoviĉ, turniĝante sur la alian flankon, ā€” kaj oni nomas vin mem malsaĝulo pro tio, ke vi eltenas tiun mensogon; toleri ofendojn, humiligojn, ne kuraĝi malkaŝe deklari, ke vi staras sur la flanko de la honestaj, liberaj homoj, kaj mem mensogi, rideti, kaj ĉio ĉi okazas por peco da pano, por varma loko, por ia groŝvalora rangeto, ā€” ne, ne plu eblas vivi tiel!

ā€” Nu, tio estas aliopera ario, Ivano Ivanoviĉ, ā€” diris la instruisto. ā€” Ni dormu.

Kaj post ĉirkaŭ dek minutoj Burkin jam dormis. Sed Ivano Ivanoviĉ plu turniĝis de flanko al flanko kaj ĝemis, poste li leviĝis, denove eliris eksteren kaj, sidiĝinte ĉe la pordo, ekfumis sian pipon.

Tradukis el la rusa lingvo Anna kaj Mati Pentus


Notoj

La homo en ujo (Š§ŠµŠ»Š¾Š²ŠµŠŗ Š² футŠ»ŃŃ€Šµ) aperis en Russkaja myslj (1898. ā„–7). ĈeÄ„ov intencis verki ciklon da noveloj, sed aperis nur tri (La homo en ujo, Grosoj kaj Pri la amo) kunigitaj per la rakontantoj. La unua Esperanta traduko (Enujulo de Milan LukaÅ”) aperis en La Nica Literatura Revuo (1957. ā„–1). Pro sia traduko Anna kaj Mati Pentus iĝis laÅ­reatoj de Liro-2003; la traduko aperis en La Ondo de Esperanto (2004, ā„–6).

Ĉimŝa-Gimalajskij. Ĉi tiu familinomo estas komika por la rusa leganto.

diversajn Baklojn. Temas pri verkoj de angla historiisto Henry Thomas Buckle (1821ā€“62) kaj de liaj disĉiploj.

Varenjka (R Š’Š°Ń€ŠµŠ½ŃŒŠŗŠ°). La rusa formo de Barbinjo.

ā€œBlovas ventojā€. Ukraina romanco.

Ukrainoj nomas kukurbojn ā€œkabakojā€ kaj kabakojn ā€œÅinokojā€, kaj ili kuiras barĉon kun ruĝaĵoj kaj kun bluaĵoj. En la rusa lingvo kabak (R ŠŗŠ°Š±Š°Šŗ) estas malaltnivela restoracio, taverno; ruĝaĵo estas tomato kaj bluaĵo ā€” melongeno.

ā€œsangosuĉanto aÅ­ araneoā€ (Ukr Š³Š»ŠøтŠ°Š¹ Š°Š±Š¾Š¶ ŠæŠ°ŃƒŠŗ). Kovalenkoj ofte uzas ukrainajn vortojn kaj esprimojn; ĉi tiu devenas de la dramo Sangosuĉanto aÅ­ araneo (1882) de ukraina dramaturgo kaj aktoro Mark Kropivnickij (1840ā€“1910), kreinto de la unua profesia ukraina teatra trupo. La dramo estis verkita speciale por aktorino Maria Zanjkoveckaja (1860ā€“1934), kun kiu ĈeÄ„ov estis konata.

Anthropos! Homo! (gr.).

kolossalische Skandal grandega skandalo (germ.).


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton ĈeÄ„ov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aÅ­ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton ĈeĄov