Anton ChekhovKonata viro

Novelo de Anton Ĉeĥov

La ĉarmega Vanda aŭ, laŭ ŝia pasporta nomo, honora civitanino Anastazia Kanavkina, post hospitalo trovis sin en stato, kiun ŝi neniam spertis: sen loĝejo kaj sen groŝo en la poŝo. Kion fari?

Komence ŝi vizitis uzuriston kaj lombardis ringon kun turkiso — sian solan juvelaĵon. Pro la ringo oni donis al ŝi unu rublon, sed… kion eblas aĉeti kontraŭ unu rublo? Kontraŭ tiu mono aĉeteblas nek moda mallonga jaketo, nek alta ĉapelo, nek bronzokoloraj ŝuoj, sed sen tiuj aĵoj ŝi sentis sin kvazaŭ nuda. Al ŝi ŝajnis, ke ne nur homoj, sed eĉ ĉevaloj kaj hundoj rigardas al ŝi kaj mokas ŝin pro la simpleco de ŝiaj vestoj. Ŝi pensis nur pri la vestoj, kaj ŝin neniel interesis la demandoj: kion ŝi manĝos kaj kie ŝi noktumos.

“Se mi renkontus iun konatan viron… — ŝi pensis. — Mi prenus monon… Al mi neniu rifuzus, ĉar…”

Sed konataj viroj ne estis renkontataj. Ilin eblas facile renkonti vespere en “Renesanco”, sed oni ne enlasos ŝin en “Renesancon” en ĉi tiu simpla robo kaj sen ĉapelo. Kion fari? Post longa medito, kiam jam tedis al ŝi kaj promeni, kaj sidi, kaj pensi, Vanda decidis uzi lastan rimedon: veni al la loĝejo de iu konata viro kaj peti monon.

“Sed al kiu mi venu? — ŝi meditis. — Al Miĉjo ne eblas — li havas familion… La ruĝhara maljunulo nun estas en la oficejo…”

Vanda rememoris pri dentisto Finkel, judo konvertiĝinta al la rusortodoksa eklezio. Li antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj donacis al ŝi braceleton kaj sur lian kapon je iu vespermanĝo en la Germana klubo ŝi verŝis glason da biero. Rememorinte tiun Finkel, ŝi tre ekĝojis.

“Li certe donos monon, gravas nur ke li estu hejme… — ŝi pensis, irante al li. — Kaj se li ne donos, mi frakasos ĉiujn liajn lampojn”.

Kiam ŝi venis al la pordo de la dentisto, ŝi jam havis planon: ŝi kun rido kuros supren laŭ la ŝtuparo, enflugos al la doktoro kaj postulos dudek kvin rublojn… Sed kiam ŝi prenis la sonorilon, tiu plano ial forflugis el ŝia kapo. Vanda subite komencis timi kaj maltrankviliĝi, kio al ŝi pli frue neniam okazis. Ŝi estis kuraĝa kaj impertinenta nur en ebriaj kompanioj, sed nun, vestita per ordinara robo, en la stato de ordinara petantino, kiun oni povas ne akcepti, ŝi sentis sin malkuraĝa kaj humiligita. Ŝi eksentis honton kaj timon.

“Eble li jam forgesis min… — ŝi pensis, ne aŭdacante tiri la sonorilon. — Kaj kiel mi venos al li en tia robo? Kvazaŭ almozulino aŭ simpla urbanino…”

Ŝi hezite sonorigis.

Malantaŭ la pordo aŭdiĝis paŝoj. Venis pordisto.

— Ĉu la doktoro estas hejme? — ŝi demandis.

Nun por ŝi estus pli komforte, se la pordisto dirus “ne”, sed li anstataŭ respondo enlasis ŝin en la vestiblon kaj prenis ŝian palton. La ŝtuparo ŝajnis al ŝi luksega kaj grandioza, sed el ĉiuj luksaĵoj ŝi unue rimarkis grandan spegulon, en kiu ŝi ekvidis ĉifonulinon sen alta ĉapelo, sen moda jaketo kaj sen bronzokoloraj ŝuoj. Kaj por Vanda ŝajnis stranga tio, ke nun, kiam ŝi estis malriĉe vestita kaj similis kudristinon aŭ lavistinon, en ŝi aperis honto kaj jam estas nek arogo, nek kuraĝo, kaj en siaj pensoj ŝi nomis sin ne plu Vanda, sed, kiel antaŭe, Nastja Kanavkina…

— Bonvolu eniri! — ĉambristino diris, kondukante ŝin en la kabineton. — La doktoro tuj… Sidiĝu.

Vanda malleviĝis sur molan fotelon.

“Mi rekte diros al li: donu prunte! — ŝi pensis. — Tio estas deca, ĉar li ja konas min. Nur necesas ke la ĉambristino foriru de ĉi tie. En la ĉeesto de la ĉambristino ne estas oportune… Por kio ŝi staras ĉi tie?”

Post ĉirkaŭ kvin minutoj la pordo malfermiĝis, kaj eniris Finkel, alta malhelhaŭta konvertiĝinto kun grasaj vangoj kaj kun okuloj preskaŭ elŝoviĝintaj el la kavoj. Liaj vangoj, okuloj, ventro, dikaj femuroj — ĉio aspektis sata, malsimpatia, severa. En “Renesanco” kaj en la Germana klubo li kutime estis ebrieta, elspezis multe da mono por virinoj kaj tolereme akceptis iliajn ŝercojn (ekzemple, kiam Vanda verŝis bieron sur lian kapon, li nur ridetis kaj minacis ŝin per sia fingro); sed nun li havis malkontentan, dormeman aspekton, ion maĉis kaj rigardis grave, severe, kiel estro.

— Kion vi deziras? — li demandis, ne rigardante al Vanda.

Vanda rigardis al la sengaja vizaĝo de la ĉambristino, al la sata figuro de Finkel, kiu ŝajne ne rekonis ŝin, kaj ŝia vizaĝo ruĝiĝis pro la honto.

— Kion vi deziras? — la dentisto ripetis, jam kun kolero.

— La den'… la dentoj doloras min… — Vanda flustris.

— Ah ha… Kiuj dentoj? Kie?

Vanda rememoris ke unu ŝia dento havas truon.

— Malsupre dekstre… — ŝi diris.

— Hm!.. Malfermu la buŝon.

Finkel malsereniĝis, haltigis sian spiradon kaj komencis pririgardi la malsanan denton.

— Ĉu doloras? — li demandis, fosante en la dento per io metala.

— Doloras… — Vanda mensogis. “Se mi memorigus al li, — ŝi pensis, — li nepre rekonus… Sed… la ĉambristino! Por kio ŝi staras ĉi tie?”

Finkel subite eksiblis peze, kiel lokomotivo, rekte en ŝian buŝon kaj diris:

— Mi ne konsilas al vi plumbi ĝin… El tiu dento al vi neniam utilos, egale.

Fosinte la denton ankoraŭ iom kaj malpuriginte per siaj tabakaj fingroj la lipojn kaj gingivojn de Vanda, li denove haltigis la spiradon kaj enŝovis en ŝian buŝon ion malvarman… Vanda subite eksentis teruran doloron, kriis kaj kaptis la manon de Finkel.

— Nenio, nenio… — li balbutis. — Vi ne timu… El tiu dento egale malmulte da utilo por vi. Necesas esti kuraĝa.

Liaj tabakaj sangmakulitaj fingroj alportis al ŝiaj okuloj la eltiritan denton, kaj la ĉambristino alvenis kaj proksimigis tason al ŝia buŝo.

— Hejme vi gargaru la buŝon per malvarma akvo… — Finkel diris, — kaj tiam la sango ĉesos…

Li staris antaŭ ŝi en la pozo de homo, kiu atendas, kiam oni finfine foriros kaj lasos lin en trankvilo…

— Adiaŭ… — ŝi diris, sin turnante al la pordo.

— Hm!.. Sed kiu pagos min pro la laboro? — demandis Finkel ridante.

— Aĥ, jes… — Vanda rememoris, ruĝiĝis kaj donis al la konvertiĝinto la rublon, kiun ŝi ricevis pro la ringo kun turkiso.

Elirinte sur la straton, ŝi sentis eĉ pli grandan honton ol antaŭe, sed nun ŝi hontis ne pro la malriĉeco. Ŝi jam ne rimarkis, ke ŝi ne havas altan ĉapelon kaj modan jaketon. Ŝi iris sur strato, sputis sangon, kaj ĉiu ruĝa kraĉaĵo parolis al ŝi pri ŝia vivo, nebona, peza vivo, kaj pri tiuj ofendoj, kiujn ŝi toleris kaj ankoraŭ toleros morgaŭ, post semajno, post jaro — la tutan vivon, ĝis sia morto.

— Ho, kiel terure! — ŝi flustris. — Kiel terure, mia Dio!

Cetere, sekvatage ŝi jam estis en “Renesanco” kaj dancis tie. Ŝi surhavis novan grandegan ruĝan ĉapelon, novan modan jaketon kaj bronzokolorajn ŝuojn. Kaj juna komercisto el Kazano regalis ŝin per vespermanĝo.

Tradukis el la rusa lingvo Aleksej Birjulin


Notoj

Konata viro (Знакомый мужчина) aperis 3 maj 1986 en №18 de la revuo Oskolki (= Vitreroj) kun la titolo Iom da doloro (Okazo sur strato) kaj kun la pseŭdonimo A.Ĉeĥonte. La temon al Ĉeĥov proponis Vladimir Bilibin en letero de 6 apr 1986. Preparante la tekston por la Plena Verkaro, Ĉeĥov grave redaktis ĝin.

…honora civitanino Anastazia Kanavkina. Laŭ la oficiala statistiko en 1888 en Moskvo estis registritaj 1157 putinoj en bordeloj kaj 553 strat-putinoj. Inter ili estis du honoraj civitaninoj (speciale privilegiita kategorio de urbanoj).

“Renesanco”. Peterburga amuzejo, kun “virinoj kun leĝera konduto”, ĝi ekfunkciis du monatojn antaŭ la apero de Konata viro.

Nastja (R Настя). Rusa karesa derivaĵo de Anastazia.

El tiu dento al vi neniam utilos, egale. Ĉeĥov penas transdoni la fuŝan rusan lingvaĵon de Finkel, kiun parolis tiutempe pluraj ruslandaj judoj.


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton Ĉeĥov