Andreo Andrejeviĉ Sidorov heredis de sia patrino kvar mil rublojn kaj decidis per tiu mono fondi librovendejon. Jes! Tia vendejo estis necesega. La urbo stagnaĉis en malklereco kaj antaŭjuĝoj: maljunuloj nur vizitis banejon, oficistoj kartludis kaj trinkis vodkon, virinoj konstante klaĉis, junularo vivis sen idealoj, fraŭlinoj revadis pri edziniĝo kaj manĝis fagopiran grion, edzoj batis siajn edzinojn, sur la stratoj promenis porkoj.
— Ideoj! Bezonatas ideoj, — pensis Andreo Andrejeviĉ, — multaj ideoj.
Luinte ejon por la vendejo, li vizitis Moskvon kaj alveturigis de tie multajn verkojn de aŭtoroj malnovaj kaj plej modernaj, ankaŭ multajn lernolibrojn kaj dismetis ilin sur la bretoj. En la tri unuaj semajnoj aĉetantoj tute mankis. Andreo Andrejeviĉ sidis post la vendotablo kaj penis honeste mediti. Kiam li hazarde pensis ke, ekzemple, estus nemalbone manĝi bramaĵon kun kaĉo, li tuj kaptis sin je tio: “Aĥ, kiel triviale!”. Ĉiumatene en la vendejon enkuris frostiĝinta knabino, en kaptuko kaj kun ledaj galoŝoj sur la nudaj piedoj, kaj diris:
— Donu al mi vinagron por du kopekoj!
Kaj Andreo Andrejeviĉ respondis al ŝi kun malestimo:
— Vi mistrafis la pordon, fraŭlino!
Kiam al li venis konato, li, kun mieno signifoplena kaj mistera, prenis de la plej fora breto la trian volumon de Pisarev, forblovis de ĝi polvon kaj diris kun esprimo, ŝajniganta, ke en la vendejo estas ankoraŭ io, kion li timas eĉ montri:
— Jes, karulo… Tiu aĵo, mi diras al vi, ne estas tiela… Jes… En ĝi, karulo, unuvorte, mi devas diri, estas tio, vi ja komprenas, ke traleginte ĝin oni pro la miro povas nur etendi la brakojn… Jes.
— Gardu vin, frato, ke oni vin ne punu.
Post tri semajnoj venis la unua aĉetanto: dika, grizhara viro kun vangoharoj, en kaskedo kun ruĝa rubando, laŭaspekte bienulo. Li postulis la duan volumon de la “Rusa Literaturo”.
— Ĉu vi havas grifelojn? — li demandis.
— Ne, mi ne vendas ilin.
— Vane… domaĝe. Ne volas mi pro tiu bagatelo veturi al la bazaro.
“Li pravas, mi vane ne vendas grifelojn, — pensis Andreo Andrejeviĉ post la foriro de la aĉetanto. — Ĉi tie, en la provinco, ne necesas tro mallarĝe specialiĝi, sed necesas vendi ĉion, kio rilatas al la klerigo kaj iamaniere kontribuas al ĝi”.
Li sendis mendon al Moskvo, kaj post malpli ol unu monato en la montrofenestro de la vendejo estis metitaj plumoj, krajonoj, plumingoj, kajeroj, nigraj tabuloj kaj aliaj lerniloj. De tempo al tempo lin komencis viziti geknaboj. En iu tago li enspezis unu rublon kaj kvardek kopekojn. Foje enkuris al li la ledgaloŝa knabino. Li jam malfermis la buŝon por diri al ŝi kun malestimo, ke ŝi misvenis, sed ŝi kriis:
— Donu por unu kopeko paperon kaj poŝtmarkojn por sep kopekoj.
De tiam Andreo Andrejeviĉ ekvendis poŝtajn kaj fiskajn markojn, kaj ankaŭ kambian paperon. Ĉirkaŭ ok monatojn post la malfermo de la vendejo iu virino venis aĉeti plumojn.
— Ĉu vi havas gimnaziajn tornistrojn?
— Ve, sinjorino, mi ne vendas ilin!
— Aĥ, kia bedaŭro! Do, montru al mi viajn pupojn, sed nur malkarajn.
— Sinjorino, ankaŭ pupoj ne estas! — li triste diris.
Sen longe pensi, li denove skribis al Moskvo, kaj baldaŭ en la vendejo aperis tornistroj, pupoj, tamburoj, sabroj, harmonikoj kaj ĉiaj ludiloj.
— Tio estas bagatela! — li parolis al siaj konatoj. — Mi baldaŭ akiros instruan materialon kaj raciajn ludojn! En mia vendejo, vi ja komprenas, la parto eduka baziĝos, se eblas tiel diri, sur la plej subtilaj konkludoj de la scienco, unuvorte…
Li mendis halterojn, kroketilojn, triktrakon, porinfanan bilardon, ĝardenajn instrumentojn por infanoj kaj du dekojn da tre saĝaj, raciaj ludoj. Poste urbanoj, preterirante la vendejon, kun plezurego ekvidis du biciklojn, grandan kaj malgrandan. La vendado ekprosperis. Precipe bona ĝi estis antaŭ la Kristnasko, kiam Andreo Andrejeviĉ enfenestrigis anoncon pri vendo de kristnaskaj ornamaĵoj.
— Mi ankoraŭ pri la higieno okupiĝos, vi ja komprenas, — li parolis al siaj konatoj, frotante la manojn. — Nur necesas viziti Moskvon! Mi havos tiajn filtrilojn kaj ĉiajn sciencajn inventaĵojn, ke vi tuj la racion perdos, unuvorte: scienco, karuloj, ne estas ignorebla. Ne-e-e!
Profitinte grandan monsumon, li veturis al Moskvo kaj aĉetis tie diversajn varojn por ĉirkaŭ kvin mil rubloj, kontante kaj kredite. Tie estis kaj filtriloj, kaj bonegaj skribotablaj lampoj, kaj gitaroj, kaj higienaj kalsonoj porinfanaj, kaj cicumoj, kaj monujoj, kaj zoologiaj kolektoj. Akcesore por kvincent rubloj li aĉetis bonegajn manĝilojn, ĉar belaj objektoj evoluigas subtilan guston kaj mildigas morojn. Reveninte hejmen, li komencis dismeti la novajn varojn sur la bretoj kaj etaĝeroj. Kiam li grimpis por ordigi la supran breton, ĝi tremis, kaj la dek volumoj de Miĥajlovskij unu post alia falis, unu volumo frapis lian kapon, la ceteraj falis ĝuste sur la lampojn kaj frakasis du lampoglobojn.
— Nu, kiel ili… dike verkas! — gratante sin murmuris Andreo Andrejeviĉ.
Li prenis ĉiujn librojn, ĉirkaŭligis ilin per ŝnuro kaj kaŝis sub la vendobreto. Post du tagoj oni sciigis lin, ke lia najbaro — tenanto de provianta vendejo — estas arestita pro torturado de sia nevo, sekve lia vendejo iĝis luebla. Andreo Andrejeviĉ tre ekĝojis kaj luis ĝin. Baldaŭ en la muro estis farita pordo, kaj la du kunigitaj vendejoj estis plenplenaj de varoj. Andreo Andrejeviĉ, sen longa meditado, ekvendis ankaŭ manĝaĵojn, ĉar la aĉetantoj, kiuj vizitis la duan parton de la vendejo, laŭ la rutino plu petis teon, sukeron kaj kerosenon.
Nun li estas unu el la plej eminentaj vendistoj en la urbo. Li vendas manĝilojn, tabakon, gudron, sapon, kringojn, teksaĵojn, galanteriajn kaj drogajn varojn, fusilojn, ledaĵojn kaj porkfemurojn. Li luis en la bazaro keletaĝan drinkejon kaj, onidire, intencas malfermi familian banejon kun ĉambroj. La libroj, kiuj iam kuŝis sur la bretoj, ankaŭ la tria volumo de Pisarev, jam delonge estas venditaj je unu rublo kaj kvin kopekoj por unu pudo.
En nomfestoj kaj festoj geedziĝaj la iamaj konatoj, kiujn Andreo Andrejeviĉ nun moke nomas “usonanoj”, foje alparolas lin pri la progreso, literaturo kaj aliaj altaj temoj.
— Ĉu vi, Andreo Andrejeviĉ, legis la lastan kajeron de “Heroldo de Eŭropo”? — ili demandas.
— Ne, mi ne legis… — li respondas, duonfermante la okulojn kaj ludante per la diketa ĉeno. — Min tio ne koncernas, ja mi okupiĝas pri pli pozitivaj aferoj.
Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov
“Rusa Literaturo”. Lerneja krestomatio, multfoje eldonita.
Miĥajlovskij, Nikolaj Konstantinoviĉ (1842–1904). Kritikisto, sociologo, eseisto, unu el la teoriuloj de “popolismo”; redakciano de Oteĉestvennyje zapiski Estas interese, ke tiam ekzistis nur lia kvarvoluma verkaro (1879–1885); la dekvoluma verkaro aperis nur posteume.
“Heroldo de Eŭropo” (Вестник Европы). En 1802–1830 dusemajna revuo, fondita de Nikolaj Miĥajloviĉ Karamzin (1766–1826), pri literaturo, politiko kaj socia vivo en Ruslando kaj en eksterlando. En 1866–1918 liberala ĉiumonata literatura-politika revuo.
Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.
Indekso de la rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton Ĉeĥov