Nokto. Vartistino Varjka, ĉirkaŭ dektrijara knabino, balancas lulilon, en kiu kuŝas bebo, kaj zumas apenaŭ aŭdeble:
Verda olea lucerno brulas antaŭ la ikono; la ĉambron diagonale traas ŝnuro, sur kiu pendas bebaj tukoj kaj granda nigra pantalono. La lucerno metas sur la plafonon grandan verdan makulon; la tukoj kaj la pantalono ĵetas longajn ombrojn sur la fornon, sur la lulilon kaj sur Varjkan… Kiam la lucerno scintilas, la makulo kaj la ombroj viviĝas kaj komencas flirti kvazaŭ pro vento. Estas sufoke. En la ĉambro estas odoro de brasika supo kaj botistaj artikloj.Baju-baju, lu-lu-lu,
mi la kanton kantos plu…
La bebo ploras. Ĝi jam delonge raŭkiĝis kaj konsumiĝis pro la plorado, sed plu krias, kaj ne estas klare, ĉu kaj kiam ĝi trankviliĝos. Kaj Varjka deziras dormi. La okuloj fermiĝas, la kapo kliniĝas, kaj la kolo doloras ŝin. Ŝi povas movi nek la palpebrojn, nek la lipojn. Al ŝi ŝajnas, ke ŝia vizaĝo sekiĝis kaj ligniĝis, kaj la kapo iĝis eta, kiel tiu de pinglo.
— Baju-baju, lu-lu-lu, — ŝi zumas, — dormas koko kaj paru'…
Grilo ĉirpas en la forno. Post la pordo, en la najbara ĉambro ronketas la mastro kaj helplaboristo Atanazio… La lulilo plende knaras, Varjka zumas — ĉi tio kunsonas en nokta lulkanta muziko, kies aŭskultado estas tre agrabla por enlitiĝinto. Tamen nun tiu muziko nur agacas kaj premas, ĉar ĝi dormigas, sed ŝi ne rajtas dormi; se ŝi — Dio gardu! — ekdormos, la gemastroj draŝos ŝin.
La lucerno scintilas. La verda makulo kaj la ombroj ekmoviĝas, ŝovas sin en la duone malfermitajn fiksitajn okulojn de Varjka kaj formas fantaziajn bildojn en ŝia somnola menso. Ŝi vidas malhelajn nubojn, kiuj kuras unu post alia en la ĉielo kaj krias per bebaj voĉoj. Jen vento ekblovas, la nuboj foriĝas, kaj Varjka vidas larĝan ŝoseon kovritan per likva koto. Sur la ŝoseo treniĝas ĉaroj, pene paŝas homoj kun sakoj surdorse, iuj ombroj kuregas tien kaj reen. Tra la malvarma, sombra nebulo ambaŭflanke vidiĝas arbaro. Subite la ombroj kaj la homoj kun sakoj falas teren en la likvan koton. “Por kio?” — Varjka demandas. — “Dormi, dormi!” — ili respondas al ŝi kaj profunde ekdormas, kaj dormas dolĉe. Pigoj kaj kornikoj sur telegrafaj dratoj bebe krias kaj klopodas veki ilin.
— Baju-baju, lu-lu-lu, mi la kanton kantos plu… — Varjka zumas kaj jam vidas sin en malhela kaj sufoka kampara domo.
Ŝia delonge mortinta patro Jefim Stepanov turniĝas sur la planko. Ŝi ne vidas lin, sed aŭdas, ke li pro la doloro ruliĝas surplanke kaj ĝemas. En li, kiel li kutimas diri, “dancas la hernio”. La doloro tiel akutas, ke li ne povas diri eĉ unu vorton, sed nur ensuĉas aeron kaj kastanjetas per la dentoj:
— Bu-bu-bu-bu…
Pelagea, la patrino, forkuris en la sinjoran biendomon por diri, ke Jefim mortas. Ŝi foriris delonge kaj jam devus reveni hejmen. Varjka kuŝas sur la forno, maldormas kaj fikse aŭskultas la “bu-bu-bu” de la patro. Jen aŭdiĝas ies veno al la domo — la mastroj sendis junan doktoron, gaste venintan al ili el la urbo. La doktoro eniras; li ne videblas en la mallumo, sed oni aŭdas lian tusadon kaj pordoklakon.
— Lumigu la ĉambron, — li petas.
— Bu-bu-bu… — Jefim respondas.
Pelagea impetas al la forno kaj komencas serĉi la argilan ujon kun alumetoj. Minuto pasas silente. La doktoro, ekzameninte la poŝojn, bruligas sian alumeton.
— Tuj, patro nia, tuj, — Pelagea diras, forkuras kaj baldaŭ revenas kun kandela stumpo.
La vangoj de Jefim estas rozaj, liaj okuloj brilas, kaj lia rigardo ŝajnas neordinare akra, kvazaŭ Jefim travidus kaj la domon kaj la doktoron.
— Nu, kio? Kio venis en vian kapon? — la doktoro diras, klinante sin super li. — Oh ho! Ĉu jam delonge tielas?
— Ha-a? La morto, via doktora moŝto, jam proksimas… Ne longe mi vivos plu…
— Lasu jam la halanĝon… Ni kuracos!
— Kiel vi volas, via moŝto, humilajn dankojn! Sed tamen ni ja komprenas… Se la mort' sursojlas, ne plu eblas barakti…
La doktoro kvaronan horon umas ĉe Jefim, poste leviĝas kaj diras:
— Mi neniel povas helpi… Vi devas veturi al la hospitalo, tie oni operacios vin. Tuj veturu… Nepre veturu! Estas iom malfrue, en la hospitalo ĉiuj dormas, sed ne gravas, mi donos skribaĵon por ili. Ĉu vi aŭdas?
— Patro nia, sed per kio li veturu? — Pelagea diras. — Ni ne havas ĉevalon.
— Ne gravas, mi petos la gesinjorojn, ke ili disponigu ĉevalon.
La doktoro foriras, la kandelo estingiĝas, kaj denove aŭdiĝas la bubu-ado… Post horduono io venas ĉe la domon — la gesinjoroj alsendis veturilon por vojaĝi en la hospitalon. Jefim preparas sin kaj forveturas.
Venas bona, serena mateno. Pelagea ne estas hejme: ŝi foriris en la hospitalon sciiĝi pri Jefim. Ie ploras bebo, kaj Varjka aŭdas, ke iu kantas per ŝia voĉo:
— Baju-baju, lu-lu-lu, mi la kanton kantos plu…
Pelagea revenas, krucosignas kaj flustras:
— Nokte oni reŝovis ĝin, sed frumatene li jam iris en la transan mondon… Li ripozu trankvile en la regno de l' Ĉielo… Oni diras, ke malfrue komencis… Necesis pli frue…
Varjka iras en arbaron kaj ploras tie, sed subite iu batas ŝian nukon tiel forte, ke ŝi per sia frunto frapas betulon. Ŝi levas la okulojn kaj vidas antaŭ si la mastron-botiston.
— Kion vi faraĉas, fava hundo? — li diras. — La bebo ploradas, sed vi dormas?
Li dolorige tiras ŝian orelon, kaj ŝi skuas la kapon, ekbalancas la lulilon kaj zumas sian kanton. La verda makulo kaj la ombroj de la tukoj kaj de la pantalono ŝanceliĝas, scintilas kaj baldaŭ rekonkeras ŝian menson. Ŝi denove vidas la kotan ŝoseon. La homoj kun dorsosakoj kaj la ombroj kuŝiĝis kaj profunde dormas. Vidante ilin Varjka furioze deziras dormi, ŝi plezure kuŝiĝus, sed ŝia patrino Pelagea paŝas apude kaj urĝas ŝin. Ili rapidas en la urbon por dungiĝi.
— Almozon, je Kristo! — la patrino petas la pasantojn.— Donacu el via korfavoro, bonaj sinjoroj!
— Donu la bebon! — ies konata voĉo respondas al ŝi. — Donu la bebon! — la sama voĉo ripetas jam severe kaj akre. — Dormas, vipuro!
Varjka salte stariĝas kaj, ĉirkaŭrigardinte, komprenas la situacion: estas nek la ŝoseo, nek Pelagea, nek la pasantoj, sed ĉambromeze staras nur la mastrino, veninta por nutri sian idon. Dum la dika, larĝoŝultra mastrino mamnutras kaj kvietigas la bebon, Varjka staras, rigardas al ŝi kaj atendas, kiam tiu finos. Kaj la aero post la fenestroj jam bluiĝas, la ombroj kaj la verda surplafona makulo rimarkeble paliĝas. Baldaŭ komenciĝos la mateno.
— Prenu, — diras la mastrino, butonante la noktan ĉemizon sur sia brusto. — Ĝi ploras. Verŝajne oni envultis ĝin.
Varjka reprenas la bebon, remetas ĝin en la lulilon kaj denove ekbalancas ĝin. La verda makulo kaj la ombroj iom post iom malaperas, kaj jam nenio plu venas en ŝian kapon por halucini la menson. Sed ŝi plu deziras dormi. Terure deziras! Varjka metas sian kapon sur la randon de la lulilo kaj balanciĝas tutkorpe por venki la dormemon, tamen ŝiaj palpebroj kungluiĝas, kaj la kapo plumbe pezas.
— Varjka, hejtu la fornon! — la mastra voĉo sonas post la pordo.
Do, tempas leviĝi kaj eklabori. Varjka forlasas la lulilon kaj kuras en la remizon por brulligno. Ŝi ĝojas, ĉar dum la kurado kaj irado la dormemo malpli fortas, ol dum la sidado. Ŝi alportas lignon, hejtas la fornon kaj sentas, ke ŝia ligniĝinta vizaĝo senfaltiĝas, kaj la pensoj klariĝas.
— Varjka, aranĝu la samovaron! — la mastrino krias.
Varjka hakas kenojn, kaj apenaŭ ŝi sukcesas bruligi ilin kaj ŝovi ilin en la samovaron, jam aŭdiĝas nova ordono:
— Varjka, ciru la galoŝojn de la mastro!
Ŝi sidiĝas sur la planko, ciras la galoŝojn kaj pensas, ke estus bonege ŝovi la kapon en grandan profundan galoŝon kaj iom dormeti en ĝi. Kaj la galoŝo subite komencas kreski, pufiĝas kaj okupas la tutan ĉambron. La broso falas el la manoj de Varjka, sed ŝi tuj skuas sian kapon, elorbitigas siajn okulojn, kaj penas rigardi tiel, ke la objektoj ne kresku kaj ne moviĝu antaŭ la okuloj.
— Varjka, lavu la ŝtuparon ekstere por ne honti antaŭ la klientoj!
Varjka lavas la ŝtuparon, ordigas la ĉambrojn, hejtas la alian fornon kaj kuras en butikon. La laboroj multas, kaj ŝi ne havas eĉ unu liberan minuton.
Sed nenio estas pli peza ol rigida starado ĉe la kuireja tablo kaj senŝeligado de terpomoj. La kapo kliniĝas al la tablo, terpomoj dancas en la okuloj, la tranĉilo falemas tablen, kaj la dika, severa mastrino kun kuspitaj manikoj paŝadas apude kaj parolas tiel laŭte, ke en la oreloj sonoras. Suferigas ŝin ankaŭ servi ĉe la manĝotablo, lavi vestojn, kudri. Foje ŝi deziras atenti nenion, fermi la okulojn, fali planken kaj dormi.
La tago finiĝas. Rigardante al la malheliĝantaj fenestroj Varjka premas siajn rigidajn tempiojn kaj senkiale ridetas. La vespera krepusko karesas ŝiajn gluiĝantajn okulojn kaj promesas al ŝi baldaŭan profundan dormon. Vespere la gemastrojn vizitas gastoj.
— Varjka! Samovaron! — la mastrino krias.
La samovaro de la gemastroj estas malgranda kaj, por ke la gastoj trinku teon ĝissate, ŝi boligas ĝin kvinfoje. Post la temanĝo Varjka la tutan horon staras sur unu loko, gapas al la gastoj kaj atendas pliajn ordonojn.
— Varjka, kuru kaj aĉetu tri botelojn da biero!
Ŝi forpafas sin kaj penas kuri plej rapide por dispeli la dormemon.
— Varjka, kuru por vodko! Varjka, kie estas la korktirilo? Varjka, sentripigu kaj senskvamigu la haringojn.
Finfine la gastoj foriras, la lumo estingiĝas kaj la gemastroj enlitiĝas.
— Varjka, lulu la bebon! — sonas la lasta ordono.
En la forno ĉirpas grilo, la verda makulo kaj la ombroj de la pantalono kaj de la tukoj ree ŝovas sin en la duone malfermitajn okulojn de Varjka, scintilas kaj halucinas la menson.
— Baju-baju, lu-lu-lu, — ŝi zumas, — mi la kanton kantos plu…
Sed la bebo ploregas kaj jam konsumiĝas pro la kriado. Varjka denove vidas la kotan ŝoseon, homojn kun sakoj, Pelagean kaj sian patron. Ŝi komprenas ĉion kaj ĉiujn rekonas, sed tra la somnolo ŝi neniel sukcesas kompreni la forton, kiu katenas ŝiajn brakojn kaj krurojn, premas ŝin kaj implikas ŝian vivon. Ŝi ĉirkaŭrigardas, serĉas tiun forton por liberiĝi de ĝi, sed ne trovas. Fine, tute elturmentita, ŝi streĉas ĉiujn siajn fortojn kaj la okulojn, levas la rigardon al la tremanta verda makulo kaj, fiksinte la orelojn al la bebaj krioj, trovas la malamikon, kiu implikas ŝian vivon.
Tiu malamiko estas la bebo.
Ŝi ridas. Kaj miras: kial ŝi pli frue ne povis kompreni tiun bagatelon? Ankaŭ la verda makulo, la ombroj kaj la grilo ŝajnas ridi kaj miri.
La falsa imago konkeras ŝin. Varjka leviĝas de sur la tabureto kaj kun larĝa rideto, sen palpebrumi, promenas en la ĉambro. Ŝin plezurigas kaj tiklas la penso, ke ŝi tuj liberigos sin de la bebo ĉenanta ŝiajn brakojn kaj krurojn… Mortigi la bebon, kaj poste dormi, dormi, dormi…
Ridante, palpebrumante kaj fingre minacante la verdan makulon, Varjka kaŝe aliras la lulilon kaj klinas sin al la bebo. Strangolinte ĝin, ŝi rapide kuŝiĝas sur la planko, ridas pro la ĝojo, ke ŝi povos ekdormi, kaj post unu minuto ŝi jam forte dormas kiel mortinto…
Tradukis Aleksander Korĵenkov
Ŝi deziras dormi (Спать хочется) aperis en Peterburgskaja gazeta (1888. №24). La unua Esperanta traduko (Ŝi volas dormi de Kotzin) aperis en Lingvo Internacia (1908, pĝ. 64) kaj en Du rakontoj (Moskvo: Librejo Esperanto, 1911). La traduko de Aleksander Korĵenkov aperis en Sveda alumeto (1991) kaj en Rusa novelaro (2004).
Varjka (Ruse: Варька). Familiara formo de Barbara, uzata inter infanoj kaj rilate al malsuperuloj.
Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.
Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton Ĉeĥov