En la hejmo de Zakario Kuzmiĉ Djadeĉkin okazas vespera festo. Oni celebras la Novjaron kaj gratulas la mastrinon Melanja Tiĥonovna okaze de ŝia nomtago.
Gastoj multas. La publiko estas respektinda, solida, sobra kaj pozitiva. Neniu kanajlo. La vizaĝoj montras admiron, agrablon kaj dignon. En la salono sur granda sofo sidas la loĝejmastro Gusev kaj la butikisto Razmaĥalov, de kiu la familio Djadeĉkin aĉetas kredite. Ili rezonas pri fianĉoj kaj filinoj.
— Nune malfacilas trovi la homon, — diras Gusev, — kiu estas nedrinkema kaj serioza… homo kiu estas laboranta… Malfacilas!
— La ĉefa afero en la hejmo estas — ordo, Aleksio Vasiljiĉ! Tio ne estos, se en la hejmo ne estos tiu… kiu… en hejmo ordo.
— Se ordo mankas en la hejmo, do… ĉio tiele… Da stultaĵoj multas en ĉi mondo… De kie la ordo venos? Hm…
Apud ili sur seĝoj sidas tri maljunulinoj kaj admire rigardas al iliaj buŝoj. En la okuloj legeblas miro pri la “saĝo kaj sagaco”. En angulo Gurij Markoviĉ, la baptopatro de la infanoj de la gemastroj, rigardas al ikonoj. En la dormoĉambro aŭdeblas bruo. Tie sinjoridoj ludas loton[1]. La vetsumo estas unu kopeko. Ĉe la tablo staras kaj ploras gimnaziano de la unua lernojaro Kolja. Li volus ludi, sed oni ne lasas lin al la tablo. Ĉu li kulpas, ke li estas tro malgranda kaj ne havas kopekon?
— Ne ploraĉu, stultulo! — oni admonas lin. — Nu, kial ci ploraĉas? Ĉu volas, ke patrino vergu cin?
— Kiu tie ploras? Ĉu Kolĉjo? — aŭdeblas patrina voĉo el la kuirejo. — Ne sufiĉe mi lin batis, aĉulon… Barbara Gurjevna, pinĉu lian orelon!
Sur la gesinjora lito, kovrita per paliĝinta indiena tuko, sidas du fraŭlinoj en rozkoloraj roboj. Antaŭ ili staras Kopajskij, eble dudektrijara junulo servanta en asekurkompanio, en face[2] tre simila al kato. Li amindumas.
— Mi ne planas edziĝi, — li memadmire diras, fortirante perfingre la altan akran kolumon disde la kolo. — La virino estas lumanta punkto en homa menso, sed ŝi povas pereigi homon. Malica estaĵo!
— Sed la viroj? La viro ne povas ami. Faras ĉiajn krudaĵojn.
— Kiom vi naivas! Mi ne estas cinikulo nek skeptikulo, tamen mi komprenas, ke la viro ĉiame staros en plialta punkto rilate sentojn.
El angulo en angulon, kvazaŭ lupoj en kaĝo, paŝadas Djadeĉkin mem kaj lia pliaĝa filo Griŝa. Iliaj animoj brulas. Dum la tagmanĝo ili forte drinkis kaj nun deziras refreŝiĝi. Djadeĉkin iras en la kuirejon. Tie la mastrino ŝutas sukeran pulvoron sur kukon.
— Melinjo, — diras Djadeĉkin. — Tempas porti zakuskojn. Gastoj ŝatus manĝeti…
— Ili atendu. Vi tuj drinkos kaj manĝos ĉion, sed kion mi proponos je la noktomezo? Ne mortos vi. Iru for… Ne tumultu antaŭ mi!
— Nur po glaseto, Melinjo… Nenian deficiton vi pro tio spertos… Ĉu?
— Jen mia puno! Iru for, mi al vi diras! Sidu kun la gastoj! Kial vi umas en la kuirejo?
Djadeĉkin profunde suspiras kaj eliras el la kuirejo. Li iras rigardi la horloĝon. Ĝi montras ok minutojn post la dekunua. Ĝis la dezirata momento restas kvindek du minutoj. Terure! La atendado de drinko estas la plej peza el inter ĉiuj atendoj. Preferindas dum kvin horoj atendi trajnon en frosto, ol dum kvin minutoj atendi drinkon… Djadeĉkin rigardas la horloĝon kun malamego kaj, iom paŝinte tien-reen, movas la grandan montrilon je kvin minutoj antaŭen…
Kaj Griŝa? Se oni nun ne lasos lin drinki, li iros en restoracion kaj drinkos tie. Morti pro enuo li ne konsentas…
— Panjo, — li diras, — la gastoj koleras, ke vi ne donas manĝaĵojn! Estas vera fiaĵo… Mortigi nin per malsato!.. Donu po glaseto bonvole!
— Atendu… Malmulte restis… Baldaŭ jam… Ne umu en la kuirejo.
Griŝa frapas per la pordo kaj iras por centan fojon rigardi la horloĝon. La granda montrilo estas senkompata! Ĝi restas preskaŭ sur sama loko.
— Ĝi malfruas! — Griŝa konsolas sin kaj per sia fingro movas la montrilon antaŭen je sep minutoj.
Kolja kuras preter la horloĝo. Li haltas antaŭ ĝi kaj komencas kalkuli tempon… Li treege volas plej baldaŭ ĝisvivi la momenton, kiam oni krios “hura!” La montrilo per sia senmoveco pikas lin en la koron. Li surgrimpas seĝon, timeme ĉirkaŭrigardas kaj ŝtelas kvin minutojn de la eterno.
— Iru, rigardu, quelle heure est-il[3]? — unu el la fraŭlinoj ordonas al Kopajskij. — Mi mortas pro sen- pacienco. Ja estas Nova jaro! Nova feliĉo!
Kopajskij riverencas, ŝovas ambaŭ piedojn sur la planko kaj rapidas al la horloĝo.
— Diablo prenu, — li balbutas, rigardante la montrilojn. — Kiom longe ankoraŭ! Kaj manĝaĉi mi terure volas… Katinjon mi tutnepre kisos, kiam oni huraos.
Kopajskij deiras de la horloĝo, haltas… Iom meditinte, li revenas kaj mallongigas la malnovan jaron je ses minutoj. Djadeĉkin trinkas du glasojn da akvo, sed… brulas la animo! Li paŝas, paŝas, paŝadas… La edzino jen kaj jen pelas lin for el la kuirejo. La boteloj, starantaj sur fenestrobreto, ŝiras lian animon. Kion fari! Mankas fortoj por pacienci! Li refoje kaptas la lastan rimedon. La horloĝo estas je lia dispono. Li iras en la infanĉambron, kie pendas la horloĝo, kaj trafas la vidaĵon, malagrablan por lia patra koro: antaŭ la horloĝo staras Griŝa kaj movas la montrilon.
— Vi… vi… vi kion tie faras? Ha? Kiucele vi movis la montrilon? Stultulo vi estas! Ha? Kial tio? Ha?
Djadeĉkin tusas, hezitas, terure grimacas kaj svingas sian manon.
— Kial? Ha-a-a… Ja movu ĝin, ke ĝi mortiĝu, kanajla! — li diras kaj, forpuŝinte la filon de la horloĝo, movas la montrilon.
Ĝis la Novjaro restas dek unu minutoj. La patro kaj Griŝa iras en la salonon kaj komencas prepari la tablon.
— Melinjo! — krias Djadeĉkin. — Tujas Novjaro!
Melanja Tiĥonovna elkuras el la kuirejo kaj iras kontroli la edzon… Ŝi longe rigardas la horloĝon: la edzo ne mensogas.
— Nu kion fari nun? — ŝi flustras. — Sed ja pizoj por ŝinko ankoraŭ ne kuiriĝis! Hm. Jen puno. Kiel mi surtabligos?
Kaj, iom pensinte, Melanja Tiĥonovna per sia tremanta mano movas malantaŭen la grandan montrilon. La malnova jaro rericevas dudek minutojn.
— Ili atendu! — diras la mastrino kaj kuras en la kuirejon.
Tradukis el la rusa Valentin Melnikov
1. Loto (R лото, A lotto, F loto). Ludo, en kiu ludantoj sur siaj ludkartoj kovras numerojn aŭ bildojn, kiujn unu el la ludantoj hazarde prenas el sako kaj laŭte anoncas. Ĉi tiu ludo estas priskribita ankaŭ en la rakonto Infanoj de Ĉeĥov, en kiu estas plena frazo el Friponoj. (Infanoj en la Esperanta traduko de Aleksander Korĵenkov aperis en La Ondo de Esperanto, 2004, №3).
2. En face. Aspekto de vizaĝo rekte (ne profile) rigardata (fr.).
3. Quelle heure est-il?. Kioma horo estas nun? (fr.).
La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).