Arkadij AverĉenkoAnton Ĉeĥov

Liberalulo

(Novjara rakonto)

Belegan kaj admirindan bildon prezentis la homaro en la unua tago de la nova jaro. Ĉiuj ĝojis, jubilis, gratulis unu la alian. En la aero sonis plej sinceraj kaj koraj bondeziroj. Ĉiuj estis feliĉaj kaj kontentaj.

Nur la gubernia sekretario Komprenov estis malkontenta. En la novjara tagmezo li staris sur unu el la ĉefurbaj stratoj kaj protestis. Ĉirkaŭpreninte per la dekstra brako lanternofoston, kaj per la maldekstra forskuante ion nekompreneblan, li balbutis aferojn nepardoneblajn kaj puneblajn… Apud li staris lia edzino kaj tiris lin je maniko. Ŝia larmoplena vizaĝo esprimis malĝojon.

— Idolo! — ŝi diris. — Puno mia! Okuloj viaj senhontaj, mahametulo! Iru, mi al vi diras! Iru, dum restas tempo, kaj subskribu! Iru, ebria muzelaĉo!

— Neniakaze! Mi estas klera homo kaj ne deziras obei al sovaĝeco. Iru vi mem por subskribi, se vi volas, sed min lasu!.. Mi ne deziras esti sklavo.

— Iru! Se vi ne subskribos, estos malbono al vi! Oni forpelos vin, kanajlo, kaj tiam ĉu mi mortu pro malsato? Iru, hundaĉo!

— Estu tiel… Do mi pereos… Ĉu por la vero? Ja eĉ tuj!

Komprenov levis la manon, por svinge forpuŝi la edzinon, kaj desegnis per ĝi enaere duonrondon… Preteriranta distrikta policisto en nova mantelo haltis por sekundo kaj, turnante sin al Komprenov, diris:

— Hontu! Bonvolu konduti laŭ la ekzemplo de la ceteraj personoj!

Komprenov sentis rimorsojn. Li honteme ekpalpebrumis kaj forprenis la manon disde la lanternofosto. La edzino profitis tiun momenton kaj ektiris lin je maniko laŭ la strato, zorgeme evitante ĉion, al kio oni povus sin kroĉi. Post ne pli ol dek minutoj ŝi altrenis la edzon al la dom-enirejo de lia estro.

— Nu, iru, Aleĉjo! — ŝi tenere diris, kondukinte la edzon sur la peronon. — Iru, Aleĉjeto! Nur subskribu kaj revenu. Kaj mi pro tio al vi aĉetos konjakon por temanĝo. Ne skoldos vin, kiam vi ebriiĝos. Ne pereigu min, orfinon!

— Haaa… hm… Ĝi, do, estas lia domo? Perfekte! Bonege! Tuj ni subskrrribos, diablo prenu! Ni tiel subskribos, ke li longe memoros! Ĉion mi al li skribos sur tiu papero! Mi skribos mian opinion! Kaj poste — li min pelu! Kaj estos via kulpo, se li min forpelos! Via!

Komprenov ŝanceliĝis, puŝis la pordon perŝultre kaj brue eniris. Tie ĉe la pordo staris la pordisto Jegor kun freŝe razita, novjara fizionomio. Ĉe tableto kun paperfolio staris Vezuviev kaj Nigraporkov, la kolegoj de Komprenov. La alta kaj magra Vezuviev estis subskribanta, kaj Nigraporkov, malgranda variol-makulita hometo, atendis sian vicon. Sur la vizaĝoj de ambaŭ estis skribite: “Feliĉan Novjaron!” Videblis, ke ili estis subskribantaj ne nur fizike, sed ankaŭ morale. Vidinte ilin, Komprenov malŝate ridetaĉis kaj kun indigno volvis sin en la peltaĵon.

— Certe! — li ekparolis. — Certe! Ĉu eblas ne gratuli lian moŝton? Ne eblas ne gratuli! Ha, ha! Necesas esprimi siajn sklavajn sentojn!

Vezuviev kaj Nigraporkov mire rigardis al li. Neniam en la vivo ili aŭdis tiajn vortojn!

— Ĉu tio ne estas malklereco, servilemo? — daŭrigis Komprenov. — Ĉesu, ne subskribu! Esprimu proteston!

Li pugnofrapis la folion kaj disŝmiris la subskribon de Vezuviev.

— Vi ribelas, via moŝto! — diris Jegor, saltinte al la tablo kaj levinte la folion super la kapo. — Pro tio, moŝto, oni vin povos… ĉu vi scias, kiel?

Tiam la pordo malfermiĝis, kaj en la domon eniris alta aĝa viro en ursofela peltaĵo kaj orumita triangula ĉapelo. Tiu estis Veleleptov, la estro de Komprenov. Ĉe lia eniro Jegor, Vezuviev kaj Nigraporkov tuj kramfe rektiĝis. Ankaŭ Komprenov rektiĝis, sed rikanis kaj ektordis lipharon.

— Ha! — diris Veleleptov, vidinte la oficistojn. — Vi estas… ĉi tie? Hm… jes… amikoj… Kompreneble… (evidente, lia ekscelenca moŝto estis ebrieta). Kompreneble… Ankaŭ al vi gratulon… Dankon, ke vi ne forgesis… Dankon… Hmm… Estas agrable vidi… Mi deziras al vi… Kaj vi, Komprenov, ĉu jam trempiĝis? Ne gravas, ne konfuziĝu… Drinku, sed saĝon ne perdu… Ĉiuj drinku kaj gaju…

— Ĉia ŝtono por homa bono, via moŝto! — riskis enmeti Vezuviev.

— Nu jes, kompreneble… Kiel vi diris? Kie ŝtono? Nu, iru do… kun dia beno… Aŭ ne… Ĉu vi jam faris viziton al Nikita Proĥoroviĉ? Ĉu ankoraŭ ne? Bonege. Mi donos al vi librojn… portu al li… Li donis al mi legi du jarkolektojn de “Migranto”… Do ĝin necesas reporti… Iru kun mi, mi al vi donos… Demetu la paltojn!

La oficistoj demetis siajn paltojn kaj iris post Veleleptov. Komence ili eniris en la akceptejon kaj poste en grandan, lukse ornamitan salonon, kie ĉe ronda tablo sidis la general-edzino mem. Ambaŭflanke de ŝi sidis du junaj damoj, unu surhavis blankajn gantojn, la alia nigrajn. Veleleptov lasis la oficistojn en la salono kaj iris en sian kabineton. La oficistoj perpleksiĝis.

Dum ĉirkaŭ dek minutoj ili staris silente, ne moviĝante kaj ne sciante, kion fari per la manoj. La sinjorinoj interparolis france kaj jen kaj jen levis al ili la okulojn… Turmento! Finfine el la kabineto aperis Veleleptov, tenante grandan faskon da libroj en ĉiu mano.

— Jen, — li diris. — Transdonu al li kaj danku… Tio estas “Migranto”. Mi fojfoje legis vespere… Kaj al vi… dankon, ke vi ne forgesis… venis por omaĝi… Ĉu vi miajn oficistojn rigardas? — Veleleptov turnis sin al la damoj. — He, he… Rigardu, rigardu… Ĉi tiu estas Vezuviev, ĉi tiu — Nigraporkov… kaj ĉi tiu estas mia Komprenov. Foje mi eniris en la deĵorejon, kaj li, tiu Komprenov tie maŝinon rolis. Jen kia! Pŝ! pŝ! pŝ! Fajfas, per la piedoj frapas… Tiel nature aspektis… Hmm, jes… Nu, prezentu! Montru al ni.

La sinjorinoj fiksis siajn rigardojn al Komprenov kaj ridetis. Li tusetis.

— Mi ne scipovas… Mi forgesis, via ekscelenco… — li balbutis. — Mi ne povas kaj ne volas.

— Ne volas? — miris Veleleptov. — Ĉu? Bedaŭrinde. Ne povas vi respekti la oldulon… Adiaŭ… Domaĝe… Iru…

Vezuviev kaj Nigraporkov puŝis la flankon de Komprenov. Kaj li jam mem ektimis sian rifuzon. Antaŭ liaj okuloj ĉio kirliĝis… Nigraj gantoj miksiĝis kun la blankaj, la vizaĝoj tordiĝis, la mebloj eksaltis, kaj mem Veleleptov transformiĝis en grandan ordonantan fingron. Iom starinte kaj ion balbutinte, Komprenov alpremis “Migranton” al la brusto kaj eliris straten. Tie li ekvidis sian edzinon, palan kaj tremantan pro malvarmo kaj timego. Vezuviev kaj Nigraporkov jam staris apud ŝi kaj, forte gestante per manoj, samtempe rakontis ion teruran al ambaŭ ŝiaj oreloj. “Kio okazos?!” — legeblis en iliaj figuroj kaj movoj. Komprenov, senespere rigardinte la edzinon, ekiraĉis kun la libroj post la kamaradoj.

Reveninte hejmen, li ne tagmanĝis kaj ne trinkis teon… Nokte lin vekis koŝmaro.

Li ekstaris kaj rigardis en mallumon. Nigraj kaj blankaj gantoj, vangoharoj de Veleleptov, ĉio ĉi ekdancis antaŭ liaj okuloj, turniĝis, kaj li rememoris la okazinton.

— Bruto mi estas, bruto! — li grumblis. — Protestu, azeno, se vi volas, sed ne aŭdacu ne estimi la superulojn! Ĉu malfacilis prezenti maŝinon?

Li ne plu povis ekdormi. La tutan nokton ĝis la mateno lin turmentis rimorsoj, angoro kaj plorĝemoj de la edzino. Rigardinte matene en spegulon, li ekvidis ne sin mem, sed fremdan fizionomion, palan, malgrasan, tristan…

— Mi ne iros al la oficejo! — li decidis. — Tutegale… La sama fino!

La tutan duan tagon de la nova jaro li dediĉis al paŝado inter la ĉambroanguloj.

Li paŝadis, suspiris kaj pensis:

— Ĉe kiu eblus trovis revolveron? Ol tiel vivi, pli bonas… ja vere… Kuglon en la frunton, kaj fin'…

En la tria tago li pro la angoro fuĝis al la oficejo.

“Kio okazos?!” — pensis ĉiuj oficistoj, rigardante lin de malantaŭ siaj inkujoj.

Same pensis ankaŭ Komprenov.

— Do kio? — li flustris al Vezuviev. — Li forpelu! Al li mem malbonos, se mi senigos min je vivo.

Je la 11a horo venis Veleleptov. Irante preter Komprenov kaj vidinte lian palan, forte maldikiĝintan, timigitan vizaĝon, li haltis, kapbalancis kaj diris:

— Ja forte vi tiam kaptis, frato! Ĝis nun la muzelo ne reenkadriĝis. Necesas esti pli modera, amiko… Malbone… Ĉu malfacilas la sanon perdi?

Kaj, frapinte la ŝultron de Komprenov, Veleleptov iris plu.

“Ĉu nur tio?!” — ekpensis la tuta kolektivo.

Komprenov ekridis pro plezuro. Eĉ pepis birde — tiel agrable al li estis! Sed baldaŭ lia vizaĝo ŝanĝiĝis… Li serioziĝis kaj montris malestiman grimacon.

— Estas via feliĉo, ke tiam mi estis ebria! — li grumblis, postrigardante al Veleleptov. — Via feliĉo, alikaze… Ĉu vi memoras, Vezuviev, kiel mi lin forbatis?

Reveninte el la oficejo hejmen, Komprenov tagmanĝis kun granda apetito.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov

Юон

Pentraĵo de Konstantin Juon. “Ponto super la rivero Moskvo”

La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo