“La taglibro de l' verkisto”, kiun Fjodor Dostojevskij eldonis (kun kelkaj paŭzoj) en la jaroj 1873–1881 estis senprecedenca evento en la Ruslanda soci-kultura vivo kaj pro la vasta gamo de la prezentataj temoj, kaj pro la unika prezentostilo de la genia verkisto.
En majo 1999 “La Ondo” komencis aperigon de fragmentoj el la “Taglibro” per la satira Enkonduko, kiu ricevis tre pozitivan akcepton. Nun ni daŭrigas per lirika bildo “facila kaj senenhava”.
“Tiumatene mi tro malfruis, — konata damo rakontis al mi antaŭ kelkaj tagoj, — kaj forlasis la hejmon preskaŭ tagmeze, sed, ĝuste tiam mi havis multajn farotaĵojn. Ĝuste en la strato Nikolajevskaja mi devis viziti du lokojn, proksimaj unu al la alia. Unue mi iris al la policejo, kaj ĉe ties pordo mi rimarkis tiun oldulinon, kaj ŝi aperis al mi tre maljuna, kurbiĝinta, kun apogbastono, tamen mi ne sukcesis diveni ŝian aĝon; ŝi venis ĉe la pordon kaj sidiĝis tie en angulo sur pordistejan benkon por ripozi. Cetere mi pasis preter ŝi, kaj ŝi nur momenton estis antaŭ miaj okuloj.
Post deko da minutoj mi foriris el la policejo, kaj du domojn post ĝi estas vendejo, en kiu mi ankoraŭ pasint-semajne mendis ŝuojn por Sonjo; mi do laŭvoje iris tien por preni ilin kaj ekvidis, ke la oldulino sidis jam ĉe tiu domo, ankaŭ sur benko apud la pordego — ŝi sidis kaj rigardis al mi; mi ridetis al ŝi, eniris kaj prenis la ŝuojn. Post kelkaj minutoj mi direktis min al avenuo Nevskij kaj vidis, ke mia oldulino sidis jam ĉe la tria domo, tamen ŝi sidis ne sur benko, sed sur brika elstaraĵo, ĉar benko mankis ĉe tiu pordego. Mi subite kaj nevole haltis antaŭ ŝi: kial, mi pensis, ŝi sidiĝas apud ĉiu domo?
— Avinjo, — mi diris, — ĉu vi laciĝis?
— Jes, mia kara, mi tre laciĝas. Mi pensis: estas varme, la suno lumas, do mi iru al la genepoj por tagmanĝi.
— Ĉu vi do, avinjo, iras por tagmanĝi?
— Por tagmanĝi, mia kara, por tagmanĝi.
— Sed tiele vi ja ne venos.
— Ne, mi venos; jen mi iom iros kaj ripozos, kaj poste denove ekstaros kaj pluiros.
Mi rigardis ŝin kaj sentis teruran scivolemon. La oldulino estis malgranda, pura, en la vestaĵoj trivitaj, verŝajne burĝino, kun apogbastono, la pala kaj flava vizaĝo fiksiĝinta al la ostoj, la lipoj senkoloraj — kiel mumio; sed sidante ŝi ridetis, kaj la suno lumis rekte sur ŝin.
— Verŝajne, avinjo, vi estas tre maljuna, — mi demandis, kompreneble ŝerce.
— Cent kvar jarojn mi havas, kara mia, nur cent kvar jaretojn (tiel ŝi ŝercis)… Sed kien vi iras?
— Jen, avinjo, — ankaŭ mi ridis, — mi aĉetis en la vendejo ŝuetojn por mia filino kaj portas ilin hejmen.
— Aj, kiaj etaj ŝuetoj, ĉu via filino estas eta? Estas bone por vi. Ĉu vi havas aliajn infanojn?
Kaj ŝi plu ridis kaj rigardis. Ŝiaj okuloj estis malbrilaj, preskaŭ mortaj, sed el ili kvazaŭ lumus varma radio.
— Avinjo, volu preni miajn kvin kopekojn, aĉetu por vi kukon, — mi diris kaj donis al ŝi kvinkopekan moneron.
— Ĉu vi donas al mi la moneron? Nu, dankon, mi jes prenos vian moneron.
— Prenu do, avinjo, estu afabla.
Ŝi prenis. Estis konstateble, ke ŝi ne kutimas, kaj ke la vivo ne devigis ŝin almozi, sed ŝi prenis ĉe mi tre kortuŝe, tute ne kiel almozon, sed kvazaŭ pro ĝentileco aŭ pro boneco de sia koro. Sed eble ŝin tio tre imponis, ĉar nur malmultaj alparolas ŝin, oldulinon, kaj jen — oni ne nur interparolas kun ŝi, sed eĉ kun amo pri ŝi zorgas.
— Nu, avinjo, — mi diris, — adiaŭ. Ĝisiru bonsane.
— Mi ĝisiros, kara mia, ĝisiros. Mi ja ĝisiros. Kaj vi iru al via nepino, — misis la oldulino, forgesinte, ke mi havas ne nepinon, sed filinon; verŝajne ŝi pensis, ke jam ĉiuj havas genepojn. Mi ekiris, lastfoje rerigardis al ŝi kaj ekvidis, ke ŝi malrapide kaj pene stariĝis, frapis la bastonon kaj ekplandis surstrate. Eble laŭvoje ŝi ankoraŭ dek fojojn haltos ĝis venos al la familianoj por “tagmanĝi”. Kaj kien ŝi iras por tagmanĝi? Tre kurioza oldulino.
Tiumatene mi aŭdis ĉi rakonton — efektive eĉ ne rakonton, sed, simple, iun impreson pri renkonto kun centjarulino (vere, ĉu ofte oni renkontas centjarulon, des pli tiel plenan je vivo anima?) — kaj baldaŭ tute forgesis ĝin; nur malfrunokte, traleginte artikolon en revuo kaj formetinte la revuon, mi subite rememoris la oldulinon kaj ial rapide imagis la daŭrigon pri tio, kiel ŝi venis al la parencoj por tagmanĝi: rezultis ankoraŭ unu, eble tre versimila, eta bildo.
Ŝiaj genepoj — kiuj verŝajne estas pragenepoj, sed ŝi nomas genepoj ankaŭ ilin — probable estas metiistoj, homoj certe familiaj, aliokaze ŝi ne irus al ili por tagmanĝi. Ili loĝas ie en keletaĝo, aŭ eble luas barbirejon. Ili estas malriĉaj, sed tamen ili ja nutras sin kaj gardas la hejmon en bona ordo. Ŝi atingis ilin, probable, je la dua horo. Ili ŝin eĉ ne atendis, sed renkontis, verŝajne, sufiĉe afable.
— Jen ŝi venas, Maria Maksimovna, eniru, eniru, bonvenu, karulino.
… Tri etaj infanoj — knabo kaj du knabinoj — rapide alkuris al la praavino. Kutime tiaj tre maljunaj oldulinoj ĉiam tre rapide intimiĝas kun infanoj: ili mem iĝas anime tre similaj, foje eĉ identaj, al infanoj. La oldulino eksidis. Ĉe la mastro estis iu gasto aŭ kliento, lia kvardek-jara konato, jam forironta. Krome gastis ankaŭ nevo, filo de lia fratino, deksepjara junulo, deziranta dungiĝi ĉe presejo. La oldulino faris la signon de l' kruco kaj sidiĝis, rigardante la gaston.
— Uf, mi laciĝis! Kiu estas ĉe vi?
— Ĉu mi? — ridetis la gasto, — ĉu vi, Maria Maksimovna, ne rekonis min? Ja antaŭ du jaroj ni intencis kune iri en arbaron por pluki fungojn.
— Uf, mi ja konas vin, la mokanton. Mi memoras vin, nur vian nomon mi forgesis, kiu vi estas, sed ja memoras. Uf, ial mi tre laciĝis.
— Sed mi deziras demandi vin: kial, Maria Maksimovna, respektinda oldulino, vi tute ne kreskas alten? — li ŝercis.
— Ĉesu jam, — ridis la avinjo, cetere, tre kontenta.
— Mi, Maria Maksimovna, estas bonkora homo.
— Kaj kun la bonkoraj estas interese paroli. Uf, mi ja plu anhelas, panjo. Vi do jam aranĝis mantelon por Serĉjo, ĉu ne?
Ŝi mansignis al la nevo.
La nevo, junulo forta kaj sana, tutbuŝe ridetis kaj proksimiĝis. Li estis vestita per griza mantelo, kaj li ankoraŭ ne povis indiferente surporti ĝin. Indiferento venos eble nur post unu semajno, sed nun li ĉiuminute rigardis la roversojn kaj manikajn refaldojn, kaj sin tutan en la spegulo, sentante apartan estimon al si mem…
— Nu, sufiĉas, — diris la mastro, — necesas iom manĝi. Sed mi vidas ke vi vere tre laciĝis, Maria Maksimovna, ĉu ne?
— Jes, saĝulo, mi laciĝis, la tago ja estas varma kaj suna. Mi do decidis viziti vin… kial mi kuŝu? Uf! Survoje mi renkontis junan sinjorinon, ŝi por siaj infanoj aĉetis ŝuojn. “Kial, oldulino, — ŝi diris, — vi laciĝis? Prenu por vi kvin kopekojn kaj aĉetu kukon…” Mi do, sciu, prenis la moneron.
— Tamen, avinjo, antaŭ ĉio iomete ripozu, kial vi hodiaŭ tiel anhelas? — kun aparta zorgemo diris la mastro.
Ĉiuj ekrigardis al ŝi — jam ŝi subite tre paliĝis, la lipoj blankiĝis. Ankaŭ ŝi ĉirkaŭrigardis ĉiujn, sed iel malhele…
— Do, mi pensis… kukojn por la infanetoj… la kvinkopeko…
Kaj ŝi denove haltis, denove respirante. Ĉiuj silentiĝis por ĉirkaŭ kvin sekundoj.
— Kio, avinjo? — la mastro sin klinis al ŝi.
Sed la avinjo ne respondis. Denove sekvis silento dum kvino da sekundoj. La oldulino fariĝis eĉ pli blanka, kaj ŝia tuta vizaĝo subite iel pintiĝis. La okuloj senmoviĝis, la rideto glaciiĝis sur la lipoj; ŝi rigardis rekte, kaj jam ne plu vidante.
— Necesas voki popon!.. — subite kaj haste diris la gasto duonvoĉe de malantaŭe.
— Sed… ĉu ne… malfrue jam… — la mastro balbutis.
— Avinjo, ha, avinjo! — vokis la oldulinon la edzino de l' barbiro, subite vigliĝinte; sed la avinjo restis senmova, nur ŝia kapo kliniĝis flanken; la dekstra mano, kuŝanta surtable, tenis la moneron, kaj la maldekstra restis sur la ŝultro de la pliaĝa pranepo Miĉjo, sesjara knabo. Li staris senmova kaj per la grandaj mirigitaj okuloj atente rigardis la praavinon.
— Ŝi forpasis! — senhaste kaj grave diris la kliniĝinta mastro kaj krucosignetis sin.
— Jes ja! Tute ĝuste, mi vidis, ke ŝi kliniĝas, — kortuŝite kaj rapide prononcis la gasto; li estis terure frapita kaj ĉirkaŭrigardis ĉiujn.
— Aĥ, dio! Jen ni havas! Kion ni nun faru, Makaryĉ? Ĉu ni transportu ŝin tien? — la mastrino pepis haste kaj tute konfuzite.
— Kien tien? — emfaze respondis la mastro, — ni ĉion aranĝos ĉi tie; ĉu vi ne estas ŝia parenco? Sed tien necesas iri por sciigi.
— Cent kvar jaroj, jes! — la gasto faris kelkajn paŝojn surloke, ĉiam pli kaj pli kortuŝita. Li eĉ tute ruĝiĝis.
— Jes, dum la lastaj jaroj ŝi jam ekforgesis la vivon, — ankoraŭ pli grave kaj pli emfaze rimarkis la mastro, serĉante kaskedon kaj formetante la mantelon.
— Sed unu minuton antaŭe ŝi tiel ridis kaj ĝojis! Jen, la monero ankoraŭ en la mano! La kukojn, ŝi diris, ho-o, nia vivo!
— Nu, ni do iru, Petro Stepanoviĉ, — la mastro interrompis la gaston, kaj ili eliris. Certe, oni ne priploras tiajn. Ŝi aĝis cent kvar jarojn kaj “forpasis sen malsanoj kaj ĝenoj”. La mastrino invitis najbarinojn por helpo. Tiuj akceptis la sciigon preskaŭ kun plezuro kaj tuj alkuris, aĥante kaj krietante. Unue, kompreneble, estis aranĝita la samovaro. La infanoj kun mirigita aspekto amasiĝis en angulo kaj defore observis la mortan avinjon. Miĉjo ĝis sia lasta horo ĉiam memoros la oldulinon, kiu mortis kun la mano sur lia ŝultro; kaj kiam li mortos, jam neniu sur nia tero scios kaj memoros, ke iam iu oldulino vivis kaj travivis cent kvar jarojn — neniu scias, kiel kaj por kio. Sed kial memori: ja estas tute egale. Tiel forpasas milionoj da homoj — ili nerimarkate vivas kaj mortas nerimarkate. Eble nur la mortomomento de tiuj centjaraj geolduloj enhavas ion kortuŝan kaj kvietan, ion eĉ kvazaŭ gravan kaj pacigan — ĝis nun la centjara aĝo iel strange impresas la homojn. Dio benu la vivon kaj la morton de simplaj bonkoraj homoj!
Cetere, jes, facila kaj senenhava bildo.
1876. Marto. Ĉap. 1.
Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov
Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).