DostojevskijParadoksisto

Fragmento el “La taglibro de l' verkisto”
de Fjodor Dostojevskij

 

Interalie, pri la milito kaj militaj informoj. Mi havas konatan paradoksiston. Mi lin longe konas. Ĉi tiu homo estas malmulte konata kaj strangkaraktera: li estas revulo. Mi nepre rakontos pri li pli detale. Sed nun mi rememoris, ke foje — cetere, jam antaŭ kelkaj jaroj — li foje disputis kun mi pri la milito. Li defendis la militon ĝenerale, eble nur pro emo ludi paradoksojn. Cetere, li estas civila kaj la plej pacema kaj malmalica homo el ĉiuj, kiuj povas esti en la mondo kaj en Peterburgo.

— Sovaĝa estas la ideo, — li diris interalie, — ke la milito estas plago de l' homaro. Male, ĝi estas la plej utila afero. Nur unu militospeco estas abomeninda kaj efektive pereiga: la enlanda, interfrata milito. Ĝi senvivigas kaj putrigas la ŝtaton, ĉiam daŭras tre longe kaj bestigas la popolon por jarcentoj. Sed la politika, interpopola milito donas ĉiurilate nur utilon, kaj tial ĝi estas tute necesa.

— Ne, neeble, ja popolo atakas popolon, homoj iras por mortigi homojn, kio necesa estas en ĝi?

— Ĉio kaj en alta grado. Unue, estas malvero, ke la homoj iras por mortigi homojn: tio neniam estas sur la unua plano; male, ili iras por oferi la proprajn vivojn — tio devas esti sur la unua plano. Sed tio estas tute alia. Ne estas pli alta ideo ol oferi la propran vivon, defendante siajn gefratojn kaj sian patrujon, aŭ eĉ simple defendante la interesojn de sia patrujo. La homaro ne povas vivi sen grandanimaj ideoj, kaj mi suspektas, ke la homaro amas la militon ĝuste por partopreni en la grandanima ideo. Tio estas bezono.

— Ĉu la homaro vere amas la militon?

— Jes ja! Ĉu iu tristas dum la milito? Male, ĉiuj tuj ekkuraĝas, ĉies spirito firmiĝas, kaj oni ne plu aŭdas pri la pactempe kutimaj apatio kaj enuo. Kaj post la fino de l' milito oni tre ŝatas rememori ĝin, eĉ se oni malvenkis. Ne kredu, se dummilite ĉiuj diras al la aliaj ĉe renkonto: “Jen la malfeliĉo, jen ni ĝisvivis!” Tio okazas nur pro deco. Male, ĉiu havas feston en la animo. Sciu, ke estas tre malfacile konfesi kelkajn ideojn, ĉar oni nomos vin besto, malprogresemulo kaj kondamnos vin; sed ĉiuj timas. Neniu kuraĝas laŭdi la militon.

— Sed vi parolas pri la grandanimaj ideoj, pri la humaneco. Ĉu grandanimaj ideoj vere ne ekzistas sen la milito? Ja ili povas pli bone evolui dum la paco.

— Tute male, tute male. La grandanimeco pereas dum la longaj pacperiodoj, kaj anstataŭ ĝi aperas cinikeco, indiferenteco, enuo kaj almenaŭ — almenaŭ malica mokado, kaj eĉ ĝi preskaŭ por la sencela amuziĝo, sed ne por la afero. Oni povas diri certe, ke la longa paco malmoligas la homan animon. Dum la longa paco la socian superecon ricevas ĉio fia kaj kruda en la homaro — precipe la riĉeco kaj kapitalo. La honoro, homamo, sinoferemo ankoraŭ estas estimataj kaj aprecataj, ili alte staras nun, post la milito, sed ju pli longe daŭras la paco, des pli tiuj belegaj kaj grandanimaj ideoj paliĝas, sekiĝas, senviviĝas, kaj ĉion konkeras la riĉeco kaj profitamo. Fine restas nur la hipokriteco — hipokritaj honoro, sinoferemo kaj devo; ilin oni verŝajne daŭrigos estimi, malgraŭ la cinikeco, sed nur por la elokventeco kaj formalaĵoj. La vera honoro forestos, kaj restos nur formuloj. La formulo de l' honoro estas morto de l' honoro. La longa paco generas apation, malnoblecon de la pensado, moralan koruptecon, ĝi malakrigas la sentojn. La ĝuoj ne delikatiĝas, sed krudiĝas. La kruda riĉo ne kapablas ĝuigi sin per la grandanimeco, kaj ĝi postulas pli obscenajn ĝuojn, pli proksimajn al la afero, do al la senpera kontentigo de la karno. La ĝuoj iĝas karnomanĝaj. La delicemo elvokas volupton, kaj la volupto ĉiam estas kruela. Vi tute neniel povas negi tion, ĉar oni ne povas negi la ĉefan fakton, nome: dum la longa paco la socian superecon fine ricevas la kruda riĉeco.

— Sed la scienco kaj arto — ĉu ili povas evolui dum la milito? Ja ili estas grandaj kaj grandanimaj ideoj.

— Jen mi kaptis vin. La scienco kaj arto evoluas ĝuste dum la unua postmilita periodo. La milito ilin renovigas, refreŝigas, vekas; ĝi firmigas la menson kaj spronas. Male, dum la longa paco ankaŭ la scienco velkas. La scienca laboro sendube postulas grandanimecon kaj eĉ abnegacion. Sed ĉu multaj sciencistoj kapablas rezisti al la tentoj de l' paco? La falsa honoro, memamo kaj delicemo konkeros ankaŭ ilin. Ekzemple, provu venki tian pasion, kia la envio: ĝi estas kruda kaj triviala, sed ĝi penetras eĉ en la animon de la plej nobla sciencisto. Ankaŭ li deziros partopreni en la universala pompo, en la brilo. Kio estas, kompare kun la triumfo de l' riĉeco, la triumfo de iu ajn scienca malkovro, kompreneble se ĝi ne estas tiel efekta, kiel la malkovro de la planedo Neptuno? Ĉu, laŭ via opinio, restos multaj honestaj laborantoj? Male, oni deziros gloron, kaj en la scienco aperos ĉarlataneco, strebo al efektoj, kaj precipe utilismo, ĉar oni deziros ankaŭ la riĉecon. Same en la arto: la sama strebo al efektoj, al iu delikateco. Simplaj, klaraj, grandanimaj kaj sanaj ideoj eksmodiĝos; oni bezonos ion multe pli obscenan; oni bezonos artefaritajn pasiojn. Iom post iom perdiĝos la sento pri la proporcio kaj harmonio; aperos perversaj sentoj kaj pasioj, kiujn oni nomas rafinitaj sentoj, sed kiu efektive estas nur vulgarigitaj. Ĝuste ilin la arto ĉiam obeas fine de la longa paco. Se en la mondo ne ekzistus la milito, la artoj definitive velkus. La plej bonajn ideojn al la arto donis la milito kaj batalo. Vizitu teatron, vidu la statuojn, jen Horaco de Corneille, jen la Belvedera Apolono mortiganta la monstron…

— Sed la Madonoj, sed la kristanismo?

— La kristanismo mem agnoskas la ekzistadon de la milito kaj profetas, ke la glavoj ne malaperos ĝis la fino de l' mondo. Tio estas tre rimarkinda kaj trafa. Ho, en la supera, en la morala senco ĝi sendube malakceptas la militon kaj postulas amon al la gefratoj. Mi mem la unua ĝojus, se oni forĝus plugilojn el la glavoj. Sed ĉu nun necesas forĝi plugilojn el la glavoj? La nuna paco estas ĉie kaj ĉiam malpli bona ol la milito; ĝi estas tiel malpli bona, ke fine estas malmorale gardi ĝin: restas nenio aprecenda, nenio konservenda; estas honte kaj triviale konservi tion. La riĉeco kaj la krudeco de l' ĝuoj generas pigrecon, kaj la pigreco generas sklavojn. Por reteni la sklavojn en la sklava stato, necesas forpreni de ili la liberan volon kaj la eblon de kleriĝo. Ja vi ne povas malbezoni sklavojn, neniu povas, eĉ se vi estas la plej humana homo, ĉu? Krome mi konstatas, ke dum la paca tempo enradikiĝas poltroneco kaj malhonesto. La homo nature tre inklinas al poltroneco kaj senhonteco, kaj li bonege scias tion; eble pro tio li tiel soifas kaj tiel amas la militon: li sentas ke ĝi kuracas. La milito evoluigas la amon al la gefratoj kaj unuigas la popolojn.

— Kiel ĝi unuigas la popolojn?

— Ĝi devigas ilin reciproke estimi sin. La milito refreŝigas la homojn. La homamo plej bone kreskas nur sur la batalkampo. Estas tre stranga fakto, ke la milito malpli iritas ol la paco. Efektive, en la paca tempo iu politika ofendo, iu insolenta interŝtata kontrakto, politika premo, orgojla memorando — simile nin traktis Eŭropo en la jaro 1863a — iritas la homojn multe pli ol la malkaŝa batalo. Rememoru, ĉu ni abomenis la francojn kaj anglojn dum la Krimea kampanjo? Male, ni eĉ kvazaŭ pli proksimiĝus al ili, ni kvazaŭ parenciĝus. Nin interesis ilia opinio pri nia kuraĝo, ni afable traktis la militkaptitojn; niaj soldatoj kaj oficiroj dum la militpaŭzoj iris al la antaŭpostenoj kaj preskaŭ brakumis la malamikojn, eĉ trinkis vodkon kun ili. Ruslando ĝue legis tion en gazetoj, tamen tio ne malhelpis al ni bonege batali. La kavalireco kreskis. Mi eĉ ne parolu pri la materiaj damaĝoj de la milito: ĉiuj scias la leĝon, laŭ kiu post la milito ĉio renaskiĝas kaj refortiĝas. La ekonomiaj fortoj de la lando dekobliĝas, kvazaŭ fulmotondra nubego faligus abundan pluvon sur la sekan grundon. Ĉiu tuj ekhelpas la militviktimojn, sed dum la paca tempo tutaj regionoj povas pli rapide malsatmorti, ol ni movos nin kaj donos tri rublojn.

— Ĉu dummilite la simpla popolo ne suferas pli ol ĉiuj? Ĉu ĝi ne havas neeviteblajn kaj multe pli grandajn perdojn kaj malfacilaĵojn ol la mondumo?

— Eble jes, sed provizore. Tamen ĝi gajnas pli multe ol malgajnas. Ĝuste al la popolo la milito donas la plej bonajn kaj superajn rezultojn. Ja malgraŭ ĉio, eĉ se vi estas la plej humana homo, vi tamen opinias vin pli supera ol la simplaj popolanoj. Kiu en nia tempo taksas la animojn per la kristanaj kriterioj? Oni mezuras per la poŝo, potenco, forto, kaj la tuta amaso de la simplaj popolanoj perfekte scias tion. Ĉi tie temas ne pri envio — ĉi tie estas iu netolerebla sento de la morala neegaleco, tro doloriga por la simpla popolo. Malgraŭ ĉiaj liberoj kaj malgraŭ ĉiaj leĝoj oni ne povas neniigi la neegalecon en la nuna socio. La sola kuracilo estas milito. Paliativa, efemera, sed konsola por la popolo. La milito firmigas la spiriton de l' popolo kaj ties konscion pri la propra digno. La milito egaligas ĉiujn dum la batalo kaj interpacigas la sinjoron kaj la sklavon en la plej alta manifestiĝo de la digno — en la oferado de sia vivo por la komuna afero, por ĉiuj, por la patrujo. Ĉu vi vere pensas, ke la amaso, eĉ la plej malklera amaso da kampuloj kaj almozuloj, ne bezonas aktivan manifestadon de la grandanimaj sentoj? Sed kiel la amaso povas manifesti siajn grandanimecon kaj dignon dum la paco? Eĉ la sporadajn manifestiĝojn de la grandanimeco en la simpla popolo ni rigardas, apenaŭ rimarkante ilin, foje kun rideto de nefidemo, foje simple ne kredante, foje eĉ kun suspekto. Se ni kredas la heroecon de iu solulo, ni tuj faras bruon, kvazaŭ pro io neordinara; sed rezulte nia miro kaj niaj laŭdoj similas malestimon. Dum la milito ĉi tio malaperas per si mem, kaj ekregas plena egaleco de l' heroismoj. La verŝita sango estas grava afero. La reciproka heroeco de l' grandanimeco generas la plej firman ligon de la neegalaj sociaj statoj. La bienmastro kaj kampulo kune batalante en la jaro 1812a, estis pli proksimaj unu al la alia ol en sia vilaĝo, en la paca bieno. La milito donas al la amaso motivojn por estimi sin; pro tio la popolo amas la militon — ĝi verkas kantojn pri la milito, ĝi poste ĝue aŭskultas legendojn kaj rakontojn pri ĝi… la verŝita sango estas grava afero! Ne, en nia tempo la milito estas necesa; sen la milito la mondo pereus aŭ almenaŭ transformiĝus je ŝlimo, je malnobla koto, infektita pro pusaj vundoj…

Kompreneble, mi ĉesis disputi. Oni ne povas disputi kun revuloj. Sed estas tre strange, ke nuntempe oni komencas disputi kaj rezoni pri la aferoj, kiuj ŝajne jam delonge estis solvitaj kaj enarkivigitaj. Nuntempe oni ilin denove elfosas. Plej gravas, ke tio okazas ĉie.

Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov (Ruslando)


Notoj

… tiel efekta, kiel la malkovro de la planedo Neptuno? Neptunon malkovris 23 sep 1846 en Berlino Johann Gottfried Galle (1812–1910) laŭ la precizaj lokindikoj, kalkulitaj sendepende de Urbain-Jean-Joseph Le Verrier (1811–1877) kaj de John Couch Adams (1819–1892). Le Verrier kaj Adams ricevis multajn rekonojn. Interalie, ili iĝis korespondaj membroj de la Peterburga Akademio de Sciencoj.

Horaco de Corneille. Protagonisto de la tragedio Horaco (1640) de franca dramaturgo Pierre Corneille (1606–1684),

Belvedera Apolono. Statuo de Apolono en la Belvedera salono de Vatikano. Ĝi estas romania kopio de la originalo kreita de helena skulptisto Leoĥaro ĉ. jaro 320 a.K.

Krimea kampanjo. Ĝi komenciĝis en 1853 kiel milito inter Ruslando kaj Turkio. En februaro 1854 al Turkio aliĝis Britio kaj Francio (poste ankaŭ Sardlando), kiuj invadis en Krimeon. Ruslando malgajnis la militon, kies rezulto estis la Pariza packontrakto.

… kune batalante en la jaro 1812a. La Napoleona armeo invadis en Ruslandon la 12an de junio 1812, kaj la 14an de decembro 1812 ĝi estis plene forpelita el Ruslando.

La Ondo de Esperanto. 2001. №10 (84)

Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo