Knabo ĉe Krista abio
El “La taglibro de l' verkisto”
de Fjodor Dostojevskij
… Sed mi estas romanisto kaj, ŝajne, mi
mem verkis unu “historion”. Kial mi skribas “ŝajne”? Ja mi mem
certe scias, ke mi verkis ĝin, tamen mi plu vizias, ke tio iam okazis
ie, ĝuste tio okazis ĵus antaŭ Kristnaska Festo, en iu urbego
dum terura frosto.
Mi vizias, ke en keletaĝo estis knabo, tute eta, nur sesjara aŭ eĉ
pli juna. La knabo vekiĝis matene en la humida kaj malvarma kelo. Li estis
vestita per iu kitelo kaj tremis. Lia spiro flugis el la buŝo kiel blanka
vaporo, kaj li, sidante en angulo sur kestego, pro enuo intence elbuŝigis
tiun vaporon kaj amuziĝis, rigardante kiel ĝi elflugas. Sed li tre malsatis.
Ekde la mateno li kelkfoje venis al la tabullito, kie lia malsana patrino
kuŝis sur krespe maldika kovrilo kun iu sako sub la kapo anstataŭ kapkuseno.
Kiel ŝi venis tien? Verŝajne ŝi venis kun sia filo el iu urbo kaj subite
ekmalsanis. La luigantinon oni arestis antaŭ du tagoj; ĉiuj loĝantoj
disiris, ja estis festa tempo, kaj nur unu el ili, vestita per kitelo,
jam dum unu tagnokto kuŝis ebriega, ne ĝisatendinte la feston. En alia
angulo de la ĉambro ĝemis pro reŭmatismo okdekjara maljunulino, iam
loĝinta kiel vartistino ĉe iu kaj nun mortanta solece, ĝemante, grumblante
kaj murmurante al la knabo, kiu jam timis proksimiĝi al ŝia angulo. Li
trovis akvon ie en la vestiblo kaj trinkis, sed panpecon li nenie trovis,
kaj eble jam la dekan fojon li venis veki sian panjon. Finfine li tre ektimis
en la mallumo: jam delonge vesperiĝis, sed oni ne lumigis la ĉambron.
Palpinte la vizaĝon de sia panjo, li miris ke ŝi tute ne moviĝas kaj
iĝis malvarma kiel la muro. “Tre malvarme estas ĉi tie”, — li pensis,
iom staris, hazarde lasinte sian manon sur la ŝultro de la mortintino,
poste blovis sur siajn fingretojn por varmigi ilin, kaj subite, palpe trovinte
sur la tabullito sian eluzitan kaskedon, li malrapide, palpe ekiris el
la kelo. Li irus pli frue, sed li timis grandan hundon supre sur la ŝtuparo,
kiu la tutan tagon hurlis ĉe najbara pordo. Sed la hundo jam ne estis,
kaj li subite eliris sur la straton.
Dio, kia urbo! Ankoraŭ neniam li vidis ion similan. Tie, de kie li
venis, nokte estas nigra mallumo kun nur unu lanterno en la tuta strato.
La ŝutroj de la malaltaj domaĉoj estas riglitaj; jam ĉe la krepuskiĝo
neniu estas surstrate, ĉiuj enfermas sin en siaj hejmoj, kaj nur hurlas
tutaj gregoj da hundoj, centoj kaj miloj da hundoj, kiuj hurlas kaj bojas
la tutan nokton. Tamen tie estis tiel varme kaj oni donis al li manĝi,
sed ĉi tie — ho, Sinjoro — lin turmentis malsato! Kaj kiel ĉi tie
ĉio tondre frapas. Kiaj lumo kaj homoj, ĉevaloj kaj kaleŝoj, kaj frosto,
frosto! Frosta vaporo floke iras de lacigitaj ĉevaloj, el iliaj varme
spirantaj muzeloj; hufoj sonoras sur pavimoj sub malkompakta neĝo, kaj
ĉiuj tiel puŝas, kaj, ho Sinjoro, li tiel malsatas, li deziras almenaŭ
peceton da io, kaj subite tiel ekdoloris la fingretoj. Preteriranta policano
forturnis sin por ne rimarki la knabon.
Jen denove strato, — ho, kiel larĝa! Ĉi tie oni certe dispremos
lin; ĉiuj krias, kuras kaj veturas, kaj kia lumo, kia lumo! Sed kio ĝi
estas? Ho, kia granda vitro, trans la vitro estas ĉambro, kaj en la ĉambro
staras arbo alta ĝis la plafono. Ĝi estas Kristnaska abio, kaj sur la
abio multas fajroj, oraj paperetoj kaj pomoj, kaj ĉirkaŭe estas pupoj,
etaj ĉevaloj; kaj en la ĉambro kuras infanoj, bele vestitaj, puraj, ili
ridas kaj ludas, kaj manĝas, kaj trinkas ion. Jen knabino ekdancis kun
knabo — tre ĉarma knabino! Jen muziko, aŭdebla eĉ trans la vitro.
La knabo rigardas, miras, jam ridas, sed liaj piedfingretoj doloras, kaj
la manfingretoj tute ruĝiĝis, ne plu fleksiĝas, kaj doloras lin movi
ilin. Li subite rememoris siajn dolorajn fingretojn, ekploris kaj forkuris
antaŭen, kaj jen li denove vidas trans alia vitro ĉambron, ankaŭ tie
estas arboj, sed sur la tabloj estas ĉiaj kukoj — migdalaj, ruĝaj,
flavaj, kaj kvar riĉaj sinjorinoj tie sidas, kaj al ĉiu veninto ili donas
kukojn, kaj la pordo ĉiuminute malfermiĝas, multaj sinjoroj venas al
ili de la strato. La knabo kaŝe proksimiĝis, subite malfermis la pordon
kaj eniris. Ho, kiel oni kriis kaj svingis la manojn al li! Unu el la sinjorinoj
rapide venis al li, ŝovis unu kopekon en lian manon kaj mem malfermis
al li la stratpordon. Li tre ektimis! Sed li ne povis fleksi siajn ruĝajn
fingretojn kaj reteni la moneron, ĝi tuj elfalis kaj ektintis sur ŝtupoj.
La knabo elkuris kaj ĉiam pli rapide ekiris, mem ne sciante kien. Li denove
volis ekplori, sed ektimis kaj plu kuris, plu kuris spirante varmon sur
la manetojn. Kaj ĉagreno premis lin, ĉar li subite sentis solecon kaj
teruron, sed subite, ho Sinjoro! Kio estas nun? Homoj staras amase kaj
miras: en fenestro post vitro tri etaj pupoj, bele vestitaj per ruĝaj
kaj verdaj robetoj, estas tute kiel vivantoj! Maljunuleto sidas, kvazaŭ
ludante grandan violonon, du aliaj apude staras, ludante etajn violonojn,
takte klinas siajn kapojn kaj rigardas unu la alian, kaj iliaj lipoj moviĝas,
ja ili parolas, sed pro la vitro nenio aŭdeblas. Komence la knabo pensis,
ke ili estas vivaj, kaj fine diveninte, ke ili estas pupoj, li subite ekridis.
Neniam li vidis tiajn pupojn kaj ne sciis, ke tiaj pupoj ekzistas! Li ja
deziris plori, sed tre ridindaj estis la pupoj. Subite al li ŝajnis, ke
iu de malantaŭe kaptis lian kitelon: granda malica knabo, kiu staris apude,
subite bategis lian kapon, forŝiris lian kaskedon, kaj de malsupre piedbatis
lin. La knabo ruliĝis surteren, oni ekkriis, li konsterniĝis, saltstariĝis
kaj rapide ekkuris, kaj subite enkuris ien, tra pordego, en fremdan korton,
kaj sidiĝis post lignostako: “Ĉi tie oni ne trovos min, kaj krome estas
mallume”.
Li sidiĝis kaj kunpremiĝis, ne povante rekapti la spiron pro la timo,
kaj subite, tute subite, li ekfartis tre bone: liaj manetoj kaj piedetoj
subite ĉesis dolori kaj iĝis varme, tiel varme, kiel
sur la forno; li tutkorpe tremis unu fojon: ho, li ja preskaŭ ekdormis!
Tre bone estus ekdormi ĉi tie. “Mi iom sidos ĉi tie kaj iros denove
vidi la pupojn, — pensis la knabo kaj ridetis, rememorinte ilin, —
tute kiel vivantoj!..” Kaj subite al li ŝajnis, ke lia panjo ekkantis
super li. “Panjo, mi dormas, aĥ, kiel bone estas dormi ĉi tie!”
— Knabo, venu al mia abio, — malforta voĉo subite flustris super li.
Unue li pensis, ke tiu estas lia panjo, tamen ne estis ŝi. Kiu do lin
vokis? Li ne vidis tiun, sed iu kliniĝis al li kaj brakumis lin en la
mallumo, kaj la knabo donis al tiu sian manon kaj… kaj subite, — ho,
kia lumo! Ho, kia abio! Eĉ ne abio, li ankoraŭ neniam vidis tiajn arbojn!
Kie li nun estas: ĉio brilas, ĉio radias kaj ĉie ĉirkaŭ li estas pupoj
— ne, ili ĉiuj estas geknaboj, sed tre helaj; ĉiuj dancas ĉirkaŭ
li, flugas, ĉiuj kisas lin, levas lin, portas lin kun si, ankaŭ li mem
flugas, kaj jen li vidas: lia panjo rigardas al li kaj gaje ridas.
— Panjo! Panjo! Aĥ, panjo, kiel bone estas ĉi tie! — la knabo
krias al ŝi kaj denove interkisiĝas kun la infanoj kaj volas rapide rakonti
al ili pri la transvitraj pupoj. — Knaboj, kiuj vi estas? Knabinoj, kiuj
vi estas? — li demandas ridante, kun amo al ili.
— Ĝi estas “Krista abio”, — ili respondas al li. — Ĉe Kristo
en ĉi tiu tago ĉiam estas abio por la infanetoj, kiuj tie ne havas sian
abion…
Kaj li eksciis, ke tiuj geknaboj estis infanoj same kiel li, sed iuj
frostmortis en korboj, en kiuj oni metis ilin sur ŝtuparojn ĉe pordoj
de peterburgaj oficistoj; aliaj sufokiĝis ĉe finninoj, al kiuj ili estis
donitaj el orfejoj por nutrado; triaj mortis ĉe sekiĝintaj mamoj de siaj
patrinoj dum la malsato en Volgo, kvaraj sufokiĝis pro haladzo en triaklasaj
vagonoj; sed nun ili ĉiuj estas ĉi tie, ili ĉiuj nun estas kiel anĝeloj,
ĉiuj estas ĉe Kristo, kaj Kristo mem estas inter ili kaj etendas al ili
siajn manojn kaj benas ilin kaj iliajn pekintajn patrinojn… Kaj ĉiuj
patrinoj de tiuj infanoj tie staras flanke kaj ploras; ĉiu rekonas sian
knabon aŭ sian knabinon, kiuj alflugas al ili kaj kisas ilin, viŝas iliajn
larmojn per siaj manetoj kaj petegas ilin ne plori, ĉar ili tre bone fartas
ĉi tie… Kaj malsupre, ĉe mateniĝo kortistoj trovis la etan kadavron
de la enkurinta knabeto, frostmortinta post la lignostako. Estis trovita
ankaŭ lia panjo… Ŝi mortis pli frue ol li; ambaŭ renkontiĝis en la
Ĉiela Regno de Sinjoro Dio.
Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov
Notoj
Sed mi estas romanisto. Ĉi tiu rakonto aperis en 1876 kiel parto de la januara ĉapitro de la Taglibro Antaŭe en la teksto Dostojevskij mencias pri intenco verki romanon pri rusaj infanoj kaj pri iliaj (ge)patroj.
Sur la forno. En la tradicia rusa domo sur la forno estas kuŝejo.
La tradukinto dankas al Michel Duc Goninaz, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Kris Long kaj Goncalo Neves, kiuj tralegis la tekston kaj donis valorajn konsilojn.
La Ondo de Esperanto. 2004. №1 (111).
© Aleksander Korĵenkov, 2003.
Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio de La Ondo por peti permeson.
Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo
|