Libra polvo
(ombroj de l' pasinteco)

Novelo de Pjotr Gnediĉ

 

Edziĝinte al Ija Arkadjevna, Davido Davidoviĉ diris al ŝi, montrante sian havaĵon:

— Mia unika trezoro, Injo, konsistas en mia biblioteko; kvankam ĉi tie estas nur tri mil sescent libroj, sed ili estas zorge elektitaj. Ni havas tute liberan mallumetan ĉambron: tien ni metos ĉi tiujn sep ŝrankojn, sed por ĉi tiu ĉambro ni mendos novajn. Vi ja komprenas, ke pro mia scienca laboro, biblioteko estas mia dua vivo. La filozofo devas observi ĉion senescepte, ĉiujn fakojn de la scienco kaj arto. Mi havas nur tridek kvar jarojn, sed mi jam posedas raran trezoron. Imagu ĝin post tridek jaroj! Bildo de Maŝa Baĵenova Sed Ija Arkadjevna responde kisis la edzan frunton kaj diris:

— Mia saĝa Davido, ni iom post iom akiros milionon da libroj kaj iĝos la plej riĉaj homoj en la mondo.

Certe, Injo ne povis scii, kio estas miliono da libroj. Por ŝi, kiel por la Moskva svatistino ĉio super dek mil estis miliono. Tamen duonan jaron post la geedziĝo ŝi rimarkigis:

— Vidu, Davideto, pro tiuj libroj amasiĝas polvo. Kial vi ne tenas ilin en ŝrankoj trans vitro?

Davideto klarigis:

— Komprenu, Injo, mia etulino, kiam oni havas seriozan laboron kaj bezonas porinforme jen tiun, jen alian, jen plian libron, tiam mankas tempo por turni ŝlosilon, malfermi pordeton, fermi ĝin. Ili ja egale restas malfermitaj. Krome, la damnindaj meblistoj ial faras la ŝrankajn pordojn eksterordinare akraj, kaj oni nepre frapas tiujn perkape. Tio precipe malagrablas, se oni kaŭre serĉas libron sur la suba breto, kaj poste ekstarante ricevas pordan frapon sur la verton, tiuloke, kie la infanoj havas la fontanelon. Ĝi estas tre danĝera loko.

— Sed, Davideto, eble oni devas pensi, atenti.

— Vi naivas, amikinjo. Verkante sciencan studon, la homo nenion atentas kaj pri nenio pensas. Ne. Mi pretas krompagi al la ĉambristino po tri rublojn monate, ke ŝi unu matenon semajne dediĉu al ĝenerala senpolvigo de la libroj. Vi diris: “polvo”. Sed la libra polvo havas specialan ĉarmon: delikata, apenaŭ sentebla aromo meze de amara migdalo kaj vanilo. Vi apenaŭ sentas tion, ĉar la flarsenta aparato de l' virinoj estas multe malpli perceptema ol tiu de la viroj; ĝuste tial la viraj kuiristoj preparas nutraĵojn pli bone ol la virinaj.

— Ha, Davideto, ja vi halanĝas, — Ija haltigis lin. — Ĉu la viro povas havi pli akran senton ol la virino?

Tamen tiu interparolo ne fariĝis kverelo, kaj ĝin denove kronis kiso. Tiel estis dum la unua jaro de ilia geedza vivo.

* * *

La libroj estas kiel kunikloj. Se oni ekhavis printempe paron da tiuj sendanĝeraj kreitaĵoj, fine de l' somero ili invados la korton, legomĝardenon, kampon kaj apudan boskon. Ili multiĝas tiel sukcese, ke eĉ la plej fidela membro de l' bestoprotekta societo senbride ekdeziras pafi per ŝrapnelo el kanono aŭ aĉeti arsenikon; ĉe tio lin konsolas la penso, ke el la kunikla felo oni faras ion varman, kaj ke preferindas porti vestojn el ilia felo ol la tutan ĝardenon manĝigi al ili. Same, la libroj. Se oni pendigis unu librobreton, libroj, samkiel nasturcioj, etendiĝas laŭ la tuta muro, okupas la ŝrankojn, venas sur kaj sub la tablojn, sur seĝojn, sur fenestrobretojn kaj, fine, eĉ sur la plankon kaj en ĉiun liberan angulon.

Ne pasis eĉ kvin jaroj post la geedziĝo, sed Ija Arkadjevna jam parolis:

— Ĉu eblas bruligi iom da ili?

Davido Davidoviĉ kun timo alrigardis ŝin:

— Injo, ho Dio! Sed ĉi tie ja estas multaj raraj ekzempleroj.

Ŝi enpense rigardis al la bretoj.

— Diru, — ŝi demandis kun perplekso, — kial plimultaj libroj ne estas tranĉitaj?

— Mi ne amas tranĉi librojn. Mi donos ilin al bindisto, li alportos ilin binditaj, kaj tiam mi tralegos.

— Kiom da volumoj vi havas nun?

— Jam super dek unu miloj.

— Kaj ĉu ili plu kreskos same?

— Mi esperas. Mi jam rimarkis unu loĝejon. Tie oni povos fari super ŝrankoj du vicojn da bretoj… Kaj kial ni ne starigu tri ŝrankojn en la manĝoĉambro? Libroj estas la plej bona ornamo de ĉambro.

— Vi pretas meti ŝrankojn eĉ en la salonon!

— Kial ne? Kiujn ili ĝenos ĉe la muroj? Ve, malaperis konsciencaj bindistoj. Jen rigardu, kion oni alportis: la kovrilo estas maldika, la anguletoj ne estas rondigitaj, sur la librodorso “Hmeljnickij” estas misskribita per malnova ortografio, la paĝoindikilo estas skarlata.

— Kio do, ke ĝi estas skarlata?

— Ne diru, mi havas nur bluajn kaj verdajn: Kaj jen subite — bovsanga koloro…

* * *

La unua kolizio pro la libroj inter la geedzoj okazis je la dek-tria jaro de ilia komuna vivo. Ija Arkadjevna, dum rutina trarigardo de la enhavo de la edza skribotablo, celante trovi pruvojn pri la edza malfideleco, subite trafis lombardateston. Evidentiĝis, ke unu el la obligacioj de ŝtata prunto — parto de ŝia doto — estas deponita en lombardejo de iu Rubinstein.

Rapidpaŝe alirinte la edzon, kiu sidis sur faldebla ŝtupetaro, kiel pego sur arbo, ŝi permane logis lin malsupren kaj poste metis al lia nazo la paperon kaj venene demandis:

— Kio estas tio?

Kvankam la tempiaj haroj de Davido Davidoviĉ jam delonge arĝentiĝis, kaj li bone sciis, ke la kvina jardeko de lia vivo venas al la fino, — tamen li forte ruĝiĝis.

— Tio, Injo… Mi lombardis: Mi reaĉetos: Ricevos festan premion kaj reaĉetos…

— Kial do vi kaŝis antaŭ mi? Kia kovardo!

— Ĉu mi? Kion vi diras? Mi eĉ ne intencis… Vi vidas, ke la paperoj ne estas kaŝitaj… Mi ja scias, ke vi ĉiutage serĉaĉas en mia tablo.

Brileto de l' fora fulmotondro por momento aperis sur ŝia vizaĝo.

— Kio estas “serĉaĉas”? Vi, Davido, devus pli atente elekti la vortojn.

— Sed mi ja, ŝajne, tre atentas: — li softe balbutis.

— Por kio vi bezonis lombardi mian povran doton, — ŝi ne ĉesis.

Beata infana rideto plenigis lian vizaĝon. Li tenere prenis ŝian manon kaj diris:

— Mi ne povis maltrafi la ŝancon. Estis malkare vendataj du eldonoj: plena verkaro de Rovinskij kaj Ŝekspiro “in folio”. Mi aĉetis… Mi ne havis sufiĉe da rimedoj…

Li kisetis la edzinan maneton.

— Mi ne havis sufiĉe… Kaj mi havigis. Mi ne diris al vi, ĉar mi sciis, ke vi insultos.

Ŝi kunŝovis la brovojn.

— Montru tiun “in folio”.

Li eltrenis tre dikan libregon kaj triumfe forturnis ties rustiĝintan kovrilon.

— Sed ĝi malpuras kiel lavĉifono! — eksklamis Injo.

— Jes, malpuras, — li ekzaltite ripetis. — Ĝi estas malpuro de kelkaj jarcentoj… Eble ĝi estis juvelo en la biblioteko de la arĥiepiskopo de Canterbury! Aŭ de duko de York… Sed nun estas mi, kiu havas ĝin.

Li mankaresis la makulitan paperon kaj forte premis al sia brusto la bovidan ledon de la bindaĵo.

— Kaj kiom vi pagis pro tiu fatraso?

Li iom silentis. En lia kapo fulmis la perfida penso pri mensogo. Sed Davido Davidoviĉ neniam mensogis. Li rigardis al la edzino per siaj infanece klaraj okuloj kaj diris la sumon.

En la sama momento en la ĉambro aŭdiĝis la karakteriza sonoro de vangofrapo. La konsternita Davido Davidoviĉ reĵetis sin sur la dorson de la fotelo.

— Pro kio? — li sombre demandis.

— Pro tio, — sonis la respondo, — ke mi ne havas taŭgan robon por teatro; pro tio, ke mi ne povas ĉe vespermanĝo surtabligi por la gastoj varmegan rostbovaĵon; pro tio ke ni loĝas en la Nova Vilaĝo en iu truoza somerdometo.

— Aĉa Ija, aĉa Ija! Ja ĝi estas Ŝekspiro! — li ekhurlis.

— Diablo prenu lin kaj ankaŭ vin! — ŝi kriis kaj foriris, frapinte la pordon tiel, ke de apudporda breto forŝutiĝis broŝuroj memorigante la akvofalon Staubach.

— Pro kio? — li ripetis rigardante al la pordo.

* * *

Bildo de Maŝa Baĵenova Dum pasis jaroj, inter la geedzoj estis leviĝanta reto da kreskaĵoj, kiu disigis ilin unu de la alia — libroj. Komence ili dece staris sur librobretoj. Poste ili komencis kunpremiĝi, donante lokon al najbaroj. Iuj kuŝiĝis, aliaj stariĝis. Ĉiam pli dense ili premis sin, jen sole, jen are, kaj disŝutiĝis en la ĉambro. De la planko ili estis atingantaj fenestrobreton, poste singardeme kaj timeme rampis sur ĝin kaj denove kreskadis tie, unue ŝirmante la suban vitron kaj baŭmante ĉiam pli alten. Kiam la plafono estis atingita, ili serpentece ĵetis sian kurbiĝon en apudan ĉambron. Tie ekaperis deko da libroj en etaĝero kaj pasint-jara scienca revuo en angulo. Poste sub la revuo, kvazaŭ kreskinte el breto, ekverdis dika volumo kun bildoj de iuj moneroj. Etaj volumoj de Voltero trovis sian strangan azilon supre kaj rebrilis en sunlumo per siaj oritaj librodorsoj, kiam vespere la suno kisis ilin per sia oblikva radio. Poste subite estis aperanta ŝranko, kaj ĉiuj libroj — kiel ratoj je la sonoj de magia fluto — impetis sur la ŝrankobretojn. Almenaŭ Ija Arkadjevna trovis ilin tre similaj al la ratoj. Davido Davidoviĉ preferis pli realan komparon. Libroj, kuŝantaj sur la planko kaj fenestrobreto, al li memorigis pasaĝerojn, kiuj longe atendis surstrate taŭgan tramon, kaj kiuj impete rapidis okupi siajn lokojn. Loko sufiĉis por ĉiuj — se ne interne, do surtegmente — kaj la dense ŝtopita ŝranko estis malrapide kovrata de polvo.

Speciala meblisto konstruis grandkapacitajn ŝrankojn. Libroj estis starigataj je tri vicoj, kaj la bretoj estis laŭdezire moveblaj. Por ke libroj ne falu de la ŝrankotegmento, flanke estis instalataj kradoj. Iusomere — kiam Ija Arkadjevna estis kuracata en Lipeck, kaj Davido Davidoviĉ ne povis veturi eĉ al Peterburgaj insuloj aŭ al iu ombrejo, ĉar li estis tre okupita pri la libro “Influo de Hegel, Fichte kaj Spencer al la rusa literaturo” — kvar senlaboraj studentoj estis diligente kompilantaj la katalogon de la biblioteko de Davido Davidoviĉ. Ĉiu libro estis registrata dufoje, sur du apartaj slipetoj — laŭ la nomoj de la aŭtoroj kaj laŭ la titoloj. Ĉio ĉi estis kunigata en longaj vicoj, kiuj kiel grizaj boaoj etendiĝis sur tablo. La studentoj ĉiutage eltrinkis tri samovarojn, sed la katalogado progresis malrapide, kaj je la tridek-unua de aŭgusto estis registritaj nur tridek tri mil titoloj.

— Do, prokrastu ĝis la sekva somero, — bonanime konsentis Davido Davidoviĉ, — sed vintre bonvolu ripozi.

* * *

Finfine okazis tio, pri kio antaŭ multaj jaroj ridis Ija Arkadjevna — la ŝrankoj alrampis ĝis la salono. Tiun inundon provizore prokrastigis tio, ke ilia solfilino edziniĝis kaj liberigis sian fraŭlinan ĉambron. La patro strebis okazigi la nupton laŭeble plej rapide, kaj iunokte, revante pri la estonta aranĝo de la vivo, li demandis la edzinon:

— Injeto, ja la edziniĝo de Ksenjo certe ne estos prokrastigita, ĉu?

— Pro kio vi demandas? — duonsonĝe diris ŝi.

— Ĉu vi scias, ke mi tre ŝatus loki en ŝia ĉambro librojn pri teologiaj problemoj.

— Freneza maniulo! — kriis Injeto kaj turnis al li sian dorson.

— Kvar ŝrankoj vice, — li revis, — kaj katolikismo apud la fenestro.

— Donu al mi trankvilon almenaŭ nokte, — finfine kriis la tenera edzino, forŝirante de si la kovrilon. — Vi ne havis la rajton edzinigi min. La homoj de via speco devas ĉiam resti fraŭlaj.

— Kaj virgaj! — li subite aldiris.

Tion ŝi ne atendis.

— Kial virgaj? — ŝi demandis post ioma pripensado.

— La edziĝinto zorgas pri sia edzino… — li timide balbutis.

— Ĉu vi multe zorgis?

Sekvatage post la nupto la ĉambro de Ksenjo estis dense, kiel vojaĝsako, ŝtopita per ĉiaspecaj libroj. Por plezurigi la edzinon, Davido Davidoviĉ komencis stoki tie verkojn pri framasonismo kaj okultismo, kaj poste tien trafis studo pri origino de kokbataloj, naŭvoluma astronomio, historio de lud-kartoj kaj aliaj libroj. Sur la planko restis nur streta pasejo, ambaŭflanke de kiu ĉiutage, kiel muroj da maturiĝanta sekalo, estis konstante altiĝantaj amasoj da libroj. Finfine la digo estis breĉita, kaj la fluo, preter la manĝoĉambro, inundis rekte en la salonon.

Injeto komence ekploris. Poste ŝi paciĝis kun sia sorto. Ŝia animzorganto diris al ŝi:

— Estu kuraĝa! Eĉ pli grandaj plagoj povas trafi la homon.

Kaj ŝi trovis kuraĝon. Ŝi indiferente rigardis, kiel la inundo de libro-lafo estis transformanta ilian loĝejon al Pompejo. La muroj jam delonge malvidebliĝis, kaj ĉiuj delonge forgesis la koloron de la tapetoj en la ĉambroj. La fenestroj estis duone ŝirmitaj de librobarikadoj kaj nur avare enlasis la lumon supre. Por servi la manĝojn la ĉambristino devis transpaŝi la historion de Holstinio. La antaŭĉambro estis apoganta sin sur la librokolonoj, kaj vizitantoj metis siajn mantelojn sur malnovajn eldonaĵojn de la Akademio. Finfine, Davido Davidoviĉ foje invitis la domadministranton al si, longe tenis lian manon kaj, finfine, dolĉe diris:

— Kara sinjoro, permesu al mi sur la ŝtuparplaceto meti unu ŝrankon kun libroj. Ĝi estas tre bone farita kaj ŝlosebla; nur kvar arŝinojn alta kaj tri arŝinojn larĝa.

* * *

Lia sano ŝanceliĝis. Aperis tusado kaj kronika korizo. En la fingroj aperis iuj spasmoj, kaj la plumo ne obeis lian manon kaj saltetis. La hepato ial pufiĝis. Je iu belega printempa tago al li venis lia malnova gimnazia kamarado, profesoro de medicino Brückner.

— Sesdek ok jaroj estas tre respektinda aĝo, — li diris. — Kaj por vivi ankoraŭ dek kvin jarojn, vi devos apliki kelkajn rimedojn.

— Kiaj laŭ vi estos la rimedoj? — li sombre demandis.

— Piediru ne malpli ol kvar horojn ĉiutage, trinku mineralan akvon, sekvu dieton kaj pensu pri nenio.

— Kaj ĉefe, li ne plu legu siajn stultajn librojn! — Ija sufloris.

— Jes, malpli multe legu, — konfirmis la doktoro. — Mi restarigos vin, kaj vi denove sentos vin en la origina stato. Aliokaze, viaj aferoj estos tre malbonaj. Mi ne garantios al vi eĉ unu vivojaron.

Davido Davidoviĉ iomete paliĝis kaj okulumis siajn librojn.

— Komprenu, ke la libroj formanĝis nin! — parolis Ija Arkadjevna. — Ili forpelis nin el la loĝejo. Ĉi tie loĝas ne ni, sed la libroj.

— Jes, mi vidas, ke eĉ sub via lito estas enciklopedioj, — diris la doktoro rigardante sub lian kuŝejon. — Ja ili malbonigas la aeron kaj malsanigas ĝin per libra polvo. Mi konsilas al vi vendi duonon aŭ eĉ naŭ dekonojn de la biblioteko.

— Ja ni luas por ili loĝejon kontraŭ mil sepcent rubloj! — emociiĝis la edzino, — Sed mem loĝas kvazaŭ en kelo; ni ne vidas la lumon kaj ne povas inviti gastojn…

— Jes, jes… Ni tion ŝanĝos, — diris Brückner. — Mi mem veturos al banurbo, kaj mi kunprenos ankaŭ lin. Ni lin restarigos. Aŭtune por vi komenciĝos “renesanca epoko”.

* * *

Do la lerneja kamarado forveturigis Davidon Davidoviĉ je kelkaj miloj da verstoj. Tie oni vekis lin matene je la sesa horo. Li legis nur gazetojn, kaj aĉetis en kiosko nur volumeton de Maupassant, pri kiu li multe aŭdis. Maupassant ŝajnis al li poeto de la homoj kun mizera mondkoncepto, sed tion li diris al neniu.

Nur unu fojon li forte ekscitiĝis, kiam la edzino skribis al li, ke ŝi ŝanĝas la loĝejon, kaj ke de la Alarĉina ponto ili translokiĝos al la Ĉernyŝova ponto… Ŝi informis, ke nur pro la veturigo de la biblioteko veturigisto postulas naŭdek rublojn, ĉar ĝi konsistigos ne malpli ol dek ŝarĝveturiloj. Davido Davidoviĉ tiel ekscitiĝis, ke li eĉ intencis senprokraste reveni en Peterburgon, sed la doktoro ne permesis al li tion kaj forveturigis lin ien por ripozo.

Post la kuracado li revenis al la sino de Ija. Ija renkontis lin en la stacio kaj diris al li, dum ili estis veturantaj hejmen:

— La loĝejo estas ĉarma. Kara, vi estos kontenta, ja ĝi estas multe pli bona ol la prizono Alarĉina.

Ŝi estis ravita pro lia sana aspekto. Li vigle suriris laŭ luksa ŝtuparo al la dua etaĝo. Li venis en la etan antaŭĉambron, en la etan salonon. Li impete ĵetis sin en la manĝoĉambron, en la dormoĉambron, en sian kabineton.

En la kabineto staris nur unu granda ŝranko, la prapatro de lia biblioteko. Aliaj ŝrankoj mankis.

— Sed kie estas la libroj? — li demandis, sentante, ke lia malsupra makzelo malleviĝas.

— Mi vendis ilin kiel makulaturon, — ŝi triumfe deklaris. — Neniu brokantisto konsenti pagi eĉ unu groŝon. Sed vidu, kia vasto estas ĉirkaŭe! Nun ni povas diri, kiel gejunuloj — ĉu vi memoras? — de la franca pentraĵo: “Enfin seuls!”

Nokte Davido Davidoviĉ havis deliron. Simile al Aŭgusto, kiu petis de Varus revenigon de la legioj, li la tutan nokton paroladis:

— Fia Ija, fia Ija, redonu al mi miajn librojn!..

Sed ili estis venditaj kiel makulaturo.

* * *

Dum ĉirkaŭ unu semajno Davido Davidoviĉ vagadis kiel ombro de Hamleto apud Ĉernyŝova ponto. Subite lin iluminis genia ideo.

Li estis staranta kontraŭ la Publika Biblioteko. Li rememoris, ke ties direktoro estas lia delonga amiko.

Post kvin minutoj li jam sidis en la direktora kabineto.

— Se vi deziros, — diris la direktoro, — ekde la deka horo matene ĝis la fermo la biblioteko estos je via servo. Mi petos meti por vi tablon en aparta ĉambro — prenu librojn el ĉiuj fakoj… Prenu ilin eĉ hejmen, se vi deziros…

Post tio la fia Ija vidis Davidon Davidoviĉ nur inter la kvina kaj sesa horoj dum la tagmanĝo. La tutan ceteran tempon li pasigis en la Publika Biblioteko laborante pri la nova studo: “Kiel John Stuart Mill komprenis la filozofion de William Hamilton”.

Tradukis el la rusa Traduka rondo de la Urala Esperanto-Societo


Notoj

Gnediĉ, Pjotr Petroviĉ (1855–1925). Verkisto, dramaturgo, teatra aganto, aŭtoro de memorlibro pri la ruslanda teatro. Libra polvo aperis en ĵurnalo Rossija (1910).

Rovinskij, Dmitrij Aleksandroviĉ (1824–1895). Ruslanda socia aganto kaj sciencisto, akademiano, arthistoriisto. En la teksto temas pri la kvinvoluma kolekto Rusaj popolaj pentraĵoj (1881).

Nova Vilaĝo. Distrikto norde de Peterburgo, post la insuloj Jelagin kaj Kamennyj, kun somerdomoj.

Alarĉina ponto estas en la distrikto Kolomna; tiutempe ĝi estis preskaŭ ekster la urbo kun provinca etoso kaj neriĉa loĝantaro.

Ĉernyŝova ponto (nun Lomonosova ponto) estas en aristokrata urboparto.

Koran dankon al Svetlana Ejst (Peterburgo) pro la tri lastaj notoj.

La Ondo de Esperanto. 2000. № 6 (68).


Se vi deziras publikigi ĉi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).

Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo