Nikolaj Gogol
Palto*
En la departemento… sed prefere la departemento ne estu nomita. Ekzistas
nenio pli kolera ol ĉiaspecaj departementoj, regimentoj, kancelarioj kaj,
alivorte, ĉiaspecaj publikaj oficejoj. Nun ĉiu privatulo jam opinias
ke ofendante lin oni ofendas la tutan socion. Oni diras, ke antaŭ nelonge
la policestro el urbo, kies nomon mi ne memoras, sendis oficialan leteron,
en kiu li klare skribis, ke la ŝtataj institucioj pereas kaj ke lia sankta
nomo estas tute vane tromenciata. Kiel pruvon li aldonis al la letero grandegan
volumon de iu romantika verko, en kiu ĉiun dekan paĝon aperas policestro,
kelkloke eĉ tute ebria. Tial por eviti ĉiajn malagrablaĵojn ni
prefere nomu la menciitan departementon certa departemento.
Do, en certa departemento servis certa oficisto. Oni ne povas
diri, ke la oficisto estis rimarkinda; li estis iom malalta, iom variolmarkita,
iom rufhara, eĉ laŭaspekte iom blinda, kun eta kalvaĵo sur la frunto,
kun faltoj ambaŭflanke de la vangoj, kaj kun
vizaĝkoloro kiun oni nomas hemoroida… Kion fari? La peterburga klimato
kulpas. Lia rango (ĉar ĉe ni oni devas antaŭ ĉio anonci la rangon)
estis tiu, kiun oni nomas eterna titola konsilisto, pri kiu, kiel estas
konate, multe spritis kaj ridis diversaj verkistoj, kiuj havas laŭdindan
kutimon ataki tiujn, kiuj ne povas mordi ilin. Lia familinomo estis Baŝmaĉkin.
Laŭ la nomo mem estas klare, ke ĝi devenas de baŝmak,
sed tute ne estas konate, kiam, en kiu epoko kaj kiamaniere ĝi devenis
de tiu vorto. Liaj patro, avo kaj eĉ la bofrato,
kaj ĉiuj ceteraj Baŝmaĉkinoj senescepte uzis botojn, ŝanĝante plandumojn
tri foje en la jaro. Lia nomo estis Akakij Akakijeviĉ.
Probable ĝi ŝajnas al la leganto iom stranga kaj speciale trovita
por la novelo, sed kredu, ke neniu serĉadis ĝin, sed pro cirkonstancoj
oni ne povis doni alian nomon. Tio okazis jene. Akakij Akakijeviĉ naskiĝis
nokte, se mia memoro ne trompas, la 23an de marto. Lia patrino, jam mortinta,
la edzino de ŝtata oficisto kaj tre bona virino, decidis
laŭregule bapti la infanon. La patrino ankoraŭ kuŝis en sia lito,
kontraŭ la pordo; dekstre de ŝi staris la baptopatro, Ivano Ivanoviĉ
Jeroŝkin, bonega viro, fakestro en la senato, kaj la baptopatrino, la
edzino de la kvartalestro, tre virta virino, Arina Semjonovna Belobrjuŝkova.
Oni proponis al la naskintino elekti laŭplaĉe unu el tri nomoj: Mokkij,
Sossij, aŭ nomi la infanon memore pri martiro Ĥozdazat. “Ne, — ŝi
pensis, — jen kiaj nomoj”. Por komplezi ŝin, oni malfermis la kalendaron
aliloke; ankaŭ tie estis tri nomoj: Trifilij, Dula kaj Varaĥasij. “Jen
vera puno, — diris la maljuna virino, — kiaj nomoj; mi, vere, neniam
aŭdis ilin. Taŭgus eĉ Varadat aŭ Varuĥ, sed ne Trifilij kaj Varaĥasij”.
Oni turnis la paĝon kaj tie estis: Pavsikaĥij kaj Vaĥtisij. “Nu, mi
jam vidas, — diris la maljuna virino, — kian sorton li havas. Se tiel
okazas, prefere li estu nomita same, kiel lia patro. Lia patro estis Akakij,
do ankaŭ la filo estu Akakij”. Tiel aperis Akakij Akakijeviĉ. Oni baptis
la infanon, kaj ĉe tio li ekploris kaj grimacis, kvazaŭ antaŭsentante,
ke li estos titola konsilisto. Do, ĉio okazis tiamaniere. Ni priskribis
tion, por ke la leganto mem vidu, ke tio okazis pro nepra neceso kaj ke
tute ne estis eble doni alian nomon. Neniu povas rememori, kiam li ekoficis
en la departemento, kaj kiu enoficigis lin. Multaj direktoroj kaj aliaj
estroj ŝanĝiĝis, sed oni vidis lin ĉiam sur la sama loko, en la sama
teniĝo, en la sama posteno de kopianto, kaj tial ĉiuj poste kredis, ke
li evidente venis en la mondon jam tute preta, en la ofica uniformo kaj
kun la kalvaĵo sur sia kapo. En la departemento oni tute ne respektis
lin. La gardistoj ne ekstaris, kiam li preteriris; ili eĉ ne rigardis
lin, kvazaŭ tra la akceptejo flugus ordinara muŝo. La estroj traktis
lin iel malvarme kaj despote. Iu vicfakestro povis simple meti sub lian
nazon paperojn, dirinte nek “kopiu”, nek “jen, interesa, bona tasko”,
nek ion similan, kion oni diras en la decaj oficejoj. Li do prenis, rigardante
nur la paperon, sen atenti: kiu kaj kiurajte metis ĝin al li. Preninte,
li tuj komencis kopii ĝin. Junaj oficistoj mokis lin kaj spritis pri li
tiom, kiom ebligis al ili la kancelaria spriteco; ili rakontis en lia ĉeesto
diversajn historiojn, kiujn ili elpensis pri li; ili diris, ke lia mastrino,
sepdekjara maljunulino, batas lin, kaj demandis, kiam okazos ilia nupto;
sur lian kapon ili ŝutis paperetojn, kaj nomis tion neĝo. Sed Akakij
Akakijeviĉ neniam respondis al ili eĉ unuvorte, kvazaŭ antaŭ li neniu
estus; tio eĉ ne ĝenis lian laboron: malgraŭ ĉiuj ĝenoj li faris neniujn
erarojn dum la skribado. Nur se ŝerco estis tute netolerebla, kiam oni
puŝis lian manon, malhelpante al li labori, li prononcis: “Lasu min,
kial vi ofendas min?” Io stranga estis en tiuj vortoj kaj en la voĉo,
per kiu la vortoj estis prononcataj. En ĝi aŭdiĝis io tiel kompatiga,
ke junulo, antaŭ nelonge eklaborinta tie, kiu imitante la aliajn permesis
al si ridi pri li, subite haltis, kvazaŭ trapikita per lanco, kaj ekde
tiu tempo antaŭ la junulo ĉio ŝanĝiĝis kaj montriĝis sub alia aspekto.
Iu nenatura forto forpuŝis lin de la kolegoj, kun kiuj li konatiĝis,
preninte ilin por homoj decaj kaj mondumaj. Dum longa tempo, en plej gajaj
minutoj, en lia imago aperis la malalta oficisto kun la kalvaĵo sur la
frunto kaj kun la penetrantaj vortoj: “Lasu min, kial vi ofendas min?”
— kaj en tiuj penetrantaj vortoj sonis aliaj vortoj: “Mi estas via
frato”. La kompatinda junulo ŝirmis sin per la mano, kaj en sia vivo
li multfoje tremis, vidante kiel multan kontraŭhomecon la homo havas,
kaj kiel multe da brutala krudeco estas kaŝita en la rafinita klera mondumeco,
kaj eĉ — ho Dio! — en tiu homo, kiun la mondumo taksas nobla kaj honesta…
Apenaŭ ie troveblus alia homo, kiu tiel vivus sian oficon. Ne sufiĉas
diri, ke li servis fervore — ne, li servis kun amo. Tie, en la kopiado,
al li vidiĝis iu varia kaj agrabla mondo. Ĝuo bildiĝis sur lia vizaĝo.
Kelkaj literoj estis liaj favoratoj; skribante ilin li ŝanĝiĝis: li
ridetis, kaj palpebrumis, kaj lipumis tiel, ke en lia vizaĝo oni ŝajne
povus legi ĉiun literon, kiun skribis lia plumo. Se oni promocius lin
laŭ lia fervoro, li, je sia propra mirego, eble iĝus eĉ ŝtata konsilisto;
tamen per sia servo li ricevis nur tion, kion liaj spritaj kolegoj nomis:
“insigno honora kaj hemoragio dolora”.
Tamen oni ne povas diri, ke li tute ne estis atentata. Unu el la direktoroj,
bonkora homo, volis rekompenci lian longan servadon kaj ordonis doni al
li ion pli gravan ol simplan kopiadon; nome, al li estis ordonite el jam
preta dokumento fari alian dokumenton por alia departemento; necesis nur
ŝanĝi la titolojn kaj kelkloke skribi “mi” anstataŭ “li”. Tio
laborigis lin tiel, ke li tute ŝvitis, frotis la frunton kaj finfine diris:
“Ne, prefere donu al mi ion por kopii”. De tiu tempo li por ĉiam restis
kopianto. Ŝajnis, ke krom la kopiado por li nenio ekzistis. Li tute ne
pensis pri sia vesto: lia uniformo havis ne la verdan koloron, sed samtempe
rufan kaj farunan. Lia kolumo estis mallarĝa kaj malalta, kaj pro tio
lia kolo, kiu fakte ne estis longa, super la kolumo ŝajnis eksterordinare
longa, kiel la koloj de la gipsaj katidoj kun
ŝanceliĝantaj kapoj, dekojn da kiuj rusaj alilandanoj portas sur siaj
kapoj. Ĉiam io gluiĝis al lia uniformo: jen fojnero, jen iu fadeno.
Krome li majstris specialan arton: surstrate li venis sub fenestrojn tiam,
kiam oni forĵetis el ili ian rubaĵon, kaj pro tio li havis sur sia ĉapelo
citrolajn kaj melonajn ŝelojn kaj similajn sentaŭgaĵojn. Eĉ unu fojon
en sia vivo li ne atentis tion, kio estas farata kaj okazanta surstrate,
kion, kiel estas konate, ĉiam atentas ĉiu lia samsortano, juna oficisto,
kies viglaj okuloj estas tiel akraj, ke ili rimarkas trans la strato eĉ
disŝiritan subplandan rimenon de pantalono — tiaj okazoj ĉiam kaŭzas
ruzan rideton sur lia vizaĝo.
Sed eĉ kiam Akakij Akakijeviĉ rigardis ion, li en ĉio vidis siajn
netajn liniojn, surpaperigitajn en pura kaj neta skribmaniero, kaj eble
nur kiam ĉevala muzelo, veninta de ie, aperis super lia ŝultro kaj eligis
venton el siaj nazotruoj sur lian vangon, nur tiam li rimarkis ke li estas
ne meze de linio, sed meze de strato. Reveninte hejmen, li ĉiam tuj altabliĝis,
rapide manĝis sian brasiksupon kaj pecon da bovaĵo kun cepo, tute ne
sentante la guston, manĝis ĉion kun muŝoj kaj ĉio cetera, kion Dio
sendis tiutempe. Sentinte, ke lia stomako plenŝtopiĝis, li forlasis la
manĝotablon, prenis inkujon kaj kopiis paperojn, kiujn li prenis hejmen.
Se li ne havis oficajn taskojn, li por la propra plezuro kopiis dokumentojn,
precipe se papero estis rimarkinda ne pro bela stilo, sed ĉar adresita
al iu nova aŭ grava persono.
Eĉ en la horoj, kiam la peterburga griza ĉielo tute malheliĝis kaj
kiam la tuta oficista popolo jam manĝis laŭ siaj kapabloj, konforme al
la ricevata salajro kaj al la propra kapricemo, — kiam jam ĉiuj sukcesis
ripozi post departementa plumoknarado, kurado, propraj kaj fremdaj farendaĵoj
kaj ĉio, kion nelacigebla homo propravole akceptas en la kvanto pli ol
necesa, — kiam oficistoj rapidas dediĉi la restintan tempon por ĝuoj:
iuj pli viglaj kuras al teatro; iuj al strato, uzante tiun tempon por rigardado
de iaj ĉapeloj; iuj vespere utiligas ĝin por komplimentoj al iu beleta
junulino, stelo de eta oficista rondo; iuj, tio okazas plej ofte, simple
iras al sia kolego en la tria aŭ kvara etaĝo, al liaj du ĉambretoj kun
antaŭĉambro aŭ kuirejo kaj iuj modaj pretendoj, lampo aŭ alia objekto,
kiu postulis multajn elspezojn, rezignojn de tagmanĝoj kaj festenoj, —
do eĉ en tiu tempo, kiam ĉiuj oficistoj dissemiĝas al loĝejetoj de
siaj amikoj por kartludi, glutante teon el glasoj kaj manĝante malmultekostajn
biskotojn, enspirante tabakfumon el longaj ĉibukoj, rakontante dum kartodisdonado
iun klaĉon, flugintan el la mondumo, kiun la rusa homo en neniu stato
povas neglekti, aŭ se mankas temo, eĉ rerakontante la eternan anekdoton
pri la komandanto, al kiu oni raportis pri la rompita ĉevala vosto de
la monumento de Falconet, — do eĉ kiam
ĉiuj strebis amuziĝi, — Akakij Akakijeviĉ donis sin al neniu amuzo.
Neniu povis diri, ke li vidis lin en iu vespera festo. Satskribinte, li
enlitiĝis, ridetante ĉe penso pri morgaŭa tago: kion Dio sendos morgaŭ
por kopiado? Tiel fluis la paca vivo de la homo, kiu kun kvarcentrubla
salajro sukcesis esti kontenta pri sia sorto, kaj eble ĝi tiel fluus ĝis
lia profunda maljuneco, se mankus malfeliĉoj, ŝutitaj sur la vivovojo
ne nur de titolaj konsilistoj, sed eĉ sur la vivovojo de sekretaj, efektivaj,
kortegaj kaj ĉiaj ceteraj konsilistoj, eĉ sur la vivovojo de tiuj, kiuj
al neniuj donas konsilojn, nek prenas konsilojn de aliaj.
En Peterburgo estas forta malamiko de ĉiuj, kiuj ricevas salajre ĉirkaŭ
kvarcent rublojn en la jaro. Ĉi tiu malamiko estas nenio alia ol nia norda
frosto, kvankam oni diras, ke ĝi estas tre salubra. Post la oka horo matene,
kiam la stratojn plenigas irantoj al la departementoj, ĝi komencas doni
tiel fortajn kaj pikajn frapojn sur ĉiujn nazojn, ke la malfeliĉaj oficistoj
tute ne scias, kiel kaŝi la nazojn. En la tempo, kiam eĉ plej altrangajn
personojn doloras la frunto pro la frosto, kaj larmoj aperas en iliaj okuloj,
malfeliĉaj titolaj konsilistoj foje estas tute sendefendaj. Ili povas
savi sin nur per rapida kurado en siaj maldikaj paltoj tra kvin-ses stratoj
kaj poste per forta stamfado en pordistejo por ke revarmiĝu ĉiuj iliaj
kapabloj kaj talentoj por la ofica laboro, kiuj frostiĝis dumvoje. Ekde
iu tempo Akakij Akakijeviĉ eksentis, ke la frosto komencis dolorige piki
lin je la dorso kaj ŝultro, kvankam li penis laŭeble rapide trakuri sian
spacon. Finfine li pensis, ke eble en lia palto estas iuj difektoj. Bone
pririgardinte ĝin hejme, li konstatis, ke en kelkaj lokoj, ĝuste ĉe
la dorso kaj ŝultroj, ĝi jam similas reton; la drapo tiel triviĝis,
ke ĝi tralasis aeron, kaj la subŝtofo disfadeniĝis. Necesas scii, ke
ankaŭ la palto de Akakij Akakijeviĉ estis objekto de mokoj de oficistoj;
ili eĉ forprenis ĝian noblan nomon “palto” kaj nomis ĝin kapoto.
Ĝi efektive estis tre strange aranĝita: ĝia kolumo ĉiujare malgrandiĝis,
ĉar la kolumo servis kiel materialo por flikado de aliaj partoj. La flikado
ne vidigis lertecon de tajloro kaj efektive aspektis malbele kaj sakece.
Rimarkinte la kaŭzojn, Akakij Akakijeviĉ decidis porti la palton al tajloro
Petroviĉ, kiu loĝis en la kvara etaĝo atingebla per la malantaŭa ŝtuparo.
Malgraŭ la unuokuleco kaj variolmarkita vizaĝo, li sufiĉe sukcese okupiĝis
pri riparado de oficistaj kaj aliaj pantalonoj kaj frakoj — kompreneble,
nur kiam li estis en sobra stato kaj ne havis en la menso aliajn planojn.
Kvankam ne endas multe rakonti pri tiu tajloro, sed ja en la novelo la
karaktero de ĉiu protagonisto devas esti klare montrita, kaj tial necesas
ke ankaŭ Petroviĉ estu prezentita al vi. Komence li estis nomata simple
Gregorio kaj estis servutulo. Li iĝis Petroviĉ nur kiam li ricevis liberigon
el la servuteco kaj komencis sufiĉe forte drinki dum ĉiaj festoj, unue
dum la grandaj festoj, kaj poste okaze de ĉiuj ekleziaj festoj, kiuj estis
kruce notitaj en la kalendaro. Tiuflanke li respektis la malnovajn morojn,
kaj disputante kun la edzino li nomis ŝin sendia virino kaj germanino.
Ĉar ni menciis lian edzinon, necesas prezenti ankaŭ ŝin per kelkaj vortoj;
sed, bedaŭrinde, oni ne scias pri ŝi multon, eble nur tion, ke Petroviĉ
havas la edzinon, kiu portas surkape kufon sed ne tukon; ŝi apenaŭ povus
fieri pro sia beleco; ĉe renkontiĝo kun ŝi nur gvardiaj soldatoj rigardis
tion, kio estis sub ŝia kufo, movante siajn lipharojn kaj eligante iun
specialan sonon.
Irante supren laŭ la ŝtuparo, kondukanta al Petroviĉ — ĝi laŭkutime
estis priverŝita per akvo, postlavaĵo kaj tute saturita per tiu alkohola
odoro, kiu mordas la okulojn kaj, kiel konate, ĉiam estas en ĉiuj malantaŭaj
ŝtuparoj de la peterburgaj domoj — do, irante supren laŭ la ŝtuparo,
Akakij Akakijeviĉ jam pensis, kiom da mono petos Petroviĉ, kaj decidis
doni al li ne pli ol du rublojn. La pordo estis malfermita, ĉar la mastrino,
kuirante iun fiŝon ellasis en la kuirejo tiel multe da fumo, ke eĉ blatoj
ne estis videblaj. Akakij Akakijeviĉ, nerimarkita de la mastrino, trairis
la kuirejon kaj venis en la ĉambron, kie li ekvidis Petroviĉon, kiu sidis
sur larĝa ligna nefarbita tablo, metinte sub sin la piedojn simile al
turka paŝao. Li estis nudpieda, laŭ la kutimo de la laborantaj tajloroj.
Akakij Akakijeviĉ tuj ekvidis lian bone konatan halukson kun kripligita
ungo, dika kaj fortika kiel testuda kranio. Sur la kolo de Petroviĉ pendis
volvaĵo de silko kaj fadenoj, kaj sur liaj genuoj estis iu ĉifonaĵo.
Li jam dum kelkaj minutoj penis enmeti fadenon en la trueton de kudrilo
sed ne povis trafi kaj tial tre koleris pri la mallumo kaj eĉ pri la fadeno,
duonvoĉe grumblante: “Ne enŝoviĝas, barbarino,
vi jam tedegis min, fiulino!” Akakij Akakijeviĉ estis malkontenta
pro tio, ke li venis, kiam Petroviĉ koleris. Li ŝatis fari mendojn ĉe
Petroviĉ, kiam tiu havis iom da vaporo en la kapo, aŭ, laŭ la vortoj
de lia edzino, “la unuokula diablo ŝarĝis sin per vinaĉo”. Kutime
en tiu stato Petroviĉ tre volonte konsentis redukti la prezon, eĉ ĉiam
riverencis kaj dankis. Tamen poste la edzino venis plorante pro tio, ke
la edzo pro la ebrieco konsentis labori kontraŭ mizera pago; sed la afero
estis solvata per aldono de dek kopekoj. Sed nun Petroviĉ estis, ŝajne,
sobra kaj tial severa, nemarĉandema kaj postulonta diable altan prezon.
Akakij Akakijeviĉ komprenis tion kaj volis, kiel oni diras, reveni en
la propran korton, sed la afero jam estis komencita. Petroviĉ tre atente
ekrigardis al li per sia sola okulo, kaj Akakij Akakijeviĉ kontraŭvole
diris:
— Saluton, Petroviĉ!
— Estu salutata, sinjoro, — Petroviĉ diris, kaj direktis sian okulon
al la manoj de Akakij Akakijeviĉ, dezirante vidi, kian predon li alportis.
— Jen mi al vi, Petroviĉ, tiel…
Necesas scii, ke Akakij Akakijeviĉ esprimis sin plejparte per prepozicioj,
adverboj kaj eĉ per tiuj partikuloj, kiuj havas tute neniun signifon.
Se la afero estis tre komplika, li kutime eĉ tute ne finis frazojn kaj
tre ofte la enkondukajn vortojn: “Tio ja, vere, tute tiel…” sekvis
nenio, kaj li ĉion forgesis, kredante ke li jam ĉion diris.
— Kio do? — diris Petroviĉ kaj samtempe per sia sola okulo pririgardis
lian tutan uniforman palton, ekde la kolumo ĝis la manikoj, dorso, faldoj
kaj butontruoj, kaj ĉio estis bone konata al li, ĉar li mem ĉion ĉi
faris. Tiel kutimas la tajloroj: ĉe la renkonto ili unue faras tion.
— Jen mi tiel, Petroviĉ… la palto jen, drapo… jen vidu, ĉie
en la aliaj lokoj, tute fortika, nur iom malpura, kaj laŭŝajne kvazaŭ
malnova, sed ĝi estas nova, kaj nur en unu loko iom tiel… surdorse,
kaj ankaŭ en unu ŝultro ĝi iomete maldikiĝis, kaj iomete sur la alia
ŝultro — vidu, jen ĉio. Malmulte da laboro…
Petroviĉ prenis la kapoton, komence metis ĝis sur la tablon, longe
pririgardis ĝin, poste balancis la kapon kaj prenis de fenestrobreto rondan
tabakujon kun surkovrila portreto de iu generalo, nekonata, ĉar la loko,
kie estis lia vizaĝo, estis truita per fingro kaj poste surgluita per
kvarangula papereto. Snufinte tabakon, Petroviĉ distiris la kapoton sur
siaj brakoj, rigardis ĝin kontraŭ la lumo kaj denove balancis la kapon.
Poste li turnis ĝin kun la subŝtofo supren kaj denove balancis la kapon,
denove malfermis la kovrilon kun la generalo, surgluita per la papereto,
kaj, snufinte tabakon, fermis la tabakujon, formetis ĝin kaj finfine diris:
— Ne, ne eblas ripari: aĉa vesto!
La koro de Akakij Akakijeviĉ preskaŭ saltis for.
— Kial ne eblas, Petroviĉ? — li diris preskaŭ kiel kaĵolanta
infano, — ja ĝi nur iom maldikiĝis ĉe la ŝultroj, ja vi havas iujn
pecetojn da drapo…
— Ja oni povas trovi pecetojn, pecetoj troveblas, — diris Petroviĉ,
— sed ne eblas surkudri ilin: ĝi estas tute putra, ĝi tuj truiĝos,
se oni tuŝos ĝin per kudrilo.
— Kaj vi tuj metu flikaĵon sur la truon.
— Sed ne eblas fiksi la flikaĵon, mankas io por alkudri ĝin, tre
eluzita. Ĝi nur nomiĝas drapo, sed ĝi disflugos se vento blovos.
— Sed vi iel fliku. Ja kiel ĝi, vere tiel!..
— Ne, — Petroviĉ rezolute diris, — oni povas fari nenion. Tre
malbona stato. Prefere vi, kiam komenciĝos la malvarma vintra tempo, faru
el ĝi varmajn piedĉifonojn, ĉar la ŝtrumpoj ne varmigas. Ilin la germanoj
elpensis por preni al si pli multe da mono (Petroviĉ ŝatis ĉe oportuna
okazo piki la germanojn), sed verŝajne por vi necesos fari novan palton.
La vorto “novan” nebuligis la okulojn de Akakij Akakijeviĉ, kaj
ĉio, kio estis en la ĉambro, malklariĝis antaŭ li. Li klare vidis nur
la generalon kun la surgluita vizaĝo sur la kovrilo de la Petroviĉa tabakujo.
— Ĉu vere novan? — li diris, kvazaŭ ankoraŭ dormante, — ja
mi por tio eĉ monon ne havas.
— Jes, novan, — diris Petroviĉ kun barbara trankvilo.
— Nu, sed se necesus la novan, ĉu ĝi eble tiel…
— Do, kiom ĝi kostos?
— Jes.
— Necesos elpoŝigi tri kvindekojn kaj iom pli, — diris Petroviĉ
kaj signifoplene kunpremis la lipojn. Li ŝategis drastajn efektojn, li
ŝatis subite embarasi iun tute kaj poste strabe rigardi, kian muzelon
havos la embarasito post tiuj vortoj.
— Cent kvindek rubloj por palto! — kriis kompatinda Akakij Akakijeviĉ.
Eble li kriis unuafoje en la vivo, ĉar li ĉiam distingiĝis per sia mallaŭta
voĉo.
— Jes, sinjoro, — diris Petroviĉ, — kaj tio dependas de la palto.
Se kun mustelfela kolumo kaj kun silka subŝtofo de la kapuĉo, ĝi kostos
ducent.
— Petroviĉ, — parolis Akakij Akakijeviĉ plorpete, ne aŭskultante
kaj penante ne aŭskulti la vortojn kaj ĉiujn efektojn de Petroviĉ, —
bonvolu iel ĝin ripari, por ke ĝi almenaŭ iomete ankoraŭ servu min.
— Ne, tio signifos kaj mortigon de la laboro kaj vanan elspezon de
mono, — diris Petroviĉ, kaj Akakij Akakijeviĉ post tiuj vortoj eliris
tute venkita.
Petroviĉ post lia foriro ankoraŭ longe staris kun la signifoplene
kunpremitaj lipoj kaj ne rekomencis la laboron, ĉar li estis kontenta,
ke li ne diskreditis sin, nek perfidis sian tajloran arton.
Elirinte, Akakij Akakijeviĉ estis kvazaŭ en sonĝo. “Jen kielas
afero tiela, — li parolis al si mem, — mi, vere, eĉ ne pensis, ke
ĝi estos tiel… — kaj post iom da silento, aldonis: — Jen kiel! jen
fine kio estas, sed mi, vere, eĉ ne supozis, ke ĝi estos tiela”. Denove
sekvis longa silento, post kiu li diris: “Jen do tiel! jen kiela, vere,
nenial atendita, tiel… tio ja tute neniel… ja tiela cirkonstanco!”
Dirinte tion, li ekiris ne hejmen, sed al tute mala direkto, mem ne konsciante
tion. Dum li iris, kamentubisto lin tuŝis per sia malpura flanko kaj nigrigis
lian ŝultron; ĉapopleno da kalko ŝutiĝis sur lin de la supro de konstruata
domo. Li ne rimarkis tion kaj nur kiam li kunpuŝiĝis kun policano kiu,
stariginte apud si la halebardon ŝutis tabakon el bovkorna tabakujo sur
sian kalozan pugnon, nur tiam li iom rekonsciiĝis, precipe ĉar la policano
diris: “Kial vi ŝovas vin al mia muzelo, ĉu mankas al vi trotuarejo?”
Tio devigis lin ĉirkaŭrigardi kaj ekiri hejmen. Nur hejme li komencis
ordigi la pensojn, ekvidis klare kaj reale sian staton, kaj komencis interparoli
kun si mem jam ne abrupte, sed rezoneme kaj sincere, kvazaŭ kun prudenta
amiko, kun kiu oni povas trakti la plej koran kaj intiman aferon. “Ne,
nun ne eblas interparoli kun Petroviĉ: li nun tiel… la edzino, verŝajne,
iel draŝis lin. Prefere mi venu al li la dimanĉan matenon: li post la
hieraŭa sabato dormemos kaj rigardos flanken kaj bezonos refreŝiĝi postebrie,
sed la edzino ne donos al li monon, kaj mi al li dek kopekojn tielos en
la manon, kaj li iĝos konsentema, kaj tiam la palto tiele…” Tiel Akakij
Akakijeviĉ traktis kun si mem, kuraĝigis sin kaj atendis la proksiman
dimanĉon. Vidinte de malproksime, ke la edzino de Petroviĉ ien foriris
el la domo, li tuj iris al li. Vere, post la sabato Petroviĉ rigardis
flanken, klinis la kapon, estis tute dormema; sed malgraŭ tio, eksciinte
pri kio temas, li diris, kvazaŭ puŝite de diablo: “Ne eblas, bonvolu
mendi novan palton”. Akakij Akakijeviĉ tuj enmanigis al li dek kopekojn.
“Dankon, sinjoro, mi iomete refortigos min je via sano, — diris Petroviĉ,
— sed pri la palto bonvolu ne plu klopodi: ĝi jam estas sentaŭge sentaŭga.
Mi kudros por vi bonegan novan palton, kaj mi ĉiel penos pri tio”.
Akakij Akakijeviĉ ankoraŭfoje ekparolis pri riparo, sed Petroviĉ
ne finaŭskultis lin kaj diris: “La novan palton mi faros por vi eminente,
fidu min, mi laboros tre fervore. Eblos fari ĝin laŭ la nova modo, kun
kolumo fiksebla per arĝentaj hoketoj”.
Nur nun Akakij Akakijeviĉ finfine komprenis, ke li ne povos eviti novan
palton, kaj li tute senesperiĝis. Ja vere, kiel, kontraŭ kiu mono ĝi
estu kudrita? Ja li povus parte financi ĝin el la gratifiko, ricevota
okaze de la venonta festo, sed tiun monon li delonge antaŭplanis kaj buĝetis
por konkretaj celoj. Necesis ekhavi novan pantalonon, pagi la malnovan
ŝuldon al la botisto pro la riparo de la malnovaj botoj, kaj mendi al
la kudristino tri ĉemizojn kaj du pecojn de tiu subvesto, kiu en la presaĵo
pro deco ne estu nomata — do, la tuta mono estis tute elspezota; kaj
eĉ se la direktoro pro afableco anstataŭ kvardek rublojn donus al li
gratifike kvardek kvin aŭ kvindek rublojn, tio estus nur bagatelo, guto
kompare kun la maro de la palta kapitalo. Ja li certe sciis, ke Petroviĉ
kutimis blage postuli tian diable altan prezon, ke eĉ lia edzino ne povis
bridi sin kaj kriis: “Ja vi freneziĝas, stultegulo! Iam vi laboras kontraŭ
nenio, kaj iam diablo instigas vin postuli pli multe ol vi mem kostas”.
Ja li certe sciis, ke Petroviĉ konsentos labori kontraŭ okdek rubloj.
Sed kie li prenu okdek rublojn? Ja duonon de ĉi tiom li eble trovos: duono
estis trovebla, eĉ iomete pli; sed kiel li prenu la duan duonon?.. Sed
nun la leganto devas ekscii, kie li povus preni la unuan duonon. Akakij
Akakijeviĉ kutimis el ĉiu elspezita rublo meti unu kopekon en ŝloseblan
keston kun trueto por enmeti monon. Post la fino de ĉiu jarduono li prenis
la akumulitajn kuprajn monerojn kaj ŝanĝis ilin je arĝento. Tiel li
procedis jam longe, kaj post kelkaj jaroj li ŝparis jam pli ol kvardek
rublojn. Do, li jam havis duonon en siaj manoj, sed kie li prenu la duan
duonon? Kie li prenu ankoraŭ kvardek rublojn? Akakij Akakijeviĉ longe
pensis kaj decidis dum unu jaro redukti la kutimajn elspezojn: li nuligu
la vesperajn temanĝojn; li ne bruligi kandelojn vespere, kaj ĉe bezono
li iru al la mastrino kaj laboru ĉe ŝia kandela lumo; li paŝu sur la
strataj ŝtonoj kaj pavimoj laŭeble malpeze kaj atente, preskaŭ piedpinte,
por ne tro frue difekti la plandumojn; li malpli ofte donu siajn subvestojn
al la lavistino kaj, por ke ili ne triviĝu, reveninte hejmen li formetu
la subvestojn kaj surmetu nur sian malnovegan katunan negliĝon, kiun eĉ
la tempo damaĝis. Necesas konfesi, ke komence li tre malfacile kutimiĝis
al tiuj limigoj, sed poste venis la kutimo kaj rutino; li bone lernis malsati
vespere, kaj kompense li nutris sin spirite, vartante en la menso sian
eternan ideon de la estonta palto. Ekde tiam lia vivo iĝis kvazaŭ pli
plena, kvazaŭ li edziĝus, kvazaŭ alia homo estus apud li, kvazaŭ li
estus ne sola, kvazaŭ iu agrabla vivkunulino konsentus kune kun li iri
la vivovojon — kaj tiu kunulino estis neniu
alia ol dikvata palto kun fortika netrivebla subŝtofo. Li iĝis pli
vigla, eĉ pli firmvola, kiel homo jam trovinta sian celon. El liaj vizaĝo
kaj agoj foriĝis per si mem la dubemo kaj nedecidemo — do, ĉiuj hezitemaj
kaj neklaraj trajtoj. En liaj okuloj de tempo al tempo aperis fajro, en
lia kapo eĉ estis aperantaj tre impertinentaj kaj aŭdacaj ideoj, ekzemple:
eble, vere, mendi mustelan kolumon. La pensado pri tio preskaŭ faris lin
malatenta. Foje, kopiante dokumenton, li preskaŭ faris eraron kaj pro
tio li preskaŭ vekriis kaj faris la signon de la kruco. Ĉiumonate li
almenaŭ unu fojon vizitis Petroviĉon por priparoli la palton: kie li
aĉetu drapon, kiun koloron ĝi havu, kiom ĝi kostu. Poste li revenis
hejmen iom zorgoplena, sed ĉiam kontenta, kaj pensis ke finfine venos
la tempo, kiam ĉio estos aĉetita kaj la palto estos preta. La afero progresis
eĉ pli rapide ol li atendis. Super ĉiuj esperoj la direktoro donis al
li gratifike ne kvardek aŭ kvardek kvin rublojn, sed eĉ sesdek rublojn.
Eble li antaŭsentis, ke Akakij Akakijeviĉ bezonas novan palton, aŭ tio
okazis neplanite, sed Akakij Akakijeviĉ ekhavis ekstrajn dudek rublojn.
Tiu cirkonstanco rapidigis la aferon. Post du aŭ tri monatoj da modera
malsatado Akakij Akakijeviĉ ekhavis jam ĉirkaŭ okdek rublojn. Lia koro,
ĝenerale tre kvieta, komencis bati maltrankvile. Sekvatage li kaj Petroviĉ
iris al butikoj. Ili aĉetis tre bonan drapon — kaj tio ne estas mirinda,
ĉar ili pensis pri tio dum jarduono kaj preskaŭ ĉiumonate vizitis butikojn
por esplori la prezojn — kaj Petroviĉ mem diris ke ĝi estas la plej
bona drapo. Por la subŝtofo ili aĉetis tre bonkvalitan kaj densan kalikoton,
kiu, laŭ vortoj de Petroviĉ, estis pli bona ol silko kaj eĉ aspektis
pli bele kaj brile ol silko. Ili ne aĉetis mustelan felon, ĉar ĝi vere
kostis multe, kaj anstataŭ ĝin ili aĉetis la plej bonan katan felon,
kiu estis en la butiko, kaj tian katan felon oni povus de malproksime preni
por mustelo. Petroviĉ laboris pri la palto dum du semajnoj, ĉar estis
multe da stebado, sen kiu ĝi estus preta pli frue. Pro la laboro Petroviĉ
prenis dek du rublojn — malpli multe tute ne eblis: la tuta palto estis
kudrita nur per silkaj fadenoj, per duoblaj etpaŝaj steblinioj; poste
ĉiun steblinion Petroviĉ sekvis per siaj dentoj, farante per ili diversajn
figurojn. Tio okazis… estas malfacile nomi la daton, sed, verŝajne,
la plej solena tago en la vivo de Akakij Akakijeviĉ estis la tago, kiam
Petroviĉ finfine alportis la palton. Li alportis ĝin matene, ĝuste antaŭ
la foriro al la departemento. En neniu alia tempo la palto estus pli ĝustatempa,
ĉar jam la frosto sufiĉe fortiĝis, kaj ŝajnis ke ĝi plu fortiĝos.
Petroviĉ venis kun la palto, kiel decas al bona tajloro. En lia vizaĝo
aperis tia grava mieno, kian Akakij Akakijeviĉ ankoraŭ neniam vidis.
Ŝajnis, ke li bonege sentis la grandecon de la farita afero kaj tion,
ke li per sia laboro montris la abismon, kiu disigas tiujn tajlorojn, kiuj
nur flikas kaj riparas, disde tiuj, kiuj nove kudras. Li
prenis la palton el sia naztuko, en kiu li alportis ĝin; la tuko estis
ĵus lavita de lavistino, li poste kunvolvis ĝin kaj enpoŝigis por uzado.
Preninte la palton, li faris tre fieran rigardon kaj, ambaŭmane tenante
ĝin, tre lerte ĵetis ĝin sur la ŝultrojn
de Akakij Akakijeviĉ; poste li tiris ĝin per sia mano iom suben, poste
li aranĝis ĝin sur Akakij Akakijeviĉ kiel nebutonitan drapiraĵon. Akakij
Akakijeviĉ, kiu jam ne estis juna, volis meti la brakojn en la manikojn;
Petroviĉ helpis lin ĉe tio — montriĝis ke la palto estis bona ankaŭ
kun la brakoj en la manikoj. Do, evidentiĝis, ke la palto bonege sidis
sur Akakij Akakijeviĉ. Petroviĉ ne forgesis diri ĉeokaze, ke li prenis
malmulte da mono nur ĉar li loĝas en malgravstrata loĝejo sen reklama
ŝildo kaj aldone estas delonge konata kun Akakij Akakijeviĉ; sed en la
Neva avenuo oni prenus de li sepdek kvin rublojn nur pro la laboro. Akakij
Akakijeviĉ ne volis interparoli kun Petroviĉ pri tio, krome li timis
la sumegojn, per kiuj Petroviĉ ŝatis blagi. Li pagis al Petroviĉ, dankis
lin kaj tuj iris al la departemento, vestita per la nova palto. Petroviĉ
eliris tuj post li kaj, starante sur la strato, ankoraŭ longe rigardis
de fore al la palto kaj poste speciale antaŭkuris per kurba flanka strateto
kaj venis denove al la strato por denove vidi sian palton de alia flanko,
do de la vizaĝo. Akakij Akakijeviĉ iris kun festa agordo de ĉiuj sentoj.
Ĉiumomente li sentis la novan palton sur siaj ŝultroj kaj eĉ kelkfoje
ridis pro la interna plezuro. Ja li havis du avantaĝojn: unue, ĝi estis
varma kaj, due, ĝi estis bona. Li tute ne atentis la vojon kaj subite
trovis sin en la departemento. En la vestiblo li formetis la palton, ĉirkaŭrigardis
ĝin kaj donis ĝin al pordisto por atenta gardado. Per nekonata maniero
en la departemento ĉiuj tuj eksciis, ke Akakij Akakijeviĉ havas novan
palton kaj ke la kapoto ne plu ekzistas. Ĉiuj en la sama minuto kuris
en la vestiblon por spekti la novan palton de Akakij Akakijeviĉ. Oni komencis
gratuli kaj saluti lin, kaj li komence nur ridetis kaj poste eĉ ekhontis.
Sed kiam ĉiuj venis al li kaj ekparolis, ke oni
devas aspergi la novan palton kaj ke li devas aranĝi por ili bankedon,
Akakij Akakijeviĉ tute konfuziĝis kaj ne sciis kiel agi, kion respondi
kaj kiel rifuzi. Post kelkaj minutoj li, kun la ruĝa vizaĝo, provis sufiĉe
simplanime konvinki ilin, ke la palto ne estas nova, ke ĝi estas tiel,
malnova palto. Finfine iu oficisto, vicfakestro, evidente por montri, ke
li ne estas fierulo kaj ke li rilatas egalece kun homoj malpli altrangaj,
diris: “Bone, mi anstataŭ Akakij Akakijeviĉ aranĝos bankedon kaj mi
invitas ĉiujn al mi por temanĝo, ja mi, kvazaŭ speciale, havas hodiaŭ
nomtagon”. La oficistoj, kompreneble, tuj gratulis la vicfakestron kaj
volonte akceptis la inviton. Akakij Akakijeviĉ provis rifuzi la inviton,
sed ĉiuj ekparolis, ke tio estas malĝentila, malafabla kaj hontinda,
do li ne sukcesis rifuzi. Poste li eĉ sentis plezuron, kompreninte ke
danke al tio li havos okazon promeni en la nova palto ankaŭ vespere. La
tuta tago por Akakij Akakijeviĉ estis kvazaŭ la plej granda solena festo.
Li revenis hejmen en plej feliĉa humoro, demetis la palton kaj zorge pendigis
ĝin sur la muron, denove ĝuinte la drapon kaj la subŝtofon, kaj poste
speciale prenis, por kompari, sian antaŭan kapoton, kiu tute disfalis.
Li rigardis ĝin kaj eĉ ekridis pro la grandioza diferenco! Poste ankaŭ
dum la tagmanĝo li kelkfoje ridetis, rememorante la staton de la kapoto.
Li gaje tagmanĝis kaj post la tagmanĝo skribis neniujn dokumentojn, sed
iom ripozis sibarite sur sia lito ĝis la krepuskiĝo. Poste li senprokraste
vestis sin, surŝultrigis la palton kaj iris sur la straton. Bedaŭrinde,
ni ne povas diri, kie loĝis la invitinta oficisto: la memoro komencas
forte perfidi nin, kaj ĉio en Peterburgo, ĉiuj stratoj kaj domoj tiel
kuniĝis kaj konfuziĝis en la menso, ke estas malfacile preni el ĝi ion
en bona ordo. Tamen li certe loĝis en bona urboparto, — do, ne tre proksime
de Akakij Akakijeviĉ. Komence Akakij Akakijeviĉ devis trairi iujn dezertajn
malbone lumigitajn stratojn, sed laŭ la proksimiĝo al la loĝejo de la
oficisto la stratoj iĝis pli viglaj, pli homplenaj, kaj pli bone lumigitaj.
Paŝantoj plimultiĝis, komencis aperi ankaŭ bele vestitaj damoj kaj viroj
kun kastorfelaj kolumoj. Maloftiĝis ordinaraj fiakristoj sur lignaj kradaj
sledoj kun orkoloraj najloj — male, ofte veturis riskemaj fiakristoj
kun frambokoloraj ĉapoj surkape, kun lakitaj sledoj, kun ursofelaj piedkovriloj;
knarante per la radoj sur neĝo, fluge veturis kaleŝoj kies eksteraj benkoj
estis forigitaj. Akakij Akakijeviĉ rigardis ĉion, kiel novaĵon. Li jam
dum kelkaj jaroj vespere ne forlasis la hejmon. Li scivoleme haltis antaŭ
lumigita vendeja fenestro por rigardi pentraĵon kun bela virino, demetanta
ŝuon, kaj pro tio nudiginta la tutan kruron, ne malbelan; post ŝia dorso
el alia ĉambro tra pordo iu viro elŝovis sian kapon kun vangoharoj kaj
bela kaprobarbo. Akakij Akakijeviĉ balancis la kapon, ridetis, kaj daŭrigis
la iradon. Eble li ridetis, ĉar li renkontis tute nekonatan objekton,
pri kiu ĉiu havas iun ideon; aŭ eble ĉar li pensis, simile al multaj
aliaj oficistoj: “Aĥ, tiuj francoj! sendiskute: se ili volas ion tian,
ili certe tiel…” Sed eble li eĉ tion ne pensis — ja oni ne povas
penetri en la animon kaj ekscii ĉion, kion pensas la homo. Finfine li
atingis la domon, en kiu la vicfakestro loĝis. La vicfakestro loĝis sufiĉe
lukse: en la ŝtuparejo lumis lanterno, la loĝejo estis en la dua etaĝo.
Veninte en la vestiblon, Akakij Akakijeviĉ ekvidis sur la planko kelkajn
vicojn da galoŝoj. Inter ili meze de la ĉambro staris samovaro bruanta
kaj ellasanta flokojn da vaporo. Sur la muroj pendis paltoj kaj manteloj,
kelkaj kun kastorfelaj kolumoj aŭ kun veluraj roversoj. El la apuda ĉambro
aŭdiĝis bruado kaj voĉoj, kiuj subite fariĝis klaraj kaj sonoraj, kiam
la pordo malfermiĝis kaj eniris lakeo kun pleto, sur kiu staris malplenaj
glasoj, kremujo, kaj korbo da biskvitoj. Evidente, la oficistoj jam delonge
kunvenis kaj sukcesis trinki po unu glaso da teo. Akakij Akakijeviĉ mem
pendigis la palton kaj eniris en la ĉambron: antaŭ li samtempe aperis
kandeloj, oficistoj, pipoj, tabloj por kartludo, kaj liajn orelojn malklare
atakis ĉiuflanka rapida parolado kaj bruado de movataj seĝoj. Li tre
mallerte haltis meze de la ĉambro, penante elpensi, kion li faru. Sed
oni jam rimarkis lin, bonvenigis lin per kriado, kaj ĉiuj samtempe iris
al la vestiblo kaj denove pririgardis lian palton. Kvankam Akakij Akakijeviĉ
iomete konfuziĝis, li, kiel sincera homo, tre ĝojis, vidante ke ĉiuj
laŭdas lian palton. Kompreneble, poste ĉiuj forlasis lin kaj la palton
kaj laŭ sia kutimo direktiĝis al la tabloj, destinitaj por visto. Ĉio
ĉi — la rumoro, bruo kaj homamaso — ĉio estis stranga por Akakij
Akakijeviĉ. Li simple ne sciis kion fari, kien meti siajn manojn, krurojn
kaj tutan korpon. Finfine li sidiĝis apud la ludantoj, rigardis iliajn
kartojn kaj vizaĝojn kaj post kelka tempo komencis oscedi kaj senti enuon,
precipe ĉar jam delonge venis la tempo, en kiu li kutime enlitiĝis. Li
intencis diri al la mastro “Ĝis la revido”, sed oni ne lasis lin foriri
kaj diris, ke pro la nova palto oni devas nepre trinki ĉampanon. Post
unu horo komenciĝis vespermanĝo, kiu konsistis el legoma salato kun vinagra
saŭco, malvarma bovidaĵo, pasteĉo, dolĉaj kuketoj kaj ĉampano. Oni
devigis lin trinki du pokalojn, post kiuj li sentis, ke en la ĉambro fariĝis
pli gaje, tamen li tute ne povis forgesi, ke jam estas la dek-dua horo
kaj ke delonge necesas iri hejmen. Por ke la mastro ne komencu iel reteni
lin, li silente eliris el la ĉambro, trovis en la vestiblo sian palton,
kiun li kun bedaŭro ekvidis sur la planko, skuis ĝin, forprenis de ĝi
ĉiujn lanugerojn, surŝultrigis ĝin kaj iris malsupren laŭ la ŝtuparo
al la strato. La strato ankoraŭ estis luma. Funkciis kelkaj butikoj, tiuj
ĉiamaj kluboj de ĉiaj servistoj, kaj tra pordaj fendoj de fermitaj butikoj
videblis lumstrioj, kiuj montris, ke ili ne estas senhomaj, kaj ke en ili,
verŝajne, servistoj kaj servistinoj ankoraŭ ne finis klaĉi kaj babili,
embarasante siajn sinjorojn, kiuj tute ne sciis, kie ili estas. Akakij
Akakijeviĉ iris tre gaja, kaj eĉ pro nekonata kaŭzo foje ekkuris post
iu damo, kiu fulme preterpasis lin kaj kies ĉiu korpoparto rapidege moviĝis.
Tamen li tuj haltis kaj pluiris tre malrapide, miregante pro la trotkapablo
aperinta en li en nekonata maniero. Baldaŭ antaŭ li vidiĝis la dezertaj
stratoj, kiuj eĉ tage ne estas gajaj, des pli malgajis ili vespere. Nun
ili iĝis eĉ pli sovaĝaj kaj solecaj: lanternoj maloftiĝis, ĉar, verŝajne,
estis reduktita la kvanto da oleo por la lumigado; aperis lignaj domoj
kaj bariloj; neniu homo estis videbla; nur neĝo brilis sur la stratoj,
kaj triste nigris la dormantaj malaltaj kabanoj kun fermitaj ŝutroj. Li
proksimiĝis al la loko, kie la straton tranĉis grandega placo, kiu estis
kvazaŭ timiga dezerto kun apenaŭ videblaj domoj en la transa flanko.
Tre malproksime flagretis lumo en polica budo, kiu ŝajne staris en
la rando de l' mondo. La gajeco de Akakij Akakijeviĉ tre malkreskis. Li
surpaŝis la placon kun speco de nevola timo, kvazaŭ lia koro antaŭsentus
ion nebonan. Li rigardis malantaŭen kaj ambaŭflanken: ĉirkaŭ li estis
vera maro. “Mi prefere ne rigardu”, — li pensis kaj ekiris ferminte
la okulojn, kaj kiam li malfermis ilin por ekscii la distancon ĝis la
fino de la placo, li subite ekvidis, ke tre proksime antaŭ li staras iuj
viroj kun lipharoj, sed li ne povis bone distingi iliajn vizaĝojn. Liaj
okuloj nebuliĝis kaj la koro ekbategis en la brusto. “Sed la palto estas
mia!” — tondre voĉis unu el ili kaj kaptis lian kolumon. Akakij Akakijeviĉ
volis jam krii “Helpu!”, sed alia ulo metis al lia buŝo pugnon, same
grandan kiel la oficista kapo, kaj diris: “Ne provu krii!” Akakij Akakijeviĉ
nur sentis, ke oni demetas de li la palton, batas lin per genuo, kaj li
falis vizaĝe sur la neĝon sentante jam nenion. Post kelkaj minutoj li
rekonsciiĝis kaj ekstaris, sed apude jam estis neniu. Li sentis, ke en
la kampo estas malvarme kaj li ne havas la palton; li ekkriis, sed lia
voĉo, ŝajne, eĉ ne atingis la randojn de la placo. Perdinte la esperon,
sed plu kriante, li ekkuris tra la placo al la polica budo, apud kiu staris
policano, apoginte sin per sia halebardo, kaj rigardis, ŝajne kun scivolemo,
dezirante scii, por kia diabla celo al li de fore kuras krianta viro. Alkurinte,
Akakij Akakijeviĉ komencis krii per anhela voĉo, ke la policano dormas
kaj nenion gardas, ke li ne vidas kiel oni prirabas homon. La policano
respondis, ke li vidis nenion misan, kaj vidis nur kiel meze de la placo
lin haltigis du viroj, sed li pensis ke ili estis liaj konatoj; la policano
konsilis al li, anstataŭ vane insulti, morgaŭ veni al la kvartalestro,
kiu trovos la ŝtelinton de la palto. Akakij Akakijeviĉ alkuris hejmen
tute malordigita: liaj haroj, da kiuj li havis nur malmulte ĉe la tempioj
kaj nuko, tute hirtiĝis; liaj flankoj kaj pantalono estis neĝe makulitaj.
Lia maljuna mastrino, aŭdinte teruran frapadon sur la pordo, rapide ellitiĝis
kaj, surmetinte nur unu ŝuon, kuris por malfermi la pordon, pro modesteco
tenante per sia mano la noktorobon ĉe la brusto. Malferminte, ŝi faris
unu paŝon malantaŭen, vidante, kia estas Akakij Akakijeviĉ. Kiam li
rakontis, kio okazis, ŝi svingis la manojn kaj diris, ke li iru rekte
al la distrikta policestro, ĉar la kvartalestro trompos lin kaj nur ŝajnigos
serĉadon; li prefere iru rekte al la distrikta policestro, ja ŝi lin
konas, ĉar finnino Anna, kiu servis ĉe ŝi kiel kuiristino, eklaboris
nun kiel vartistino ĉe la policestro; la mastrino diris, ke ŝi ofte vidas
lin, kiam li preterveturas ilian domon, kaj ke li ĉiudimanĉe vizitas
la preĝejon, preĝas tie kaj samtempe gaje rigardas al ĉiu, kaj do li
laŭ ĉio devas esti homo bonkora. Aŭdinte tion, Akakij Akakijeviĉ triste
iris al sia ĉambro; kiel li pasigis la nokton, prefere juĝu tiu, kiu
kapablas almenaŭ iomete imagi tian staton. Frumatene li iris al la policestro,
sed oni diris ke tiu dormas; li venis je la deka horo — oni diris denove:
li dormas; li venis je la dek-unua horo — oni diris, ke la policestro
ne estas hejme; li venis je la tagmanĝa tempo — kaj skribistoj en la
antaŭĉambro ne volis enlasi lin kaj volis nepre scii, kiun aferon li
havas, kiu bezono venigis lin, kaj kio okazis. Finfine, Akakij Akakijeviĉ
decidis unuafoje en sia vivo montri la firmecon de la karaktero kaj rezolute
diris, ke li devas persone intervidiĝi kun la policestro, kaj ke ili ne
rajtas ne enlasi lin, kaj ke li plendos pri ili, kaj ili poste vidos la
efikon de la plendo. La skribistoj ne povis kontraŭdiri tion, kaj unu
el ili iris por inviti la policestron. La policestro tre strange akceptis
la rakonton pri la forrabo de la palto. Anstataŭ atenti la ĉefan punkton
en la afero, li komencis demandi, kial Akakij Akakijeviĉ iris tiel malfrue,
kaj ke li eble vizitis iun maldecan domon; rezulte Akakij Akakijeviĉ tute
konfuziĝis kaj foririnte tute ne sciis, ĉu oni vere enketos la kazon
pri la palto. Tiutage li tute ne estis en la oficejo (la solan fojon en
la vivo). Sekvatage li venis tute pala kaj vestita per sia malnova kapoto,
kiu iĝis eĉ pli plorinda. La rakonto pri la forrabo de la palto multajn
kortuŝis, kvankam kelkaj oficistoj uzis ĝin por denove ridi pri Akakij
Akakijeviĉ. Oni decidis kvesti por li, sed la kolektita sumo estis bagatela,
ĉar oficistoj jam tro multe elspezis, doninte monon por portreto de la
direktoro kaj por iu libro, laŭ instigo de sekciestro, kiu amikis kun
la aŭtoro de la libro — do, la sumo estis vere bagatela. Iu oficisto
pro karitato decidis helpi al Akakij Akakijeviĉ per bona konsilo. Li diris,
ke li ne iru al la kvartalestro, ĉar kvankam la kvartalestro povintus
iumaniere retrovi la palton, se li dezirus trovi favoron de la estroj,
sed tiuokaze la palto restos en la polico, se li ne pruvos laŭleĝe, ke
la palto apartenas al li; li prefere iru al certa
grava persono,
ĉar la grava persono, per skriba aŭ buŝa ordono al la respondecaj
personoj, povos pli sukcesigi la aferon. Ne havante alian eliron, Akakij
Akakijeviĉ decidis iri al la grava persono. Ĝis nun neniu scias,
kiun postenon havis la grava persono. Necesas scii, ke la grava
persono nur antaŭ nelonge iĝis grava persono, sed antaŭe li estis
malgrava persono. Ankaŭ tiutempe lia posteno ne estis konsiderata grava
kompare kun aliaj, pli gravaj postenoj. Sed ĉiam ekzistas iuj, kiuj taksas
grava tion, kio estas malgrava por ĉiuj ceteraj. Tamen li penis fortigi
la gravecon per multaj aliaj rimedoj, ekzemple: li ordonis, ke la malaltrangaj
oficistoj renkontu lin jam sur la ŝtuparo, kiam li matene estis venanta
al la oficejo; krome, neniu rajtis veni rekte al li, sed ĉio okazis laŭ
rigora ordo: kolegia registristo raportis al gubernia sekretario, la gubernia
sekretario pluraportis al titola konsilisto aŭ iu alia, kaj ke finfine
tiamaniere la afero pluvenu al li. Ja en la sankta Rusujo ĉiuj estas infektitaj
de imitemo, ĉiu simias kaj papagas sian estron. Oni rakontas, ke iu titola
konsilisto, kiun oni postenigis kiel estron de iu eta kancelario, tuj forbaris
en ĝi por si apartan ĉambron, nomis ĝin “ŝtata oficejo”, kaj starigis
ĉe la pordo iujn kapeldinerojn kun galonoj
kaj ruĝaj kolumoj, kiuj prenis la pordan anson kaj malfermis la pordon
al ĉiu kliento, kvankam en la “ŝtata oficejo” oni nur pene trovis
lokon por ordinara skribotablo. La manieroj kaj kutimoj de la grava
persono estis imponaj kaj majestaj, sed ne tro komplikaj. La ĉefa
bazo de lia sistemo estis severo. “Severo, severo kaj — severo”,
— li kutime diris kaj ĉe la lasta vorto li kutime tre gravmiene rigardis
al la vizaĝo de la alparolato. Tamen por tio tute mankis kaŭzo, ĉar
la dek oficistoj, kiuj konsistigis la tutan administran meĥanismon de
la kancelario, jam sen tio estis dece timigitaj. Rimarkinte lin malproksime,
ili forlasis siajn aferojn kaj soldatece staris, dum la estro trairis la
tutan ĉambron. Lia kutima parolado al la subalternuloj estis tre severa
kaj konsistis preskaŭ nur el tri frazoj: “Kiel vi aŭdacas? Ĉu vi scias,
kun kiu vi interparolas? Ĉu vi komprenas, kiu staras antaŭ vi?” Tamen
li estis bonanima homo, afabla kaj helpema al siaj kamaradoj, sed la generala
rango tute perturbis lin. Ricevinte la generalan rangon li iel perpleksiĝis,
perdis la vojon kaj tute ne sciis, kiel li kondutu. Kun siaj samranguloj
li estis normala homo, tre honesta, kaj multerilate eĉ ne stulta; sed
se en la societo estis homoj almenaŭ je unu rango malpli altaj ol li,
li fartis tre malbone: li silentis, kaj lia stato vekis kompaton, precipe
ĉar li mem sentis, ke li povus pasigi la tempon multe pli bone. Liaj okuloj
foje perfidis lian fortan deziron aliĝi al interesa konversacio aŭ kompanio,
sed lin haltigis la penso: ĉu eble tio estos troa liaflanke, eble familiara,
kaj ĉu li per tio damaĝos sian gravecon? Kaj pro tiu rezonado li ĉiam
restis en la sama silenta stato, nur malofte elbuŝigante iujn unusilabajn
sonojn, kaj pro tio li akiris la titolon de enuiga homo. Do, nia Akakij
Akakijeviĉ venis al tiu grava persono, sed li venis en tre maloportuna
tempo, tute malĝustatempe por si mem, sed ĝustatempe por la grava persono.
La grava persono tiutempe en sia kabineto tre gaje interparolis kun antaŭ
nelonge veninta malnova konato kaj amiko de la infaneco, kiun li ne vidis
dum kelkaj jaroj. Ĉi tiam oni raportis al li, ke venis iu Baŝmaĉkin.
Li abrupte demandis: “Kio li estas?” Oni respondis: “Iu oficisto”.
— “Ha! li atendu, nun mi ne havas tempon”, — diris la grava persono.
Sed necesas diri, ke la grava persono perfekte mensogis: li havis tempon,
li kaj lia amiko jam priparolis ĉion kaj jam delonge faris en la konversacio
longajn paŭzojn, nur frapetante unu la alian je la femuroj kaj dirante:
“Jen tiel, Ivano Abramoviĉ!” — “Jen ĉi tiel, Stefano Varlamoviĉ!”
Tamen li ordonis, ke la oficisto atendu, por montri al sia amiko, kiu jam
delonge forlasis la ŝtatan servon kaj konstante loĝis en sia vilaĝo,
kiom da tempo oficistoj atendas en lia akceptejo. Finfine satparolinte,
kaj eĉ pli satsilentinte kaj fuminte cigaron en tre oportuna fotelo kun
klinebla dorso, li kvazaŭ subite rememoris kaj diris al la sekretario,
kiu haltis ĉe la pordo kun traktendaj dokumentoj: “Ja tie, ŝajne, staras
oficisto; diru al li, ke li povas veni”. Ekvidinte la humilan aspekton
de Akakij Akakijeviĉ kaj ties malnovan uniformon, li subite turnis sin
al li kaj diris: “Kion vi deziras?” — per sia abrupta kaj firma voĉo,
kiun li antaŭe ekzercis en sia ĉambro, en soleco kaj antaŭ spegulo,
ankoraŭ unu semajnon antaŭ la ricevo de la nova posteno kaj generala
rango. Akakij Akakijeviĉ, kiu jam antaŭe sentis konvenan timon, iom konfuziĝis
kaj laŭ siaj ebloj, kiom permesis al li lia lango, klarigis, kun pli ofta
ol kutime aldono de la partikulo “tiel”, ke jen lia palto estis absolute
bona, kaj ke nun li estas priŝtelita per kontraŭhoma maniero, kaj ke
li nun adresas sin al li, por ke li per sia rekomendo iom tiel, skribu
al la estro de la peterburga polico aŭ al iu alia kaj retrovu la palton.
La generalo ial taksis tian konduton familiara.
— Ĉu vi, kara sinjoro, — li diris abrupte, — ne konas la ordon?
Kien vi venis? Ĉu vi ne scias, kiel oni devas trakti la aferojn? Vi devas
unue doni skriban raporton al la kancelario; poste ĝi atingos la fakestron,
poste la sekciestron, poste la sekretarion, kaj la sekretario donos ĝin
al mi…
— Sed, via ekscelenco, — diris Akakij Akakijeviĉ, strebante kolekti
la manplenon da kuraĝo, kiun li havis, kaj sentante ke li terure ŝvitis,
— mi aŭdacis ĝeni vian ekscelencon, ĉar la sekretarioj estas, tiel…
nefidinda popolo…
— Kio, kio, kio? — diris la grava persono. — Kie vi prenis vian
kuraĝon? Kie vi prenis tiajn ideojn? Tre violentaj iĝis junuloj rilate
al estroj kaj altranguloj!
La grava persono ŝajne ne rimarkis, ke Akakij Akakijeviĉ havas jam
pli ol kvindek jarojn, kaj ke li povas esti nomata junulo nur relative,
kompare kun sepdekjaruloj.
— Ĉu vi scias, al kiu vi parolas? Ĉu vi komprenas, kiu staras antaŭ
vi? Ĉu vi komprenas tion? Ĉu vi komprenas? Mi vin demandas.
Li stamfis kaj tiel altigis la voĉon, ke ektimus ne nur Akakij Akakijeviĉ.
Akakij Akakijeviĉ stuporiĝis, ŝanceliĝis, tutkorpe ektremis kaj ne
plu povis stari: se alkurintaj gardistoj ne subtenus lin, li falegus sur
la plankon; oni forportis lin preskaŭ senmova. Kaj la grava persono estis
kontenta, ĉar la efiko estis pli granda ol li atendis, kaj tute ebria
pro tio, ke lia vorto povas svenigi homon, strabe rigardis al sia amiko
por ekscii, kiel tiu taksas la aferon, kaj plezure vidis, ke lia amiko
estis en tre malcerta stato kaj komencis mem senti timon.
Akakij Akakijeviĉ tute ne memoris, kiel li iris malsupren laŭ la ŝtuparo
kaj venis al la strato. Li sentis nek la manojn, nek la piedojn. Li neniam
en sia vivo estis tiel forte skoldita de generalo, tiom pli de fremda generalo.
Kun la buŝo malfermita, ofte forlasante trotuaron, li iris tra neĝoŝtormo,
fajfanta sur la stratoj; laŭ la peterburga kutimo vento blovis al li de
ĉiuj kvar flankoj, el ĉiuj stratetoj. Pro la vento li tre rapide ricevis
anginon kaj venis hejmen, ne povante diri eĉ unu vorton; lia vizaĝo ŝveliĝis,
kaj li enlitiĝis. Tiel draste efikas foje la konvena skoldado! Sekvatage
li havis fortan febron. Danke al la grandanima helpo de la peterburga klimato
la malsano progresis pli rapide, ol oni povus atendi. Veninta doktoro,
palpinte al li la pulson, trovis neniun alian solvon ol preskribi fomentadon
nur por tio, ke la malsanulo ne restu sen la salubra helpo de la medicino;
tamen samtempe la doktoro anoncis ke li nepre mortos post unu tago kaj
duono. Poste li turnis sin al la mastrino kaj diris: “Vi, karulino, ne
perdu la tempon kaj jam nun mendu por li pinan ĉerkon, ĉar la kverka
ligno estos por li tro kosta”. Ne estas konate, ĉu Akakij Akakijeviĉ
aŭdis tiujn fatalajn vortojn, kaj se li aŭdis, ĉu ili konsternis lin,
ĉu li domaĝis sian mizeran vivon — ĉar li konstante deliris kaj febris.
Tre strangaj vizioj senĉese halucinis lin: jen li vidis Petroviĉon kaj
mendis al li palton kun iuj kaptiloj kontraŭ ŝtelistoj, kiuj senĉese
ŝajnis al li esti sub lia lito, kaj li ĉiuminute petis la mastrinon eltiri
unu ŝteliston eĉ el sub lia litkovrilo; jen li demandis, kial antaŭ
li pendas lia malnova kapoto, ja li havas la novan palton; jen al li ŝajnis,
ke li staras antaŭ la generalo, aŭskultante la konvenan skoldadon kaj
dirante: “Jes, mi kulpas, via ekscelenco!”; jen li eĉ aĉe blasfemis,
dirante teruregajn vortojn, pro kiuj la maljuna mastrino, kiu neniam aŭdis
de li ion similan, krucosignadis sin, precipe ĉar tiuj vortoj sekvis tuj
post “via ekscelenco”. Poste li parolis tute galimatie, kaj oni tute
ne povis lin kompreni, sed oni konjektis, ke liaj senordaj vortoj kaj pensoj
rilatis nur al la palto. Finfine, la malfeliĉa Akakij Akakijeviĉ faris
sian lastan elspiron kaj mortis. Oni sigelis nek lian ĉambron, nek lian
posedaĵon, unue, ĉar li ne havis heredantojn, kaj due, ĉar lia heredaĵo
estis tre malgranda, nome: fasko da anseraj plumoj, dudeko da oficejaj
paperfolioj, tri paroj da ŝtrumpetoj, du aŭ tri butonoj, forŝiriĝintaj
de lia pantalono, kaj la kapoto jam konata al la leganto. Neniu scias,
kiu heredis tion; mi konfesas ke eĉ la rakontanto de ĉi tiu historio
ne interesiĝis pri tio. Akakij Akakijeviĉ estis forveturigita kaj entombigita.
Peterburgo restis sen Akakij Akakijeviĉ, kvazaŭ li neniam vivus en ĝi.
Mortis kaj malaperis la estulo, de neniu defendita, por neniu kara, neniun
interesinta, ne atentiginta eĉ la naturscienciston, kiu ordinaran muŝon
surpingligas kaj rigardas per mikroskopo; la estulo, kiu humile elportis
la mokojn de kancelarianoj kaj kiu sen iu eksterordinara kaŭzo iris en
la tombon; la estulo, al kiu tamen antaŭ la vivofino aperis hela gasto
en la formo de la palto, vigliginta por momento lian kompatindan vivon,
kaj sur kiun poste falis neelportebla malfeliĉo, same kiel ĝi falas sur
carojn kaj mondregantojn… Kelkajn tagojn post lia morto al lia hejmo
el la departemento estis sendita gardisto kun ordono senprokraste veni
pro la peto de la estro; sed la gardisto revenis sola kaj raportis, ke
tiu ne plu povas veni; al la demando “kial?” li respondis per la vortoj:
“Ja tiel, li jam mortis, kaj oni entombigis lin antaŭ tri tagoj”.
Tiel en la departemento oni eksciis pri la morto de Akakij Akakijeviĉ,
kaj jam sekvatage sur lia loko sidis nova oficisto, multe pli alta kaj
skribanta literojn ne per lia rekta skribmaniero, sed multe pli malrekte
kaj oblikve.
Sed neniu povis imagi, ke per tio ne finiĝis la historio de Akakij
Akakijeviĉ, kaj ke al li estis destinite brue vivi ankoraŭ kelkajn tagojn
post sia morto, kvazaŭ rekompence pro la vivo, kiun neniu rimarkis. Sed
tio okazis, kaj nia mizera historio neatendite ricevis fantastan finon.
En Peterburgo kuris onidiro, ke ĉe la ponto Kalinkin kaj trans ĝi nokte
ekaperis mortinto sub la aspekto de oficisto, kiu, serĉante ian ŝtelitan
palton, tiupretekste forŝiras de ĉiuj, sen atenti la postenojn kaj rangojn,
ĉiajn paltojn: katfelajn, kastorfelajn, vatitajn, procionfelajn, vulpofelajn,
peltaĵojn ursofelajn — do el ĉiuj feloj kaj ledoj, kiujn la homoj elpensis
por protekti la propran haŭton. Iu oficisto el tiu departemento propraokule
vidis la mortinton kaj rekonis en li Akakijon Akakijeviĉ; sed tiu rekono
tiel timigis lin, ke li tuj ekkuregis kiel leporo kaj pro tio ne povis
bone pririgardi, vidinte nur ke tiu minacis lin per la fingro. De ĉiuj
flankoj senĉese venis plendoj ke la dorsojn kaj ŝultrojn de ne nur titolaj
konsilistoj (tio estus tolerebla), sed eĉ de sekretaj konsilistoj, atakas
frosto pro la nokta forŝirado de paltoj. La polico ordonis uzi ĉiujn
rimedojn por kapti la mortinton viva aŭ morta kaj severege puni lin, por
ke aliaj ne sekvu lian ekzemplon, kaj oni preskaŭ sukcesis. Iu policano
en la strateto Kirjuŝkin kaptis la mortinton je la kolumo ĉe la krimfaro,
kiam tiu estis forŝironta denskatunan palton de iu eksmuzikisto, kiu iam
fajfadis fluton. Kaptinte lin je la kolumo, la policano krie alvokis du
kolegojn kaj komisiis al ili teni la kaptiton, dum li mem estis ŝovinta
la manon en sian boton por elpreni de tie tabakujon kaj refreŝigi sian
sesfoje frostigitan nazon; sed la tabako estis tiel akra, ke eĉ la mortinto
ne eltenis ĝin. Kiam la policano ŝtopis perfingre sian dekstran nazotruon
kaj per la maldekstra ensnufis duonan manplenon da tabako, la mortinto
fortege ternis kaj tute malsekigis iliajn okulojn. Dum ili viŝadis la
okulojn per siaj pugnoj, la mortinto malaperis senspure, kaj ili eĉ ne
sciis, ĉu ĝuste lin ili tenis per siaj manoj. Post tio la policanoj eksentis
tian teruron pri la mortintoj, ke ili timis kapti eĉ vivantojn kaj nur
kriis de malproksime: “Ho, ci, iru cian vojon!” — kaj la mortinta
oficisto komencis aperi eĉ cis la ponto Kalinkin, kaŭzante grandan timon
al ĉiuj malkuraĝuloj. Tamen ni tute forgesis la gravan personon,
kiu efektive estis eble la ĉefa kaŭzo de la fantasta direkto de la tute
reala historio. Sed unue la justeco postulas, ke ni diru, ke, baldaŭ post
la foriro de la kompatinda kaj skoldegita Akakij Akakijeviĉ, la grava
persono sentis ion similan al bedaŭro. Kompato ne estis fremda al
li; lia koro ja havis kapablojn je bono, kvankam lia rango ofte malebligis
ilian aperon. Li eĉ ekpensis pri Akakij Akakijeviĉ tuj post la foriro
de la alveninta amiko. Kaj de tiu tempo preskaŭ ĉiutage en lia menso
aperis la pala Akakij Akakijeviĉ, kiu ne eltenis la ofican skoldadon.
La penso pri Akakij Akakijeviĉ tiel maltrankviligis lin, ke post unu semajno
la grava persono eĉ sendis al li oficiston por ekscii, kiel li fartas
kaj kiel eblas vere helpi lin; kaj kiam oni raportis, ke Akakij Akakijeviĉ
mortis pro subita febro, la grava persono estis konsternita: li rimorsis
kaj la tutan tagon estis mishumora. Dezirante iom distriĝi kaj forgesi
la malagrablan impreson, li iris vespere al unu el siaj konatoj kaj trovis
ĉe li decan kompanion, kaj estis tre bone, ke tie preskaŭ ĉiuj estis
samrangaj kun li, do li estis tute libera. Tio mirinde influis lian humoron.
Li senkateniĝis, agrable parolis, estis afabla — resume, li tre agrable
pasigis la vesperon. En la vespermanĝo li trinkis du glasojn da ĉampano
— kaj estas konate, ke tiu rimedo bone gajigas la homon. La ĉampano
puŝis lin al agoj senprokrastaj, nome: li decidis dume ne reveni hejmen
sed veturi al sia konatino Karolina Ivanovna, kiu ŝajne havis germanan
devenon kaj al kiu li rilatis tre amike. Necesas diri, ke la grava persono
jam estis nejuna viro, bona edzo kaj respektinda familiopatro. Liaj du
filoj, unu el kiuj jam servis en kancelario, kaj lia ĉarma filino kun
iom kurba, sed bela nazo ĉiutage venis al li por kisi lian manon kaj diri:
“bonjour, papa”. Lia edzino, ankoraŭ freŝa
virino kaj tute ne malbela, unue donis al li sian manon por kisado kaj
poste kisis lian manon. Sed malgraŭ tio, ke la grava persono estis kontenta
pri la familiaj teneraĵoj, li trovis konvena havi por amikaj rilatoj konatinon
en alia urboparto. Ŝi estis nek pli juna, nek pli bela ol lia edzino;
sed en la mondo ekzistas aferoj, kiujn ni ne devu juĝi. Do, la grava persono
iris malsupren laŭ la ŝtuparo, enslediĝis kaj diris al sia koĉero:
“Al Karolina Ivanovna”, — kaj mem komforte kovris sin per sia varma
palto kaj restis en tiu agrabla stato, kiu por la rusa homo estas la plej
bona el ĉiuj elpenseblaj statoj: oni sidas pensante pri nenio, kaj en
la kapon libere enrampas tre agrablaj pensoj, kaj oni mem ne devas serĉi
kaj trovi tiajn pensojn. Tre kontenta, li iom rememoris ĉiujn gajajn momentojn
de la pasinta vespero, ĉiujn vortojn, kiuj ridigis la negrandan kompanion;
multajn el ili li eĉ ripetis duonvoĉe kaj trovis ilin same ridindaj kiel
antaŭe; kaj pro tio ne estas mirinde, ke li mem sincere ridis. Tamen lin
de tempo al tempo ĝenis fortaj puŝoj de vento, kiu, aperinte de Dio-scias-kie
kaj pro nekonata kaŭzo, tranĉis la vizaĝon kaj ĵetis al ĝi neĝoflokojn,
plenblovis la kolumon de la palto kiel velon, aŭ ĵetegis ĝin kun supernatura
forto sur lian kapon, donante al li klopodojn pri ordigo de la kolumo.
Subite la grava persono sentis, ke iu tre forte kaptis lian kolumon. Turninte
sin, li vidis nealtan viron en malnova trivita uniforma jako, kaj terurite
rekonis, ke jen estas Akakij Akakijeviĉ. La vizaĝo de la oficisto estis
neĝe blanka kaj aspektis kiel vizaĝo de mortinto. Sed la teruro de la
grava persono superis ĉiujn limojn, kiam li vidis ke la buŝo de la mortinto
kurbiĝis kaj, blovinte al li la teruran odoron de la tombo, ekparolis
jene: “Ha, jen ci, finfine! Finfine, mi cin tiel, kaptis je la kolumo!
Ja ĝuste cian palton mi bezonas! Ja ci ne klopodis pri mia palto kaj eĉ
skoldis min — redonu do cian palton!” La kompatinda grava persono
preskaŭ mortis. Kvankam li montris sian firman karakteron en la kancelario
kaj ĝenerale antaŭ subuloj, kaj kvankam ĉiu, vidinte liajn figuron kaj
virecan aspekton, diris: “Ho, kia karaktero!” — nun, simile al multaj
posedantoj de heroa aspekto, li sentis tian timon, ke li ne senkaŭze ektimis
ian doloran afekcion. Li mem forĵetis la palton de sur siaj ŝultroj kaj
kriis al la koĉero fremdavoĉe: “Rapidegu hejmen!” La koĉero, aŭdinte
la voĉon, kiu sonas nur je krizaj minutoj kaj kiun eĉ akompanas io pli
peza, por ĉiu okazo kaŝis sian kapon inter la ŝultroj, svingis la vipon
kaj sage kurigis la sledon. Post iom pli ol ses minutoj la grava persono
jam estis antaŭ la enirejo de sia domo. Pala, timigita kaj senpalta, li
anstataŭ al Karolina Ivanovna venis al si, apenaŭ sukcesis treni sin
al sia ĉambro kaj tre maltrankvile pasigis la nokton, kaj pro tio sekvatage
ĉe la matena teo la filino malkaŝe diris al li: “Paĉjo, hodiaŭ vi
estas tute pala”. Sed la paĉjo silentis kaj al neniu diris eĉ unu vorton
pri tio, kio okazis al li, kie li estis, kaj kien li intencis veturi. Tiu
evento tre impresis lin. Li komencis multe malpli ofte diri al siaj subalternuloj:
“Kiel vi aŭdacas? Ĉu vi komprenas, kiu estas antaŭ vi?”; kaj li
diris tiujn vortojn nur aŭskultinte, pri kio temas. Sed eĉ pli rimarkinde
estas, ke post tiu tempo la mortinta oficisto ĉesis aperi: evidente la
generala palto bone taŭgis al li; almenaŭ oni ne plu aŭdis, ke iuj forŝiris
ies paltojn. Tamen multaj agemaj kaj zorgemaj homoj tute ne volis trankviliĝi
kaj parolis, ke urborande plu aperas la mortinta oficisto. Efektive, iu
kolomna
policano vidis propraokule tion, kio ŝajnis fantomo. Sed li estis
denaske tiel malforta, ke foje lin faligis ordinara matura porkido, elkurinta
el ies privata domo; tio ridigis ĉiujn apudajn fiakristojn, kaj li postulis,
ke ili pro tiuj mokoj pagu al li po unu groŝo por tabako. Do, pro sia
malforteco la policano ne kuraĝis haltigi lin kaj nur sekvis lin en mallumo,
ĝis la fantomo finfine rigardis malantaŭen kaj diris: “Kion vi volas?”
— kaj montris tian grandan pugnon, kian ne havas vivantoj. La policano
respondis: “Nenion”, kaj tuj retroiris. La fantomo, kiu havis grandegajn
lipharojn kaj estis pli alta ol la oficisto, direktis siajn paŝojn, ŝajne,
al la ponto Obuĥov kaj tute mal aperis en la nokta mallumo.
Tradukis el la rusa lingvo
Notoj
Palto (Шинель) aperis en la tria volumo de la Verkoj de Nikolaj Gogol (1942). Pavel Annenkov (1813–1887)
rakontis, ke Gogol verkis ĝin sub influo de anekdoto pri oficisto, pasia
ĉasisto, kiu aĉetis multekostan pafilon kaj perdis ĝin en ĉasado, ne
uzinte ĝin eĉ unu fojon; pro tio li tre ekmalsanis kaj resaniĝis, kiam
liaj kolegoj aĉetis por li novan pafilon.
…ni prefere nomu… En la klasika rusa literaturo, la aŭtoro ofte rakontis en ni-maniero.
…kun vizaĝkoloro kiun oni nomas hemoroida… Griza-flava koloro.
ŝuo (ruse).
…eĉ la bofrato… Senedzina Baŝmaĉkin ne povis havi bofraton.
Lia nomo estis Akakij Akakijeviĉ. Probable
ĝi ŝajnas al la leganto iom stranga… Kvankam Akakij memorigas la
ruson pri kakaĵo kaj kakado, en la lingvo greka ĝi signifas: pacema,
nemalica, humila — efektive, duoble humila, pro la sameco de la persona
kaj patra nomoj de Baŝmaĉkin. Humileco estis la ĉefa trajto de Akakij
el Sinajo, kies vivon priskribis en la sesa jarcento Johano el Sinajo en
traktaĵo Ŝtuparo. Laŭ ĝi, Akakij en monaĥejo humile elportis
la kruelan traktadon de sia maljuna mentoro. Post la morto de Akakij la
maljunulo demandis: “Frato Akakij, ĉu vi mortis?” Akakij respondis:
“Patro, ĉu povas morti humila monaĥo?” La maljunulo plorante falis
teren kaj poste virte loĝis en kelo apud la ĉerko de Akakij, ripetante
al aliaj monaĥoj: “Mi mortigis…” Cetere, en la manuskripto Akakij
Akakijeviĉ havis familinomon Tiŝkeviĉ, de la vorto tiŝajŝij (R
тишайший) — mallaŭta, kvieta, humila.
…laŭregule bapti la infanon. En
la rusortodoksa eklezio, oni donis la nomojn laŭ la sanktula nomlisto.
En tiu listo por 23 mar estas neniu el la menciitaj nomoj, do ili ne povis
esti en la kalendaro; ĝi estas la tago de Nikon.
…lia mastrino… Luigantino.
…insigno honora… Honora insigno pro longa ŝtata civila servado.
…kiel la koloj de la gipsaj katidoj
kun ŝanceliĝantaj kapoj, dekojn da kiuj rusaj alilandanoj portas sur
siaj kapoj. Fremdlandaj stratvendistoj de bagatelaĵoj kaj ludiloj
portis siajn varojn sur specialaj pletoj, kiujn ili portis surkape.
…la monumento de Falconet…
La bronza monumento de Petro la Granda, skulptita de Etienne Maurice Falconet
(1716–1791) en 1774–1778, estis inaŭgurita en la Senata Placo en 1782
kaj baldaŭ fariĝis unu el la simboloj de Peterburgo. Pri ĝi oni rakontas
legendojn kaj anekdotojn; en La kupra rajdanto (1833; la Esperanta
traduko de S. Rublov aperis en: A.S. Puŝkin. [Elektitaj verkoj]. Jaroslavlj,
2002, pĝ. 190–203) de Puŝkin la monumento forlasas sian lokon kaj persekutas
Eŭgenon (li estas diversaspekte simila al Akakij Akakijeviĉ).
“Ne enŝoviĝas, barbarino, vi jam tedegis min, fiulino!” Fadeno (R нитка) estas ingenra en la rusa lingvo.
…tiu kunulino estis neniu alia ol dikvata
palto… Baŝmaĉkin rilatas al la nova palto kiel al virino (шинель
en la rusa lingvo estas ingenra) kaj kiel al anĝelo (la “hela gasto”,
pĝ 130, estas kutima rusortodoksa alnomo de la anĝelo). La “aŭdaca
ideo” pri mustela kolumo (pĝ. 121) enhavas ideon pri fianĉiĝo (mustelo
estas unu el la rusaj kaj ukrainaj simboloj de la fianĉino, kiun oni “aĉetis”, interalie, per mustela felo).
Li prenis la palton el sia naztuko… Tiam viroj havis grandajn naztukojn (vd. ankaŭ pĝ. 204).
…sur la ŝultrojn… Tiaspeca palto estis portebla ankaŭ kiel senmanika mantelo.
…oni devas aspergi la novan palton… Laŭ kutimo, kiu konserviĝis en Ruslando ĝis la nuna tempo, oni regalas per alkoholaĵo kolegojn kaj samhejmanojn por ke la aĉetaĵo estu longe kaj senprobleme uzata.
kapeldinero (G Kapelldiener R Капельдинер). Oficisto en teatro aŭ koncertejo, kiu kontrolas biletojn kaj zorgas pri ordo en la spektejo.
bonan tagon, paĉjo (fr.)..
kolomna policano. Policano el urboparto Kolomna, situanta sur la insuloj Matisov, Galernyj, Starokolomenskij kaj Novokolomenskij kun dudeko da pontoj. Pro ĝi Peterburgo estis nomata “la norda Venecio”.
Rusa novelaro. Kaliningrad: Sezonoj, 2003. paĝoj 111–134.
© Aleksander Korĵenkov, 2003.
Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio por peti permeson.
Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo
|