Kato kaj vulpino

Rusa popola fabelo

Antaŭ multaj jaroj vivis kampulo. Li havis katon, tamen petoleman terure! Tiu kato tedis la kampulon. La kampulo longe pensis, rezonis, poste prenis la katon, metis en la sakon, ŝnuris ĝin kaj portis en arbaron. Alportinte, li lasis la katon en la arbaro, ke li ne revenu.

La kato longe vagis kaj trafis dometon, en kiu iam loĝis arbaristo. Li grimpis en subtegmenton, kaj komencis ripozi tie; dezirante manĝi li iris en arbaro por kapti birdetojn kaj musojn, satiĝinte, li revenis subtegmenten, kaj denove ripozis senĉagrene.

Foje la kato promenis kaj renkontis vulpinon; ŝi ekvidis la katon kaj miris:

— Multajn jarojn mi loĝas en la arbaro, sed neniam vidis tian beston.

Ŝi klinis sin antaŭ la kato kaj demandis:

— Diru, belheroo, kio vi estas, pro kia okazo venis ĉi tien, kaj per kiu nomo oni vin honoras?

La kato fiere hirtigis la harojn kaj diris:

— Mi estas sendita al vi el siberiaj arbaroj kiel ĉefo, oni nomas min Katofeo Ivanoviĉ.

— Ho, Katofeo Ivanoviĉ, — diris la vulpino, — mi ne sciis, nek konis vin; sed venu bonvole al mi por gasti.

La kato iris al la vulpino. Ŝi venigis lin en sian truon, regalis per ĉasaĵoj, kaj mem komencis pridemandi lin:

— Diru, Katofeo Ivanoviĉ, ĉu vi estas edzo aŭ fraŭlo?

— Fraŭlo, — respondis la kato.

— Ankaŭ mi estas vulpino-fraŭlino, edzinigu min al vi.

La kato konsentis, kaj ili aranĝis ĝojan festenon.

La sekvan tagon la vulpino foriris serĉi provizon por pluvivi kun la juna edzo, kaj la kato restis hejme. La vulpino kuris kaj trafis lupon, kiu ekamindumis ŝin.

— Kie vi estis, baptanino? En ĉiun truon mi min ŝovis, tamen vin nenie trovis.

— Lasu min, stultulo! Por kio vi amindumas? Antaŭe mi estis vulpino-fraŭlino, sed nun — laŭleĝa edzino.

— Al kiu vi edziniĝis, Lizabeta Ivanovna?

— Ĉu vi ne scias, ke oni sendis al ni el siberiaj arbaroj ĉefon — Katofeo Ivanoviĉ? Kaj mi nun estas edzino de l' ĉefo.

— Ne, mi ja ne scias, Lizabeta Ivanovna. Ĉu kaj kiel eblas lin ekvidi?

— Hu! Mia Katofeo Ivanoviĉ estas ege kolerema: se iu estos ne laŭ lia plaĉo, li tiun tuj formanĝos. Faru jene: pretigu ŝafon kaj portu ĝin al li kiel saluton. La ŝafon restigu, sed kaŝu vin mem, ke li vin ne rimarku; aliel, baptano, vi fartos tre malbone!

La lupo forkuris por ŝafo.

La vulpino iris plu, kaj renkonte al ŝi aperis la urso, kiu komencis amindumi ŝin.

— Kial vi, stulta, kurbokrura Miĉjo, tuŝas min? Antaŭe mi estis vulpino-fraŭlino, sed nun — laŭleĝa edzino.

— Al kiu vi edziniĝis, Lizabeta Ivanovna?

— Al tiu, kiun oni sendis al ni el siberiaj arbaroj kiel ĉefon, laŭnome Katofeo Ivanoviĉ — ĝuste al tiu mi edziniĝis.

— Ĉu eblas ekvidi lin, Lizabeta Ivanovna?

— Hu! Mia Katofeo Ivanoviĉ estas ege kolerema: se iu estos ne laŭ lia plaĉo, li tiun tuj formanĝos. Paŝu, pretigu bovon kaj portu ĝin al li kiel saluton; la lupo intencas alporti ŝafon. Faru jene: metu la bovon, sed mem kaŝiĝu, ke Katofeo Ivanoviĉ vin ne rimarku, aliel, baptano, vi fartos tre malbone!

La urso ektrenis sin por bovo.

La lupo alportis ŝafon, senfeligis ĝin, enpensiĝis kaj ekvidis: la urso rampas kun bovo.

— Saluton, baptano Mikelo Ivanoviĉ!

— Saluton, baptano Leo! Ĉu vi vidis la vulpinon kun la edzo?

— Ne, baptano, kvankam mi longe atendas.

— Iru kaj voku.

— Ne, mi ne iros, Mikelo Ivanoviĉ! Iru mem, vi pli kuraĝas, ol mi.

— Ne, baptano Leo, mi ne iros.

Subite kaj neatendite — aperis kuranta leporo. La urso tuj alkriis lin:

— Hej, ĉi tien, longorela diableto!

La leporo ektimis kaj alkuris.

— Nu, bubo longorela, ĉu vi scias, kie loĝas la vulpino?

— Jes, Mikelo Ivanoviĉ.

— Iru rapide kaj diru al ŝi, ke Mikelo Ivanoviĉ kun baptano Leo jam delonge atendas ŝin kun la edzo, volas saluti ŝin per ŝafo kaj bovo.

La leporo fulmrapide kuris al la vulpino. La urso kaj lupo ekpensis, kiel eblas kaŝiĝi. La urso diris:

— Mi grimpos la pinon.

— Sed mi kion faru? Kien mi? — demandis la lupo. — Ja mi neniel povos surgrimpi arbon! Mikelo Ivanoviĉ! Kaŝu min, bonvole, ie, savu min.

La urso metis lin inter arbustoj, kovris per amaso da sekaj folioj, mem grimpis sur la pinpinton kaj komencis observi: ĉu venas Katofeo kun la vulpino. Intertempe la leporo alkuris la vulpinan truon, frapis la pordon kaj diris al la vulpino:

— Mikelo Ivanoviĉ kun baptano Leo Ivanoviĉ sendis min por diri, ke ili jam pretas, atendas vin kun la edzo, volas saluti vin per ŝafo kaj bovo.

— Iru, longorela, ni tuj venos!

Jen aperis la kato kun la vulpino. La urso rimarkis ilin kaj diris al la lupo:

— Jen, baptano Leo Ivanoviĉ, venas la vulpino kun la edzo: kiom eta li estas!

La kato alvenis kaj tuj ĵetis sin sur la bovon, lia felo hirtiĝis, kaj li komencis ŝiri la viandon kaj per dentoj, kaj per ungoj, kaj murmuri kvazaŭ kolerante:

— Murrr! Murrr!

La urso ektimis:

— Malgranda, sed murrrdema. Ni por li bovon kaj ŝafon murdis, kaj li nin mem murdi volas!

La lupo ekdeziris rigardi al Katofeo Ivanoviĉ, sed vidis nenion tra la folioj. Kaj li komencis formovi foliojn, sed la kato ekaŭdis la foliojn susuri, opiniis, ke tie estas muso, eksaltis kaj unge kroĉiĝis al la lupa muzelo.

La lupo saltstariĝis, kaj forgalopis senrevene.

La kato mem ektimis kaj saltis ĝuste al la arbo, sur kiu estis la urso.

“Ho, — pensis la urso, — ankaŭ mi estas rimarkita”.

Mankis tempo por malsupren grimpi, kaj fidante la sorton, li kraŝis de l'arbo sur la teron, saltleviĝis kaj forkuris. Kaj la vulpino kriis post ilin:

— Tio estas nur komenco! Pretiĝu!

Ekde tiam ĉiuj bestoj ektimis la katon. La kato kaj la vulpino ricevis viandon por la tuta vintro kaj vivis la vivon komfortan kaj senzorgan; ankaŭ nun ili vivas riĉe kaj feliĉe.

Tradukis el la rusa la traduka rondo de la Urala Esperanto-Societo,
sekretario Tatjana Kulakova

La Ondo de Esperanto. 1997. №4 (35).


Se vi deziras publikigi ĉi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo