Solzhenitsyn

La Paska Krucirado

Novelo de Aleksandr Solĵenicin

 

Doktuloj nun instruas, ke ne indas ĉion pentri skrupule, kiel en la realo. Ke por tio ekzistas kolora fotografio. Ke necesas per kurbaj linioj kaj kombinoj de trianguloj kaj kvadratoj reprodukti la esencon de objekto anstataŭ ĝin mem.

Sed mi ne plene komprenas, kia kolora fotaĵo elektos por ni konscie necesajn vizaĝojn kaj enkadrigos la tutan paskan kruciradon de la patriarka preĝejo en Peredelkino duonan jarcenton post la socialisma revolucio. Nur ĉi tiu hodiaŭa paska krucirado klarigus al ni multon, se ni ĝin bildigus en plej malnova pentromaniero, eĉ sen trianguloj.

Duonan horon antaŭ la diservo la ĉebarila placeto de l' patriarka preĝejo de la Transfiguriĝo aspektas kiel trotplaceto antaŭ dancejo en fora misfama laborista loĝloko. Knabinoj en koloraj kaptukoj kaj sportaj pantalonoj (nu, ankaŭ en jupoj ĉeestas), laŭtvoĉaj, iradas triope, kvinope; jen ili provas eniri en la preĝejon, sed plenplene estas tie, en la antaŭnavo de frua vespero maljunulinoj okupis lokojn, la knabinoj interbojiĝas kun la maljunulinoj kaj eliras eksteren; jen ili ĉirkaŭiradas laŭ la preĝeja korto, aklamas senhonte, intervokas de malproksime kaj trarigardas verdajn, helruĝajn kaj blankajn fajretojn, lumigitaj ĉe eksteraj surmuraj ikonoj kaj ĉe tomboj de episkopoj kaj ĉefpresbiteroj.

Kaj knaboj — altstaruraj kaj etkreskaj — ĉiuj havas mienojn de venkintoj (kiun ili venkis en iliaj dek kvin aŭ dudek jaroj? Eble nur per diskoj en hokeajn golujojn?), preskaŭ ĉiuj portas kepojn, ĉapojn, se iu kapo ne estas kovrita, do ne tie ĉi demetis sed tiel kutime iras. Ĉiu kvara estas vapor-kapa, ĉiu deka ebrias, ĉiu dua fumas, fumas fimaniere, algluinte per salivo cigardeon al la suba lipo. Kaj jam antaŭ incensado, anstataŭ ĝi, grizaj nuboj de tabaka fumo leviĝas en elektra lumo de preĝeja korto en la paskan ĉielon, plenan de grizbrunaj, senmovaj nubegoj. Ili kraĉas asfalten, por amuzo interpuŝiĝas, laŭte fajfas, iuj eĉ blasfemas, kelkaj akompanate de portebla radioricevilo vigle danc-skuiĝas, iuj brakumas siajn amikinojn ĉe trapasejo, kaj unu de la aliaj tiujn knabinojn fortiradas, kaj aroge interrigardas; kaj atendeblas, ke jen-jen ili kaptos tranĉilojn: komence unu kontraŭ la alia, kaj poste kontraŭ la kredantoj. Tial, ke la kredantojn tiuj gejunuloj traktas ne tiel kiel junaj la maljunulojn, ne kiel gastoj la mastrojn, sed kiel mastroj traktas muŝojn.

Tamen ĉio pasas sen tranĉiloj — tri-kvar milicanoj por formala ordo promenas tie kaj ĉi tie. Kaj sakroj aŭdiĝas ne aklame tra la tuta korto, sed normalvoĉe, en kora rusa konversacio. Tial la milicanoj ne vidante ekstremaĵojn amike ridetas al la juna generacio. Ne devas ja la milicanoj cigaredojn elŝiri el dentoj kaj forŝovi ĉapelojn de la kapoj. Ja ĉio okazas surstrate, kaj la rajto malkredi je Dio estas gardata de la Konstitucio. La milicanoj honeste kredas, ke ili ne havas kaŭzon por enmiksiĝi — krima faro mankas.

La kredantoj, alpremitaj al tombeja barilo kaj al la preĝejaj muroj, ne nur ne intencas kontraŭdiri, sed ili ĉirkaŭrigardas timeme, ke oni ne piku ilin, ke oni ne postulu de sur brako horloĝon, laŭ kiu ili kontrolas la lastajn minutojn ĝis la resurekto de Kristo. Tie ĉi, ekster la templo, ili, kredantoj, estas pli malmultaj ol arogaj, tumultaj senhontuloj. Ili estas timigitaj kaj premitaj pli draste ol dum la tatara jugo.

La tataroj verŝajne ne opresis tiel en la Hela Antaŭmatena Diservo.

Krimlimo ne estis atingita, kaj la rabo daŭras sensange, kaj la animan ĉagrenon kaŭzas tiuj fie kurbigitaj lipoj, aroga babilado, ridego, flirtado, trapalpado, fumado, kraĉado je du paŝoj de la suferoj de Kristo. Kaj tiu venka-malestima aspekto, kun kiu la flavbekuloj venis gapi, kiel iliaj geavoj ripetas la ritojn de la prauloj.

Inter la kredantoj rimarkeblas unu-du mildaj judaj vizaĝoj. Eble ili estas baptitaj, eble fremdaj. Singarde observante, ankaŭ ili atendas la kruciradon.

Judojn ni ĉiuj insultas, judoj al ni ĉiam malhelpas, sed prefere ĉirkaŭrigardu: kiajn rusojn ni intertempe edukis? Ĉirkaŭrigardu — kaj vi stuporiĝos.

Kaj ŝajnas ja, ke ili ne estas sturmuloj de la tridekaj jaroj, ne tiuj, kiuj paskajn kukojn ŝiris el la manoj kaj ululis diableske — ne! La nunaj estas kvazaŭ scivolemaj: televida hokea sezono finiĝis, la futbala ne komenciĝis, estas enue — jen ili ŝovas sin al giĉeto, kie oni vendas kandelojn, dispuŝante la kredantojn kvazaŭ sakojn kun brano kaj, insultante la “preĝejan komercon”, aĉetas ial kandelojn.

Nur unu afero estas stranga: ili ĉiuj estas alveturintaj, sed ĉiu konas unu la alian laŭnome. Kiel ili tiel sukcesis akordiĝi? Ĉu ili estas el sama uzino? Ĉu tie ĉeestas ankaŭ ilia komsomolestro? Ĉu eble tiuj horoj al ili estas kalkulotaj kiel deĵorado en ordogarda taĉmento?

Eksonoras la sonorilo super la kapoj per fortaj batoj, sed iel surogate: la batoj estas ladaj, sed ne plensonaj kaj profundaj. La sonorilado anoncante la kruciradon.

Kaj tuj ektorentis! Tute ne kredantoj, sed denove tiu muĝanta junularo. Nun ili duoble, trioble amasiĝas en la korto, ili rapidas, mem ne sciante, kion ili serĉas, kiun flankon okupi, de kie komenciĝos la Irado. Ili ekbruligas ruĝajn paskajn kandeletojn, kaj de tiuj kandeloj, ili fajrigas cigaredojn — jen tiel! Ili tumultas, kvazaŭ atendante ekdanci fokstroton. Mankas ĉi tie nur bier-butiko por ke tiuj ĉi tufhavantaj elkreskintaj knaboj — nia raso ne etiĝas — povu forblovi blankan ŝaŭmon sur la tombojn.

Kaj desur la preĝeja perono jam descendis la kapo de la Irado, kaj jen turniĝas ĉi tien akompanata de ofta sonorilado. Antaŭe iras du aferemaj homoj kaj petas kamaradojn gejunulojn iome doni vojon. Je distanco de tri paŝoj iras kalveta maljuna viro, ŝajne preĝeja administranto, kaj portas sur stango pezan facetitan vitrigitan lanternon kun kandelo interne. Li timeme rigardas supren, al la lanterno por porti ĝin rekte, kaj flanken same timeme. Kaj jen ĉi tie komenciĝas la bildo, kiun mi tiel dezirus pentri, se mi povus; eble li timas, ke la konstruantoj de la nova socio tuj surtretos ilin, atakos per pugnoj? La timemo komunikiĝas ankaŭ al spektantoj.

Knabinoj pantalon-vestitaj kun kandeloj, kaj knaboj kun cigaredoj endente, en kepoj kaj en nebutonitaj manteloj (la vizaĝoj estas malinteligentaj, kverelemaj, memfidaj je rublo, dum ili ne komprenas eĉ je kupra monero; kaj ankaŭ simpluloj ĉeestas, konfidemaj; multe da tiaj vizaĝoj devas esti sur la bildo) dense stariĝis kaj rigardas la spektaklon, similan al kiu plu nenie eblas vidi eĉ kontraŭ mono.

Post la lanterno moviĝas du ikonstandardoj, tamen ne dise, sed ankaŭ alpremiĝe kvazaŭ pro timemo.

Ilin sekvas, per kvin vicoj popare, deko da kantantaj virinoj kun dikaj brulantaj kandelegoj. Kaj ili ĉiuj ankaŭ devas esti sur la bildo! Maljunaj virinoj kun malmildaj, abnegaciaj vizaĝoj, pretaj eĉ morti, se oni ellasus kontraŭ ilin tigrojn. Kaj du el la deko estas junulinoj, samaĝaj kun tiuj knabinoj, kiuj amasiĝas kun knaboj ĉirkaŭe; ili estas samaĝulinoj, sed kiom puraj estas iliaj vizaĝoj, kiom da heleco estas en ili.

La dek virinoj kantas kaj iras unuiĝe. Ili estas tiom solenaj, kvazaŭ ĉirkaŭe oni krucosignus sin, preĝus, pentofarus, falus surgenuen. Tiuj virinoj ne sentas la tabakan fumon, iliaj oreloj estas ŝirmitaj de la blasfemoj, iliaj plandoj ne sentas, ke la preĝeja korto transformiĝis je dancejo.

Tiel komenciĝas la vera krucirado! Io efikis ankaŭ je bestidoj, starantaj ambaŭflanke, ili iomete kvietiĝis.

Post la virinoj sekvas pastroj kaj diakonoj en helaj ornatoj, entute ĉirkaŭ sep. Sed kiel dense ili iras, kiel amasiĝas, malhelpas unu la alian, preskaŭ ne eblas svingi incensilon, nek levi stolon. Sed ja ĉi tie, se oni ne malkonsilus, povus diservi la patriarko de la tuta Ruslando.

Kompakte kaj rapideme ili trapaŝas kaj plu… kaj plu la Irado mankas. Neniu plu! Neniuj preĝantoj estas en la krucirado, ĉar denove en la templon ili ne sukcesus trafi.

La kredantoj forestas, sed ĉi-momente enŝovas sin tuta nia koterio! Kvazaŭ tra rompitaj pordegoj de tenejo, rapidante kapti predon, kvazaŭ rapidante disŝteli manĝporciojn, frotiĝante je ŝtonaj kolonoj, turniĝante en la torentojn — premiĝas, puŝas sin, trabatas vojon geknaboj — sed por kio? Ili mem ne scias. Ĉu gapi kiel popoj strangumas? Aŭ ĝuste interpuŝiĝi estas ilia tasko?

La krucirado sen preĝantoj! La krucirado sen krucosignantoj! La krucirado en ĉapoj, kun cigaredoj, kun porteblaj transistoroj surbruste — la unuaj vicoj de tiu publiko, dum ili trapuŝas sin, nepre devas trafi sur la bildon!

Kaj jen tiam ĝi estos finita!

Flanke iu maljunulino krucosignas sin kaj diras al la alia:

—Ĉi-jare estas bone, nenia diboĉo. Milicanoj multaj!

Aĥ, jen kio! Tio estas bona jaro?..

Kion oni atendu de tiuj naskitaj kaj elkreskintaj niaj plej gravaj milionoj? Por kio servis la klerigado kaj esperigaj antaŭvidoj de pensuloj? Kion bonan ni atendu de nia estonteco?

Vere, iam ili returniĝos kaj piedpremos nin ĉiujn.

Kaj tiujn, kiuj direktis ilin ĉi tien — ankaŭ tiujn ili piedpremos.

10 apr. 1966
La unua tago de la Pasko

Tradukis el la rusa Ljubovj Isajeva (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1994. No 2 (15).


Se vi deziras publikigi ĉi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeso.

Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo