Estis en la hinda urbo Surato kafejo. Venis tien el diversaj landoj traveturantaj fremduloj kaj ofte interparoladis.
Eniris tien foje persa scienculo-teologo. La tutan vivon li studis esencon de Dieco, legis kaj skribis librojn pri tio. Longe li pensis, legis kaj skribis pri Dio, lia cerbo tropleniĝis, intermiksiĝis ĉio en lia kapo, kaj li eĉ ĉesis kredi Dion.
Eksciis pri tio la caro kaj ekzilis lin el la persa regno.
La tutan vivon rezonante pri la praa kaŭzo, komplikiĝis la malfeliĉa teologo, kaj anstataŭ kompreni, ke li mem perdis la saĝon, ekimagis, ke ne estas plu Saĝego, reganta la mondon.
Havis tiu teologo sklavon — afrikanon, akompanantan lin ĉie. Kiam la teologo eniris la kafejon, la afrikano restis ekstere apud la pordo, kaj sidiĝis sur ŝtonon, sub varmega suno; li sidas kaj forpelas de si muŝojn. La teologo mem kuŝiĝis sur sofon en la kafejo kaj ordonis doni al li tason da opio. Kiam li eltrinkis la tason kaj la opio ekmovis lian cerbon, li sin turnis al sia sklavo.
— Nu, sklavo malŝatinda, — diris la teologo: — diru al mi, kiel ci pensas, ĉu ekzistas Dio aŭ ne?
— Kompreneble, ekzistas! — diris la sklavo kaj tuj eltiris el sub la zono malgrandan lignan idolon. — Jen, diris la sklavo, — jen tiu dio, kiu gardas min, dum mi vivas en la mondo. Tiu dio estas farita el branĉo de la sama sankta arbo, kiun adoras ĉiuj en nia lando.
Ekaŭdis tiun dialogon inter la teologo kaj sklavo aliaj ĉeestintoj en la kafejo kaj ekmiris.
Mirinda ŝajnis al ili la demando de la mastro kaj ankoraŭ pli mirigis ilin la respondo de la sklavo.
Bramano, aŭdinta la parolojn de la sklavo, sin turnis al li kaj diris:
— Malfeliĉa sensaĝulo! Ĉu estas penseble, ke Dio povas troviĝi sub la zono de homo? Estas nur unu Dio — Bramo. Kaj tiu Bramo superas la tutan mondon, ĉar li kreis la tutan mondon! Bramo estas sola, granda Dio, — tiu Dio, por kiu oni konstruis la templojn sur la bordoj de la rivero Gango; tiu Dio, al kiu servas Liaj unikaj pastroj — bramanoj. Nur tiuj pastroj konas la veran Dion. Pasis jam dudek mil jaroj, multaj perturbacioj okazis en la mondo, kaj tamen tiuj pastroj restas Ia samaj, kiaj ili estis ĉiam, ĉar Bramo, sola vera Dio, protektas ilin.
Tiel diris la bramano, certa, ke li konvinkos ĉiujn, sed la ĉeestanta tie hebrea monŝanĝisto kontraŭdiris al li.
— Ne, — diris li. — La templo de la vera Dio estas ne en Hindujo!.. Kaj Dio protektas ne la kaston de la bramanoj! La vera Dio estas ne Dio de bramanoj, sed Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo. Kaj protektas la vera Dio nur sian popolon Izraelan. Dum ekzistas la mondo, senĉese Dio amis kaj amas sole nian popolon. Kaj se nuntempe nia popolo vivas dispelita sur la tero, tio estas nur provo de la fideleco, sed Dio, laŭpromese, ree kunvenigos sian popolon en Jerusalemon, por ke, restariginte la mirindaĵon de la antikveco — Jerusaleman templon, Li faru Izraelon regantan super ĉiuj nacioj.
Tiel diris la hebreo kaj ekploris. Li volis daŭrigi la paroladon, sed aŭdinta tion italo interrompis lin.
— Malvere vi opinias, — diris la italo al la hebreo. — Vi atribuas al Dio la maljustecon: Dio ne povas ami unu popolon pli, ol aliajn. Male, se li eĉ estis antaŭe protektanta Izraelon, — jen pasis jam 1800 jaroj, de kiam Dio ekkoleris, ĉesigis sian protekton kaj dispelis tiun popolon tra la tero, tiel ke ĝia kredo ne nur ne disvastiĝas, sed apenaŭ ie restas. Dio al neniu popolo montras preferon, sed vokas ĉiujn, kiuj deziras savon, rifuĝi ĉe la sola romo-katolika eklezio, ekster kiu oni ne povas sin savi.
Tiel diris la italo. Sed alia ĉeestanto — protestanta pastro, paliĝinte, respondis al la katolika misiisto:
— Kiel vi povas certigi, ke nur via konfeso ebligas la savon? Ne, sciu, ke savitaj estos nur tiuj, kiuj, laŭ la Evangelio, servados Dion en spirito kaj vero, laŭ la leĝo de Jesuo.
Tiam turko, oficisto de surata dogano, kiu sidis tie, fumante pipon, gravmiene sin turnis al du kristanoj.
— Vane vi estas tiel konvinkita pri la vereco de via roma kredo, — diris li. — Pasis jam ĉirkaŭ sescent jaroj, post kiam vian kredon anstataŭis la vera kredo de Mahometo. Kaj, kiel vi mem vidas, la vera kredo de Mahometo ĉiam pli kaj pli disvastiĝas kaj en Eŭropo, kaj en Azio, kaj eĉ en la klera Ĥinujo. Vi mem konfesas, ke la hebreoj estas forlasitaj de Dio, kaj, por pruvi tion, vi diras, ke la hebreoj estas malŝatataj, kaj ilia kredo ne disvastiĝas. Konfesu do la verecon de la kredo Mahometa, ĉar ĝi superregas kaj konstante disvastiĝas. Sin savos nur la kredantoj je la lasta Dia profeto Mahometo. Kaj eĉ el tiuj — sole la Omaranoj, ne la Alianoj, ĉar ili neprave kredas.
Post tiaj vortoj, la persa teologo, el la sekto de Ali, volis kontraŭdiri. Sed en la kafejo tiutempe fariĝis disputego inter ĉiuj ĉeestantaj alilanduloj de diversaj kredoj kaj konfesoj. Estis tie kristanoj abisenaj, hindaj, lamaoj, ismaelitoj kaj fajradorantoj.
Ĉiuj disputadis pri la esenco de Dio kaj pri tio, kiamaniere oni devas Lin adori. Ĉiu asertis, ke nur en lia lando oni konas la veran Dion kaj la veran kulton al Li. Ĉiuj disputadis, kriadis. Nur unu ĥino, disĉiplo de Konfucio, sidis trankvile en angulo de la kafejo kaj ne partoprenis je la disputado. Li trinkis teon, aŭskultis, kion oni parolis, sed li mem silentis. La turko, rimarkinte lin dum la disputado, sin turnis al li kaj diris: Helpu min almenaŭ ci, bona ĥino. Ci silentas, sed ci povus diri ion por mia utilo. Mi scias, ke ĉe vi en Ĥinujo nun estas enkondukataj diversaj kredoj. Viaj komercantoj ne unu fojon diris al mi, ke viaj ĥinoj el ĉiuj aliaj kredoj preferas la mahometanan kaj volonte konvertiĝas. Subtenu do miajn vortojn kaj diru, kion ci pensas pri la vera Dio kaj Lia profeto.
— Jes, jes, diru, kion ci pensas, — sin turnis al li ankaŭ aliaj.
La ĥino, disĉiplo de Konfucio, fermis la okulojn, pripensis kaj poste, malferminte ilin, liberigis siajn brakojn el la larĝaj manikoj de sia vesto, kunigis ilin sur la brusto kaj ekparolis per voĉo mallaŭta kaj trankvila.
— Sinjoroj, — diris li, – al mi ŝajnas, ke la apartiĝemo de l' homoj, pli ol io ajn, malhelpas ilian interkonsenton pri la religio. Se vi bonvolos aŭskulti min, mi klarigos al vi tion per ekzemplo.
Mi marveturis el Ĥinujo al Surato sur angla ŝipo, ĉirkaŭirinta la mondon. Survoje ni albordiĝis ĉe la orienta bordo de la insulo Sumatra, por preni akvon. Tagmeze ni elŝipiĝis kaj sidiĝis ĉe la bordo de la maro en la ombro de la kokospalmoj, proksime de la vilaĝo insulana. Ni sidis — kelkaj homoj el diversaj landoj.
Dum ni estis sidantaj, al ni venis blindulo.
Tiu homo blindiĝis, kiel mi sciiĝis poste, dank' al tio, ke tro longe kaj obstine rigardis la sunon, dezirante kompreni, kio estas la suno. Li volis scii tion, por posedi la lumon de la suno.
Klopodadis li longe, utiligante ĉiujn sciencojn: li deziris forpreni kelkajn radiojn de la suno, kapti ilin kaj enŝtopi en botelon.
Longe li klopodis kaj ĉiam rigardis al la suno, sed nenion povis fari; al li okazis nur tio, ke pro la suna lumo malsaniĝis liaj okuloj, kaj li blindiĝis.
Tiam li diris al si:
— La lumo suna ne estas fluido, ĉar tiastate oni povus ĝin transverŝi, kaj pro la vento ĝi ondiĝus, simile al akvo. La lumo suna ne estas ankaŭ fajro, ĉar tiuokaze ĝi estingiĝus en la akvo. La lumo ne povas esti spirito, ĉar oni vidas ĝin, kaj ne korpo, ĉar oni ne povas ĝin movi. Do ĉar la lumo suna estas nek fluido, nek fajro, nek spirito, nek korpo, — ĝi estas nenio.
Tiel li konkludis, kaj samtempe, pro tio, ke li ĉiam rigardis la sunon kaj ĉiam pensis pri ĝi li perdis la vidsenton kaj la saĝon. Fariĝinte tute blinda, li jam tute certiĝis pri tio, ke la suno ne ekzistas.
Kun tiu blindulo venis ankaŭ lia sklavo. Li sidigis sian mastron en la ombro de la kokosarbo, levis de la tero kokoson kaj komencis fari el ĝi noktan lampeton. Li faris la meĉon el kokosa fibro, elpremis el la nukso oleon en la ŝelon kaj trempis en ĝi la meĉon. Dum la sklavo estis preparanta sian lumigilon, — la blindulo, ekĝeminte, diris al li:
— Nu, sklavo, ĉu mi ne vere diris al ci, ke la suno ne ekzistas? Ci vidas, kiel mallume estas. Kaj oni diras — suno… Sed kio estas la suno?
— Ne scias mi, kio estas la suno, — diris la sklavo. — Ĝi min ne interesas. Sed la lumon mi konas. Jen mi pretigis la lampeton, al mi estos lume, ankaŭ al ci mi povos fari servon per ĝi kaj ĉion trovi en mia tendo.
Kaj la sklavo prenis en la manon sian ŝelon.
— Jen, — diras li, — mia suno.
Apude sidis lamulo kun lambastono. Li aŭdis tion kaj ekridis.
— Verŝajne, ci estas naskeblinda, — diris li al la blindulo, — se ci ne scias, kio estas la suno. Mi diros al ci, kio ĝi estas: la suno estas fajra globo, kaj tiu globo ĉiutage sin levas el la maro kaj ĉiutage sin kaŝas inter la montoj de nia insulo; tion ni ĉiuj vidas, kaj ci vidus ankaŭ, se ci povus.
La fiŝkaptisto, sidinta apude, aŭdis tiujn vortojn kaj diris al la lamulo: — Oni tuj vidas, ke ci nenie estis, krom cia insulo. Se ci ne estus lama kaj ŝipiradus sur la maro, ci scius, ke la suno subiras ne inter la montoj de nia insulo, sed kiel ĝi leviĝas el la maro, tiel vespere denove subiras en la maron. Mi parolas ĝuste, ĉar ĉiutage ĝin vidas per miaj okuloj. Aŭdis tion la hindo.
— Mi miras, — diris li, — kiel intelektulo povas paroli tiajn stultaĵojn. Ĉu estas eble, ke fajra globo subakviĝas kaj ne estingiĝas? La suno estas tute ne fajra globo, sed Diaĵo, nomata Deva. Tiu Diaĵo veturadas sur ĉaro tra la ĉielo ĉirkaŭ ora monto Speruvja.
Okazas, ke malbonaj drakoj Ragu kaj Ketu atakas Devon, englutas ĝin, kaj tiam fariĝas mallume. Sed pastroj niaj preĝas, por ke la Diaĵo sin liberigu, kaj tiam ĝi liberiĝas. Nur tiaj malkleraj homoj, kiel vi, neniam vojaĝintaj ekster sia insulo, povas imagi, ke la suno lumas sole por ilia insulo.
Tiam ekparolis alia ĉeestinto — mastro de la egipta ŝipo.
— Ne, — diris li, — tio ankaŭ ne estas vera, la suno ne estas Diaĵo kaj iras ne nur ĉirkaŭ la Hindujo kaj ĝia ora monto. Mi multe marveturis sur la Nigra maro, kaj apud bordoj de l' Arabujo, mi estis ankaŭ sur Madagaskaro, kaj sur la Filipinaj insuloj, — la suno lumigas ĉiujn landojn, ne solan Hindujon, ĝi ne iradas ĉirkaŭ unu monto, sed ĝi leviĝas ĉe la insuloj de Japanujo, — tial tiuj insuloj estas nomataj Japen, — tio signifas en ilia lingvo — naskiĝo de l' suno, kaj ĝi subiras malproksime, malproksime, okcidente, post la insuloj de Anglujo. Mi ĝin bone scias, ĉar mi mem vidis multe kaj aŭdis multe de l' avo. Kaj mia avo ŝipiradis ĝis randoj mem de la maro.
Li volis paroli plu, sed angla ŝipano de nia ŝipo interrompis lin.
— En neniu lando, krom Anglujo, — diris li, — oni scias pli bone pri tio, kiel iras la suno. La suno, — ni ĉiuj ĝin scias en Anglujo, nenie leviĝas kaj nenie subiras. Sed ĝi marŝas senĉese ĉirkaŭ la tero. Ni bone ĝin scias, ĉar ni mem ĵus ĉirkaŭveturis la teron kaj nenie tuŝis la sunon. Ĉie ĝi tiel same, kiel tie ĉi, matene aperas kaj vespere malaperas.
La anglo prenis bastonon, desegnis sur la sablo cirklon kaj komencis klarigi, kiel iras la suno en la ĉielo ĉirkaŭ la tero. Sed li ne sciis bone klarigi kaj, signante la piloton de sia ŝipo, diris:
— Li tamen estas pli instruita, ol mi kaj pli bone klarigos al vi ĉion ĉi.
La ŝipgvidisto estis homo prudenta, — tial li aŭskultis la interparoladon silente, ĝis kiam oni lin demandis. Sed nun, kiam ĉiuj sin turnis al li, li komencis paroli kaj diris:
— Ĉiuj vi trompas unu la alian kaj trompas vin mem. La suno ne rondiras la teron, sed la tero rondiras la sunon, — plie, ĝi moviĝas ĉirkaŭ si mem, turnante al la suno dum dudek kvar horoj kaj Japanujon, kaj la Filipinajn insulojn, kaj Sumatron, sur kiu ni sidas, kaj Afrikon, kaj Eŭropon, kaj Azion, kaj multajn aliajn landojn. La suno lumas ne por unu sola monto, ne por unu sola insulo, ne por unu sola maro kaj ne por unu sola terglobo, sed por multaj similaj planedoj. Ĉiu el vi povus kompreni tion, se li rigardus supren al la ĉielo, sed ne al siaj piedoj, kaj ne pensus, ke la suno lumas nur por li aŭ por lia patrujo.
Tiel diris saĝa direktilisto, multe vojaĝinta tra la mondo kaj multe rigardinta supren al la ĉielo.
— Jes, eraremo kaj malkonsento de la homoj pri la kredo devenas de l' apartiĝemo, — daŭrigis la ĥino, disĉiplo de Konfucio. — Kiel oni komprenas la sunon, tiel same — Dion. Ĉiu homo volas, ke li havu sian apartan Dion, aŭ, almenaŭ Dion de sia patrujo. Ĉiu nacio volas enfermi en sian templon Tiun, Kiun ne povas enhavi la tuta universo. Kaj ĉu povas ia templo egalvalori tiun, kiun Dio mem konstruis, por kunigi en ĝi ĉiujn homojn per unu kredkonfeso kaj unu religio?
Ĉiuj homaj temploj estas faritaj laŭ la modelo de tiu templo — mondo Dia. En ĉiuj temploj troviĝas baptakvujoj; estas arkaĵoj, lumingoj, sanktfiguroj, surskriboj, libroj de leĝoj, oferoj, altaroj kaj pastroj. En kia templo estas tia baptujo, kiel la Oceano, tia kupolo, kiel la ĉiela, tiaj lumingoj, kiel la suno, la luno, la steloj, tiaj sanktfiguroj, kiel vivantaj, amantaj, helpantaj unu la alian homoj? Kie estas la surskriboj pri la Bonegeco de Dio, tiel kompreneblaj, kiel la bonfaroj ĉie dissemitaj de Dio por la feliĉo de la homoj? Kie estas tia leĝolibro, tiel klara al ĉiu, kiel la skribita en lia koro? Kie estas la oferoj, similaj al la oferoj de l' abnegacio, kiujn la amantaj homoj faras por siaj proksimuloj? Kaj kie estas la altaro, simila al la koro de bona homo, kie Dio mem akceptas la oferon? Ju pli alte homo komprenos Dion, des pli bone li Lin konos. Kaj ju pli bone li konos Dion, des pli li proksimiĝos al Li, imitos Lian Bonegecon, kompatemon kaj amon al homoj.
Sekve, tiu, kiu vidas tutan lumon de la suno, plenigantan la mondon, ne mallaŭdu kaj ne malestimu superstiĉulon, vidantan per sia idolo nur unu radion de la sama lumo; li ne malŝatu ankaŭ senreligiulon, kiu blindiĝis kaj tute ne vidas la lumon.
Tiel diris la ĥino, disĉiplo de Konfucio, kaj ĉiuj ĉeestantoj en la kafejo eksilentis kaj ne plu disputis pri tio, kies kredo estas pli bona.
Tradukis el la rusa Anna Ŝarapova
La Ondo de Esperanto, 2010, №11 (193)