Turgenev Ivan Turgenev

Ĥorj kaj Kaliniĉ

El “Notoj de ĉasisto” de Ivan Turgenev

En januaro 1847 Nikolaj Nekrasov kaj Ivan Panajev reprenis de Pjotr Pletnjov la eldonadon de Sovremennik (Samtempulo). Jam en la unua kajero de la renovigita revuo (ĝin fondis Puŝkin en 1836) aperis “etnografia skizo” Ĥorj kaj Kaliniĉ, kiun Ivan Turgenev sendis al Nekrasov antaŭ sia forveturo eksterlanden. La neatendita sukceso de Ĥorj kaj Kaliniĉ instigis lin verki pliajn rakontojn pri la kampara vivo, kiuj en 1852 aperis libroforme kiel Notoj de ĉasisto. La Esperanta traduko aperis en La Ondo de Esperanto kaj en la Rusa Novelaro.

 

Kiu havis okazon veni el Bolĥova distrikto al Ĵizdra distrikto, tiun verŝajne mirigis akra diferenco inter la homa raso en la gubernio de Orjol kaj tiu en la gubernio de Kaluga. La orjola kampulo estas nealta, kun iom kurba dorso, malafabla, li rigardas malfideme, loĝas en aĉa tremol-ligna domo, servutas, ne okupiĝas pri komerco, manĝas malbone, surhavas bastoŝuojn. La kaluga kampulo pagas servutan renton, loĝas en vasta pura domo, li estas alta, rigardas kuraĝe kaj gaje, havas puran kaj blankan vizaĝon, vendas buteron kaj gudron, en festaj tagoj uzas botojn. Vilaĝo en la gubernio de Orjol (mi parolas pri ĝia orienta parto) kutime situas inter plugitaj kampoj, proksime al ravino pene transformita je malpura baraĵlago. Krom nemultaj salikoj, humile kliniĝantaj, kaj du-tri maldikaj betuloj, neniu arbo vidiĝas ĉirkaŭ la vilaĝo; domo premiĝas al domo, putra pajlo kovras tegmentojn... Sed la kalugan vilaĝon kutime ĉirkaŭas arbaro, la domoj staras pli libere kaj rekte, ilin kovras lignaj tabuloj; la pordegoj estas strikte fermeblaj, malantaŭaj bariloj ne estas falantaj, en ili mankas truoj bonvenigantaj ĉiun vagantan porkon. Ankaŭ por la ĉasantoj Kaluga gubernio estas pli bona. En Orjola gubernio la restaĵoj de arbaroj kaj arbustaroj malaperos jam post kvin jaroj, marĉoj tute mankas. Sed en Kaluga gubernio netuŝitaj arbaroj etendiĝas je verstocentoj, marĉoj — je verstodekoj; ankoraŭ ne malaperis la noblaj birdoj tetroj, nestas bonanimaj galinagegoj, klopodemaj perdrikoj per impetaj ekflugoj gajigas kaj timigas ĉasanton kaj hundon.

Ĉasante en Ĵizdra distrikto, en kamparo mi renkontiĝis kaj konatiĝis kun kaluga bienulo Polutikin, pasia ĉasanto kaj, sekve, bonega homo. Vere, li havis kelkajn mankojn: ekzemple, li svatiĝis je ĉiu riĉa fianĉino en la gubernio kaj, ricevinte rifuzon, li kun frakasita koro konfidis sian malfeliĉon al ĉiuj amikoj kaj konatoj; al la gepatroj de la fianĉinoj li daŭre sendis donace acidajn persikojn kaj aliajn fruktojn el sia ĝardeno; li ŝatis ripeti anekdoton, kiu ridigis neniun, kvankam s-ro Polutikin alte taksis ĝin; li laŭdis verkojn de Akim Naĥimov kaj novelon Pinna; li balbutis; li nomis sian hundon Astronomo; anstataŭ tamen li diris malgraŭ ke. Li establis en sia hejmo francan kuirarton, kies esenco, laŭ la koncepto de lia kuiristo, estis absoluta transformado de la natura gusto de ĉiu manĝaĵo: ĉe tiu lertulo viando gustis fiŝe, fiŝo gustis funge, makaronioj gustis pulve, sed neniu karoto povis trafi kaserolon sen akcepti formon de rombo aŭ trapezo. Escepte de ĉi tiuj nemultaj kaj sensignifaj mankoj, s-ro Polutikin estis, kiel jam dirite, bonega homo.

Jam en la unua tago de nia interkonatiĝo, s-ro Polutikin invitis min noktumi en sia hejmo.

— Ĝis mia hejmo estas kvin verstoj, — li aldonis, — malproksime por piedirado; ni venu komence al Ĥorj. (La leganto permesu al mi ne transdoni lian balbutadon.)

— Kio estas Ĥorj?

— Mia servutulo... Li loĝas proksime.

Ni ekiris al li. Meze de arbaro, sur ordigita kaj kulturita kampeto alte staris la soleca bieno de Ĥorj. Ĝi konsistis el kelkaj pinaj konstruaĵoj, kunligitaj per bariloj; antaŭ la ĉefa domo estis alero, apogita sur maldikaj stangoj. Ni eniris. Nin renkontis ĉirkaŭ dudekjara, alta kaj bela junulo.

— Ha, Fedja, ĉu Ĥorj estas hejme? — s-ro Polutikin demandis lin.

— Ne, Ĥorj forveturis urben, — la junulo respondis, ridetante kaj montrante vicon da neĝe blankaj dentoj. — Ĉu vi ordonos jungi por vi ĉaron?

— Jes, fraĉjo, ĉaron. Kaj alportu al ni kvason.

Ni eniris en la domon. Neniu suzdala pentraĵo makulis purajn trabajn murojn; en angulo antaŭ peza ikono kun arĝenta ornamaĵo lumis lucerno; tili-ligna tablo estis antaŭnelonge purigita per skrapado kaj lavita; inter la traboj kaj ĉe fenestroframoj nek vagis viglaj rufaj blatoj, nek kaŝiĝis melankoliaj nigraj. La junulo baldaŭ aperis kun granda blanka kruĉo, plena de bona kvaso, kun granda peco da tritika pano kaj dekduo da peklitaj kukumoj en ligna telero. Li metis la manĝaĵojn sur la tablon, apogis sin al la pordoframo kaj rigardis nin ridetante. Apenaŭ ni sukcesis finmanĝi, ĉaro frapetante venis al la perono. Ni eliris. Knabo ĉirkaŭ dekkvinjara, buklohara kaj ruĝvanga sidis sur la koĉera loko kaj pene retenis satan pigan ĉevalon. Ĉirkaŭ la ĉaro staris ses junaj granduloj tre similaj unu al la aliaj kaj al Fedja. “Ĉiuj estas idoj de Ĥorj!” — Polutikin rimarkigis. “Jes, ili ĉiuj estas Ĥorj- idoj, — reeĥis Fedja, kiu eliris post ni sur la peronon, — sed ankoraŭ ne ĉiuj Ĥorjidoj estas ĉi tie: Potap estas en arbaro, Sidor kun la maljuna Ĥorj forveturis urben... Atentu, Bazilĉjo, — li diris al la koĉero, — rapide veturu: ja la mastron vi veturigas. Nur sur tuberoj malrapidu: por ne malbonigi la ĉaron kaj por ne ĝeni la sinjoran ventron!” La aliaj Ĥorjidoj nur ridetis pri la ekstravagancaĵo de Fedja. “Levu Astronomon!” — solene krietis s-ro Polutikin. Fedja kun plezuro levis en la aeron afekte ridetantan hundon kaj metis ĝin sur la fundon de la ĉaro. Bazilĉjo frapis la ĉevalon per la kondukilo. Ni ekveturis. “Jen estas mia kontoro, — subite diris s-ro Polutikin, montrante negrandan malaltan domon, — ĉu vi volas eniri?” — “Jes”. — “Ĝi ne plu funkcias, — li klarigis, forlasante la ĉaron, — malgraŭ ke ĝi estas rigardinda”. La kontoro konsistis el du malplenaj ĉambroj. Unuokula maljuna gardisto venis el post la korto. “Saluton, Minjaiĉ, — diris s-ro Polutikin, — kie estas akvo?” La unuokula maljunulo foriris kaj tuj revenis kun botelo da akvo kaj du glasoj. “Gustumu, — diris al mi Polutikin, — ĝi estas bona akvo el fonto”. Ni trinkis po unu glaso, dum la maljunulo profunde riverencis. “Nu, ŝajne, nun ni povos ekveturi, — diris mia nova amiko. — En la kontoro mi iam vendis kvar hektarojn da arbaro al negocisto Alilujev tre bonpreze”. Ni sidiĝis en la ĉaron kaj post horduono venis en la korton de lia domo.

— Bonvolu diri, — mi demandis al Polutikin en la vespermanĝo, — kial Ĥorj loĝas aparte de la ceteraj servutuloj?

— Jen tial: li estas saĝa viro. Antaŭ ĉirkaŭ dudek kvin jaroj lia domo forbrulis; li venis al mia patro, jam forpasinta, kaj diris: “Permesu al mi, Nikolao Kuzmiĉ, ekloĝi en via arbaro ĉe la marĉo. Mi pagos al vi bonan servutan renton”. — “Kial vi volas ekloĝi sur marĉo?” — “Mi ja volas; sed vi, sinjoro Nikolao Kuzmiĉ, por neniu laboro uzu min kaj fiksu la renton laŭ via deziro”. — “Kvindek rubloj jare!” — “Mi konsentas”. — “Nur sen ŝuldoj, sciu!” — “Kompreneble, sen ŝuldoj...” Kaj li ekloĝis sur la marĉo. Ekde tiam oni nomas lin Ĥorj.

— Ĉu li riĉiĝis? — mi demandis.

— Jes, li riĉiĝis. Nun li pagas al mi kiel servutan renton cent arĝentajn rublojn, sed mi verŝajne altigos la pagon. Mi jam pli ol unu fojon diris: “Elaĉetu vin el la servuteco, Ĥorj, elaĉetu!..” Sed li, diablo, certigas min, ke li ne havas monon. Sed ne estas tiel!..

Sekvatage tuj post la temanĝo ni iris ĉasi. Veturante en la vilaĝo, s-ro Polutikin ordonis al la koĉero halti apud malalta domo kaj laŭte kriis: “Kaliniĉ!” — “Tuj, patro, tuj, — aŭdiĝis voĉo en la korto, — mi ligas bastoŝuon”. Ni ekveturis malrapide; post la vilaĝo nin atingis ĉirkaŭ kvardekjara viro, alta, maldika, kun negranda kapo klinita malantaŭen. Li estis Kaliniĉ. Lia bonkora malhela vizaĝo, kelkloke variolmarkita, tuj plaĉis al mi. Kaliniĉ (tion mi eksciis poste) ĉiutage iras kun la mastro al ĉasado, portas lian sakon, foje ankaŭ la pafilon, rimarkas kie alteriĝis birdo, trovas akvon, plukas fragojn, konstruas branĉokabanon, kuras por droŝko. S-ro Polutikin sen li ne povis fari eĉ unu paŝon. Kaliniĉ estis homo gaja, mildkaraktera, li senĉese kantis duonvoĉe, senzorge rigardis ĉiuflanken, iomete nazparolis; ridetante li duonfermis siajn helbluajn okulojn kaj ofte tuŝis per mano sian maldensan kaprobarbon. Li paŝis ne rapide, sed per grandaj paŝoj, iom apogante sin sur longa kaj maldika bastono. Dumtage li kelkfoje alparolis min, servis min sen servileco, sed la mastron li vartis kiel infanon. Kiam netolerebla tagmeza varmego igis nin serĉi kaŝejon, li venigis nin al sia abelejo en profundo de arbaro. Kaliniĉ malfermis la pordon de dometo, en kiu pendis multaj faskoj da sekaj aromaj herboj, li kuŝigis nin sur freŝan fojnon, sed mem metis sur la kapon ion similan al sako kun reto, prenis tranĉilon, poton kaj brulŝtipon kaj iris al la abelejo por tranĉi al ni mielĉelaron. Ni posttrinkis diafanan varman mielon per akvo el fonto kaj ekdormis akompanate de monotona zumado de abeloj kaj babilema balbutado de folioj.

Facila ventoblovo vekis min... Mi malfermis la okulojn kaj ekvidis Kaliniĉon: li sidis sur la sojlo de la duonmalfermita pordo kaj per tranĉilo faris lignan kuleron. Mi longe admiris lian vizaĝon, mildan kaj helan kiel la vespera ĉielo. Ankaŭ s-ro Polutikin vekiĝis. Ni ne tuj leviĝis. Estis agrable post la longa irado kaj profunda dormo senmove kuŝi sur la fojno: la korpo senforte etendiĝas kaj ripozas, la vizaĝo iom ardas, dolĉa pigro fermas la okulojn. Fine ni leviĝis kaj denove vagis ĝis la vespero. En la vespermanĝo mi denove ekparolis pri Ĥorj kaj Kaliniĉ. “Kaliniĉ estas bona kampulo, — s-ro Polutikin diris al mi, — diligenta kaj servema kampulo, malgraŭ ke li ne povas bone vivteni sin: mi ĉiam lin forlogas. Ĉiutage li iras kun mi dum la ĉasado. Kia povas esti mastrumado, — juĝu mem”. Mi konsentis kun li kaj ni kuŝiĝis dormi.

Sekvatage s-ro Polutikin estis devigita veturi en la urbon pro proceso kontraŭ najbaro Piĉukov. Piĉukov plugis pecon de lia tero kaj sur tiu terpeco vergis lian kampulinon. Mi iris ĉasi sola kaj antaŭ la vespero mi venis al Ĥorj. Sur la sojlo de la domo min renkontis maljunulo — kalva, malalta, larĝaŝultra kaj fortika — Ĥorj mem. Mi rigardis lin kun scivolemo. Lia vizaĝo memorigis tiun de Sokrato: la sama alta tubera frunto, la samaj malgrandaj okuletoj, la sama plata nazo. Ni eniris en la domon. Fedja alportis al mi lakton kaj sekalan panon. Ĥorj sidiĝis sur benkon kaj, trankvile mankaresante sian buklan barbon, ekparolis kun mi. Li ŝajne sentis sian dignon, malrapide parolis kaj moviĝis, de tempo al tempo ridetis sub siaj longaj lipharoj.

Mi kaj li interparolis pri semado, pri rikolto, pri kamparana vivo... Li ĉiam kvazaŭ konsentis kun mi, sed poste mi hontis kaj sentis, ke mi parolis malĝuste... Tiel strange rezultis. Ĥorj foje esprimis sin komplike, verŝajne pro singardemo... Jen ekzemplo el nia interparolo:

— Aŭdu, Ĥorj, — mi diris al li, — kial vi ne deziras elaĉeti vin de la mastro?

— Por kio mi elaĉetu min? Nun mi konas mian mastron kaj mian pagon... Nia mastro estas bona.

— Sed en libero estas pli bone, — mi rimarkis.

Ĥorj rigardis min deflanke.

— Certe, — li diris.

— Sed kial vi ne elaĉetas vin?

Ĥorj balancis la kapon.

— Per kio mi, patro, elaĉetu min?

— Nu, karulo, ne elpensu...

— Trafos Ĥorj inter liberajn homojn, — li daŭrigis duonvoĉe, kvazaŭ por si mem, — kaj ĉiu senbarbulo estos estro de Ĥorj.

— Ankaŭ vi forrazu la barbon.

— Kio estas barbo, barbo estas kiel herbo: oni povas falĉi ĝin.

— Kaj do?

— Sed Ĥorj ja tuj iĝos komercisto; la komercistoj havas bonan vivon, kaj ankaŭ ili havas barbojn.

— Sed ja ankaŭ vi komercas, ĉu ne? — mi demandis lin.

— Ni vendas po iomete buteron kaj gudron... Ĉu vi, sinjoro, ordonos jungi ĉaron por vi?

“Vi estas prudenta kaj ne babilema”, — mi pensis kaj diris:

— Ne, mi ne bezonas ĉaron; mi morgaŭ promenos ĉirkaŭ via bieno; kaj se vi permesos, mi noktumos en via fojnotenejo.

— Estu bonvena. Ĉu oportune estos por vi en la tenejo? Mi ordonos al la virinoj meti littukon kaj kusenon. Hej, virinoj! — li kriis ekstarinte, — ĉi tien, virinoj!.. Fedja, iru kun ili. Ja virinoj estas malsaĝa popolo.

Post kvarona horo Fedja kun lanterno akompanis min en la tenejon. Mi ĵetis min sur la bonodoran fojnon, mia hundo bule volviĝis apud miaj piedoj; Fedja deziris al mi bonan nokton, la pordo knaris kaj batfermiĝis. Mi sufiĉe longe ne povis ekdormi. Bovino venis al la pordo, brue spiris dufoje, la hundo kun digno murmuris al ĝi; porko preteriris, heziteme gruntante; ie proksime ĉevalo komencis maĉi fojnon kaj snufi... fine, mi ekdormis.

Frumatene Fedja vekis min. Tiu gaja kaj vigla junulo tre plaĉis al mi; mi konstatis, ke ankaŭ la maljuna Ĥorj favoris lin. Ili ambaŭ tre bonkore ŝercmoketis unu la alian. La maljunulo venis renkonte al mi. Eble pro tio, ke mi pasigis la nokton sub lia tegmento, aŭ pro alia kaŭzo, Ĥorj traktis min pli afable ol hieraŭ.

— Samovaro por vi estas preta, — li diris al mi kun rideto, — venu trinki teon.

Ni sidiĝis ĉe la tablo. Forta virino, unu el liaj bofilinoj, alportis poton da lakto. Ĉiuj liaj filoj laŭvice venis en la domon.

— Kian altan idaron vi havas! — mi rimarkis al la maljunulo.

— Jes, — li diris, formordante etan pecon da sukero, — ŝajne ili ne havas kialon plendi pri mi kaj mia maljuna edzino.

— Ĉu ĉiuj kun vi loĝas?

— Ĉiuj. Ili mem volas tiel vivi.

— Ĉu ĉiuj estas edzigitaj?

— Nur unu bubo ne edziĝas, — li respondis montrante al Fedja, kiu, same kiel antaŭe, staris en la pordoframo. — Bazilĉjo estas ankoraŭ juna, li povos atendi.

— Por kio mi edziĝu, — Fedja refutis, — mi sen tio bone vivas. Por kio mi bezonas edzinon? Ĉu por kvereli?

— Nu, vi ja... mi konas vin! vi portas arĝentajn ringojn... Vi ĉiam kun sinjoraj domservistinoj amuziĝas... “Lasu min, senhontulo!” — daŭrigis la maljunulo, imitante ĉambristinojn. — Mi konas vin, laborevitulo.

— Kio en edzino estas bona?

— La edzino laboras, — grave rimarkigis Ĥorj. — La edzino priservas la edzon.

— Sed por kio mi bezonas laborantinon?

— Jen, vi ŝatas profiti tion, kion aliaj faris. Mi konas vin!

— Do, edzigu min, se necesas. Ha? Kio? Kial vi silentas?

— Nu, lasu, lasu, petolulo. Vidu, ni ĝenas la sinjoron. Mi ja edzigos vin... Kaj vi, sinjoro, ne koleru; vi vidas, ke la infano estas juna kaj saĝon ankoraŭ ne akiris.

Fedja balancis la kapon...

— Ĉu Ĥorj estas hejme? — konata voĉo aŭdiĝis post la pordo, kaj Kaliniĉ eniris en la domon tenante kampajn fragojn, kiujn li plukis por sia amiko Ĥorj. La maljunulo bonkore salutis lin. Kun miro mi rigardis al Kaliniĉ: mi konfesas, ke mi ne atendis tian “tenerecon” ĉe kampulo.

Tiutage mi iris ĉasi je kvar horoj malpli frue ol kutime kaj la tri sekvajn tagojn mi pasigis ĉe Ĥorj. Min tre interesis miaj novaj konatoj. Mi ne scias, per kio mi gajnis ilian fidon, sed ili senĝene interparolis kun mi. Kun plezuro mi aŭskultis kaj observis ilin. La du amikoj neniel similis unu la alian. Ĥorj estis pozitiva, praktika, administrema, racia homo. Kaliniĉ, male, apartenis al idealistoj, romantikuloj, ekzaltitaj kaj revemaj homoj. Ĥorj bone komprenis la realan vivon: li konstruis domojn, ŝparis monon, vivis konkorde kun la mastro kaj ceteraj estroj; Kaliniĉ surhavis bastoŝuojn kaj apenaŭ sukcesis vivteni sin. Ĥorj generis grandan familion, obeeman kaj unuecan; Kaliniĉ iam havis edzinon, kiun li timis, sed infanojn li neniam havis. Ĥorj travidis s-ron Polutikin; Kaliniĉ admiris sian mastron. Ĥorj ŝatis kaj protektis Kaliniĉon; Kaliniĉ ŝatis kaj estimis Ĥorjon. Ĥorj malmulte parolis, ridetis kaj multe pensis; Kaliniĉ parolis arde, kvankam ne tiel lerte kiel fabrika laboristo... Sed Kaliniĉ estis dotita per kapabloj, kiujn aprecis ankaŭ Ĥorj, ekzemple: li kuracparolis sangofluadon, ektimon, rabion, eligis helmintojn; abeloj obeis lin, la aferoj, komencitaj de li, prosperis. En mia ĉeesto Ĥorj petis lin enkonduki novan ĉevalon en la ĉevalejon, kaj Kaliniĉ plenumis la peton de la maljuna skeptikulo kun konvena graveco. Kaliniĉ estis pli proksima al la naturo, sed Ĥorj — al la homoj, al la socio; Kaliniĉ ne ŝatis rezoni kaj blinde kredis ĉion; Ĥorj altiĝis eĉ ĝis ironia vidpunkto pri la vivo. Li multon vidis, multon sciis, kaj mi multon lernis de li; ekzemple: el liaj rakontoj mi eksciis, ke ĉiusomere antaŭ falĉado en vilaĝoj aperas facile rekonebla negranda ĉaro. En la ĉaro sidas kaj vendas falĉilojn viro, vestita per kaftano. Li akceptas pagon kontante kontraŭ unu rublo kaj dudek kvin kopekoj arĝente, aŭ unu rublo kaj kvindek kopekoj bankbilete; aŭ kredite kontraŭ kvar rubloj. Ĉiuj kampuloj, memkompreneble, aĉetas kredite. Post du-tri semajnoj li reaperas kaj postulas monon. Kampulo ĵus falĉis avenon, do li havas monon por pagi; li iras kun la komercisto en trinkejon kaj tie pagas. Iuj bienuloj provis aĉeti falĉilojn per sia kontanta mono kaj disdonis ilin al la kampuloj kredite je la sama prezo; sed la kampuloj pro tio estis malkontentaj kaj eĉ malgajaj; ja oni forprenis ilian plezuron fingroklaki falĉilon, aŭskulti la sonoron, turni ĝin kaj dudekfoje demandi la trompeman urban vendiston: “Diru, bubo, ĉu la falĉilo ne tro tielas?” La samaj artifikoj okazas dum aĉetado de rikoltiloj, kun jena diferenco: kampulinoj enmiksiĝas kaj foje eĉ igas la vendiston bati ilin, por ilia utilo. Sed kampulinoj plej suferas dum jena okazo. Provizantoj de krudmaterialo por paperfabrikoj komisias aĉetadon de ĉifonoj al specialaj homoj, kiujn en iuj distriktoj oni nomas “agloj”. Tia “aglo” ricevas de la komercisto ducent rublojn bankbilete kaj veturas por ĉasado. Sed malkiel la nobla birdo, kies nomon li ricevis, li ne atakas malkaŝe kaj kuraĝe: kontraŭe, li agas ruze kaj trompe. Li lasas sian ĉaron en arbustaro apud vilaĝo kaj iras post kortoj, kvazaŭ preterpasanto aŭ promenanto. Kampulinoj intuicie sentas lian proksimiĝon kaj kaŝiras al li. Sekvas hasta negocado. Kontraŭ kelkaj kupraj groŝoj kampulino fordonas al la “aglo” ne nur ĉiajn senbezonajn ĉifonojn, sed ofte eĉ edzan ĉemizon kaj sian propran jupon. Lastatempe kampulinoj trovis profitdona ŝteli ĉe si mem kaj vendi tiamaniere kanabaĵon, kaj precipe krudan kanaban tolon — jen la ekspansio kaj modernigo de la “agla” industrio. Sed ankaŭ la viroj iĝis tre atentaj, kaj ĉe ajna suspekto, eĉ nur ĉe aludo pri apero de “aglo”, ili urĝe kaj vigle aplikas rimedojn de puno kaj prevento. Efektive, ĉu ne estas domaĝe? Ja vendado de kanabaĵo estas ilia afero, kaj ili vendas ĝin, — ne en la urbo, ja en la urbon necesas sin treni, sed al la venantaj aĉetantoj, kiuj, ne havante pesilon, konsideras pudon egala al kvardek manplenoj — vi ja konas kian manplenon kaj kian manon havas rusa homo, precipe kiam li “fervoras”!

Mi, homo ne sperta kaj “malvilaĝa” (tiel oni diras en Orjol), ĝissate aŭskultis tiajn rakontojn. Sed Ĥorj ne nur rakontis, li min demandis pri multo. Li eksciis, ke mi vizitis eksterlandon, kaj lia scivolemo ardiĝis... Kaliniĉ ne postrestis de li; sed Kaliniĉ estis impresata pro priskribo de la naturo, montoj, akvofaloj, eksterordinaraj konstruaĵoj, urbegoj; sed Ĥorj interesiĝis pri administraj kaj ŝtataj demandoj. Li demandis laŭvice pri ĉio: “Ĉu tio estas ĉe ili sama kiel ĉe ni, aŭ alia?.. Nu, diru, sinjoro, kia do?..” — “Ha, aĥ, Dio, via volo!” — Kaliniĉ krietis dum mia rakonto; Ĥorj silentis, kunŝovis siajn densajn brovojn kaj nur malofte komentis: “Jen tio por ni ne taŭgas, sed ĉi tio estas bona — tio estas ordo”. Ĉiujn liajn demandojn mi ne povas transdoni al vi, kaj tio ne necesas; sed el niaj interparoloj mi venis al konvinko, kiun verŝajne tute ne atendas la legantoj, — konvinko, ke Petro la Granda estis grandparte rusa homo, rusa ĝuste en siaj reformoj. La ruso estas tiel certa pri sia forto kaj firmeco, ke li konsentas rompi sin mem: li malmulte atentas sian pasintecon kaj kuraĝe rigardas antaŭen. Al li plaĉas tio, kio estas bona; li bezonas tion, kio estas racia; kaj lin ne interesas, de kie ĝi venas. Lia racia menso volonte moketas la sekan germanan prudenton, kvankam la germanoj, laŭ la vortoj de Ĥorj, estas interesa popolo, kaj li pretas lerni ilian sperton. Danke al la escepteco de sia stato, al sia fakta sendependeco, Ĥorj interparolis kun mi pri multo, kion el alia oni, kiel diras kampuloj, povas eligi nek per bastono nek per muelŝtono. Li efektive bone komprenis sian staton. Interparolante kun Ĥorj, mi unuafoje aŭdis simplan, saĝan paroladon de rusa kampulo. Liaj scioj estis, siamaniere, sufiĉe vastaj, kvankam li estis analfabeta; Kaliniĉ sciis legi. “Tiu petolulo legoscion alproprigis, liaj abeloj neniam pereis”. — “Ĉu vi lernigis al viaj infanoj legadon?” Ĥorj iom silentis. “Fedja scias”. — “Kaj la aliaj?” — “La aliaj ne scias”. — “Kial?” — La maljunulo ne respondis kaj ŝanĝis la temon. Cetere, malgraŭ sia saĝo, li havis multajn superstiĉojn kaj antaŭjuĝojn. Li profunde malestimis virinojn, kaj en gajaj momentoj li amuziĝis, mokante ilin. Lia maljuna kaj kverelema edzino la tutan tagon kuŝis sur la forno kaj senĉese grumblis kaj insultis; la filoj ne atentis ŝin, sed la bofilinoj ŝin terure timis. Ne hazarde en malnova rusa kanto la bopatrino kantas: “Vi ne estas filo mia, nek la mastro familia! ĉar ne batas vi l' edzinon, mian junan bofilinon...” Foje mi provis defendi la bofilinojn kaj veki kompaton de Ĥorj; sed li trankvile respondis al mi: “strangas via deziro okupi vin... per tiaj bagatelaĵoj — la virinoj kverelu... Se oni pacigas ilin, rezultas eĉ pli malbone, kaj ne valoras malpurigi la manojn”. Kelkfoje la malica maljunulino forlasis la fornon kaj vokis el la vestiblo korthundon, ripetante: “Ĉi tien, ĉi tien, hundeto!” — kaj batis ĝian maldikan dorson per fajrostango aŭ stariĝis sub la alero kaj “interbojis”, laŭ la esprimo de Ĥorj, kun ĉiuj preterpasantoj. Tamen sian edzon ŝi timis, kaj laŭ lia ordono ŝi grimpis al sia loko sur la forno. Sed precipe interese estis aŭskulti diskutadon inter Ĥorj kaj Kaliniĉ, se ĝi koncernis s-ron Polutikin. “Vi, Ĥorj, ne tuŝu lin”, — diris Kaliniĉ. “Kial li ne mendas por vi botojn?” — Ĥorj argumentis. “Ha, botoj!.. Ĉu mi bezonas botojn? Mi ja estas kampulo...” — “Ankaŭ mi estas kampulo, tamen vidu...” Ĉe tiuj vortoj Ĥorj levis sian piedon kaj montris al Kaliniĉ boton, faritan, verŝajne, el mamuta ledo. “Ha, vi ja ne estas kiel ni!” — respondis Kaliniĉ. “Sed li povus almenaŭ doni al vi monon por bastoŝuoj: vi ja kun li dum la ĉasado iras; certe ĉiutage vi foruzas paron da ili”. — “Li donas al mi iom por bastoŝuoj”. — “Jes, pasintjare li donis dek kopekojn”. Kaliniĉ ĉagrenite forturnis sin, Ĥorj ridis, liaj malgrandaj okuloj preskaŭ malaperis sur lia vizaĝo.

Horj kaj Kalinich
Kaliniĉ agrable kantis kaj ludis balalajkon. Ĥorj longe aŭskultis lin, subite klinis la kapon flanken kaj komencis plendvoĉe kunkanti. Li precipe ŝatis la kanton: “Sorto mia!” Fedja uzis la okazon moketi la patron: “Kial vi, maljunulo, plendas?” Sed Ĥorj, apoginte sian vangon sur la mano, fermis la okulojn kaj plu plendis pri sia sorto... Sed alitempe neniu estis pli agema ol li: li konstante ion faris: riparis ĉaron, rektigis barilon, kontrolis jungilaron. Tamen li ne strebis al granda pureco kaj je miaj atentigoj li foje respondis: “en la domo devas esti hejma odoro”.

— Vidu, — mi kontraŭdiris, — kia pureco estas en la abelejo de Kaliniĉ.

— Sen tio la abeloj ne loĝus en ĝi, sinjoro, — li diris kun suspiro.

“Ĉu vi havas, — li demandis min alifoje, — vian propran bienon?” — “Mi havas”. — “Ĉu malproksime de ĉi tie?” — “Ĉirkaŭ cent verstoj”. — “Ĉu vi, patro, loĝas en via bieno?” — “Mi loĝas”. — “Sed, mi pensas, ke vi preferas promeni kun pafilo?” — “Mi konfesas, ke jes”. — “Vi bone faras, sinjoro, pafu tetrojn, kaj pli ofte ŝanĝu vilaĝestron”.

Vespere de la kvara tago s-ro Polutikin sendis por mi serviston. Estis domaĝe foriri de la maljunulo. Kune kun Kaliniĉ mi sidiĝis sur la ĉaron. “Adiaŭ, Ĥorj, estu sana, — mi diris... — Adiaŭ, Fedja”. — “Adiaŭ, sinjoro, adiaŭ, ne forgesu nin”. Ni ekveturis; la ĉielo ĵus komencis ruĝiĝi. “Morgaŭ la vetero estos bona”, — mi diris, rigardante al la hela ĉielo. “Ne, pluvos, — kontraŭdiris Kaliniĉ, — jen anasoj plaŭdas, kaj la herbo forte odoras”. Ni venis en arbustaron. Kaliniĉ ekkantis duonvoĉe, saltetante sur la koĉera loko, kaj senĉese rigardis al la vesperruĝo...

Sekvatage mi forlasis la gastaman hejmon de s-ro Polutikin.

Tradukis el la rusa Halina Gorecka


Notoj

en la gubernio de Orjol kaj tiu en la gubernio de Kaluga. Turgenev naskiĝis en Orjol kaj pasigis la infanecon en riĉa bieno Spasskoje-Lutovinovo, Orjola gubernio. Turgenev bone konis la guberniojn de Orjol, Kaluga kaj Tula (sude de Moskvo), en kiuj li ĉasadis, precipe en 1846 post la eksiĝo el la ŝtata servado.

galinagego (R дупель Lat gallinago media). Marĉbirdo kun longa maldika beko. Laŭ NPIV: granda galinago.

Ĵizdra distrikto. En ĉi tiu distrikto de Kaluga gubernio la familio de Turgenev posedis sep vilaĝojn.

Naĥimov, Akim Nikolajeviĉ (1783–1815). Aŭtoro de satiraj poemoj, fabloj kaj epigramoj pri oficistoj, adorantoj de eksterlando ktp.

Pinna. Ĉi tiu novelo de Miĥail Markov (1810–1876) aperis en la tria volumo de Cent rusaj literaturistoj (1845). V. Belinskij ironie skribis pri la arta valoro de Pinna, ke post la morto de la protagonisto “en la mondo malaperis unu stultulo — jen la sola agrabla penso, kiun la leganto povas preni el tiu galimatio”.

Ĥorj. Putoro (ruse).

...suzdala pentraĵo. Temas pri popola gravuro lubok (R лубок), entenanta bildon kaj klarigan tekston. Unu el la centroj de produktado de tiuj gravuroj estis en malnova rusa urbo Suzdal.

...ĉiu senbarbulo estos estro de Ĥorj. Ĥorj aludas la ŝtatajn oficistojn, de kiuj li dependos post la liberiĝo de sia sinjoro. Nikolao I per ukazo de 2 apr 1837 malpermesis al la ŝtataj oficistoj havi barbon kaj lipharojn.

...kuŝis sur la forno... La granda rusa forno havas supre kuŝejon.

La Ondo de Esperanto. 2003. №7 (105)


Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio por peti permeson.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo