Envulta okulo

Novelo de Miĥail Uspenskij

Verkoj de siberiano Miĥail Uspenskij ne rare aperas libroforme kaj revue, sonas en radio kaj TV. Do, ne estis hazarde, ke la populara revuo Uraljskij sledopyt, regule organizanta konkursojn pri esperantigo de ruslingvaj beletraĵoj, elektis por vica konkurso humuraĵon de Uspenskij. Ĉi sube mi prezentas la plej trafan tradukon, faritan de moskva tradukista kolektivo sub la gvido de Nikolaj Gudskov.


En akuŝejo numero 4 iu virino kuŝis kaj akuŝis la knabon Nikolaj Afanasjeviĉ Permjakov. Kiam Nikolaj Afanasjeviĉ, tiam nur estaĵo, estis alportita por la unua mamnutro, la estaĵo apertis la okulojn kaj rigardis al sia patrinjo tiel, ke la lakto en ŝiaj mamoj tuj vanuis. Iu olda virino el suba medicina personaro komprenigis al ĉiu deziranto, ke la okulo de l' infano estas envulta.

— La okuleto de l' infano envultas, — ŝi parolis.

Sed la okuleto aspektis kiel normala okuleto. Samkiel la dua. Kvankam la popolo diras: “envulta okulo”, tamen provu diveni, ĉu la liva aŭ la dekstra envultas.

Ĝis kiam la panjon Permjakova oni ne forlasis hejmen, ĉio en la akuŝejo okazis dise-mise. Jen radiatoto krevas, jen ankoraŭ io. Kaj knabo, kiu kuŝis apud Nikolaj Afanasjeviĉ, plenkreskinte iĝis ŝtelisto kaj bandito, estis enprizonigita kaj paferzekutita.

Ankaŭ la hejmo de Permjakovoj iĝis nebonstata. Afanasij Permjakov okaze de la naskiĝo de l' filo unuafoje en sia vivo ekdrinkis kaj drinkas ĝis nun. “Li ne povas satdrinki”, — eksplikas la bopatrino. Koncerne la bopatrinon: forbrulis ŝia domo en la urbo Baranoviĉi de Belorusa SSR. La patrino memoris la diraĵon pri la envulta okulo kaj kondukis jam iripovan Nikolaj al okulisto. La okulisto longe enrigardis la envultan okulon tra speciala aparato, trovis nenion specialan, nur konsilis surporti nigrajn okulvitrojn, eĉ preferinde — la spegulajn.

Tiel do iradis Nikolaj Afanasjeviĉ — eta, sed kun la spegulaj okulvitroj, kiel liliputa ciskartisto.

Tamen tiu okulisto, laŭnome Vagrapet Arŝakoviĉ Movtesjan, tiutage ne revenis hejmen post la laboro kaj neniu lin povas trovi, kvankam oni lanĉis tutsovetian serĉadon. Do, ne endis la envultan okulon tra speciala aparato rigardi — ĝi ja pligrandigas, la aparato.

La dato venis — la unua de septembro. Necesas iri lernejon, al Nikolaj oni donis tekon kaj la florojn asterojn.

— Oj, ne licas porti malhelajn okulvitrojn! — insultis la unua instruistino de Nikolaj Afanasjeviĉ. — Tiel nur sole ŝikuloj faras. Tuj demetu!

Do, Nikolaj demetis la okulvitrojn. La instruistino rigardis en liajn okulojn. Post unu semajno devis okazi ŝia nupto. Malen! Fianĉo ŝia, urbofama taksiisto Aleksaĉo, subite ekamis ne ŝin, sed turneantan estradan aktorinon. Li veturigis ŝin tra la urbo, tiel ke ŝi unuvespere kantis tri-kvar koncertojn, forveturis post ŝin, kaj veturadas poŝt ŝi ĉie, krom eksterland'.

Mem Nikolaj kredis kaj diris, ke liaj okuletoj estas malsanaj. Al aliaj okulistoj la patrino lin ne irigis, kompatis ilin. Baldaŭ venis al Nikolaj avizo kun voko al armeaj vicoj. Certe, ankaŭ en la rekrutekzameno estis okulisto — armea kuracisto-oficiro. Tiu konstatis, ke la okuletoj de Nikolaj ne malsanas, sed normalas, kaj necesas servi. Vespere la okulisto iris kun konatino en restoracion, trinkis iomete, sed ebriiĝis ege, frakasis vitrinon kaj multon krome. Li estis devigita pasigi tempon en karcero, pagi multan monon kaj poste li ankoraŭ trafis sub oficirhonoran tribunalon. Unu steleto deepoletiĝis.

Nikolaj estis rekrutita, kaj suboficiro Ogurnoj kondukis lin kaj la aliajn rekrutojn al banejo. Permjakov ankaŭ tien venis en la okulvitroj, kvankam nuda.

— La okulvitrojn, flavbekulo, en civilio lasu, — diris al li la suboficiro kaj demetis de li la okulvitrojn, stumblis sur la glita kuŝbreto, falis malsupren kaj tie rompis siajn brakojn-krurojn.

La soldato ne rajtas porti malhelajn okulvitrojn, se li ne estas “oldulo”. Do, en tiu ĉi regimento komencis okazi diversaj incidentoj; jen soldato dizertas, jen inspekto venas. Dum unu kaj duona jaro oni malpromociis tri komandantojn de l' regimento. Nur kiam Nikolaj iĝis longservanta soldato “oldulo”, li iris al porsoldata magazeno Militvend kaj aĉetis por si malhelajn okulvitrojn. Li surmetis ilin kaj la regimento tuj famiĝis kiel perfekta.

Finservinte kiel decas Nikolaj hejmen ne revenis, sed ekloĝis en granda urbo. Li ĝis tiam ne sciis kiajn okuletojn li ja havas. Ne troviĝis por li la olda virino, kiu dirus: “Nikolaj Afanasjeviĉ, via okuleto envultas!”

Sole ciganinoj, kiam surstrate Nikolaj Afanasjeviĉ demetas la okulvitrojn por viŝi ilin, forĵetiĝas de li kiel de policano. La ciganinoj scias ja, kio kiomas.

Kaj antaŭnelonge li frakasis la okulvitrojn pro glitvojo. Ili nur krakis. Kaj nun ĉiu kaj iu povas senobstakle renkonti la rigardon de Nikolaj Afanasjeviĉ strate, buse, kineje. Nikolaj Afanasjeviĉ ŝatus aĉeti okulvitrojn ĉe tiuj ciganinoj, sed ili diskuras.

Ankaŭ mi mem dum ĉi tagoj vidis lin. Nun mi sidas kaj sentas — io ne tielas. Nu, jen, ankaŭ mia tajpilo romp.

Tradukis el la rusa Moskva tradukista grupo

La Ondo de Esperanto. 1992. №1 (2)


Se vi deziras publikigi ĉi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo