Birdo Sirin al mi gaje ridas nun,
min ĝojigas kaj vokas el nest'.
Kaj kontraŭe l'animon ĉagrenas kun
mornmien' bizarul' Alkonost.
Kordoj sep de la fortun'
eksonoris pri prosper' —
tio birdo Gamajun
min nutras per esper'.
Bluĉielon, trutreditan de kampanil',
batas sonoril', kupra sonoril'
ĉu en ĝoj', ĉu kolero al ni.
La kupolojn en Rusio kovras ora bril',
ke pli ofte rimarku la Di'…
Antaŭ mi eternas la enigmo serĉa jen:
la vastega granda regno kaj fabela,
kun la vivo sal-acid-amare-dolĉa en
land' sekala, purafonta, bluĉiela.
La argilon ŝmacante per hufoj, jam
ĝis genu' sinkas la jungitar',
tamen trenas tra l'regn' de dormanta flam',
trenas min tra la dorma koŝmar'.
Antaŭ mi l'arĝenta lun'
montras vojon laŭ la ter' —
tio birdo Gamajun
min nutras per esper'!
La animon, trivitan en lukto por
viv-vegeto, min muelonta for,
se ĝin lezis ĝis sang' erozi',
flikos mi per la ŝtofo el pura or',
ke pli ofte rimarku la Di'…
Tradukis el la rusa Nikolai Lozgaĉev
El la poemaro La birdo Gamajun (Sverdlovsk: Sezonoj, 1989)