La kontribuo de Stalin akiris famon pro tio, ke la ĉefpotenculo de Soveta Unio post longa tempo reaŭdigis sin kiel teoriisto kaj ke li kiel temon elektis ĝuste la lingvistikon. Multe da atento trovis, ke Stalin malaprobis la tezojn de Marr pri la klasa karaktero de lingvo kaj eltiris la lingvon el la skemo de bazo kaj superstrukturo [Noto 1].
Ankaŭ la esperantistoj atente registris la elpaŝon de Stalin. Oni sciis, ke en Soveta Unio delonge ne plu ekzistis Esperanto-movado. Ĉar en 1949/50 en la t.n. popoldemokratioj de orienta Eŭropo komenciĝis malfavora tempo por Esperanto, ne ŝajnis aŭdace vidi ligon inter tio kaj la anatemo kontraŭ Marr, des pli ĉar estis onidiroj, ke Marr favore rilatis al Esperanto.
Preskaŭ samtempe kun la diskuto en Pravda aperis Retoriko de Ivo Lapenna. En ĝi Marr estis menciita kiel “granda rusa lingvisto, historiisto kaj etnologo” kaj aprobe citita lia tezo, ke la evolulinio de la homaro kondukas de multlingveco al unulingveco. La franco Lucien Laurat komence de 1951 precizigis en Sennaciulo, ke Marr simpatiis kun Esperanto kaj ke sekve la eldiroj de Stalin helpas klarigi la malfavoron renkontatan de la esperantistoj en orienta Eŭropo [Noto 2]. Baldaŭ poste Laurat aperigis franclingvan libreton, en kiu li provis ilustri la kuntekston, klarigante la intervenon de Stalin per tio, ke la t.n. jafetida teorio de Marr ne plu respondas al la interesoj de la grandrusa imperiismo [Noto 3].
Reagis ankaŭ, diversmaniere, esperantistoj en orienta Eŭropo. La hungaro Pál Balkányi, ne komunisto, ĉerpis esperon el la prognozo de Stalin pri estonta eksternacia mondlingvo kaj asertis, ke Esperanto estas “provo” de tiu mondlingvo. La komunistaj esperantistoj en Bulgario kaj Ĉeĥoslovakio estis pli singardaj: ili publikigis traduke eltiraĵojn el la artikoloj de Stalin en siaj organoj, sed preferis silenti pri tio, kion ili signifas por la esperantistoj. Vigle, kvankam nepublike, reagis la varsovia esperantisto Antoni Czubrynski. Ĵus eksciinte, ke dissolviĝis pluraj lokaj grupoj de esperantistoj en Pollando, li sin turnis al la prezidanto de UEA, Ernfrid Malmgren, kun la postulo, ke UEA publike reagu je Stalin.
Malmgren timis, ke per tia paŝo UEA eĉ pli malfaciligus la pozicion de la esperantistoj en orienta Eŭropo, sed li cedis al sia estrara kolego Lapenna, kiu entuziasme pledis por la ideo de komuna deklaro de UEA kaj SAT kaj mem verkis ĝian tekston. Meze de 1952 la revuoj Esperanto kaj Sennaciulo aperigis la Nefermitan Leteron al Stalin. La internacia movado tiamaniere unuafoje alprenis klaran starpunkton kontraŭ politika reĝimo persekutanta la Esperanto-movadon. Sole pro tio la dokumento havas historian meriton.
Aliflanke, ne eblas pretervidi la malfortojn de la Nefermita Letero. Ĝi atentigas pri la negativa efiko je la movado “en la lastaj monatoj”, sed tute silentas pri tio, ke delonge ne aŭdiĝis la sovetiaj esperantistoj. Superflue, ĝi eniras longetan diskuton pri tio, ĉu lingvo estas klasa aŭ ne. Plej strange, citinte la profetaĵon de Stalin pri estonta mondlingvo, la letero daŭrigas: “…koncerne vian starpunkton rilate al la Internacia Lingvo…”, kredigante, ke Stalin esprimis opinion pri Esperanto. Mankas klara distingo inter la revo pri universala lingvo, proklamita de Karl Kautsky kaj laŭ la bezonoj buŝe subtenata ankaŭ de Stalin, kaj la modeste funkcianta internacia planlingvo Esperanto, kiun neniu marksista teoriisto iam bonvolis favore konsideri.
La letero de UEA kaj SAT do ne kontribuis al teoria klareco. Ĝi trotaksis la efikon de la diskuto en Pravda, ĉar jam antaŭe klare validis la kontraŭesperanta linio en orienta Eŭropo, kie necesis ĉiukampe sin adapti al la sovetia modelo. La Nefermita Letero tamen pli proksimiĝis al la esenco de la afero, kiam ĝi atentigis pri la kontraŭdiro, ke Stalin jen profetas universalan lingvon, jen gloras la rusan kiel progreseman internacian lingvon. Fakte, Stalin malfrue klopodis krei novan harmonion inter teorio kaj praktiko. Li pravigis la elstaran rolon de la rusa lingvo kaj kulturo en Soveta Unio kaj denuncis Marr, kies teorio estis internaciisma. Kvankam li ripetis antaŭajn profetaĵojn pri la kunfandiĝo de nacioj kaj lingvoj, li ŝovis ĝian realiĝon en tiel foran estontecon, ke nuliĝis ĉia rilato al la nuntempo.
Esperanton, kiel dirite, Stalin ne menciis. Ke ĝi daŭre ne havas lokon en la sovetiaj kondiĉoj, implicite klarigis la lingvistoj lin subtenantaj. Ekzemple, ili kondamnis la postulon de Marr, ke “la homaro proksimiĝanta al ekonomia unueco kaj al senklasa socio ne povas ne apliki artefaritajn, science ellaboritajn metodojn por la rapidigo de tiu monda procezo”. Ĝuste tio estis postulo, kiun sovetiaj esperantistoj en la tridekaj jaroj uzis por pravigi sian agadon. La rilaton al Esperanto rekte montris orientgermana komentanto de la lingvistika verko de Stalin, atentigante ke la estonta mondlingvo “ne estos Esperanto…, sed nova vivanta lingvo, kiun kreos la popolamasoj de la socialismaj nacioj en sia komuna laboro pri la disvolvo de la komunisma socio”. Simile, franca adepto de Stalin, Maxime Rodinson, en polemiko kontraŭ la verketo de Laurat ridindigis la atendojn de la esperantistoj (ke la lingva unuiĝo povus antaŭi la revolucion) kiel utopion de burĝaj kosmopolitoj [Noto 4]. Bulgaraj esperantistoj ne reagis je Stalin, sed ili jam antaŭe avertis kontraŭ la iluzio, ke Esperanto “povas esti la estonta lingvo de la homaro (t.e. de la komunismo)”.
Tamen, en tute neatendita maniero la elpaŝo de Stalin havis grandan signifon por Esperanto. Estas konate, ke Stalin konkludis per jenaj, aplombaj vortoj: “La marksismo estas malamiko de ĉia dogmismo.” Tiu ĉi formulo perfekte taŭgis por maski la ĉefan deziron de Stalin: forigi la malharmonion inter la internaciisma tradicio de socialismo kaj la reala soveti-grandrusa ŝovinismo, sed ĝi ankaŭ malrapide ebligis en diversaj kampoj inkluzive de lingvistiko “senstalinismiĝon”, precipe post la morto de Stalin en marto 1953.
Inter tiuj, kiuj profitis de tiu evoluo, estis la esperantistoj en orienta Eŭropo. Jam en aŭgusto 1952, duonan jaron antaŭ la morto de Stalin, la ĉeĥo Rudolf Burda klopodis rekuraĝigi siajn samideanojn per citaĵoj de Stalin. Laŭ li, ĉar Stalin diris, ke neniu nacia lingvo povas iĝi internacia, oni ne plu rajtas kondamni Esperanton kiel burĝan aŭ kosmopolitan kaj propagandi la “socialistan” rusan lingvon. La germano Ludwig Schödl simile asertis, ke frazoj kiel “lingvo de la progreso” originis ĉe Marr kaj tial nun estas anakronismaj. La fondinto de MEM, Anton Balague, ridindigis tiujn, kiuj, anstataŭ kompreni la tujan utilon de Esperanto kiel interpopola ligilo, “volas atendi la evoluon kaj kunfandiĝon de la lingvoj, por uzi ilin kiel 'ponton'”.
Tiaspeca, ofte aŭdaca interpreto de Stalin helpis al la reviviĝo de la Esperanto-movado en orienta Eŭropo kaj, finfine, en Soveta Unio mem. Sed ankaŭ ekster la sovetia influsfero ankoraŭ iom daŭris la diskuto pri Stalin, Marr kaj ilia rilato al Esperanto. Lapenna, kiel unue en Retoriko, plue prezentis Marr kiel amikon de Esperanto, ekzemple en sia pleda parolado ĉe Unesko en Montevideo en decembro 1954 [Noto 5]. Tio ne lasis trankvila la germandevenan usonanon William Solzbacher: En 1957 li komencis aperigi en American Esperanto Magazine longan artikolserion, kiu portis la provokan titolon Ĉarlatana lingvoscienco. La tuto estis forta atako kontraŭ la marksista-leninista-lapenista hipotezo, ke la evoluo iras “de multlingveco al unulingveco”. Solzbacher nomis la tezojn de Marr absurdaj kaj esprimis kontenton, ke Soveta Unio forĵetis ilin; sekve, laŭ li malutilas al la esperanto-movado, ke Lapenna en sia verko Retoriko laŭdas Marr kaj subtenas la utopian kredon pri malapero de naciaj lingvoj. Solzbacher atentigis, ke Marr ne tre entuziasmis pri Esperanto kaj ke Lapenna facilanime sin bazis sur malnova broŝureto provanta interpreti la teorion de Marr kiel utilan por la esperantistoj [Noto 6]. Krome, li kritikis la Nefermitan Leteron pro neprecizaĵoj kaj maltrafo de la vera temo.
Lapenna estis ekstreme vundita pro tiu polemiko — ne nur ĉar Solzbacher listigis aron da eraroj en la verkoj de Lapenna, sed ankaŭ pro tio, ke li, Lapenna, estis metita en la saman vicon kun la ĉarlatanaj lingvistoj Stalin kaj Marr. La afero akiris tre tiklan dimension pro la fakto, ke American Esperanto Magazine tiutempe troviĝis en la manoj de la esperantista makartiisto George Connor, kiu vidis UEA subfosata de komunismo kaj aparte dissemis suspekton kontraŭ ĝia ĝenerala sekretario. Lapenna tial fulmotondre reagis. En Belarto, suplemento al la revuo Esperanto, en aprilo 1958 aperis 12-paĝa kontraŭpolemiko de Lapenna: Kelkaj lingvistikaj demandoj. Okaze de la politika burleskaĵo kaj lingvoscienca ĉarlatanaĵo de d-ro W.Solzbacher. Lapenna neis, ke li iam alvokis por batalo kontraŭ naciaj lingvoj, kaj nomis la Nefermitan Leteron “energia kontraŭstalinisma starpunkto” [Noto 7]. La provon de Solzbacher klarigi la historian-politikan fonon de la lingvistika kontribuo de Stalin, tamen, Lapenna ignoris.
En 1958 aperis la dua eldono de Retoriko. En ĝi malaperis la epiteto “granda” rilate al Marr, kaj Lapenna ankaŭ ne plu parolis pri ties “profundaj sciencaj esploroj”. Sed li ankoraŭ donis multe da spaco al Marr; piednote Lapenna deklaris, ke, kvankam li ne povas akcepti ĉiujn tezojn de Marr, li neniel aprobas la atakojn kaj insultojn de Stalin.
Kelkaj recenzantoj de Retoriko kritikis la elstarigon de Marr [Noto 8], sed poste ne daŭris la diskuto. Por la esperantistoj estis pli grave, ke renaskiĝis la movado en orienta Eŭropo kaj ke oni jam ne plu por ĝia ekzisto-rajto devis klopodi perforte, kvankam por la propra bono, misinterpreti Stalin aŭ apogi sin je teoriisto, al kiu Esperanto estis fremda.
Ulrich Lins vic-prezidanto de UEA
2. Krizo de la lingvoscienco en Sovetio // Sennaciulo. 1951. № 1, p. 5; vd. ankaŭ Laurat L. Rimarkoj pri pralingvo tuthomara // Esperanto. 1951, p. 209-211.
3. Laurat L. Staline, la linguistique et l'impérialisme russe. Paris, 1951.
4. Robinson M. Quand M.Laurat fait de la linguistique // La nouvelle critique. 1951. № 29, p. 58.
6. Andreev A.P. Revolucio en la lingvoscienco. Jafetida lingvoteorio de akademiano N.Marr. Leipzig, 1929.
7. Lapenna asertis en 1980, ke post Hamburgo la Nefermita Letero “bedaŭrinde plu estas aktuala, eble eĉ pli aktuala ol en la tempo, kiam ĝi estis verkita” // Horizonto. 1980, p. 55.
8. Skarup P. en Internacia Pedagogia Revuo.
1959, № 1, p. 80-81; Ciliga P. en Franca Esperantisto. 1959, p.
92.
Pro tromultaj aferoj mi iom prokrastigis la respondon.
Via letero silente baziĝas sur du supozoj. Unue, sur la supozo pri tio, ke oni povas citi verkojn de aŭtoro sen konsidero pri la epoko traktata en la citaĵo; due, sur la supozo pri tio, ke marksismaj tezoj kaj formuloj ricevitaj rezulte de esplorado de unu epoko de la historia evoluo validas por ĉiuj epokoj kaj tiel devas resti senŝanĝaj.
Mi devas diri, ke ambaŭ supozoj estas tute eraraj.
Kelkaj ekzemploj.
1. En la kvardekaj jaroj de la pasinta jarcento, kiam ankoraŭ ne aperis monopolisma kapitalismo, la kapitalismo pli malpli senprobleme kreskis kaj disvastiĝis al novaj teritorioj, ankoraŭ ne okupitaj de ĝi, kaj la leĝo pri nesimetrieco de evoluo ne povis plenforte funkcii, — tiam Marx kaj Engels konkludis, ke socialisma revolucio ne povas venki en unu lando, sed povas venki nur rezulte de komuna bato en ĉiuj aŭ en plimultaj civilizitaj landoj. Tiu konkludo poste iĝis la gvidlinio por ĉiuj marksistoj.
Tamen komence de la XX-a jarcento, precipe dum la unua mondmilito, kiam tute klariĝis ke la premonopolisma kapitalismo evidente formiĝis kiel la monopolisma, kaj kiam la kapitalismo ascendanta transformiĝis je kapitalismo velkanta, kiam la milito montris nekuraceblajn malsanojn de la monda imperiismo, tiam la leĝo pri la nesimetrieco de la evoluo difinis la diverstempecon de maturiĝo de la proleta revolucio en diversaj landoj. Tiam Lenin, baziĝante sur la marksisma teorio, konkludis, ke, en la novaj evolukondiĉoj, socialisma revolucio tamen povas venki en unu aparta lando, kaj samtempa venko de la socialisma revolucio en ĉiuj landoj aŭ en plimultaj landoj ne eblas pro diverstempa maturiĝo de revolucio en tiuj landoj, kaj la malnova formulo de Marx kaj Engels ne plu adekvatas al la novaj historiaj kondiĉoj.
Evidente ni havas ĉi tie du diversajn konkludojn pri la venko de la socialismo, kiuj ne kontraŭdiras, sed plene eliminas unu la alian.
Dogmuloj kaj talmudistoj, kiuj ne konsiderante la kernon de la afero, citas formale, ekster la reala situacio, povas diri, ke iun el tiuj konkludoj necesas forĵeti kiel absolute malpravan, sed la alian, absolute pravan, necesas vastigi al ĉiuj evoluperiodoj. Sed la marksisto nepre scias, ke la dogmuloj kaj talmudistoj eraras, ili nepre scias, ke ambaŭ konkludoj pravas, tamen ne absolute, sed ĉiu por sia tempo: la konkludo de Marx kaj Engels por la periodo de la premonopolisma kapitalismo, sed tiu de Lenin — por la monopolisma kapitalismo.
2. Engels en sia Anti-D#uhring deklaras, ke post la venko de la socialisma revolucio la ŝtato devas formorti. Surbaze de tio post la venko de la socialisma revolucio en nia lando dogmuloj kaj talmudistoj en nia partio postulis, ke la partio entreprenu agojn por rapida formorto de nia ŝtato, por malfondo de la ŝtataj instancoj, por rifuzo de la konstanta armeo.
Sed la sovetiaj marksistoj, surbaze de la analizo de la aktuala mondsituacio, konkludis, ke en la kapitalisma sieĝo kiam la socialismo triumfis nur en unu lando kaj en la ceteraj pluregas la kapitalismo, la lando de la venkinta proletaro devas ne malfortigi, sed ĉiel fortigi sian ŝtaton, ŝtatajn instancojn, spionan servon, armeon, se tiu lando ne deziras esti frakasita de la kapitalisma ĉirkaŭo. La rusaj marksistoj konkludis, ke la formulo de Engels konsideras la venkon de la socialismo en ĉiuj aŭ en plimultaj landoj, sed ĝi ne aplikeblas, kiam la socialismo venkis nur en unu lando, dum en la ceteraj landoj regas la kapitalismo.
Estas klare, ke ĉi tie troviĝas du malsamaj formuloj pri sorto de la socialisma ŝtato, kiuj eliminas unu la alian.
Dogmuloj kaj talmudistoj povas diri, ke tiu cirkonstanco senesperigas la situacion; necesas forĵeti unu formulon kiel absolute eraran, sed la duan kiel absolute veran necesas vastigi al ĉiuj periodoj de la evoluo de la socialisma ŝtato. Sed la marksistoj nepre scias, ke la dogmuloj kaj talmudistoj eraras. Ĉar ambaŭ formuloj pravas, tamen ne absolute, sed ĉiu por sia tempo: la formulo de la sovetiaj marksistoj — por la periodo post la venko de la socialismo en unu aŭ en kelkaj landoj, sed la formulo de Engels — por la periodo kiam la sinsekvaj venkoj de la socialismo en apartaj landoj kondukos al venko de la socialismo en plimulto de landoj, kaj tiel kreiĝos kondiĉoj necesaj por apliko de la formulo de Engels.
La vicon de la ekzemploj oni povas daŭrigi.
La samon oni devas diri pri du diversaj formuloj pri la lingvaj demandoj, prenitaj el diversaj verkoj de Stalin kaj cititaj en la letero de k-do Ĥolopov.
K-do Ĥolopov referencas al la verko de Stalin Pri la marksismo en la lingvoscienco, kie estas konkludite, ke rezulte de kruciĝo de, ekzemple, du lingvoj, unu el ili kutime fariĝas venkinto kaj la alia formortas, kaj, sekve la kruciĝo ne rezultigas novan, trian lingvon, sed restigas unu el la du lingvoj. Plue li referencas al alia konkludo, tirita el la raporto de Stalin en la XVI-a Kongreso de VKP(b), dirinta, ke en epoko post la venko de la socialismo en tutmonda skalo, kiam la socialismo fortiĝos kaj rutiniĝos, la naciaj lingvoj nepre kunfandiĝos en unu komunan lingvon, kiu kompreneble estos nek la grandrusa, nek germana, sed io nova. Komparinte ambaŭ formulojn kaj konstatinte, ke ili ne nur malsamas, sed eliminas unu la alian, k-do Ĥolopov tute senesperiĝis. “El Via artikolo, — li skribas en la letero, — mi komprenis, ke la lingvokruciĝo neniam povas rezultigi novan lingvon, sed ĝis la artikolo mi firme kredis, konforme al Via raporto en la XVI-a Kongreso de VKP(b), ke en la komunismo la lingvoj kunfandiĝos en unu komunan lingvon.
Evidente, k-do Ĥolopov trovinte la kontraŭdiron inter la du formuloj profunde kredas, ke necesas likvidi la malkonkordon, opinias necesa seniĝi de unu el la formuloj kiel de malĝusta kaj kroĉiĝi al la alia formulo kiel al la ĝusta por ĉiuj epokoj kaj landoj, sed li ne scias al kiu formulo necesas kroĉiĝi. Rezultas sakstrata situacio. K-do Ĥolopov ne konjektas, ke ambaŭ formuloj estas ĝustaj ĉiu por sia tempo. Tiel ĉiam okazas al dogmuloj kaj talmudistoj, kiuj sen penetro en la kernon, citante formale, sen konsidero de la epoko traktata en la citaĵo, neeviteble trafas en sakstraton.
Cetere, se oni bone esplorus la problemon, oni vidus neniun bazon por la sakstrato. Ja la broŝuro de Stalin Pri la marksismo en la lingvoscienco kaj la raporto de Stalin en la XVI-a Kongreso traktas du diversajn epokojn, pro kio la formuloj estas diversaj.
La formulo de Stalin en lia broŝuro en la parto pri la lingvokruciĝo koncernas la epokon ĝis la venko de la socialismo en la tutmonda skalo, kiam la ekspluatantaj klasoj estas la reganta forto en la mondo, kiam restas valida la nacia kaj kolonia subpremo, kiam la nacia izoliĝo kaj la reciproka malfido de la nacioj estas firmigitaj per la interŝtataj diferencoj, kiam ankoraŭ ne ekzistas nacia egalrajteco, kiam la kruciĝo de lingvoj okazas laŭ la vojo de batalo pri la rego de unu el la lingvoj, kiam ankoraŭ ne ekzistas kondiĉoj por la paca kaj amika kunlaboro de la nacioj kaj lingvoj, kiam sur la tagordo estas ne la kunlaboro kaj reciproka riĉigo de la lingvoj, sed la asimilado de unuj kaj la venko de la aliaj lingvoj.
Koncerne la alian formulon de Stalin, prenitan el la raporto en la XVI-a Kongreso de la partio en la parto koncerna la kunfandiĝon de la lingvoj en unu komunan lingvon, ĉi tie estas konsiderata alia epoko, nome — la epoko post la venko de la socialismo en la tutmonda skalo, kiam jam ne plu ekzistos monda imperiismo, kiam la ekspluatantaj klasoj estos faligitaj, la nacia kaj kolonia subpremo estos forigita, la nacia izoliĝo kaj la reciproka malfido de la nacioj estos anstataŭigitaj per reciproka fido kaj la interproksimiĝo de la nacioj, kiam la nacia egalrajteco estos realigita, kiam la politiko de subpremo kaj asimilado de lingvoj estos likvidita, kiam la kunlaboro de la nacioj estos establita kaj kiam la naciaj lingvoj havos la eblon libere riĉigi unu la alian laŭ la vojo de kunlaboro. Kompreneble, en tiuj kondiĉoj ne povos temi pri subpremo aŭ malvenko de unuj kaj venko de aliaj lingvoj. Tiam ni ne havos du lingvojn, el kiuj unu malvenkas, dum la alia fariĝas venkinto en la batalo, sed centojn da naciaj lingvoj, el kiuj rezulte de longa ekonomia, politika kaj kultura kunlaboro de la nacioj unue formiĝos la plej riĉiĝintaj unuecaj zonaj lingvoj kaj poste la zonaj lingvoj kunfandiĝos en unu komunan internacian lingvon, kiu kompreneble estos nek la germana, nek la rusa, nek la angla, sed nova lingvo, absorbinta la plej bonajn elementojn de la naciaj kaj zonaj lingvoj.
Do, la du diversaj formuloj rilatas al du diversaj epokoj, kaj nome tial, ke ili rilatas al du epokoj, ambaŭ formuloj estas ĝustaj — ĉiu por sia epoko.
Postulo, ke tiuj formuloj ne estu kontraŭaj, ke ili ne eliminu unu la alian, same absurdas, kiel absurdus postulo, ke la kapitalisma epoko ne kontraŭu al la socialisma, kaj ke la socialismo kaj kapitalismo ne eliminu unu la alian.
Dogmuloj kaj talmudistoj konceptas la marksismon, ties apartajn tezojn kaj formulojn kiel kolekton de dogmoj, kiuj “neniam” ŝanĝiĝas malgraŭ ŝanĝoj en la evolukondiĉoj de la socio. Ili pensas, ke parkeriginte tiujn tezojn kaj formulojn, citante ilin dise kaj mise oni povos solvi kiun ajn demandon, ĉar la parkerigitaj tezoj kaj formuloj taŭgos por ĉiuj epokoj kaj landoj, por ĉiuj eventoj de la vivo. Sed tiel pensi povas nur la homoj, kiuj vidas la formon de la marksismo, sen vidi la esencon, kiuj parkerigas la tekstojn de la tezoj kaj formuloj de la marksismo, sen kompreni ilian enhavon.
La marksismo estas scienco pri la leĝoj de evoluo de la naturo kaj socio, scienco pri revolucio de la subpremataj kaj ekspluatataj amasoj, scienco pri konstruado de la komunisma socio. La marksismo kiel scienco ne povas resti sur la sama loko — ĝi evoluas kaj perfektiĝas. En sia evoluo la marksismo ne povas ne riĉiĝi per novaj spertoj, novaj signifoj — sekve, ĝiaj apartaj formuloj kaj tezoj ne povas resti samaj kun paso de la tempo, ne povas resti ne anstataŭataj de novaj formuloj kaj tezoj, adekvataj al novaj historiaj taskoj. La marksismo ne agnoskas senŝanĝajn tezojn kaj formulojn, kiuj estas devigaj por ĉiuj epokoj. La marksismo estas malamiko de ĉia dogmismo.
28 jul. 1950
I. Stalin
Revuo Boljŝevik, № 14
Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov