Jack London

Aloha Oe

Neniam estas tiaj foriroj kiel tiuj de la doko de Honolulo. La grandioza transporta ŝipo restis plenvapora, preta ekveturi. Mil homoj estis sur la ferdekoj; kvin mil staris sur la varfo. Supren kaj suben la longan pasejon iris indiĝenaj geprincoj, sukerreĝoj, kaj la altaj funkciuloj de la Teritorio. Pretere, en longaj linioj, ordigataj de la indiĝena polico, estis la kaleŝoj kaj aŭtomobiloj de la Honolula aristokrataro. Sur la varfo la Reĝa Havaja Bando ludis Aloha Oe, kaj kiam ĝi finis, enŝipiĝinta korda orkestro el indiĝenaj muzikistoj ekludis la samajn ploretajn sonojn, la voĉo de la indiĝena kantistino birde soris super la instrumentoj kaj la bruo de la foriro. Ĝi estis arĝenta anĉo, sonante ties klaran, nekonfuzeblan noton en la granda fonbruo de adiaŭo.

Antaŭe, sur la malalta ferdeko, malantaŭ la gardrelo staris ses vicoj de kakivestitaj junuloj kies bronzitaj vizaĝoj montris trijaran kampanjon sub la suno. Sed la adiaŭo ne estis por ili. Nek estis por la blankvestita ŝipestro, sur la alta turponto, remota kiel la steloj, rigardanta la tumulton sube. Nek estis la adiaŭo por la junaj oficiroj pli malantaŭe, revenintaj el la Filipinoj, nek por la blankvizaĝaj, klimatvelkitaj virinoj apude. Tuj malantaŭ la pasejo, sur la promenadferdeko, staris dudeko da usonaj senatanoj kun siaj edzinoj kaj filinoj — la senata ekskursogrupo kiu dum monato estis gastigita, supersatigita per statistikoj, trenita laŭ vulkana monto kaj lafovaloj por ekvidi la gloraĵojn kaj materialojn de Havajio. Estis la ekskursogrupo por kiu la transporta ŝipo alvenis al Honolulo, kaj estis la ekskursogrupo al kiu Honolulo adiaŭis.

La senatanoj estis girlanditaj kaj ornamitaj per floroj. La dika kolo kaj korpulenta brusto de Senatano Jeremio Sambrooke estis ŝarĝataj per deko de florkronoj. El tiu amaso da kronoj kaj floroj elstaris lia kapo kaj la plejparto de la freŝe sunbruligita kaj ŝvitanta vizaĝo. Li taksis la florojn abomenaĵo, kaj dum li rigardis super la homamaso sur la varfo per statistika okulo, kiu vidis neniom da beleco, sed taksis la laborpovon, la fabrikojn, la fervojojn, kaj la bienojn kiuj restis malantaŭ la homamaso kaj kiujn la homamaso esprimis. Li vidis materialojn kaj pripensis evoluon, kaj tro okupiĝis pri revoj de materiala atingo kaj imperio por rimarki sian filinon apude, parolantan kun junulo en eleganta somera kompleto kaj pajla ĉapelo, kies avidaj okuloj estis nur por ŝi kaj neniam lasis ŝian vizaĝon. Se Senatano Jeremio rimarkus sian filinon, li vidus ke, anstataŭ la juna knabino dekkvinjara, kiun li portis al Havajio antaŭ nur unu monato, li nun forprenis kun si virinon.

Havajio havas maturigan klimaton, kaj Dorotea Sambrooke jam spertis ĝin sub aparte maturigaj cirkonstancoj. Svelta, pala, kun bluaj okuloj iomete lacaj pro legadi la paĝojn de libroj kaj klopodi trastumbli ĝis kompreno de la vivo — tia ŝi estis la pasintan monaton. Sed nun la okuloj estis varmaj anstataŭ lacaj, la vangoj estis tuŝitaj de la suno, kaj la korpo montris la unuajn indikojn kaj promeson de plenkreskantaj konturoj. Dum tiu monato ŝi lasis la librojn, ĉar ŝi trovis pli grandan ĝojon legante el la libro de la vivo. Ŝi rajdis ĉevalojn, ascendis vulkanojn, kaj lernis surfotabuladon. La tropikoj jam eniris ŝian sangon, kaj ŝi ardis pro la varmo kaj koloro kaj sunlumo. Kaj dum monato akompanis ŝin viro — Stefano Knight, atleto, surfotabulisto, bronzita dio de la maro, kiu mastris la kraŝantajn ondojn, saltis sur iliajn dorsojn, kaj rajdis ilin ĝis la plaĝo.

Dorotea Sambrooke ne konsciis la ŝanĝiĝon. Ŝia konscio estis ankoraŭ tiu de juna knabino, kaj ŝin surprizis kaj maltrankviligis la konduto de Stefano je ĉi tiu horo de adiaŭo. Ŝi lin konsideris sia kunludinto, kaj dum la monato li estis ŝia kunludinto; sed nun li ne adiaŭis kiel kunludinto. Jen li parolis ekscitite kaj malkontinue, jen li silentis. Kelkfoje li ne aŭdis kion ŝi diris, aŭ se li ja aŭdis, ne respondis kutimmaniere. Ŝin perturbis la maniero per kiu li rigardas ŝin. Ŝi ne sciis antaŭe ke li havas tiajn ardajn okulojn. Io en liaj okuloj ŝin timigegis. Ŝi ne povis ilin alfronti, kaj ŝiaj propraj okuloj ĉiam falis antaŭ ili. Sed estas ankaŭ io alloga en ili, kaj ŝi kontinue rerigardis por ekvidi tiun ardan, ordoneman, sopirantan ion, kiun ŝi neniam antaŭe vidis en homaj okuloj. Kaj ŝi mem estis strange mistifikita kaj ekscitita.

La fajfilego de la ŝipo elblovis surdige, kaj la florkronita homamaso impetis pli proksimen al la flanko de la doko. La fingroj de Dorotea Sambrooke ŝtopis la orelojn; kaj dum ŝi faris grimaceton pro la malagrabla ŝoko de bruego, ŝi rimarkis denove la ordoneman, sopirantan ardon en la okuloj de Stefano. Ŝin li ne rigardis, sed ŝiajn orelojn, delikate rozajn kaj travideblajn en la klinantaj radioj de la posttagmeza suno. Kurioze kaj fascinite, ŝi rigardis tiun strangan ion en liaj okuloj ĝis kiam li vidis ke ŝi lin kaptis. Ŝi vidis liajn vangojn ruĝiĝi malhele, kaj aŭdis lin paroleti malkohere. Li estis embarasata, kaj ŝi mem konsciis embarason. Stevardoj nervoze iris tien kaj reen, petante al nevojaĝantaj homoj elŝipiĝi. Stefano etendis la manon. Kiam ŝi sentis la tuŝon de la fingroj kiuj jam milfoje tenis ŝiajn sur surfotabuloj kaj lafomontetoj, ŝi aŭdis la vortojn de la kanto per nova kompreno dum tiuj ploretis en la arĝenta gorĝo de la havaja kantistino:

Ka halia ko aloha kai hiki mai,
Ke hone ae nei i ku'u manawa,
O oe no kan aloha
A loko e hana nei.
Stefano jam instruis al ŝi la melodion kaj vortojn kaj signifon — tiel ŝi pensis, ĝis ĉi tiu momento; kaj je ĉi tiu momento de la lasta manpremo kaj varma kontakto de polmoj ŝi divenis unuafoje la veran signifon de la kanto. Ŝi apenaŭ vidis lin iri, nek povis lin rimarki sur la homplena pasejo, ĉar ŝi estis mergita en labirinto de memoroj, revivante la ĵus pasintajn kvar semajnojn, relegante okazojn en la lumo de rivelo.

Kiam la senata ekskursogrupo alteriĝis, Stefano estis membro de la gastiga komitato. Estis li kiu prezentis al ili la unuan montradon de surfotabulado sur la strando Waikiki, pagajigante sian mallarĝan tabulon maren ĝis kiam li iĝis malaperanta peceto, kaj poste, subite reaperante, leviĝante kiel mardio el la tumulto de ŝaŭmo kaj kirliĝanta blanko — rapide leviĝante pli kaj pli, ŝultroj kaj brusto kaj lumbo kaj kruroj, ĝis kiam li staris ekvilibrite sur la fumanta kresto de potenca, mejllonga ondego, piedoj mergitaj en la fluganta ŝaŭmo, flugante stranden je la rapido de eksprestrajno, kaj paŝante trankvile sur la sablon ĉe iliaj surprizegitaj piedoj. Jen estis ŝia unua ekvido de Stefano. Li estis la plej juna ano de la komitato, junulo mem, dudekjaraĝa. Li ne distris per prelegfarado, nek brilis orname ĉe akceptoj. Estis en la ŝaŭmondoj de Waikiki, en la sovaĝa bovarpelo sur Manna Kea, kaj en la malsovaĝigejo de la Haleakala Ranĉo kie li prezentis sian parton de la distrado.

Al ŝi ne plaĉis la senfinaj statistikoj kaj eterna prelegfarado de la aliaj komitatanoj. Nek al Stefano. Kaj estis kun Stefano ke ŝi ŝteliris for de la subĉiela bankedo ĉe Hamakua, kaj for de Abe Louisson, la kafbienegisto, kiu parolis pri kafo, kafo, nenio krom kafo, dum du fatalaj horoj. Estis tiam, dum ili rajdis inter la filikarboj, ke Stefano instruis al ŝi la vortojn de Aloha Oe, la kanto prezentita al la vizitantaj senatanoj je ĉiu eliro el ĉiu vilaĝo, ranĉo, kaj bienego.

Stefano kaj ŝi estis kune dekomence. Li estis ŝia kunludinto. Ŝi ekposedis lin dum ŝia patro okupiĝis pri la ekposedo de la statistikoj de la insula teritorio. Ŝi estis tro milda por tirani sian kunludanton, sed ŝi regis lin tute, escepte en kanuo, aŭ sur ĉevalo aŭ surfotabulo, je kiuj fojoj li ekkomandis kaj ŝi obeis. Kaj nun, je ĉi tiu lasta kantado de la kanto, kiam la ŝnuroj estis malligitaj, kaj la granda ŝipo komencis retroiri malrapide de la doko, ŝi sciis ke Stefano estas al ŝi io pli ol kunludinto.

Kvin mil voĉoj kantadis Aloha Oe, — “Mia amo estu kun vi ĝis kiam ni renkontiĝos,” — kaj je tiu unua momento de amo konata ŝi eksciis ke ŝi kaj Stefano disŝiriĝas. Kiam ajn ili renkontiĝus? Tiujn vortojn li mem instruis al ŝi. Ŝi memoris sian aŭskultadon dum li kantadis kaj rekantadis ilin sub la haŭ arbo ĉe Waikiki. Ĉu estis profetaĵo? Kaj ŝi admiris lian kantadon, ŝi diris ke li kantis kun milte da esprimo. Ŝi ridis laŭte, histerie, je la memoro. Per tiom da esprimo! — kiam li estis elverŝanta sian koron per la voĉo. Ŝi sciis nun, kaj estis malfrue. Kial li ne parolis? Tiam ŝi ekkonsciis ke knabinoj de ŝia aĝo ne edziniĝas. Sed knabinoj de ŝia aĝo ja edziniĝas — en Havajio — ŝi tuj pensis. Havajio maturigis ŝin — Havajio, kie la karno estis ora kaj ĉiuj virinoj estas maturaj kaj sunkisitaj.

Vane ŝi trarigardis la densan homamason sur la doko. Kien li iris? Ŝi sentis ke ŝi povus pagi ajnan prezon por ekvidi lin nur unu fojon pli, kaj ŝi preskaŭ esperis ke iu mortiga malsano trafu la solan ŝipestron sur la turponto kaj prokrastu la foriron. La unuan fojon en la vivo, ŝi rigardis sian patron per kalkulema okulo, kaj farinte tiel ŝi notis per novega timo la liniojn de volo kaj rezoluteco. Estus terure kontraŭi lin. Kaj kiun ŝancon ŝi havus en tia lukto? Sed kial Stefano ne parolis? Nun estis malfrue. Kial li ne parolis sub la haŭ arbo ĉe Waikiki?

Tiam, kun granda sinkado de la koro, venis al ŝi ke ŝi sciis kial. Kion ŝi aŭdis iun tagon? Ho, jes, estis ĉe la tekunveno de Sinjorino Stanton, tiun posttagmezon kiam la sinjorinoj de la Misiista Kliko gastigis la sinjorinojn de la senata grupo. Estis Sinjorino Hodgkins, la alta blondulino, kiu demandis. La sceno revenis al ŝi brile — la larĝa lanai, la tropikaj floroj, la senbruaj aziaj servistoj, la zumo de la voĉoj de la multaj virinoj kaj la demando de Sinjorino Hodgkins en la grupo apud ŝi. Sinjorino Hodgkins loĝis fore sur la ĉeftero dum jaroj, kaj evidente demandis pri malnovaj amikoj de sia juneco. “Kio pri Sunjo Maydwell?” — estis ŝia demando. “Ho, ni neniam plu vidas ŝin; ŝi edziniĝis kun Vilĉjo Kupele”, — respondis alia insulloĝantino. Kaj la edzino de Senatano Behrend ridis kaj volis scii, kial edziniĝo influis la amikaron de Sunjo Maydwell.

— Hapa-haole, — estis la respondo; — li estis miksrasa, vi scias, ke ni de la Insuloj devas pensi pri niaj infanoj.

Dorotea turnis sin al la patro por pruvi sian supozon.

— Paĉjo, se Stefano iam venus al Usono, ĉu li ne povus veni kaj viziti nin?

— Kiu? Stefano?

— Jes, Stefano Knight — vi lin konas. Vi ĵus adiaŭis lin antaŭ nur kvin minutoj. Ĉu li, estante en Usono iun tagon, ne povus viziti nin?

— Certe ne, — Jeremio Sambrooke respondis bruske. — Stefano Knight estas hapa-haole kaj vi scias kion signifas tio.

— Ho, — Dorotea diris malforte, dum ŝi sentis malakran malesperon enŝteliĝi en la koron.

Stefano ne estis hapa-haole — ŝi sciis tion; sed ŝi ne sciis ke kvarona stamo da tropika sunlumo fluis en liaj vejnoj, kaj ŝi sciis ke tio sufiĉis por apartigi lin ekster la edziĝolimo. Estis stranga mondo. Jen Lia Moŝto A. S. Cleghorn, kiu edziĝis kun malheleta princino de familio Kamehameha, sed la viroj konsideris honoro koni lin, kaj la plej ekskluzivaj virinoj de la ekskluzivega Misiista Kliko vidiĝis ĉe liaj tekunvenoj. Kaj jen Stefano. Neniu malaprobis ke li instruis al ŝi rajdi surfotabulon, nek ke li kondukis ŝin per la mano tra la danĝeraj lokoj de la kratero Kilauea. Li povis vespermanĝi kun ŝi kaj ŝia patro, danci kun ŝi, kaj esti membro de la gastiga komitato; sed ĉar estis tropika sunlumo en liaj vejnoj li ne povis edzinigi ŝin.

Kaj li ne montris ĝin. Nur dirite oni scius. Kaj li estis tiel bonaspekta. La bildo de li formiĝis en ŝia imago, kaj antaŭ ol ŝi eksciis ŝi ĝojis pri la memoro de la gracio de lia belega korpo, de liaj grandiozaj ŝultroj, kaj de la povo ene de li, kiu ĵetis ŝin leĝere sur ĉevalon, portis ŝin sekure trans la tondraj ŝaŭmondoj, aŭ tiris ŝin per montbastono supren la severan laffirston de la Domo de la Suno. Ion pli subtilan kaj misteran ŝi memoris, kaj kiun eĉ tiam ŝi ĵus komencis kompreni — la aŭron de la maskla estaĵo kiu estas viro, tute viro, vireca viro. Ŝi ekkonsciis hontŝoke pri la pensoj kiujn ŝi havis. La vangoj koloriĝis per la varma sango, kiu rapide retiriĝis kaj lasis ilin palaj pro la penso ke ŝi neniam denove vidos lin. La steveno de la ŝipo estis jam en la fluo, kaj la ferdeko pasis apud la fino de la doko.

— Jen Stefano, — ŝia patro diris. — Mansvingu adiaŭe al li, Dorotea.

Stefano ŝin rigardis per avidaj okuloj, kaj li vidis en ŝia vizaĝo kion li antaŭe ne vidis. Pro la fluego de ĝojo al lia propra vizaĝo, ŝi sciis ke li scias. La kanto pulsadis en la aero:

Mia amo al vi.
Mia amo estu kun vi ĝis kiam ni renkontiĝos.
Ne necesas parolo por rakonti ilian historion. Ĉirkaŭ ŝi, pasaĝeroj ĵetadis siajn girlandojn al amikoj sur la doko. Stefano etendis siajn manojn kaj liaj okuloj petegis. Ŝi demetis sian propran girlandon, sed ĝi interplektiĝis kun la koliero de aziaj perloj, kiun Mervin, maljuna sukerreĝo, surmetis ĉirkaŭ ŝian kolon kiam li veturigis ŝin kaj ŝian patron al la ŝipo.

Ŝi baraktis kun la perloj alkroĉiĝintaj al la floroj. La ŝipo movadis pluen. Stefano jam estis sube. Jen la momento. Venontmomente li estos pasinta. Ŝi ekploris, kaj Jeremio Sambrooke ekrigardis ŝin demandante.

— Dorotea! — li kriis akre.

Ŝi intence rompis la fadenon, kaj, meze de disŝutado de perloj, la floroj falis al la atendanta amanto. Ŝi rigardis lin, ĝis kiam la larmoj ŝin blindigis kaj ŝi enigis la vizaĝon al la ŝultro de Jeremio Sambrooke, kiu forgesis siajn amatajn statistikojn pro mirego pri knabinetoj kiuj insistas plenkreski. La homamaso daŭre kantadis, la kanto estis forfadanta en la distancon, sed ankoraŭ fandiĝanta per la sensama langvoro de Havajio, la vortoj mordantaj ŝian koron kiel acido pro ilia malvero.

Aloha oe, Aloha oe, e ke onaona no ho ika lipo,
Ama brakumo, ahoi ae au, ĝis kiam ni renkontiĝos.
Tradukis el la angla Scott Page

Pro ĉi tiu traduko Scott Page fariĝis laŭreato en la branĉo Traduka prozo en la konkurso Liro-2008. La Ondo de Esperanto. 2010. №6 (188).


Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi la supran tekston papere, elektronike aŭ aliforme sen permeso de la tradukinto (Scott Page) kaj de La Ondo de Esperanto.


Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo