Literatura konkurso Liro-2008
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2008 (Aleksej
Birjulin, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov,
Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo
de Esperanto, ricevis 36 konkursaĵojn de 26 aŭtoroj el 15 landoj
— Brazilo, Britio, Burundio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano,
Italio, Kazaĥstano, Pollando, Rumanio, Ruslando, Ukrainio, Usono. (Pasintjare
partoprenis 24 konkursaĵoj de 20 aŭtoroj el 7 landoj.)
La rezulto de Liro-2008
Originala prozo
Laŭreato
Miĥail Korotkov (Ruslando) pro Io
devas okazi
Laŭdaj mencioj
Paul Gubbins (Britio) pro Reunuiĝo
Lenke Szász (Rumanio) pro Tatjana
Originala poezio
Laŭreato
Ljudmila Orajevskaja (Ukrainio) pro Vintro
Laŭdaj mencioj
Alona Akimenko (Ruslando) pro “Mi deziras atingi l' ĉielon…”
Benoît Philippe (Germanio) pro Triptiko por patro kaj
Triptiko
por patrin'
Traduka poezio el la rusa lingvo
La konkurso ne okazis, ĉar venis nur unu konkursaĵo.
Traduka prozo el la rusa lingvo (Бемоль
de Валерий Брюсов)
Laŭda mencio
Anna Pentus kaj Mati Pentus (Ruslando)
La premio ne estas aljuĝita, ĉar partoprenis nur du konkursaĵoj.
Traduka prozo el la angla lingvo (Aloha Oe
de Jack London)
Laŭreato
Scott Page (Usono)
Laŭda mencio
Russ Williams (Pollando)
La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo
la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2011 havas ekskluzivan rajton publikigi
la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de
Esperanto, libroforme kaj elektronike.
Legu pliajn informojn pri Liro,
ankaŭ la liston de la pli fruaj laŭreatoj.
Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!
Halina Gorecka
sekretario de Liro-2008
Liro-97 | Liro-98
| Liro-99 | Liro-2000
| Liro-2001 | Liro-2002
| Liro-2003 | Liro-2004
Liro-2005 | Liro-2006
| Liro-2007 | Indekso de Liro