Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Komisaro MaigretGeorges Simenon

MAIGRET HEZITAS

La titolo de la originalo
“Maigret hésite”

Serio Mondliteraturo; №7

Tradukis el la franca Daniel Luez

Redaktis kaj kompostis Aleksander Korĵenkov

Korektis Halina Gorecka

La kovrilon pentris Maria Baĵenova

Papera eldono:

Simenon, Georges

Maigret hezitas: Krimromano / Tradukis el la franca Daniel Luez; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 128 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; №7).

© Traduko en Esperanto, antaŭparolo Sezonoj, 1999

ANTAŬPAROLO

Franclingva verkisto Georges [Ĵorĵ] Simenon naskiĝis la 13an de februaro 1903 en la belga urbo Lieĝo. Li havis nur 16 jarojn, kiam li ricevis ĵurnalistan oficon en la krim-fako Des chiens écrasés de La Gazette de Liège. Tiurole la juna Simenon ofte vizitis prizonojn, juĝejojn, kadavrejojn kaj krimlokojn pretigante raportaĵojn kaj noticojn pri la urbaj krimoj kaj akcidentoj. Baldaŭ li ekverkis ankaŭ humurajn kaj satirajn verkojn sub diversaj pseŭdonimoj, kaj en 1921 aperis lia unua romano Arkponto.

Fine de 1922 19-jara Simenon forveturis al Parizo kaj eklaboris tie, unue kiel sekretario en la Ligo de Militveteranoj, kaj poste kiel ĵurnalisto kaj novelisto li aŭtoris multegajn artikolojn, felietonojn kaj novelojn por parizaj gazetoj.

En 1929 per la romano Petro la Latvo enmondiĝis komisaro Maigret [Megre]. De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis multajn policajn romanojn kun la sama protagonisto.

Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel uson-anglaj amatoraj detektivoj (Holmes, Poirot, Dupin k.a.), Maigret estas ŝtata oficisto, kvazaŭ daŭriganta la laboron de inspektoro Lecoq — protagonisto de policaj romanoj de Emile Gaboriau.

Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmes kaj Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura sciaro, nenia “superhomo” aŭ karierulo. Sed li sukcesas solvi multajn implikojn de sia servo dank' al la vivosperto kaj kono de la ordinara homo, kun kiu li facile identiĝas. Eble ĝuste pro tio ke Maigret foje devas rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi ordinaran homon, kiu pro malfeliĉaj cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj da legantoj vidas en li policiston kiu kapablas kunsenti kun simpla civitano kaj protekti lin kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.

Ekde 1973 Simenon ne plu verkis beletron ĝis sia forpaso en 1989, sed liaj verkoj atingis popularecon en la tuta mondo. Oni faris plurajn filmojn kaj teatraĵojn, kaj eĉ monumenton (en Delfzijl, Nederlando) pri Maigret. Dank' al Daniel Luez, komisaro Maigret finfine aperas en Esperantujo, unu jaron post la alveno de Sherlock Holmes per La ĉashundo de la Baskerviloj, eldonita de Sezonoj.

En la Maigret-romanoj Simenon uzas riĉan parolan lingvon de diversaj tavoloj de la nuntempa franca socio, kaj la tradukanto kelkfoje frontis problemojn, kiuj en tiu ĉi volumo estas solvitaj per aldono de kelkaj notoj (en la teksto ili estas asteriskitaj).

Viajn komentojn pri la traduko bonvolu sendi al la eldonejo Sezonoj: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando.

Aleksander Korĵenkov


Maigret hezitas

Ĉapitro 1

— Saluton, Janvier.

— Bonan tagon, ĉefo.

— Bonan tagon, Lucas. Bonan tagon, Lapointe…

Venante al ĉi lasta, Maigret ne povis deteni rideton. Ne nur ĉar la juna Lapointe elmontris novan kostumon, tre striktan, palgrizan kaj makulitan per maldikaj ruĝaj fadenoj. Ĉiuj ridetis, ĉimatene, sur la stratoj, en la aŭtobusoj, en la butikoj.

Hieraŭ estis griza, venta dimanĉo, kun skualoj de malvarma pluvo, kiuj memorigis pri vintro, kaj subite, kvankam estis nur la 4a de Marto, oni ĵus vekiĝis dum printempo.

Verdire, la suno restis iom acida, la ĉiela bluo malfirma, sed estis gajeco en la aero, en la okuloj de la preterpasantoj, speco de kompliceco en la vivĝojo kaj en la retrovo de la frandinda odoro de matena Parizo.

Maigret venis en jako, kaj trairis plej grandan parton de la vojo piede. Tuj ĉe la alveno al sia oficejo, li iris duonmalfermi la fenestron, kaj ankaŭ Sejno ŝanĝis sian koloron, la ruĝaj linioj sur la fumtuboj de la trenŝipoj estis pli vibrantaj, la barĝoj novpentritaj.

Li malfermis la pordon de la oficejo de la inspektoroj.

— Vi venas, infanoj?

Tion oni nomis la “malgranda raporto”, malsimile al la vera raporto kiu, je la naŭa, kunvenigis la fakkomisarojn ĉe la granda ĉefo. Maigret retrovis siajn plej intimajn kunlaborantojn.

— Ĉu agrablan tagon vi havis hieraŭ? — li demandis al Janvier.

— Ĉe la bopatrino, en Vaucresson, kun la infanoj.

Lapointe, ĝenata per sia nova kostumo antaŭtempa laŭ la kalendaro, staris aparte.

Maigret sidiĝis antaŭ sia skribotablo, ŝtopis pipon, komencis ekzameni la poŝtaĵojn

— Por vi, Lucas… Temas pri la afero Lebourg…

Li prezentis aliajn dokumentojn al Lapointe.

— Por porti al la Prokurorejo…

Oni ankoraŭ ne povis paroli pri foliaro, sed estis tamen almenaŭ iomete da pala verdaĵo el la arboj de la kajo.

Estis neniu grava afero kuranta, el tiuj aferoj, kiuj plenigas la koridorojn de K.P. per ĵurnalistoj kaj fotografistoj, kaj kiuj provokas ordonajn telefonvokojn de plej altaj aŭtoritatoj. Nur banalaĵoj. Farendaĵoj.

— Frenezulo aŭ frenezulino, — li anoncis… prenante koverton, sur kiu lia nomo kaj la adreso de Quai des Orfèvres estis skribitaj per presliteroj.

La koverto estis blanka, bonkvalita. La marko portis la stampon de la poŝtoficejo de la strato Miromesnil. Kio unue mirigis la komisaron, kiam li elprenis la folion, estis la papero, veleno dika kaj krakanta, kiu ne havis la kutiman formaton. Ŝajnis, ke oni fortranĉis la supran parton por forigi la gravuritan leterfronton, kaj tiu laboro estis zorge farita pere de liniilo kaj bone akrigita klingo.

La teksto, kiel la adreso, estis en tre regulaj presliteroj.

— Eble ne freneza, — li grumblis.

Sinjoro fakkomisaro,

Mi ne persone konas vin sed tio, kion mi legis pri viaj enketoj, kaj via sinteno rilate al krimuloj, donas al mi fidon. Tiu letero mirigos vin. Ne tro rapide forĵetu ĝin al la paperkorbo. Tio estas nek ŝerco, nek verko de maniulo.

Vi scias pli bone ol mi, ke realeco ne ĉiam estas verŝajna. Murdo baldaŭ okazos, probable post kelkaj tagoj. Eble fare de iu, kiun mi konas, eble de mi mem.

Mi ne skribas al vi por malhelpi la dramon. Ĝi estas, por tiel diri, neevitebla. Sed mi ŝatus, ke — kiam okazos la evento — vi sciu.

Se vi prenos min serioze, bonvolu aperigi inter la anoncetoj de Le FigaroLe Monde la sekvantan avizon: “K.R. Mi atendas duan leteron”.

Mi ne scias, ĉu mi ĝin skribos. Mi estas tre konfuzita. Iujn decidojn oni malfacile prenas.

Mi eble iam vidos vin, en via oficejo, sed ni tiam estos ambaŭflanke de la barilo.

Sindone via.

Li ne plu ridetis. Kun kuntiritaj brovoj li lasis sian rigardon vagi sur la folio kaj poste rigardis siajn kunlaborantojn.

— Ne, mi ne kredas, ke temas pri frenezulo, — li ripetis. — Aŭskultu.

Li legis al ili la tekston, malrapide, akcentante iujn vortojn. Li jam ricevis similajn leterojn sed, plejofte, la lingvo estis malpli eleganta kaj ĉefe iuj frazoj estis substrekitaj. Ili ofte estis skribitaj per ruĝa aŭ verda inko, kaj multaj havis ortografiajn erarojn.

Tie ĉi la mano ne tremis. La strekoj estis firmaj, sen ornamaĵoj, sen iu surstrekaĵo.

Li travide rigardis la paperon kaj legis filigrane: Veleno de Morvano.

Li ĉiujare ricevis centojn da anonimaj leteroj. Krom maloftaj okazoj, ili estis skribitaj sur malmultekosta papero, kiu troveblas en la vendejoj de la kvartalo, kaj iafoje la vortoj estis eltonditaj el gazetoj.

— Neniu preciza minaco… — li murmuris. — Obtuza angoro… La du ĵurnaloj, Le Figaro kaj Le Monde, estas legataj precipe de la intelekta burĝaro…

Li denove rigardis ĉiujn tri.

— Prizorgu tion, Lapointe. La unua farendaĵo estas kontakti la paperfabrikanton, kiu probable troviĝas en Morvano…

— Konsentite, ĉefo…

Tiel komenciĝis afero kaŭzonta al Maigret pli da zorgoj, ol multaj krimoj plenigantaj la unuajn paĝojn de la ĵurnaloj.

— Vi aperigu la anoncon…

— En Le Figaro?

— En ambaŭ ĵurnaloj.

Sonorado anoncis la raporton, la veran, kaj Maigret, kun dosiero enmane, paŝis al la oficejo de la direktoro. Ankaŭ tie la malfermita fenestro lasis penetri la bruojn de la urbo. Unu el la komisaroj elmontris etan mimozon ĉe sia butontruo kaj li sentis la bezonon klarigi:

— Oni vendas ilin surstrate por almozdonoj…

Maigret ne parolis pri la letero. Lia pipo bongustis. Li mole observis la vizaĝojn de siaj kolegoj, kiuj laŭvice prezentis siajn negravajn aferojn, kaj li kalkulis, kiom da fojoj li ĉeestis en sama ceremonio. Miloj.

Sed, multe pli ofte, li estis enviinta la fakkomisaron, de kiu li tiam dependis, kiu tiel ĉiumatene eniris en la Plejsanktejon. Ĉu tio ne estis mirinda esti ĉefo de la Kriminala Brigado? Li tiam ne kuraĝis revi pri tio, ne pli ol hodiaŭ Lapointe aŭ Janvier, nek eĉ lia bona Lucas.

Tio tamen fine okazis kaj, de tiom da jaroj tio daŭris, li ne plu konsciis pri tio, se ne iun matenon kiel hodiaŭ, kiam la aero bongustis kaj, anstataŭ grumbli kontraŭ la bruego de la aŭtobusoj, oni ridetis.

Li surpriziĝis, enirante al sia oficejo duonhoron pli malfrue, trovante Lapointe starantan antaŭ la fenestro. Lia novmoda kostumo ŝajnigis lin pli svelta, pli longa, multe pli juna. Antaŭ dudek jaroj, inspektoro ne havus la rajton tiel vestiĝi.

— Tio estis preskaŭ tro facila, ĉefo.

— Vi retrovis la paperfabrikanton?

— Géron kaj Filoj, kiuj posedas ekde tri aŭ kvar generacioj la Muelejojn de Morvano, en Autun… Tio ne estas uzino… Tie estas metiista fabrikado… La papero estas farata helpe de ŝtipo, ĉu por luksaj eldonoj, ĉefe poemoj, laŭŝajne, ĉu por leterpapero. Géron-oj havas ne pli ol dek laboristojn… Restas ankoraŭ, ili diris al mi, kelkaj tiuspecaj muelejoj en la regiono…

— Ĉu vi havas la nomon de ilia reprezentanto en Parizo?

— Ili ne havas reprezentanton… Ili laboras rekte kun artaj eldonejoj kaj kun du papervendejoj, unu en strato de Faubourg-Saint-Honoré, alia en Avenuo de la Operejo…

— Ĉu tio ne estas tute supre de Faubourg-Saint-Honoré, maldekstre?

— Mi supozas, laŭ la numero… Papervendejo Roman…

Maigret konis ĝin, ĉar li ofte staris antaŭ la montrofenestro. Tie oni vidis invitkartonojn, vizitkartojn, kaj legeblis nomoj, kiujn oni jam ne kutimas aŭdi:

La grafo kaj la grafino de Vaudry havas la honoron…

La baronino de Grand-Lussac havas la ĝojon anonci al vi…

Princoj, dukoj, aŭtentaj aŭ ne, pri kiuj oni dubis, ĉu ili ankoraŭ ekzistas. Ili invitis sin reciproke al vespermanĝoj, al ĉasadoj, al briĝaj partioj, anoncis al si la edziniĝon de sia filino aŭ la naskiĝon de bebo — ĉio ĉi sur luksa papero.

En la dua montrofenestro, oni admiris skribsubaĵojn kun blazonoj, kajerojn binditajn el marokeno por la ĉiutagaj menuoj.

— Pli bone vi vizitu ilin.

— Roman-on?

— Ŝajnas al mi, ke estas la ĝusta kvartalo…

La magazeno sur la avenuo de la Operejo estis eleganta, sed ĝi vendis ankaŭ skribilojn kaj artiklojn de normala paperaro.

— Tien mi kuros, ĉefo…

Feliĉulo! Maigret rigardis lin foriri same tiel, kiel en la lernejo, kiam la instruisto sendis unu el liaj kamaradoj fari komision. Li havis nur ordinaran laboron, paperaĵojn, ĉiam paperaĵojn, raporton, tute ne interesan, por iu enketa juĝisto, kiu finklasos ĝin ne leginte ĝin, ĉar la afero estis tute finita.

La fumo de lia pipo komencis bluigi la aeron kaj tre leĝera venteto el Sejno tremigis la paperojn. Jam je la dek-unua, impetega Lapointe, vivplena, eniris la oficejon.

— Estas ĉiam tro facile…

— Kion vi volas diri?

— Oni povus kredi, ke oni intence elektis tiun paperon. Parenteze, la Papervendejo Roman ne plu estas prizorgata de sinjoro Roman, kiu mortis antaŭ dek jaroj, sed de iu sinjorino Laubier, vidvino ĉirkaŭ kvindekjara, kiu nur kun bedaŭro lasis min foriri… Jam de kvin jaroj ŝi ne mendis paperon tiukvalitan, ĉar por ĝi mankas aĉetantoj… Ĝi estas ne nur ege multekosta, sed ĝi malbone akceptas maŝinan skribon.

»Restis al ŝi tri klientoj… Unu el ili mortis pasintjare, iu grafo, kiu posedis en Normandio kastelon kaj ĉevalaron… Lia vidvino vivas en Cannes kaj neniam remendis leterpaperon… Estis ankaŭ ambasado sed, kiam oni ŝanĝis la ambasadoron, la nova mendis alian paperon…

— Restas unu kliento?

— Restas unu kliento, kaj tial mi diras, ke estas tro facile. Temas pri sinjoro Emile Parendon, advokato, avenuo Marigny, kiu uzas tiun paperon jam de pli ol dek kvin jaroj kaj ne volas alian… Vi konas tiun nomon?

— Neniam mi aŭdis… Ĉu li antaŭnelonge mendis?…

— Lastfoje, estis dum lasta oktobro…

— Kun leterfronto?

— Jes, tre diskreta. Ĉiam mil folioj kaj mil kovertoj…

Maigret prenis sian telefonon.

— Bonvolu peti por mi magistron Bouvier… La patron…

Advokato, kiun li konis de pli ol dudek jaroj, kaj kies filo ankaŭ listiĝis en la advokataro.

— Ha lo! Bouvier? Parolas Maigret. Mi ne ĝenas vin?

— Ne vi, ne.

— Mi deziras informon…

— Konfidencan, kompreneble.

— Efektive, tio restu inter ni… Ĉu vi konas iun el viaj kolegoj nomatan Emile Parendon?

Bouvier ŝajnis surprizita.

— Kion diable la kriminala polico povas voli koncerne Parendon?

— Mi ne scias. Probable nenion.

— Tio ŝajnas al mi verŝajna… Mi renkontis Parendon-on kvin- aŭ sesfoje en mia vivo, ne pli. Li preskaŭ neniam metas la piedojn en la Justicpalaco kaj nur por civilaj aferoj…

— Kiom li aĝas?

— Neniu aĝo. Mi respondus tiel bone kvardek, kiel kvindek…

Li devis turni sin al sia sekretariino.

— Infano, serĉu por mi en la jarlibro de la advokataro la naskiĝdaton de Parendon… Emile… Cetere, estas nur unu…

Poste, al Maigret:

— Vi certe aŭdis pri lia patro, kiu ankoraŭ vivas aŭ kiu mortis nur antaŭ nelonge… Profesoro Parendon, kirurgo en hospitalo Laennec… Membro de la Akademio de medicino, de la Akademio de moralaj kaj politikaj sciencoj, kaj tiel plu, kaj tiel plu… Eminentulo!… Kiam mi vidos vin, mi rakontos al vi pri li… Li alvenis tre juna el sia fora kamparo… Malgranda kaj fortika, li aspektis kiel juna virbovo, kaj li havis ne nur ties aspekton…

— Kaj lia filo?

— Li estas pli ĝuste juristo. Li specialiĝis pri internacia juro, aparte pri mara juro. Oni asertas, ke li estas nesuperebla en tiu fako… Oni venas konsulti lin el ĉiuj mondpartoj kaj oni ofte petas lian arbitracion en delikataj aferoj, kiuj rilatas al grandaj interesoj…

— Kiaspeca viro?

— Nerimarkinda… Mi ne estas certa rekoni lin surstrate…

— Edziĝinta?

— Dankon, infano… Jen… Lian aĝon mi havas… Kvardek ses… Ĉu li estas edziĝinta?… Mi pretis respondi, ke mi ne memoras pri tio, sed mi nun rememoras… Kompreneble li estas edziĝinta… Kaj bonege edziĝinta!… Li edzinigis unu el la filinoj de Gassin de Beaulieu… Ĉu vi konas?… Li estis unu el la plej ferocaj juĝistoj post la Liberigo… Poste nomumita la unua prezidanto de la kasacia Korumo… Ŝajnas, ke li emerite retiriĝis en sia kastelo en Vendeo… La familio estas tre riĉa…

— Vi scias nenion pli?

— Kion pli vi volus, ke mi sciu?… Mi neniam havis okazon defendi tiujn homojn en deliktpuna aŭ asiza tribunalo…

— Ĉu ili ofte vizitas la mondumon?

— Parendon-oj? Ĉiuokaze ne en la medioj, kiujn mi frekventas…

— Dankon, amiko…

— Espereble ni kvitiĝos…

Maigret relegis la leteron, kiun Lapointe estis metinta sur lia skribotablo. Li relegis ĝin dufoje, trifoje, kaj ĉiufoje lia frunto plimalsereniĝis.

— Vi komprenas, kion ĉio tio signifas?

— Jes, ĉefo. Enmerdigaĵoj. Senkulpigu min pro la vorto, sed…

— Ĝi estas probable tro malforta. Famega kirurgo, unua prezidanto, fakulo pri mara juro, kiu loĝas en avenuo Marigny kaj uzas la plej multekostan paperon.

Tiun specon de klientaro Maigret plej timis. Li jam havis la impreson, kvazaŭ li paŝus sur ovoj.

— Ĉu vi opinias, ke estas li, kiu skribis tiun…

— Li aŭ iu el lia domanaro, ĉiuokaze iu, kiu povas uzi lian leterpaperon…

— Estas strange, ĉu ne?

Maigret, rigardanta tra la fenestro, ne respondis. Homoj skribantaj anonimajn leterojn ne kutimas ĝenerale uzi sian propran leterpaperon, precipe kiam ĝi estas kun tiel rara kvalito.

— Domaĝe! Necesas, ke mi vizitu lin.

Li serĉis la numeron en la telefonlibro, vokis je la rekta linio. Respondis virina voĉo:

— La sekretariino de magistro Parendon…

— Bonan tagon, fraŭlino… Parolas komisaro Maigret, de la kriminala polico… Ĉu estus eble al mi, ne ĝenante lin, diri unu vorton al magistro Parendon?…

— Momenton, mi petas… Mi vidos…

Okazis tio plej simple. Vira voĉo diris preskaŭ tuj:

— Parolas Parendon…

Estis en la tono kvazaŭ demando.

— Mi volus demandi vin, magistro…

— Kiu parolas? Mia sekretariino ne tre bone komprenis vian nomon…

— Komisaro Maigret…

— Mi komprenas nun ŝian surpriziĝon… Ŝi certe komprenis, sed ŝi ne imagis, ke estis vere vi, kiu… Tre feliĉa aŭdi vian voĉon, sinjoro Maigret… Mi ofte pensis pri vi… Okazis eĉ al mi heziti por skribi al vi, por peti vian opinion pri iuj demandoj… Sciante vin okupata, kia vi estas, mi ne kuraĝis…

Parendon havis voĉon de timidulo, tamen Maigret estis la pli ĝenata el ambaŭ. Li sentis sin ridinda, kun sia letero, kiu havis neniun sencon.

— Estas mi, kiu ĝenas vin, vi vidas… Kaj krome pri bagatelo… Mi preferus paroli al vi pri tio vivvoĉe, ĉar mi havas dokumenton por montri al vi…

— Kiam vi volas?

— Ĉu vi havos liberan momenton posttagmeze?

— Ĉu konvenus al vi je la tria kaj duono?… Mi konfesas al vi, ke mi kutimas fari mallongan sieston kaj estas malbonfarta, kiam ĝi mankas al mi…

— Konsentite por la tria kaj duono… Mi estos ĉe vi… Kaj dankon pro via afabla kunlaboro…

— Estas mi, kiu ĝojas pri via vizito…

Kiam li malŝaltis, li rigardis Lapointe, kvazaŭ li ĵus finsonĝus.

— Li ne ŝajnis surprizita?

— Absolute ne… Li ne faris demandojn… Li ŝajne estis tre feliĉa konatiĝi kun mi… Nur unu detalo scivoligas min… Li asertas, ke li intencis plurfoje skribi al mi por peti mian opinion… Nu, li pledas ne ĉe la Kriminala, sed nur ĉe la Civila… Lia specialaĵo estas la mara kodo, pri kiu mi konas eĉ ne la unuan vorton… Peti mian opinion pri kio?…

Maigret friponis tiun tagon. Li telefonis al sia edzino, ke li estas restigita pro sia laboro. Li deziris festi tiun printempan sunon tagmanĝante ĉe Brasserie Dauphine, kie li eĉ regalis sin per pastiso ĉe la bufedo.

Se atendis lin enmerdigaĵoj, kiel diris Lapointe, ili almenaŭ agrable komenciĝis.

Maigret veturis aŭtobuse ĝis la Rondo-Placo kaj, dum li iris piede cent metrojn sur la avenuo Marigny, li renkontis almenaŭ tri vizaĝojn, kiujn li ŝajne rekonis. Li forgesis, ke li laŭiris la ĝardenojn de Elizea palaco kaj ke tiu kvartalo estas tagnokte bonege gardata. Ankaŭ la gardantaj anĝeloj rekonis lin kaj direktis al li saluteton samtempe diskretan kaj respektan.

La konstruaĵo, kie Parendon loĝis, estis vasta, solida, konstruita por defii la jarcentojn. La kaleŝpordego estis flankita per bronzaj kandelabroj. Post la pordoarko oni ekvidis, ne pordistejon, sed veran salonon, kun tablo kovrita per verda veluro, kiel en ministrejo.

Ankaŭ ĉi tie, la komisaro trovis konatan vizaĝon, iun Lamule aŭ Lamure, kiu longe estis laborinta en strato de Saussaies. Li surhavis grizan uniformon kun arĝentaj butonoj kaj li ŝajnis surpriziĝi vidante Maigret ekaperi antaŭ li.

— Kiun vi venas vidi, ĉefo?

— Magistron Parendon.

— Lifto aŭ maldekstra ŝtuparo. En la unua etaĝo

Funde estis korto, veturiloj, garaĝoj, malaltaj konstruaĵoj, probable antaŭaj ĉevalejoj. Maigret senkonscie malŝtopis sian pipon frapante ĝin sur sian kalkanumon, antaŭ ol penetri en la marmoran ŝtuparon..

Kiam li sonorigis ĉe la sola pordo, ĉefservisto kun blanka jako malfermis al li, kvazaŭ li estus kaŝobservinta.

— Magistro Parendon… Mi havas rendevuon…

— Ĉi tien, sinjoro komisaro…

Li memdecide prenis lian ĉapelon, enirigis lin en bibliotekon, kian la komisaro neniam vidis. La ĉambro, tre longa, havis tre altan plafonon kaj libroj kovris ties murojn de supre malsupren, escepte ĉe la marmora kameno, sur kiu troviĝis la busto de viro iomaĝa. Ĉiuj libroj estis binditaj, plejparte ruĝe. La meblaro konsistis nur el longa tablo, du seĝoj kaj unu fotelo.

Li volonte ekzamenus la titolojn de la volumoj, sed jam alproksimiĝis al li juna sekretariino kun okulvitroj.

— Bonvolu sekvi min, sinjoro fakkomisaro.

Suno penetris ĉie tra la fenestroj pli ol tri metrojn altaj, sur la planktapiŝoj, sur la mebloj, sur la pentraĵoj. Ĉar ekde la koridoro estis nur malnovaj konzoloj, stilohavaj mebloj, bustoj, pentraĵoj bildigantaj sinjorojn en kostumoj ĉiuepokaj.

La junulino malfermis pordon el hela kverko kaj viro sidanta ĉe sia skribotablo ekstaris por veni renkonten al la vizitanto. Ankaŭ li havis tre dikajn.okulvitrojn.

— Dankon, fraŭlino Svaga…

La irenda vojo estis longa, ĉar la ĉambro estis vasta kiel akceptosalono. Ankaŭ ĉi tie, la muroj estis kovritaj per libroj, kun kelkaj portretoj, kaj la suno tranĉis la tuton romboforme.

— Se vi scius, kiel feliĉa mi estas vidi vin, sinjoro Maigret…

Li etendis la manon, etan blankan manon, kiu aspektis kvazaŭ sen ostaro. Kontraste kun la dekoro, la viro ŝajnis ankoraŭ pli malgranda, ol li efektive estis, malgranda kaj gracila, kurioze leĝera. Li tamen ne estis magra. Liaj konturoj estis iom rondaj, sed la tuto estis senpeza, senkonsista.

— Venu ĉi tien, mi petas… Nu… Kie vi preferas sidi?…

Li montris al li fotelon el rufa ledo apud sia skribotablo.

— Mi kredas, ke tie ĉi estos plej oportune al vi… Mi estas iom surda…

Lia amiko Bouvier pravis dirante, ke li ne havas aĝon. Li konservis en la esprimo de sia vizaĝo, de siaj bluaj okuloj, aspekton preskaŭ infanan kaj rigardis la komisaron kun speco de miro.

— Vi ne povas imagi kiom ofte mi pensis pri vi… Kiam vi prizorgas enketon, mi voras plurajn gazetojn, por perdi nenion de tiu… Mi preskaŭ dirus, ke mi gvatas viajn agojn…

Maigret sentis ĝenon. Li fine kutimiĝis al la scivolemo de la publiko, sed la entuziasmo de homo kia Parendon metis lin en embarasan situacion.

— Vi scias, ke miaj agoj estas tiuj, kiujn ĉiuj homoj havus mialoke…

— Eble ĉiuj homoj… Sed “ĉiuj homoj” ne ekzistas… Estas mito… Kio ne estas mito, estas la Punkodo, la juĝistoj, la ĵurianoj… Kaj la ĵurianoj, kiuj antaŭtage apartenis al “ĉiuj homoj” iĝas apartaj personoj ekde la momento, kiam ili eniras en la asizan juĝoĉambron…

Liaj vestoj estis malhelgrizaj, kaj la skribotablo, sur kiu li apogis sin, estis tro granda por li. Li tamen ne estis ridinda. Eble ankaŭ ne estis la naiveco, kiu malfermegis liajn pupilojn malantaŭ la dikaj okulvitroj.

Kiel lernejano, eble li suferis esti kromnomata duonporcio, sed li rezignaciis pri tio kaj donis nun la impreson de bonvola gnomo, kiu devis bridi sian petolemon.

— Ĉu mi povas fari al vi nediskretan demandon?… Kiomaĝa vi komencis kompreni la homojn?… Mi volas diri, kompreni tiujn, kiujn oni nomas krimuloj?…

Maigret ruĝiĝis, balbutis:

— Mi ne scias… Mi eĉ ne estas certa, ke mi ilin komprenas…

— Ho! jes ja… Kaj tion ili bone sentas… Parte tial ili estas preskaŭ malpezigataj konfesante sian krimon…

— Estas same por miaj kolegoj…

— Mi povus pruvi al vi la malon memorigante al vi nemalmultajn kazojn, sed tio tedus vin… Vi studis medicinon, ĉu ne?

— Nur du jarojn…

— Laŭ tio, kion mi legis, via patro mortis, kaj ne povante daŭrigi vian studadon, vi eniris en la policon…

La situacio de Maigret estis pli kaj pli delikata, preskaŭ ridinda. Li venis por demandi kaj lin oni intervjuis.

— Mi vidas en tiu ŝanĝo ne duoblan alvokiĝon, sed malsaman realigon de unu sama personeco… Senkulpigu min… Mi proprasence ĵetis min sur vin tuj je via alveno… Mi senpacience atendis vin… Mi mem estus irinta malfermi al vi la pordon ĉe via sonorigo, sed mia edzino ne estus ŝatinta tion, ĉar ŝi postulas iun etiketon…

Lia voĉo mallaŭtiĝis je kelkaj tonoj por prononci ĉi lastajn vortojn kaj, montrante grandegan pentraĵon bildigantan, preskaŭ tutstaturan, juĝiston vestitan en ermena pelto, li flustris:

— Mia bopatro…

— La unua prezidanto Gassin de Beaulieu…

— Ĉu vi konas?

Dum kelkaj momentoj, Parendon ŝajnis al li tiel bubeca, ke li preferis konfesi:

— Mi informiĝis antaŭ mia vizito…

— Ĉu oni malbone parolis al vi pli li?

— Laŭdire li estis granda juĝisto…

— Jen! Granda juĝisto!… Ĉu vi konas la verkojn de Henri Ey?…

— Mi tralegis lian manlibron pri psikiatrio…

— Sengès?… Levy-Valensi?… Maxwell?…

Li montris, de malproksime, panelon de la biblioteko, kie verkoj havis tiujn nomojn. Nu, ĉiuj estis psikiatroj, kiuj neniam okupiĝis pri mara juro. Maigret rekonis rigardoĵete, aliajn nomojn; iujn li vidis cititaj en la bultenoj de la Internacia societo pri kriminologio, verkojn de aliaj li efektive legis: Lagache, Ruyssen, Genil-Perrin…

— Vi ne fumas? — subite demandis lia gastiganto kun miro. — Mi kredis, ke vi ĉiam havas vian pipon enbuŝe.

— Se vi tion permesas…

— Kion mi povas donaci al vi? Mia konjako ne estas tre bongusta, sed mi havas armanjakon de kvardeko da jaroj…

Li trotetis al muro, kie plena panelo, inter la librovicoj, kaŝis vinŝranketon kun dudeko da boteloj, diversformataj glasoj.

— Nur iomete, mi petas…

— Mia edzino permesas al mi nur unu guton en grandaj okazoj… Ŝi asertas, ke mi havas malfortan hepaton… Laŭ ŝi, ĉio estas malforta en mi kaj mi ne havas unu solan organon fortan…

Tio amuzis lin. Li parolis pri tio sen amaro.

— Je via sano!… Se mi faris al vi tiujn maldiskretajn demandojn, estas ĉar mi pasiiĝas pri la artikolo 64 de la Punkodo, kiun vi konas pli bone ol mi.

Efektive, Maigret konis ĝin parkere. Li estis ofte ripetanta ĝin kaj ree li havis ĝin en sia kapo:

Estas nek krimo nek delikto, kiam la antaŭkulpigito estas en stato de frenezeco en la tempo de la ago, aŭ kiam li estis devigita per forto, al kiu li ne povis rezisti.

— Kion vi opinias pri tio? — demandis la gnomo klinante sin al li.

— Mi preferas ne esti juĝisto. Tiel mi ne devas juĝi…

— Jen tion mi ŝatas aŭdi de vi… Antaŭ kulpulo aŭ supozata kulpulo, kiu estas en via oficejo, ĉu vi kapablas determini la parton de responseco, kiu povas esti imputita al li?

— Malofte… La psikiatroj, poste…

— Tiu biblioteko estas plena de ili, psikiatroj… La plejaĝuloj, plejparte, respondis: responsa, kaj foriris kun trankvila konscienco… Sed relegu Henri Ey, ekzemple…

— Mi scias…

— Ĉu vi parolas la anglan?

— Tre malbone.

— Vi scias, kion ili nomas “hobby”?

— Jes… tempopasigon… senkialan okupon… manion…

— Nu, kara sinjoro Maigret, mia hobio, mia manio, kiel iuj diras, estas la artikolo 64… Mi ne estas la sola en mia kazo… Kaj tiu fama artikolo troviĝas ne nur en la franca Kodo… Sub terminoj pli malpli identaj oni retrovas ĝin en Usono, en Anglio, en Germanio, en Italio…

Li vigliĝis. Lia vizaĝo, sufiĉe pala antaŭ momento, roziĝis, kaj li svingis siajn etajn pufetajn manojn kun neatendita energio.

— Ni estas miloj en la mondo, kion mi diras? dekmiloj, kiuj fiksis kiel celon la taskon ŝanĝi tiun hontindan artikolon, veston de pasintaj tempoj. Tio ne estas iu sekreta societo. Ekzistas oficialaj grupoj en la plejmultaj landoj, revuoj, ĵurnaloj… Ĉu vi scias, kion oni respondas al ni?…

Kaj, kiel por personigi tiun oni, li ĵetis ekrigardon al la portreto de sia bopatro.

— Oni diras al ni:

»— La Punkodo estas tuto. Se vi ŝanĝos unu ŝtonon, la tuta konstruaĵo minacos disfali…

»Oni ankaŭ obĵetas al ni:

»— Sekvante vin, al la kuracisto, kaj ne plu al la juĝisto, oni lasus la zorgon juĝi…

»Mi povus paroli al vi pri tio dum tutaj horoj. Mi verkis multajn artikolojn pri tiu temo kaj mi permesos al mi sendigi al vi per mia sekretariino kelkajn el ili, kio povas ŝajni malmodesta miaflanke… La krimulojn vi konas, por tiel diri, unuamane… Pri juĝistoj, ili estas homoj, kiuj eniras en tiun aŭ alian fakon laŭ maniero kvazaŭ aŭtomata… Vi komprenas?…

— Jes…

— Je via sano…

Li reakiris la spiron, ŝajnis mem surprizita, ke li tiel ekzaltiĝis.

— Estas malmultaj homoj, kun kiuj mi povas paroli senĝene… Mi ne ŝokis vin?

— Tute ne.

— Cetere, mi ne demandis vin, kial vi deziris vidi min… Mi tiom ĝojegis pri tiu okazo, ke la demando ne venis al mia menso…

Kaj, li daŭrigis kun ironio:

— Mi esperas, ke ne temas pri mara juro, ĉu?

Maigret eltiris la leteron el sia poŝo.

— Hodiaŭ matene, mi ricevis ĉi tiun mesaĝon per la poŝto. Ĝi ne estas subskribita. Mi havas neniun certecon, ke ĝi venas de via hejmo…Mi petas vin nur bonvole ekzameni ĝin…

Strange, kvazaŭ li estus sensiva ĉefe per tuŝosento, la paperon la advokato komencis palpi.

— Ŝajnas esti la mia…Oni ne facile trovas ĝin… Lastfoje, mi devis peti mian gravuriston mendi ĝin de la fabrikanto…

— Precize tio venigis min al vi.

Parendon ŝanĝis siajn okulvitrojn, krucis siajn mallongajn krurojn kaj li legis movante la lipojn, iafoje murmurante iujn silabojn:

…Murdo baldaŭ okazos… Eble fare de iu, kiun mi konas, eble de mi mem…

Li atente relegis la paragrafon.

— Ŝajnas, ke ĉiu vorto estis zorge elektita, ĉu ne?

— Tiun impreson donis al mi tiu ĉi bileto.

…Ĝi estas, por tiel diri, neevitebla…

— Malpli plaĉas al mi ĉi tiu frazo, kiu havas ion bombastan…

Poste, enmanigante la paperon al Maigret, li ŝanĝis denove siajn okulvitrojn:

— Strange…

Li ne estas la homo de grandaj vortoj, de bombasto. Strange. Per tio limiĝis lia komento.

— Iu detalo mirigis min, — klarigis Maigret. — La aŭtoro de tiu ĉi letero nomas min ne “sinjoro komisaro”, kiel faras la plejmultaj homoj, sed laŭ mia oficiala titolo: “sinjoro fakkomisaro”…

— Ankaŭ mi pensis pri tio. Ĉu vi sendis la anoncon?

— Ĝi aperos hodiaŭ vespere en Le Monde kaj morgaŭ matene en Le Figaro.

Plej strange estis, ke Parendon ne estis surprizita aŭ ke, se li estis surprizita, li tion ne montris. Li rigardis la fenestron, la nodhavan trunkon de maronarbo, kiam lian atenton altiris mallaŭta bruo. Li ankaŭ ne estis surprizita. Turnante la kapon, li murmuris:

— Eniru, karulino…

Kaj, ekstarante:

— Mi prezentas al vi komisaron Maigret mem.

La kvardekjara virino, eleganta, tre viva, bezonis nur kelkajn sekundojn por ekzameni la komisaron dekape ĝis piede. Sendube, se estus malgranda kotmakulo sur lia maldekstra ŝuo, ŝi estus rimarkinta ĝin.

— Mi estas feliĉa ekkoni vin, sinjoro komisaro… Mi esperas, ke vi venis ne por aresti mian edzon?… Kun lia povra sano, vi estus devigata meti lin en la flegejon de la prizono.

Ŝi ne mordis. Ŝi diris tion ne malice, sed tamen diris ĝin, kun la plej gaja rideto.

— Temas sendube pri iu el niaj servistoj?

— Mi ricevis neniun plendon koncerne ilin, kaj tio estus la tasko de la kvartala komisaro…

Ŝi okulvide arde deziris scii, kial li estas tie. Ŝia edzo sentis tion tiel bone kiel Maigret, sed neniu el ambaŭ, kvazaŭ lude, eĉ iomete aludis pri tio.

— Kion vi opinias pri nia armanjako?

Ŝi estis rimarkinta la glasojn.

— Mi esperas, karulo, ke vi prenis nur unu guton?…

Ŝi estis hele vestita, kun la kostumo tajlita jam ĉi-printempe.

— Nu, sinjoroj, mi lasas vin al viaj aferoj… Mi volis averti vin, karulo, ke mi ne revenos antaŭ la oka… Vi ja povas, ekde la sepa, rekuniĝi kun mi ĉe Hortense.

Ŝi ne tuj eliris, trovis la rimedon, dum ambaŭ starantaj viroj silentis, rondiri la ĉambron, translokigi cindrujon sur tableto, revicigante libron.

— Ĝis revido, sinjoro Maigret… Mi estas feliĉa, kredu min, ke mi renkontis vin… Vi estas ege interesa homo…

La pordo refermiĝis. Parendon residiĝis. Li atendis ankoraŭ momenteton, kvazaŭ la pordo estus remalfermiĝonta. Li havis fine infanan ridon.

— Ĉu vi aŭdis?

Maigret ne sciis kion diri.

Vi estas ege interesa homo… Ŝi furiozas, ke vi diris nenion al ŝi… Ne nur ŝi ne scias, kiucele vi venis, sed vi parolis al ŝi nek pri ŝia robo, nek ĉefe pri ŝia juneco… La plej granda ĝojo, kiun vi povis doni al ŝi, estus preni ŝin por mia filino…

— Ĉu vi havas filinon?

— Jes, dekokjaran. Ŝi trapasis la bakalaŭrekzamenon kaj vizitas kurson pri arkeologio… Ni ja vidos, kiom tio daŭros… Lastjare ŝi volis iĝi laboratoria helpantino… Mi ne ofte vidas ŝin, krom ĉe la manĝoj, kiam ŝi degnas manĝi kun ni. Mi havas ankaŭ dekkvinjaran filon Jacques, kiu lernas en la tria jaro ĉe liceo Racine… Estas ĉio pri la familio…

Li parolis laŭ leĝera maniero, kvazaŭ la vortoj estus negravaj aŭ kvazaŭ li primokus sin mem.

— Nu, mi perdigas al vi tempon kaj ni devus reveni al via bileto… Vidu… Jen folio de mia leterpapero… Viaj ekspertoj diros al vi, ĉu ĝi vere estas la sama papero, sed mi jam antaŭe certas pri la rezulto…

Li premis sonorilbutonon, atendis, turnita al la pordo.

— Fraŭlino Svaga, bonvolu alporti al mi unu el la kovertoj, kiuj servas por la liverantoj.

Li klarigis:

— Ni pagas la liverantojn per ĉekoj monatfine… Estus arogante pagi iliajn fakturojn per gravuritaj kovertoj, kaj ni do havas ordinarajn blankajn kovertojn.

La junulino alportis unu.

— Ankaŭ vi povos kompari… Se koverto kaj papero koincidas, vi havos la kvazaŭan certecon, ke la letero eliris de tie ĉi…

Tio ne ŝajnis supermezure maltrankviligi lin.

— Vi vidas neniun kialon, kiu povis instigi iun skribi tiun leteron?

Li rigardis al Maigret, unue kun mirkonsterniĝo, poste kun iom seniluziiĝinta mieno.

— Kialoj?… Mi ne atendis tiun vorton, sinjoro Maigret… Mi komprenas, ke vi devis fari tiun demandon… Sed kial kialoj?… Sendube ĉiu havas iujn, konscie aŭ nesciate…

— Ĉu estas multaj kunloĝantoj en tiu apartamento?

— Loĝantaj tage kaj nokte ne estas tre multaj… Mie edzino kaj mi, kompreneble…

— Vi dormas en apartaj ĉambroj?

Li havis tre viglan ekrigardon, kvazaŭ Maigret estus poentinta.

— Kiel vi tion divenis?

— Mi ne scias… Mi demandis senpripense…

— Estas ekzakte, ke ni dormas en apartaj ĉambroj… Mia edzino ŝatas enlitiĝi malfrue kaj pigrumi matene en la lito, dum mi estas, male, fruleviĝema…Vi povos cetere promeni laŭplaĉe tra ĉiuj ĉambroj… Mi diru tuj al vi, ke ne mi elektis la lokon, nek aranĝis kion ajn…

»Kiam mia bopatro (ekrigardo al la unua prezidanto) emeritiĝis kaj iris vivi en Vendeo, estis tiam speco de familikonsilio… Ili estas kvar fratinoj, ĉiuj edziniĝintaj… Oni, por tiel diri, partigis antaŭtempe la heredaĵon, kaj mia edzino ricevis tiun ĉi apartamenton kun tio, kio estas en ĝi, inkluzive de la portreto kaj la bustoj…

Li ne ridis, ne ridetis, estis pli subtile.

— Unu el ŝiaj fratinoj heredos la kasteleton en Vendeo, en la arbaro de Vouvant, kaj la du ceteraj dividos inter si la valorpaperojn… La familio Gassin de Beaulieu posedas malnovan fortunon, kaj tiel estas io por ĉiuj…

»Mi do ne tute estas en mia hejmo, sed ĉe mia bopatro, kaj nur la libroj, la mebloj de mia ĉambro kaj ĉi tiu skribotablo apartenas al mi…

— Via patro ankoraŭ vivas, ĉu ne?

— Li loĝas preskaŭ vidalvide, en strato Miromesnil, en apartamento, kiun li aranĝis por sia maljunaĝo. Li estas vidvo de tridek jaroj… Li estis kirurgo…

— Fama kirurgo…

— Bone… Ankaŭ tion vi scias… Do, vi certe scias, ke lia pasio estis ne la artikolo 64, sed la virinoj… Ni havis apartamenton same vastan, sed multe pli modernan, ol ĉi tiu, en strato d'Aguesseau… Mia frato, neŭrologo, okupas ĝin kun sia edzino…

»Jen pri la familio…Mi jam parolis al vi pri mia filino Paulette kaj pri ŝia frato Jacques… Sciu, ke se vi hazarde volos esti simpatia al ŝi, ke mia filino nomigas sin Bambi kaj ke ŝi obstinas nomi sian fraton Gus… Mi supozas, ke tio ne daŭros ĉe ili… Alie, tio ja ne tiel gravas… Pri la servistaro, kiel dirus mia edzino, vi vidis la ĉefserviston Ferdinando… Lia familia nomo estas Fauchois… Li venas el Berry, kiel mia familio… Fraŭlo… Lia ĉambro estas funde de la korto, super la garaĝoj… Liza, la ĉambristino, dormas en la apartamento, kaj iu sinjorino Marchand venas ĉiutage por mastrumado… Mi forgesis sinjorinon Vauquin, la kuiristinon, kies edzo estas kukisto kaj kiu nepre volas hejmeniri vespere… Sed vi ne prenas notojn?

Maigret nur ridetis, kaj poste li ekstaris kaj paŝis al cindrujo sufiĉe granda por malŝtopi sian pipon.

— Nun, miaflanke, por tiel diri… Vi vidis fraŭlinon Svaga… Estas ŝia vera nomo kaj ŝi ne trovas ĝin ridinda… Mi ĉiam nomis miajn sekretariinojn per ilia familia nomo… Ŝi neniam parolas pri sia persona vivo kaj necesus, ke mi iru konsulti la dosierojn por koni ŝian adreson…

»Mi scias nur, ke ŝi veturas metroe por hejmeniri kaj ke mi povas reteni ŝin vespere ne ĉagrenante ŝin… Ŝi havas ĉirkaŭ dudek kvar aŭ dudek kvin jarojn, kaj ŝi malofte estas malbonhumora…

»Por helpi min en mia kabineto, mi havas staĝanton ege ambician, nomatan Renato Tortu, kies oficejo troviĝas funde de la koridoro.

»Fine, restas tiu, kiun ni nomas skribisto, knabo ĉirkaŭ dudekjara ĵus alveninta el Svislando, kiu havas, mi supozas, ambiciojn de dramisto… Li servas por ĉio… Speco de oficeja komizo…

»Kiam oni komisias al mi iun aferon, estas preskaŭ ĉiam tre grava afero, kiu koncernas milionojn aŭ eĉ centojn da milionoj, kaj okazas tiam al mi, dum unu aŭ pluraj semajnoj, labori tage kaj nokte… Poste, oni refalas en rutinon kaj mi havas tempon…

Li ruĝiĝis, ridetis…

— …okupiĝi pri nia artikolo 64, sinjoro Maigret… Necesos ja, ke vi iam diru al mi, kion vi opinias pri ĝi… Dume mi donos instrukciojn al ĉiu, por ke vi cirkulu laŭplaĉe en la apartamento kaj por ke oni respondu kun plena sincereco al viaj demandoj…

Maigret rigardis lin, malserena, scivolante, ĉu li havis antaŭ si lertan aktoron aŭ, male, povran debilan homon, kiu konsolis sin per subtila humuro.

— Mi certe venos morgaŭ antaŭtagmeze, sed mi ne ĝenos vin.

— Tiuokaze, probable estos mi, kiu ĝenos vin.

Ili manpremis, kaj estis preskaŭ infana mano, kiun la komisaro tenis en la sia.

— Dankon pro via akcepto, sinjoro Parendon.

— Dankon pro via vizito, sinjoro Maigret.

La advokato sekvis lin trotetante ĝis la lifto.

Tradukis el la franca Daniel Luez


Notoj

K.P.. Kriminala polico.

pastiso. Aniza likvoro.

en la unua etaĝo. En Francio kaj kelkaj aliaj landoj la unua etaĝo estas super la teretaĝo; en pluraj landoj oni nomas ĝi la dua etaĝo.

Gus. Diminutivo de “gugusse” (klaŭno), uzata ĉefe de infanoj. 


Al la indekso pri la franca literaturo  |  Al la librokatalogo