Georges Simenon
Maigret eraras
La titolo de la originalo: Maigret se trompe
Serio Mondliteraturo, Volumo 17
Tradukis el la franca Daniel Luez
Redaktis kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov
Lingve konsilis Michel Duc Goninaz
Korektis Halina Gorecka
La kovrilon pentris Larisa Jakovleva
Simenon, Georges. Maigret eraras: Krimromano / Tradukis
el la franca Daniel Luez; Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado:
Sezonoj, 2009. — 128 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo
17).
© Traduko en Esperanto, antaŭparolo, notoj Sezonoj 2009.
Antaŭparolo (Aleksander Korĵenkov)
Ĉapitro 1
Antaŭparolo
Franclingva verkisto Georges Simenon naskiĝis la 13an de februaro 1903
en la belga urbo Lieĝo. Li havis nur 16 jarojn, kiam li ricevis ĵurnalistan
oficon en la krim-fako Des chiens écrasés de
La Gazette de
Liège.
Kiel ĵurnalisto la juna Simenon ofte vizitis krimlokojn, prizonojn,
juĝejojn kaj kadavrejojn, por pretigi raportaĵojn kaj noticojn pri urbaj
krimoj kaj akcidentoj. Baldaŭ li ekverkis ankaŭ humurajn kaj satirajn
verkojn kun diversaj pseŭdonimoj, kaj en 1921 aperis lia unua romano
Arkponto.
Fine de 1922 Simenon forveturis al Parizo kaj eklaboris tie, unue kiel
sekretario en la Ligo de Militveteranoj, kaj poste kiel ĵurnalisto kaj
novelisto. Li aŭtoris multegajn artikolojn, felietonojn kaj novelojn por
parizaj gazetoj.
En 1929 Simenon verkis la romanon Petro la Latvo, kun komisaro
Maigret kiel protagonisto, sed ĝi estis eldonita de Fayard nur
en 1931 kun grandega sukceso. De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis
pli ol sepdek romanojn pri enketoj de Maigret.
Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel uson-anglaj amatoraj detektivoj
(Holmes, Poirot, Dupin k.a.), Maigret estas ŝtata oficisto, kvazaŭ daŭriganta
la laboron de inspektoro Lecoq — protagonisto de policaj romanoj de Emile
Gaboriau.
Komisaro Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmes
kaj Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura scihorizonto,
nenia “superhomo” aŭ karierulo. Sed li sukcesas solvi multajn implikojn
de sia servo danke al la vivosperto kaj al la kono de la ordinara homo,
kun kiu li facile identiĝas. Eble ĝuste pro tio ke Maigret foje devas
rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi homon, kiu pro malfeliĉaj
cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj da legantoj vidas en li
policiston kiu kapablas kunsenti kun simpla civitano kaj protekti lin kontraŭ
krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.
Ekde 1973 Simenon ne plu verkis beletron ĝis sia forpaso en 1989, sed
liaj verkoj atingis popularecon en la tuta mondo. Laŭ liaj verkoj oni
faris pli ol kvindek filmojn, dudek kvar televid-filmojn kaj multajn teatraĵojn,
kaj eĉ monumenton (en Delfzijl, Nederlando) pri Maigret.
Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de liaj verkoj
en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj
finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto — per la romano Maigret hezitas
verkita en 1968.
La sukceso de ĉi tiu romano (la tuta stoko jam plene elĉerpiĝis)
instigis la tradukanton kaj la eldonejon Sezonoj aperigi pliajn
librojn pri Maigret en la internacia lingvo.
En Maigret kaj la maljuna damo (1949), kies Esperanta traduko
aperis en 2002, la komisaro forlasas Parizon kaj veturas al provinco por
esplori komplikan kazon de servistino Roza (eĉ, la Roza), kiu supozeble
mortis anstataŭ sia mastrino.
Dum tridek kvin jaroj komisaro Maigret renkontis neniun el siaj samklasanoj,
kaj jen al lia oficejo venis lia kunlerninto Leono Florentin, kiun la komisaro
traktas profesie en Amiko el la junaĝo de Maigret (france 1968,
Esperante 2004).
La flava hundo estas unu el la plej fruaj romanoj el la serio.
Ĝi estis eldonita en 1931, kaj jam sekvajare ĝia filmoversio kun Abel
Tarride en la rolo de Maigret, estis spektebla sur ekranoj de kinejoj.
La eventoj disvolviĝas en Concarneau, kie ĝis nun funkcias la restoracio
Admiralo (L'Amiral). La Esperanta traduko aperis en 2007.
La titolo de la romano, kiun ni nun proponas, Maigret eraras,
diras, ke la komisaro havas komplikan problemon, kiu povas erarigi lin.
Li serĉas la murdinton de Louise Filon, iama putino, kiu lastatempe loĝis
en apartamento en prestiĝa kvartalo en Parizo, kiun ŝia amanto, saksofonisto
Peĉjo, ne kapablus pagi. Kaj nur en la antaŭlasta paĝo Maigret kaj la
legantoj ekscias, kiu murdis la junulinon.
Kelkaj realaĵoj, menciitaj en la romano, eble ne estas facile kompreneblaj
por la internacia legantaro. Ili estas asteriskitaj kaj klarigitaj en Notoj.
Estas aldonita ankaŭ proksimuma prononco de la francaj nomoj, ofte renkontataj
en la romano.
Aleksander Korĵenkov
Komentojn pri la traduko kaj mendojn por pli frue eldonitaj verkoj de
Georges Simenon en Esperanto bonvolu sendi al la eldonejo Sezonoj:
RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando.
Ĉapitro 1
Estis la oka horo kaj dudek kvin minutoj matene, kaj Maigret forlasis la
tablon finante sian lastan tason da kafo. Estis nur novembro, kaj tamen
la lampo estis ŝaltita. Ĉe la fenestro s-ino Maigret penis distingi tra
la nebulo la pasantojn, kiuj, kun la manoj en la poŝoj, rapidis al sia
laboro.
— Pli bone estus, se vi surmetus vian dikan surtuton, — ŝi diris.
Observante la homojn sur la strato, ŝi ekkonis la eksteran veteron.
Ĉiuj rapide paŝis tiumatene, multaj surhavis skarpon, ili havis karakterizan
manieron frapi la piedojn sur la trotuaron por varmiĝi, kaj ŝi vidis
plurajn, kiuj purigis la nazon.
— Mi iras preni ĝin por vi.
Li havis ankoraŭ sian tason en la mano, kiam sonoris la telefono. Dekroĉante,
li siavice rigardis eksteren, kaj la kontraŭaj domoj estis preskaŭ forviŝitaj
per la flava nubo, kiu subiris en la stratojn dum la nokto.
— Ha lo! Komisaro Maigret?... Parolas Dupeu, de la kvartalo de Ternes...
Estis strange, ke ĝuste komisaro Dupeu vokis lin, ĉar li probable
estis la homo plej harmonia kun la etoso de tiu mateno. Dupeu estis polica
komisaro en la strato Etoile. Li strabis. Lia edzino strabis. Laŭdire
liaj tri filinoj, kiujn Maigret ne konis, ankaŭ strabis. Li estis konscienca
ŝtatoficisto, tiel deziranta bone labori, ke li preskaŭ malsaniĝis pro
tio. Eĉ la objektoj, ĉirkaŭantaj lin, iĝis mornaj, kaj kvankam oni
sciis, ke li estas la plej bona homo sur la tero, oni ne povis reteni sin
eviti lin. Krom tio, tiel somere kiel vintre, li kutime havis korizon.
— Mi petas pardonon, ke mi ĝenas vin hejme. Mi supozis, ke vi ankoraŭ
ne eliris, kaj mi pensis...
Nun oni devis atendi. Necesis, ke li komprenigu sin. Li konstante sentis
la bezonon klarigi, kial li faris tion aŭ tion ĉi, kvazaŭ li opiniis
sin kulpa.
— ... Mi scias, ke vi preferas esti mem surloke. Mi eble eraras, sed
mi havas la impreson, ke temas pri iom speciala afero. Rimarku, ke mi ankoraŭ
nenion scias, aŭ preskaŭ nenion. Mi ja ĵus alvenis.
S-ino Maigret atendis kun la surtuto enmane, kaj ŝia edzo diris al
ŝi mallaŭte, por ke ŝi ne senpacienciĝu:
— Dupeu!
Tiu pluparolis per monotona voĉo:
— Mi alvenis al mia oficejo je la oka, kiel kutime, kaj mi trarigardis
la unuajn poŝtaĵojn, kiam, je la oka kaj sep, mi ricevis telefonvokon
de la purigistino. Estas ŝi, kiu trovis la korpon enirante la loĝejon,
en la avenuo Carnot. Ĉar estas tute proksime, mi rapide iris tien kun
mia sekretario.
— Ĉu krimo?
— Tio povus ŝajni memmortigo, sed mi certas, ke estas krimo.
— Kiu?
— Iu Louise Filon, pri kiu mi neniam aŭdis. Juna virino.
— Mi iras tien.
Dupeu reekparolis, sed Maigret, ŝajnigante ne rimarki tion, jam realkroĉis.
Antaŭ ol foriri, li telefonis al Quai des Orfèvres
kaj petis, ke oni konektu lin kun la Identiga Fako.
— Ĉu Moers ĉeestas? Jes, voku lin al aparato... Ha lo! Ĉu vi, Moers?
Ĉu vi povas iri kun viaj homoj al la avenuo Carnot?.. Krimo... Mi estos
tie.
Li diris al Moers la numeron de la domo, surmetis sian surtuton, kaj
kelkajn momentojn poste li estis plia malhela silueto rapidpaŝanta en
la nebulo. Nur fine de la bulvardo Voltaire li fine trovis taksion.
La avenuoj ĉirkaŭ la placo Etoile estis preskaŭ senhomaj. Viroj ordigis
la rubujojn. Preskaŭ ĉiuj kurtenoj estis ankoraŭ fermitaj, kaj nur en
kelkaj fenestroj oni vidis lumon. En la avenuo Carnot, policisto en pelerino
staris sur la trotuaro, sed estis neniu popolamaso, neniu gapanto.
— Kiu etaĝo? — demandis lin Maigret.
— La tria.
Li trapasis la pordegon kun kupraj butonoj bone poluritaj. En la lumigita
pordistejo la pordistino matenmanĝis. Ŝi rigardis lin tra la vitro, sed
ne ekstaris. La lifto funkciis senbrue, kiel en ĉiu bone prizorgata domo.
Sur la vaksita kverkligno de la ŝtuparo estis bele ruĝaj tapiŝoj.
En la tria etaĝo li troviĝis antaŭ tri pordoj, kaj li hezitis, kiam
la maldekstra malfermiĝis. Dupeu estis tie kaj, kiel Maigret atendis,
lia nazo estis ruĝa.
— Eniru. Mi preferis tuŝi nenion atendante vin. Mi eĉ ne pridemandis
la purigistinon.
Trairinte la vestiblon, kie estis nur unu vestohoko kaj du seĝoj, ili
penetris en salonon kun lumigitaj lampoj.
— La purigistino tuj surpriziĝis vidante lumon.
En la angulo de flava kanapo juna virino brunhara estis strange sinkinta
sur si mem, sur ŝia negliĝo estis granda malhelruĝa makulo.
— Ŝi ricevis kuglon en la kapon. La pafo ŝajne okazis de malantaŭe,
de tre proksime. Kiel vi vidas, ŝi ne falis.
Ŝi nur sinkis dekstraflanken kaj ŝia kapo pendis, la haroj preskaŭ
tuŝis la tapiŝon.
— Kie estas la purigistino?
— En la kuirejo. Ŝi petis de mi permeson prepari al si tason da kafo.
Laŭ ŝi, ŝi alvenis je la oka, kiel ĉiumatene. Ŝi havas la ŝlosilon
de la apartamento. Ŝi eniris, ekvidis la kadavron, nenion tuŝis laŭ
ŝia aserto, kaj tuj telefonis.
Nur tiam Maigret komprenis kion li trovis stranga, kiam li alvenis.
Normale, li devis jam sur la trotuaro trapasi vicon da gapantoj. Ankaŭ
kutime, luantoj gvatis sur la interŝtuparoj. Sed ĉi tie ĉio estis tiel
kvieta, kvazaŭ nenio okazus.
— Ĉu la kuirejo estas tie?
Li trovis ĝin fine de koridoro. Ĝia pordo estis malfermita. Iu virino
malhele vestita, kun la haroj kaj la okuloj nigraj, sidis apud la gasfornelo
kaj trinkis tason da kafo blovante sur la likvaĵon por malvarmigi ĝin.
Ŝajnis al Maigret, ke li jam renkontis ŝin. Kuntirante la brovojn,
li ekzamenis ŝin dum ŝi plu trinkis. Ŝi estis tre malalta. Kiam ŝi
sidis, ŝiaj piedoj apenaŭ atingis la plankon, kaj ŝi surhavis ŝuojn
tro grandajn por ŝi, ŝia robo estis tro larĝa kaj tro longa.
— Ŝajnas al mi, ke ni konas unu la alian, — li diris.
Ŝi senhezite respondis:
— Tio tre eblas.
— Kiel oni nomas vin?
— Désirée Brault.
La antaŭnomo Désirée metis lin sur la spuron.
— Ĉu vi iam ne estis arestita pro ŝtelado en la grandaj magazenoj?
— Ankaŭ pro tio.
— Pro kio alia?
— Mi tiel ofte estis arestita!
Ŝia vizaĝo esprimis neniun timon. Fakte, ĝi esprimis nenion. Ŝi
rigardis lin. Ŝi respondis al li. Sed ne estis eble diveni, pri kio ŝi
pensis.
— Ĉu vi estis en prizono?
— Ĉion tion vi trovos en mia dosiero.
— Prostituado?
— Kial ne?
Tio estis antaŭlonge, kompreneble. Nun ŝi certe havis kvindek aŭ
sesdek jarojn. Ŝi estis seka. Ŝiaj haroj ne blankiĝis, ne griziĝis,
sed ili iĝis maldensaj kaj oni vidis la kranion tra ili.
— Antaŭe, mi valoris alian!
— Depost kiam vi laboras en ĉi tiu apartamento?
— Unu jaron venontmonate. Mi komencis en decembro, nelonge antaŭ
la festoj.
— Ĉu vi deĵoras tie ĉi la tutan tagon?
— Nur de la oka ĝis la dek-dua.
La kafo tiel bone odoris, ke Maigret servis al si unu tason. Komisaro
Dupeu timide staris en la pordokadro.
— Ĉu vi deziras kafon, Dupeu?
— Ne, dankon. Mi matenmanĝis antaŭ malpli ol unu horo.
Désirée Brault ekstaris, kaj ankaŭ ŝi verŝis al si ankoraŭ unu
tason, kaj ŝia robo pendis ĉirkaŭ ŝia korpo. Ŝi certe pezis ne pli
ol dekkvarjara knabino.
— Ĉu vi laboras en aliaj lokoj?
— Tri aŭ kvar. Dependas de la semajno.
— Ĉu vi vivas sola?
— Kun mia edzo.
— Ankaŭ li estis en prizono?
— Neniam. Li nur drinkas.
— Li do ne laboras?
— De dek kvin jaroj li ne laboris eĉ dum unu sola tago, eĉ ne por
enbati unu najlon en la muron.
Ŝi diris tion sen amareco, egalvoĉe, kie estis malfacile distingi
ironion.
— Kio okazis hodiaŭ matene?
Ŝi signis al Dupeu per kapmovo.
— Ĉu li ne diris tion al vi? Bone. Mi alvenis je la oka.
— Kie vi loĝas?
— Proksime al la placo Clichy. Mi uzis la metroon. Mi malfermis la
pordon per mia ŝlosilo, kaj mi rimarkis, ke estis lumo en la salono.
— Ĉu la pordo de la salono estis malfermita?
— Ne.
— Ĉu via mastrino kutime ne ellitiĝis, kiam vi alvenas dum la mateno?
— Ŝi ellitiĝis nur ĉirkaŭ la deka, iafoje pli malfrue.
— Kion ŝi faris?
— Nenion.
— Daŭrigu.
— Mi puŝis la pordon de la salono kaj ekvidis ŝin.
— Vi ne tuŝis ŝin?
— Mi ne bezonis tuŝi ŝin por kompreni, ke ŝi estis mortinta. Ĉu
vi vidis iun promenanta kun duono de la vizaĝo forhakita?
— Poste?
— Mi telefonis al la komisarejo.
— Ne avertante la najbarojn, aŭ la pordistinon?
Ŝi levis la ŝultrojn.
— Kiucele mi estus avertinta la homojn?
— Kion vi faris, post kiam vi telefonis?
— Mi atendis.
— Farante kion?
— Farante nenion.
Estis mirkonsterne simple. Ŝi restis tie, tutsimple atendante, ke iu
sonorigos ĉe la pordo, eble rigardante la kadavron.
— Ĉu vi estas certa, ke vi nenion tuŝis?
— Certa.
— Ĉu vi ne trovis revolveron?
— Mi trovis nenion.
— Vane ni serĉis la armilon ĉie, — komisaro Dupeu intermetis sin.
— Ĉu Louise Filon posedis revolveron?
— Se ŝi posedis, mi neniam vidis ĝin.
— Ĉu estas tie ĉi ŝlositaj mebloj?
— Ne.
— Mi supozas, ke vi scias, kio troviĝas en la ŝrankoj?
— Jes.
— Kaj vi neniam vidis armilon?
— Neniam.
— Diru al mi, ĉu via mastrino sciis, ke vi estis en prizono?
— Mi rakontis ĉion al ŝi.
— Tio ne timigis ŝin?
— Tio amuzis ŝin. Mi ne scias, ĉu ankaŭ ŝi estis en prizono, sed
tio estis ebla.
— Kion vi volas diri?
— Ke antaŭ ol ekloĝi ĉi tie, ŝi putinis.
— Kiel vi scias tion?
— Ĉar ŝi diris tion al mi. Eĉ se ŝi ne estus dirinta tion...
Aŭdiĝis paŝoj sur la ŝtuparo, kaj Dupeu iris malfermi la pordon.
Estis Moers kaj liaj homoj kun siaj aparatoj. Maigret diris al Moers:
— Ne komencu tuj. Atendante, ke mi finos ĉi tie, telefonu al la prokuroro.
Fascinis lin ne nur Désirée Brault, sed ankaŭ ĉio, kion ŝi diris
kaj aludis. Li demetis sian surtuton, ĉar estis varme al li, kaj sidiĝis
plutrinkante sian kafon per etaj glutoj.
— Sidiĝu.
— Volonte. Malofte purigistino aŭdas diri tion al si.
Kaj tiufoje ŝi havis preskaŭ rideton.
— Ĉu vi havas ideon pri tiu, kiu povintus mortigi vian mastrinon?
— Certe ne!
— Ĉu ŝi havis multajn vizitojn?
— Mi neniam vidis ŝin akcepti iun ajn, krom kuraciston de la kvartalo,
kiam ŝi havis bronkiton. Vere estas, ke mi foriras je la dek-dua.
— Vi ne konis ŝiajn geamikojn?
— Ĉio, kion mi scias, estas viraj pantofloj kaj negliĝo en la murŝranko.
Ankaŭ skatolo da cigaroj. Ŝi ne fumis cigarojn.
— Ĉu vi scias, pri kiu viro temas?
— Mi neniam vidis lin.
— Ĉu vi konas lian nomon? Ĉu li neniam telefonis, kiam vi estis
tie ĉi?
— Tio okazis.
— Kiel ŝi nomis lin?
— Peĉjo.
— Ĉu ŝi estis monhelpata?
— Mi supozas, ke iu devis pagi la luprezon, ĉu ne? Kaj la ceteron.
Maigret ekstaris, metis sian tason, ŝtopis pipon.
— Kion mi faros? — ŝi demandis.
— Nenion. Vi atendos.
Li reiris al la salono, kie la homoj de la Identiga Fako atendis lian
signalon por eklabori. La ĉambro estis ordigita. En la cindrujo apud la
kanapo estis cindroj de cigaredoj, ankaŭ stumpoj de cigaredoj, entute
tri, el kiuj du estis kun spuroj de lipruĝo.
Duone malfermita pordo komunikigis la salonon kun la dormoĉambro, kaj
Maigret konstatis kun ia surprizo, ke la lito estis malfermita kaj la kapkuseno
markita per kavo, kvazaŭ iu dormis en ĝi.
— Ĉu la doktoro ne alvenis?
— Li ne estas hejme. Lia edzino estas telefonanta al la klientoj,
kiujn li intencas viziti ĉi-matene.
Li malfermis kelkajn ŝrankojn, kelkajn tirkestojn. La vestaĵoj kaj
la tukoj estis tiuj de juna virino, kiu vestiĝas kun malbona gusto, sed
ne tiuj, kiujn oni atendas trovi en apartamento de la avenuo Carnot.
— Prizorgu la spurojn kaj la ceteron, Moers. Mi subiros por paroli
kun la pordistino.
Komisaro Dupeu demandis lin:
— Ĉu vi ankoraŭ bezonas min?
— Ne, mi dankas vin. Sendu al mi vian raporton dum la tago. Vi estis
afabla, Dupeu.
— Vi komprenas, mi tuj pensis, ke tio interesus vin. Se estus armilo
proksime al la kanapo, mi konkludus, ke tio estas memmortigo, ĉar la kuglo
ŝajne estis pafita elproksime. Kvankam tiaj virinoj mortigas sin kutime
per veronalo. Dum almenaŭ kvin jaroj en ĉi tiu kvartalo mi ne vidis virinon
mortigantan sin per revolvero. Do, ĉar estis neniu armilo...
— Vi estis miriga, Dupeu.
— Mi provas, laŭ miaj ebloj, fari...
Li pluparolis en la ŝtuparo. Maigret forlasis lin sur la mato antaŭ
la pordo de la pordistino, eniris la pordistejon.
— Bonan tagon, sinjorino.
— Bonan tagon, sinjoro komisaro.
— Vi do scias, kiu mi estas?
Ŝi signis, ke jes.
— Ĉu vi estas informita?
— Mi demandis la policiston, kiu gardostaras sur la trotuaro. Li diris
al mi, ke Louise mortis.
La pordistejo havis la burĝan aspekton de tiuj de la kvartalo. La pordistino
estis ĉirkaŭ kvardekjara, korekte kaj eĉ kokete vestita. Cetere ŝi
estis iom beleta, malgraŭ ŝiaj iom ŝvelaj trajtoj.
— Ĉu oni mortigis ŝin? — ŝi demandis, dum Maigret sidiĝis apud
la fenestro.
— Kio pensigas vin pri tio?
— Mi supozas, ke, se ŝi estus mortinta nature, la polico ne estus
ĝeninta sin.
— Ŝi povintus memmortigi sin.
— Tio ne estis en ŝia karaktero.
— Ĉu vi bone konis ŝin?
— Ne tro. Ŝi ne restadis en mia pordistejo, nur iomete malfermis
la pordon pasante por demandi ĉu ŝi ricevis poŝtaĵojn. Ŝi sentis sin
ne tre komforte en tiu ĉi domo, ĉu vi komprenas?
— Vi volas diri, ke ŝi ne estis de la sama medio kiel viaj aliaj
luantoj?
— Jes.
— Laŭ via opinio, al kiu medio ŝi apartenis?
— Mi ne scias precize. Mi havas neniun kialon por malbone paroli pri
ŝi. Ŝi estis kvieta, ne aroganta.
— Ĉu ŝia purigistino neniam diris ion?
— S-ino Brault kaj mi ne parolas unu al la alia.
— Ĉu vi konas ŝin?
— Mi ne emas koni ŝin. Mi vidas ŝin iri supren kaj malsupren. Tio
sufiĉas al mi.
— Ĉu Louise Filon estis monhelpata?
— Estas eble. Ĉiuokaze ŝi regule pagis sian lupagon.
— Ĉu ŝi ricevis vizitojn?
— De tempo al tempo.
— Ne regule?
— Oni ne povas nomi tion regule.
Al Maigret ŝajnis, ke li perceptas iun hezitemon. Male al s-ino Brault,
la pordistino estis nervoza kaj de tempo al tempo ĵetis rapidan ekrigardon
al la vitropordo. Ŝi mem anoncis:
— Alvenas la doktoro.
— Diru al mi, sinjorino... Fakte, kiu estas via nomo?
— Cornet.
— Diru al mi, sinjorino Cornet, ĉu vi deziras ion kaŝi de mi?
Ŝi klopodis rigardi lin en la okulojn.
— Kial vi demandas tion?
— Nenial. Mi preferas scii, ĉu ĉiam la sama viro venis al Louise
Filon?
— Ĉiam la saman mi vidis pasi.
— Kiaspecan viron?
— Muzikiston.
— Kiel vi scias, ke li estas muzikisto?
— Ĉar unu- aŭ dufoje mi vidis lin kun saksofonujo sub la brako.
— Ĉu li venis hieraŭ vespere?
— Ĉirkaŭ la deka, jes.
— Ĉu vi mem malfermis la pordon?
— Ne. Ĝis kiam mi enlitiĝas, je la dek-unua, mi lasas la pordon
malfermita.
— Sed vi vidas, kiu trapasas la volbon, ĉu ne?
— Preskaŭ ĉiam. La luantoj estas kvietaj. Preskaŭ ĉiuj estas gravaj
personoj.
— Vi diras, ke la koncerna muzikisto supreniris ĉirkaŭ la deka?
— Jes. Li restis nur ĉirkaŭ dek minutojn kaj, kiam li foriris, ŝajnis,
ke li hastis. Mi aŭdis, ke li grandpaŝe direktis sin al la placo Etoile.
— Vi ne rimarkis lian vizaĝon? Ĉu li ŝajnis emociita, aŭ...
— Ne.
— Ĉu Louise Filon ricevis aliajn vizitojn dum la vespero?
— Ne.
— Tiel, se la kuracisto malkovras, ke la krimo okazis inter la deka
kaj la dek-unua, ekzemple, estus preskaŭ certe, ke...
— Mi ne diris tion. Mi diris, ke ŝi ricevis nur ĉi tiun viziton.
— Laŭ vi, ĉu la muzikisto estis ŝia amanto?
Ŝi ne tuj respondis, fine murmuris:
— Mi ne scias.
— Kion vi volas diri?
— Nenion. Mi pensis pri la prezo de la apartamento.
— Mi komprenas. Li ne estas la speco de muzikisto, povanta donaci
tian apartamenton al sia amikino?
— Jes, estas tiel.
— Ĉu ne ŝajnas surprizi vin, sinjorino Cornet, ke via luantino estis
murdita.
— Mi ne atendis tion, sed tio ne surprizas min.
— Kial?
— Pro neniu speciala kialo. Ŝajnas al mi, ke tiaj virinoj estas pli
endanĝerigitaj, ol aliaj. Ĉiukaze tian impreson oni trovas legante la
gazetojn.
— Mi nun petas vin fari liston de ĉiuj luantoj, kiuj eniris aŭ eliris
post la naŭa hieraŭ vespere. Mi prenos ĝin, kiam mi foriros.
— Estas facile.
Kiam li eliris el la pordistejo, li trovis la prokuroron kaj la vicprokuroron,
kiuj eliris el la aŭto akompanataj de la registristo. Ĉiuj tri ŝajne
frostis. La nebulo ankoraŭ ne solviĝis kaj ĉiu miksis al ĝi la vaporon
de sia elspiraĵo.
Manpremoj. Lifto. La domo, krom la tria etaĝo, restis tiel kvieta kiel
je la alveno de Maigret. La ĉi-tieaj personoj ne estis el la speco, kiu
gvatas la irojn kaj revenojn malantaŭ siaj duone malfermitaj pordoj, nek
amasiĝas sur la interŝtuparoj ĉar iu virino estis mortigita.
La teknikistoj de Moers estis instalintaj siajn aparatojn ĉie en la
apartamento, kaj la doktoro estis fininta la ekzamenon de la korpo. Li
manpremis al Maigret.
— Je kioma horo? — demandis la komisaro.
— Proksimume, inter la naŭa vespere kaj noktomezo. Mi pli ĝuste
dirus pri la dek-unua, kiel la limo, ol pri la noktomezo.
— Mi supozas, ke la morto tuj okazis?
— Vi ja vidis. La kuglo estis pafita de proksime.
— De malantaŭe?
— De malantaŭe kaj iom flanke.
Moers intervenis.
— Tiumomente ŝi probable estis fumanta cigaredon, kiu falis sur la
tapiŝon kaj finkonsumiĝis. Feliĉe la fajro ne komunikiĝis al la tapiŝo.
— Pri kio temas ĝuste? — demandis la vicprokuroro, kiu ankoraŭ
nenion sciis.
— Mi ne scias. Eble pri banala krimo. Sed tio mirigus min.
— Ĉu vi havas ideon?
— Neniun. Mi nun iros refoje babili kun la purigistino.
Antaŭ ol iri al la kuirejo, li telefonis al Quai des Orfèvres kaj
petis al Lucas, kiu deĵoris, ke li tuj venu al li. Poste li ĉesis okupiĝi
pri la prokuroroj kaj pri la specialistoj, kiuj daŭrigis sian kutiman
laboron.
S-ino Brault ne ŝanĝis sian lokon. Ŝi ne plu trinkis kafon, sed fumis
cigaredon. Kio, pro ŝia aspekto, ŝajnis stranga.
— Mi supozas, ke mi rajtas fumi? — ŝi diris, sekvante la rigardon
de Maigret.
Tiu sidiĝis fronte al ŝi.
— Rakontu.
— Kion rakonti?
— Ĉion, kion vi scias.
— Mi jam diris tion al vi.
— Kiel Louise Filon pasigis siajn tagojn?
— Mi povas paroli nur pri tio, kion ŝi faris matene. Ŝi ellitiĝis
ĉirkaŭ la deka. Aŭ pli ĝuste ŝi vekiĝis, sed ŝi ne tuj ellitiĝis.
Mi alportis al ŝi kafon, kiun ŝi trinkis en la lito fumante kaj legante.
— Kion ŝi legis?
— Magazinojn kaj romanojn. Ankaŭ ofte ŝi aŭskultis radion. Vi certe
rimarkis, ke estas aparato sur la noktotablo.
— Ĉu ŝi ne telefonis?
— Ĉirkaŭ la dek-unua.
— Ĉiutage?
— Preskaŭ ĉiutage.
— Al Peĉjo?
— Jes. Okazis, ke je la dek-dua ŝi vestiĝis por iri manĝi ekstere,
sed tio estis malofta. Plej ofte ŝi sendis min al la porkaĵvendejo por
aĉeti malvarmajn viandojn aŭ preparitajn pladojn.
— Vi havas neniun ideon pri ŝiaj posttagmezoj, ĉu?
— Mi supozas, ke ŝi eliris. Ŝi ja eliris, ĉar mi trovis matene
malpurajn ŝuojn. Probable ŝi butikumis, kiel ĉiuj virinoj.
— Ŝi ne vespermanĝis hejme?
— Malofte estis malpuraj teleroj.
— Ĉu vi supozas, ke ŝi iris renkonti Peĉjon?
— Lin aŭ alian.
— Ĉu vi estas certa, ke vi neniam vidis lin?
— Certa.
— Ĉu vi neniam vidis ĉe ŝi aliajn virojn?
— Nur la gaskomizon aŭ butikan knabon.
— De kiom da tempo vi ne plu estis en prizono?
— Dum ses jaroj.
— Ĉu vi perdis la deziron ŝteli en la grandaj magazenoj?
— Mi ne plu havas la necesan aspekton por tio. Ili estas forportantaj
la korpon.
Aŭdiĝis bruo en la salono kaj efektive estis la homoj de la Jurmedicina
Instituto.
— Ŝi ne longe profitis tion.
— Kion vi volas diri?
— Ke ŝi mizere vivis ĝis la aĝo dudekkvarjara, kaj poste ŝi havis
apenaŭ du bonajn jarojn.
— Ĉu ŝi konfidencis al vi?
— Ni parolis kiel du homaj estaĵoj.
— Ĉu ŝi diris al vi, el kie ŝi venis?
— Ŝi naskiĝis en la dek-oka arondismento, por tiel diri, sur la
strato. Ŝi pasigis la plej grandan parton de sia vivo en la kvartalo La
Chapelle. Kiam ŝi ekloĝis ĉi tie, ŝi kredis, ke tio estos por ŝi la
bela vivo.
— Ĉu ŝi ne estis feliĉa?
La purigistino ŝultrolevis, rigardis al Maigret kun speco de kompato,
kvazaŭ ŝi estus surprizita, vidante tiun homon esprimi tiom malmulte
da komprenemo.
— Ĉu vi kredas, ke estis gaje por ŝi vivi en la domo kiel tiu ĉi,
kie la homoj ne degnis rigardi ŝin, renkontante ŝin en la ŝtuparo?
— Kial ŝi venis ĉi tien?
— Ŝi certe havis siajn motivojn.
— Ĉu estis ŝia muzikisto, kiu ŝin vivtenis?
— Kiu diris al vi pri la muzikisto?
— Ne gravas. Ĉu Peĉjo estis saksofonisto?
— Mi kredas. Mi scias, ke li ludas en eta dancorkestro.
Ŝi diris nur tion, kion ŝi bonvolis diri. Nun, kiam Maigret havis
pli precizan ideon, kiu speco de knabino estis Louise Filon, li estis certa,
ke matene la du virinoj babilis senkaŝe.
— Mi ne kredas, — li diris, — ke iu muzikisto el eta dancorkestro
povus pagi la luprezon de apartamento kiel tiu ĉi.
— Ankaŭ mi ne.
— Do?
— Do, certe estis iu alia, — ŝi trankvile lasis fali.
— Ĉu Peĉjo vizitis ŝin hieraŭ vespere?
Ŝi ne ektremis, plu rigardis lin en liajn okulojn.
— Mi supozas, ke vi tuj decidis, ke ĝuste li murdis ŝin. Sed mi
povas diri al vi nur tion, ke ili amis unu la alian.
— Ĉu ŝi konfesis tion al vi?
— Ili ne nur amis unu la alian, sed ili revis geedziĝi.
— Kial ili ne faris tion?
— Eble ĉar ili ne havis monon. Eble ankaŭ ĉar la alia ne lasis
ŝin.
— La alia?
— Vi ja scias tiel bone kiel mi, ke mi parolas pri tiu, kiu pagis.
Ĉu necesas ripeti al vi?
Venis ideo al Maigret. Li iris al la dormoĉambro kaj malfermis la murŝrankon.
El ĝi li prenis paron de viraj pantofloj el glaceigita kapridledo, faritaj
laŭmezure de iu botisto el la strato Saint-Honoré, unu el la plej multekostaj
en Parizo. Malkroĉante la negliĝon el dika maronkolora silko, li trovis
la markon de ĉemizvendisto de la strato Rivoli.
La homoj de Moers jam estis for. Moers mem atendis la komisaron Maigret
en la salono.
— Kion vi trovis?
— Spurojn, kompreneble, malnovajn kaj ĵusajn.
— De viro?
— De unu viro, almenaŭ. Ni havos fotojn de ili post unu horo.
— Transdonu ilin al la servo de la slipoj. Kunprenu tiujn pantoflojn
kaj negliĝon. Veninte al Quai, donu ilin al Janvier aŭ al Torrence. Mi
volas, ke oni montru ilin al la komercistoj, kiuj ilin vendis.
— Por la pantofloj estos facile, mi supozas, ĉar ili portas ordnumeron.
Denove ekregis kvieto en la apartamento, kaj Maigret iris en la kuirejon
al la purigistino.
— Vi ne plu bezonas resti tie ĉi.
— Ĉu mi povas purigi?
— Ankoraŭ ne hodiaŭ.
— Kion mi faru?
— Reiru hejmen. Mi malpermesas al vi forlasi Parizon. Povas esti...
— Mi komprenas.
— Ĉu vi estas certa, ke vi havas nenion pli por diri al mi?
— Se mi rememoros ion, mi sciigos tion al vi.
— Ankoraŭ unu demando: ĉu vi estas certa, ke inter la momento, kiam
vi trovis la korpon kaj la momento, kiam la polica komisaro alvenis, vi
ne eliris el la apartamento?
— Tion mi ĵuras.
— Kaj neniu venis?
— Eĉ ne kato.
Ŝi iris preni sian provizan sakon, kaj Maigret kontrolis, ke ne estis
revolvero en ĝi.
— Priserĉu min, se via koro deziras.
Li ne priserĉis ŝin, sed pro skrupulo, ne sen iu ĝeno, li pasigis
siajn manojn sur ŝia malstrikta robo.
— Antaŭe tio plezurigus vin.
Ŝi foriris, kaj en la ŝtuparo ŝi certe renkontis Lucas'on, kies ĉapelo
kaj surtuto estis malsekaj.
— Ĉu pluvas?
— De dek minutoj. Kion mi faru, ĉefo?
— Mi ne precize scias. Mi volus, ke vi restu ĉi tie. Se iu telefonos,
provu ekscii, de kie venas la voko. Avertu la koncernan fakon, por ke oni
konektu la linion al la subaŭskultilo. Pri la cetero, daŭrigu la priserĉadon
en la anguloj. Tio jam estas farita, sed oni neniam povas scii.
— Pri kiu temas ekzakte?
— Pri iu bubino, kiu putinis en la kvartalo Barbès kaj kiun iu loĝigis
en ĉi tiun loĝejon. Laŭ tio, kion oni povas prijuĝi, ŝi havis muzikiston
de eta dancorkestro kiel koramanton.
— Ĉu estas li, kiu mortigis ŝin?
— Li vizitis ŝin hieraŭ vespere. La pordistino asertas, ke neniu
alia supreniris.
— Ĉu oni posedas lian priskribon?
— Mi malsupreniros por denove demandi la pordistinon.
Ŝi estis ordiganta la ĵus ricevitajn poŝtaĵojn. Laŭ ŝia opinio,
Peĉjo estis junulo plimalpli tridekjara, blonda kaj fortika, pli simila
al buĉista komizo, ol al muzikisto.
— Ĉu vi havas nenion pli por diri al mi?
— Nenion pli, sinjoro Maigret. Se mi rememoros ion, mi sciigos tion
al vi.
Estis strange. La sama respondo, aŭ preskaŭ, kiel de la purigistino.
Li estis persvadita, ke ambaŭ, sendube pro malsamaj kialoj, evitis riveli
al li ĉion, kion ili sciis.
Ĉar li sendube devos piediri ĝis la placo Etoile por trovi taksion,
li relevis la kolumon de sia surtuto kaj ekpaŝis, kun la manoj en la poŝoj
kiel la homoj, kiujn ĉi-matene s-ino Maigret vidis el sia fenestro. La
nebulo transformiĝis al etguta kaj malvarma pluvo, kiu elvokis la ideon
de korizo, kaj li eniris en etan trinkejon ĉe la stratangulo por trinki
grogon.
Notoj
Quai des Orfèvres. En ĉi tiu strato en Parizo
estas la oficejo de Maigret.
La tria etaĝo. En Francio kaj en kelkaj
aliaj landoj la etaĝo super la teretaĝo estas la unua etaĝo,
ne la dua. La tria etaĝo, en kiu loĝis Louise Filon, estus la kvara (tiel
estas, ekzemple, en la rusa traduko), se oni enkalkulus la teretaĝon.
En la tuta libro estas sekvata la franca etaĝnombra sistemo.
Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi la suprajn
tekstojn papere aŭ elektronike sen permeso de la tradukinto kaj de la
eldonejo.
Franca literaturo en Esperanto | Librokatalogo | Hejmo
|