© Traduko en Esperanto, notoj, antaŭparolo Sezonoj 2001.
Johann Bernhard Crespel (tiu formo estas la historie korekta) vivis de 1747 ĝis 1813. Goethe konis lin (“stranga homo kun multe da talentoj kaj granda erudicio”) kaj Clemens von Brentano pludonis klaĉojn de la patrino de Goethe, kiujn E.T.A. Hoffmann transformis modele al rakonto pri la multfacetaj kontraŭdiroj inter la vivo kaj arto.
Konsilisto Krespel (Rath Krespel en la germana) aperis en la rakontaro Serapiona frataro. Tiel nomiĝas amika rondo, kiu rakontas pri ĉiuspecaj strangaĵoj.
Stranga estas ankaŭ la nomo de la rondo. Hoffmann klarigas ĝin en la unua rakonto pri anakoreto Serapiono. En ĝi estas iu grafo P., kiu subite ekhavis la ideon, ke li estas anakoreto Serapiono, kiu estis ekzekutita dum la regado de imperiestro Decius. Konsekvence li ekloĝas en profunda arbaro, kiu por li estas Teba dezerto. Li rifuzas ĉiujn raciajn argumentojn kaj deklaras, ke nur la subjektiva percepto konstituas la realecon: la realeco estas produkto de la spirito. La amikoj renkontiĝas en la spirito de Serapiono kaj rakontas pri “ekzaltita poezieco”, sed samtempe ili komprenas, ke malakcepto de la reala mondo ne sekvigas ekvilibron inter la fantazio kaj realeco, inter la mondoj ekstera kaj interna. Krespel ne havas tiun ekvilibron, tial lia vivo fiaskas.
La serapiona frataro estas kolekto de pli frue aperintaj rakontoj. Ĝi montras ankaŭ la amplekson de Hoffmann: maniaj geniuloj, ekzemple en La fraŭlino de Scudery; homoj kaj maŝinoj en La aŭtomatulino; historiaj temoj (poezia rekreado en la spirito de Serapiono), ekzemple en Majstro Marteno, la barelisto kaj liaj submajstroj aŭ La minejoj de Falun.
Laŭ la supraĵa epiteto de Heine, Hoffmann paradas ankoraŭ kiel “fantomo-Hoffmann” tra multaj literaturhistorioj, kvankam li jam preparas la vojon de la realismo. Hoffmann ja esploris ankaŭ la “noktan flankon” de la homa menso. La homa animo ja havas multajn tavolojn, la homoj vivas sur malsamaj niveloj samtempe — vidu la motivon de sozio en La eliksiroj de la diablo aŭ “la vivon sur hazardaj makulaturfolioj” de kato Murr kaj kapelestro Kreisler.
La vivo de Hoffmann (ne de ebria heroo de iu opero, sed de la vera persono ŝanceliĝanta inter la realeco kaj fantazio) komenciĝis la 24an de januaro 1776 en Königsberg (nun Kaliningrad). Liaj gepatroj donis al li la antaŭnomojn Ernst Theodor Wilhelm, sed por omaĝi Mozarton li anstataŭigis la trian antaŭnomon per Amadeus.
Hoffmann taksis sin komponisto, fakte ekzistas abunde da liaj komponaĵoj, inter alie la unua germana romantika opero Undine (laŭ rakonto de Fouqué), sed por vivteni sin li studis juron. Pro lia satira talento, li perdis laboron en Posen (nun Poznań), poste li havis postenon en Varsovio, kiun li perdis kiam la urbon okupis la napoleona armeo. Iom post iom montriĝis, ke li kapablas verki. Li komencis per recenzoj (interalie, li komprenis jam frue la genion de Beethoven) kaj daŭrigis per rakontoj pri muziko.
Finfine en 1816 li ricevis postenon en Berlino, sed li rifuzis partopreni en la aktivado de la penspolico (“persekuto de demagogoj”). Majstro Pulo klare esprimas lian pozicion. Pro tio la aŭtoritatoj klopodis persekuti lin, sed antaŭ ol tio realiĝis, li mortis la 25an de junio 1822. Lia tombŝtono informas, ke li akiris famon kiel verkisto, muzikisto, pentristo kaj oficisto.
Ĉi tiu libreto estas eldonita en la naskiĝurbo de Hoffmann je la jaro de lia 225a naskiĝdatreveno.
Wolfgang Kirschstein
Konsilisto Krespel estis unu el la plej strangaj homoj, kiujn mi renkontis dum mia vivo. Kiam mi translokiĝis al H. por loĝi tie dum iom da tempo, la tuta urbo parolis nur pri li, ĉar ĝuste tiam plene floris unu el liaj plej burleskaj ekstravagancoj. Krespel estis fama kiel saĝa lerta juristo kaj kapabla diplomato. Iu ne tro grava reganta princo en Germanio turnis sin al li por memorando, kiu temis pri liaj jure pravigitaj postuloj de iu teritorio kaj kiun li volis prezenti al la imperiestra kortego. Tio okazis kun feliĉa sukceso kaj, ĉar Krespel iam plendis ke li ne havis oportunan loĝejon, la princo transprenis, kiel rekompencon pro la memorando, la kostojn por domo, kiun Krespel rajtis konstrui tute konforme al sia volo. Ankaŭ la lokon por ĝi la princo volis aĉeti laŭ la elekto de Krespel, tion Krespel tamen ne akceptis, sed insistis, ke la domo estu konstruota en lia ĝardeno situanta en pitoreska loko antaŭ la urba pordego. Li aĉetis diversspecajn materialojn kaj igis ilin transporti eksteren; jen oni vidis lin en liaj kuriozaj vestaĵoj (kiujn li cetere mem faris laŭ certaj propraj principoj) dum tagoj estingi kalkon, kribri sablon, aranĝi la brikojn en regulaj aroj kaj tiel plu. Li nek parolis kun iu konstruestro, nek pripensis iun planon. En iu bona tago li tamen iris al sperta masonmajstro kaj petis lin aperi morgaŭ ĉe ektagiĝo kun ĉiuj submajstroj kaj lernoknaboj, multaj helpantoj kaj tiel plu en la ĝardeno por konstrui la domon. La masonmajstro demandis kompreneble pri konstruplano kaj miris ne malmulte kiam Krespel respondis, ke tion li tute ne bezonas, ĉar ĉio okazos tiel, kiel devas esti.
Kiam la majstro venis kun sia helpantaro al la loko, li trovis fosaĵon en la formo de regula kvarangulo, kaj Krespel diris:
“Ĉi tie estu la fundamento de mia domo, bonvolu ekkonstrui kvar murojn ĝis kiam mi diros, ke jam sufiĉas”.
“Sen fenestroj kaj pordoj, sen internaj muroj?” — interrompis la majstro kvazaŭ ŝokita de la frenezeco de Krespel.
“Tiel, kiel mi diras, bona majstro”, — respondis Krespel tre trankvile, — “pri la cetero ni vidos”.
Nur la promeso de granda salajro povis igi la majstron komenci la sensencan konstruadon, sed neniam io estis konstruita pli gaje, ĉar kun la persista ridado de la laboristoj, kiuj neniam forlasis la laborejon, ĉar estis sufiĉe da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Do, la konstruaĵo kreskis nekredeble rapide ĝis Krespel vokis dum iu tago: “Haltu”.
Tiam silentiĝis truloj kaj marteloj, la laboristoj malgrimpis de sur la skafaldo, kaj ĉiu ridanta vizaĝo ĉirkaŭ Krespel esprimis: “Kaj nun?”
“Disiru”, — kriis Krespel, kuris al la fino de la ĝardeno kaj alpaŝis malrapide sian kvarangulon, tute apud la muro li skuis indigne la kapon, kuris al alia flanko de la ĝardeno, alpaŝis denove la kvarangulon kaj refaris ĉion kiel antaŭe.
Ankoraŭ pliajn fojojn li ripetis tiun ludon ĝis finfine, alkurinte al la muro kaj puŝinte ĝin per la akrapinta nazo, li kriis: “Venu, venu, homoj, ĉi tie enrompu pordon”.
Li indikis detale longecon kaj larĝecon de la pordo en futoj kaj coloj, kaj ĝi estis farita laŭ lia ordono. Nun li enpaŝis en la domon kaj ridetis plezure, kiam la majstro rimarkis, ke la domo estis ĝuste sufiĉe alta por bona duetaĝa domo. Krespel mediteme laŭiris la internan spacon, post li iris la majstro kun martelo kaj hakilo, kaj tuj kiam li vokis: “Jen fenestro, ses futojn alta kaj kvar futojn larĝa — jen fenestreto tri futojn alta kaj du futojn larĝa”, ili estis rapide enrompitaj.
Ĝuste dum tiu proceduro mi alvenis al H., kaj estis tre amuze spekti centojn da homoj ĉirkaŭ la ĝardeno; ĉiuj jubilis kiam denove elflugis ŝtonoj kaj aperis nova fenestro tie, kie neniu supozis ĝin. La ceteran plukonstruadon kaj ĉiujn necesajn laborojn Krespel traktis sammaniere, kaj ĉio estis farita surloke laŭ liaj ordonoj. La burleskeco de la tuta entrepreno, la akirita konvinko, ke fine ĉio konvenis pli bone ol oni antaŭe atendis kaj nelaste la malavareco de Krespel — kiu kompreneble estis senpaga por li — konservis la bonan humoron de ĉiuj. Tiel ili venkis la malfacilaĵojn de tia konstrumaniero kaj post nelonge estis plene ekipita la domo, kiu prezentis de ekstere la plej groteskan aspekton, ĉar neniu fenestro similis al la aliaj kaj tiel plu, sed kies interna aranĝo prezentis tute specifan komforton. Ĉiuj, kiuj eniris, konfirmis tion kaj mi mem spertis ĝin, kiam Krespel post nia interkonatiĝo venigis min.
Ĝis tiam mi ja ne parolis kun tiu stranga viro, la konstruado okupis lin tiel, ke li eĉ kontraŭkutime ne aperis marde ĉe profesoro M. kaj kiam tiu invitis lin speciale, li informis lin, ke antaŭ la inaŭgura festo li certe ne forlasos la domon. Ĉiuj amikoj kaj konatoj atendis grandan bankedon, sed Krespel invitis nur la majstrojn, submajstrojn, lernoknabojn kaj helpantojn, kiuj konstruis la domon por li. Li regalis ilin per la plej delikataj manĝaĵoj; masonistaj buboj senindulge voris perdrikajn pasteĉojn, lignaĵistaj buboj prirabotis sukcese rostitajn fazanojn, kaj malsataj helpantoj donis ĉi-foje unu al la aliaj la plej bonajn partojn el trufofrikasaĵo. Vespere venis edzinoj kaj filinoj, kaj komenciĝis granda balo. Krespel iomete valsis kun kelkaj edzinoj de majstroj, sed poste li prenis violonon kaj kondukis la dancmuzikon ĝis la hela mateno.
Mardon post tiu festo, kiu prezentis konsiliston Krespel kiel amikon de la popolo, mi ekvidis lin je mia ne malgranda ĝojo ĉe profesoro M. Ne eblas imagi ion pli strangan ol la konduton de Krespel. Pro liaj rigidaj kaj mallertaj movoj oni kredis ĉiam, ke li puŝos ion aŭ kaŭzos iun damaĝon, sed tio ne okazis; oni jam konis lin, tial la mastrino tute ne paliĝis kiam li grandpaŝe svingis sin kontraŭ tablon kun belaj tasoj, manovris apud ĝisplafona spegulo, eĉ ne kiam li prenis brile pentritan porcelanan florpoton kaj svingis ĝin en la aero, kvazaŭ por ĝui kolorludon. Ĝenerale Krespel antaŭ la altabliĝo detale pririgardis ĉion en la ĉambro de la profesoro; li eĉ grimpinte sur remburitan fotelon malkroĉis bildon de la muro kaj rependigis ĝin.
Krom tio li parolis multe kaj impete, jen (tio rimarkeblis ĉetable) li saltis de unu afero al la alia, jen li tute ne povis liberigi sin de alia ideo, ĉiam denove reprenante ĝin, li perdiĝis en ĉiuspecaj strangaj labirintoj kaj ne povis retrovi sin, ĝis alia ideo kaptis lin. Lia tono estis jen raŭka kaj impete krianta, jen mallaŭta, etendita, ĉantanta, sed ĝi ne ĉiam konvenis al lia parolado. Kiam oni interparolis pri muziko, laŭdis iun novan komponiston, tiam Krespel ridetis kaj diris per mallaŭta kaj ĉantanta voĉo:
“Mi deziras, ke la nigrapluma satano ĵetu tiun dikondamnitan tontordiston je dek mil milionoj da klaftoj en la fundon de la infero!” — Poste li impete kaj sovaĝe eruptis: “Ŝi estas anĝelo de la ĉielo, nenio alia ol dibenita sono kaj tono! — Lumo kaj stelaro de la kanto”. — Kaj larmoj estis en liaj okuloj. Ni devis rememori, ke ni antaŭ unu horo parolis pri fama kantistino.
Ni manĝis rostitan leporaĵon kaj mi rimarkis, ke Krespel sur sia telero zorge forprenis ĉiun viandon de la ostoj kaj detale demandis pri la leporpiedoj, kiuj estis poste alportitaj de kvinjaraĝa filino de la profesoro. La infanoj cetere rigardis jam dum la manĝado afable al la konsilisto, nun ili proksimiĝis al li, sed kun timema respekto kaj nur ĝis tri paŝoj. Kiamaniere tio evoluos, mi rimarkis por mi mem. Kiam la deserto estis surtabligita, tiam la konsilisto tiris el la poŝo arĝentan kesteton, en kiu estis eta ŝtala tornstablo, kiun li subite ŝraŭbis al la tablo kaj ektornis kun nekredebla lerteco kaj rapideco el la leporostoj multspecajn etajn skatoletojn, kestetojn kaj globetojn, kiujn la infanoj jubilante ricevis.
Kiam oni estis forlasantaj la tablon, la nevino de la profesoro demandis:
“Kion do faras nia Antonia, kara konsilisto?”
Krespel grimacis kiel iu, kiu mordus amaran bigaradon kaj volus ŝajnigi, ke li frandas dolĉaĵon, sed baldaŭ tiu vizaĝo tordiĝis al terura masko, el kiu rikanis amara, kolera kaj — laŭ mia impreso — tute diabla sarkasmo:
“Nia? Nia kara Antonia?” — li demandis per streĉita, malagrabla, ĉantanta voĉo.
La profesoro rapide venis al li; en la puna rigardo, kiun li ĵetis al la nevino, mi legis ke ŝi tuŝis kordon, kiu devis disonanci malplaĉe en Krespel.
“Kiel fartas la violonoj?” — demandis la profesoro gaje kaj prenis la konsiliston per ambaŭ manoj.
Tio serenigis la vizaĝon de Krespel kaj li respondis fortavoĉe:
“Elstare, profesoro, nur hodiaŭ mi tranĉis la belan violonon de Amati, pri kiu mi rakontis antaŭ nelonge, per kia bonŝanco mi ricevis ĝin, nur hodiaŭ. Mi esperas, ke Antonia jam dispecigis la ceteron”.
“Antonia estas bona infano”, — diris la profesoro.
“Jes, vere, ŝi estas!” — kriis la konsilisto, rapide turniĝis, kaptis per unu movo siajn ĉapelon kaj bastonon kaj elsaltis. En spegulo mi vidis, ke estis helaj larmoj en liaj okuloj.
Kiam la konsilisto estis for, mi tuj impetis al la profesoro por raportigi lin pri la violonoj kaj speciale pri Antonia.
“Ho”, — diris la profesoro, — “la konsilisto ja estas tute stranga homo, do ankaŭ violonkonstruadon li praktikas en tute stranga maniero”.
“Violonkonstruado?” — mi demandis mirigite.
“Jes”, — daŭrigis la profesoro, — “Krespel faras, laŭ la takso de spertuloj, la plej mirindajn violonojn, kiujn eblas trovi nuntempe; pli frue li iam permesis, ke ankaŭ aliaj ludu, kiam iu violono estis speciale sukcesinta, sed tio ne plu okazas dum ioma tempo. Kiam Krespel estas farinta violonon, li mem ludas ĝin dum unu aŭ du horoj kun plej alta forteco kaj rava esprimo, sed poste li pendigas ĝin al la ceteraj kaj ne plu tuŝas ĝin kaj ne permesas, ke aliaj tuŝu ĝin. Se ajna violono de antikva majstro haveblas, tiam la konsilisto aĉetas ĝin kontraŭ ajna prezpostulo. Samkiel siajn proprajn violonojn li ludas ĝin unu fojon, poste li dispecigas ĝin por diligente esplori ĝian internan strukturon, kaj se li ne trovas, kion li devus trovi laŭ sia imago, li indigne ĵetas la pecojn en kestegon, kiu jam estas plenigita per restaĵoj de dispecigitaj violonoj”.
“Sed kio estas pri Antonia?” — mi demandis rapide kaj impete.
“Tio ja estas”, — daŭrigis la profesoro, — “tio ja estas afero, kiu povus al mi abomenigi la konsiliston, se mi ne estus konvinkita, konsiderante lian profunde mildan karakteron, ke tie estas speciale sekretaj cirkonstancoj. Kiam antaŭ kelkaj jaroj la konsilisto translokiĝis ĉi tien al H., li vivis anakorete kun maljuna mastrumantino en sombra domo en la strato N. Sed baldaŭ lia kapricemo vekis la scivolemon de la najbaroj, kaj tuj kiam li rimarkis tion, li serĉis kaj trovis konatojn. Samkiel en mia domo, oni alkutimiĝis ĉie al li, do li fariĝis nemalhavebla. Spite al lia malmilda eksteraĵo, eĉ la infanoj ekŝatis lin sen ĝeni lin, ĉar malgraŭ la afableco, ili konservis iom timeman respekton, kiu protektas lin kontraŭ troa trudiĝemo. Vi vidis hodiaŭ, ke li povas konkeri infanojn per ĉiaj artifikoj. Ni ĉiuj kredis, ke li estis fraŭlo kaj li ne kontraŭis. Post kelkmonata restado ĉi tie li forvojaĝis — neniu sciis kien — kaj revenis post kelkaj monatoj.
“La duan vesperon post lia reveno, la fenestroj de Krespel estis nekutime hele lumigitaj, jam tio atentigis la najbarojn kaj baldaŭ aŭdeblis mirinde sorĉa ina voĉo, akompanita de piano. Poste vekiĝis la sonoj de violono kaj batalis arde kun la voĉo. Oni tuj komprenis, ke la konsilisto ludis. Mi mem miksiĝis en la grandan aŭskultantaron, kiu amasiĝis antaŭ la domo de la konsilisto por la mirinda koncerto, kaj mi devas konfesi, ke kompare kun tiu voĉo, ties tute individua, plej profunden penetranta kantado de la nekonatino, la kantado de la plej famaj kantistinoj, kiujn mi iam ajn aŭdis, ŝajnis pala kaj senesprima. Neniam mi spertis tiajn longe tenitajn tonojn, tiajn najtingaltrilojn, tian tajdadon, tian kulminon ĝis la forto de orgeno, tian falon ĝis milda spireto. Ĉiuj estis ĉarmitaj de la dolĉa sorĉado kaj aŭdeblis nur mallaŭta ĝemo, kiam eksilentis la kantistino. Certe estis jam noktomezo kiam la konsilisto impete ekparolis kaj alia vira voĉo riproĉis lin, se juĝi laŭ la tono, intertempe plendis knabino malflue. Pli kaj pli impete kriis la konsilisto ĝis li atingis la ĉantan tonon, kiun vi konas. Laŭta krio de la knabino interrompis lin, poste estis morta silento, ĝis subite io bruegis sur la ŝtuparo kaj junulo singulte elrapidis, hastis al proksime atendanta poŝtkaleŝo kaj tuj forkuris.
“La sekvan tagon la konsilisto estis tre gaja kaj neniu kuraĝis demandi lin pri la okazintaĵo de la nokto. Tamen la pridemandita mastrumantino diris, ke la konsilisto estis reveninta kun tre bela kaj juna knabino, kiun li nomis Antonia kaj ĝuste ŝi estis kantinta tiom bele. Estis veninta ankaŭ junulo, kiu estis tre tenera kun Antonia kaj certe estis ŝia fianĉo. Sed li devis rapide forvojaĝi, ĉar tio estis la deziro de la konsilisto.
“La rilato inter Antonia kaj la konsilisto estas ĝis nun sekreto, sed mi certas, ke li malicmaniere tiranas la kompatindan knabinon. Li gvatas ŝin kiel doktoro Bartolo en La Barbiro de Sevilla sian zorgatinon kaj apenaŭ ŝi rajtas montri sin ĉe la fenestro. Se li foje kondukas ŝin post insista petado en iun socion, li persekutas ŝin per rigardo kiel Arguso kaj ne toleras, ke aŭdeblu ajna muzika tono kaj tute ne, ke Antonia kantu, kiu cetere ankaŭ ne plu rajtas kanti en lia domo. La kantado de Antonia dum tiu nokto do fariĝis ĉe la publiko fantazio- kaj menso-kirlanta mito pri mirinda miraklo, kaj eĉ tiuj, kiuj ne aŭdis ŝin ofte diras, kiam iu kantistino klopodas sukcesi ĉi-urbe: «Kia vulgara ĉirpado! Nur Antonia kapablas kanti»”.
Vi scias, ke mi tre ŝatas tiajn fantastaĵojn kaj vi povas imagi, kiom necese estis por mi konatiĝi kun Antonia. Tiujn eldirojn de la publiko pri la kantado de Antonia mi mem jam aŭdis, sed mi ne supozis, ke la glorulino estis surloke en la katenoj de la freneza Krespel — kvazaŭ en katenoj de freneza sorĉisto. Kompreneble mi tuj sekvanokte aŭdis la mirindan kantadon de Antonia kaj ĉar ŝi kortuŝe petegis min per belega adaĝo (ridinde mi imagis, ke mi mem estis komponinta ĝin) savi ŝin, mi decidis entrudiĝi kiel dua Astolfo la domon de Krespel kiel la sorĉkastelon de Alzina por liberigi la reĝinon de la kanto de la humiligaj katenoj.
Okazis alimaniere ol mi imagis, ĉar post kiam mi du aŭ tri fojojn renkontis la konsiliston kaj parolis kun li pri la strukturo de violonoj, li invitis min viziti lin en lia domo. Mi faris tion kaj li montris al mi sian trezoron de violonoj. Ĉirkaŭ tridek violonoj pendis en la kabineto, inter ili elstaris unu per ĉiuj spuroj de alta antikveco (ĉizita leonkapo ktp.) kaj ŝajne ĝi estis pendigita iom pli alte kun florkrono, kvazaŭ ĝi regus kiel reĝino super la ceteraj.
“Tiu violono”, — diris Krespel, kiam mi demandis lin, — “tiu violono estas rimarkinda, belega peco de nekonata majstro, verŝajne el la tempo de Tartini. Mi estas tute konvinkita, ke en la interna strukturo estas io speciala, kaj se mi dispecigus ĝin, revelacius sekreto, kiun mi jam longtempe spuras. Sed — priridu min, se vi volas — tiu morta aĵo alparolas min ofte el si mem en stranga maniero kaj kiam mi ludis ĝin por la unua fojo, mi sentis min kiel la magnetizanto, kiu stimulas la somnambulon por ke tiu mem anoncu per vortoj siajn plej internajn pensojn. Ne kredu, ke mi estas tro naiva por kredi tiajn fantaziaĉojn, sed strange ja estas, ke mi neniam povis devigi min tranĉi tiun stultan mortan aĵon. Mi malbedaŭras, ke mi ne faris tion, ĉar kiam Antonia ekloĝis ĉi tie, mi foje ludas tiun violonon. Antonia ŝatas ĉi tion… tre ŝatas”.
Tiujn vortojn li diris videble kortuŝita. Tio kuraĝigis min al la vortoj: “Ho, bona sinjoro konsilisto, ĉu vi bonvolos fari tion dum mia ĉeesto?”
Tamen Krespel faris sian dolĉacidan mienon kaj diris per streĉite ĉanta voĉo: “Ne, mia bona sinjoro studento!” Tio estis la fino de la afero. Nun mi devis rigardi aliajn, foje infanecajn kuriozaĵojn, finfine li prenis el kesteto falditan paperon, kiun li metis en mian manon parolante solene: “Vi estas amiko de la arto, prenu tiun donacon kiel karan memoron, kiu restu eterne por vi la plej valora”. Poste li puŝis min tre milde je la ŝultroj el la pordo kaj brakumis min ĉe la sojlo. Fakte mi estis simbole elĵetita.
Kiam mi malfaldis la papereton, mi trovis ĉirkaŭ okoncollongan pecon de iu E-kordo kun la noto: “De la E-kordo kiun uzis la beata Stamitz, kiam li ludis sian lastan koncerton”.
La humiliga forkonduko post mia mencio de Antonia ŝajne pruvis, ke mi neniam ekvidos ŝin, sed ne estis tiel, ĉar kiam mi vizitis la konsiliston por la dua fojo, ŝi estis en la ĉambro kaj helpis lin munti violonon. La ekstera aspekto de Antonia je la unua vido ne faris tre fortan impreson, sed baldaŭ mi ne plu povis liberiĝi de la bluaj okuloj, belaj rozlipoj kaj tre delikata aminda figuro. Ŝi estis tre pala, sed se oni diris ion spritan aŭ serenan, tiam trakuris kun la dolĉa rideto arda karnkoloro sur ŝiaj vangoj, sed ĝi baldaŭ paliĝis kiel ruĝeca brileto. Tute libere mi parolis kun Antonia kaj tute ne rimarkis la Argusan rigardon de Krespel pri kiu parolis la profesoro; tute ne, li restis sur la kutima vojo kaj ŝajne eĉ aprobis mian konversacion kun Antonia. Tiel okazis, ke mi pli ofte vizitis la konsiliston kaj la komuna alkutimiĝo donis al nia triopo mirindan komfortecon, kiun ni tre ĝuis. La konsilisto restis amuza kun siaj tre strangaj elpensaĵoj, sed certe estis nur Antonia, kiu allogis min per nerezistebla sorĉo, kiu igis min elteni multon, pro kio mi, tiutempe tre senpacienca, estus fuĝinta. Al la originaleco kaj strangeco la konsilisto ja ofte miksis trivialecon kaj tedon; precipe abomene estis ke li, se mi parolis pri muziko kaj speciale pri kantado, interrompis min per diable rikana abomene ĉantanta tono, ekparolante pri io tute alia, ofte tro ordinaraĉa. Laŭ la profunda aflikto, kiun mi legis en la rigardo de Antonia, mi rimarkis, ke tio okazis nur por eviti ĉiun mian intencon kantigi ŝin. Mi ne cedis. Kun la malhelpo de la konsilisto kreskis mia kuraĝo superi ĝin, mi devis aŭdi la kantadon de Antonia por ne nebuliĝi en revoj kaj supozoj pri tiu kantado.
Iuvespere Krespel speciale bonhumoris, li dispecigis malnovan violonon el Cremona kaj eltrovis ke la agordilo estis je duona lineo pli oblikva ol kutime. Grava sperto, riĉiganta la praktikon. Mi sukcesis ardigi lin pri la vera maniero ludi violonon. Krespel parolis pri la muzikado de la antikvaj majstroj, kiu estis kopiita de la grandaj verecaj kantistoj, kaj el tio sekvis de si mem la rimarko, ke nuntempe estis male la kantado, kiu misformis sin laŭ la saltado kaj kurado de la muzikistoj.
“Kio estas pli sensenca”, — mi kriis eksaltante de la seĝo kaj saltante al la piano por malfermi ĝin rapide, — “kio estas pli sensenca ol tiaj konfuzivaj manieroj, kiuj anstataŭ esti muziko similas al la sono de disĵetitaj pizoj”.
Mi kantis kelkajn el la modernaj fermatoj, kiuj diskuras kaj murmuras kiel lerte funkciigita turbo kaj tuŝis unuopajn malbonajn akordojn. Krespel ridegis kaj kriis: “Haha! Ŝajne mi aŭskultas niajn germanajn italojn aŭ italajn germanojn, kiuj troŝarĝas sin per iu ario de Pucitta aŭ Portogallo aŭ iu alia maestro di capella aŭ pli ĝuste schiavo d'un primo uomo”.
“Nun”, mi pensis, “estas la ĝusta tempo”.
“Ĉu ne”, mi turnis min al Antonia, “ĉu ne, Antonia ne rekonas tiun kantaĉadon?” kaj samtempe mi ekkantis belan animplenan kanton de l' olda Leonardo Leo.
Tiam ekardis la okuloj de Antonia, ĉielbrilo flamis el la reinspiritaj okuloj; ŝi saltis al la piano — ŝi malfermis la lipojn — sed en tiu momento Krespel forŝovis ŝin, prenis min ĉe la ŝultroj kaj kriis ŝrike: “Fileto… fileto… fileto”.
Kaj subite li daŭrigis tre mallaŭte ĉantante, kaj ĝentile kurbiĝinte prenis mian manon: “Verdire, altestimata sinjoro studento, verdire estus lezo kontraŭ ĉiuj bonaj manieroj, kontraŭ ĉiuj bonaj kutimoj, se mi esprimus laŭte kaj vigle la deziron, ke tuj en tiu momento venu la infera satano por frakasi per ardaj ungopugnoj vian molan kolon kaj forigu vin senplue; sed krom tio vi devas konfesi, amindulo, ke jam konsiderinde mallumas kaj ĉar ne brilas la lanternoj, viaj ostoj povus suferi, eĉ se mi ne ĵetus vin de la ŝtuparo. Iru dece hejmen kaj memoru plej amike vian veran amikon, se vi neniam plu — ĉu vi komprenas? — neniam plu renkontus lin en lia hejmo!” Post tio li brakumis min, turnis sin dum li puŝis min malrapide el la pordo, tiel ke mi ne plu povis ĵeti rigardon al Antonia.
Vi komprenas, ke en mia pozicio ne eblis bati la konsiliston, kion mi evidente devintus fari. La profesoro priridis min kaj certigis, ke tio estis la fino de mia amikeco kun la konsilisto. Antonia estis al mi tro kara, eĉ tro sankta, por ke mi rolu kiel langvora, fenestrogapanta amantulo. Tute disŝirita mi forlasis H., sed kiel kutime okazas, la intensaj koloroj de la fantaziaĵo paliĝis kaj Antonia, ja eĉ la kantado de Antonia kiun mi neniam aŭdis, nur foj-foje prilumis mian plej profundan animon kiel milde konsolanta rozbrileto.
Jam du jarojn mi estis dungito en B. kiam mi vojaĝis al suda Germanio. En la bonodoranta krepusko leviĝis la turoj de H. kaj pli kaj pli alproksimiĝanta nepriskribebla sento de embarasa timo prenis min, kvazaŭ peza ŝarĝo kuŝiĝus sur mia brusto, mi ne povis spiri, mi devis elkaleŝiĝi. Ĝis fizika doloro kreskis mia angoro. Ŝajne mi aŭdis akordojn de solena ĥoralo ŝvebi tra la aero — la sonoj fariĝis pli klaraj, mi aŭdis virajn voĉojn, kiuj kantis eklezian ĥoralon.
“Kio estas tio?.. Kio estas tio?” — mi kriis, dum mi sentis kvazaŭ ardanta ponardo trapikus mian bruston!
“Ĉu vi ne vidas”, — respondis la koĉero veturanta apud mi, — “ĉu vi ne vidas? Jen okazas entombigo!”
Vere, ni estis proksime de tombejo, kaj mi vidis rondon de nigre vestitaj homoj ĉirkaŭ tombo, kiun ili estis plenigontaj. Larmoj ŝprucis el miaj okuloj, kvazaŭ ili estus entombigantaj tie ĉiun plezuron, ĉiun ĝojon de la vivo. Rapide paŝinte de sur la monteto mi ne plu povis vidi la tombejon. La ĥoralo silentiĝis kaj mi rimarkis proksime de la pordego nigre vestitajn homojn, kiuj revenis de la entombigo. La profesoro kaj lia nevino, ambaŭ en profunda funebro, preterpaŝis sen rimarki min. La nevino premis tuketon al siaj okuloj kaj singultis impete.
Mi ne kapablis eniri la urbon, mi sendis la serviston kun la kaleŝo al la kutima gastejo kaj kuris al la bone konata loko por senigi min de la humoro, kiu eble havis fizikan kaŭzon, varmiĝo dum la vojaĝo aŭ io alia. Kiam mi eniris la aleon, kiu kondukis al iu plezura ejo, mi ekvidis strangan dramon. Konsilisto Krespel estis kondukata de du funebruloj kaj ŝajne klopodis fuĝi de ili per strangaj saltetoj. Kiel kutime, li estis en sia kurioza, griza, memtajlorita jako, nur de lia eta triangula ĉapelo, kiun li decideme ŝovis al orelo, pendis longa mallarĝa funebra krepo, kiu flirtis en la aero. Ĉirkaŭ la talio li metis nigran spadingon, sed en ĝi estis anstataŭ la spado longa violonarĉo. Glacia blovo trakuris min: “li estas freneza”, — mi pensis dum mi sekvis malrapide.
La viroj venigis la konsiliston al ties domo, kaj li brakumis ilin kun laŭta ridado. Ili forlasis lin, nun lia rigardo trafis min, kiu staris proksime de li. Li longe fiksrigardis min, poste kriis obtuze: “Bonvenon, sinjoro studento! Ankaŭ vi ja komprenas!” kaptis mian brakon kaj tiris min en la domon — supren laŭ la ŝtuparo en la ĉambron, kie pendis la violonoj. Ĉiuj estis volvitaj per nigra krepo, la violono de la olda majstro mankis, ĉe ĝia loko pendis cipresa krono.
Mi komprenis, kio estis okazinta: “Antonia! ve Antonia” mi ekkriis kun senkonsola ĉagreno. La konsilisto staris apud mi kvazaŭ ŝtoniĝinta kun la plektitaj brakoj. Mi montris al la cipresa krono.
“Kiam ŝi mortis”, — diris la konsilisto tre obtuze kaj solene, — “kiam ŝi mortis, rompiĝis kun bruega krako la voĉilo de tiu violono kaj disŝiriĝis la resonilo. La fidelulino povis vivi nur kun kaj en ŝi, ĝi estas kun ŝi en la ĉerko, entombigita kun ŝi”.
Profunde ŝokita mi falis sur seĝon, sed la konsilisto ekkantis raŭkvoĉe gajan kanton kaj estis horore vidi, kiamaniere li saltis sur unu piedo kaj la krepo (la ĉapelo estis daŭre surkape) tuŝadis la pendigitajn violonojn; kaj mi ne povis eviti trolaŭtan krion kiam la krepo ĉe iu rapida movo de la konsilisto tuŝis min, estis kvazaŭ li volus tiri min en la nigran teruran abismon de la frenezeco.
Tiam la konsilisto subite haltis kaj diris per sia ĉantanta voĉo:
“Fileto!.. Fileto!.. kial vi krias tiel? ĉu vi vidis la anĝelon de la morto? tio ja ĉiam okazas antaŭ la ceremonio!” Nun li paŝis en la centron de la ĉambro, ŝiris la arĉon el la ingo, levis ĝin ambaŭmane super la kapo kaj rompis ĝin, tiel ke ĝi dissplitiĝis je multaj pecoj. Laŭte ridante li kriis: “Nun la bastono estas rompita super mi, vi opinias, fileto, ĉu ne? Tute ne, tute ne, nun mi estas libera — libera — libera — hej libera! — Nun mi ne plu konstruas violonojn — ne plu violonoj — hej ne plu violonoj”.
Tion kantis la konsilisto laŭ terure gaja melodio, denove saltante sur unu piedo.
Plena de hororo mi volis eliri tra la pordo, sed la konsilisto prenis min kaj diris kviete: “Restu, sinjoro studento, ne prenu por frenezeco tiujn erupciojn de doloro, kiu disŝiras min per mortiga torturo, sed ĉio ja okazas nur pro tio ke mi tajloris antaŭ nelonge hejman surtuton, en kiu mi volis aspekti kiel la sorto aŭ Dio!”
La konsilisto babilis mikson de frenezaĵoj kaj hororaĵoj ĝis kiam li falis tute elĉerpita; alvokita de mi venis la mastrumantino, kaj mi ĝojis, kiam mi denove estis en libera aero.
Eĉ momenton mi ne dubis, ke Krespel freneziĝis, sed la profesoro asertis la malon. Li diris: “Estas homoj, de kiuj la naturo aŭ ia speciala cirkonstanco forprenis la kovrilon, sub kiu ni ceteraj faras niajn frenezaĵojn nerimarkite. Ili similas al minchaŭtaj insektoj, kies vigla, videbla muskolaktivado aspektas misformita, spite al ĉio baldaŭ revenas al taŭga formo. Kio restas ĉe ni penso, fariĝas ago ĉe Krespel. — La amaran sarkasmon, kiun foje sentas la spirito, kiu estas katenita al surtera agemo, Krespel realigas per sovaĝaj gestoj kaj lertaj leporsaltoj. Sed tio estas lia fulmoforigilo. Kio elkreskas el la tero, li redonas al la tero, sed li scias, kiamaniere konservi la diecon, kaj tial mi kredas, ke lia interna konscio estas sana, spite al la ŝajna saltanta frenezeco. La subita morto de Antonia sendube peze premas lin, sed mi vetas, ke jam morgaŭ la konsilisto plutrotos sian azenvojon en la kutima direkto”.
Okazis preskaŭ tiel, kiel antaŭdiris la profesoro. La konsilisto aspektis sekvatage kiel antaŭe, sed li deklaris, ke post tiu tago li ne plu konstruos violonojn, nek ludos ilin. Li faris tiel, kiel mi poste eksciis.
La aludoj de la profesoro plifortigis mian internan konvinkon, ke la tiom zorge prisilentita rilato de Antonia al la konsilisto, kaj eĉ ŝia morto povis esti peze premanta al li nepentebla kulpo. Mi ne volis foriri el H. sen riproĉi lin pro la krimo, kiun mi suspektis; mi volis skui lin profunde kaj tiel devigi lin malferme konfesi la abomenan agon. Ju pli mi pripensis, des pli klare mi komprenis, ke la konsilisto devis esti fiulo kaj des pli klara fariĝis mia parolado, kiu kvazaŭ per si mem iĝis retorika majstraĵo.
Tiel armita mi kuris al la konsilisto. Mi trovis lin tornanta ludilojn kun la kviete ridedanta vizaĝo.
“Kiamaniere”, — mi atakis lin, — “kiamaniere povas veni eĉ momento de paco en vian animon, dum la penso pri la abomena ago devus torturi vin per serpentmordoj?”
La konsilisto rigardis min surprizite, flankenmetis la ĉizilon, kaj demandis: “Kial, kara? Bonvolu sidiĝu sur tiu seĝo”.
Sed mi daŭrigis impete, ardigis min mem kaj finfine mi preskaŭ akuzis lin pri la murdo de Antonia kaj minacis lin per venĝo de la eterna povo. Jes, estante antaŭnelonge inaŭgurita justicano, plena de profesia fervoro, mi eĉ certigis lin, ke mi jam surtere uzos ĉiujn rimedojn por senvualigi la aferon kaj finfine transdoni lin al ĉi-monda juĝisto. Mi ja iom embarasiĝis, kiam la konsilisto post mia grandioza pompa parolado rigardis min trankvile sen diri eĉ unu vorton, kvazaŭ li atendus daŭrigon. Mi fakte penis daŭrigi, sed nun ĉio misis kaj realiĝis tiel stulte, ke mi tuj eksilentis. Krespel ĝuis mian embarasiĝon; malica, ironia rideto flugis sur lia vizaĝo.
Sed poste li serioziĝis kaj diris solenvoĉe: “Junulo! eble vi pensas, ke mi estas drola aŭ freneza, tion mi pardonas, ĉar ni ambaŭ estas enŝlositaj en la sama frenezulejo kaj vi riproĉas min kiu ambicias esti Dipatro, nur ĉar vi mem ambicias esti Difilo, sed kial vi aŭdacas penetri en vivon, preni ties plej sekretajn fadenojn, dum tiu vivo estas fremda por vi kaj devos resti fremda… Ŝi forpasis, kaj la mistero estas solvita!”
Krespel paŭzis kaj ĉirkaŭiris en la ĉambro. Mi aŭdacis peti klarigon, li fiksrigardis min, prenis mian manon, gvidis min al la fenestro, kaj tute malfermis ĝin. Apoginte al ĝi la brakojn li kliniĝis eksteren kaj tiel rigardante en la ĝardenon, li rakontis al mi la historion de ŝia vivo. Kiam li estis fininta, mi forlasis lin emociita kaj hontigita.
Lia rilato al Antonia estas mallonge jena.
Antaŭ dudek jaroj la pasiiĝinta emo serĉi kaj aĉeti la plej bonajn violonojn de oldaj majstroj pelis la konsiliston al Italio. Tiam li ankoraŭ ne konstruis ilin mem kaj li ne dispecigis ilin. En Venecio li aŭskultis la faman kantistinon Angela …i, kiu tiutempe brilis en la Teatro di S. Benedetto en la gravaj roloj. Lia entuziasmo validis ne nur por la arto de signora Angela, kiun ŝi praktikis en la plej glora maniero, sed ankaŭ por ŝia anĝela beleco. La konsilisto serĉis la konatecon de Angela kaj spite al sia bruskeco, li sukcesis gajni ŝin komplete, precipe pro la vigla kaj tre esprimiva violonludado.
La plej proksima rilato gvidis post kelkaj semajnoj al geedziĝo, kiu restis kaŝita, ĉar Angela volis nek senigi sin de la teatro, nek de la nomo de la fama kantistino, nek deziris aldoni al ĝi la malbonsonan nomon “Krespel”.
Kun la plej aŭdaca ironio priskribis Krespel la komplete propran manieron, per kiu signora Angela torturis kaj turmentis lin, tuj post kiam ŝi estis fariĝinta lia edzino. Ĉiuj kapricoj, ĉiuj obstinoj de ĉiuj unuaj kantistinoj ŝajne estis sorĉe metitaj en la etan staturon de Angela. Se li iam klopodis malcedi sian pozicion, tiam Angela sendis arojn de abatoj, maestroj, akademiuloj, kiuj ne sciante la veran rilaton priskoldis lin kiel la plej netolereblan, malĝentilan amanton, kiu ne kapablis akcepti la amindan kapricon de la signora.
Ĝuste post simile tempesta sceno Krespel fuĝis al la kampara domo de Angela kaj forgesis fantaziante per la violono el Cremona la suferojn de la tago. Sed post nelonge la signora, kiu estis rapide sekvinta la konsiliston, eniris la salonon. Tiam ŝi emis roli tenerulinon, ŝi ĉirkaŭis la konsiliston per dolĉaj langvoraj rigardoj, metis sian kapeton sur lian ŝultron. Sed la konsilisto estis perdita en la mondo de siaj akordoj kaj pluviolonis tiel ke la muroj reeĥis kaj okazis, ke li per brako kaj arĉo tuŝis la signoran malmolete. Ŝi resaltis plenfurioze kaj kriis “bestia tedesca”, ŝiris la violonon el lia mano kaj frakasis ĝin sur la marmora tablo je mil pecoj. La konsilisto rigidiĝis al statuo antaŭ ŝi, sed poste kvazaŭ elreviĝinte li prenis ŝin per giganta forto kaj ĵetis ŝin tra la fenestro de ŝia vilao kaj fuĝis sen atenti ŝin reen al Venecio kaj poste al Germanio.
Nur post iom da tempo li komprenis, kion li estis farinta. Kvankam li sciis, ke la fenestro estis nur je kvin futoj super la tero kaj li plene komprenis la neceson ĵeti la signoran el la fenestro, tamen turmentis lin sento de embarasa maltrankvilo, des pli ĉar la signora senambigue aludis, ke ŝi atendis infanon.
Li apenaŭ kuraĝis serĉi novaĵojn kaj ne malmulte surpriziĝis kiam li post ĉirkaŭ ok monatoj ricevis tute teneran leteron de la amata edzino, kiu eĉ ne per silabo menciis la okazintaĵon en la kampara domo, sed havis la novaĵon ke ŝi naskis la plej ĉarman filineton kaj aldonis la plej koran peton, ke la marito amato e padre felicissimo rapide venu al Venecio. Tion la konsilisto ne faris, sed li petis informojn de intima amiko pri la detalaj cirkonstancoj kaj sciiĝis, ke tiam la signora, malpeza kiel birdo, estis falinta en la molan herbon kaj ke la falo aŭ ĵeto havis nur psikajn sekvojn. La signora estis post la heroa ago de Krespel tute transformita, tute ne plu rimarkeblis kapricoj, petolaj ideoj kaj ajna turmentado kaj la maestro, kiu komponis por la sekvinta karnavalo, estis la plej feliĉa homo, ĉar la signora volis kanti liajn ariojn sen cent mil ŝanĝoj, kiujn li devis toleri antaŭe. Cetere oni devis prisilenti la kialon de ŝia kuraciĝo, opiniis la amiko, ĉar alimaniere ĉiutage flugus kantistinoj tra la fenestro.
La konsilisto konsiderinde emociiĝis, li mendis ĉevalojn kaj enkaleŝiĝis.
“Haltu!” — li kriis subite kaj murmuris al si mem: — “Ĉu ne estas memkompreneble, ke la malnova spirito denove ekposedos la psikan kaj fizikan forton de Angela? — Mi jam ĵetis ŝin el la fenestro, kion mi faru en similaj cirkonstancoj, kio restos?”
Li elkaleŝiĝis, skribis teneran leteron al la kuracita edzino, menciis ĝentile, kiom tenere estis, ke ŝi menciis la etan makulon, kiun la filineto havis malantaŭ la orelo, ekzakte kiel li mem, kaj restis en Germanio. La korespondado intense daŭris: konfesoj de amo — invitoj — plendoj pri la malĉeesto de la amato — vanaj deziroj — esperoj ktp. flugis tien kaj reen de Venecio al H., kaj de H. al Venecio. — Angela finfine venis al Germanio kaj brilis, kiel estas konate, kiel primadono en la granda teatro de F. Kvankam ŝi ne plu estis juna, ŝi ravis ĉiujn per la nerezistebla forto de sia mirsorĉa kantado. Ŝia voĉo tiam ne estis perdinta ion. Antonia intertempe elkreskis kaj la patrino neniam povis skribi sufiĉe al la patro, ke Antonia ekfloris kiel kantistino de la unua rango. Verdire la amikoj de Krespel en F. konfirmis tion kaj petadis lin veni foje al F. por admiri la maloftan aperon de du tute sublimaj kantistinoj. Ili ne suspektis la proksiman rilaton de Krespel al tiu paro. Krespel tre volonte estus vidinta propraokule la filinon, kiu vivis evidente en lia interna animo kaj kiu aperis al li ofte en sonĝoj, sed tuj kiam li pensis pri sia edzino, li timis kaj restis hejme ĉe siaj tranĉitaj violonoj.
Verŝajne vi aŭdis pri la esperplena juna komponisto B. en F., kiu subite malaperis, neniu sciis kiamaniere (aŭ ĉu eble vi konis lin mem?). Li ekamis Antonian, kaj ĉar Antonia reciprokis la amon, li petegis ŝian patrinon akcepti ilian kuniĝon, kiu ja sanktigus la arton. Angela ne kontraŭis kaj ankaŭ la konsilisto konsentis, des pli ĉar la komponaĵoj de la juna majstro trovis favoron antaŭ lia severa juĝo. Krespel kredis, ke li ricevos informon pri la okazinta geedziĝo, sed anstataŭe venis nigre sigelita letero, surskribita de fremda mano. Doktoro R. anoncis al la konsilisto, ke Angela pro malvarmumo en la teatro serioze malsaniĝis kaj mortis ĝuste en la nokto antaŭ la tago, kiam Antonia estis edziniĝonta. La signora anoncis al la doktoro, ke ŝi estas la edzino de Krespel, ke Antonia estas lia filino, kaj ke li zorgu pri la postlasitino. La forpaso de Angela skuis la konsiliston, sed baldaŭ li sentis ke la ĝene timiga principo kvazaŭ forirus el lia vivo, kaj ke nur nun li kapablis spiri libere. Jam samtage li vojaĝis al F.
Vi ne imagas, kiel korŝire li priskribis la momenton, kiam li ekvidis Antonian. Ja liaj bizaraj esprimoj havis miraklan kreivan povon, kiun mi eĉ ne povas peri. Antonia havis ĉiujn amindaĵojn kaj graciaĵojn de Angela, sed la malbela malantaŭo mankis. Ne estis ajna diabla ambigueco. La juna fianĉo venis, Antonia komprenis tenermaniere la profundan animon de la stranga patro kaj kantis unu el tiuj motetoj de l' olda Padre Martini, pri kiuj ŝi sciis, ke Angela devis kanti ilin senĉese por la konsilisto dum plenfloris ilia amo. La konsilisto verŝis abunde larmojn, eĉ Angela neniam kantis tiamaniere. La sono de la voĉo de Antonia estis tute originala kaj stranga, jen simila al la spiro de eola harpo, jen simila al sonego de najtingalo. La sonoj ŝajne ne havis sufiĉe da loko en la homa brusto. Ardante pro la ĝojo kaj amo Antonia kantis siajn plej belajn kantojn, kaj B. akompanis tiel, kiel kapablas nur entuziasmulo ebria pro feliĉo. Krespel unue naĝis en plezuro, poste li fariĝis pensema, trankviliĝis, profundiĝis en si mem. Subite li eksaltis, premis Antonian al sia brusto kaj petis tre mallaŭte kaj obtuze: “Ne plu kantu, se vi amas min… mia koro disŝiriĝas… la timo… la timo… Neniam plu kantu”.
“Ne”, — diris la konsilisto sekvatage al doktoro R., — “kiam dum la kantado ŝia ruĝeco kuntiriĝis en du malhelruĝaj makuloj sur la palaj vangoj, tiam ne plu estis stulta familia simileco, tiam estis tio, kion mi timis”.
La mieno de la doktoro montris ekde la komenco de la interparolo profundan zorgemon, kaj li replikis: “Eble tio estis pro tro frua streĉo dum la kantado aŭ eble la naturo kulpas, tamen Antonia suferas pro organa difekto en la brusto, kaj ĝuste ĝi donas al ŝia voĉo tiun mirindan forton kaj la strangan, mi diru, transhoman tembron. Sed ankaŭ ŝia frua morto sekvos, se ŝi ne ĉesos kanti ŝi havos nur ses monatojn da vivo”.
La interno de la konsilisto estis distranĉita kvazaŭ per cent glavoj.
Al li ŝajnis, ke unuafoje en lia vivo bela arbo etendis super li siajn mirindajn branĉojn, sed ĝi estis forsegota ĉe la radikoj, por ke ĝi povu nek verdi nek flori. Li decidiĝis kaj diris ĉion al Antonia, sed li lasis al ŝi la elekton: sekvi la fianĉon kaj cedi al la tentoj de li kaj de la mondo kaj pro tio perei frue, aŭ sekvi la patron kaj doni al li en la maljuneco neniam spertitan trankvilon kaj ĝojon kaj pluvivi ankoraŭ dum multaj jaroj.
Antonia singulte ĵetiĝis en la brakojn de la patro. Antaŭsentante la angoron de la sekvontaj momentoj, li ne volis pensi pri la du elektoj. Li parolis kun la fianĉo, sed kvankam tiu konfirmis ke neniam venu sono el la lipoj de Antonia, la konsilisto sciis, ke eĉ B. ne povus rezisti al la tento aŭdi la kantadon de Antonia, almenaŭ en la arioj komponitaj de li mem. Ankaŭ la mondumo, la muzika publiko devis ricevi novaĵojn de la suferoj de Antonia kaj certe ĝi ne rezignus pri siaj postuloj, ĉar se temas pri plezuroj ĝi estas egoista kaj kruela.
La konsilisto malaperis kun Antonia el F. kaj venis al H. Plena de malespero B. aŭdis pri la forvojaĝo. Li sekvis iliajn spurojn, atingis la konsiliston kaj venis kun li al H.
“Nur vidi lin unu fojon kaj poste morti”, — petegis Antonia.
“Morti?.. morti?..” kriis la konsilisto en senbrida kolero, kaj glacifrosta febro skuis lian plej profundan internon.
La filino, la ununura estaĵo en la vasta mondo, kiu flamigis en li la neniam konatan plezuron kaj pacigis lin kun la vivo, forte tiris sin el lia koro, kaj li deziris, ke la teruro okazu.
B. estis ĉe la piano, Antonia kantis, Krespel gaje ludis la violonon ĝis montriĝis la rugaj makuloj sur la vangoj de Antonia. Tiam li ordonis, ke ili ĉesu, sed kiam B. estis adiaŭanta ŝin, ŝi subite kolapsis kun laŭta krio.
“Mi kredis (rakontis Krespel al mi), mi kredis, ke ŝi vere mortis kiel antaŭvidite kaj mi restis tute trankvila kaj en paco kun mi mem. Mi prenis tiun B., kiu rigidiĝinte aspektis ŝafece kaj stulte, je la ŝultroj kaj diris (la konsilisto uzis sian ĉantantan voĉon): «Ĉar vi, plej estiminda pianmajstro nun laŭ via volo kaj deziro vere murdis vian karan fianĉinon, vi povas trankvile foriri, se vi ne bonvolus iom resti por ke mi trapiku vian koron per ĉi tiu ĉastranĉilo, por tiamaniere redoni al mia filino, kiu kiel vi vidas jam konsiderinde paliĝis, iom da koloro per via kara sango… Forkuru rapide, sed eble mi postĵetos la rapidan tranĉileton post vin!..» Eble mi aspektis iom timige, ĉar kun krio de profunda teruro li elŝiriĝis el miaj manoj kaj salte forkuris tra la pordo malsupren laŭ la ŝtuparo”.
Kiam la konsilisto post la forkuro de B. volis helpi Antonian, kiu kuŝis senkonscie sur la planko, ŝi malfermis ĝemante la okulojn, sed baldaŭ ili refermiĝis kvazaŭ antaŭ la morto. Tiam Krespel eklamentis laŭte kaj senkonsole. La kuracisto, kiun la mastrumantino alvokis, deklaris ke la stato estis forta sed tute sendanĝera paroksismo, kaj verdire post kelkaj tagoj ŝi resaniĝis pli rapide ol la konsilisto aŭdacis esperi. Ŝi ligiĝis kun la plej sincera infana amo al la konsilisto, sekvis liajn ŝatatajn inklinojn — liajn petolajn kapricojn kaj ideojn. Ŝi helpis dispecigi kaj kunglui violonojn. “Mi ne plu volas kanti, sed vivi por vi”, — ŝi ofte diris milde ridetante al la patro, kiam iu invitis ŝin al kantado kaj ŝi rifuzis. La konsilisto tamen volis laŭeble eviti tiajn momentojn, kaj tial li malvolonte iris kun ŝi al la societo kaj zorge evitis muzikon. Li ja sciis, kiom dolore estis por Antonia tute senigi sin de la arto, kiun ŝi estis ekzercanta kun tiom da perfekteco.
Kiam la konsilisto aĉetis tiun mirindan violonon, kiun li entombigis kune kun Antonia, kaj kiam li volis dispecigi ĝin, Antonia kun granda ĉagreno rigardis al li kaj diris milde petante: “Ĉu ankaŭ ĝin?” La konsilisto mem ne sciis, kia nekonata povo devigis lin ne distranĉi la violonon kaj ludi ĝin. Li apenaŭ estis ekludinta la unuajn sonojn, kiam Antonia laŭte kaj ĝoje kriis: “Sed tio estas mi mem — mi ja kantas denove”.
Verdire, la arĝenthelaj sonorilsonoj de la instrumento havis ion speciale mirindan, kvazaŭ ili estus generitaj en la homa brusto. Krespel estis tute kortuŝita, li verŝajne ludis pli brile ol iam ajn, kaj kiam li per aŭdacaj kuroj kaj plenforte kun profunda esprimo ascendis kaj malascendis, tiam Antonia aplaŭdis kaj kriis ekstaze: “Ha, tion mi faris bone! Tion mi faris bone!” De tiu tempo venis granda trankvilo kaj sereneco en ilian vivon. Ofte ŝi diris al la konsilisto: “Mi volas kanti ion, patro”. Tiam Krespel prenis la violonon de la muro kaj ludis la plej belajn kantojn de Antonia, kaj ŝi kore ĝojis.
Mallonge antaŭ mia alveno, al la konsilisto ŝajnis, ke li aŭdis en la apuda ĉambro pianludadon kaj baldaŭ li aŭdis, ke B. preludis laŭ la kutima maniero. Li volis leviĝi, sed kvazaŭ granda pezo ekpremis lin; katenita per feraj ligiloj li ne kapablis moviĝi. Jen Antonia ekkantis per milde softaj sonoj, kiuj ĉiam ascendante kaj pli ascendante fariĝis la plej brila fortissimo, tiam la mirindaj sonoj kreis profunde kortuŝan kanton, kiun B. iam verkis por Antonia en la pia maniero de la oldaj majstroj. Krespel diris, ke lia stato estis nekomprenebla, ĉar la terura timo kuniĝis kun neniam spertita plezuro. Subite blindiga lumo ĉirkaŭis lin kaj en ĝi li vidis B. kaj Antonian, kiuj profunde ĉirkaŭbrakis kaj rigardis unu la alian en beata ekstazo. La sonoj de la kanto kaj de la akompananta piano plu daŭris sen spertebla kantado de Antonia kaj sen pianludado de B. La konsilisto falis en ia obtuza senkonsciiĝo, en kiu dronis la imago kune kun la sonoj. Kiam li vekiĝis ankoraŭ estis en li la terura timo el la sonĝo.
Li saltis en la ĉambron de Antonia. Tie ŝi kuŝis sur sia sofo kun la fermitaj okuloj, ĉarme ridetanta rigardo, pie plektitaj manoj, kvazaŭ ŝi dormus kaj sonĝus pri ĉiela plezuro kaj ĝojeco. Sed ŝi estis morta.
(1818)
Amati. Familio de elstaraj violon-produktantoj en la 16a kaj 17a jarcentoj en itala urbo Cremona.
… kiel doktoro Bartolo en La Barbiro de Sevilla. Temas pri opero de Giovanni Paisiello (1740–1816), premiere surscenigita en Peterburgo (1782). Hoffmann menciis ĝin jam en La perfekta maŝinisto en la kolekto Fantaziaĵoj en la maniero de Callot. Don Bartolo gvatas ĵaluze sian zorgatinon por eviti alproksimiĝon de ajna adoranto, ĉar li mem planas geedziĝon kun ŝi. La nuntempe pli fama samtitola opero de Rossini premieris en 1816.
Astolfo … Alzina. Protagonistoj de kavalira poemo de Ludovico Ariosto (1474–1533) Furioza Orlando (1516). Astolfo estis sorĉita de Alzina kaj sekvas ŝin sensuspekte al ŝia kastelo. Alzina tamen estas aĉa sorĉistino kaj transformas siajn amantojn je arboj. Ruggier liberigas ilin.
Tartini, Giuseppe (1692–1770). Itala violonisto kaj komponisto, aŭtoro de traktaĵoj pri muziko.
Stamitz, Carl (1746–1801). Germana komponisto kaj violonisto, reprezentanto de la muzika skolo de Mannheim.
fermato. En arioj la fermato indikas, ke la kantisto kantu liberan sekvon de akordoj.
Pucitta, Vincenzo (1778–1861). Itala komponisto, aŭtoro de pluraj operoj. Hoffmann negative karakterizis lin, interalie en Vivopinioj de la kato Murr.
Portogallo. Tiel oni nomis en Italio portugalan komponiston Marcos Antonio Portugal de Fonseca (1762–1830).
maestro di capella … schiavo d'un primo uomo. Kapelestro … sklavo de la unua kantisto (it.). Do, la kapelestro devas toleri ties kapricojn.
Leo, Leonardo (1694–1744). Itala komponisto, orgenisto, pedagogo, kiun Hoffmann ŝatis.
Dipatro … Difilo. Rapsodioj pri la apliko de psikaj kuracmetodoj por spiritaj kadukiĝoj (1803) de Johann Christian Reil estis ofta medicina fonto de Hoffmann. En ĝi aperas jena anekdoto: Gvatisto montris en frenezulejo al la gastoj la frenezulojn kaj rakontis prudente la frenezaĵojn de ĉiu malsanulo. Nur ĉe la lasta ĉelo ili komprenis, ke ankaŭ li apartenis al la kuriozaĵoj de la frenezulejo. “Ĉi tie estas”, — li diris, — “frenezulo, kiu pensas, ke li estas Dio la Filo. Sed mi devus scii tion, ĉar mi estas Dio la Patro”.
bestia tedesca. Germana bestio (it.).
marito amato e padre felicissimo. Amata edzo kaj plej feliĉa patro (it.).
Martini, Giovanni Battista (1706–1784). Itala komponisto, violonisto kaj klavicenisto, muzikologo; li estis franciskano konata kiel Padre Martini.
fortissimo. Internaciiĝinta itala muzika termino kun la signifo “plej laŭte”.
Wolfgang Kirschstein naskiĝis en 1957 proksime al ZEOejo Stockum (Germanio). Li estas germano kaj loĝas en Danlando ekde 1984. Magistro pri la germana kaj angla filologioj kaj ĵurnalismo. Laboras kiel tradukisto. Redaktis Forumon (1997–2000). Kunlaboras en La Ondo de Esperanto per recenzoj, eseoj kaj tradukoj el diversaj lingvoj. Ekde 1999 redakciano de La Ondo de Esperanto pri traduka beletro. Konsilisto Krespel estas lia unua libro eldonita en Esperanto.
Germanlingva literaturo en Esperanto | Hejmo | Librokatalogo