Universalaj
Kongresoj de Esperanto
Duafoje en Zagrebo
86a Universala Kongreso de Esperanto.
Zagrebo (Kroatio). 21–28 jul 2001.
21–28 jul 2001 Zagrebo duafoje gastigis UKon, sed unuafoje en la sendependa
Kroatio, ĉar en 1953 oni kongresis en Jugoslavio. Cetere, tiam UK-38 ricevis
1760 aliĝojn, kaj UK-86 en la unua jaro de la tria jarmilo – ĉ. 1700.
Kvankam, laŭ Georgo Handzlik, la alta protektanto estas “ulo, kiu
anstataŭ viziti kongreson sendas telegramon”, ĉi-foje prezidento de
Kroatio, Stjepan Mesić, venis al la malfermo kaj komparinte la du UK-epokojn,
diris:
En tiu epoko, maltrankvila, sed interesa kaj sortdecida, unu
sola afero ne ŝanĝiĝis, kaj tio estas la entuziasmo de vi, esperantistoj,
kaj via deziro helpi, per la lingvo kiun vi uzas kaj kiun vi propagandas,
ke la mondo, en kiu ni vivas fariĝu pli bona.
La kroatia poŝto emisiis porokazan poŝtmarkon. La kongresa insigno garantiis
senpagan veturon en la urbaj busoj kaj tramoj. La amaskomunikiloj atentis
la kongreson. Antaŭ la Ekonomia Fakultato estis inaŭgurita monumento
“Futuro” de dana skulptisto Jesper Nergaard. Laŭ la urbestro Milan
Bandić, ĝi “plinobligis ĉi tiun urbanisme ordigitan urboparton”.
Kroatiaj samideanoj dank' al la bonaj kontaktoj kun la ŝtatgvidantoj
preparis bonan kongreson, kaj ni esperu, ke la kongresa postrikolto estos
abunda.
En la urbo de Lapenna
Zagrebo estas ligita kun Ivo Lapenna, kiu aktivegis ĉi tie komence de
sia kariero. Populara kongres-salono havis lian nomon; esearo pri li estis
lanĉita en la Tago de la Libro, estis renovigita la oratora konkurso kiun
iam Lapenna iniciatis. Lia iama kontraŭbatalinto Humphrey Tonkin publike
diris:
Lapenna nun prenas sian ĝustan lokon en nia historio, kiel
unu el niaj plej elstaraj kolegoj kaj animantoj. Estas bele, ke tio okazu
ĝuste ĉi tie en Zagrebo, kaj ke memorante lin ni memoru ne la aferojn,
kiuj en pasinteco nin dividis, sed la aferojn, kiuj nin unuigis kaj unuigas
en dialogo de paco kaj kompreniĝo, kiu estu ekzemplo por nia mondo dividita.
Dialogoj kaj aliaj konversacioj
Tonkin uzis la vorton dialogo, ĉar la kongresa ĉeftemo estis “Kulturo
de dialogo — dialogo inter kulturoj”. La temo pretekstis plurajn prelegojn,
sed apenaŭ vekis multajn seriozajn dialogojn.
Fakaj asocioj uzis la kongreson por siaj kunvenoj. Ekzemple, IKEF (Internacia
kaj Komerca Ekonomia Fakgrupo) konfirmis la stabilan agadon. Ĝia prezidanto,
Josef Braun, menciis eldonon de INKOTERMOJ 2000, verkadon de altnivelaj
artikoloj por Monato kaj bonan kunlaboron kun TAKE, kiu manifestiĝis
per sukcesa komuna faka seminario en Francio. En la diskutado oni emfazis
neceson de rapida pretigo de aktualaj terminaroj pri ekonomio kaj komerco
kaj pli forta helpo al esperantistaj komercistoj. IKEFanoj estis akceptitaj
en la Zagreba Ekonomia Ĉambro.
Terminologian problemaron dum tri horoj diskutis sesdeko da interesitoj.
Daŭras provoj reaktivigi Terminologian E-centron, estas serĉata kunordiganto
por terminologia diskutgrupo. Esperantologia konferenco allogis pli ol
160 personojn — kvin prelegoj kun vigla diskutado daŭris kvar horojn.
Elektado sen elekto
Gravaj estis la kunsidoj de la Komitato de UEA, ĉar 2001 estas elektojaro.
Jam je la unua tago estis elektita nova Estraro de UEA. Prezidantiĝis
d-ro Renato Corsetti (Italio). Oni elektis du vicprezidantojn: prof. Lee
Chong-Yeong (Koreio) kaj prof. Humphrey Tonkin (Usono). Ivo Osibov (Kroatio)
iĝis ĝenerala sekretario. Aliaj estraranoj: Ans Bakker (Nederlando),
Gbeglo Koffi (Togolando), Andrej Grigorjevskij (Ruslando) kaj Michela Lipari
(Italio).
Laŭ la propono de la Elekta Komisiono, la elektado estis senalternativa;
kaj inter la nunaj estraranoj estas nur unu B-komitanano, rekte elektita
de la membroj. Kvankam nun estas je unu estrarano pli multe ol antaŭe,
el la taskoj de la Estraro malaperis “kulturo” kaj “faka kaj scienca
agado”.
Forta lezo antaŭ Fortalezo
Oni diras, ke UEA povas funkcii eĉ kun nefunkcipova Estraro, ĉar ekzistas
Centra Oficejo faranta la plej grandajn servojn en Esperantujo. Tial estis
ŝoko, kiam la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, anoncis sian demision;
lin sekvis la direktoro de CO, Pasquale Zapelli, kaj supozeble sekvos kelkaj
aliaj.
Kvankam la demisiintoj ne diris tion, multaj mense asociis la demisiojn
kun la premkampanjo kontraŭ iuj roterdamaj oficistoj, informoj pri kiu
likis en la reto antaŭ la kongreso. Sed mankas glasnosto en Esperantujo,
kaj dum la tri postkongresaj semajnoj la novaj gvidantoj de UEA ankoraŭ
ne donis la “oficialan vidpunkton”. Ĉu Zagrebon hantis Lapenna, kies
iama demisio efikis pli ol la kabeo de Kabe? “Forta lezo jam en Zagrebo”,
— komentis kongresano.
Cetere, Fortalezo atendos nin en 2002. Kaj Göteborg en 2003. Ankaŭ
en Ĉinio, Vjetnamio, Japanio, Litovio kaj Ruslando oni planas inviti UKon.
La nova estraro decidos.
Halina Gorecka
kiu kore dankas al Petko Arnaudov pro la senditaj zagrebaj impresoj,
kaj al Josip Pleadin kaj István Ertl pro la senditaj eroj el Zagreba
Albumo
Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj
al la 86a Universala Kongreso de Esperanto
Estas por mi plezuro transdoni miajn bondezirojn al la 86-a Universala
Kongreso de Esperanto.
La Esperanto-movado ĉiam partoprenis la celon interligi homojn trans
naciaj limoj. Hodiaŭ ni vivas en nova epoko de komunikado, en kiu eblas
transsendi informojn pli rapide kaj pli foren ol iam ajn antaŭe. Tamen
unu homo el du neniam faris aŭ ricevis telefonvokon. Larĝa diĝita disdivido
forbaras multajn malriĉajn landojn de la rimedoj de informteknologio.
Unuiĝintaj Nacioj, kunlabore kun la civila socio kaj la privata sektoro,
havas firman volon transponti tiun dividon.
Inter la novaj iniciatoj, pri kiuj mi esperas, ke ili konstruos diĝitajn
pontojn al la evolulandoj, estas la Teknologia Servo de UN, UNITeS. Tiu
norda reto de volontuloj dividas sian scipovon kun grupo en sudaj landoj,
donante trejnadon pri la aplikado de teknologio. Plibonigita komunikado
havigas multajn avantaĝojn: por distanca lernado, pli rendimenta negocado
kaj pli rapida reago al urĝaj okazaĵoj. Dividante la neelĉerpeblan varon
informado ni povas plibonigi ĉies aliron al edukado, sano kaj prospero.
Dum ni alstrebas niajn komunajn celojn de plibonigitaj komunikado kaj
komprenado, mi antaŭĝojas pri pluaj kunlaboro kaj bonvolo inter Unuiĝintaj
Nacioj kaj la Esperanto-movado. En tiu spirito mi deziras al vi plenan
sukceson.
(La lasta frazo de la cetere anglalingva mesaĝo estis skribita en Esperanto.)
Mesaĝo de Unesko al la 86a Universala Kongreso de Esperanto
Estas ja mia plezuro transdoni miajn bondezirojn al la partoprenantoj de
la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo, Kroatio, pri la temo
“Kulturo de Dialogo — Dialogo inter Kulturoj”.
Unesko aparte sin koncernas pri tiu ĉi temo: unue rilate ĝian mandaton
antaŭenigi kulturon de paco, kaj due, kaj pli aktuale en la nuna jaro,
en la kadro de la Jaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Dialogo inter Civilizoj.
La fakto, ke la Universala Kongreso de Esperanto sin dediĉas al tiu ĉi
jaro de Unuiĝintaj Nacioj, estas aparte signifa al Unesko. Neregistaraj
organizaĵoj kiel la via ludas gravan rolon en antaŭenigo de la celoj
kaj objektivoj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Unesko alte taksas siajn jam
longedaŭrajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio.
Lingvoj kaj lingva diverseco konsistigas la ŝlosilon al interkultura
dialogo. Ĉar estas la lingvo mem, kiu esprimas la komunan historion de
kulturo kaj ebligas al ĝiaj membroj komunikiĝi inter si. Je sama tempo,
estas la lingvo, kiu povigas kulturojn interŝanĝi ideojn kaj prunti kaj
adaptiĝi inter si. Same estas la lingvo, kiu permesas al ni komune dividi
niajn ideojn pri la mondo sur tereno de kultura diverseco kaj malsami dum
ni samtempe festas nian komunan homecon. Fine, estas per parolado kaj aŭskultado
unu al alia, ke ni atingas kompreniĝon, tiel esencan al paca kunekzisto.
La laboro de Unesko en edukado, komunikado kaj kulturo daŭre emfazas
la gravecon de multlingvismo kaj de konservado de lingva diverseco en tutmondiĝanta
terglobo. Tamen, ni rekonas, ke tia diverseco neniam estu uzata kiel preteksto
por perforto aŭ konflikto. Jen nia defio. Ni komune dividas tiun defion
kun niaj kunlaborantoj tra la mondo, kiel ekzemple vi, kiuj dediĉis sin
al la celoj de la Dialogo inter Civilizoj.
En tiu ĉi kadro ni alte taksas la laboron de la Universala Kongreso
de Esperanto, ĉar vi antaŭenigas lingvon, kiu estas ilo de dialogo inter
civilizoj kaj ne fiksis siajn radikojn en la kulturo aŭ intelekta tradicio
de difinita grupo de nacioj.
Mi deziras al la Kongreso plenan sukceson.
John Daniel
Asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado
Ni estas multnombra ŝiparo iranta laŭ la sama vojo
Estas tro da esperantistoj en la mondo, aŭ almenaŭ tro da Esperanto-organizaĵoj!
Similan rimarkon mi aŭdis antaŭ la malfermo de la 4-a kunsido de la Strategia
Forumo de la Esperanto-Komunumo en Zagrebo dum la Universala Kongreso.
Ĝin eldiris partoprenanto, kiu timis suferi pro la troa pleneco de la
salono en la varma Zagrebo.
Yves Peyraut, la prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, prezidis la
kunvenon. Li rimarkis, ke io tia (prezidanto de la Plenumkomitato de SAT,
kiu prezidas kunvenon okazantan en la kadro de la Universala Kongreso de
UEA) antaŭ iom da jaroj estus neimagebla. Tamen la afero aspektis tute
nature al la dudeko da reprezentantoj de esperantistaj asocioj, kiuj partoprenis,
kaj al la trideko da kongresanoj, kiuj ĉeestis.
Yves Peyraut enkondukis la kunvenon per memorigo de la esenco de ĉi
tiu Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo: temas pri libera interŝanĝo
de opinioj kaj planoj inter sendependaj asocioj cele al kunlaborado por
la bono de la tuta esperantlingva komunumo.
Sekvante tiun rimarkon, mi mem uzis la metaforon pri ŝiparo konsistanta
el ŝipegoj, ŝipoj, ŝipetoj kaj boatoj, kiuj restas en kontakto inter
si nur por decidi la vojon de la tuta ŝiparo.
Ĉi-jare la kontakto rilatis ĉefe al la nova labor-plano aprobita de
la komitato de UEA. La prioritatoj de tiu labor-plano estas: informado,
instruado, utiligado. Kaj ĝuste pri la punkto utiligado, pri la per-esperanta
agado, temis la debato. Ni devas trovi manieron por subteni la agantojn
per Esperanto, la utiligantojn de la lingvo.
Preter la multaj praktikaj ideoj proponitaj, unu ŝajnas esti la ĝenerala
principo: fini la interasocian batalon (mi ŝtelas membrojn de vi kaj vi
ŝtelas membrojn de mi) kaj utiligi nian diversecon por puŝi agadojn kaj
agantojn al la ĝusta asocio. Mi donu du ekzemplojn.
Se en la Esperanto-komunumo estas homoj, kiuj opinias, ke esperantistoj
agu kontraŭ la mort-puno, estas senutile, eĉ malutile, organizi ardajn
batalojn en UEA aŭ en IKUE, ĉu ili pro sia neŭtraleco kaj ĝenerala
idearo rajtas aŭ ne rajtas partopreni. Estas tre pli simple lasi SAT-on
gvidi tiun agadon.
Se venas propono de ĉina fervojisto provizi ĉiujn ĉinajn lokomotivojn
per verda stelo, antaŭ ol UEA aŭ SAT komencas pristudi, kio estas lokomotivo,
verŝajne valoras transdoni la proponon kaj la laboremon de la ĉina membro
al la IFEF. Kaj inverse.
Dua ideo, kiu estis debatita, estis la neceso starigi iom pli stabilan
sistemon de konsultiĝoj tra la jaro. Eble la solvo estos nova ret-listo
starigota, por doni respondon al demando, kiu jam estis levita en la unua
kunsido de la Strategia Forumo en Montpeliero.
Ne mankis rakontoj pri sukcesoj (ekzemple la partopreno de gesinjoroj
Grattapaglia de la Rotaria Asocio en granda kunveno de rotarianoj en Usono)
kaj pri malfacilaĵoj (ekzemple la manko de administra stabileco de multaj
fakaj asocioj).
Ne mankis klopodoj de partoprenantoj ne reprezentantaj asociojn tiri
la diskuton al siaj propraj amataj ĉevaletoj (inform-oficejo de UEA en
Bruselo aŭ provizado de ĉiuj skribiloj en la mondo per la vorto Esperanto).
Sed tio apartenas al la esperantista folkloro.
La sukceson de la debato oni povas taksi per tio, ke la partoprenantoj
en debato, kiu laŭ la programo daŭris proksimume de la 2a horo posttagmeze
ĝis la 6a, rifuzis havi paŭzon en la mezo de la debato, malgraŭ la varmo
en la salono kaj la evidenta neceso provizi sin per trinkaĵoj.
Nur fervoraj esperantistoj kapablas je tio.
Fine de la kunsido Yves Peyraut diligente listigis la sugestojn de la
partoprenantoj, kiuj estos temo por debato en la nova ret-listo.
Renato Corsetti
La Ondo de Esperanto. 2001. № 8–9 (82–83)
La
Fortaleza UK: Inspiris la bela sonĝo de l' (h)omaro
“Mia Brazilo brazila
Ritmado multperkutila
Brazil', por mi, Brazil', por mi …”
(Akvarelo de Brazil' de Ary Barroso, tradukis Tarcísio Lima)
— sonis en la malfermo kun vigla partopreno de la publiko, en la arta
vespero kunkantata kiel triumfo de la ĉi-jara internacia ĥoro kaj ankoraŭ
en la fermo de la 87a Universala Kongreso de Esperanto… kaj daŭre ĝi
sonas en la memoroj de ni kunĝuintoj. Ni sentis la ritmojn, la freŝecon
kaj la fascinon.
La nord-orienta brazila urbo kun la belegaj plaĝoj kaj plaĉa varmego
mildigita de la oceana vento kaj akompanata de la ĉiam agrablaj brazilanoj
donis al la ĵus pasinta kongreso (3–10 aŭg) apartan karakteron. Pli
ol 800 aliĝintaj brazilanoj eksterordinare formis kongresanaron kun unulanda
majoritato, kongreson kun ĉie ĉeestanta gastamo.
Tiu granda grupo alvojaĝinta de la tuta vasta lando senteblis de tempo
al tempo kiel forta aklamo en la salono. Tiel la brazilanoj salutis siajn
lokajn heroojn, la Lokan Kongresan Komitaton, kaj la artistojn je la tonoj
de siaj amataj kantoj. Nun tiuj kantoj pli forte apartenas al ĉiuj ni,
pli integrite en nia esperantisma kanta trezoro. Plaĉajn memorojn vekas
la mardvespera koncerto de brazilaj E-muzikistoj: Tarcísio Lima, Flávio
Fonseca kaj la bando Merlin, kiu alvokis similan publikreagon kiel
la jam pionira Persone en Eŭropo.
La ĉeestintoj de la nacia vespero rakontis pri mirinda travivaĵo,
pri karnavala etoso. Kontentigis ankaŭ la teatraj prezentoj de la junulara
Atlaspatoart
de la IJK-urbo Pato Branco (“La domo kiu timigis”) kaj la duopo Vida
Jerman kaj Saša Filipović (brazilaj poemoj kaj “Amo per proverboj”).
Impona estis la danca spektaklo de la vaste konata ensemblo Edisca.
La humanisman edukadon de la Edisca-fondaĵo prezentis portugallingva filmo
antaŭ la prezento kun — senantaŭaverte — anglalingva subteksto. Tamen
ne estis multaj tiaj etaj konfuzsurprizoj en la kongreso, kiu estis orde
organizita ekde rapida transdono de la dokumentoj ĝis komfortaj transportoj,
kiuj tamen ne sukcesis plene kompensi la ĝenon de la granda distanco inter
la ĉemaraj hoteloj kaj la kongresejo.
Dum la kongreso ni kleriĝis en prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato,
en AIS-kurso kaj alimaniere. La esperantologia konferenco diskutis nian
kulturon. La tago de la lernejo estis aparte riĉa kompense al la neokazigo
de ILEI-konferenco. “Diverseco — ŝanco, ne minaco” estis la kongresa
temo. Menciindas du invititaj gastoj: José Carlos Morales, iniciatinto
de la UN-jardeko de indiĝenaj popoloj 1995–2004, prezidanto de la Monda
konsilio de indiĝenaj popoloj kaj de Indiĝenaj Dialogoj, kaj Patrick
Gallaud, ĝenerala sekretario de la Monda federacio de UNESKO-kluboj, asocioj
kaj centroj.
Por UEA la kongreso estis ankaŭ signo de nova struktura etapo. Nova
ĝenerala direktoro Trevor Steele organizis la landajn salutantojn ĉe
la podio, apudis en la komitatkunsidoj kaj estris la kunsidon “CO respondas”,
kie li malkaŝe rakontis pri la konsideroj por kaj kontraŭ eventuala translokiĝo
de la sidejo. Nova revuoredaktoro Stano Marček sekvis fervore la okazaĵojn,
kaj nova libroservisto Ionel Oneţ laboris apud la pensiiĝonta Simo Milojević.
La antaŭa redaktoro de la Jarlibro, Francisco Veuthey, partoprenis ĉi-foje
ne kiel stabano sed kiel simpla ĝuanto de Brazilo de kleraj, respektemaj
homoj — kaj kiel redaktoro de Folioj de Kat-amikaro.
La Komitato de UEA ricevis de la Estraro promeson pri enrevua apero
de korektoj kaj kompletigoj al la Estrara Raporto 2001 — kaj konklude
la Komitato akceptis la raporton preskaŭ unuanime (tri sindetenoj). Aliflanke,
per 17 voĉoj por kaj 13 kontraŭ, la Komitato akceptis la
proponon de Mireille Grosjean, A-komitatanino por Svislando, tuj sendiskute
voĉdoni pri la buĝeto 2003, tiel interrompante la demandojn kiujn mi,
komitatanino A por Finnlando, jam komencis prezenti. Sekve la buĝeto,
kiu interalie malaltigas la sumon por salajroj en la CO de 262045,85 eŭroj
(rezulto en 2001) al 211000 por 2003 kun la klarigo ke “en 2003 estos
malpli da oficistoj ol en 2001”, rapide estis akceptita de la Komitato.
Tamen la estraranino pri financoj Ans Bakker-ten Hagen bonvole strebis
klarigi la buĝetajn aferojn en la antaŭa subkomitata kunsido dum kiu,
bedaŭrinde, mankis tempo. Ŝi ankaŭ faris resuman klarigon sub la tagorda
punkto “ceteraĵoj”. Interalie ni eksciis, ke la redaktora laboro ne
plu estas buĝetita sub salajroj.
Elektiĝis nova Elekta Komisiono. Ĝi planas instigi al alelektiĝo
de C-komitatanoj kaj al preparo de la estrarelektoj en Pekino 2004. Voĉdonis
41 komitatanoj kun la jena rezulto: elektiĝis Edwige Tantin Ackermann
(30 voĉoj), Povilas Jegorovas (29) kaj Takeuti Yosikazu (35); ne elektiĝis
Symilde Schenk Ledon (17) kaj Anna Ritamäki (11). Por mi la EK-elektado
estis aparte interesa, ĉar mi penis esti kandidatigita laŭ la proceduroj
de la elekta regularo. Marde mi transdonis al la EK-prezidanto mian prezentiĝon
kaj kandidatigon subskribitan de du komitatanoj. Tamen dum la vendreda
komitatkunsido, pro diversaj miskomprenoj, mia kandidatiĝo estis aldonita
lastminute. (Nek mi mem nek la EK-prezidanto ĉeestis kiam la tagorda punkto
estis ektraktita.)
Kio do rezultis de la UK krom memore sonoranta brazila muziko kaj stako
da kongresaj kurieroj titolitaj La Bela Sonĝo de l'Omaro (honore
al la kongres-simbola besto)?
Restis iu baza sento de samtempe nove freŝa kaj plene tradicia kongreso,
inspire fidela al nia historio. Teme tra la tuta kongreso ritmis ankaŭ
La
Espero de Zamenhof. Ferme kaj malferme ĝi estis kantita en sia kutima
marŝa takto. Intertempe ĝi ankaŭ sonis, eĉ trifoje, kun noveca muzikstila
freŝo de Lima, kaj, krome, kiel la ĉeftemo de la literaturanaliza prelego
de Humphrey Tonkin. Iel, kvazaŭ mirakle, ne plu ŝajnis eksmoda la konvinko
pri la efektiviĝo de la bela sonĝo de l'homaro.
Anna Margareta Ritamäki
La Ondo de Esperanto. 2002. №8–9 (94–95).
88a Universala Kongreso de Esperanto.
Gotenburgo (Svedio), 26 jul – 2 aŭg 2003
La subaj artikoloj aperis en la kongresa kajero de La Ondo de Esperanto.
Oni rajtas aperigi ilin plene aŭ fragmente kun nepra indiko de la fonto:
La
Ondo de Esperanto. 2003, № 8–9.
Vortoj de Komitatano Z
Esperigaj signoj el Gotenburgo
Ĉi-foje la Kongresan Ondon ni komencas per Vortoj de Komitatano
Z, kiu komentas la ĉi-jaran ĉefeventon en Esperantujo — la Universalan
Kongreson, kiu okazis 26 jul – 2 aŭg en Gotenburgo kun 1791 aliĝintoj.
En la sekvaj paĝoj vi trovos aliajn informojn pri la Kongreso.
Bildkartoj kaj komentoj de miaj kongresintaj geamikoj elspiras, ke la Universala
Kongreso en Gotenburgo estis por ili agrabla sperto. Evidente la 88a sukcesis
almenaŭ kiel travivaĵo de ordinara kongresano. Gratulon al LKK kaj al
la freŝbakita KKS pro tio! Mi esperas, ke venontjare ni trovos inter la
novaj honoraj membroj Roland Lindblom, la solan vivantan LKK-prezidanton
de du UK-oj, kvankam verdire oni estus devinta distingi lin jam ĉi-jare
en lia “propra” kongreso.
Ankaŭ en Gotenburgo la nombro de aliĝintoj denove ne imponis. Kontraŭ
la fono de diversaj plagoj, kiuj lastatempe subfosis internacian turismon,
ĝi tamen ŝajnas kontentiga. La pasintjara UK en Fortalezo estis multe
malpli nombra ol la antaŭa UK tiulande en 1981, sed Gotenburgo allogis
nur dekon da aliĝintoj malpli ol Stokholmo en 1980. Se Pekino venontjare
proksimiĝos nombre al la unua UK tie en 1986, ni havos kaŭzon je optimismo,
des pli ĉar litovoj laŭdire garantias pli ol 2000 kongresanojn en Vilnius
en 2005.
En Gotenburgo la estraro faris strangan eksperimenton, kiu espereble
ne ripetiĝos: inaŭguro en lundo. Oni klarigis, ke tio ebligos al pli
da ĵurnalistoj, diplomatoj k.a. oficialuloj ĉeesti, sed tiu celo ne realiĝis.
Pasintjare mi plendis pri degenero de la inaŭguro. Evidente ĉi-jare ĝuste
la oficialuloj kontribuis al ĝia malsolenigo per nekutime longaj alparoloj.
Ne estis saĝe lasi ilin lacigi per tedaj ŝablonaĵoj la publikon, kiu
devis poste aŭdi ankaŭ franclingvan prelegon pri la kongresa temo, interesan
kaj valoran, sed certe suferigan al multaj post ĉio antaŭa. En Pekino
la nuna estraro aperos lastfoje sur la inaŭgura podio. Ĝi devus zorge
manuskripti sian finan akton, tiel ke la inaŭguro vere agordu la brustojn
de la kongresanaro kaj difinu etoson por la tuta semajno — tasko, por
kiu la tria tago estas tro malfrua. En tiu levo de animoj estas nenio sekteca.
Temas pri daŭra neceso de socia movado reŝargi la entuziasmon de siaj
membroj.
Bele fermi la Pekinan UK estos jam tasko de nova estraro. El Gotenburgo
venis signoj, kiuj donas esperon pri pli deca elektoprocezo ol tiu, el
kiu rezultis la nuna aro da estraranoj. Laŭdinda estis la okazigo de publika
kunveno de la elekta komisiono, en kiu ĉiu ajn rajtis proponi nomojn de
eblaj kandidatoj. Eble pro nesufiĉa reklamado ĝi ne estis amase vizitata,
sed ĝi ĉiukaze donas impreson pri aktiva kaj aktiviga komisiono.
Al la bonaj signoj apartenas ankaŭ la multeco kaj vigleco de la publiko
en “Estraro respondas”. Kiel raportis Libera Folio, estraranoj
tamen respondis “kolere”. Ilin precipe agacis ĝuste Libera Folio,
kiu jam ĵetis lumon sur multajn evoluojn, kiujn la estraro evidente preferis
aŭ prisilenti aŭ plibeligi. Informado tamen estas fundamenta elemento
de demokratio kaj plenumi tion ne estas malica opoziciaĵo. Libera Folio
faris multe da bono en mallonga tempo por instigi interesiĝon kaj diskuton
pri la sorto de UEA. Ĝia lanĉo estis vere la ago de la jaro. Al ĝi parte
ŝuldiĝas plia pozitiva signo el Gotenburgo, nome ke nekutime granda publiko
observis la laboron de la komitato. Mankas al mi ankoraŭ informoj por
komenti tiun laboron, sed nun estas plej grave konstati, ke io tre grava
okazas: membroj de UEA ekinteresiĝas pri sia asocio. Tio neeviteble kunportas
ĝenajn demandojn al la estraro, pro kio precipe Libera Folio estas
ruĝa tuko por iuj en ĝi. Per sia kolero en Gotenburgo ili projekciis
al Libera Folio frustriĝon pri sia propra malsukceso.
Komitatano Z
Kongresaj impresoj
La tutmondecon de nia lingvo atestas ankaŭ niaj kongreslandoj. Pasintjare
Brazilo aldonis karnavalan etoson, freŝecon kaj apartan fascinon por kutime
seka aranĝo. Sed ĉi-jare la skandinaviaj malparolemo, retenemo en kontaktoj
kaj ŝato al ordo reliefiĝis en la glate kaj senstumble funkcianta kongreso.
“Ili [UK-oj] estas kaj samaj kaj unikaj. Ni rekonas la tradiciajn erojn
— ni volas, ke ili okazu, kiel ni spertis ilin dum la pli fruaj kongresoj
— sed ĉiu el ili estas ankaŭ unika pro nenombrebla kvanto da detaloj”,
— diras LKKano Franko Luin.
Certe, neniu UK imageblas sen la komitat-kunsidoj, diskutoj pri la kongresa
temo, fakaj kunsidoj k.s. Sed indas almenaŭ iel modifi la erojn. Ĉi-jare
tio okazis, ekzemple, pri la Belartaj Konkursoj. Sed tute pale de
jaro al jaro pasas la aranĝo Libroj de la Jaro kiam la samaj eldonistoj
rapidparolas por prezenti siajn eldonaĵojn. Pli vigle pasas la
Aŭtoraj
duonhoroj.
En la dimanĉa “kleriga” programo Ziko M. Sikosek tute ravis min
per “Informado estas pli ol scioj. Prelego kun simulludo” kaj “Silentado
kaj la movadaj militoj”. Mirinde aktivan partoprenon oni notis en la
diskutgrupoj pri la kongresa temo “Lingvaj rajtoj kaj respondecoj”,
ankaŭ en kelkaj kunvenoj, kiuj traktis la agadojn de EEU kaj BKC. Cetere,
la stilo de Dafydd ap Fergus profunde penetris en la Esperantan gazetaron.
Ne nur Libera Folio, sed ankaŭ grandparte la kongresa Kuriero
estas stampita per lia stilo. Pli moderna aspekto, multaj fotoj allogis.
Sed ĝenis ege multaj mistajpoj kaj fuŝe skribitaj nomoj. Eĉ unu artikoleto
aperis dufoje. Kiam oni maturiĝos por dungi profesiajn redaktoron kaj
provleganton por ne diskrediti la aferon? Ĉu ne estas tasko de TEĴA?
Kultura programo ne estis tiom abunda. Tute kuriozan efikon kaŭzis
kunligo en la sama vespero de leĝera Kabaredo kun tragika Aniaro.
La ĉeestintoj en la fama klubejo Jazzhuset (ankaŭ neesperantistoj) ĝuis
prezentadon de “Esperanto Desperado”.
La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson de Selma Lagerlöf inspiris
la organizantojn de la Nacia Vespero. Ni travojaĝis Svedion helpe de lumbildoj,
naciaj kantoj kaj dancoj. La landon konigis kelkaj specialaj programeroj,
ankaŭ la bela numero de La Espero, kiun ricevis ĉiu kongresano.
Pravas Georgo Handzlik, ke la alta protektanto estas “ulo, kiu anstataŭ
viziti kongreson sendas telegramon”. Ĉefministro Göran Persson feriis.
Cetere, ekzistas onidiro, ke la solena malfermo ne okazis dimanĉe, ĉar
la oficistoj de la kongresejo nepre bezonas havi ferian tagon dimanĉe,
precipe somere.
Halina Gorecka
PS. Mi plezure rememoras la vojaĝon kaj la restadon en la kampadejo
Coruna
kun la litova grupo, kiun mi sincere dankas pro la harmonia kaj agrabla
etoso.
Sur la foto: Ionel Oneţ havis multege
da laboro en la Gotenburga libroservo. (Fotis Kalle Kniivilä)
Premioj aljuĝitaj
En Gotenburgo estis anoncitaj laŭreatoj de la tradiciaj premioj de UEA.
Premio Deguchi (2 mil eŭroj) rekompencas “kontribuon al plifirmigo
de internacia amikeco”; ĝin financas Oomoto kaj aljuĝas la Estraro
de UEA. Ĝin ricevis Don Harlow (Usono) pro laboro por Esperanto
en interreto, kaj Franciska Reisel (Germanio) pro apogado de la
movado en Nepalo.
Trofeo Fyne, starigita memore al Adam kaj Erica Fyne el Kanado,
estas donata ĉiun duan jaron al la plej sukcesa landa asocio de UEA. Ĝin
ricevis Litova Esperanto-Asocio.
Subvencio Cigno (ĉ. 4.500 eŭroj) financas Esperanto-projektojn
en la tria mondo kaj en la eksaj socialismaj landoj. Ĝi estis aljuĝita
al Armena Esperanto-Asocio kaj al Federacio Esperanto de Barato.
Fondaĵo Grabowski subtenas la Esperanto-kulturon. Ĉi-jare ĝi
helpis al Litova Esperanto-Asocio, Laŭlum (Ĉinio), Mikaelo
Bronŝtejn (Ruslando) SAT-Amikaro kaj eldonejo
“Bero”
(Nederlando).
Novaj Honoraj Membroj de UEA
Ĉiujare la Komitato de UEA elektas kiel honorajn membrojn tiujn esperantistojn,
“kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado”.
En Gotenburgo novaj Honoraj Membroj de UEA iĝis: Edwin Burg (Nederlando),
Adolf Burkhardt (Germanio), Imre Ferenczy (Hungario), Salah Ghanem (Libano),
Josef Kavka (Ĉeĥio), Antanas Mekys (Litovio).
La komitato en Gotenburgo: ĉu jam konstrue al stabila
tutmonda asocio?
Raporto de Anna Margareta Ritamäki el “La Ondo de Esperanto”
Somero en Esperantujo — sed debata frosto en UEA mi titolis mian
prezidantan kolumnon en Esperanta Finnlando 2003/3. Spekulinte pri
eventuale neintenca sufoko de la debato per komfortigcelaj redaktoraj kaj
vicprezidantaj vortoj, mi finis la kolumnon per miaj komitatanaj — ankaŭ
komfortigcelaj — vortoj:
Se UEA ne kuraĝas montri sian doloron ni membroj fremdiĝas.
Se ni ne konas la situacion ni ne povas doni nian varmon kaj subtenon.
Kiam la komitato kunsidos en Gotenburgo mi provos kontribui al pli varma
klimato en UEA, honesta kaj malferma. Mi sopiras al nova printempo, al
freŝa spiro, al fido pri stabila tutmonda asocio kaj ĝuoplena partopreno
en ritmo de somero en Esperantujo.
Nun mi konstatas, kun ioma hezitemo, ke la debata klimato en UEA iom varmiĝis
inter Fortalezo kaj Gotenburgo. Tio ne sentiĝis en ĉiuj kunsidoj —
aparte ne en evento, kiun mi renomus “Estraro evitas respondi” —
sed ioma agnosko pri la malfacilaĵoj senteblis.
La estrara raporto estis pli klara kaj eksplicita. Baze ĝi kontentigis
eĉ la plej laŭtajn kritikantojn de la pasinta jaro, ankaŭ min. Mia ĉefa
kritiko rilatis al la laborplano, kies laborkampoj informado, instruado
kaj utiligado estis emfazitaj, dum la same esencaj labordirektoj
plijuniĝo,
tutmondiĝo kaj profesiiĝo ne estis elstarigitaj. Tiu tendenco
ripetiĝis en la dujara pritakso de la laborplano de UEA 2001–2010
Al
lingva demokratio.
La spezokontoj esprimis dolorajn faktojn. Pasintjare “la situacio
en la CO” kaŭzis pli da elspezoj por estraraj vojaĝkostoj kaj por dungitoj.
Pro la falinta membronombro la kotizaj enspezoj limiĝis al 210 mil eŭroj,
40 mil sub la buĝetita nivelo. Pri la nuna jaro konstateblis komputilaj
kaj homfortaj problemoj pro kiuj pliakutiĝis la perturboj en la administrado.
Inter la kvarhoraj plenkunsidoj sabate kaj vendrede eblis intense diskuti
kaj antaŭprepari la finajn decidojn en almenaŭ naŭ kunsidoj de la ok
temaj subkomitatoj, kiujn ĉi-jare prezidis neestraranoj. Mi partoprenis
en tri subkomitatoj, kiujn ligis komuna zorgo pri stabileco: financo kaj
administrado, junularo kaj informado.
Aparte atentinda estis la skriba raporto de la Oficeja Komisiono funkciinta
de aŭgusto 2001 ĝis aprilo 2003. Ni ricevis konkludojn pri la nuna stato
de la domo en Roterdamo. La taksoj pri ĝia valoro kaj fortikeco kulminis
en la decido investi ĝis 300 mil eŭrojn por riparo kaj plibonigo de la
domo. Klaras ke la CO de UEA restos en Roterdamo.
Alia leginda dokumento estis “Propono de TEJO rilate al oficeja modernigo,
investa politiko de UEA kaj ekhavo de TEJO-oficisto”, kiun la Estraro
de UEA transdonis al la Komitato por pritrakto. TEJO per sia propono sukcesis
levi sian situacion al unu el la ĉeftemoj de la plej alta organo de UEA.
La Estraro estis petita prepari analizon pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj
de eventuala akiro de propra jura personeco por TEJO kaj la manieroj tion
realigi “kun minimuma ŝanĝiĝo de la nunaj rilatoj inter TEJO kaj UEA”.
Hokan Lundberg kaj Sonja Petrović, komisiitaj de la TEJO-komitato, klarigis
ke TEJO ne deziras proteste disiĝi de UEA, nur bezonas eblecojn respondece
regi siajn proprajn aferojn. Ŝanĝo de la statuso de TEJO postulas ŝanĝon
de la statuto de UEA. Krome la Komitato petis ke parto de la tempo de ekzistanta
plentempa oficisto estu dediĉita al la specifaj bezonoj de la junulara
sekcio.
Dum la subkomitataj diskutoj estis viglaj kaj ofte koncentriĝis je
esencaj temoj, la fina plenkunsido ripetis bedaŭrindajn trajtojn de la
pasintjara tendenco al silentigo. Komence de la kunsido je la pritrakto
de la buĝeto mi proponis altigon de la buĝetitaj kostoj per 100 mil eŭroj
al 550 mil, kio egalas al la realaj kostoj de la pasinta jaro. Mi argumentis,
ke konscia dediĉo de mono de la kapitalo estas motivita cele al stabiligo
de la administrado kaj reakiro de la fido de la membraro. La sintenon de
la ceteraj partoprenantoj en la subkomitataj diskutoj pri la temo klarigis
Edvige Tantin-Ackerman — “Ne estas mono.” — sekve de kiu Renée
Triolle proponis ĉesigi la diskuton. 32 komitatanoj ne volis aŭdi pliajn
argumentojn antaŭ la voĉdono. Do mia klarigo pri la ekzisto de pli ol
2 milionoj da kapitala mono neniam estis esprimita. La buĝeto estis akceptita
per 43 voĉoj por, 3 kontraŭ kaj 6 sindetenoj.
Pri la Brusela Komunikadcentro pluraj komitatanoj longe diskutis kvazaŭ
konkurencante pri la plej elokventa esprimo pri ĝia graveco. Nun, kiam
temis pri deziroj, ne konkretaj decidoj — BKC estu financata, sed ne
de UEA — neniu proponis ĉesigi la diskuton.
La bazan kotizon ni altigis per kvar eŭroj al 54 laŭ revizora rekomendo.
Krome la Komitato traktis plurajn aliajn temojn.
Ni interalie rekomendas realigon de du kandidatiĝoj al Unesko, UEA
por pacpremio Felix Houpheouet-Boigny kaj la tradicio de la Universalaj
Kongresoj por agnosko kiel kultura heredaĵo. Ni akceptis dokumenton “Eldona
agado de UEA”, elektis ses novajn honorajn membrojn kaj Flory Witdoeckt
kiel novan komitatanon C.
La Elekta Komisiono promesis provizi la Komitaton per reala elekto inter
pluraj kandidatoj por la Estraro en Pekino. Ĉi-kuntekste mi volas rememorigi
pri la instigo al elekta etoso, kiun prezentis la antaŭa ĝenerala direktoro
okaze de la pasintfoja elekto de B-komitatanoj. Ĝi validos ankaŭ nun!
Anna Margareta Ritamäki
Komitatano A, Finnlando
Sukcesa IJK en Svedio
(TEJO-aktuale). La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazinta
en Lesjöfors (Svedio) kunigis ĉ. 230 partoprenantojn. Okazis interesaj
prelegoj kaj ardaj diskutoj pri la temo Al Libera Kulturo, koncertoj,
konkursoj, kursoj, ekskursoj ktp.
Estis elektita nova TEJO-estraro: Bertrand Hugon, Francio (prezidanto);
Sonja Petrović, Jugoslavio (vicprezidanto, KER, rilatoj kun UEA); Aleks
Kadar, Francio (ĝenerala sekretario); Katja Ignatieva, Rusio/Svedio (financaj
aferoj kaj subvencioj); Jevgenij Gaus, Litovio (informado).
La Ondo de Esperanto. 2003, № 8–9.
Palpi
vekiĝantan drakon
89a Universala Kongreso de Esperanto.
Pekino, 24–31 jul 2004
“Palpi elefanton” — titolis foje la prezento de la UK por unuafojaj
kongresanoj. Ĝuste tion mi sentis post dusemajna vojaĝo en Ĉinio.
Granda lando, el kiu mi povis vidi nur ereton. La antaŭkongresa vojaĝo
tra Ŝanhajo, Guilin kaj Xi'an prezentis tri diversajn urbojn, unu komercan
kaj du plejparte turismajn. Jam en Ŝanhajo la antaŭkongresanoj devis
revizii siajn ideojn pri malriĉaj ĉinoj. Tiom impona la urbo estis. Iel
la urbo donis impreson pri la nuntempa Moskvo, diferenco nur estis, ke
parto de la urbo similis tion, kio estis en Moskvo eble antaŭ 100 jaroj,
dum alia parto montris kiel Moskvo eble aspektos post dek aŭ dudek jaroj.
Tamen laŭdire nur unu procento da ŝanhajanoj posedas propran aŭtomobilon
(kio okazos kiam la nombro atingos 10%?). Bicikloj estas ankoraŭ pli oftaj
ol aŭtoj.
En Ĉinio la ekonomiaj reformoj okazis sen kolapso de la ŝtata sistemo
kaj tiel la lando konservis sian efikecon kaj funkciadon. Ekzemple taksioj
ĉiam uzis taksimetron. En la kongresejo necesis foti ĉiujn partoprenantojn
por insignoj: la sveda partoprenanto antaŭvidis la kolapson de la sistemo,
sed male, la ĉinoj efike fotis ĉiujn dum la unua kongresa tago. En restoracioj
mi unuan fojon spertis tion, ke ne eblis doni trinkmonon: eĉ malgranda
sumo, tridek eŭrocendoj aŭ simile, estis redonita kun protestaj signoj,
se mi volis insisti, ke prenu ĝin. Tamen la komerco trapasis ĉiujn nivelojn:
vendistoj de vestaĵoj, suveniroj ktp. ne lasis pacon por turistoj. Ankaŭ
ekskursoj estis organizitaj tiel ke al la programo apartenis ofte vizito
al vendejo, ĉu silka, ĉu perla, foje eĉ al ĉina tradicia sanigejo.
En iuj ekskursoj partoprenantoj protestis kaj la grupo rifuzis eniri, por
malĝojo de la oficiala ĉiĉerono.
Ĉinio estas lando kun enorme granda potencialo. Tio videblas ne nur
en ekonomio, sed ankaŭ en kulturo. La nacia vespero komenciĝis per koncerteto
de knabina roka grupo, kio estus iomete eksterordinara eĉ en Nordio, sed
en Ĉinio mi tute ne povis atendi ion tian.
Por eksterlandanoj la kongreso kaj ĉirkaŭkongresaj aranĝoj donis
eblecon sperti sin gastoj de la registaro. Dum la tuttaga ekskurso la ekskursajn
aŭtobusojn antaŭis polica aŭtomobilo kaj motorciklaj policistoj haltigis
la trafikon, tiel ke la ekskurso fakte finiĝis, eble rekorde, duonhoron
antaŭ la anoncita tempo.
La kongreson partoprenis finfine iom pli ol 2000 esperantistoj, el kiuj
plimulto estis el Ĉinio. Kompare al al kongreso en 1986 la nombro de ĉinaj
partoprenantoj pli ol duobliĝis, dum la nombro de eksterlandanoj duoniĝis.
Granda parto el ĉinoj estis komencantoj kaj malmulte parolis. Tamen ili
provis havi kontaktojn kun eksterlandanoj (ofte ankaŭ komercajn, se nur
eblis), kaj la lingva nivelo de pluraj superas nivelon de la angla (nenia
aŭ praktike nekomprenebla) de multaj ĉinoj en Pekinaj hoteloj, vendejoj
ktp.
La komitato iom draste renovigis la estraron de UEA. El sep estraranoj
nur du estis en la antaŭa estraro, nome la prezidanto Renato Corsetti
kaj estrarano pri financoj Ans Bakker-ten-Hagen. La novaj estraranoj fariĝis
Ulla Luin (ĝenerala sekretario) el Svedio, Claude Nourmont (vicprezidanto)
el Luksemburgio/Francio, Yu Tao el Ĉinio, Maritza Gutierrez el Kubo kaj
Amri Wandel el Israelo. El kandidatoj nur Andrej Grigorjevskij forfalis
el la estraro. Alia kandidato el la eksa estraro, ĝenerala sekretario
Ivo Osipov falis jam en la elektoj de komitatanoj B. Rimarkindas, ke Humprey
Tonkin finis sian 30-jaran estraran karieron komencitan en Hamburgo 1974.
La plimulto el estraranoj estas nun virinoj, la unuan fojon en la historio
de UEA. Post la elekto la nova estraro strebis disdoni taskojn ankaŭ al
tiuj, kiuj volis proponi sian kiel alternativaj kandidatoj. Jukka Pietiläinen
estis nomumita komisiito pri informado, dum mankas tia fakulo en la estraro,
kaj Yves Beullefeuille gvidas la subkomitaton pri administrado kaj financoj.
Ĉinio havas eble aparte gravan rolon en la antaŭenigo de Esperanto.
La ŝtataj aŭtoritatuloj subtenas aktive Esperanton, la informaj servoj
uzas Esperanton, kaj la ŝtata radio elsendas ĉiutage en Esperanto. Laŭdire
estas 10 000 esperantistoj en Ĉinio kaj eventuale 400 000 partoprenis
iam Esperanto-kurson. Tamen, temas pri granda lando kaj proporcie tiuj
nombroj ne estas pli altaj ol ekzemple en Finnlando.
En sia inaŭgura prezento de la kongresa temo Lingva egaleco en internaciaj
rilatoj Humphrey Tonkin atentigis, ke Ĉinio devus havi dulingvan politikon
en siaj internaciaj rilatoj kaj lingvolernado: “la angla lingvo por la
nuna praktika internacia vivo, sed Esperanto por konstrui novajn egalecajn
rilatojn” en kiu Ĉinio kaj aliaj landoj, “estas egalaj kaj amikaj
partneroj en la konstruado de egaleca kaj amikeca mondo”. Nuntempe Ĉinio
investas enormajn sumojn por instrui la anglan en siaj lernejoj, sed la
rezulto estas, ke la lernantoj post plurjara lernado atingas nivelon kiun
denaskaj anglalingvanoj havas jam en frua infanaĝo.
En alia prelego pri Esperanto kaj ĝiaj sukcesoj kaj malsukcesoj en
internaciaj organizoj Tonkin konstatis, ke estis du sukcesoj, la unua en
1954 en Montevideo, kaj alia en 1985 en Sofio. Ambaŭfoje Unesko rekonis
al sukceson de Esperanto kaj ĝian rolon en la mondo. UEA estis unu el
la unuaj organizoj, kiuj aktivis por rajto al komunikado, la ĉeftemo de
Unesko en la 1980-aj jaroj. Tamen tuj post 1985 Unesko kaj la rajto al
komunikado ekhavis seriozajn problemojn: Usono kaj ĝiaj alianculoj opiniis,
ke temas pri la provo de evolulandoj kaj socialismaj landoj cenzuri la
enhavon de amaskomunikiloj kaj tiuj landoj eksiĝis el Unesko. La ideo
estis entombigita. Tonkin konkludis, ke en internaciaj organizoj Esperanto
estas rigardata aŭ kiel malgrava kaj sekve sendanĝera, aŭ kiel ilo por
rompi la ekzistantan lingvan (mondan) ordon kaj sekve ekstreme danĝera.
Jukka Pietiläinen
La Ondo de Esperanto. 2004, № 8–9.
90a
Universala Kongreso de Esperanto.
Vilno (Litovio), 23 – 30 jul 2005
La subaj artikoloj aperis en la kongresa kajero de La Ondo de Esperanto.
Oni rajtas aperigi ilin plene aŭ fragmente kun nepra indiko de la fonto:
La
Ondo de Esperanto. 2005, № 8–9.
Kongresi en la naskiĝregiono
de Esperanto
La ĉi-jara Universala Kongreso en Vilno estis multrilate unika kaj eĉ
pli interesa ol, mi kredas, multaj antaŭvidis. Unue, la kongreso okazis
en regiono ligita al Zamenhof. Due, la kongreso okazis en malgranda lando
(nur Islando estas pli malgranda el ĝisnunaj kongreslandoj). Trie, la
kongreso okazis en lando, kie la Esperanto-agado estas eble la plej modela.
En Litovio aperis antaŭ la kongreso dekoj da libroj en la litova pri Esperanto.
Eĉ tiel ke post la angla, la rusa kaj eble la germana, la litova apartenas
nun al pinto de naciaj lingvoj per kiuj eblas konatiĝi kun Esperanto.
Mi vidis kelkajn el tiuj libroj en faka librovendejo apud la universitato
kaj ili aperis en tute normala eldonejo. Krome, la eldonkvantoj de tiuj
libroj estas de 500 ĝis 1000, do abunde por nacia lingvo kun malpli ol
kvar
milionoj da parolantoj.
Mi
kun intereso atendis kongreson por ekvidi kiel tio okazis kaj ankaŭ por
havi iom da impreso el la vivosfero de Zamenhof. Vilno estis eble la plej
plurnacia urbo de Universalaj Kongresoj, nur 58% el loĝantoj estas litovoj
(19% poloj, 14% rusoj; laŭ censo en 2001).
La unuan fojon post la jubilea jaro (1987) esperantistoj kongresis en
lando proksime ligita al Zamenhof. Kvankam Vilno mem ne havis centran rolon
en la vivo de Zamenhof, Litovio certe havis rolon. Zamenhof loĝis en 1885
en Veiseijai, proksime al Vilno, kaj lia edzino estis de Kaŭno. Litovoj
eĉ insistis prezenti Zamenhof kiel sian samlandanon. Iom simila estas
la litova-pola disputo pri la origino de Adam Mickiewicz. La pola nacia
verkisto ja komencas sian ĉefverkon “Litvo! Patrujo mia”. Al iom provoka,
tamen ŝerca demando, al kiu apartenas Zamenhof, unu, ankaŭ ne tre serioza,
respondo estis: “al Israelo”.
La kongresejo estis bone ekipita kaj la bezonata centra ejo por umado
estis ĝuste taŭga. Ankaŭ la situo de la kongresejo tuj apud la urbocentro
kaj je piedira distanco al malnova urboparto estis perfekta. Tamen eble
multaj kongresanoj estus bezonintaj kelkajn kromajn senkongresajn tagojn
por povi plene ĝui la urbon mem.
Organiza kapablo de litovaj esperantistoj ne lasis dubojn. Cento da
helpantoj donis bezonatajn laborfortojn kaj ankaŭ la rilatoj kun la urbaj
kaj ŝtataj aŭtoritatuloj estis bonegaj. La kongreso estis en Litovio
aranĝo kun tutlanda signifo, kvankam dum la malfermo de la kongreso la
alta protektanto la prezidento Valdas Adamkus preferis sporton en Kaŭno
pli ol esperantistojn en Vilno. Tamen la urbestro (eĉ unu frazo en Esperanto)
kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj venis al la malfermo.
Eble la sola problemo, aŭ almenaŭ la ĉefa, estis tro malgrandaj salonoj
de la kongresejo. Ĉu vere pli frue la salonoj estis pli grandaj aŭ ĉu
la intereso de la programeroj nun superis grave la antaŭviditan? La sola
salono en la kongresejo, kien eblis eniri kaj trovi sidlokon post la komenco
estis Hodler, la plej granda el la kongresejaj salonoj. La kongreso estis
ankaŭ granda, la plej granda post Berlino en 1999, kun 2344 aliĝintoj.
Solenaĵoj kaj parto el la vesperaj programoj okazis en Siemens-Arena,
sporta halo kelkajn kilometrojn for de la ĉefa kongresejo. La solvo ne
tiom ofta nuntempe, povus kaŭzi seriozajn problemojn kun plenaj, aŭ mankantaj,
aŭtobusoj, sed almenaŭ mi ne spertis ion tian. Kiam aŭtobusoj pleniĝis
ili tuj ekveturis kaj komenciĝis la plenigado de la sekva. Tamen post
la finiĝo de la programo la aŭtobusoj ja estis plenaj, sed mi ne aŭdis
plendojn tiurilate. Nu, sporta halo estas tamen sporta halo, eĉ se ĝi
estas tranĉita en duonon per la scenejo.
Kroma manko, kiun eble ne tiom multaj kongresanoj atentis, estis la
nacia unuflankeco de la nacia vespero. Ĝi ja estis interesa kaj al mi
ĝi donis ian impreson pri la proksimeco inter la kulturoj finna kaj litova.
La influoj ja aperis en la direkto el litovoj al finnoj kaj pro tio ili
restas nekonataj por multaj nunaj litovoj. Tamen, en multnacieca urbo la
ideo prezenti nur 19a-jarcentajn popolajn kostumojn kaj dancojn iom mirigis.
Mi volonte estus vidinta programojn el pola, rusa, belorusa, tatara kaj
karaima kulturoj, por ne paroli pri la juda aŭ jida kulturoj (kaj ankaŭ
pli nuntempajn erojn). Krome, multaj opiniis la unuan parton de la vespero
tro longa; por etnologo la prezento de ĉiuj litovaj regionoj certe estis
interesa, sed por multaj du-tri regionoj estus jam sufiĉe.
Ankaŭ la urbo prezentis relative unulingvan oficialan aspekton. Mankis
tekstoj en la rusa kaj la pola, sed tamen praktike la urbo funkciis kiel
plurlingva komunumo. La litova estis ĝenerale uzata ĉie, sed la rusan
komprenis ankaŭ preskaŭ ĉiuj. Se turisto komencis interparolon en la
angla, kiun multaj konis almenaŭ elemente, kaj la lingvoscio ne sufiĉis,
estis simple ŝanĝi al la rusa, kiun ĉiuj parolis pli flue ol la anglan.
La programo de la kongreso estis varia kiel kutime kaj apenaŭ eblas
doni kontentigan trarigardon. Nun la inaŭguro okazis jam en la dua tago
de la kongreso, dimanĉo, kaj ne en lundo kien la estraro ŝovis ĝin en
2003 en Gotenburgo. La klerigaj programeroj, kiuj plenigis tiam la truon
en dimanĉo, aperis nun lunde. Kvar samtempaj prezentoj ne sufiĉe disdividis
la kongresanojn kaj la rezulto estis tro plenaj salonoj (kaj eble seniluziiĝoj
kiam loko simple ne sufiĉis por lastminutaj alvenintoj).
La kongreso markis 100-jariĝon de la universalaj kongresoj, kio videblis
en la tema programo kaj en la fina rezolucio. La rezolucio, direktita kutime
al ekstera publiko, havis ĉi-foje pli internan karakteron kaj pro tio
ĝi nomiĝas Vilna deklaro.
Jukka Pietiläinen
La Ondo de Esperanto. 2005, № 8–9.
Vilna deklaro
De la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 kunvenis la ĝis nun plej granda
internacia renkonto okazinta en la litova ĉefurbo Vilno: la 90-a Universala
Kongreso de Esperanto (UK) kun pli ol 2300 homoj el 62 landoj. Ĉiuj laborkunsidoj,
prelegoj kaj artaj aranĝoj disvolviĝis en la Internacia Lingvo Esperanto.
La Kongreso okazis cent jarojn post la Unua Universala Kongreso de Esperanto
en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), kiu markis la eniron de Esperanto en la epokon
de parola uzo. La Vilna Kongreso donis tial okazon pensi — sub la titolo
“Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado” — pri
la tuta sinsekvo de Universalaj Kongresoj.
Tra jardekoj, kiujn karakterizis sociaj ŝanĝoj, politikaj perturboj
kaj du teruraj militoj, la Kongresoj konservis sian plej elstaran trajton
— tiun de forumo por la renkonto de “homoj kun homoj” (kiel formulis
Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, en Bulonjo) kun firma volo superi
la barojn de nacieco kaj ideologio. Pluraj sesioj de la Vilna UK estis
dediĉitaj al la utilo, kiun la Kongresoj alportas al la partoprenantoj.
Multaj emfazis la klerigan valoron de UK — ne nur por vastigi sian scion
en diversaj fakoj, sed ankaŭ por konsciigi pri la efikoj de interkultura
komunikado je plej persona nivelo.
Zamenhof en sia parolado en 1905 celis krei senton de solidareco kaj
la konvinkon, ke helpe de Esperanto eblas plibonigi la kunvivadon de homoj
en la mondo. Sur tiu tradicio plue apogas sin la UK-oj, kiuj demonstras
la daŭran aktualecon de la klopodo faciligi la homaran kunvivadon per
la poioma laboro de individuoj kaj pruvas la gravecon de bona volo en la
interproksimigo de homoj.
La Vilna UK, kiu okazis en la naskiĝregiono de Esperanto, je vojkruciĝo
de kulturoj, denove montris, kiom sukcesa estas la unusemajna kunestado
de homoj unuigitaj per la lingvo Esperanto kaj komune praktikantaj komunikadon
sen antaŭjugoj kaj limigoj. La kongresanoj de Vilno firme fidas, ke la
centjara historio de Universalaj Kongresoj kiel sukcesa ekzemplo de interkultura
komunikado estos daŭrigata, kaj tial alvokas al homoj de simila bona volo
lerni Esperanton kaj sperti similan travivaĵon, kiun ĵus donis la Kongreso
de Vilno.
Ni en Vilno
Tuj post la nomumo de Vilno kiel la jubilea kongresurbo ni decidis subteni
la Kongreson, ĉar temas pri kongreso en la Balta regiono en kiu ni aktive
kunlaboras kun najbar-landaj esperantistoj kaj pri la unua kongreso en
la teritorio de eksUSSR.
La Ondo de Esperanto dum la tuta prepar-periodo ĉiumonate havis
rubrikon Litovia Kalejdoskopo; ni dissendis milon da informiloj
pri la Kongreso kaj helpis la organizantojn per klerigaj prelegoj.
Laŭ propono de Jorma Ahomäki kaj kun financa helpo de pluraj amikoj
ni okazigis la 28an de julio kunvenon de legantoj. En la plenŝtopita salono
Grabowski redakcianoj de La Ondo rakontis pri la historio, nuna
stato kaj planoj de la revuo kaj respondis al pluraj demandoj, i.a. pri
la “redakcia politiko”. En la sama tago Sezonoj kadre de la
Libroj
de la Jaro prezentis dek novajn librojn, kiuj aperis inter la UKoj
en Pekino kaj Vilno. Tri el tiuj libroj estis prezentitaj en la libroservo
kadre de la “aŭtoraj duonhoroj”: Valentin Melnikov rakontis pri sia
traduko de Eŭgeno Onegin, kaj Trevor Steele kaj Aleksander Korĵenkov
parolis pri Diverskolore kaj Historio de Esperanto.
En la Kleriga Lundo Halina Gorecka rakontis pri Kenigsbergo
kaj Kaliningrado en la kunveno Najbare al la Baltaj Landoj. Samtempe
la redaktoro de La Ondo estis parolanta en la kunveno Informado
pri la informa agado en la Kaliningrada regiono. Li raportis pri la regiona
agado ankaŭ en la kunveno pri Landa Agado (apud kelkaj landoj nur
unu senŝtata regiono, Kaliningrada, havis privilegion esti prezentita).
Sed plej multajn aplaŭdojn kaj aklamojn ricevis kaliningrada kantistino
Natalia Striĵnjova, kiu kun granda sukceso kantis en la Internacia Arta
Vespero la kanzonon de Grigorij Dolgin Feliĉa Mondo. Entute, dek
du kaliningradanoj aliĝis al la Vilna UK, kaj dek el ili reale partoprenis.
Unu el la ekskursoj post la Vilna UK celis la plej okcidentan Ruslandan
regionon, en kiu La Ondo estas eldonata.
14 okcidenteŭropaj esperantistoj (Belgio, Britio, Germanio, Francio kaj
Svedio) kaj kelkaj ruslandanoj konatiĝis kun la 750-jara Kaliningrado-Kenigsbergo,
vizitis la malnovan Katedralon kun la tombo de Kantio kaj kelkajn muzeojn.
Tuttagaj ekskursoj venigis la postkongresanojn al la banurbo Svetlogorsk
(Rauschen) kaj al la Kurŝa Terlango. Dum unu el la vesperoj en la Marista
Kulturpalaco okazis folklora vespero kun ensemblo
Rosiĉi kaj amika
kunestado kun lokaj esperantistoj.
La vetero estis serena, la vojaĝo senstumbla, kaj reveninte hejmen
pluraj partoprenintoj sendis dankleterojn al Kaliningrado. Esperantistoj
denove kunvenos en la urbo de Kantio 2–4 dec 2005 je la Zamenhofa Semajnfino.
HaGo
La Ondo de Esperanto. 2005, № 8–9.
La kvara Nitobe-Simpozio
En nekutime prestiĝa ĉirkaŭaĵo, en la litovia parlamentejo, okazis
la kvara Nitobe-Simpozio.
La simpozio, organizita tuj post la Universala Kongreso de Esperanto en
Vilno, kolektis sepdekon da mond-renomaj sciencistoj kaj politikistoj por
diskuti la lingvopolitikajn aspektojn de la disvastiĝo de la Eŭropa Unio.
La Nitobe-Simpozio estis aranĝita en la parlamentejo, ĉar unu el la
kunorganizantoj de la simpozio estis la litova parlamenta komitato pri
Eŭropaj aferoj. Tial la parlamento senpage disponigis salonon kaj aliajn
ejojn kaj provizis aliajn valorajn servojn. Krome la prezidanto de la parlamenta
komitato invitis por solena vespermanĝo la plej gravajn partoprenantojn
de la simpozio. La aliaj kunorganizantoj de la simpozio estis Centro de
Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo (CED), la Universitato
de Vilno kaj la Litovia Akademio de Sciencoj.
La Nitobe-Simpozioj estas unikaj, ĉar en ili neesperantistaj fakuloj
pri lingva politiko renkontiĝas kun pintaj reprezentantoj de la Esperanto-movado
en aranĝo organizata kunlabore kun nemovadaj institucioj.
La Nitobe-Simpozioj portas la nomon de Nitobe Inazô (1862–1933),
asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu vizitis en 1921 Universalan
Kongreson de Esperanto kaj raportis pri siaj pozitivaj spertoj. La unua
Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Postaj simpozioj okazis en Berlino
(1999) kaj Pekino (2004).
Inter la partoprenintoj de la 4a Nitobe-Simpozio estis parlamentanoj
el pluraj novaj landoj de la Eŭropa Unio, speciale invititaj de la litova
parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj.
Partoprenis la seminarion ankaŭ la konata sciencisto Robert Phillipson,
kies ampleksa verko Ĉu nur-angla Eŭropo pasintjare aperis en Esperanta
traduko.
— Estis diversmaniere tre vigla konferenco, kaj ĝi efektive kree
aliris plurajn el la centraj punktoj de la eŭropa lingva politiko, kvankam
evidente ekzistas malsamaj opinioj pri tio, kiuj estas la problemoj, eĉ
ne menciante la eventualajn solvojn. Ankaŭ ĉeestis sufiĉe da homoj kun
diversspecaj spertoj, tiel ke la diskutoj estis riĉigaj. Bedaŭrinde ne
estis sufiĉe da politikistoj, sed ne eblas atendi tion meze de la somero,
— komentas Robert Phillipson.
Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, la Nitobe-seminarioj estas
tre gravaj por la movado:
— Ili estas niaj “pensujoj” sed ankaŭ niaj “komunikujoj”,
ĉar tie reprezentantoj de la Esperanto-movado renkontiĝas kun reprezentantoj
de la “normala” politika, lingvista mondoj, kaj interŝanĝas pensojn
pri la ebla rolo de Esperanto en la mondo.
Aparte grava estas laŭ Renato Corsetti la fakto, ke la simpozioj okazas
lige kun la Universalaj Kongresoj de Esperanto, eĉ se ne kadre de la kongresoj
mem.
— Tio jam donis al pli ol unu neesperantista famulo la eblecon propraokule
vidi la esperantlingvan komunumon kaj ĉefe Esperanton mem funkcii en normala
maniero. Ĝis nun la simpozioj ĉefe utilis por informi la lingvistan kaj
socilingvistan mediojn. Ĉi-jare ni jam eniris ankaŭ en la politikistajn
rondojn.
La planita rezolucio de la Nitobe-Simpozio ne estis finredaktita en
Vilno, kaj ankoraŭ fine de aŭgusto daŭris la diskutoj inter la partoprenintoj
pri ĝia enhavo.
Kalle Kniivilä
La Ondo de Esperanto. 2005, № 8–9.
La fina teksto de la rezolucio aperos en Libera
Folio.
Al la kongresa indekso | Hejmo
|