La kondiĉoj por la sukceso ja estis klaraj: la urbestro Tadeusz Truskolaski
subtenis la organizadon de la kongreso kaj mem partoprenis kaj la inaŭguron
kaj fermon. La vicurbestro Aleksander Sosna estis prezidanto de la LKK.
Esperantaj flagetoj svingis en la urbo apud flagetoj polaj kaj regionaj.
La urbo komprenis, ke eventuale Esperanto estas ĝuste tio, kion Bjalistoko
povas oferti al la mondo, kaj ĝi ekuzis tiun eblecon. Bone aranĝita profesia
Zamenhof-centro, muzeo pri Zamenhof, estis malfermita ĵus antaŭ la kongreso,
kaj turismaj informiloj diversloke informis pri Esperanto-rilataj vidindaĵoj
pole, Esperante kaj angle. Kaj ne nur pri Esperantaj, sed ankaŭ pri aliaj
objektoj, kiuj rilatas al la plurkultura karaktero de la urbo.
|
|
|
en la palaco Branicki (Fotis Andrzej Sochacki) |
La nacia kultura programo estis aparte riĉa. Parte tio sekvis el kombino al la kongresa programo de pluraj programeroj de la Podlaĥia Oktavo de Kulturoj, kiu okazis samtempe en la urbo. La kutima unulinia lokindiko “aliloke”, do ekster la kongresejo, prenis dum pluraj kongresaj tagoj eĉ tri liniojn en la taga programo. Teatraĵoj Esperantaj okazis ankaŭ en urbaj teatroj, kio kaŭzis plendon en la komitata kunsido, sed aliflanke la praktiko estis ankaŭ defendinda, ĉar ĝi donis al Esperanta teatro verajn kondiĉojn por prezenti. Inter la plej brilaj koncertoj estis loka Chanajki Klezmer Band. Ankaŭ Esperanta kultura programo estis ne malpli riĉa, kaj parto el ĝi estis ankaŭ malferma por ekstera publiko.
Profesiiĝo de la kultura programo videblis en tio, ke la Internacia arta vespero enhavis nur antaŭe selektitajn programerojn, dum kongresaj artistoj, kiuj volis prezenti sian arton estis lokitaj al Arta kafejo ie en la urbo. Kaj la himnon en la fermo helpis kunkanti ne Internacia Koruso sed Bjalistoka Kanto-Studio, junulara grupo kiu prezentis ankaŭ aliajn kantojn en Esperanto.
Krom kulturaj ankaŭ la klerigaj programeroj kolektis vastan publikon. Ne nur kleriga lundo, sed ankaŭ Esperantologia Konferenco kaj IKU-prelegoj havis certe averaĝe pli da partoprenantoj ol ekzemple komitatkunsidoj (des pli se ne kalkuli komitatanojn). Eĉ la programeroj “Estraro respondas” kaj “Centra Oficejo respondas” estis ĉi-jare malpli popularaj kaj certe malpli kritikaj. Oficistoj kaj estraro ricevis ankaŭ laŭdojn kaj eĉ la kutimaj plendoj estis malpli akre formulitaj.
Kvankam jubilea pri Zamenhof (do, pasinteco) la kongreso rigardis ankaŭ antaŭen: ne nur rememoroj kaj historiaj rakontoj, sed provoj ligi Zamenhof-on kaj lian idearon al la nuntempo. Unu el la ĉeftemoj estis senmitigo de Zamenhof, kiun multaj prelegantoj klare faris. Al estonteco rigardis ankaŭ intervjuoj de eminentuloj pri Esperanto ĝis 2059, kiuj aperis en la Kongresa kuriero (legebla en la reto).
La salono Zamenhof estis simple tendo, eventuale la unuan fojon en la
historio de la Universalaj Kongresoj. Nu, la tendo ja servis akcepteble,
eventuale la etoso tie estis pli bona ol en sporta halo iam pli frue. Tamen
la sunaj tagoj devigis fari programŝanĝojn; ekzemple, filmoprezento estis
lokita de tago al vespero pro lumaj kondiĉoj.
|
|
|
|
La apuda biertendo bone regalis la kongresanojn per biero kaj manĝaĵoj, kvankam la manĝoservo estis informita nur sabate, ke multaj esperantistoj estas vegetaranoj. La kutimaj pladoj estis kolbaso kaj viandaĵo, kun frititaj terpomoj kaj kukumo, sed riceveblis ankaŭ salatoj kaj aliaj vegetaraĵoj. Biertendo estis ankaŭ ekster la formala kongresejo kaj tio ebligis al vizitantoj facile sekvi la kongreson.
Se la vetero estus pli pluva, eventuale aperus pli da problemoj pro la fakto, ke necesis daŭre iri eksteren por veni de unua parto de la konstruaĵo de la teknika altlernejo al alia. Kaj pro tio eble kelkaj programeroj perdis partoprenantojn. Komento aŭdita en biertendo difinis, ke la libroservo estas en la fino de la mondo (eble 300-paŝa distanco). Ekstere eble la distanco senteblis pli longa.
Ankaŭ alia nekutima solvo estis salono Hodler, kie kunsidis la komitato de UEA. Ne eblis ronda tablo, sed komitatanoj sidis en ordinara legosalono, kaj la publiko miksiĝis inter komitatanoj. La malpli facila foriro tamen eble iom pli disciplinigis komitatanojn, kiuj ne povis vagi tien kaj reen.
La urbo ricevis bonan reeĥon al sia atento pri Esperanto. Alia demando estas: ĉu la atento daŭras. La fondo de Zamenhof-centro, ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pli plurkultureco, kvankam la nuna ekspozicio temas nur pri Esperanto, estas unu el pozitivaj signoj. Espereble okazus kulturaj festivaloj pri Esperanto, aŭ indus inkluzivigi Esperantan parton al ĝeneralaj kulturaj eventoj de la urbo. Eble ili jam okazis, sed necesus pli reklami ilin kaj la urbon por ke esperantistoj daŭre vizitu ĝin. Bona ekzemplo pri la kontribuo de Esperanto al loka kulturo estis koncerto de JoMo en urba parko. JoMo ja scipovas la polan, kaj grandparte la komunikado kun la publiko, pli ol duone loka, okazis en la pola.
La ideo ligi Esperanton al plurkultureco estas laŭdinda, sed aliflanke ĝi ne restis sen sekvoj: lokaj naciistoj atakis eĉ esperantistojn (ŝtono estis ĵetita al amasloĝejo, pneŭmatikoj de esperantistaj aŭtoj malplenigitaj), kaj en la lasta vespero iu farbis la monumenton de Zamenhof per bruna koloro. Fajrobrigado tuj alvenis, kaj post kelkaj horoj nenio plu rimarkeblis.
Tamen necesas diri, ke ĝenerale la etoso en la urbo estis amika kaj akceptema kaj ordinara kongresano apenaŭ vidis ion kontraŭesperantan. Mi neniam timis piediri al hotelo eĉ malfrue vespere kun kongresa insigno ĉebruste, kaj foje tio eĉ kaŭzis pozitivajn reagojn, pli ol iam antaŭe aliloke. Eventuale la agoj kontraŭ Esperanto, pri kiuj raportis ankaŭ loka gazeto, portis eĉ kroman renomon al Esperanto: ĝi ne estas iu sendanĝera hobio, pri kiu neniu atentas, sed io serioza, kion iuj ekstremistoj eĉ kontraŭas, kaj sekve, io atentinda kaj eĉ lerninda.
Jukka Pietiläinen
La Ondo de Esperanto, 2009, №8–9.