96a UK96a Universala Kongreso de Esperanto

Kopenhago, 23–30 jul 2011

Artikolo de Jukka Pietiläinen el La Ondo de Esperanto
Rezolucio de la 96a Universala Kongreso de Esperanto
La Kongresaj Kurieroj

Pluva, sed malskandala kongreso

La 96-a Universala Kongreso en Kopenhago estis eble la plej malskandala, kaj eble la plej pluva, dum la pasinta jardeko. Nu, la manko de skandaloj temis nur pri la movada flanko. Ne estis kvereloj, kritikoj, maldungoj, demisioj aŭ grandaj internaj skandaloj. La kongreso okazis tuj post la ekstremdekstraj bombo kaj atako en Norvegio kaj la malfermo honoris viktimojn de la atako. Plej kortuŝe estis la reago al la norvega landa saluto ”La amo venkos malamon. Amu!” kiun la kongresanoj honoris ekstarante.

Pri la senproblemeco de la kongreso atestis ankaŭ la ĉeesto de ĉiuj laborantoj de CO jam komence de la programero “Centra Oficejo respondas”. Kutime iu, plej ofte la Kongresa Sekretario, forestis por solvi iun problemon. Eĉ sendrata interreto funkciis en la kongresejo, ĉu la unuan fojon? Ankaŭ la demandoj al la Centra Oficejo, kaj same al la Estraro estis apenaŭ kritikemaj. Nu, la demandoj por la estraro ne estis aparte altkvalitaj (temis i.a. pri elekto de kongresloko, plendoj pri pasintjaraj decidoj, manko de kunveno de iu faka asocio), sed la respondoj ankaŭ ne tre imponis.

Pluvis preskaŭ ĉiutage, nur la ekskursa tago, feliĉe, estis senpluva. Pluvo ne aparte malhelpis tiujn, kiuj restis en la kongresa hotelo (ĵus pretiĝinta) kun koridoro al la kongresejo, sed ja tiujn, kiuj elektis malpli kostan loĝadon. Metrostacio estis de kelkcentmetroj de la kongresejo, kiu ankaŭ situis meze de nenio, en ia arbustaro aŭ erikejo. Krome inter la du turoj de la hotelo, la plej mallonga vojo de la metrostacio al la ĉefa enirejo de la kongresejo (jes, necesis ĉirkaŭ iris duonon de la kongresejo por trovi malfermitan pordon), formiĝis ia ventokoridoro, kaj temis pri sufiĉe forta vento. La kongresejo cetere estis en ordo, kvankam la elekto de restoracio estis malgranda, aparte por vegetaranoj, kaj kiel kutime malfacile troveblis salono Hodler, kie kunvenis la komitato.

La kongresa urbo estas inter la plej multekostaj urboj en la mondo, sed ĉio ja estas relativa: troviĝas diverskostaj hoteloj kaj aliaj loĝeblecoj, kaj ankaŭ manĝoj. Kaj malgraŭ la monopol-instiga situo, la prezoj en la kongresejo ne estis pli altaj ol en la urbo ĝenerale.

Fotis Jukka Pietilainen

La kongreso videblis ankaŭ en la urbo. En la ĉefa piedira strato estis pendigita slogantukoj pri la kongreso, Esperante. Tamen ili restis nur dum la unua duono de la kongresa semajno. Unu el tiuj slogantukoj estis vendita en aŭkcio per malgranda sumo: ĝi ja ne facile uzeblus, kiel tablotuko ĝi estas tro granda kaj kutimaj hejmoj ne havas lokon por pendigi tiaĵojn. En la aŭkcio, cetere, nur la Zamenhofa poŝtkarto (1100 kronoj) superis la kongresan numeron unu de la venonta UK (999 kronoj), kaj ili du ĉiujn librojn kaj jarkolektojn de gazetoj.

Iel la kongreso estis interna por esperantistoj, ekzemple la kongresa rezolucio estas direktita nur al esperantistoj, sen aludoj al mondaj problemoj aŭ alvokoj al registaroj, kaj laŭ Brian Moon, kiu kutime tradukis ĝin en la anglan, ne indas traduki rezolucion al ajna alia lingvo. Strategio klare mankas kaj tion ne eblas forigi per filozofiaj vortoj, aŭ per nekompreno pri la rolo de komitato kaj de estraro en la gvidado de la asocio. Ne klaras, ĉu la komitato fakte akceptis reformon de la elektosistemo, aŭ ĉu la decido estos konfirmita en Hanojo venontjare. Tio tamen ne gravas, ĉar venontjare ne okazos elektoj. Interese estis vidi Osmo Buller kaj Renato Corsetti en la sama flanko esprimante dubojn pri la utilo de la reformo. Plej aktive la komitato tamen diskutis pri la portempa forigo de branĉo Kanto el Belartaj Konkursoj, sed laŭ la komitata tradicio (voĉdoni ĉiam ’por’), ĝi estis akceptita.

La ĉefa skandalo de la kongreso temis pri la uzo de la angla, aŭ de naciaj lingvoj. En la malfermo la dana direktoro de la Kopenhaga oficejo de la Loĝantara Fonduso de UN, s-ino Pernille Fenger, tamen parolis la danan, sed mankis la klarigo, ke la traduko venos post la tuta dekminuta parolado. Enuinte pro la nekomprenata nacilingvaĵo unu kongresano venis diri al ŝi, ke ‘ni ne komprenas’ aŭ ion similan (ne aŭdeblis al la publiko). La reago de la parolanto estis tuja -- angle: mi povus paroli angle, sed mi estis petita paroli dane, la traduko venos poste. Nu, certe pli da kongresanoj komprenus angle ol dane, sed granda parto certe ne komprenus, kaj ne ĝuus la anglan version. En la urbodomo la vicurbestrino pri kulturo parolis la anglan, kio kaŭzis laŭtan proteston, kiu feliĉe estis silentigita per ”ni estas gastoj ĉi tie”. Interese, ke iuj teleroj de la urbodomaj patkukoj portis signon “senalkohola”, ĉu do, la aliaj estis kunalkoholaj? Nu, ĉiukaze estis havebla ankaŭ vino. Ankaŭ dum la ekskursa tago unu loka ĉiĉerono estis mendita paroli la anglan.

Krome en nacia vespero la reĝisoro de la gronlanda kantoensembleo enkondukis la kantojn en la angla, kaj la postulema publiko reagis kaj per vorto ”mikrofono” kaj per krio ”ni ne komprenas”, sed feliĉe la lasta estis silentigita, dum la reĝisoro prenis kelkajn paŝojn al la mikrofono. La nacia vespero okazis en amuzparko Tivoli, kien la kongresanoj ricevis senpagajn biletojn. Feliĉe la loko estis koncertejo endoma kaj ne subĉiela. Jes, pluvis ankaŭ dum tiu vespero.

Lingvopolitiko kaj praktiko de UEA videblis ankaŭ en komitataj diskutoj. La reformo de la retejo de UEA estas bezonata i.a. pro tio, ke ne eblas tra retejo aĉeti lernolibron de Esperanto sen scipovi Esperanton, kiel reprezentanto de TEJO kritikis. Nu, ankaŭ parton de la problemo solvus la uzo de la angla.

Dum la ekskursa tago tiuj kongresanoj, kiuj ne ekskursis laŭ la kongresaj ofertoj svarmis al Christiania, la alternativula urbeto, kie malferme vendiĝis certaj specoj da narkotikaĵoj, sed kie biero ne estis servata en vegetarana restoracio (sed ja en la apuda vendejo). Alternativa vivmaniero klare interesis alternativulojn-esperantistojn.

Jukka Pietiläinen

La Ondo de Esperanto, 2011, №8–9. 


La kongresa rezolucio

Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj al Kopenhago el 66 landoj por komune dialogi pri la iniciato kiun UN lanĉis per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo,

efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de interkomprenemo kaj efika komunikado,
ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj,
agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson malfermi ŝancojn por ĝia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti la diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo -- sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp -- cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo,
konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis inter si laŭ variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties junulara branĉo en apartaj historiaj turnopunktoj,

rekomendas
ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj movado kaj komunumo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por kontakto, alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliaĝuloj, ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en Esperantujo iĝu pli konsciaj pri la potencialo kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperantisma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo,

alvokas
al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe kaj geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn, per kunordigita decidado, al konkretaj paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician movadon adaptiĝi al la nuna epoko.

Kopenhago, 30 julio 2011


Universalaj Kongresoj | Hejmo