La jubilea kongreso100a Universala Kongreso de EsperantoLillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015
La 100a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lillo, kaj kiel jubilea ĝi kaptis multajn kongresanojn, eĉ rekordkvante dum la unuaj 15 jaroj de la 21a jarcento. Tamen la fina nombro de kongresanoj, iomete sub 2700, restas for de la antaŭa franca UK en Montpeliero (3133) en 1998, kio certe atestas pri la malkreskanta kvanto da personoj, kiuj partoprenas en UK, se ne pri io alia. Landaj salutantoj en la inaŭguro venis el 68 landoj. La kongresejo Lille Grand Palais estas unu el tiuj novaj kongresejoj, kiuj de ekstere aspektas kiel betonaj bunkroj, sen fenestroj, ne io aparte alloga. Ankaŭ la Esperantaj flagoj, kiuj dum la komenca tago flirtis en pluvo kaj vento, estis hisitaj nur al duona stango, kaj mi ne estis la sola en kies kulturo tio signifas, ke iu mortis. La duonhisitaj flagoj (Foto: Peeter Aitai) La centra halo en la dua etaĝo (aŭ la tria, laŭ la kongresa mapo) de la kongresejo estis bona por renkonti amikojn, etosumi, danci ktp. La kongresa kafejo estis en la sama halo kaj eblis aĉeti ankaŭ ion por manĝi, tamen dum la unua tago multaj aferoj elĉerpiĝis, interalie, porokaza kongresa biero, kiu tamen rehaveblis en postaj tagoj. La pli malgrandaj kongresaj salonoj estis kaŝitaj foje en strangaj lokoj: unue necesis iri al pli supra etaĝo kaj poste necesis malsupri. Krome la rulŝtuparo iris nur al la dua etaĝo kaj poste necesis mem grimpi la stuparojn, nu troviĝis ankaŭ liftoj. Mi ne kontrolis, kiom bone la liftoj sufiĉas por klare maljunulara kongresanaro. Tamen iel ŝajnis al mi, ke eble ĉi-foja kongresanaro estis iom pli juna ol dum la pasintaj malgrandaj UKoj. Kvanto de kongresanoj ja rilatas ankaŭ al financa parto. La aŭkcio, tradicie gvidita de Humphrey Tonkin, portis al UEA unu el la plej bonaj rezultoj, nome pli ol 4000 eŭroj. Krome malaperis, forvendiĝis libroj el la libroservo jam dum unuaj tagoj. Feliĉe pro la proksimeco eblis nova livero el Roterdamo dum la ekskursa tago. La inaŭgura parolado de Mark Fettes atendite referencis multe al Zamenhofa parolado en la unua Esperanto-Kongreso en 1905. La kongreso certe estis jubilea, kaj tio videblis, sed ne tro multe. La surprizo de la inaŭguro tamen estis kiam la prezidanto de la Akademio Christer Kiselman sukcesis silentigi la aŭskultantaron, kiam li admonis esperantistojn pro maltoleremo, nome en neniu nacia lingvo oni venus al ideo nomi iun lingvan fenomenon en nepropra lando “malsano”, kiel okazis en libro aperinta antaŭ 61 jaroj Du malsanoj en Esperanto, kaj, laŭ Kiselman, la sama tendenco kontraŭbatali malŝatatajn lingvajn fenomenojn daŭras ankaŭ nuntempe en Esperanto. Fakte en la esperantologia konferenco Vera Barandowská-Frank emfazis, ke estas nenio malbona en dialektoj, ili nur riĉigas la lingvon. Ankaŭ aliaj kongresaj salonoj foje estis tro malgrandaj, sed foje ankaŭ aranĝeblis novaj prezentoj de tiuj teatraĵoj kiuj estis tro popularaj. Eble nomi nur unu, kiun mi mem sukcesis vidi, la itala profesia grupo faris teatraĵon pri la sorto de enmigrintoj en Italio kaj uzis Esperanton kiel lingvon de tiuj enmigrintoj por ne ligi la temon aparte al iu grupo de enmigrintoj. Pluraj kongreseroj estis tiel popularaj, ke malsufiĉis sidlokoj en kelkaj kunvenejoj Unu el kutimaj brilaj kongreseroj, la nacia vespero, bonege sukcesis ankaŭ en Lillo. Komence estis kanzona ekskurso tra Francio, poste sekvis kantoj de Jacques Brel, kiu tamen estis belgo sed kun franceca kulturo. Brile. La ekrano, kiu ofte restas senutiligata dum io prezentiĝas sur la scenejo, estis bone utiligata: eblis vidi laŭtemajn bildojn, aperis kantotekstoj por kunkanti. La nordo de Francio estis ankaŭ mineja regiono, kiun spegulis kelkaj el kantoj, tre kortuŝe, kaj kiel decas por mondcivitanoj kiel ni, la programero estis dediĉita omaĝe al mortintoj de mineja akcidento kiu okazis en Soma, Turkio en 2014. Tamen granda parto el la kongresanoj devis sekvi la solenaĵojn en apudaj salonoj helpe de ekrano. Verŝajne la unuaj aliĝintoj ricevis biletojn en la ĉefa salono, dum malfrue aliĝintaj devis kontenti pri la televida ekrano. Mi mem apartenis al la feliĉuloj, sed konatoj, kiuj ne estis same feliĉaj, rakontis, ke estis kvazaŭ rigardi la aferon per televido: bone videblis, sed etoso mankis. Inter la solenaĵoj ĉi-foje estis ankaŭ la ekskursa tago. Iom multekosta ceremonia vojaĝo al Bulonjo-ĉe-Maro pintis en la urba teatro kie okazis la kongreso en 1905, per promenado kun flagoj kaj standardoj al la stacidoma placo, kie estis inaŭgurita monumento memore al Zamenhof kaj la unua kongreso, kaj plu al urbodomo de Bulonjo, en kies tegmento la unuan fojon aperis alia flago ol tiu de la urbo aŭ de Francio. La Esperanta standardo flirtas sur la urbodomo de Bulonjo-ĉe-Maro Ankaŭ la urbo Lillo invitis parton el la kongresanoj al sia urbodomo kaj malfacilas diri, kiu el la akceptoj estis malpli bunta, nur limigita kvanto da vino kaj tre etaj manĝaĵetoj. Nu, nuntempe urbaj akceptoj ja kutimas esti limigitaj, sed ne ĉiam tiugrade. La kunsido de legantoj de la revuo Esperanto estis en unu el malfacile troveblaj salonoj, kaj ĝi allogis malpli da publiko ol kutime. Iom bedaŭrinde, la redaktoro mem uzis la tempon por rakonti pri siaj malfacilaĵoj en la redakta laboro, kaj mankis tempo por komentoj kaj demandoj de la legantoj. Malkontento estis unu el senteblaj ecoj de tiu kunsido. Inter la oficialaj decidoj faritaj en la kongreso estis du aparte gravaj: unue temis pri elekto de nova ĝenerala direktoro de UEA. Osmon Buller anstataŭos post duona jaro Veronika Poór el Hungario, kiel 32 jara ŝi estas nur iom pli juna ol Osmo mem, kiam li komencis labori en la CO, nu tamen ne komence kiel ĝenerala direktoro. La alia, eble pli grava, kvankam ne same rapide videbla decido, estis jura sendependiĝo de TEJO, kiun la komitato akceptis, tamen restas ankoraŭ praktikaĵoj antaŭ ol la decido vere validos. Osmo Buller la lastan fojon ĉeestis en UK kiel oficisto de UEA. Li pensiiĝos en la unua kvarono de la venonta jaro. Ankaŭ Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatoro de Esperanto, partoprenis la lastan fojon en la kongreso, almenaŭ kiel la parenco de Ludoviko Zamenhof. Lin estontece anstataŭos liaj du filinoj, unu el kiuj, Margareta, salutis persone la kongreson. Do, emociaj momentoj ne nur rilate la jubileon de UKoj. La plej kortuŝa tamen estis la lasta oficista kongreso de Osmo Buller. Lia voĉo kolapsis jam en la kunsido “La Centra Oficejo respondas”, kaj en la fermo li apenaŭ kapablis diri ion alian ol ”Vivu UEA!”. Jukka Pietiläinen La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9. La kongresa rezolucio
Rezolucio de la 100a Universala Kongreso de Esperanto
Lillo, Francio, la 1an de aŭgusto 2015La 2 695 partoprenantoj en la 100a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte el 82 landoj, de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio, diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno, volante kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko, konstatas, ke interkultura dialogo estas same urĝe necesa hodiaŭ, kiel ĝi estis antaŭ 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro; asertas, ke por vere interkomprenigi la homojn, tiu dialogo devas esti afero ne nur de la cerbo sed ankaŭ de la koro, kunplektanta klerigon kaj kundiskutadon, arton kaj amikecon; atentigas, ke ĝuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda Esperanto-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontiĝoj ĉiujare; instigas ĉiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro, kaj al la reala funkciado de Esperanto kiel lingvo inkluziva kaj egaleca, kies uzado povas plifaciligi kaj pliprofundigi tian dialogon; ree dediĉas sin al la kultivado kaj disvastigado de la valoroj de reciproka respekto, paco kaj justeco inter ĉiuj homoj, konforme al la celoj de Unesko kaj kunlige kun la aktualaj streboj de Unuiĝintaj Nacioj por konstrui daŭripovan mondan socion. La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9. |