Duafoje en Seulo

102a Universala Kongreso de Esperanto

Seulo, la 22–29an de julio 2017

UK-102

Universala Kongreso de Esperanto okazis la duan fojon en Koreio, same en Seulo, sed por mi Koreio estis tute nova sperto. Mi iom naive pensis, ke Koreio estas io simila al Japanio (aŭ Ĉinio, kvankam mi scias ke Japanio kaj Ĉinio tre malsimilas), sed montriĝis ke ĝi estas io tute alia, malpli tradicia, eble pli malfermita al la okcidento kaj al la mondo ĝenerale. Koreio estas tre modernigita socio, bone funkcianta.

La kongresejo en Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj (universitato, kie eblas lerni diversajn lingvojn kaj kulturojn) estis bone funkcianta, sed iom formaleca konstruaĵo de la universitato. La kongresejo okupis la teretaĝon kaj la trian etaĝon facile atingeblan per lifto aŭ piede, survoje frekventis koreaj studentoj. En apuda kafejo la kafo kostis pli ol tuta manĝo (kelkaj pladoj) en universitata manĝejo. Se preni ambaŭ kaj kompari la kunan prezon kun nordeŭropaj prezoj, la oferto estis akceptebla. Tamen multaj rezignis pri kafo en tiu kafejo. La manĝejo ĝenerale estis interesa sperto, unue necesis aĉeti manĝokuponon el aŭtomato, ja per eksterlanda kreditkarto sed nur per korea skribo, kaj poste preni manĝon ĉe kelneroj. Eblis uzi kaj bastonetojn sed ankaŭ forkon kaj kuleron.

El la estraranoj de UEA partoprenis nur kvar, kaj iliaj fotoj origine aperis en la kongresa libro, sed pro kutimo aŭ vanteco de estraranoj estis presita korekto-paĝo, kie aperis fotoj de ĉiuj estraranoj. Kiom tio kostis por UEA?

La plej ekzotika turisma celo eventuale estas la fermita landlimo inter la du Koreioj. La limo estis malfermita kaj limpasejoj funkciis dum pluraj jaroj, sed nun ĉio estas nur spektata de turistoj kiel restaĵoj de iu antikva civilizacio. Interese ke sud-koreoj konfiskis ĉion presitan, kio devenis el Nordo, eĉ bildlibrojn pri naturo, kiel malamikan propagandon. La konfiskaĵoj estis montritaj en vitrinoj de la limpasejo. Eblis ankaŭ spekti al la norda parto, sed videblis nur arbaroj kaj kampoj.

UK-102

La libroservo havis malpli grandan ĉambron, tamen pli centran ol kutime kaj tial (ĉu vere?) ne necesis lasi sakojn al deponejo. Ankaŭ aŭtoraj duonhoroj okazis ne en la libroservo mem sed en apuda salono. Dum la ferma tago, kiam la libroservo kutime funkcias du horojn post la fermo, nun ĝi funkciis du horojn, sed dum la fermo. Tamen, laŭdire, estis klientoj ankaŭ tiutempe.

UK-102

En la kultura programo pintis la nacia vespero, kiu ne estis enua prezento de unu grupo, sed vera kolekto el la korea kulturo de tradiciaj kantoj, el taekvondo kaj rokeca muziko. La bankedo estis vere luksa, sed trovi la lokon estis iom malfacile, ĉar eblis atingi konstruaĵon el diversaj flankoj, kaj la plej rekta vojo el bushaltejo aŭ piedira vojo ne estis la plej simpla. Plej fidinde estis sekvi la ĝeneralan direktoron. Pri urba akcepto eblas diri nur tion, ke malmultis la invitoj, kaj nenia onidiro pri la enhavo cirkulis poste.

Inter interesaj novaj aferoj estis ankaŭ la prezento de la aplikaĵo “Amikumu”, kaj ĝia investa plano, kiu estas unu el malmultaj verkitaj ankaŭ en Esperanto. ”Amikumu” estas aplikaĵo, per kiu eblas vidi la plej proksimajn aliajn aliĝintojn. Tio certe donas novajn eblecojn por individua turismo per Esperanto, kaj ankaŭ por montri al dubantoj, ke troviĝas ankaŭ aliaj parolantoj de Esperanto proksime. En Internacia Kongresa Universitato aperis ankaŭ tre aktuala prelego pri solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝintoj en Eŭropa Unio. Interesus krome scii, kial IKU-libro ĉi-jare aperis en formo de luksa bindita libro, do sekve plikosta ol kutime, kaj eventuale malprofita por UEA.

La fermo estis sufiĉe kutima, krom ke la elektro paneis por deko da minutoj dum ĝi. Feliĉe, troviĝis tegmentaj fenestroj, kaj ne regis plena mallumo, sed eblis daŭrigi la programon preskaŭ sen interrompo. Poste venis la infanoj el infana kongreseto, entute 46, iu eĉ diris ke temas pri rekorda nombro, eble rekorda almenaŭ por Azio. Mi pli frue kredis denaskajn esperantistojn esti nur plejparte eŭropa fenomeno, sed ili ja abundas ankaŭ en orienta Azio de kie granda plimulto el tiuj infanoj ĉi-jare venis.

Movade la aferoj aspektis almenaŭ supraĵe en bona ordo, ĉar praktike mankis kritikaj demandoj ĉe kunsidoj, kie Centra Oficejo kaj Estraro respondas. Tamen en la Komitato de UEA la ĉefa diskuto temis pri la buĝeto kaj pri la granda malprofito, kiun la asocio havas pasint-jare kaj ĉi-jare, kaj laŭ prognozoj ankaŭ venont-jare. La buĝeto restis neakceptita kaj estos traktota per reta voĉdonado pli poste. Tute mankis tempo por diskuti pri strategio kaj io tia, dum eĉ praktikaĵoj estis en malordo. La nova alternativa prezento de la buĝeto igis libroservon subite aspekti malprofita kaj la revuon Esperanto, eĉ kun la nuna membronombro, tre profita. Tamen temas pri tio, kiel estas dividita la mono ricevita el kotizoj. Laŭ mia kompreno libroservo devus esti proksima al ekvilibro, sed la revuo Esperanto signife malprofita. La ĉi-jara buĝeto estis farita ekvilibra per aldono de la giganta sumo 90 000 eŭroj el subvencioj, tamen malklaris, kaj neniu povis respondi, por kia sumo subvencipetoj estis entute faritaj, kaj por kiu celo estis petitaj la ricevitaj kelkdekmiloj da eŭroj.

UK-102

Ankaŭ la Komitato fariĝis senkvoruma en la fina kunsido, ĉar pluraj komitatanoj foriris al la parlamentejo kie okazis pont-kunsido pri unuiĝo de Koreio. La revo de verŝajne ĉiuj koreoj, kio nun aspektas ne pli proksima ol pli frue. Jam la organizo de tia kunsido estis grava, krom ke partoprenis ankaŭ gravuloj de parlamento mem, interalie, la vicprezidanto de la Parlamento kaj du estroj de politikaj partioj. Krome aperis teksto-kolekto pri la temo senpage havebla en la kongresejo.

Fine de la kongreso estis anoncitaj eĉ du estontaj kongresurboj, nome en 2019 Lahti, Finnlando, kaj en 2020 Montrealo, Kanado. Ambaŭ estis kandidatoj jam ĉe pli fruaj konkursoj. Laŭ onidiroj, cirkulantaj en la kongresejo, UEA ankaŭ planas kongresi en Afriko, sed ne pli frue ol en 2024. El mia junaĝo mi memoras planon kongresi en Afriko jam en 1990.

Kaj fine, en Koreio eblis por la Esperanta teamo gajni la futbalmatĉon, kiu ĉi-jare okazis kontraŭ loka kvartala teamo, kiun la Esperanta teamo venkis je 1:0. Venontjare en Portugalio venko eble estas malpli facila.

Jukka Pietiläinen

Fotoj: Anna Striganova

La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.


Universalaj Kongresoj | Hejmo