UK-104104a Universala Kongreso de Esperanto

Lahtio, la 20-27an de julio 2019

 

Russ Williams: La kvara UK en Finnlando
Paweł Fischer-Kotowski: La komitato de UEA en Lahtio
La kongresa rezolucio

 


La kvara UK en Finnlando

Jen personaj impresoj kaj spertoj dum la 104a UK. La kongresa urbo Lahtio estas multe pli malgranda ol aliaj lastatempaj kongresaj urboj (Lisbono 2018, Seulo 2017), do la etoso estis pli trankvila kaj natura. Finnlando estas ĝenerale tre arboplena lando, kaj Lahtio estas aparte verda pura urbo kun belaj parkoj kaj lagoj kaj bela milda vetero; ĝi eĉ estos Eŭropa Verda Ĉefurbo en 2021. Do la kongresa temo “Vivanta naturo, floranta kulturo” taŭgis por Lahtio, kaj la temo diverse eĥiĝis ofte dum la semajno en multaj paroloj, rilate naturon kaj ekologion, kaj rilate indiĝenajn kaj minoritatajn lingvojn, kaj ankaŭ pri la grava interdependa rilato inter naturo kaj homa socio.

Foto de Anna Striganova

La kongresejo estis nekutima kaj iom stranga: sporta areno de urba hoketeamo (la Pelikanoj). Tial multaj el la programĉambroj havis strangan formon aŭ tro malmultan spacon, kaj oni devis trairi longajn koridorojn ĉirkaŭ la hokeejo por atingi programĉambrojn, do pluraj programeroj situis ankaŭ en proksima junulara konstruaĵo, kiu havis kelkajn pli kutimajn taŭgajn ĉambrojn por prelegoj. (Sed multaj bone lokitaj signoj helpe indikis la vojojn kaj eĉ distancojn al ĉambroj!) Estis malavantaĝe, ke ne eblis loĝi tuj proksime al la kongresejo, kaj la ĉefaj hoteloj situis ĉirkaŭ dek minutojn for. Mi kaj mia edzino Anna loĝis multe pli fore, sed bonŝance ni akiris biciklojn, kio ne nur ŝparis al ni tempon dum la semajno, sed ankaŭ donis multan plezuron dum ni biciklis tra la preskaŭ senaŭta urbeto. Vespera biciklado tra Lahtio vere agrablis, kaj kelkfoje ni rimarkis leporojn en parko, dum ni revenis hejmen.

Pri la kongresejo estis plaĉe kaj laŭdinde, ke multaj laborantoj (pordogardistoj, manĝovendistoj k. a.) anticipe lernetis iom da Esperanto kaj tra la semajno afable diris “Saluton!”, “Ĝis!”, “Dankon!” ktp al kongresanoj. (Por pli ampleksaj konversacioj, oni tamen ŝanĝis al la angla aŭ eventuale la finna, nesurprize!)

Pri la junulara konstruaĵo, laŭdindas organizitaj vesperaj programoj tie, inkluzive unu kun diversaj finnaj manĝaĵoj kaj drinkaĵoj, kaj unu kun tabulludoj. Junuloj ankaŭ bone organizis multajn aliajn programerojn (naĝadon, saŭnon ktp.)

Kvankam oficiale la kongreso komenciĝis sabate, jam vendrede multaj homoj alvenis; bonaŭgure okazis bona vigla gaja koncerto de la triopo Asorti en la proksima drinkejo Hygge (kiu montris Esperantan flagon ekstere). Tio estis tre agrabla kvazaŭ interkona vespero.

La sabata Movada Foiro estas bona kaj relative nova tradicio dum UK. Ĝi estis ne tiel ĝene densa kiel en Lisbono, bonŝance! Tamen la Foiro estis dividita en du partojn: en la enira halo estis ja iom tro dense, kaj krome oni facile ne konstatus, ke tio estas nur duono de la foiro, kaj necesas iri supren laŭ ŝtuparo al longa koridoro por trovi la duan duonon en longa vico.

Dum UK mi pli interesiĝas pri kulturaj programeroj ol pri movadaj politikaj aferoj, do mi ne spektis komitatajn kunvenojn kaj ne povas multe raporti pri tio; interesatoj pri tio eventuale legu aliloke en La Ondo. Oni rimarkis, ke nun la estraro de UEA estas tute vira, dum la estraro de TEJO havas multajn virinojn. Mi aŭdis parton de la programero “CO respondas”, kiu ŝajnis fojfoje streĉa, kaj finiĝis iom surreale kun pridemandado kiel la necesejoj estas purigataj nun en la centra oficejo post maldungo de purigistino. Kaj tio estas la fino de mia Latino, se temas pri movada politiko dum UK.

La kongresa inaŭguro procedis kutime, kun iom tro da solena blablaado laŭ la gustoj de multaj, sed, nu, jen tradicio. D-ro Margareta Zaleski-Zamenhof transprenis la tradicion de sia patro saluti kiel reprezentanto de la familio Zamenhof. Kiel ĉiam estis longa (ne ĉiam laŭalfabeta) vico da landaj salutoj; miasente, oni ĉi-foje ĝenerale sukcesis malkuraĝigi tro longajn landajn salutojn, kaj mi ĝuas la tradicion, eĉ se ĝi fojfoje iĝas ripeteca; tamen mi aŭdis plendojn pri tiu tradicio de iuj kongresanoj. Simile, mi ĉiam aŭdas plendojn pri la trolonga solena fermo (ekzemple longa listo de longdaŭraj membroj de UEA – oni almenaŭ diru pli koncize “40 jaroj, sinjoro A, sinjorino B, sinjoro C” anstataŭ malkoncize solene “40 jaroj, sinjoro A; 40 jaroj, sinjorino B; 40 jaroj, sinjoro C…”). Evidente longaj solenaj paroloj, salutoj de vico de reprezentantoj de ĉiu lando, ktp plaĉas al iuj kaj ne al aliaj, kaj ne eblas plaĉi al ĉiuj. Mi aŭdis, ke UEA celas enketi kongresintojn pli profunde ĉi-jare por provi pliagordigi venontajn kongresojn al la gustoj de la plejmulto. Ĉiuokaze unu ferma solenaĵo klare plaĉis al multaj homoj, kiam ni spektis filmitan saluton de Amanda Lind, sveda ministro pri kulturo, kiu ĉarme parolis mallonge en bona Esperanto.

Mi ĉiam provas lerni pri la kongresa lando kaj mi ŝatas, kiam la kongreso helpas tion. Ĉi-jare, ĉiu aliĝinto ricevis belan ekzempleron de la finna epopeo Kalevala. Tio certe bonas. Mi legis ĝin antaŭ la kongreso kaj deziris ke estu ia prezento (eventuale libroklubeca diskutrondo) pri ĝi. Tio ne nur interesus ĝiajn legintojn sed supozeble instigus legontojn, kiuj ricevis la libron en la kongresa sako. Do mi bedaŭris, ke ne estis programeroj pri Kalevala aŭ pri alia finna literaturo, krom unu prezento pri tradukado de la klasika finna romano Sep fratoj en la bengalan per la Esperanta traduko. (Pro horara konflikto mi bedaŭrinde ne partoprenis ĝin, do mi ne scias ĉu ĝi estis ĉefe pri la tradukprojekto kaj eldonado ktp, aŭ pri literatura diskuto pri la romano mem.) Mi ŝatas legi literaturajn klasikaĵojn de la UK-lando, kaj ofte elreviĝas pro manko de tiutemaj programoj dum UK. (Simile mi legis la portugalan epopeon La luzidoj antaŭ la lisbona UK, sed ne trovis programeron pri ĝi dum tiu UK.)

Tamen ni havis bonan okazon ekkoni kaj ĝui aliajn finnlandajn kulturaĵojn dum la impona nacia vespero. Tio okazis en pompa belega moderna koncertejo Sibelius-domo, lagoborde for de la kongresejo. Prezentiĝis klasika muziko – iom de arĉinstrumenta kvaropo, iom de orgenisto – kaj moderna eksperimenteca muziko (inkluzivante la kantelon, t.e. tradicia finna kordinstrumento), cirkaj akrobatoj, kaj eĉ indiĝena samea repisto kiu kantas en la nordsamea, finna kaj angla. Tre ĝuinda kaj diversa spektaklo, bone prezentita, kaj mi aŭdis multajn favorajn komentojn. Post ĝi multaj ĝuis vesperajn drinkojn en lagobordaj drinkejoj kaj spektis la sunsubiron – por multaj el ni, estas ja nekutime vidi la sunon kaŝi sin malantaŭ la horizonto nur post la deka vespere.

UK-104

Post la kongreslanda vespero (Foto: Larissa Phileas)

Laŭdinde ankaŭ okazis seancoj de du bonaj interesaj finnaj filmoj (La viro sen pasinteco, La alumetfabrika knabino), tre bone tradukitaj kaj subtekstigitaj. Ni tre aprezis kaj ĝuis tiun kinan aliron al finna kulturo kaj historio.

Alia interesa finna muzika instrumento aŭdiĝis dum muzika paŭzo de la solena inaŭguro – kurioza portebla skatoleca meĥanika klavaro, tre bele ludita – sed oni ne klarigis kio ĝi estas aŭ kiel ĝi funkcias.

Aliaj finnland-temaj prelegoj kompreneble kovris la indiĝenajn sameajn popolojn kaj iliajn lingvojn, historiojn, religiojn, ktp. Tri neesperantistaj finnaj fakuloj prelegis (kun interpretado) dum unu interesa tiutema prezento. Okazis ankaŭ prelegoj pri la sveda (oficiala minoritata lingvo) kaj pri nuntempa politiko kaj la demokratia sistemo en Finnlando, kaj prahistorie kiel Finnlando ekestis antaŭ dek mil jaroj kiam glaciego degelis kaj homoj ekenmigris. Kaj la tradicia kurseto pri la kongreslanda ĉeflingvo (finna eksprese) okazis.

Do oni prezentis la nunon kaj la prahistorion, sed mi bedaŭris ne aŭdi pri la interesa historio de finnoj dum la pasintaj kelkaj jarcentoj: sub sveda regado, poste sub ruslanda regado, la sendependiĝo kaj civila milito en 1918, la tri etapoj de finna partopreno en la dua mondmilito, ktp, pri kiuj ni devis lerni nur poste en muzeoj, ĉar mankis prelegoj tiaj dum UK. En la UK en Seulo, ekzemple, okazis pluraj tre interesaj tiaj historiaj prelegoj pri korea historio, ekzemple dum la japana okupado antaŭ jarcento, kun multaj aŭskultantoj, do mi supozas ke mi ne estas la sola, kiu interesiĝas pri tiaj historiaj prezentoj.

Tamen la kongresaj prelegoj kovris relative vastan gamon de temoj, kiel kutime. Ni tre ĝuis, ekzemple, sciencan prezenton pri koloroj: temis pri diversaj malsamaj atomaj kaj ĥemiaj procezoj, kiuj kreas kolorojn (nu, lumradiojn), kune kun la biologio kiel niaj okuloj kaj cerboj perceptas la lumon kaj interpretas ĝin kiel koloron. Dum alia prelego mi lernis multe pri viskio – alkoholo kiun mi nur supraĵe konas: ĝiaj specoj, historio, farado, komerco, kaj eĉ juraj aspektoj en EU kaj Usono estis surprize interesaj! Ankaŭ interesis medicina prelego pri tabaka (kaj ne nur) dependeco.

Pluraj prelegantoj prezentis historiajn esplorojn rilate Esperanton, ekzemple pri uzo de Esperanto en kinarto (kulmine kun La granda diktatoro de Charlie Chaplin); pri la filozofo kaj esperantisto Rudolf Carnap; pri la nobelpremiita pacisto kaj esperantisto Alfred Hermann Fried.

La esperantologia konferenco fokusiĝis pli sur indiĝenajn aferojn ol sur Esperanton ĉi-jare (pro la kongresa temo kaj pro la Unesko-jaro de indiĝenaj lingvoj). Ekzemple, interesis raporto pri la situacio pri esplorado de indiĝenaj lingvoj en Brazilo kaj la malhelpa efiko de la nuna naciisma registaro tie. Alia konferencero prezentis la kreolan lingvon Tok Pisin.

Malgraŭ malmulto pri finna literaturo specife, okazis panela diskuto pri Esperanta literaturo ĝenerale kun Carlo Minnaja, Anna Löwenstein, Spomenka Štimec, Anina Stecay, Sten Johansson, Probal Dasgupta. Ĝi iris iom tro galope tra tro multegaj diversaj temoj; fojfoje ŝajne pli multa tempo uziĝis por listi temojn ol por diskuti temojn. Tamen ĝi sufiĉe interesis kaj estis bona iniciato, kiu espereble ripetiĝos ĉiujare. Pri literaturo, menciindas la speciala omaĝo al forpasinta Baldur Ragnarsson. Simile al tiu pri Marjorie Boulton antaŭ jaro, oni prezentis rakontojn, memorojn, poemojn.

Mi havis okazon ĝui kelkajn aŭtorajn duonhorojn. (Tiuj okazis en eta manĝejo apud la libroservo; fojfoje oni memoris malŝalti brue zumantan fridujon por helpi la aŭdadon, fojfoje ne…) Aŭtoroj kaj legantoj rimarkis, ke estis kurioze kaj malhelpe, ke la libroservo ne havis sufiĉe multajn librojn de la aŭtoroj, kiuj prezentas, ĉar havi ekzempleron ĉemane helpas la aŭtoron paroli pri siaj verkoj, kaj ofte la aŭskultantoj ŝatus poste aĉeti la verkojn.

La belartaj konkursoj havis rekorde grandan partoprenadon ĉi-jare. La premia ceremonio estis pli tradicie simpla kaj modesta, malkiel la teatreca spektaklo en Lisbono. Kiel ĉiam okazis multaj fakaj kunvenoj. Mi ĉeestis parton de tiuj de TEVA (i.a. oni prezentis pri krudmanĝa dieto kaj pri arbara ĝardenado) kaj ATEO (oni diskutis pri sendiaj ritoj kaj tradicioj). Ĉi-jare okazis nur unu teatraĵo en Esperanto, Vivo de Galileo rolita de Saša Pilipović. Interesa verko, kiun mi jam spektis, sed ĝuis vidi denove. Mi bedaŭris, ke ne estis pli multaj teatraĵoj, kiel fojfoje okazas dum UK.

La nova populara tradicio de seanco de la plej freŝa (intence) kiĉa horora filmo de Christopher Mihm daŭras, ĉi-foje kun Reĝino de serpentoj. Nekutime, estis kolora filmo, kun malmultaj roloj, sed en la sama tre rekonebla stilo.

Nesurprize pluraj koncertoj okazis! Dum la kongresa balo (en la enira halo de la areno), Asorti ree muzikis impone, post tre plaĉa loka junula finna bando Ylävire. Koncertis ankaŭ aliaj bone konataj muzikistoj: JoMo (kies mikrofono estis tro ofte ĝene akaparita de aliuloj), ĴeLe (mi bedaŭrinde maltrafis), Saša Pilipović (kun ciganaj kantoj), Kajto, Manŭel – do ja tute ne mankis muziko! (Bedaŭrinde, ke verŝajne Dolĉamar ne plu aktivas, ĉar mankis finna Esperanta muziko!)

La Kongresa kuriero La Saltejo, redaktita de Jukka Pietiläinen, laŭdinde aperis regule ĉiutage, hura, do eblis scii pri programŝanĝoj sufiĉe facile kaj frue. La fina sabata numero eĉ aperis frue, vendrede vespere post la internacia vespero, kiu estis sufiĉe bona fina vespero. Interalie la internacia koruso kantis la popularan Hallelujah de la fama montreala kantisto Leonard Cohen: Montrealo ja gastigos la venontan UK. Pri tiu montreala UK okazis multa informado kaj prezentado de granda grupo de entuziasmaj kanadanoj; kaj mi aŭdis ke nekutime granda kvanto da homoj jam aliĝis al ĝi dum la ĉi-jara UK.

Mi ne spektis la tradician futbalan matĉon, sed ĉi-foje la esperantista teamo gajnis.

Kiel vegano, mi menciu ke la LKK iugrade sukcesis aranĝi iom da vegana manĝo en la manĝostandoj kaj restoracio de la areno, sed ne ĉiam. Tamen ili ankaŭ aranĝis rabaton ĉe vegetara bufeda restoracio 10 minutojn for, kiu estis tre bona kaj multaj kongresanoj manĝis tie kelkfoje dum la semajno kun bela subĉiela etoso vespere. Ni ne kuraĝis elspezi por la kongresa bankedo; kutime ni aŭdas plendojn pri problemoj, kiujn suferas vegetaranoj kaj veganoj, kiuj provas la bankedon dum UK. Mi revas, ke iam UEA serioze traktos vegetaranojn kaj veganojn, kiel multaj aliaj grandaj aranĝoj (ekzemple IJK, SES, JES) sukcese faras jam de jaroj.

Do kiel ĉiam, la semajno estis miksaĵo de bonegaj aferoj kaj diversaj ĝenaĵoj kaj iuj argumenteble tro tradiciaj kutimoj… kun tre pozitiva bilanco por mi. Do mi ege ĝuis la kongreson kaj dankas la multajn organizantojn kaj programkontribuantojn.

Komuna foto de So Jinsu

Pri la kongreslando mem, mi povas nur laŭdi la naturan belon, la densan arbarecon, la purajn urbojn kun malmultaj aŭtoj, la ege afablajn helpemajn homojn, la bonegajn muzeojn historiajn kaj artajn, urbajn parkojn, senpagajn kruĉojn da akvo en restoracioj, ktp, ktp… Ni pasigis du pliajn semajnojn post la kongreso en Tampere, Rauma, Turku, Helsinki, Porvoo kaj tute ĝuis nian finnlandan feriadon

Russ Williams

La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.


La komitato de UEA en Lahtio

UK-104

La nova estraro de UEA: So Jinsu, Orlando E. Raola, Fernando Maia, Duncan Charters,
Huang Yinbao, Jérémie Sabiyumva, Aleks Kadar kaj Amri Wandel.

Delonge la komitata kunveno de UEA ne havis tian gravecon kiel tiu, kiu okazis en la 104a Universala Kongreso en Lahtio. Kiam la komitato de UEA kunsidis en 1922 en la proksima Helsinko, ĝi enkondukis la t. n. Helsinko-sistemon pri kunlaboro de UEA kun la naciaj societoj. Tiu aranĝo validis dum la postaj dek unu jaroj, ĝis estis farita la nova interkonsento en Kolonjo. Ĉi-foje la finna kongreso traktis temojn ne malpli gravajn, sed la supera organo de UEA ne faris definitivan decidon pri la plej grava propono.

(Mal)evoluvojoj

Nur kvin tagojn antaŭ la unua kunsido la forironta prezidanto prezentis la raporton “Evoluvojoj por UEA surbaze de financaj faktoj kaj analizoj”, kiun li ellaboris kunlabore kun la komitata laborgrupo pri financa resanigo. Mark Fettes pli-malpli rekte sugestis fermi la Centran Oficejon en Roterdamo, bazi la laboron sur volontulaj fortoj, fordonaci la Bibliotekon Hector Hodler kaj transdoni la libroservon al alia organizaĵo, ekzemple, Flandra Esperanto-Ligo. Laŭ la raporto la domo en Roterdamo povus esti parte ludonita al iu neesperantista organizaĵo aŭ firmao – kaj i. a. pro tio necesus seniĝi de la libroservo, kiu okupas ĉambron kun montrofenestroj, apud la enirejo de la domo.

La komitatanoj ne lasis sin konduki je la nazo kaj ekpostulis detalojn. La diagramoj kaj tabeloj en la Fettes-raporto ne estis por ili sufiĉaj. Necesas konsideri plurajn faktorojn, pri kiuj la aŭtoro ne sciis aŭ ne povis mem profunde analizi ilin. Laŭ la propono de Guy Matte la komitato postulis pli detalan raporton pri “financaj kaj administraj evoluvojoj”, kiu inkluzivu analizon pri kostoj de diversaj alternativoj. La raporton devos pretigi la estraro kunlabore kun la komisiono pri financo kaj prezenti ĝin al la komitato ene de ses monatoj. Tiel la definitiva decido pri la estonteco de la asocio ne estis farita kaj la tasko falis sur la ŝultrojn de la novaj estraranoj, elektitaj en Lahtio.

La nova estraro

Por la unua fojo de post 1986 okazis, ke la komitato povis elekti prezidanton el du kandidatoj, sed eble unuafoje en la historio tiu elekto estis tiel malfacila. Duncan Charters (Usono) kaj Fernando Maia Jr. (Brazilo) ricevis egalan nombron de voĉoj. Post ioma diskuto, en kiu aperis eĉ proponoj havi du prezidantojn samtempe aŭ dividi la trijaran ofiсperiodon inter ili, la komitato revoĉdonis kaj per plimulto de nur unu voĉo elektis Duncan Charters kiel novan prezidanton. Fernando Maia Jr. elektiĝis kiel vicprezidanto kaj laŭ tujaj deklaroj, li intencas rekandidatiĝi por la prezidanteco post la deĵoro de Charters. Dume ambaŭ elmontris grandan kunlaboremon kaj konverĝecon de siaj celoj kaj vidpunktoj pri UEA.

Aldone al ili la estraron eniris ses pliaj personoj. Kiel dua vicprezidanto oficos Huang Yinbao – Trezoro (Ĉinio). Aleks Kadar (Francio) daŭrigos kiel ĝenerala sekretario, cetere li estos la sola estrarano en Eŭropo. La teamon kompletigas estraranoj: Orlando Raola (Usono), Jérémie Sabiyumva (Burundo), So Jinsu (Koreio) kaj Amri Wandel (Israelo), ĉiuj viroj.

La sola neelektita kandidato estas virino, Chen Ji el Ĉinio. La nova estraro oficos ĝis la Universala Kongreso en 2022. 

Aliaj elektoj kaj voĉdonoj

Antaŭ la estraraj elektoj por la komitataneco C estis elektitaj ĉiuj naŭ kandidatoj kaj tiel la komitato en unu fojo – jam komence de la oficperiodo – preskaŭ elĉerpis la limon de dek komitatanoj C. Notinde, inter la kandidatoj estis Mark Fettes, kiu ricevis plej multajn kontraŭajn voĉojn: 6 el 35. Tiu rezulto ne povus tamen esti interpretita kiel malaprobo de lia sesjara prezidanteco, kiun – ni memorigu – li komencis per elektiĝo unuanima.

Ĉi-foje eĉ rutinaĵo kiel aprobo de la protokolo el la antaŭa jaro kaŭzis vervan diskuton. La komitato decidis forstreki el la pasintjara protokolo etan parton, kiu detale priskribis diskuton, en kiu partoprenis la protokolanto mem kaj ĝi enhavis personan atakon, kio malplaĉis al la komitato. La koncizigo de la tikla fragmento estis aprobita kun 17 voĉoj poraj, 14 kontraŭaj kaj 10 sindetenoj. Tio estu plia indikilo pri iom nekutima dividiteco de la komitatanoj en Lahtio.

La raporto pri plenumo de la komitataj decidoj el la pasintjara UK estis aprobita unuanime, dum la estrara raporto pri 2018 ricevis 3 sindetenojn. Iom pli da malkontento estis pri la buĝeto por 2020, kiu antaŭvidas deficiton de preskaŭ 63 mil eŭroj, kaj tio jam post la tranĉo de preskaŭ duono de la salajroj. La buĝeto estis tamen akceptita senŝanĝe kun 2 kontraŭoj kaj 9 sindetenoj.

La tranĉo de la salajroj kaj la situacio en la oficejo estis aparta temo, ĉi-jare traktita pli detale. Parto de la kunsido estis sekretigita kaj kadre de fermita sesio la ĝenerala direktoro prezentis sian raporton pri la situacio en la CO. En la kongreso partoprenis du el la oficistoj kiujn minacas la tranĉo de salajro kaj laborhoroj. Laŭ la propono de Ans Bakker, farita ankoraŭ antaŭ la kongreso – sed kontraŭ deziro de Mark Fettes – ili estis invititaj por prezenti siajn vidpunktojn. La rezultoj de ĉi tiu kunsido ne estas publikaj.

Ne ricevis aprobon la propono pri modifo de la kotizoj por landaj asocioj laŭ la spirito de la nova kotiztabelo por individuaj membroj. La komitatanoj prave atendis, ke ĝi estu unue konsultita kun la koncernatoj. Tiu konsultado, same kiel la laboroj pri la nova raporto pri “evoluvojoj”, devos okazi ene de ses monatoj post la kongreso.

La komitato elektis neniun novan honoran membron kaj akceptis neniun novan landan aŭ fakan asocion, ĉar neniu propono aperis sur la tablo. Ĝi tamen eksigis Maltan Esperanto-Grupon, ĉar tiu ĉesis plenumi la kondiĉojn de aliĝinteco. Similan intencon la malnova estraro havis pri la landa asocio de Ebur-Bordo, sed tio estis priprotestita de la nova estrarano Jérémie Sabiyumva, jam en la komitata kunsido. La kontraŭargumento ke la situacio estis bone esplorita, konsultita kaj aprobita de la Afrika Komisiono estis rapide refutita de Renato Corsetti: – Mi pli fidas al Jérémie ol al la Afrika Komisiono.

La plensesioj de la komitato okupis ĉi-jare tre longan tempon. En kvar kunsidoj oni laboris entute pli ol 13 horojn, al kio aldoniĝas ankoraŭ la komitataj forumoj pri specifaj temoj. Tio estas multe pli ol kutime, sed evidente la situacio postulas eksterordinaran engaĝiĝon de la komitato. La kvorumo ne kaŭzis problemon, sed kelkaj, kiuj intencis partopreni, ne povis tuj aliĝi al la kunsidantoj pro malĝusta plenigo aŭ manko de nomuma formularo, ĉar eĉ la jamaj komitatanoj devis esti renomumitaj pro la nova oficperiodo. Tiu problemo ne devus aperi en la venonta jaro, sed ni esperu ke tiam ne estos pli grandaj zorgoj…

Paweł Fischer-Kotowski

La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.


Rezolucio de la 104a Universala Kongreso de Esperanto

La 104a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20a ĝis la 27a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj,

traktinte la kongresan temon “Vivanta naturo – floranta kulturo”, en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio;

notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021;

substrekante la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019;

deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon;

avertas, ke la nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco;

substrekas, ke la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva kaj kultura diverseco, estas samtempe movado por daŭripova evoluigo en vasta senco;

atentigas, ke multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhoma solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo; kaj

alvokas por interproksimiĝo kaj kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj aliaj organizoj kaj movadoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj naturmedioj en monda skalo.


Universalaj Kongresoj | Hejmo