UK-107107a Universala Kongreso de Esperanto

Montrealo, la 6-13an de aŭgusto 2022

 

Jukka Pietiläinen. La 107a UK: Reala en Montrealo
Ibtervjuo de Aleksander Korĵenkov kun Ĵenja Amis
La kongresa deklaro

 


La 107a UK: Reala en Montrealo

Foto de John Huang

Post du jaroj da nuligoj pro la pandemio, finfine eblis renkontiĝi reale en Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. La kongreso estis planita jam por la jaro 2020, sed ĝi povis okazi nur nun. Alveno al Kanado eble ne estis same facila ol kutime, sed ankaŭ temis pri neeŭropa lando, kiu pli atente kontrolas eĉ alvenantajn eŭropanojn. Kroma aldono estis plenigo de reta saninforma enketilo, kiu tamen estis relative simpla afero. Mi fakte dubas, ĉu iu, kiu vere volas vojaĝi, respondus jese al demandoj pri sanstato.

La kongresejo estis en unu el la konstruaĵoj de la universitato de Kebeko en la urbocentro. La ejo estis bone funkcianta, nur la granda salono por la inaŭguro kaj vesperaj programoj troviĝis aparte, tamen en piedira distanco el la kongresejo. Krome en la kongresejo estis ankaŭ eksteruloj, plejparte studentoj, kio foje igis la vicojn en kongreseja restoracio iom pli longaj.

La programo estis kutima, eble pro pli malgranda partoprenantaro ol kutime. Min aparte interesis la prelegoj pri Kanado kaj ĝia lingvopolitiko. Mi informiĝis pri la batalo por la franca lingvo en Kebeko. La lingvopolitiko estas nuntempe tre modela, ĉiuj publikaj tekstoj estas kutime nur en la franca, kaj privataj komercaj tekstoj ofte ankaŭ nur en la franca, foje ankaŭ en la angla, sed kun malpli grandaj literoj. Tamen granda parto el la loĝantoj de Montrealo estas anglalingvaj, en iuj urbopartoj eĉ plimulto. La proporcio de franclingvanoj malrapide malkreskas en Kebeko, kvankam la proporcio de anglalingvanoj estas stabila. Kreskas la kvanto de homoj kiuj parolas iun alian lingvon.

La batalo por la franca lingvo ankaŭ kaŭzis, ke Kebeko dufoje voĉdonis por ricevi sendependecon, kaj en la lasta fojo en jaro 1995 preskaŭ duono estis por sendependeco. Poste, kun pli fortaj lingvaj rajtoj kaj plia aŭtonomeco, la emo sendependiĝi malkreskis.

Unu el lokaj indiĝenaj lingvoj, la aniŝinaba lingvo, estis instruata en la kongresa programo. Mi eksciis, ke en la aniŝinaba lingvo la vorto por la franca lingvo estas laŭvorte “la lignoboata lingvo” kaj la vorto por la angla lingvo estas prenita el la franca.

Foto de John Huang

Ankaŭ en la kultura programo aperis indiĝena muziko, kiun en la nacia vespero prezentis irokezoj kaj inuitoj. La inuita virina gorĝa kantado estis io, kion mi neniam antaŭe aŭdis. Unu el la mirindaĵoj de la kultura programo estis monologa teatraĵo, kiun prezentis membro de LKK Garry Evans, kiu plenumis la rolon de S-ro William Mann, brita esperantisto el la tempo antaŭ pli ol cent jaroj. Temis pri la vizito de Ludoviko Zamenhof al Usono kaj Kanado okaze de Universala kongreso de la jaro 1910. La teatraĵon verkis Ĵenja Amis, ankaŭ LKKano. Por la malgrandaj LKK kaj organiza teamo vere ne mankis taskoj.

Aparta novaĵo estis la nova nivelo de KER-ekzamenoj, C2 do la plej supra, kiu egalas al denask-nivela lingvoscio. Nur unu persono partoprenis kaj trapasis la ekzamenon, kaj al mi li konfesis, ke la ekzameno estis malfacila. Kaj eĉ por bonparolanto ĝi ja devus esti tia. Mi mem ne kuraĝis provi. Jen nova defio al bone parolantaj esperantistoj.

La vetero komence atingis varmegon de pli ol 30 gradoj, sed post pluvo en lundo la temperaturo falis ĝis agrabla 20-25 gradoj.

La kongreso estis la unua, kiun organizis la nova kongresa teamo, kiu funkcias en Slovakio, kien estonte ankaŭ la libroservo de UEA estos translokita. La nova teamo ankoraŭ ne ŝanĝis multajn aferojn, sed aperis kelkaj novaĵoj.

Unu el la novaĵoj estis la kongresa aplikaĵo instalebla al poŝtelefono. Ĝi montriĝis utila, eblis trovi novajn programerojn kaj lokojn. Tamen okazis almenaŭ du misoj: unu el la prelegoj pri Kanado estis laŭ aplikaĵo nuligita, sed ĝi fakte okazis; kaj unu el kunsidoj estis indikita al malĝusta salono, tamen la ĝusta salono estis tuj apude. En tiuj okazoj la uzantoj de la kongresa libro dum unuaj tagoj havis pli ĝustajn informojn, tamen ĝis la fino de la semajno la aplikaĵo montris sian utilecon.

Unu el la novaj programeroj aperantaj nur dum la semajno estis diskuto pri Ukrainio. Eŭgeno Kovtonjuk rakontis pri siaj spertoj en Ukrainio, de kie li alvenis, kaj respondis al demandoj. La programero pasis en bonhumora kaj paca etoso, kvankam inter la kongresanoj eventuale ekzistis diversaj opinioj pri la milito. Ukra­inio rolis ankaŭ en la kunsido de komitato de UEA, kie Kovtonjuk sukcesis insisti, ke la estraro de UEA decidu pri la eksigo de ĉefdelegito de UEA en Ruslando pro ŝia subteno al milito.

Ho ve, pro la nova kongresa organizado, aŭ eventuale temis pri la malorganiz­ateco de Centra Oficejo de UEA, ne plu estis disdonitaj la premioj pri 40- aŭ 50-jara seninterrompa membreco. Iom bedaŭrinde, ĉar mi post kelkaj jaroj atingos tiun nivelon.

Pro la manko de komunikado eventuale okazis tio, ke la kongresa libro reklamis la IKU-librojn je la prezo 15 eŭroj, sed la kongresa libroservo vendis ĝin tute laŭ kutimo de kongresaj libroservoj jam delonge, per 21 kanadaj dolaroj (proksimume 16 eŭroj). Tamen ĝenerale la nova kongresa teamo funkciis relative bone, eventuale helpis la malgranda nombro da ĉeestantoj. Kaj la IKU-programo estis tute kutima, eventuale eĉ pli ampleksa ol en kutimaj UKoj.

La ĉefa movada novaĵo estis, ke la komitato de UEA elektis novan estraron, kiu grandparte estas la malnova. Kaj la komitata kunsido, parte hibrida, ĉar kelkaj partoprenis distance, estis la sola loko, kie necesis porti maskojn. La rekomendo por uzi maskojn ekzistis, sed malmultaj ĝin sekvis. La postulo aperis post malsaniĝo de kelkaj kongresanoj. Ŝajne la nova realo estas, ke en ĉiu amasa renkontiĝo kelkaj personoj malsaniĝas je kovim-viruso. Do, temis ne pri la kongreso post pandemio, sed pri la kongreso dum pandemio, tamen malpli severa. La kongresaj organizantoj tamen sukcesis bone, malgraŭ malfacilaĵoj kiujn la pandemio kaŭzis.

Venontjare la kongreso okazos en Torino, Italio, kaj poste ekzistas plano por kongresi en Afriko, kvankam la fina decido ankoraŭ ne estas farita.

Jukka Pietiläinen

La Ondo de Esperanto, 2022, №3.

 


Ĵenja Amis: “Mi estas feliĉa, kontenta kaj fiera”

La sekretario de LKK respondas

Ĵenja Amis

Ĵenja Amis ĉe la malfermo de la kongreso (Foto: John Huang)

Kiel vi fartas post la fino de la kongresa kaj postkongresa periodo?

Por ni, la montreala LKK, la poskongresa periodo daŭros eble eterne – aŭ almenaŭ tiom longe, kiom la preparado de la kongreso mem: ok jarojn! Sed serioze. Mi fartas bone. Nun bone. Se vi demandus al mi la saman aferon unu monaton antaŭ la UK, mi certe respondus alie. Mi estas feliĉa, kontenta kaj fiera, kaj mi certas, ke mi povas diri la samon pri ĉiuj aliaj anoj de nia LKK. Nun mi povas finfine pensi pri aliaj aferoj, plani aliajn projektojn kaj ne hasti ĉiun sekundon de ĉiu tago… Vi eble ridos, sed mi ricevis amuzan komenton ĉi-septembre, dum la Internacia Tago de Paco en Tolosa (Hispanio, Eŭskio), kie ni prezentis kun la Internacia Esperanto-Koruso. Tiu diris, ke mi nun aspektas kiel alia persono – kaj mi facile kredas. Estas bone finfine esti malstreĉita.

La kongreso estis prokrastita pro la koronvirusa pandemio; ĉu tio donis pli da tempo por la organizado, aŭ pli da klopodoj, ĉar eble iujn organizajn aferojn oni devis ripeti?

Kiam estis evidente, ke UK-2020 ne povas okazi, LKK faris unuaniman decidon: proponi Montrealon por la jaro 2022. Mi donos iom da kunteksto. En marto 2020, kiam la mondon frapis la koronviruso, ni estis pretaj tiom, kiom eblas esti pretaj pri UK: la kontraktoj kun la ejoj estis faritaj antaŭ jaroj, la Unua Bulteno (kiu kutime aperas unu jaron antaŭe) estis preparita _du_ jarojn antaŭe: ni prezentis ĝin en Lisbono, en 2018; la Dua Bulteno (kiu plejofte pretas en februaro de la kongresa jaro) estis publikigita en decembro de la antaŭa jaro; ni havis liston de ĉiuj kanadaj prelegoj, kiujn ni farus, kaj ankaŭ ellaboris grandan parton de aliaj programeroj; ni havis belan kongresan temon kaj la reĝisoron, la ekskursa kaj koncerta programo estis plene pretaj, ni planis publikajn ekspoziciojn, prelegojn, ktp… Resume, 2020 devis esti perfekta jaro por la perfekta kongreso, kun minimume 1500 personoj. Kaj tiu nombro ne estas hazarda: dum la unua aliĝperiodo (ĝis la fino de decembro 2019) aliĝis jam pli ol 500 personoj, kaj, historie, dum la unua aliĝperiodo aliĝas ĉirkaŭ triono de la partoprenantaro…

Bone, nun vi komprenas, ke en marto 2020 ni ne povis eĉ pensi plene rezigni pri la UK post tiom da laboro jam farita, kaj kun tiom da entuziasmo ĉirkaŭ la Montreala kongreso. Do, ni proponis nin por la kongreso en 2022: du jarojn post la originala dato. La decidon pri la jaro helpis al ni preni la kongresa kuracisto. Laŭ li, estis ĉ. 90-procenta ŝanco, ke la kongreso en 2022 povus okazi. Ni komprenis, ke la decido estis tamen riska – ja estis ŝanco, ke eĉ post du jaroj ekde la komenco de la pandemio la kongresoj ankoraŭ ne povos okazi. Sed prokrasti pli da tempo ni ne volis – kaj do ni faris la decidon en la espero, ke la mondo pli-malpli revenos al nova “normalo” – kiu ajn tiu normalo estus.

Nun vi estas plene en la kunteksto, kaj mi povas finfine respondi vian demandon! Do, tiam, en marto 2020, ni pensis ke ni “metos sur la breton”, por tiel diri, ĉion, kion ni faris ĝis tiam, rehavos niajn vivojn por ĉirkaŭ jaro, kaj kiam estos la ĝusta momento, ni “reprenos de la breto ĉiujn preparitaĵojn”, aldonos novajn, kaj jen, la UK pretos! Ni sincere pensis, ke eblos reuzi la plejparton de laboro jam farita, kaj ni ne povis esti pli foraj de la realo… Vi eble komprenas, ke eblis reuzi preskaŭ nenion el la laboroj, kiujn ni faris ĝis tiam. La kongresejo kaj la teatro estis aliaj; la arta buĝeto malgrandiĝis (ĉar oni atendis malpli da partoprenantoj), do, la koncerta programo devis esti refarita, kaj la samo validas pri la ekskursa programo kaj alia programo – ĉar pluraj personoj, kiuj promesis prelegi, ne povis veni… Do la solaj aferoj, kiujn ni povis pli-malpli repreni de la antaŭa fojo, estis la kanadaj prelegoj – ĉio alia devis esti plene refarita. Krome, ni devis esti pretaj al ŝanĝoj: ekzemple, unu el niaj ĉefaj artistoj preskaŭ ne povis veni, ĉar la vico por renovigi pasporton en lia lando estis monatojn longa…

Do vi komprenas, ke temis ne nur pri la refaro de la plejparto de laboroj – temis pri laboro malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn la pandemio alportis sur ĉiuj niveloj… La fakto ke pluraj el niaj partneroj (ekz-e, ekskursaj agentejoj, hoteloj) fermiĝis, perdis dungitojn, aŭ ne plu proponas la servojn; la fakto ke aviadilkompanioj nuligis flugojn, kaj ke la mondo ne plu funkcias en la antaŭvidebla maniero. Pri pluraj aferoj oni ne povis zorgi, ĉar ne estis klare ĝis malfrua printempo 2022, ĉu la kongresoj eĉ povos okazi kaj ĉu estos ajnaj limigoj en la ejoj (ekz-e, kiom da homoj povos esti en la ejoj: kongresejo, aŭtobusoj, ktp. – ĉu estos jam je plena kapacito aŭ limigita kapacito). Kaj estas evidente, ke se vi ne scias, kiom da homoj povas eniri en la buson aŭ teatron, vi ne scias, kiom da busoj vi bezonos, aŭ kiom granda devas esti la teatro, kaj la partneroj ne povas doni al vi la prezon… Kaj mi ne listigis eĉ parton de la malfacilaĵoj, pro manko de spaco…

Do, vi bone vidas, ke temis ne nur pri la ripeto de la sama laboro jam farita: temis pri obl(eg)igo de tiu laboro en malfavoraj cirkonstancoj kaj malgraŭ ĉiaj obstakloj, kun la novaj atendoj (ekz-e, hibridaj kunvenoj por la komitato, ktp.) kaj en la vakuo de antaŭaj spertoj, ĉar tio ĉi, finfine, estis la unua UK en la post/dumpandemia mondo.

Sed – kune ni superis ĉiujn ĉi obsktaklojn, kaj ni havis mirindan kongreson – laŭ ĉiuj, kiuj ĉeestis ĝin… Dum la ferma ceremonio UEA prezentis al LKK la diplomon por elstara agado. Mi diru, ke tiun diplomon meritis ne nur la LKK, sed absolute ĉiuj helpantoj kaj kunlaborantoj kaj Kanada Esperanto-Asocio, Esperanto-Societo Kebekia, INK (Internacia Novelo-Konkurso), kiu sponsoris plurajn kulturajn erojn de la UK, ESF kaj ĉiuj, kiuj subtenis nin. Ni estas eterne dankemaj. Kaj ni estas eterne dankemaj ankaŭ al ĉiuj homoj, kiuj decidis ĉeesti nian kongreson, malgraŭ la necerteco de ĉio ĉirkaŭe…

Ĉe la organizado de UK-2020 vi laboris kune kun KKS, sed UK-2022 fine estis preparata kun teamanoj de E@I. Ĉu ĉi tiu person(ar)a ŝanĝo iel influis al la laboro de LKK, aŭ ĝi ne gravis?

Ĝi ja gravis. La laboro de LKK estas gravega, sed UK estas evento de UEA, kaj laboro de KKS estas absolute esenca por la kongreso... Estas kelkaj respondecoj, pri kiuj zorgas plene UEA – ekemple, akcepto de aliĝoj, loĝigo en hoteloj ktp. Do, KOVIM ne estis la sola afero, kiu ŝanĝis la kongreson. La ŝanĝo de la kongresa fako havis enormajn sekvojn en la laboro. La antaŭa KKS, Clay Magalhães, elektis (kaj tre bone elektis!) la kongresejon – la universitaton UQAM. Pro tio ni tre dankas lin. Pri ĉiuj aliaj aspektoj de la kongresa organizado jam zorgis la nova kongresa fako: Dorota kaj Petro, kaj la skipo de E@I. Ni havis bonan kunlaboron kun ili. La sola (sed ege grava) bedaŭrinda afero en la transiro estas, ke ĝi okazis malfruege: esence, ili transprenis la laborojn en la fino de 2021 kaj en la komenco de 2022, kio prokrastigis multajn esencajn laborojn kaj metis nin en la situacion de plia streĉo (evitebla, se transiro okazus pli frue…) Same E@I havis multe da malfacilaĵoj, rilataj ne nur al KOVIM kaj la neklaro pri kiel funkcios aferoj en somero (hoteloj, kong­resejo, ktp.), sed ankaŭ pro la malfrua transiro kaj ankaŭ la neefikeco de la internaj sistemoj de UEA (multaj aferoj devas esti faritaj mane)… Sciu, ke ekde januaro ni renkontiĝis kun Dorota kaj teamo ĉiusemajne – en la lastaj monatoj antaŭ la UK ni renkontiĝis eĉ dufoje semajne, ĉar ni devis rekapti la ritmon... Ili faris mirindan laboron kaj estis respondemaj kaj kunlaboremaj – kaj ili faris sian laboron en malfacilaj cirkonstancoj. Mi aldonu, ke mi persone tre bedaŭras, ke Clay perdis laboron post 19 jaroj da deĵoro ĉe UEA. Li estas kara amiko mia, kaj mi bondeziras al li en la pluraj jaroj de lia profesia kariero…

Ĉu la okazinta kongreso kongruis kun viaj atendoj? Kio estis pli bona, ol vi atendis, kaj kio male?

Estas malfacile esti objektiva al mi, kiel sekretario, pri nia kongreso. Do ne prenu mian vorton por ĝi – ĉi tie mi citos kelkajn homojn, kiuj lasis komentojn en nia kong­resa gastlibro: Imre Keményfi (Hungario): “Estis bone vidi, ke ankaŭ en Kanado kaj Usono estas tiom multe da Esperantistoj, kaj tiom multe da junaj Esperantistoj. La kongresa balo estis mojosa, kaj estis bonega junulara programo”. Viktoro Pajuk (Ukrainio/Usono), parolis ke Esperantistoj soifis Esperanto-komunikadon dum la tri dezertaj jaroj – li parolis pri sukcesa kongreso en mirakla intima etoso kaj ke “LKK funkciis precize, kiel svisa horloĝo”. Rafaelo Daŝgupto (Svisujo) skribis, ke li ege ŝatis la Kongreson en Montrealo, kaj aparte ĝuis la belegajn kulturajn programerojn: “La plurajn koncertojn, la balon, la multnacian nacian vesperon, la internacian artan vesperon kaj la teatraĵon “1910”. La homoj ankaŭ ĝuis plurajn festivalojn, kiuj okazis en Montrealo samtempe kun la UK, inkluzive de la fama internacia indiĝena festivalo. Chuck Mays el Usono notis, ke Montrealo estis bonega urbo por la kongreso, ke la vetero estis bona, la manĝaĵo estis bongusta kaj la tuta etoso en Montrealo estis agrabla: “La kongreso estis bone planita kun interesaj programoj. Mi ne povas plendi pri io. Mi nur povas aplaŭdi kaj danki la LKK.”

La homoj vere aprezis la bonegan ejon, la fakton ke nia UK havis apon kun la programo (kaj ĉiuj ŝanĝoj) – jen plia kontribuo de E@I. La partoprenantoj aparte ŝatis la artan programon de la UK – mi povas diri, sen esti subjektiva, ke ĝi estis bonega. Ĉiuvespere ni havis ne nur unu koncerton – sed du. Koncertis profesiaj artistoj Kebekiaj kaj internaciaj.

Du profesiaj koncertoj kun pluraj muzikistoj estis sponsoritaj de lokaj esperant­istoj. Premieris nova teatraĵo (ligita al Montrealo kaj Zamenhof, kaj al la lasta UK en nia mondoparto, kie ĉeestis Zamenhof mem: tiu de Vaŝingtono). La Nacia Vespero estis absolute mirinda: ni prezentis ne nur unu programon, sed fakte plurajn (ses!) diversajn programojn, de diversaj artistoj Montrealaj (kun aparta emfazo de la indiĝenaj kulturoj), kiuj povis kune krei mirindan vesperon kaj reflekti tiom diversecan kaj diversetnan lokon kiel Kanado, Kebekio, Montrealo. Mi aŭdis tiom da bonegaj komentoj. Do, mi neniel troigos, se mi diros, ke la arta programo absolute superis la averaĝon kaj atendojn de ĉiuj.

Ni havis plurajn erojn, kiuj debutis ĉe ni en Montrealo, ekzemple, la Efemeran Art­galerion – ekspozicion kun diversaj artaĵoj (ofte ligitaj al Esperanto, librojn eldon­itajn en Kebekio). Ni havis legosalonojn, kongresan kinejon, bonegajn prelegojn kaj la bone planitan aron da prelegoj pri Kanado, Kebekio, Montrealo. Do, mi dirus, ke ankaŭ la programo de UK estis elstara.

La kongresejo mem estis absolute taŭga (kaj ne multekosta): la universitato havis plurajn aŭditoriojn ekipitajn por prelegoj – la kosto de aldonaj ekipaĵoj (projekciiloj ktp.) ne estis alta. La teatro estis ne nur taŭga kaj bela, sed ankaŭ historia: en la stilo de la unuaj kongresoj, kiujn ĉeestis Zamenhof. Brile taŭga por la teatraĵo “1910” pri la UK en Vaŝingtono kaj la vojaĝo de Zamenhof Ameriken. La teatrejo estis proksima al la ĉefa kongresejo, kaj la kongresejo troviĝis en la koro de la urbo­centro: kio certe ĝojigis la partoprenantojn.

Unu aspekto de la UK, pri kiu ni ne povis scii ĝis ĝia komenco, estis: kiom da homoj finfine alvenos. Registriĝis ĉ. 850 personoj (do, ĉ. duono de tiom, kiom ni atendus por 2020). Finfine alvenis iom malpli ol 500. Do, pli ol du trionoj de homoj, kiuj planis ĉeesti en 2020, ne povis veni. Tio ne devas esti surprizo, ja pluraj homoj ankoraŭ ne pretas vojaĝi – ja la danĝero infektiĝi je KOVIM estas ankoraŭ reala… Pluraj aliaj perdis laborojn aŭ ne estas je la sama nivelo de enspezo kiel antaŭe. Ni ĉiuj scias tro bone, ke ekde KOVIM la prezoj de ĉio kreskegis – aparte la prezoj por aviadilaj vojaĝoj…

Do, nia UK ne estis granda, sed ĝi estis tre aparta kaj tre ŝatata de la parto­prenantoj. La plej granda parto de ili venis de nia suda najbaro – Usono, kaj, kompreneble, de Kanado mem. Por la plejparto de la venintoj ĝi estis la unua UK. Granda parto de la kongresanoj el Usono estis novaj esperantistoj, kiuj lernis dum la pandemio, per Duolingo ktp. Ili estis plejparte junaj kaj entuziasmaj esperant­istoj, kaj mi certas, ke la sekvoj de la Montreala UK en la estonteco de la movado en Usono kaj en Nord-Ameriko ĝenerale estos enormaj. Mi ne surpriziĝos, se post kelkaj jaroj estos plia Amerika UK – ĉi-foje en Usono!

Kiujn plej emociajn kongresajn momentojn vi memoras?

Por mi persone la plej fortaj, kortuŝaj, memorindaj momentoj estis ligitaj al la premiero de la teatraĵo “1910”, kiun mi verkis kaj produktis – kaj kiu premieris en la Montreala UK. Estis mia unua teatraĵo, kaj, kompreneble, mi timis, ĉu ĝi iros bone – ĉu homoj ŝatos? Sed vere, ĉio superis miajn atendojn! Homoj ridis, homoj ploris, homoj sentis ĉion, kion mi celis transdoni… kiam fine de la teatraĵo la aktor­ino kantis, senakompane “La Esperon”, la homoj kantis kune. Mi estis tre kortuŝita. Kiam mi diris tion al la aktorino (kaj reĝisorino) – Alena Adler, ŝi eĉ ekploris... De la scenejo ŝi ne povis vidi aŭ aŭdi. La homoj vere sentis la rakonton, ŝatis la kantojn kaj la muzikon de la teatraĵo, kaj tiom varme akceptis la tuton. La aplaŭdoj daŭris dum kelkaj minutoj. Mi vere ne povis kredi miajn okulojn. Mi estis tiom kortuŝita, kiam Kanada Esperanto-Asocio transdonis al mi diplomon de Honora Membro, fine de la riverenco por la teatraĵo.

1910

Montrealo: Alena Adler (Mary) kaj Garry Evans (s-ro Mann) en la premiera surscenigo de la teatraĵo “1910”, verkita de Ĵenja Amis (Foto: John Huang)

La aktoroj kaj la muzikistoj estis brilaj, la kromaktoroj (kiuj havis apenaŭ horon por ekzerci sian parton de la “demanduloj”) faris neniun erareton, kaj la teknika teamo faris mirindan laboron helpante. Vere, mi ne povis eĉ imagi pli bonan laboron. Kaj la temo de la teatraĵo estis nia, Esperanta, kaj plene histori-bazita: temis pri la vizito de Zamenhof al Ameriko – s-ro Mann, kiu akompanis lin, rakontas pri veraj okazaĵoj, veraj anekdotoj pri la kongreso, la vojaĝo, la vizito al Amerikaj urboj, kaj, jes, kompreneble, Montrealo! Ni aŭdas muzikon, kiun oni aŭdis dum la Sesa Kongreso en Vaŝingtono – ni eĉ malkovris la unuan Esperanto-kanton eldonitan en Ameriko – bedaŭrinde, perditan por pli ol jarcento. Mi pensas, ke la homoj sentis tion, kion mi mem sentis, kiam mi decidis verki la teatraĵon: tiu ĉi rakonto devis esti rakontita – ĝi estas amuza, kortuŝa, kaj ĝi estas parto de niaj historio kaj kulturo!

Mi diru, ke la momento de la teatraĵo estis la plej forta ne nur por mi kaj ĉiuj, kiuj partoprenis en ĝia produktado. Mi aŭdis de pluraj personoj, ke ĝi estis la plej memorinda parto de la arta programo – kaj tio estas eble la plej forta komplimento.

Sur unu el T-ĉemizoj, kiujn ni produktis, mi faris desegnaĵon de ĉielarko, kun la subskribo “Ĉio iros bone”. Nu, ĉio iris bone. Restas bonaj memoroj, restas amik­ecoj, restas inspiroj. Nu, kaj ni, LKK, kiu kunlaboras jam de ok jaroj, estas ja unu familio, por la vivo…

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Fotoj de John Huang

La Ondo de Esperanto, 2022, №3.


Deklaro de la 107a Universala Kongreso de Esperanto

La 859 partoprenantoj – el 57 landoj – de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Montrealo, Kanado, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, traktis la kadran temon “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.” Per teritoria agnosko en la malferma ceremonio de la Kongreso, ni esprimis nian profundan dankon al la diversaj indiĝenaj nacioj, unuavice la ganjenka popolo (Kanien’kehá:ka, Mohawk), kiuj neniam cedis siajn rajtojn je tiu teritorio, kie ni kunvenis.

Per prelegoj, filmoj, diskutrondoj, kaj ankaŭ lingvokurso pri la aniŝinabeka, ni lernis pri la granda diverseco de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj en Nord-Ameriko kaj tutmonde. Ni konstatis, ke indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj kaj biologia diverseco, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Ni krome aŭdis kiel, malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj.

Honore al la komenco de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), nia Kongreso eldonis novan tradukon en Esperanto de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj. Inter la multaj rajtoj agnoskitaj en tiu dokumento, ni aparte atentigas pri Artikolo 13, laŭ kiu “Indiĝenaj popoloj rajtas revivigi, utiligi, evoluigi kaj transdoni al estontaj generacioj siajn historiojn, lingvojn, buŝajn tradiciojn, filozofiojn, skribsistemojn kaj literaturojn, kaj asigni kaj reteni siajn proprajn nomojn por komunumoj, lokoj kaj personoj.” Kiel movado por lingvaj rajtoj, ni esprimas nian fortan subtenon al tiuj principoj.

La parolantoj de Esperanto alte taksas la valoron de kultura kaj lingva diverseco kaj kunlaboras por realigi lingvan demokration en monda skalo. Konforme al tiuj celoj kaj al la informoj kaj ideoj pritraktitaj en ĉi tiu Kongreso, ni deklaras nian solidarecon kaj subtenon al indiĝenaj popoloj en ties streboj por memdetermino, paco, justeco, kaj interkompreniĝo.


Universalaj Kongresoj | Hejmo