[Titolo]

SENDEPENDA ĂIUMONATA REVUO. 1999. No 6 (56)


Ăi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Kovrila foto: Helenjo de Vasnecov


ENHAVO

REDAKCIE

  • Halina Gorecka, Aleksander Kor╝enkov. Al la legantoj
  • ĂEFARTIKOLO

  • Kep Enderby. Donu ■ancon al paco
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • Renkonte al la dua forumo
  • Istvßn Ertl. La dekan fojon Roterdame
  • Anna Ritamńki. Finnlando: duobla Šeflando en 2000
  • ELTE-Universitato invitas ali°i
  • Spomenka Ůtimec. Novaj ejoj en Zagreb
  • Nekrologoj
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • Konstantin Vihrov. Sukcesa VER en Tatarstano
  • Tatjana Kulakova. Biblioteko siberien
  • TRIBUNO

  • Renato Corsetti. Hodlerismo
  • Bronislav Ăupin. Du gravaj materialoj en majo
  • Wolfgang Kirschstein. Ůlosilo al la "rusa animo"
  • Mike Leon. Nov-Zelanda verdikto
  • Ljubomir TrifonŠovski. Pakto por la Esperanta Civito: Kiel retiri°i
  • MiÂail MaÂnaŠ. Esperanta saluto el la jaro 1946
  • BELETRO

  • Aleksandr Pu■kin. Ăerkisto (Tradukis Nikolai LozgaŠev)
  • Aleksandr Pu■kin. Avara kavaliro (Tradukis Nikolai LozgaŠev)
  • Aleksandr Pu■kin. Car' Nikita kaj kvardek liaj filinoj (Tradukis Valentin

  • Melnikov)

    BIBLIOTEKO

  • Grigorij Arosjev. Kiun celon havas grupo "Nifo"?
  • Miguel GutiÚrrez Ad˙riz. Kiu estas A.Thorkent
  • Halina Gorecka. "Lingvaj respondoj" de Sergio Pokrovskij
  • Halina Gorecka. Esperantaj libroj el Ruslando kaj USSR
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Martaj konkursoj
  • Trovu vortparojn
  • Literaturaj anekdotoj (Tradukis Halina Gorecka)
  • DIVERSAČOJ

  • Frazoj
  • Internacia Fotokonkurso de "La Ondo"
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Al la legantoj

    Junio: Sezona bildo de Ma■a Ba╝enova


    Ăi tiu estas la unua tema kajero de La Ondo de Esperanto -- ja °uste Ši-junie oni celebras la 200-jaran jubileon de la plej granda rusa poeto Aleksandr Pu■kin.

    Miloj da ruslandaj gazetoj aperigas nun jubileajn artikolojn, kvizojn kaj historia╝ojn. Radio kaj televido en Ruslando abunde nutras la legantojn per la Pu■kina menuo. Kompreneble, nia modesta revuo apenař povas diri pri Pu■kin ion, kion oni ne jam legis, ařdis ař vidis. Ni do decidis ne publikigi materialojn teoriajn ař sensaciajn, sed proponas al la internacia legantaro tri reprezentajn tradukojn, kiuj estas faritaj ekskluzive por La Ondo.

    La Ăerkisto kaj Avara kavaliro unue aperis en la kolektoj "Noveloj de Belkin" kaj "Malgrandaj tragedioj" respektive. La aperigo de la du klasika╝oj estas nia oma°o ankař al karmemora Nikolai LozgaŠev, kiu tradukis ilin, kvankam li ne sukcesis finpoluri la tradukojn. La du verkojn seriozajn sekvas pli le°era fabelo, kiu dum la totalisma periodo estis tre malofte publikigata, sed tre populara. Tute nature, °in tradukis nia nelacigebla Valentin Melnikov.

    Sed Ši tiu kajero estas nekutima ankař pro la maj-meza aperdato. Tiu frusalto en la someron okazis pro la sta°ado de nia redaktanto en Bulgario -- probable li raportos pri sia sperto en la kajero julia.

    Cetere, °uste pri la restado en Balkanoj ni aludis en la januara kajero, kaj °i kařzos bedařrindajn °enojn de la aper-ritmo Ši-somere. Bonvolu do, se eble, ne tro koleri pri la pigrema redakcio, se vi kelkfoje trovos la revuon en via po■tkesto ne je la kutima tempo. Ni certe renormaligos la ritmon ařtune.

    La tria nova╝o estas, ke nia redakcio (pro registra kondiŠo niaj redakcianoj estas oficiale "konstantaj kunlaborantoj") plivasti°as kaj internacii°as. Nia nova redakciano, danlanda germano Wolfgang Kirschstein, prizorgos precipe la tradukan prozon kaj literaturologion.

    La kvara nova╝o estas la reokazigo de nia fotokonkurso, al kiu Šiuj fotemuloj estas bonvenaj. Tamen sur la kovrilpa°o vi vidas bildon pasint-jarcentan -- pri la kialo vi legos en la interesa materialo de MiÂail MaÂnaŠ (pa°o 6).

    Havu do paciencon °is la sekva Ondo, kiu atingos vin supozeble el la Nigra Maro.

    Halina Gorecka
    Aleksander Kor╝enkov
    á


    DONU ŮANCON AL PACO

    La tuta internacia Esperantistaro estas konsternegita kaj hororigita de kio okazas en la Balkanaj landoj.

    Legantoj komprenas, ke pri tia terura politika milita afero, mi ne rajtas paroli nome de la membraro de UEA, nur nome de mi mem persone. Kadre de tio, tamen, mi skribas kiel Prezidanto de asocio kies fina baza celo estas paca mondo en kiu regas interpopolaj frateco kaj justeco, ecoj ne ofte trovataj en la aktuala mondo.

    Krom la kruela mortigado de tiom da senkulpaj homoj, kaj la detruo de hejmoj kaj poseda╝oj, aparta kaj pli specifa perdo estas perdo de la vero, unua trafita viktimo. Ree memevidenti°as, ke tiuj kiuj kulpas en tiaj aferoj, Šiam provas influi, flamigeble, aliajn mensoge, tro ofte sukcese.

    Krom la hororo, kaj nia konsterni°o, kiujn do, ni devus kulpigi? Kion dirus Zamenhof se li ankorař vivus?

    Sendube, ne la ordinarajn homojn. Ili estas viktimoj, ofte iloj ankař, sed Šiam viktimoj. Pli bona demando estus, kiu avanta°as pro la kreo de tiu situacio? EŠ respondo al tia demando ofte ne sufiŠas doni la tutan veron. Profesiaj generaloj posedante tre modernajn armilojn volonte kontribuas, lude, prov-uzante tiajn armilojn. Ankař ili kulpas eŠ pli grave kiam ili havas la proksimajn orelojn de regantaj politikistoj.

    Ău ambiciaj politikistoj povas tiel roli ekspluatante religiajn kaj malnovajn historiajn plendojn? Ău homoj tiaj povas esti tiom fiaj? Jes, ja, lař mi, kiam ili akceptas siajn proprajn mem kreitajn antařju°ojn, tiam ili ja havas tian kapablon, kaj uzante °in, klare meritas ricevi niajn plejfortajn kondamnojn, Šar ili havas la potencon. Estas tiaj kiuj respondecas.

    Inter ili estas tiaj kiuj preterpasis la Sekurecan Konsilion de UN, la nun paralizita Šefa internacia instanco donite la rolon preventi tiajn katastrofojn. Ne decas en Esperanta ╝urnalo mencii specifajn registarajn nomojn. Ău rememorigo de la Ligo de Nacioj? Ia ajn, lař mi, vere senle°a skandalo.

    Kio atendos nin?

    Nepre, politika malstabileco en tiu parto de la mondo; longtempe rikolto de amara kaj longdařra memoro pri la maljusta╝oj kiuj okazis; malameco kaj ven°o atendos multajn, eŠ nin kiuj ne estas envolvataj; terorismo, tia kia minace dařros tra multaj generacioj.

    Niaj nepoj kaj nepinoj pagos por tio kion niaj regantoj okazigas al ni en la Balkana duoninsulo.

    Ău tia analizo sufiŠas. Certe ne!

    Ni devas klopodi kompreni pli bone, juste, tion kio okazis, kaj kiel plej bone ripari la terura╝ojn jam okazintajn.

    Ni Šiuj pledu kaj aktivi°u celate al tiu kiu havas la potencon, lařte kaj Šiam pli lařte dirante al ili: Šesigu la mortigadon, donu ■ancon al paco! Vivu la paco!

    Kep Enderby
    Prezidanto de UEA

    Beogrado: La placo de la respubliko


    HODLERISMO

    Mi finfine estas kontenta ke Perla Martinelli disvastigis al pli ampleksaj rondoj komenton iom ■ercan, kiun mi faris al ■i. Mi diris:
    "Finfine UEA estas la plej granda rařmisma asocio en la mondo, kiu tamen insistas deklari sin finvenkisma." (LOdE. 1999: 5)
    Kaj tia ■ajnas al mi la efektiva situacio. Hector Hodler, en la komenco de la nuna jarcento, decidis fondi asocion, kies celo estis helpi la esperantistaron realigi en la praktiko la potencialon de la internacia lingvo. Tion li faris. La asocio prosperis kaj progresis. La esperantlingva komunumo komencis vivi sian kontaktan vivon Šiam pli intense.

    Tiuj komencaj ideoj estas ankorař nun skulptitaj en la statuto de la nuna UEA, kies celoj estas, interalie

    (c) plifaciligi la Šiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgrař diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko ař lingvo;

    (Š) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi Še ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj."

    Tiuj komencaj ideoj restas ne nur en la statuto, sed en la Šiutaga praktika laboro de UEA. Se vi rigardas la lastan jar-raporton (Esperanto. 1998: 6) kaj iom atente ekzamenas la grafika╝on kiu bildigas la elspezojn de UEA, vi vidas ke preskař la tuto estas dediŠata al agadoj por kunteni la komunumon (salajroj por oficistoj, kiuj prizorgas la libroservon, korespondas kun la membroj, eldonas la revuojn kaj la jarlibron, ktp.).

    Se ni ne volas nomi tion rařmismo (por eviti pliajn konfuzojn en la mensoj de la legantoj), ni nomu °in hodlerismo, kio ver■ajne estas pli ařtenta nomo.

    Pro tio mi, konata pracelano kaj finvenkisto, iom ■erce diris al Perla ke "(UEA) tamen insistas deklari sin finvenkisma." Oni devas kompreni tiun mian rimarkon ne kiel kritikon al la finvenkismaj elementoj en UEA sed al la hodlerismaj. Mi, kiel konvinkita pracelano, estas relative indiferenta je la komunumo de la Esperanto-parolantoj kaj de la kulturaj kaj literaturaj valoroj (kiujn ili asertas krei), sed estas multe pli atenta je la klopodoj disvastigi Esperanton kiel rimedon por interkompreni°o inter neesperantistoj.

    Ne miskomprenu min. Mi, kiel ni Šiuj, estas tre enplektita en la esperantisma vivo, °uas niajn renkonti°ojn, aŠetas niajn librojn, legas niajn revuojn, inter■an°as ■ercojn kun la aliaj esperantistoj, ktp. unuvorte "vivas en Esperantujo" kaj estas fiera pri °iaj atingoj kaj pri la valoroj antařenportataj de niaj homoj.

    Aliflanke, mi kredas ke nia devo estas plibonigi la situacion de la tuta homaro ne nur de nia popoleto. Disvastigi Esperanton ■ajnas al mi pli grave ol nur °ui °in. Pro tio mi volonte vidus malpli rařmisman UEA-n. Sed la fakto ke UEA estas tia, kia °i estas, klare pravigas alian aserton: La distingoj inter hodlerismo kaj rařmismo ne bazi°as sur konkreta malsameco de ideoj, sed sur aliaj faktoroj, kiujn mi preferas prisilenti.

    Renato Corsetti
    vicprezidanto de UEA
    á


    RENKONTE AL LA DUA FORUMO

    Karlovy Vary, 27-29 jul. 1999
    (HK) Sekve de ies leteroj al la sidejo de SAT, la Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito petas diskonigi la suban oficialan komunikon, kiun °i ricevis de SAT:
    La SAT-Plenumkomitato atente studis vian proponon pri la organizado de la dua Forumo por la Esperanta Civito kadre de la SAT-kongreso en Karlovy Vary. Ni akceptas tiun proponon kaj esperas ke tiu Forumo estos plensukcesa. Ni kompreneble tuj informos la Organizan Kongresan Komitaton kaj konsilas al vi turni vin rekte al °i.

    Samtempe ni informos niajn membrojn pri tio pere de Sennaciulo, kaj informas UEA, indikante ke tiu Forumo okazos sub nur via kaj kompleta respondeco. Ni opinias ke tio estas nepre necesa por ke la rilatoj inter la diversaj asocioj de la °enerala Esperanto-movado dařre estu bonaj. Ăi-jare iu membro de la Plenumkomitato de SAT partoprenos fizike parton de la Forumo, kiel observanto.

    Kun niaj koraj kaj sennaciecaj salutoj, por la PK de SAT.

    Yves Peyraut, prezidanto.

    ***

    Same kiel en la unua, Akademio de Esperanto estos oficiale reprezentita ankař en la dua Forumo por la Esperanta Civito. Ankař Ši-jare la Akademion reprezentos s-ino Perla Ari Martinelli, lař komisio de la estraro de AdE. Diferenco estas, ke en 1998 ■i ali°is kiel plenrajta delegito (komisiita de la antařa estraro), dum en 1999 ■i ali°is kiel observanto (do Ši-foje ■i ne estos voŠdonrajta). Krome, Šar delegito ne pagas la restadon (gasto de la organizantoj), sed observanto jes, ■i mem kovros la koncernajn kostojn kaj tio Ši-foje aperos eŠ en la bilanco de AdE, pluse kiel donaco kaj minuse kiel kostoj pro partopreno de AdE en la dua Forumo por la Esperanta Civito. La statuson de observanto konsilis al AdE Perla Ari Martinelli mem, lař kiu "estas oportune ke AdE atente sekvu la evoluon de Šiuj iniciatoj (inkluzive de la Strategia Forumo de UEA), sed nur kiel observanto, por garantii sian sendependan rolon de pure lingva institucio".

    ***

    La sekretario de Kataluna E-Asocio (ali°inta al, sed ne partopreninta en la unua Forumo por la Esperanta Civito) ╝us informis la Evolukomisionon, tra KCE, ke la Asembleo de KEA, meze de marto, decidis prokrasti la ratifon de la Pakto, pro diversaj interpretduboj. KEA eventuale proponos modifojn. KCE transdonis la leteron al la membroj de la Evolukomisiono, kun la afabla rimarko ke ili volonte respondos lař sia kompetento, se KEA bonvolos esprimi tiujn dubojn. Aliflanke, nur la Forumo de la Paktintoj rajtas modifi la Pakton mem. KEA (kaj Kataluna Esperantisto) rajtos je observantoj okaze de la dua Forumo.
    á


    LA DEKAN FOJON ROTERDAME

    Sukceso i°as preskař rutino por la Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA se ju°i lař la nombro de vizitantoj kaj, precipe, lař la Šiam familieca etoso.

    24 apr. 85 esperantistoj gastis en la Roterdama domo de UEA, veninte el 12 landoj: duone el Nederlando, sed ankař el Germanio, Francio, Hispanio, Italio, eŠ Litovio, Pollando kaj Usono.

    Atendis ilin kvin okazejoj tra la domo: En salono Zamenhof, Marjorie Boulton tri fojojn prelegetis kaj pacience respondis al demandoj pri Esperanta verkado kaj... nu, pri katoj. En la Libroservo, kun la malferm-tage kutima rabato de 10%, vendi°is varoj je 2317 eřroj -- i.a. Šiuj disponeblaj titoloj de Marjorie Boulton. Ăambro Epstein proponis bazaron de esperanta╝oj. En Biblioteko Hodler okazis senŠesa montrado de vidbendoj.

    Laste sed ne balaste, refre■iga╝oj atendis en la babilemiga kaf-Šambro.

    La sekva Malferma Tago okazos la 27an de novembro 1999.

    Istvßn Ertl
    á


    FINNLANDO: DUOBLA ĂEFLANDO EN 2000

    Kultura E-Festivalo, la festo de originala esperantokulturo, transloki°as de Svedio kaj Danio al Finnlando. KEF 2000 okazos venontjare 13-20 ařg. en komforta kaj bone ekipita kursejo proksime al Helsinko.

    En 2000 Helsinko estos unu el la eřropaj kulturaj Šefurboj. Samjare Finnlando pere de KEF pretas akcepti la rolon de kultura Šeflando en Esperantujo.

    Muziko, literaturo kaj teatro estas la plej gravaj kampoj de la originala esperantokulturo, de kies facetoj ni promesas oferti vastan kaj interesan interpreton. Plekta╝o de klerigaj kaj festivalaj programeroj celas spertigi nin pri la viveco de nia kulturo. Esperanta kinejo, plene esperantlingva diskoteko, akustikaj kaj rokaj koncertoj, literaturaj rondoj, lařtlegoj kaj prelegoj, teatraj prezentoj kaj ekzercoj -- tiuj estas nur eroj en fascina reto de la semajna kultura festivalo.

    La porinfana esperanta kulturo kaj la bonfarto de la KEF-etuloj °enerale ricevos apartan atenton. Ni planas junece bonetosan Kulturan E-Festivalon.

    Adreso: KEF 2000, Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki

    Rete: aritamak@ra.abo.fi

    Anna Ritamńki
    á


    ELTE-UNIVERSITATO INVITAS ALIěI

    La fama budape■ta universitato (ELTE) dařre proponas al enlandaj studentoj kurson pri interlingvistiko kaj esperantologio, kadre de la katedro pri °enerala kaj aplika lingvistiko.

    Eksterlandanoj povas ali°i al la internacia kurso, kiu post tri jaroj kondukas al ekzameno kaj diplomi°o. Necesas restadi en Budape■to du semajnojn jare, kutime en frua ařtuno kaj en februaro.

    Por pliaj informoj:

    Adreso: Universitato ELTE, Esperanto-Fako, Piaristak 1, HU-1061, Budapest.
    á


    NOVAJ EJOJ EN ZAGREB

    (IR) Kroata E-Ligo ricevis leteron de la urbestrino de Zagreb Marina MatuloviŠ-DropuliŠ kun la informo, ke la municipo decidis disponigi al esperantistoj novajn ejojn en Zagreb, strato Kneza Mislava 11, tri eta°oj, urbocentre, proksime al la Hotelo Sheraton. La ejoj estas disponigitaj por ebligi pli bonajn preparojn por UK-86, kiu okazos en Zagreb en 2001. Per tiu Ši letero la urbestrino dankis al UEA, kiu elektis Zagrebon por la loko de sia unua kongreso en la nova jarmilo.

    Ăar la ejoj bezonas renovigon tial, dum dařras la konstrulaboroj, la Šefa Esperanta adreso en Zagreb restos en strato Amru■eva 5.

    Spomenka Ůtimec


    Je la Zamenhofa tago en Le Lignon, apud ěenevo, forpasis

    Henri VatrÚ (1908-1998)

    plumnome Henri Baupierre ařtoro de pluraj poemoj, tradukoj, recenzoj, pastiŠoj (Specimene) kaj aliaj verkoj, interalie de Neologisma Glosaro, kiu ekde 1983 havis 4 eldonojn.


    La 5an de januaro en Pekino forpasis pro karcero

    Ye Junjian (1914-1999)

    pseřdonime Cicio Mar, fama Šina verkisto, tradukisto, vicprezidanto de la Ăina Tradukista Asocio, honora prezidanto de la Ăina E-Ligo, vicprezidanto de la Šina societo "Amikoj de Esperanto", konsiliano de la redakcio de El Popola Ăinio.


    La 21an de januaro neatendite forpasis

    Eva Seemanovß (1920-1999)

    konata aktorino, poetino kaj ařtoro de tradukoj, fondinto de artisma kolektivo, poste nomita "Verda Šaro de Julio Baghy", honora membro de ĂeÂa E-Asocio kaj de UEA.


    La 14an de februaro en Kalifornio Šesis la vivo de

    Catherine Louise Schulze (1913-1999)

    ■losila figuro en la usona movado, en la jaroj 1970-80 vicprezidanto de ELNA, redaktorino de ELNA Newsletter, iniciatoro de la fama Somera E-Kursejo en la San-Franciska Universitato, honora membro de UEA.


    La 29an de aprilo forpasis

    d-ro Ivan KirŠev (1923-1999)

    fondinto kaj prezidanto de la Esperantista Domo de Kulturo en Razgrad, honora membro kaj eksestrarano de BEA, honora urbano de Razgrad.

    Ni funebras kaj kondolencas.
    á


    KURTE

    22-23 mar. prezidanto de UEA Kep Enderby, Vincent Charlot k Franšois Lo Jacomo vizitis en Parizo plurajn Unesko-respondeculojn, francan ministerion pri junularo k sporto; poste Enderby k Hans Erasmus havis utilajn renkonti°ojn en la Eřropa Parlamento. (Esperanto)

    Kep Enderby donis februare paroladon pri E-to k UEA antař la Asocio de Eksterlandaj Literaturistoj en Sidnejo. (Esperanto)

    Vespere 16 mar. estis registrita miliona vizito al la ret-informejo de la Sveda E-Federacio; la kvanto da vizitantoj atingas nun 90 mil Šiumonate. (La Espero)

    Asocio E-ista de Rio de Janeiro en la lasta semestro de 1998 aktive disvastigis E-ton per 44 gazetartikoloj, 7 radiaj k televidaj prezentoj, 4 prelegoj, 8 paneloj k 1 ekspozicio. (Brazila Esperantisto)

    21 feb. Bolonja E-Grupo (Italio) malfermis la Semajnon de Internacia Amikeco kunlabore kun Amnesty International per prelegoj pri homaj rajtoj, defendo de etnaj kulturoj k komuna internacia lingvo. (L'esperanto)

    En Svislando surstrata enketado de 700 personoj, samproporcie viroj k virinoj, junuloj, plenkreskuloj k emeritoj montris, ke nur kvinono de la junularo scias pri E-to kompare al duono de la plenkreskuloj. (SES Informas)

    Malgranda fabriko de specialaj sportaj ařtomobiloj Panozauto en Usono produktas sportan, elegantan ařto-modelon kun la nomo Esperante. (Interredaktore)

    Je 25 apr. al la Berlina UK ali°is 2250 personoj el 55 landoj. (CO)

    Pli ol 400 adresoj en 40 landoj estas en la Amikeca Reto (1999-2000); novaj landoj estas: Makedonio, Benino, Usono kaj Al°erio. (Amikeca Reto)

    En 1998 porinfana E-revuo Juna Amiko havis 1771 pagintajn abonantojn, (kompare kun 1826 en 1997) inter ili -- 723 en Brazilo. (Stefan MacGill)

    Malgrař la malfacila situacio Ši-somere okazos sta°oj en la E-kastelo GrÚsillon (Francio): oni sta°os en la kastelo, sed lo°os ekster °i. (Franca Esperantisto)

    Ziko Sikosek Šesis redakti la organon de GEA Esperanto aktuell. (Esperanto aktuell)

    Meksikia filio de la Internacia Akademio de la Sciencoj 2 feb. estis le°igita en Meksikio kiel Civila Asocio. (Ruben Feldman-Gonzalez)

    Ăesis aperi VoŠo el Turingujo kaj La Socialisto. (Esperanto)
    á


    SUKCESA VER EN TATARSTANO

    21-25 apr. en Nabere╝nyje Ăelny (Tatarstano) sukcese pasis la 11a Volgia E-renkonti°o kun Š. 60 partoprenantoj el 6 urboj (N.Ăelny, Uljanovsk, Tomsk, Moskvo, Ăeboksari, Kazanj). VER-11 estis dediŠita al la teatro: ni vizitis tataran teatron, spektis bonegan spektaklon "Ůtona gasto" preparitan de Ăelnanoj, partoprenis prelegon pri teatra ■minko.

    La renkonti°o estis dediŠita ankař al Pu■kin, kaj lige kun tio estis teatra konkurso: du teamoj devis dum tuta periodo prepari spektaklojn lař fabeloj de Pu■kin ("Ruslan kaj Ludmila" kaj "Fabelo pri caro Saltan") kaj dum la lasta vespero okazis la prezentoj. Krome okazis ekskursoj (N.Ăelny kaj Jelabuga); ni vizitis moskeon kaj muzeojn de Cvetajeva kaj Ůi■kin.

    Konstantin Vihrov
    á


    BIBLIOTEKO SIBERIEN

    La Kolektiva E-Biblioteko (KEB), kolektinta en Jekaterinburg dum la 16 jara funkciado Š. 1800 volumojn, 28 apr. estis kontenere sendita al la siberia urbo Krasnojarsk. Ekde nun °in prizorgos la Krasnojarska EK, kiu reprenas la stafeton de UES per la decido de la Konferenco de tiu lasta.

    Eldonantoj bonvolu ekde nun sendi librojn kaj gazetojn al la adreso RU-660017, Krasnojarsk-17, p.k. 20825.

    Tatjana Kulakova
    sekretario de UES
    á


    DU GRAVAJ MATERIALOJ EN MAJO

    En la maja kajero de La Ondo, min aparte interesis du materialoj.

    Legante la eseon de Vilmos Benczik Ůrumpanta legokultuto (ne nur) en Hungario mi kaptis min je la penso, ke en °i estas priskribita la situacio, kiu estas en Ruslando. La problemo de la legokulturo estas gravega por la homa socio. Dum la lastaj jaroj la homoj legas Šiam pli malmulte. Televido (kaj komputilo) forigis libron el la manoj de la homo. Mi rimarkis, ke junuloj, kiuj malmulte legas ař tute ne legas librojn, elmontras malriŠan lingva╝on dum parolado, nescipovon klare esprimi per vortoj siajn pensojn, nekapablon fantazii.

    Potenco de la socio dependas de la homoj, kiuj konsistigas °in. Ju pli altkulturaj estas la homoj, des pli potenca estas la socio. Mi opinias, ke en lernejoj oni devas eduki al infanoj inklinon al legado kaj verkado, por ke nia socio estu potenca.

    La taglibro de l' verkisto de Fjodor Dostojevskij estas aktuala verko por hodiařaj tagoj. ěi respegulas Šiujn karakterizajn flankojn de la ruslanda vivo. Problemoj, kiujn spertis nia socio antař 120 jaroj, estas similaj al la nuntempaj (ař eŠ la samaj).

    Ju°ante lař la enkonduko La taglibro facile legeblas. ěi tuj kaptas la atenton de la leganto kaj ne lasas °in °is la lasta linio. Mi pensas, ke °i estas interesa por la enlandaj kaj eksterlandaj legantoj de La Ondo.

    Bronislav Ăupin (Udmurtio, Ruslando)
    á


    ŮLOSILO AL LA "RUSA ANIMO"

    Se vi demandas min pri mia plej ■atata rusa verkisto, mi devus unue pensi pro "embaraso de riŠeco". Post ioma pripenso mi dirus ver■ajne -- spite al Šio -- la nomon Dostojevskij. Spite al Šio, Šar multaj facetoj de lia verkaro estas abomenaj. Liaj ideoj pri savi°o pere de pento estas kvazař el alia mondo. Tamen liaj verkoj estas tiel modernaj. Neniam antaře verkisto boris tiom profunde en la homan animon. Pro tio mi Šiam revenas al la ampleksa verkaro de tiu genia ruso.

    Mi °ojas speciale, ke nun aperas porcioj el Taglibro de l' verkisto. Ofte mi havis la impreson, ke tiuj felietonaj komentoj pri tiom da malsamaj aferoj povus esti kvazař ■losilo al la "rusa animo". (Ofte ni nomas "rusa animo" tiun parton de ruseco, kiun ni ne komprenas.)

    Tial mi atendas plian klerigon el la plumo de Dostojevskij.

    Wolfgang Kirschstein (Danlando)
    á


    NOV-ZELANDA VERDIKTO

    En la aprila Ondo aperis mia artikolo pri la ruslandaj maristoj en Nov-Zelando.

    La 27an de aprilo novzelanda kortumo alju°is la plenajn petitajn salajropagojn al la ses maristoj restantaj en Nov-Zelando, kaj ankař kompenson de 10 mil nov-zelandaj dolaroj (proksimume 5 mil USD) al Šiu maristo. La alju°o estas provizora, Šar Karelrybflot povas apelacii, sed la maristoj kaj iliaj amikoj °ojas.

    Mike Leon (Nov-Zelando)
    á


    PAKTO POR LA ESPERANTA CIVITO: KIEL RETIRIěI

    (HK) Kiel tagprezidanto de la unua Forumo por la Esperanta Civito °uste kiam estis akceptita la teksto de la Pakto (1998 08 10), mi sentas la devon atentigi, ke ies asertoj pri la ne ebleco retiri°i el la Pakto estas malveraj.

    Se iu establo ali°inta al la Pakto ial ne estus kontenta pri la evoluo de la afero, tiu establo povus plendi Še la Kortumo. Tiu Ši arbitracia instanco ekzamenus la faktojn, kaj verdiktus. Se la verdikto ne plaŠus al la plendinta establo, °i povus retiri°i tuj de la Pakto. Probable celkonscia kaj objektiva paktinto ne eksi°us tuj, sed unue apelacius Še la Forumo de la paktintoj kontrař la ne■atata verdikto, kaj nur post duagrada verdikto eventuale retiri°us.

    Kompreneble la Kortumo (kaj nur °i) povas ankař verdikti eksigon: ankař tiam la eksigita establo rajtus apelacii Še la Forumo, kiu povas peti de la Kortumo reekzameni la aferon en dua grado.

    Fine, por Šiu ne klara punkto eblus referenci al la Svisa Civila Kodo, kiu difinas la naturon kaj limojn de la reciprokaj intersocietaj enga°oj. Necesas aldoni ke al la Pakto rajtas ali°i kiu ajn establo uzanta esperanton: pri la akcepto de la ali°peto decidas la Forumo de la paktintoj. La sekva forumo okazos en Karlovy Vary, 27-29 jul. 1999, dum la SAT-kongreso.

    Ljubomir TrifonŠovski
    membro de la Evolukomisiono
    á


    ESPERANTA SALUTO EL LA JARO 1946

    En la familia arkivo mi trovis du po■tkartojn kun nigrablankaj reprodukta╝oj de bildoj averse. Unu prezentas portreto de Lev Tolstoj faritan de Kramskoj, la dua -- "Aljonu■ka" (Helenjo) de Vasnecov. "La trova╝oj" jam pli frue trafis antař miajn okulojn, sed mi ne atentis ilin pro reversoj netu■itaj de skribiloj. Nur nun mi konstatis, ke la titolo "PoŠtovaja kartoŠka" estas ankař en Esperanto -- "Po■ta karto".

    Kiel en la jaro 1946 vortoj en Esperanto aperis en eldona╝o de la ■tata galerio Tretjakov? Ău tio okazis lař desupra ordono ař la cenzuro ne rimarkis la memstaran decidon de la redaktoro G.A.Kuzjmin? Tamen tiutempe Šiuj en la profesia eldona Šeno certe sciis, kion ili skribas, legas kaj presas. Eble la bildkartoj estis destinitaj por eksterlanda uzado, ař por montri la pretecon de tiu uzado. En novembro 1946 ekfunkciis la statuto de UNESCO, sed USSR ali°os al °i nur post kelkaj jaroj -- el tiu vidpunkto la "Po■taj kartoj" estas elemento de la prepara laboro al tiu ali°o.

    Nur helpe de aliaj (eble, arkivaj) materialoj oni povas respondi certe, kio kařzis la aperon de po■tkartoj en la "dan°era lingvo" dum la regado de la tirano Stalin kaj subpremado de la esperantistoj. Sed ni povas konstati la fakton mem: en 1946 en USSR estis eldonataj po■taj kartoj kun vortoj en Esperanto.

    MiÂail MaÂnaŠ
    á


    Pushkin

    ĂERKISTO

    Novelo de Aleksandr Pu■kin

    Ni vidas Šiutage Šerkojn --
    grizharojn de l' kaduka mondo.
    Der╝avin
    La lastaj hejma╝oj de Šerkisto Adriano ProÂorov estis levitaj sur la katafalkan dro■kon, kaj paro da magraj Ševaloj kvaran fojon ektrenis °in de la strato Basmannaja al Nikitskaja, kien la Šerkisto estis translo°i°anta kun la tuta hava╝o kaj hejmanoj. Ůlosinte la butikon, li najlis al la pordego anoncon pri tio, ke la domo estas vendata ař donata lue, kaj ekiris piede al la nova nesto. Proksimi°ante al la flava dometo, tre longe tentinta lian imagopovon kaj finfine aŠetita pro konsiderinda sumo, la maljuna Šerkisto kun miro sentis, ke lia koro ne °ojis. Transpa■inte la nekonatan sojlon kaj trovinte en sia nova lo°ejo tumulton, li suspiris pri la kaduka kabano, kie dum dek ok jaroj Šio estis aran°ita en la plej strikta ordo. Li ekinsultis siajn ambař filinojn kaj la servistinon pro ilia malrapideco kaj mem komencis helpi ilin. Baldař la ordo establi°is: ikono■ranketo, ■ranko kun man°ilaro, tablo, sofo kaj lito okupis la angulojn, destinitajn por ili en la malantařa Šambro; en la kuirejo kaj salono loki°is la metia╝oj de la mastro: Šerkoj de Šiaj koloroj kaj dimensioj, krome ■rankoj kun funebraj Šapeloj, talaroj kaj torŠoj. Alte super la pordego estis fiksita ■ildo, bildiganta korpulentan Amoron kun renversita torŠo enmane kaj surskribon: "Vendado kaj tapetado de Šerkoj simplaj kaj farbitaj, ankař luado kaj riparado de Šerkoj malnovaj". La frařlinoj iris en sian Šambron. Adriano Širkařiris en sia hejmo, sidi°is Še la fenestro kaj ordonis funkciigi samovaron.

    La klera leganto scias, ke Shakespeare kaj Walter Scott prezentis siajn tombistojn homoj gajaj kaj ■ercemaj, por pli forte surprizi nian imagon per tiu kontrasto. Pro la estimo al la vero ni ne povas sekvi ilian ekzemplon, kaj mi devas konfesi, ke la karaktero de nia Šerkisto perfekte kongruis kun lia sombra metio. Adriano ProÂorov kutime estis moroza kaj enpensi°inta. Li rompis la mutecon eble nur por riproŠi siajn filinojn, kiam li trafis ilin gapi senage la postfenestrajn pasantojn, ař por postuli pro siaj verkoj troan sumon de tiuj, kiuj havis malfeliŠon (sed iam ja feliŠon) bezoni ilin. Do, Adriano, sidante Še fenestro kaj trinkante la sepan tason da teo, lař sia kutimo triste meditadis. Li pensis pri la pluvego, kiu antař unu semajno trafis Še la urbolimo sepultoprocesion de eksi°inta brigadestro. Multaj talaroj pro tio mallongi°is, multaj Šapeloj kurbi°is. Li antařvidis neeviteblajn elspezojn, Šar lia malnova stoko de funebraj kostumoj senindulge kaduki°is. Li esperis kompensi la malprofiton dank' al maljuna komercistedzino TrjuÂina, kiu jam preskař unu jaron ku■is antařmorta. Sed TrjuÂina estis mortanta en la distrikto Razguljaj, kaj ProÂorov timis, ke ■iaj heredontoj, malgrař la promeso, pigros voki lin el lia forangulo kaj akceptos pli proksiman oferton.

    Tiuj Ši meditoj estis subite rompitaj de tri framasonaj frapoj sur la pordo. "Kiu estas?" -- demandis la Šerkisto. La pordo malfermi°is, kaj viro, kiu estis tuj divenebla kiel germana metiisto, eniris en la Šambron kaj kun gaja aspekto proksimi°is al la Šerkisto. "Pardonu, afabla najbaro, -- li diris en tia ■ajnrusa idiomo, kiun ni °is nun ne povas ařdi sen rido, -- pardonu, ke mi malhelpis vin... mi deziris pli rapide konati°i kun vi. Mi estas ■uisto, mia nomo estas Gottlieb Schulz, mi vivas trans la strato de vi, en tiu dometo, kontrař viajn fenestrojn. Morgař mi festos mian ar°entan geedzigon, kaj mi petas vin kaj viajn filinojn tagman°i Še mi kamarade". La invito estis favore akceptita. La Šerkisto invitis la ■uiston sidi°i kaj tetrinki, kaj dank' al la aperta karaktero de Gottlieb Schulz, ili baldař konversaciis amike. "Kiele komercas via afabla mo■to?" -- demandis Adriano. "E-he-he, -- respondis Schulz, -- iel kaj tiel. Mi ne plendu. Kvankam, mia varoj ne samas kun la viaj: la vivanto sen botoj ne lamas, sed mortinto sen Šerko ne iras". -- "Tute vere, -- konsentis Adriano, -- tamen, se vivanto ne povas pagi, li, volu ne koleri, iras nudpiede; sed mizera mortinto eŠ senpage Šerkon prenas". Tiele ilia konversacio dařris ankorař kelkan tempon. Finfine la ■uisto ekstaris kaj adiařis la Šerkiston, ripetante sian inviton.

    Cherkisto, bildo de la autoro
    La sekvan tagon, °uste je la dek-dua horo, la Šerkisto kaj liaj filinoj eliris tra la pordeto de la korto de la novaŠetita domo kaj direktis sin al la najbaro. Neglektante la kutimon de la nunaj romanistoj, mi priskribos nek la rusan kaftanon de Adriano ProÂorov, nek la eřropajn vestojn de Akulina kaj Daria. Tamen mi opinias ne superflua konstati, ke ambař frařlinoj vestis sin per flavaj Šapeloj kaj ru°aj ■uoj, kio okazis al ili nur en solenaj okazoj.

    La malvasta lo°ejo de la ■uisto estis plena je gastoj, plejparte metiistoj germanaj kun ties edzinoj kaj submajstroj. El oficistoj rusaj estis nur postenbuda policisto, finno Jurko, kiu malgrař sia modesta rango, sukcesis havi apartan favoron de la mastro. Ăirkař dudek kvin jarojn li fidele kaj fervore oficis sur tiu posteno, kiel la po■tisto de Pogoreljskij. La incendio de la jaro dek-dua, neniiginta la unuan Ruslandan tronurbon, ne indulgis ankař lian flavan budon. Sed tuj post la forpelo de la malamikoj sur °ia loko aperis nova budo -- griza kun blankaj dorikaj kolonetoj; kaj Jurko denove pa■adis apud °i "kun hakileg', en tolkiraso". Li konis plejparton de germanoj lo°antaj apud la Nikita pordego; iuj el ili eŠ foje noktumis Še Jurko postdimanŠan nokton. Adriano tuj konati°is kun li kiel kun homo, kiu baldař ař poste eble estos necesa, kaj kiam la gastoj venis al la festa tablo, ili sidi°is apude. Gesinjoroj Schulz kaj ilia filino Lottchen, man°ante kun la gastoj, Šiam kune regalis kaj helpis la kuiristinon servi. Biero abundis. Jurko man°is kvazař kvar personoj; Adriano sekvis lian ekzemplon; la filinoj afekte ceremoniumis; la multvoŠa germana parolo fari°is Šiam pli brua. Subite la mastro postulis atenton kaj malkorkante rezinumitan botelon, lařte diris en la lingvo rusa: "Je la sano de mia bona Luiza!" Gasvino ek■ařmis. La mastro tenere kisis la fre■an viza°on de sia kvardekjara kunulino, kaj la gastoj brue trinkis je la sano de la bona Luiza. "Je la sano de miaj karaj gastoj!" -- deklaris la mastro, malkorkante la duan botelon, kaj la gastoj dankis lin, revakigante siajn glasetojn. Nun la tostoj eksekvis unu post la alia. Oni trinkis aparte je la sano de Šiu el la gastoj, je la sano de Moskvo kaj de dekduo da germanaj urbetoj; ili trinkis je la sano de Šiuj gildoj °enerale kaj de Šiu gildo speciale; ili trinkis je la sano de la majstroj kaj submajstroj. Adriano trinkis fervore kaj gaji°is tiom, ke li mem proponis iun ■ercan toston. Subite unu el la gastoj, dika bakisto, levis la glaseton kaj eksklamis: "Je la sano de tiuj por kiuj ni laboras -- unserer Kundleute!" La propono, kiel la ceteraj, estis akceptita gaje kaj unuanime. La gastoj komencis riverenci unu al la alia, la tajloro al la ■uisto, la ■uisto al la tajloro, la bakisto al ili ambař, Šiuj al la bakisto kaj tiel plu. Meze de tiu reciproka riverencado Jurko ekkriis al sia najbaro: "Kio do? Trinku, estimata, je la sano de viaj mortintoj". Ăiuj ridegis, sed la Šerkisto sentis sin ofendita kaj pařtis. Neniu rimarkis tion, la gastoj plu trinkadis kaj forlasis la tablon nur je la sonorado invitanta al la vespera meso.

    La gastoj foriris malfrue kaj preskař Šiuj estis ebrietaj. La dika bakisto kaj bindisto, kies viza°o ■ajnis bindita en ru°a marokeno, subaksele kondukis Jurkon en ties budon, estimante Ši-fare la rusan proverbon: la ■uldo bonas, se pagita. La Šerkisto revenis hejmen ebria kaj kolera. "Kial do, finfine, -- li rezonis voŠe, -- mia metio estas malpli estiminda ol la ceteraj? Ău la Šerkisto estas kiel ekzekutisto? Pro kio ridas la paganoj? Ău la Šerkisto estas jula histriono? Mi ja deziris inviti ilin je mia enlo°i°a festenego: sed tio ne okazos! Sed tiujn mi invitos, por kiuj mi laboras: la mortintojn ortodoksajn". -- "AÂ, kion vi diras, estimata? -- diris la servistino, kiu tiutempe estis senbotiganta lin, -- kion vi blagas? Krucosignu vin! Voki mortintojn al la festo enlo°i°a! Kia teruro!" -- "Je Dio, mi vokos, -- dařrigis Adriano, -- kaj tuje, morgař. Bonvenu, miaj bonfarantoj, la morgařan vesperon festeni Še mi; ne rifuzu mian regalon, kiun Dio donis". Post tiuj vortoj la Šerkisto iris al la lito kaj baldař ekronkis.

    Cherkisto: bildo de Pushkin
    Sur la korto estis ankorař mallume, kiam Adriano estis vekita. La negocistedzino TrjuÂina tiunokte mortis, kaj kuriero de ■ia administranto alrajdis al Adriano kun tiu informo. Pro tio la Šerkisto donis al li dek kopekojn por vodko, rapide vestis sin, prenis fiakron kaj venis al Razguljaj. Antař la pordego de la mortintino jam estis postenigitaj policistoj kaj negocistoj pa■adis kvazař korvoj elflarintaj kadavron. La mortintino ku■is surtable, vakse flava, sed ankorař ne hidigita de putrado. Apud ■i amasi°is parencoj, najbaroj kaj servistoj. Ăiuj fenestroj estis malfermitaj; kandeloj brulis; pastroj pre°is. Adriano aliris la nevon de TrjuÂina, juna negocisto en moda surtuto, kaj anoncis al li, ke la Šerko, kandeloj, drapira╝o kaj aliaj sepultaj akcesora╝oj tuj estos liveritaj en bona ordo. La heredanto distrite dankis lin kaj diris, ke li ne marŠandos pri la prezo, kaj plene fidas je la honesto de Adriano. La Šerkisto, lař sia kutimo, ╝uris je Dio, ke li ne prenos superflue, inter■an°is signifoplenajn rigardojn kun la administranto kaj forveturis por klopodi. La tutan tagon li veturadis de Razguljaj al la Nikita pordego kaj reen, je la vespero li faris Šion kaj piediris hejmen, liberiginte sian fiakriston. La nokto estis lunhela. La Šerkisto bonorde atingis la Nikitan pordegon. Ăe la pre°ejo de la Ăieliro lin vokis nia konato Jurko, kiu rekonis la Šerkiston kaj deziris al li bonan nokton. Estis malfrue. La Šerkisto jam estis proksime de sia domo, kiam al li subite ■ajnis, ke iu venis al lia pordego, malfermis la klappordeton kaj malaperis post °i. "Kion tio signifas? -- pensis Adriano. -- Kiu bezonas min denove? Eble ■telisto penetris en mian domon? Ař amantoj vizitas miajn stultulinojn? Dio gardu min!" La Šerkisto jam estis vokonta por la helpo sian kompanon Jurko. Tiumomente ankorař iu proksimi°is al la pordeto kaj deziris eniri sed, rimarkinte la kurantan mastron, haltis kaj demetis la triangulan Šapelon. Lia viza°o ■ajnis konata al Adriano, sed pro la hasto li ne sukcesis °in bone esplori. "Vi degnis veni al mi, -- anhele diris Adriano, -- eniru do, estu afabla". -- "Ne riverencu, estimata, -- tiu obtuze respondis, -- iru antařen, montru la vojon al la gastoj!" Adriano efektive ne havis tempon por riverencado. La pordeto estis malfermita, li iris sur la ■tuparon kaj la ulo sekvis lin. Al Adriano ■ajnis, ke en liaj Šambroj vagas homoj. "Diabla╝o!" -- li pensis kaj rapide eniris... liaj gamboj fleksi°is. La Šambro estis plena je mortintoj. La transfenestra luno lumigis iliajn flavajn kaj bluajn viza°ojn, kavi°intajn bu■ojn, malklarajn duonfermitajn okulojn kaj akri°intajn nazojn... Adriano kun teruro rekonis en ili homojn, kiuj estis sepultitaj dank' al liaj klopodoj, kaj en la gasto veninta kune kun li li identigis la brigadestron, entombigitan dum la pluvego. Ăiuj ili, damoj kaj viroj, Širkařis la Šerkiston kun riverencoj kaj salutoj, escepte de mizerulo antař nelonge entombigita senpage, kiu rimorsis kaj hontis pro siaj Šifonaj vesta╝oj kaj humile staris en angulo. La ceteraj estis dece vestitaj: mortintinoj -- en kufoj kaj rubandoj; mortintaj ■tatoficistoj -- en uniformoj, sen kun nerazitaj barboj; komercistoj -- en festaj kaftanoj. "Jen do, ProÂorov, -- diris la brigadestro, komisiite de la tuta bona kompanio, -- ni Šiuj levi°is lař via invito; hejme restis nur tute senpovaj kiuj tute forputris, kaj tiuj kiuj konsistas el nuraj ostoj kaj hařto, sed eŠ el Ši-lastaj unu ne povis bridi sin, Šar li tre volis gasti Še vi..." Ăi tiam malgranda skeleto trapu■is la amason kaj proksimi°is al Adriano. Lia kranio tenere ridetis al la Šerkisto. Flokoj de hel-verda kaj ru°a drapo kaj de kaduka tolo kelkloke pendis sur li, kiel sur stango, kaj la gambaj ostoj frapis en altaj botoj kiel pistiloj en pistujoj. "ProÂorov, vi ne rekonis min, -- diris la skeleto. -- Ău vi memoras la gvardian eksser°enton Petro PetroviŠ Kurilkin, por kiu en la jaro 1799 vi vendis vian unuan Šerkon -- cetere, la pinan kvazař kverkan?" Ăe tiuj vortoj la mortinto etendis al li la ostojn por brakumo, sed Adriano kolektis siajn fortojn, ekkriis kaj forpu■is lin. Petro PetroviŠ ■anceli°is, falis kaj tute disspliti°is. La mortintoj indigne ekrumoris. Ăiuj ili deziris defendi la honoron de sia kamarado, adresis al Adriano insultojn kaj minacojn, kaj la kompatinda mastro, surdigita pro ilia kriado kaj preskař tretita, perdis la bravecon, falis sur la ostojn de la eksser°ento kaj svenis.
    Cherkisto (bildo)
    La suno estis jam delonge lumiganta la liton, sur kiu la Šerkisto ku■is. Finfine li malfermis la okulojn kaj vidis antař si la servistinon, kiu aran°is fajron en la samovaro. Terurite, Adriano rememoris la hierařajn eventojn. TrjuÂina, la brigadestro kaj ser°ento Kurilkin svage bildi°is en lia imago. Li silente atendis, ke servistino alparolu lin kaj raportu la konsekvencojn de la nokta aventuro.

    -- Vi tre longe dormis, kara Adriano ProÂoroviŠ, -- diris Aksinia donante al li negli°on. -- Vin vizitis la najbara tajloro, kaj la loka policisto kure venis kaj anoncis, ke li havas hodiař nomfeston, sed vi degnis dormi, kaj ni ne deziris veki vin.

    -- Sed Šu iu venis el la hejmo de la mortinta TrjuÂina?

    -- Mortinta? Ău ■i mortis?

    -- Stulta vi! Ău ne vi hierař helpis min ordigi ■ian sepulton?

    -- Kion vi diras, estimata? Ău via cerbo iris promeni, ař la ebrio hierařa ne jam forlasis vin? Ău sepulto hierař estis? Vi la tutan tagon festenis Še l' germano, revenis ebria, falis liten kaj dormadis °is la nuna horo, preter la sonorado por la taga meso.

    -- Ău tiel? -- diris la °ojigita Šerkisto.

    -- Kompreneble tiel, -- respondis la servistino.

    -- Se tiel, do rapide donu teon kaj voku la filinojn.

    Tradukis Nikolai LozgaŠev
    á


    NOTOJ

    1. brigadestro. Armea rango pli alta ol kolonelo kaj malpli alta ol generalo.

    2. ar°enta geedzigo. Festo okazigata je la 25-jara geedzi°a datreveno.

    3. ... la po■tisto de Pogoreljskij. Po■tisto OnufriŠ, protagonisto de la novelo Laferta kukistino de Antonij Pogoreljskij (pseřdonimo de Aleksej Perovskij), kiu dudek jarojn oficis en la Moskva po■tejo.

    4. La incendio de la jaro dek-dua. Temas pri la granda incendio en Moskvo, kiu okazis kiam la armeo de Napoleono okupis la urbon en 1812.

    5. "kun hakileg', en tolkiraso". Verso el la fabelo La stulta PaÂomovna de Aleksandr Izmajlov.

    6. unserer Kundleut. Niaj klientoj (fu■germane).

    LOdE
    á


    Pushkin

    AVARA KAVALIRO

    Scenoj el la tragikomedio de Chenstone "The Covetous Knight"

    Malgranda tragedio de Aleksandr Pu■kin

    Sceno I

    En turo.
    Alber kaj Ivano
    Alber
    Mi malgrař Šio venos al turniro.
    Ivano, montru al mi mian kaskon.

    Ivano donas al li la kaskon.

    Tratrua, fu■igita. Ne plu eble
    °in vesti. Akirendas jam la nova.
    Ho, kia bato! Damna graf' Delorge!

    Ivano

    Sed ankař vi repagis lin sufiŠe:
    kiam el piedingoj elbatite,
    kadavre li ku■aŠis dum diurno
    sen rekonsci'.

    Alber

    Sed li ne malprofitis;
    lia kiraso brusta sen difekto,
    sed lia propra brust' ne kostas gro■on;
    por si li ne aŠetos la alian.
    Kial mi ne demetis lian kaskon!
    Sed mi demetus, se ne estus honte
    Še l' damoj kaj la duko. Damna grafo!
    Prefere li frakasus mian kapon.
    Kaj veston mi bezonas. Lastan fojon
    la kavaliroj sidis en atlaso
    kaj en veluro; nur mi en kiraso
    Še l' duka tablo. Mi sukcesis blagi,
    ke la turniron mi hazarde trafis.
    Sed kion diri nun? Ho, malriŠeco!
    Kiel °i humiligas nian koron!
    Kiam Delorge per sia peza lanco
    trabatis mian kaskon preterrajde,
    kaj mi kun sendefenda kapo spronis
    mian Emiron, flugis uragane,
    je dudek pa■oj for╝etinte l' grafon,
    kiel pa°ion etan; kiam damoj
    ekstaris aÂe; kiam mem Klotilda
    viza°on ■irmis, kriis neintence,
    kaj gloris la heroldoj mian baton, --
    tiam neniu pensis pri la kařzo
    de la kura°o kaj miriga forto!
    Mi frenezi°is pro l' truita kasko,
    la heroa╝on kařzis nur avaro.
    Jes, la infekto kiun ajn influus
    sub tiu Ši tegment' de mia patro.
    Kiel Emiro povra fartas?

    Ivano

    Lamas.
    Vi ne priselos °in dum kelka tempo.

    Alber

    Nu, kio do, Ruanan mi aŠetos.
    Pro °i ne multan monon oni petas.

    Ivano

    Ne multon, tamen mono al ni mankas.

    Alber

    Sed kion diras Solomon' sentařga?

    Ivano

    Li diras, ke sen la garantia╝o
    li ne plu povas prunti al vi monon.

    Alber

    Garantia╝o! Kie mi °in prenu!

    Ivano

    Mi diris.

    Alber

    Kio do?

    Ivano

    Li mute snufas.

    Alber

    Kial ne diris vi, ke mia patro
    riŠegas kiel judo, kaj ke fine
    mi Šion Ši heredos.

    Ivano

    Diris mi.

    Alber

    Kaj kio do?

    Ivano

    Li snufe mutas.

    Alber

    Plage!

    Ivano

    Li mem deziris veni.

    Alber

    Dank' al Dio!
    Sen elaŠeto mi lin ne forlasos.

    Oni frapas la pordon.

    Kiu?

    La judo eniras.

    La judo

    Via servanto.

    Alber

    Ha, kompano!
    Damnita judo, digna Solomono,
    bonvenu al mi: vi, kiel mi ařdis,
    ne kredas min.

    La judo

    Favora kavaliro,
    mi ╝uras: mi kun °ojo... sed ne povas.
    Kie mi prenu monon? Mi bankrotis,
    helpante verve al la kavaliroj.
    Neniu pagas. Volis mi demandi,
    Šu vi redonus parton...

    Alber

    Ho, rabisto!
    Se monon havus mi, Šu mi parolus
    kun vi, bastardo fia. Nu, sufiŠas,
    ne obstinadu, kara Solomono;
    monerojn donu. Ůutu al mi centon,
    dum oni ne priserŠas vin.

    La judo

    Ău centon!
    Se havus tiomege mi!

    Alber

    Ařskultu!
    Ău vi ne hontas, ne helpante viajn
    amikojn?

    La judo

    Sed mi ╝uras...

    Alber

    Nu, sufiŠas.
    Garantia╝on volas vi? Stulta╝o!
    Kion mi donu al vi? Porkan ledon?
    Se ion havus mi, mi jam delonge
    °in vendus. Ař la kavalira vorto
    por vi, hundaŠo, ne sufiŠas?

    La judo

    Certe,
    °i multe kostas, dum vi estas viva.
    ěi kiel talismano tuj malfermos
    Šiujn kofregojn de l' riŠuloj flandraj.
    Sed se al mi °i estos transdonita,
    hebreo kompatinda, kaj post tio
    vi mortos (Dio gardu vin), do tiam
    en mia man' similos °i ■losilon
    de for╝etita maren skatoleto.

    Alber

    Ău mortos mi pli frue ol la patro?

    La judo

    Ni niajn tagojn ja ne mem kalkulas;
    junulo floris ╝us kaj mortis nun,
    kaj jen lin kvar olduloj portas jam
    sur siaj °ibaj ■ultroj en la tombon.
    L' barono sanas. Dank' al Dio, dekon
    ař dudek, tridek jarojn li travivos.

    Alber

    Hebreo, vi mensogas: post trideko
    mi i°os kvindekjara, tiam monon
    por kio mi bezonos?

    La judo

    Mono? -- mono
    en Šiu a°o, Šiam al ni tařgas;
    tamen junulo igas ilin servi
    kaj sen doma°o sendas ien-tien.
    Sed maljunul' amikoj traktas ilin
    kaj gardas ilin kiel la okulojn.

    Alber

    Ha! l' patro ne servistojn, nek amikojn
    en ili vidas, sed siajn sinjorojn;
    kaj servas kiel al°eria sklavo,
    kiel Šenhundo. En malvarma budo
    vegetas, trinkas akvon, maŠas krustojn,
    maldormas nokte, bojas kaj kuradas.
    Sed lia oro ku■as kun trankvilo
    en siaj kofroj. Sed silentu! Iam
    °i servos min, forgesos pri ripozo.

    La judo

    Ho, dum sepulto de l' baron' ver■i°os
    pli da moneroj, ol de larmoj. Sendu
    la Dio al vi hereda╝on.

    Alber

    Amen!

    La judo

    Sed eblus...

    Alber

    Kio?

    La judo

    Pensis mi, rimedo
    ekzistas...

    Alber

    Kia do rimedo?

    La judo

    Simpla --
    mi konas unu povran olduleton,
    apotekist', hebreo...

    Alber

    Uzuristo,
    la sama kiel vi, ař pli honesta?

    La judo

    Ne, kavalir', Tovi' aliel gajnas --
    tinkturon li kompilas... tre mirakle
    efikas °i.

    Alber

    Sed kiel mi °in uzu?

    La judo

    SufiŠas nur tri gutoj en pokalo
    da akvo... sen koloro kaj sen gusto;
    sed homo sen kolikoj kaj sen nařzo
    la vivon adiařas senrevene.

    Alber

    Via oldul' venenon vendas.

    La judo

    Jes --
    Ankař venenon.

    Alber

    Kion do vi pruntos?
    Ău ducent flakonetojn da veneno,
    po unu pro monero. Ău do tiel?

    La judo

    Vi mokas min, sinjoro -- ne; mi volis...
    mi pensis... eble vi dezirus tion...
    ke la barono baldař devos morti.

    Alber

    Veneni l' patron! Vi ařdacis filon...
    Ivano! Tenu lin. Ău vi ařdacis!..
    Ău scias vi, fiul', anim' judaŠa,
    serpento, hundo! ke mi tuj pendigos
    sur ia pordego vin.

    La judo

    Mi estas kulpa!
    Pardonu: ■ercis mi.

    Alber

    Ivano, ■nuron.

    La judo

    Mi ■ercis... Mi al vi alportis monon.

    Alber

    For, hundo!

    La judo foriras.

    Jen al kio pu■as min
    de l' patro propra avarec'! JudaŠo
    ařdacis kion! Donu al mi vinon,
    mi tremas tute... Sed, Ivano, monon
    bezonas mi. Postkuru l' damnan judon,
    akceptu la monerojn. Kaj Ši tien
    alportu inkon por al Ši fripono
    ateston skribi. Sed ne enkonduku
    tiun Judason... Tamen haltu, ne,
    liaj moneroj per venen' odoros,
    kiel ar°ento de lia praulo...
    Mi petis vinon.

    Ivano

    Ni ne havas vinon --
    eŠ guton

    Alber

    Sed Ši tiu, kiun sendis
    Remon' donace el hispana lando?

    Ivano

    Vespere donis mi botelon lastan
    al la for°ist' malsana.

    Alber

    Jes, mi scias...
    Do akvon al mi donu. Damna vivo!
    Finfine, jes -- mi iros peti helpon
    de l' duko: li devigu mian patron
    min zorgi kiel filon, sed ne muson,
    naskitan en la kelo.

    Sceno II

    La kelo.

    La barono

    Kiel junulo danda rendevuon
    atendas kun Šiesulin' malpura
    ař stultulin' trompita, same mi
    atendis tage l' tempon de l' descendo
    la ka■an kelon al fidelaj kofroj.
    FeliŠa tago! Mi hodiař povas
    en la neplenan sesan kofron ■uti
    la plenan manon da ■parita oro.
    Ne multe ■ajnas, sed po iomete
    trezoro kreskas. Iam mi tralegis,
    ke iu car' ordonis al soldatoj
    kunmeti termanplenojn en amason,
    kaj mont' fiera kreskis, kaj la caro
    de l' supro povis gaje observadi
    plata╝on kun blankantaj foren tendoj
    kaj maron kun na°antaj ■ipoj for.
    Mi same, alportante po manpleno,
    de la tribut' kutima al la kel',
    la monton levis -- kaj de °ia alto
    mi povas vidi, kion mi regadas.
    Kion ne povus fari mi? Demone
    de l' mont' la mondon regi povas mi;
    mi nur ekvolu -- kaj altkreskos temploj;
    en superbelajn °ardenegojn miajn
    kunflugos nimfoj per amas' rapida;
    kaj muzoj la tributon al mi portos,
    kaj la geni' libera al mi servos,
    kaj virto kaj laboro de sendormo
    atendos pace mian gratifikon.
    Mi fajfos, kaj al mi humile, time
    enrampos la sanganta malicago
    kaj lekos mian manon kaj l' okulojn
    rigardos, divenante mian volon.
    Obeas Šio min, sed mi -- nenion;
    mi -- super la deziroj, mi trankvilas;
    mi scias mian povon: mi kontentas,
    Ši tion konsciante...

    Li rigardas sian oron.

    Ůajnas vanta,
    sed kiom da penado homa kostas,
    da trompoj, larmoj, pre°oj kaj kondamnoj
    prezentas tiu peza atesta╝o!
    Ăi tie ku■as jen -- dukat' antikva.
    Vidvino al mi donis °in hodiař,
    sed antař tio ■i kun tri infanoj
    genuis duontagon kun lamento.
    Pluvadis, Šesis pluvo kaj repluvis --
    l' afektulino ne movi°is for;
    mi povus ■in forpeli, sed mi sentis,
    ke l' ■uldon de la edzo ■i alportis
    kaj ne deziros iri en prizonon.
    Kaj tiun Ši al mi Tibo' alportis --
    pigrulo kaj frařdul' -- kie li prenus?
    Certe for■telis; ař okazis miso
    Še granda vojo, nokte, en bosketo...
    Ho! Se la tutaj larmoj, ■vit' kaj sango,
    ver■itaj pro Ši tiu depona╝o,
    levi°us foje el la terprofundo,
    diluvo reokazus -- dronus mi
    en la fidela kelo. Tamen, tempo.

    Li intencas mal■losi la kofron.

    Mi Šiufoje, kiam mi al kofro
    alpa■as kun ■losil', eksentas tremon.
    Ne tim' ■vitigas min (kiun mi timus?
    Mi havas mian glavon: pro la oro
    respondas fero), tamen mian koron
    °enadas iu sento nekonata...
    Doktuloj diras: estas homaj tipoj,
    trovantaj en la murdo agrabla╝on.
    Ůovante en seruron la ■losilon,
    travivas mi la senton de murdisto,
    merganta klingon en la predon: timo
    kaj °uo kune.

    Li malfermas la kofron.

    Jen la beateco!

    Li en■utas la monon.
    Avara Kavaliro
    Eniru, Šesu vagi tra la mondo,
    servante al pasioj kaj bezonoj
    de homo. Dormu pace kaj plenforte,
    kiel dioj dormas en Šiel' profunda...
    Hodiař volas mi aran°i feston:
    kandelon Šendi antař Šiu kofro,
    aperti Šiun kaj ekstari mem,
    rigarde al la brilaj amasegoj.

    Li bruligas kandelojn kaj malfermas
    la kofrojn unu post la alia.

    Mi re°as!.. Ho, kia magia brilo!
    Obeas min, fortikas mia regno;
    en °i -- feliŠo, gloro kaj honoro!
    Mi re°as... tamen kiu min postsekvos
    akcepti l' povon? Mia heredanto!
    Freneza dando, juna diboŠulo,
    kunulo de obscenaj fikompanoj!
    Post mia mort' li tuj Ši tien venos,
    sub tiujn pacajn kaj silentajn volbojn
    kun flatular', avidaj korteganoj;
    ■losilojn ■telos de mia kadavro,
    la kofrojn kun ridaŠo li malfermos.
    Kaj do trezoro mia fluos en
    atlasebrilajn kaj truplenajn po■ojn.
    Frakasos li la sanktajn trezorujojn,
    per sanktole' trinkigos kotularon...
    Li fordiboŠos... Sed lař kiu rajto?
    Ău sen penado mi ricevis tion,
    ař lude, kiel kartfrařdisto, kiu
    ╝etante kubojn amasigas monon?
    Ău scias iu pri la obstinado,
    bridado de pasioj, pezaj pensoj,
    pri tagaj zorgoj kaj sendormaj noktoj,
    kiujn mi pagis? Ař Šu mia filo
    riproŠos min pro l' muski°inta koro,
    pro indiferenteco, kaj pro tio,
    ke min neniam konscienc' riproŠis;
    la konscienco, best', gratanta koron,
    la gasto seninvita, sintrudulo,
    la kruda kreditoro, diablino,
    pro kiu ombras sin la lun' kaj tomboj
    ekhontas kaj elpelas la kadavrojn?..
    Ne, vi riŠa╝on vian elsuferu,
    kaj poste ni rigardu, Šu l' povrulo
    disipos l' akiritan per la sango.
    Ho, se mi povus de rigard' malinda
    la kelon ka■i! Se mi el la tombo
    alveni povus per la garda ombro,
    sur kofro sidi kaj de la vivantoj
    mian trezoron gardi kiel nun!..

    Sceno III

    En la palaco.

    Alber, la duko.

    Alber

    Sinjoro, kredu, mi toleris longe
    la honton de malriŠ'. Se ne ekstremo,
    Ši tiun plendon vi neniam ařdus.

    La duko

    Mi kredas, kredas: nobla kavaliro,
    kia vi estas, l' patron ne kulpigus
    sen kaz' ekstrema. Ăi fiuloj pokas...
    Trankvila restu: vian patron mi
    admonos vid-al-vide, sen atesto.
    Mi lin atendas; longe lin ne vidis.
    Al mia avo estis li amiko.
    El mia infana°o mi memoras,
    kiel li min sidigis sur Ševalon
    kaj kovris min per sia peza kasko
    kvazař per sonorilo.

    Li rigardas en fenestron.

    Kiu iras?
    Ău li?

    Alber

    Jes, °uste li, sinjor'.

    La duko

    Do iru
    en la flankŠambron °is revok'.

    Alber foriras; eniras la barono.

    Barono,
    mi °ojas vidi vin en san' kaj viglo.

    La barono

    FeliŠas mi, sinjor', havante l' forton,
    Ši tien veni lař via ordono.

    La duko

    Barono, antař longe ni disi°is.
    Ău vi memoras min?

    La barono

    Mi? Ho, sinjoro!
    Mi kiel nun vin vidas antař mi --
    infanon viglan. Karmemora duko
    al mi diradis: Nu, Filip' (li Šiam
    Filipo nomis min), kion vi diros?
    Post dudek jaroj, vere, vi kaj mi,
    ni i°os stultaj antař Ši etulo...
    Do, antař vi...

    La duko

    Ni nian konatecon
    religu. Vi forgesis pri l' kortego.

    La barono

    Sinjor', mi maljuni°is: nun kortege
    kion mi faru? La junuloj ■atas
    turnirojn, festojn. Sed en tiuj mi
    ne estas tařga. Tamen, se militon...
    Mi pretas al Ševalo ■an°i liton;
    ankorař fort' sufiŠos por la glavon
    pro vi elingi per tremanta mano.

    La duko

    Vian fidelon konas mi, barono;
    amik' de mia avo; estimata
    de mia patro. Ankař mi vin taksas
    kura°a kavaliro -- sed sidi°u.
    Ău vi infanojn havas?

    La barono

    Nur la filon.

    La duko

    Kial do mi ne vidas lin apude?
    L' korteg' vin tedis, sed la filo indas
    Še l' a°o kaj titolo kun ni esti.

    La barono

    Ne ■atas li monduman bruan vivon;
    lař moro li sova°as kaj krepuskas --
    arbare vagas Širkař la kastelo
    kiel juna cervo.

    La duko

    Sed ne estas bone
    eviti homojn. Ni alkutimigos
    lin al la festoj, baloj kaj turniroj.
    Al ni lin sendu; kaj al lia rango
    konvenan donu materian helpon...
    Vi malserenas, Šu laciga vojo
    konsumis vin?

    La barono

    Sinjor', mi ne laci°is;
    sed mi embarasi°as. Antař vi
    ne volus mi konfesi, tamen min
    devigas vi rakonti pri la filo,
    kion mi volus ka■i de l' sinjoro.
    Li, ve, ne indas, kara protektanto,
    de vi nek la favoron, nek atenton.
    Junecon li pasigas en malvirtoj,
    en fiorgioj...

    La duko

    Evidente tial,
    ke solas li, barono. La soleco
    kaj enuad' junulojn pereigas.
    Al ni lin sendu: tiam li forgesos
    kutimojn, formi°intajn en dezerto.

    La barono

    Pardonu, vere, min, mia sinjoro,
    por tio, ve, konsenti mi ne povas...

    La duko

    Sed kial do?

    La barono

    Kompatu l' maljunulon...

    La duko

    Sed mi postulas: kařzon de l' rifuzo
    malfermu antař mi.

    La barono

    Je mia filo
    Koleras mi.

    La duko

    Pro kio?

    La barono

    Pro la krimo.

    La duko

    Klarigu la esencon de l' afero.

    La barono

    Indulgu, duko...

    La duko

    Tio estas stranga,
    ař Šu vi hontas diri?

    La barono

    Jes... mi hontas...

    La duko

    Sed kion faris li?

    La barono

    Li volis min
    mortigi.

    La duko

    Ău mortigi! Mi lin ju°os
    kiel krimulon nigran kaj malican.

    La barono

    Ne pruvos mi, kvankam mi °uste scias,
    ke li avidsoifas mian morton,
    mi °uste scias, ke li min intencis
    prirabi...

    La duko

    Ău!

    Alber ╝etas sin en la Šambron.

    Alber

    Barono, vi mensogas.

    La duko

    (Al la filo)

    Kiel ařdacis vi?..

    La barono

    Ău vi Ši tie?..
    Ău vi ařdacis diri al la patro,
    ke mi mensogas! Antař la sinjoro!..
    Ău mi ne kavalir'?

    Alber

    Vi -- mensogulo.

    La barono

    Ho, Dio, kial la Šiel' ne tondras!
    Do, levu, kaj la glavo ju°u nin!

    Li ╝etas la ganton, la filo haste °in levas.

    Alber

    Jen la donac' unua de la patro. Dankon.

    La duko

    Kion mi vidis? Kio do okazis?
    La fil' akceptis la defion patran!
    En kia tempo mi sur min surmetis
    la Šenon de la dukoj! Frenezulo,
    kaj vi, tigrido! Ambař eksilentu!

    (Al la filo)

    La ganton ╝etu; donu do.

    Forprenante °in.

    Alber

    (Flanken)

    Doma°e.

    La duko

    Enigis la ungegojn °in! -- ho, monstro!
    Foriru: ne ařdacu reaperi
    Še la okuloj, antař ol mi vin
    invitos.

    Alber eliras.

    Vi, oldulo kompatinda,
    Šu hontas vi...

    La barono

    Sinjoro, senkulpigu...
    Ne povas stari mi... miaj genuoj
    sen fort'... aeron!.. Kie la ■losiloj?
    Miaj ■losiloj! Ho!..

    La duko

    Li mortis. Dio!
    Terura tempo, kaj teruraj koroj!

    Tradukis Nikolai LozgaŠev
    á


    CAR' NIKITA KAJ KVARDEK LIAJ FILINOJ

    Fabelo por plenkreskuloj de Aleksandr Pu■kin

    Nikita01
    Vivis iam car' Nikita --
    gaja, riŠa, dorlotita,
    sen klopodoj pri regad',
    do prosperis lia ■tat'.
    Agis car' poiomete,
    man°is, trinkis, kaj kviete
    kun diversaj li patrinoj
    kreis opon da filinoj:
    kvardek junulinoj belaj,
    bonkondute puran°elaj,
    ravaj korpe kaj anime.
    Kiaj gamboj -- ho, sublime!
    Nigraj haroj -- sen riproŠ',
    la okuloj, Šarma voŠ',
    brila sa°o, belstaturoj...
    Do, de l' kapo °is la kruroj
    Šio logis kaj majestis;
    sola a╝o nur forestis.
    Kio estis do mankanta?
    Vere, bagatelo vanta.
    Tre malgranda detaler',
    tamen -- mankis sen esper'.
    Kiel tion do klarigi,
    por ne tute kolerigi
    stultulinon nian pian,
    la cenzuron prude fian?
    Kiel... Helpu Dio nure!
    Caridinoj interkrure...
    Ne, tro klare tiel estus
    kaj dan°ere malmodestus,
    do aliel, lař prefer':
    Belas mamoj de Vener',
    lipoj, gamboj -- por adoro,
    sed fajrujo de amoro,
    dezirata mia cel'...
    Kio estas?.. Bagatel'!..
    Tre malgranda detalero,
    sed ja -- mankis sen espero
    al la caridinoj etaj,
    petolemaj, vigli pretaj.
    Tre konsternis onin tio.
    Tristis cara familio.
    Vartistina klaŠ-parol'
    baldař trafis al popol'.
    Eksciinte tion, certe,
    Šiu gapis bu■-aperte,
    veis, miris ař ne fidis,
    kaj alia, eŠ se ridis,
    do mallařte voŠis tion,
    por eviti Siberion.
    Foje lař alvok' de l' caro
    kolekti°is servistaro.
    Jene sonis la ordon':
    "Se okaze pri malbon'
    la filinojn vi sciigos,
    ař pripensi nur instigos,
    ař aludos opinion,
    ke malhavas ili ion;
    diros ion dubasence,
    ař figestos senintence, --
    do--sen ■erc'-- neglekte rangon
    al virinoj tranŠi langon,
    sed al viroj -- eŠ pli grave,
    kio povas i°i mave".
    Car' severis, sed prudentis.
    La ordono elokventis;
    Šiu klinis sin kun trem',
    pro la tim' kaj obeem',
    kaj atente, sindetene
    la hava╝on gardis pene.
    La edzinoj sentis timon,
    ke ne faru l' edzoj krimon;
    Pensis edzoj en sekret':
    "Kulpu, kara edzinet'!"
    (eble, krudis lařnature).
    Caridinoj jam mature
    kreskis. Caro pro l' kompat'
    konsilion de la ■tat'
    vokis; diris li sekrete
    la problemon, kaj diskrete,
    ka■e de servista greg'
    ekmeditis la korteg':
    kion fari por riparo
    de la °ena korpdifekt'.
    Kaj subite jen bojaro,
    sin klininte pro respekt',
    kalvan frunton pugni ekis,
    al la caro tiel blekis:
    "Mo■ta car'! Pro l' interven'
    volu lasi min senpuna,
    se pri l' karna abomen'
    diros mi. En a°o juna
    pri l' parigistin' mi ařdis
    (Kion nun ■i faras? Ău --
    plej probable -- same plu).
    Tiam multaj ■in tre lařdis:
    onidire -- sorŠistin'.
    Ăiajn morbojn ■i kuracis,
    korpajn fortojn redonacis.
    Eble indas trovi ■in.
    SorŠistino helpi pretos,
    la manka╝ojn tuj enmetos".
    -- "Ur°e ■in retrovi penu! --
    tiel diras car' Nikita
    kun mieno sulkigita:
    -- Ke ■i helpu. Kaj se ne -- nu,
    se ■i trompos nin fripone,
    ne akiros lařbezone,
    se intence, en arog'
    nin ofendos per mensog' --
    -- estu mi ne car', sed hundo,
    se mi dum la Pura Lundo
    ne kondamnos ■in je brul'
    por la glor' de l' Eternul'."

    Jen tra tuta lando slava
    por plenum' de l' tasko grava
    Šien rajdas en sekret'
    kurieroj lař dekret'.
    La Ševalojn ili pelas,
    sorŠistinon trovi celas.
    Pasas jaro, pasas du --
    la nova╝oj mankas plu.
    Fine iu ulo brava
    trovis: jen la spuro grava.
    En arbaro, en malhel'
    (diablo gvidis lin al cel')
    vidas li: domet' arbara,
    lo°as sorŠistin' grizhara.
    Nikita02
    Estis cara li sendit',
    do envenis sen hezit',
    klinsalute ■in aliris,
    la aferon caran diris:
    pri la caridinoj lindaj
    kaj la mankoj bedařrindaj.
    SorŠistin' komprenis bone,
    pelis lin desurperone,
    diris tiel: "Iru for,
    sen rigardi mian neston,
    ař vi tuj ricevos peston...
    Post tri tagoj -- venu por
    havi jam la pretan keston,
    tamen nepre -- Še l' ařror'."
    Ůi enfermis sin por sorŠo,
    provizinte sin per torŠo,
    dum tri tagoj sorŠis, ritis,
    do demono ■in vizitis.
    Por plenumi l' caran volon,
    mem alportis li skatolon,
    plenan de la peka var',
    kiun ■atas la virar':
    Tre diversaj lař grandeco,
    lař koloroj -- Šia speco,
    luksaj, buklas la harar'...
    Ilin sorŠistin' inspektis,
    la kvardekon elselektis,
    tuken volvis la provizon
    kaj en■losis en valizon;
    kun °i sendis kurieron,
    por la vojo eŠ moneron
    donis. Rajdas li sen °en'...
    Ekripozas je maten',
    man°as panon kun viando,
    plezurigas sin per brando:
    Al la car' li bone servis,
    Šion por la voj' rezervis.
    Nikita03
    La Ševal' sin pa■tas. Revas
    la bravul' -- ke l' car' lin levas,
    nomas grafo plej solene...
    Kio do trovi°as ene?
    Kion sorŠistino sendas? --
    pensas nia kurier'.
    Rigardindas la mister',
    sed valizo ja senfendas.
    Kaptas lin la scivolemo,
    tiel ke obsedas tremo.
    La orelo Še l' serur'
    ne perceptas ion. Nur
    tra l' kovrilo la odoron
    sentas nazo kuriera...
    Damne! Jen miraklo vera!
    Ůatus fari li esploron.
    Kurieron venkis tent'...
    Li malfermis -- post moment'
    la birdetoj -- flug! -- elane,
    kaj eksidis sur la branŠ'.
    Logas ilin li per man°',
    dis■utante -- tute vane:
    Panon ili ne bezonas
    (ja alias la konsum'):
    sur la branŠoj kanti bonas --
    kial sidi en mallum'?
    Jen sur pad' sin trenas peze
    kun bastono oldulin' --
    kurba nazo, °iba spin'.
    Genui°is li kompleze:
    Nikita04
    "Avineto, savu min!
    Helpu per konsil' ař ag'!
    Vidu, trafis kia plag':
    Kapti ilin mankas povo,
    kion fari por retrovo?"
    Oldulin' rigardis sor,
    kraŠis, siblis en rankor':
    "AŠas via scivolem',
    sed ne ploru senutile...
    Vi nur montru -- kaj facile
    tuj alflugos ili mem."
    "Dankon!" -- diris li tutkore,
    montris -- kaj birdetoj tuj
    lin alflugis plenfavore
    kaj loki°is Še la uj'.
    Nikita05
    Ke ne estu plu minac',
    senprokraste kaj singarde
    li en■losis Šiujn kvardek
    kaj rapidis al palac'.
    La princinoj ilin prenis
    kaj en ka°oj zorge tenis.
    Pro triumfo de l' reven'
    tuj okazis la festen':
    oni dum semajn' festenis,
    dum monat' -- ripozo plenis;
    konsilion sian car'
    rekompencis sen avar',
    ankař sorŠistinon same:
    al ■i sendis el muze'
    grandan stumpon enbalzame
    (tiun, konsternigan tre),
    plus du bufoj kaj skeleto
    el la sama kabineto...
    Ăiuj kun la caro festis,
    Šiuj kun donacoj restis.
    Same ankař kurier' --
    Jen la fino de l' afer'.

    ***

    Multaj damnas min kolere
    kaj demandus nun severe:
    Kial stultas ■erca dir'?
    Tute simple! Lař dezir'...

    Tradukis Valentin Melnikov
    á


    KIUN CELON HAVAS GRUPO "NIFO"?

    Orbito nula: Sciencfikcio kaj fantasto. Vol 1. / Trad. el div. lingvoj. -- Santander: Grupo Nifo, 1995. -- 142 p.
    Thorkent A. La imperio Ornaks: Sciencfikcia romano / Trad. el la hisp. Liven Dek. -- Santander: Grupo Nifo, 1995. -- 96 p. -- (Serio Future. Vol. 1).

    Ăe hispania eldonejo Grupo Nifo samtempe aperis du libroj kun sciencfikcia lega╝o. La unua estas kolekto da noveloj, la dua -- romaneto La imperio Ornaks de A.Thorkent.

    Ambař libroj estas bone presitaj, sed la enhavo de la unua libro estas iom stranga. La kompilintoj anoncis titolpa°e, ke temas pri fantasto kaj sciencfikcio, sed reale el 13 noveloj oni povas opinii vere sciencfikciaj nur 7 (do nur duono). La libro komenci°as de tutmonde fama La sono de tondro (A Sound of Thunder) de Ray Bradbury. Krome enestas novelo de Arthur Clarke En la kometon (Into the Comet). Ambař estas bone tradukitaj -- respektive de Krys Ungar kaj JosÚ Francisco del Pozo -- kaj pozitive impresas. Sed strange estas ke pluraj noveloj (Renkonto, Handikapito, La lasta flugo de d-ro Ajn k.a.) havas neniun rilaton al sciencfikcio kaj fantasto. Ili estas sufiŠe svagaj rakontoj, kiujn oni povus konsideri psikologiaj. Fakte en tiuj noveloj temas pri iuj tute normalaj eventoj en homaj vivoj, sed la eventoj plejparte estas tiom neinteresaj, kaj foje eŠ abstraktaj, ke oni povas supozi ke temas pri publikigitaj partoj de iu granda romano (ař simple pri stilekzercoj).

    La aliaj noveloj estas pli interesaj. Mi ne konas la ařtorojn, tamen la noveloj meritas atenton. Tre amuza kaj vere fantasta estas Perfekta mutaciulo de Viorel Pţrligras. La alia atentinda novelo estas Ciklo de Kamrad Akrami, kiu lař stilo similas al Bradbury ař Asimov.

    Signifa manko de ambař libroj estas manko de ajnaj informoj pri kelkaj ařtoroj (forestas eŠ mencio pri iliaj devenlandoj!). Krome sufiŠe ofte aperas miskomposta╝oj.

    La imperio Ornaks estas eŠ malpli interesa ol la unua. Ăiuj eventoj okazas Širkař kapablo de Šefheroo Bard modli sian viza°on. El tio la ařtoro tiris longan rakonton pri Bard kaj liaj aventuroj en la imperio Ornaks. Li fu°is de la Tero pro diversaj malfacila╝oj. Iu kantinestro pagis liajn ■uldojn kaj devigas lin labori Še si. Sed aperis junulino, kiu sin nomis princino Ajmarla de la imperio Ornaks. Ůi proponis al li labori por ■i en la imperio. Li konsentis kaj forflugis kun ■i. Dumfluge ■i rakontis, ke ■ia frato Foksten la 3a estas ne homo, sed roboto gvidata de iu malbona admiralo. La admiralo pu■as fraton-roboton al terura milito, kaj pro tio necesas mortigi la roboton.

    Bard konsentis. Por iu festo estis invititaj ambasadoroj de pluraj planedoj, ankař de Tera Respubliko. Bard devis modli sian viza°on kaj ludi Teran ambasadoron. En iu ■an°-planedo la vera ambasadoro estis perforte dormigita, Bard sidi°is en lian spac■ipon kaj ekflugis jam en ambasadora aspekto. Intertempe Bard kaj Jala enami°is unu al la alia.

    Kiam Bard proksimi°is kaj pafis al Foksten, anstatař ■rařbetoj ekfluis vera sango (la ařtoro ver■ajne volis frape surprizi legantojn, sed tio estis facilege divenebla, ankař pro troofta uzado de vortoj "roboto" kaj "klonulo" dum la klariga parolo de la princino). Bard estis malliberigita, kaj la imperiestroj, pensante ke Bard estas la ambasadoro, decidis uzi la mortigon de Foksten kiel kialon por ekmiliti kontrař la Flanka Federacio. Baldař evidenti°is, ke la princino reale estas nur sekretariino Jala de iu ministro. Ůi estis sendita al Bard por envolvi lin en la mortigon, sed ■i estis trompita -- ankař ■i pensis ke Foksten estas roboto. Dank' al sia modl-kapablo Bard liberi°is kaj eksciis, ke la vera celo de la imperiestroj estas ataki la Teron. Li avertas la Teron kaj per tio savas °in. Post longa venka batalo Bard forflugas al la Tero kun sia amatino.

    La libro postlasas ambiguan senton -- ař °i estas tro longa novelo, ař tro kurta romano. Ambař variantoj estas malbonaj. La baza ideo de la libro estas savo de la Tero, sed uzante tiun intrigon oni povus rakonti la saman historion multe malpli longe, evitante plurajn tedajn detalojn. Temas, ekzemple, pri la banalega amhistorio de la Šefherooj, tro longa priskribo de fina batalo (necesas diri ke multaj pli famaj verkistoj "pekas" pri trodetala priskribo de tiaj epizodoj) kaj aliaj. Tre bremsas glatan legadon multaj neologismoj, foje tre stultaj ("kidnapi" -- forkapti, forrabi personon por ricevi monon ař alian kompenson kontrař ties liberigo, "grař" -- malo de malgrař, °uste tial, maltamen).

    Oni povas konkludi, ke la celo de la Grupo Nifo estas malfacile komprenebla. Se °i intencis prezenti varian fantastan lega╝on sed malbonkvalitan -- do tio estas sukcese plenumita. Tamen se la celo estis traduki kaj eldoni altnivelajn proza╝ojn -- la elekto de ařtoroj kaj verkoj devis esti alia. Oni povis tute senprobleme forigi kelkajn ekstertemajn novelojn kaj anstatařigi ilin per tiuj konataj de aliaj ařtoroj (Harrison, Asimov, Sheckley, Simak), kun kiuj la libro aspektus pli dece. Kaj tute same pri La imperio Ornaks -- ekzistas multaj pli eldonindaj sed dume ne eldonitaj romanoj. Ni esperu, ke ankař ili baldař aperos!

    Grigorij Arosjev
    á


    KIU ESTAS A.THORKENT?

    A.Thorkent estas la pseřdonimo de Angel Torres Quesada, hispana SF-verkisto el Cadiz, kiu en la komenco devis unue uzi anglecan nomon (nur verkojn el angleparolantoj oni vendis tiuepoke) kaj due fari absolute senpretendajn verketojn (t.n. trajnliteraturo), kun difinita nombro da pa°oj (Šiam 94), por vivteni sin. La originala lingvo estas la hispana (kastilia). Nuntempe, la verkoj de ATQ aperas sub lia reala nomo kaj, kvankam ili dařre havas aventurajn fonojn, ili estas literature pli altkvalitaj.

    Fakte, la apero de la serio "Future" celis ■topi trueton en nia kulturo havigante al la esperanta sf-leganto tre malmultekostan trajnliteraturon. Sed mi timas, ke ne Šiuj komprenis la celon, kaj mi devos uzi la dorskovrilon de la sekva numero por klarigi, ke temas pri aventuroj el "pafo-kiso-kuro".

    Miguel GutiÚrrez Ad˙riz
    á


    "LINGVAJ RESPONDOJ" DE SERGIO POKROVSKIJáLinResp

    Pokrovskij, Sergio. Lingvaj respondoj. -- Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 1999. -- 80 pa°oj. -- (Serio Scio; Volumo 3).
    Dum kelkaj jaroj Sergio Pokrovskij, membro de la Akademio de Esperanto, de tempo al tempo respondas al demandoj de legantoj de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo. Pluraj personoj proponis eldoni tiujn respondojn libroforme. Komence de majo Še Ruslanda Esperantisto aperis la longe atendita esearo de Sergio Pokrovskij Lingvaj Respondoj en la serio Scio. Preparante la respondojn al la reeldono, la ařtoro reviziis la tekston. La 80-pa°a libro enhavas 10 eseojn: Ăar niaj legantoj ne bezonas specialan prezenton de Sergio Pokrovskij kaj ties verkoj, mi plezure kaj senhezite rekomendas al Šiuj havigi al si la Lingvajn Respondojn de nia eminenta akademiano. Mendu °in Še UEA, FEL, ELNA kaj aliaj grandaj libroservoj kontrař 6 eřroj, ař rekte Še la redakcio de La Ondo kontrař 10 internaciaj respondkuponoj. Ruslandaj abonantoj de La Ondo simple sendu po■tmarkojn por 14 rubloj por ricevi la volumon kun la julia kajero.

    Bonan legadon!

    Halina Gorecka
    á


    ESPERANTAJ LIBROJ EL RUSLANDO KAJ U.S.S.R.

    Aperis la 3a eldono de la katalogo de KEB

    Katalogo de esperantaj kaj interlingvistikaj libroj el Ruslando kaj Sovetunio / Kompilis H.Gorecka, A.Kor╝enkov; Prefaco de H.Gorecka. -- 3a eld. -- Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. -- 28 pa°oj.
    Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB) estis fondita en oktobro 1982 kiel sendependa centro por kolekti, konservi, studi kaj popularigi la esperantan literaturon. De la komenco KEB starigis prioritatan taskon: kolekti librojn kaj perioda╝ojn en/pri Esperanto kaj planlingvistiko, kiuj estis eldonitaj en nia lando.

    Ricevinte kura°igon kaj valorajn konsilojn de Nikolaj Danovskij kaj Povilas Jegorovas, en 1986 ni eldonis la unuan katalogon kun datumoj pri 73 libroj. La dua eldono (eldonita en 1991) enhavas priskribon de 251 volumoj. La ╝us eldonita katalogo listigas 419 volumojn. Kompreneble, nia katalogo enhavas informojn nur pri la libroj, kiujn la biblioteko kolektis per aŠetoj kaj donacoj.

    KEB esprimas la plej korajn dankojn al Šiuj donacintaj personoj kaj institucioj kaj esperas, ke la novaj prizorgantoj de la biblioteko sukcese dařrigos en Krasnojarsk la laboron, kiu estis farata en Jekaterinburg dum sesona jarcento.

    Por ricevi la katalogon sufiŠas sendi al la redakcio de La Ondo po■tmarkojn je 12 rubloj (Ruslando) ař 5 internaciajn respondkuponojn (alilandanoj).

    Halina Gorecka
    eksdirektoro de KEB
    á


    GAZETOJ

    Literatura Foiro. 1999: 178

    (HK) La numero 178 de LF gastigas poetojn Venelin Mitev kaj Enkela Xamaj (originalan voŠon el Albanio!), proponas specimenon el romano de Jozefo Spini, abundas je recenzoj pri libroj kaj diskoj lastatempaj, dediŠas eseon kaj belegan tradukon (per la plumo de Carlo Minnaja) al Giacomo Casanova. Inter la Ši-numeraj kunlaborantoj trovi°as Paul Gubbins, Julian Modest, Aleksandar Ůivarov, Zofia Banet-Fornalowa. Aparte interesa estas la debato inter Radoslaw Nowakowski kaj Giorgio Silfer, pri la esperantista identeco. Nowakowski longe kaj sociologieme eseas favore al Eo kiel "lingvo senkultura, sennacia, maletna, komunikilo kiel eble plej malaltkunteksta. E-■tato, E-nacio, E-kulturo -- neniam!" Giorgio Silfer replikas imagante konversacion kun Ken Follett, kiu en iu ekverkita romano volus roligi esperantistojn. En la romano temas pri teritorio en Eřropo, Še la Balta maro, iam germana, nun rusa, kies Šefurbo estas Kaliningrad/K÷nigsberg. En iu ne tro fora estonteco, Rusio volus vendi °in al Germanio, sed la najbaroj (Pollando kaj Litovio) oponas kaj okcidentaj (eks)potencoj kalcitras. Fine aperas la ideo loki tie esperantistojn. Sed tie naski°os nek nova ■tato nek nova nacio. Silfer enkondukas, paralele al la koncepto de sprachraum (lingvoareo) por Eo, tiun de hinternationale sprache (retronacia lingvo) anstatař internationale sprache.


    Ekzakte. 1999: 1 (64)

    La partoprenantoj de la Urala E-Konferenco (Jekaterinburg, 18 apr. 1999) ricevis la 64an kajeron de Ekzakte, informilo de uralaj esperantistoj eldonata ekde 1982. ěi enhavas ses-pa°an raporton de la komitato de UES pri la agado en 1998 inkluzive de la financa raporto kaj kompleta membro-listo. Sed la plej interesa materialo estas 11-pa°a kroniko de la E-agado en Uralo, aperigita je la 10-jari°o de UES. La panorama prezento estas tre impona kaj leginda de Šiu "vera aktivulo". La kajero enhavas ankař bibliografion de gazetartikoloj, oma°on al Boris Sokolov kaj kelkajn loke gravajn informojn.

    Nemembroj de UES povas ricevi la 64an kajeron de Ekzakte sendinte po■tmarkojn por 12 rubloj al la redakcio de La Ondo.

    TK
    á


    Ricevitaj gazetoj

    Argentina E-Vento. 1998/2-3;
    Brazila Esperantisto. 1999/306;
    El Popola Ăinio. 1999/5;
    Esperanto. 1999/4;
    Esperanto aktuell. 1999/2;
    Esperanto-Nyt. 1999/1;
    Esperanto USA. 1999/1,2;
    Franca Esperantisto. 1999/506;
    Juna Amiko. 1999/1;
    La Espero. 1999/1;
    La Hirundo. 1999/4;
    La Ondo de Esperanto. 1999/5;
    l'esperanto. 1999/3;
    Litova Stelo. 1999/2;
    Monato. 1999/3;
    Oomoto. 1999/441;
    Spiritisma Esperanto-Informilo. 1999/101;
    Svisa Esperanto-Societo Informas. 1999/2.
    á


    MARTAJ KONKURSOJ

    En la konkurstasko de la FREŮO (Pollando) estis eraro. En la vortenigmo 13 anstatař HOM(xxxx)NTO devas esti HON(xxxx)NTO. Sed malgrař tio homoj trovis diversajn vortojn. Entute ni ricevis 8 respondojn, el ili nur 5 estis korektaj. Senpagan restadon por la FREŮO'99 kaj niajn gratulojn gajnis Vladimir VyŠeg╝anin el Ni╝nij Tagil (Ruslando). Bonan voja°on kaj multajn gajnojn!

    La solvoj: 1. Kor(uso)no; 2. Let(ero)tiko; 3. ěir(afo)rismo; 4. Čart(elo)kvento; 5. Ůan(celo)fano; 6. Improv(izo)leco; 7. Gor(°o)jo; 8. Obl(ato)mo; 9. La(mento)ro; 10. Budu(aro)mato; 11. Urt(iko)no; 12. Ne(bulo)njo; 13. Hon(esto)nto.

    Ni ricevis entute 11 respondojn al la printempa krucvortenigmo de Tatjana Kulakova. Preskař Šiuj respondoj estis korektaj. Ni lotumis libropremion kaj °in gajnis nia konstanta leganto Sergej PaÂomov el Kirov. Ni gratulas!

    La solvoj de la printempa krucvortenigmo:

    1.Arbo; 2. Irland'; 3. Nud'; 4. -it-; 5. Miopa; 6. Po; 7. Pompe; 8. Anaso; 9. Acero; 10. Roboto; 11. Mamuto; 12. Metii; 13. Unika; 14. Odoro; 15. Abrikot'; 16. Rebus'; 17. LKK; 18. Odo; 19. Printempo; 20. Uson'; 21. La; 22. ERK; 23. Donac'; 24. Balono; 25. Bru'; 26. Iomete; 27. Irak'; 28. Ido; 29. Sur; 30. Kopek'; 31. Idiot'; 32. Okazo; 33. Banto; 34. Oldulo; 35. Timo; 36. Aboco; 37. Oksikoko; 38. Sapvezik'; 39. Primato; 40. Majo; 41. Tono; 42. Bild'; 43. Ost'; 44. Dekolti; 45. Dino; 46. Liceo; 47. Ideo; 48. Oazo; 49. Ovacio; 50. Francie; 51. Eřrop'; 52. Nadir'; 53. Irjak'; 54. Katjono; 55. Aerpo■t'; 56. Ov'; 57. Katar'; 58. Nepo; 59. Apodoj; 60. Aero; 61. Ark'; 62. Parenc'; 63. Melodio; 64. Ůaloto; 65. Tik'; 66. Absint'; 67. Ombrelo; 68. Am'; 69. Bot'; 70. Po; 71. Dam'; 72. Mil; 73. Mi; 74. Portiko; 75. Metra; 76. Labor'; 77. Oratoro; 78. Sportkep'; 79. Epitet'; 80. Lordin'; 81. Inundo; 82. Hund'; 83. Unio; 84. Dano; 85. Ene; 86. Liniil'; 87. Beko; 88. As'; 89. Jogan'; 90. Utopi'; 91. Nobelio; 92. Ajler'; 93. Nobleco; 94. Elo; 95. Dajmon'; 96. Opi'; 97. Omo; 98. Anal'; 99. Barono; 100. Etni'; 101. Ber'; 102. Balet'; 103. Alo; 104. Doto; 105. Led'; 106. Marok'; 107. Ina; 108. Arane'; 109. Rara; 110. Ide'; 111. Ibiso; 112. Galopi; 113. Irano; 114. Or'; 115. Italio; 116. Re-; 117. Ale'; 118. Ikono; 119. Angin'; 120. Edr'; 121. Oleo; 122. -ot-; 123. Anodo; 124. Orakolo; 125. Livreo.

    Tatjana Kulakova
    á


    Trovu vortparojn!

    Ăar la sperto montris, ke la someraj konkursoj havas malmultajn solvantojn, ni proponas nur etan taskon, afable senditan de la bravaj ol■tinanoj.

    Do faru vortparojn el la vortoj en la du subaj kolonoj kaj sendu ilin al la redakcio tiel, ke ili atingu nin antař la 15a de julio. Libropremio lotumota inter la solvontoj.
    á
    á
    Birda
    bazaro
    Cikonia
    cerbeto
    Cigna
    energio
    Formika
    kanto
    Hunda
    koro
    Kata
    kareso
    Kolomba
    malsato
    Lupa
    maniero
    Pula
    nesto
    Testuda
    pa■o
    Ursa
    stelo
    á


    LITERATURAJ ANEKDOTOJ

    Daniil Žarms kaj pluraj liaj epigonoj kreis fantazian mondon de "harmsa╝oj", en kiu lo°as kaj amuzas nin °is nun la ■atataj ařtoroj. Jen manpleno da ili.

    ***

    Lev Tolstoj kaj Fjodor MiÂajloviŠ Dostojevskij (bone li vivu en la Šieloj) vetis je cent rubloj: kiu pli bone verkos romanon. Turgenev estis invitita por ju°i. Tolstoj alkuris hejmen, enfermis sin en la kabineto kaj rapide ekverkis la romanon -- kompreneble pri infanoj (li tre amis ilin). Sed Dostojevskij sidis hejme kaj rezonis: "Turgenev estas timida. Li nun sidas kaj pensas: "Dostojevskij estas nervoza. Se mi diros, ke lia romano estas malpli bona, li eble buŠos min." Kial mi penegu? Mi intence verku malbone, ja egale la mono estos mia".

    Samtempe Turgenev sidis hejme kaj timide rezonis: "Dostojevskij estas nervoza. Se mi diros, ke lia romano estas malpli bona, li eble buŠos min. Tamen Tolstoj estas ja grafo. Prefere ne rilati kun ili".

    Turgenev ektimis kaj post du horoj forveturis al Baden-Baden.

    ***

    Pu■kin ofte gastis Še Vjazemskij, longe sidis sur ties fenestrobreto de kiu li Šion vidis kaj sciis. Li sciis, ekzemple, ke Lermontov amindumas lian (de Pu■kin) edzinon. Tial li opiniis malkonvena transdoni al li Poezian Liron. Do, li decidis sendi °in eksterlanden al TjutŠev, sed la dogano ne permesis, Šar °i estas valora propra╝o de Rusujo. Kaj Nekrasov ne plaŠis al li kiel homo. Pu■kin suspiris kaj lasis la Liron al si.

    ***

    Turgenev deziris i°i kura°a kiel Lermontov kaj venis vendejen por aŠeti sabron. Pu■kin iris preter la vendejo kaj konstatis lin tra la fenestro. Tuj li intence kaj intense kriis: "Vidu, Gogolj", -- kvankam Gogolj mankis apude, -- "vidu -- Turgenev aŠetas sabron. Ni aŠetu fusilon!" Turgenev ektimis kaj post du horoj forveturis al Baden-Baden.

    ***

    Foje Pu■kin skribis leteron al Robindronath Tagor: "Kara fora amiko! Mi vin ne konas, kaj vi min ne konas. Mi tre ■atus konati°i. Ăion bonan. -- AleŠjo." Ricevinte la leteron Tagor profundege enpensi°is. Tiel profunde li meditis, ke oni neniel povis elstuporigi lin. La edzino lin pu■is-tiris, alviza°igis la leteron, sed Tagor ne reagis.

    Cetere, Tagor sciis neniom el la rusa lingvo. Do la konati°o ne okazis.

    Plukis kaj tradukis Halina Gorecka


    Ke oni legas ne nur La Ondon pruvas la suba foto de Pavla Zemanovß el ĂeÂa Respubliko.
    Leganto
    Komencanto
    estas interesa internacia gazeto
    RU-620041 Jekaterinburg, p.k. 132, Ruslando
    á


    Fotilo

    INTERNACIA FOTOKONKURSO

    Post la pasintjara sukceso (40 fotoverkoj de 15 personoj el 9 landoj) la redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo invitas al partopreno en la internacia fotokonkurso. La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

    En la konkurso rajtas partopreni Šiu deziranta fotemulo amatora ař profesia, sendepende de la lo°lando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume tri fotoj. La minumuma formato estas 10 x 15 cm. Fotoj povas esti koloraj ař nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj.

    La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la redakcia adreso de La Ondo de Esperanto RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando. La fotoj devas atingi la indikitan adreson antař la 15a de decembro 1999.

    La konkursa╝oj devas esti subskribitaj per pseřdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseřdonimo, ařtenta nomo kaj po■ta adreso de la ařtoro. Oni povas aldoni titolon ař klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

    En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis publikigitaj.

    Tripersona ju°komisiono (la redaktoro de La Ondo, delegito de UES kaj fakulo pri fotoarto) alju°os maksimume tri premiojn al la lařreatoj:

    1a premio: du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

    2a premio: unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto

    3a premio: abono al La Ondo de Esperanto

    Specialan premion (libroj en la Urala libro-servo kontrař ekvivalento de unu minimuma ruslanda salajro) ricevos la plej bona foto teme ligita kun esperanto.

    Ăiu premiito ricevos diplomon. Ruslandaj lařreatoj ricevos monpremiojn en ruslandaj rubloj. Alilandaj lařreatoj ricevos la monpremion per la kontosistemo de UEA en nederlandaj guldenoj.

    La organizantoj rezervas al si la rajton °is la 31a de decembro 2001 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

    Fotokonkurso denove!


    FRAZOJ

    Osmo Buller, ěenerala Direktoro de UEA komentas la membrostatistikon de UEA:

    En kelkaj landoj UEA eksperimente jam havis du perantojn. La spertoj kura°igas nin liberigi la kotizmerkaton Šie. Estas ja absurde ke la perado de UEA-kotizoj estu ies monopolo. Tio eble ne plaŠas al tiuj landaj asocioj por kiuj la perado de UEA-kotizoj estas fonto de enspezoj. Konkurenco kun entreprenemaj individuoj kaj aliaj asocioj, kiuj pretos varbi membrojn por UEA, devus tamen sproni ankař la landajn asociojn al pli vigla varbado. Krome, pli forta UEA estas ankař en ilia intereso. Pasiveco estas peko kiun oni ne povas absolvi, eŠ kiam temas pri landa asocio de UEA.

    Esperanto. 1999: 4


    El TiŠino li [Tazio Carlevaro. -- LOdE] povis kunporti nur malbonajn nova╝ojn, nome la anoncon pri la antařvidita likvido de TiŠina E-Ligo kaj de Grupo Esperantista de Lokarno. Ăi tiuj strukturoj lamas jam delonge kaj post la forpaso de pluraj aktivuloj preskař mortis ...

    Mi persone kredas, ke la "vendo", propagando kaj popularigo de esperanto devus prepari sin kaj efektivi°i surbaze de la sana miksa╝o de pluraj, tradiciaj kaj novtipaj konceptoj, kiuj povas enhavi erojn el pracelismo, homaranismo-esperantismo, sennaciismo kaj rařmismo. Gravas, ke ankař la esperanto-movado adapti°u al la ■an°i°antaj kondiŠoj de la koncerna epoko, sen perdi la proprajn valorojn.

    Andy KŘnzli. SES Informas. 1999: 2


    Gjergji Gusho, delegito de UEA el Albanio, rakontas pri vizito de franca konsulejo en Tirano antař vizito de Francio:

    "Viaj dokumentoj estas regulaj", diris la konsulo, "sed, bedařrinde, tre malfacilas akiri francan vizon, Šar e-istoj ne bone kondutis en Francio kaj iuj el ili ne plu revenis en sian landon." Post du tagoj li diris, ke mia vizpeto ne estis aprobita. Ăagrenitaj ni revenis hejmen kaj petis telefone niajn samideanojn en Francio interveni Še sia konsulejo. Ni ankař skribis al la ambasadoro kaj al la kultura ata■eo. Post semajno ni nin prezentis denove Še la konsulejo, kie alia viro tre kore akceptis nin kaj post du tagoj donis la vizojn. Ni partoprenis la konferencon kaj revenis al Albanio. Ironie: kun surprizo ni trovis negativan respondon de la kultura ata■eo kun jena motivo: "bedařrinde ni ne povas doni vizojn al vi, ne pro via kulpo, sed pro tiuj kiuj ne bone kondutis, precipe homoj el Rusio, Ăinio, Pakistano, Bulgario kaj Albanio."

    Esperanto. 1999: 4


    En Kolombio mem ■ajne ekzistas multaj bonaj esperantistoj, sed lař ilia propra konfeso mankas la organizado inter ili pro la konata falsa "individuismo". Oni bedařru la mankon de landa asocio (tamen oni provas organizi unu) kaj vanaj diskutadoj ne alportas la solvon por unuigo ankař ne en Kolombio.

    G.L. Brazila Esperantisto. 1999: 306


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AŢSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    AŢSTRALIO: Libroservo de AEA, P.O.Box 230 Matraville N.S.W. 2036
    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    BRITIO: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF
    BULGARIO: Ljubomir TrifonŠovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    ĂEŽIO: Vladislav Hasala, A.Dvorßka 1, CZ-696 62 Strßznice
    DANLANDO: Wolfgang Kirschstein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand
    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-0012 Tallinn
    FINNLANDO: Oy Mendoservo Ak., Kivist÷ntie, FI-05510 Hyvinkńń
    FRANCIO: Unui°o Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    ááááááá Manfred FŘhrer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn
    HISPANIO: Juan AzcuÚnaga Vierna, Gen. Dßvila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    HUNGARIO: Attila Kovacs, Pf. 374, HU-7601, PÚcs
    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    ISRAELO: Aleksandr Miki■ev, 20/1 Hameleh-Amacja-str., IL-77484 A■hod
    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    ááááááá ViÜnja BrankoviŠ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6
    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.
    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua JoŃo Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa
    RUSLANDO: Nade╝da MiÂajlovna Ůeludjko, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    SLOVAKIO: Milan Zvara, PopradskÚ Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    SVEDIO: SEF, Lisbet AndrÚasson, S÷dra R÷rum pl 455, SE-24294 H÷rby
    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    UKRAINIO: Dmitrij Cibulevskij, ab. skr. 9307, UA-310003, Žarkiv
    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    1999. N-ro 6 (56)
    Aperas Šiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr SaÂarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor╝enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba╝enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 104503
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 104503
    Elektronika adreso: hrgo@sbank.e-burg.su
    Hejmpa°o: http:/www.geocities.com/Athens/Acropolis/3438/
    Abontarifo por 1999:
    ááá -- Internacia tarifo: 24 usonaj dolaroj ař 48 nederlandaj guldenoj
    ááá -- Orienteřropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
    ááá -- Ruslanda tarifo: 115 ruslandaj rubloj
    ááá -- Aerpo■ta aldono: 4 usonaj dolaroj
    Konto Še UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla Še nia elektronika adreso kontrař 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
    ááá -- Plena pa°o: 200 NLG (800 rub.)
    ááá -- Duona pa°o: 120 NLG (480 rub.)
    ááá -- Kvarona pa°o: 70 NLG (280 rub.)
    ááá -- Okona pa°o: 40 NLG (160 rub.)
    ááá -- Malpligrandaj: 1 NLG ař 4 rubloj por 1 cm▓
    ááá -- Kovrilpa°a anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj Še la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) ař Še nia konto avko-u Še UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 1999.
    [Subtitolo]