Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №5


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Geraldo Mattos kaj Istvan Ertl


ENHAVO

REDAKCIE

  • Aleksander Korĵenkov. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Renato Corsetti. Ĉu ni bezonas la Akademion?
  • TRA ESPERANTUJO

  • Vladimir Dujnić. Malmultekoste loĝi en Zagrebo
  • Višnja Branković. Perbuse kongresen!
  • Spomenka Štimec. Kuracado per Esperanto
  • Jekaterina Jevlampieva. La lingva ĉielarko
  • Koreio gastigos la 3an Azian Kongreson
  • PIV estas reviziita
  • Paska kurso en KCE
  • Christan Isidore, Marie Christine, Zohra, Dinah Mackenzie Peers. Du staĝoj en Kvinpetalo
  • Raita Pyhälä, Jukka Laaksonen. Vintraj Tagoj de EAF
  • Henri Masson. Pli ol 200 en Chambéry.
  • David kaj Jean Bisset. Jarkunveno de EAB
  • Oszkár Princz. Ĉeĥa kulturo per Esperanto
  • Henri Masson. Bela surprizo en Francio
  • Oszkár Princz: inspektoro
  • Konstantin Demjanenko. La unua LF en Ukrainio
  • Tatjana Auderskaja. Aprilaj Ridetoj
  • Marcel Delforge. Motorcikle al la Fina Venko
  • Ljubomir Trifonĉovski. Balkana Kongreso
  • Karolo Piĉ kaj liaj mondoj
  • Kurte
  • ESPERANTO EN RUSLANDO

  • Ĉapelanoj. Manifestacio en Niĵnij Novgorod
  • Libera Esperanto-TendarO
  • Tatjana Kulakova. UES kun nova prezidanto
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. Vide el Bruselo: Malvarma Roterdamo
  • Shaig Bahramoglu. Unua Kaspia renkontiĝo
  • Roberto Sartor. Zamenhof, hilelismo kaj Argentino
  • Ruslandaj Zamenhofoj serĉataj
  • Frank Buckley. Esperanto "Bum"
  • Wolfgang Gunther. Esperanto — porviva neceso
  • Memortago de ĉiuj Pioniroj
  • Reza Kheir-khah. Monumenta vortaro en Irano
  • BELETRO

  • William Auld. Cabell kaj lia ĉefverko
  • James Branch Cabell. Jurgen (Tradukis William Auld)
  • LINGVO

  • Sergio Pokrovskij. Religiaj notoj de aziano (3)
  • TIEL NI VIVAS

  • Andrzej Grzębowski. Sud-Amerika vojaĝo per Esperanto (1)
  • BIBLIOTEKO

  • AlKo. Novaj libroj
  • Valentin Melnikov. Modesta kontribuo al literaturologio
  • Furorlisto de UEA
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Tatjana Kulakova. Japana krucenigmo
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (E)
  • DIVERSAĴOJ

  • Anoncetoj
  • Leterkesto (V.Roĵdestvenskij, F.Cobben, V.Baniulaitis)
  • Nekrologoj
  • Premio por historia studo pri UEA
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Masha Bajenova (aprilo)


    Redakcie

    Kelkfoje estas malfacile trovi pretekston verki ion en la redaktora kolumno, kaj mi pensas, ke ni eble vane forigis la enhavtabelon. (Cetere, kion vi opinias pri tio?) Ĉi-loke aperas jen grava informo, jen komentario pri aktuala evento, jen klarigo pri iu novaĵo en nia revuo ktp. Sed en majo 2001 ni ne devas longe serĉi konvenan pretekston, ĉar ĉi tiu revuo estis refondita en majo 1991.

    Ĝuste antaŭ 10 jaroj per fotokopiilo estis faritaj la unuaj ekzempleroj de kajero №1 de La Ondo.

    Komplika estis nia situacio. Ja estis facile eldoni la samtempe refonditan Ruslandan Esperantiston, kun informoj pri la ĉefaj eventoj en Esperantujo, kaj multaj ruslandanoj abonis ĝin. Sed antaŭ dek jaroj la averaĝa ruslanda esperantisto apenaŭ povis pagi pli ol kvarpaĝan informilon. La pli ampleksa kaj varia LOdE havis tiam malmultajn abonantojn en Ruslando, sed konservi tiujn legantojn kaj aŭtorojn ni opiniis tasko, praviganta la malprofitan eldonadon de la dumonata Ondo.

    Malgraŭ la sociaj kataklismoj, prezosaltado, inflacio, praktika malebligo de civilizita entreprenado, transpagaj problemoj, misfunkcianta poŝto kaj dudeko da aliaj ruslandaj periodaĵoj La Ondo trovis sian legantaron. Post kelkaj jaroj klariĝis, ke en Ruslando oni povas ekeldoni dignan ĉiumonatan revuon kaj per tio kontribui al la riĉigo de la internacia esperantista vivo. Do, meze de la jaro 1997 La Ondo ensorbis ĉiujn rubrikojn de RE kaj transformiĝis al ĉiumonata revuo — tia, kia ĝi estas nun.

    Mi hipokritus, se mi dirus ke antaŭ dek jaroj ni ne revis pri tio. Ni ja revis, sed revante ni komprenis ke temas pri io fora kaj simila al la Fina Venko. Sed la revo realiĝis! La Ondo de Esperanto regule aperas, kaj ĝi estas sendata al preskaŭ mil adresoj en 46 landoj. Niaj du konkursoj (fotografia kaj literatura) kaj la proklamo de la Esperantisto de la Jaro iĝis integra parto de la tutmonda vivo esperantista.

    Tio okazis nur et-parte pro ni mem. Fari ion seriozan dum jardeko oni ne povas sen subteno. Feliĉe ni trovis vastan subtenon. Ni dankas la elstarajn aŭtorojn kaj la ordinarajn esperantistojn, kiuj dediĉas parton de sia tempo al verkado de artikoloj, beletraĵoj kaj recenzoj por La Ondo. Ni dankas niajn legantojn, kiuj vivtenas la revuon per abonoj kaj donacoj. Ni dankas niajn perantojn. Ni dankas niajn kritikantojn — tute sincere, sen ili nia vivo estus malpli interesa.

    Kun tiu subteno ni certe daŭrigos, kaj baldaŭ vi legos pri grava ŝanĝo en la eldonado de la revuo. Sed jam sekvakajere aperos plia sinlaŭda kolumno — ja antaŭ dek jaroj ni komencis ankaŭ nian profesian libroeldonadon.

    Aleksander Korĵenkov

    La kovrilpaĝa foto (disponigita de CO UEA) tamen ne montras la farantojn de La Ondo. La maja ĉefmaterialo pritraktas la Akademion, kaj tio estas … hm, bona preteksto por aperigi la foton de la prezidanto de la Akademio, Geraldo Mattos (kun István Ertl).


    Renato CorsettiĈu ni bezonas la Akademion?


    La titolo, kiel ĉiuj miaj titoloj, estas iom provoka, kaj la respondo, kiel vi prave jam divenis, estas “jes”.

    Mi klopodas klarigi la kialon aŭ la tialon, laŭ kelkaj esperantistoj (jen tipa demando por la Akademio).

    Kiel mi ŝatas rediradi, multo (eĉ la kerno de la radikoj de la Akademio de Esperanto) komenciĝis en la jaro 1492a, la jaro en kiu oni malkovris Amerikon, la meza epoko en okcidenta Eŭropo finiĝis, kaj oni aperigis la unuan lernolibron de nacia lingvo en okcidenta Eŭropo. Temis pri la hispana, sed poste sekvis la aliaj.

    Kiam la naciaj lingvoj en okcidenta Eŭropo progresis, oni kreis Akademiojn por poluri ilin, doni nacian normon, instrui homojn pri la ĝustaj uzoj, ktp. Je tiuj modeloj inspiriĝis esperantistoj, kiam ili kreis sian Akademion, kiu fiere anoncas en sia titolita papero, ke ĝi estas sendependa lingva institucio de la jaro 1905a (ni preteratentu detalojn pri nom-ŝanĝoj ĉi tie).

    La agado de la naciaj akademioj kiel tiu de la Akademio de Esperanto estis ĉiam pridubata de multaj kaj ege admirata de kelkaj. Sed la pozicio de la internacia lingvo Esperanto estas iom aparta rilate al tiu de la grandaj naciaj lingvoj kun milionoj da parolantoj kaj kun vasta verkantaro kaj komunikaj rimedoj. Tio laŭ mi pravigas la ekziston de lingva instanco, kiu iel gvidu la pluplanadon de la lingvo.

    Efektive Zamenhof planis la kernon de la lingvo; kaj poste la genia interkonsento pri la netuŝebleco de la Fundamento garantiis al Esperanto trankvilan evoluon for de la tumultaj eventoj okazintaj en aliaj internaciaj plan-lingvoj, kiuj estis tirataj al ĉiuj direktoj de tro fervoraj plibonigantoj.

    Tamen Esperanto ne estas solida lingvo. Tion ni povas agnoski inter ni. Ĝi ne estas solida, ĉar la parolanta komunumo estas ankoraŭ tro malgranda por rezisti la “plibonigan” agemon de energiaj individuoj. Ĝi ne estas solida, ĉar ĝia komunumo estas tro disa kaj sekve tro preta ricevi influon de lokaj lingvaj kutimoj. La super-pezo de okcident-eŭropanoj kaj iliaj lingvaj preferoj estas nur unu simptomo de la situacio. Ĝi ne estas solida, ĉar ĝi ne estas prestiĝa, kaj pro tio ĉiu neesperantista membro de la publiko rajtas kritiki ĝin pro jena aŭ alia detalo, kun la sekvo ke esperantistoj provantaj akiri la favoron de la publiko, tuj proponas modifi parton de la lingvo.

    Pro ĉiuj ĉi tiuj kialoj Esperanto estas en daŭra danĝero mis-evolui.

    Al tio ni devas aldoni ke, kiel okazas pri la hebrea aŭ la araba aŭ la eŭska, novaĵoj, tio estas novaj aĵoj aŭ ideoj, malofte naskiĝas en nia komunumo mem. En nia kazo ni enportas en la komunumon inventojn de aliaj ĉiutage kaj emas, kiel ĉiuj, enporti ankaŭ la vortojn por nomi ilin. Nenio malbona en tiu enportado se la enportantoj komprenas la spiriton de la lingvo, ĝian superan skemecon, kaj provas sekvi la duan parton de la 15a regulo pri enportado de fremdaj vortoj. Sed tio malofte okazas. La batalo ĉirkaŭ komputero/komputoro/komputatoro/komputilo estas konata al ĉiuj. Multaj, kun bona konscienco, opiniis, ke la mondo ridos pri ni, se ni ne uzos ion, kio estas maksimume simila al la prestiĝa “computer”. Tio okazas ĉiutage pri la plej malsamaj aĵoj.

    Pro tio nia Akademio, simile al la akademioj de malgrandaj lingvoj, devas daŭre sekvi ĉi tiun fenomenon, observi ĝin kaj klopodi restigi la lingvon en la sulko de la origina plano.

    La malnova debato, ĉu nia Akademio devas, kiel la akademioj de la franca aŭ de la sveda, simple sekvi la evoluon aŭ pli aktive enplektiĝi en la procedon de kreado de novaj terminoj, estas antikva kaj ankoraŭ ne solvita.

    Persone mi opinias ke nia Akademio estas pli lingvoplana institucio, kiel similaj instancoj pri afrikaj lingvoj, ol observanto de la evoluo, kiel similaj instancoj pri grandaj okcidenteŭropaj lingvoj. Sed ĉiu rajtas havi sian starpunkton pri tio.

    Ĉu nia Akademio efektive faras tion? Tre malmulte, laŭ mi, pro multaj kialoj, ĉefe pro manko de rimedoj. Aliflanke niaj akademianoj faras tre multe tiurilate, kiel verkantoj de beletraĵoj kaj de instruaj materialoj, de vortaroj, ktp.

    Dum la lasta periodo la Akademio eĉ provis fari decidajn paŝojn por alproksimiĝi al la popolo per la Konsultejo de la Akademio, kiu rete respondas demandojn de esperantistoj pri io ajn. La tipa demando estas io de ĉi tiu speco: “Kiel oni nomas en Esperanto tiun specon de aviadilo sen motoro de kiu homo pendas, lanĉinte sin de la supro de monto?”

    Ne laste la Akademio kaj la akademianoj reprezentas nian komunumon en la scienca mondo, kiu okupiĝas pri similaj problemoj pri aliaj lingvoj. La simpozio pri lingva planado kaj leksikologio, organizata kunlige kun la Universala Kongreso en Zagrebo kunlabore kun la Kroata Akademio, elvokis amason da intereso ekster la Esperanto-movado, inter lingvistoj, kiuj mem venos tien por prelegi en nacia lingvo.

    Fine mi menciu, ke nia Akademio per la lastaj elektoj reakiris la statutan nombron da membroj, 45, kiu ĉiam emas fali malsupren pro, bedaŭrinde, morto de la plej maljunaj membroj.

    La (re)elektitaj akademianoj estas: Miguel Gutiérrez-Aduriz (Hispanujo), Ashvinikumar (Barato), Gersi Alfredo Bays (Brazilo), Vilmos Benczik (Hungarujo), Jorge Camacho (Hispanujo), André Cherpillod (Francujo), Probal Daŝgupto (Barato), Boris Kolker (Usono), Erich-Dieter Krause (Germanujo), Li Shijun (Ĉinujo), Anna Löwenstein (Italujo), Carlo Minnaja (Italujo), Sabira Ståhlberg (Bulgarujo), Trevor Steele (Aŭstralio), Humphrey Tonkin (Usono), Yamasaki Seikô (Japanujo), Amri Wandel (Israelo), Bertil Wennergren (Svedujo).

    Ne ĉiuj havas blankan barbon kaj naz-pinĉajn okulvitrojn, kiel mi naive supozis, ke akademianoj laŭofice havas. Kelkaj estas eĉ virinoj, kio montras ke ankaŭ la Esperanto-Akademio cedis al la modo pri egalrajteco inter viroj kaj virinoj.

    Sed ĉiuj estas tre kompetentaj pri la internacia lingvo, kiel ili pruvis per siaj ĝisnunaj verkoj kaj agoj. Bonan laboron al ili!

    Renato Corsetti
    sekretario de AdE


    Emblemo de UKMalmultekoste loĝi en Zagrebo

    Loka Kongresa Komitato de la 86a Universala Kongreso de Esperanto informas ke en Zagreb estas je la dispono amasloĝejo kun plurlitaj ĉambroj. Bedaŭrinde, ne ekzistas ebleco de manĝado. Ankaŭ ne eblas veni pli frue kaj resti pli longe ol dum la kongreso daŭras. Prezo de la tranoktado por la tuta semajno ekde la 21a ĝis la 28a de julio estas 35 eŭroj. Lokoj limigitaj. LKK povas trakti nur la aliĝojn kun indikita kongresnumero.

    Skribu rete: esperanto@zg.tel.hr

    Vladimir Dujnić
    Loĝiga Servo


    Perbuse kongresen!

    Por faciligi la vojaĝon al la 86a UK Orbis Pictus preparis du buskaravanojn al Zagrebo: el Munkeno (Germanio) kaj Triesto (Italio) (ambaŭ kun la datoj 21–28 jul 2001) kaj peras la informojn pri la hungara, hispana kaj aliaj karavanoj. Krome, pretas la buso por ILEI-konferencanoj kiu veturigos ilin de Zagrebo al Lovran, tuj post la fermo de la kongresejo.

    Pri la munkena karavano eblas informiĝi ankaŭ ĉe: s-ino Betti Maul-Propadović (Lindenweg 5, DE-82194 Gröbenzell. propadovic.nenad@debitel.net) kaj pri ĉiuj rekte ĉe Orbis Pictus (Via Leghissa 6, IT-34 131 Trieste. orbispictus@iol.it).

    Višnja Branković


    Kuracado per Esperanto

    Masayuki Saionji, iniciatinto de Yumeiho terapio, havis publikan prelegon pri sia metodo en zagreba hospitalo la 7an de aprilo. Junaj terapiistoj el diversaj partoj de Kroatio venis informiĝi pri la metodo. Aparte interesis ilin enkadrigo de la masaĝa terapio en regulan sansistemon en diversaj landoj.

    Masayuki Saionji partoprenos en julio Internacian Kongreson de Medicinistoj-Esperantistoj okazonta en Osijek en la semajno antaŭ la 86a UK. Tie li planas publikan prelegon por la terapiistoj de la regiono. En aŭtuno 2001 li planas seminarion por interesitaj terapiistoj.

    La organizanto de lia prelego en Zagreb estis Asocio de kroataj terapiistoj, kiu reinvitas por Osijek. Kroata Esperanto-Ligo helpis en organizado kaj tradukado. Gazetaro informis.

    Spomenka Štimec


    La lingva ĉielarko

    Seminario de TEJO “La lingva ĉielarko — ponto al kulturaj trezoroj” okazis 25 mar – 1 apr 2001 en Eŭropa Junulara Centro (Budapeŝto, Hungario).

    La seminario estis dediĉita al la Eŭropa Jaro de Lingvoj kaj celis trejni pri organizado de Lingvaj Festivaloj — sukcesa internacia projekto, kiu montras diversecon kaj unikecon de lingvoj en la mondo, interkulture edukas, stimulas intereson al lingvoj kaj kulturoj.

    Lingvaj Festivaloj sub diversaj nomoj okazas en diversaj landoj kaj urboj: Francio, Ruslando, Finnlando, Usono, Svedio, Ukrainio. La kerno de la Lingvaj Festivaloj estas lingvaj prezentoj (mallongaj kursoj). Nun oni povas konstati, ke rapide kreskas la intereso al tiu ĉi projekto, plifortiĝas kontaktoj inter diversaj Festivaloj kaj evoluas internacia movado de Lingvaj Festivaloj. TEJO konsideras ĉi projekton tre perspektiva por agado de lokaj junularaj E-organizoj kaj aktive subtenas ĝian evoluon.

    Partoprenis la seminarion 37 reprezentantoj de junularaj organizoj el 23 landoj — studentoj, instruistoj, aktivuloj pri porlingvaj-kulturaj aferoj, lingvemuloj, kiuj interesiĝas kaj okupiĝas pri lingvistiko, lingva lernado kaj instruado, interkultura edukado, estas aŭ planas esti envolvitaj en projektoj, kiuj rilatas al lingvoj kaj kulturoj. La laborlingvoj de la seminario estis Esperanto kaj la angla. Oni organizis samtempan tradukadon. Partoprenantoj estis plejparte esperantistoj, dek venis el ekster la Esperanto-movado.

    Honoraj gastoj estis Dennis Keefe (Usono/Francio), la “patro” de Lingvaj Festivaloj en Tours (Francio), Illinois (Usono) kaj Mauro La Torre (Italio), kunordiganto de la projekto Interkulturo.

    Dum la seminario okazis prelegoj, laborgrupoj, videofilmoj, prezento de diversaj projektoj k.a. Apartan atenton dum la seminario ricevis la preparado al Lingva Festivaleto. Ĝi okazis fine de la seminario en Eŭropa Junulara Centro kaj estis vera pinto de la trejna semajno. Estis prezentitaj pli ol 20 lingvoj. La Festivalon partoprenis ankaŭ 10-15 budapeŝtanoj.

    Distra parto de la seminaria programo konsistis el la interkona, internacia (prezento de naciaj manĝaĵoj), arta, ekstercentra (vizito al urba restoracio), konkursa kaj hungara vesperoj.

    Multaj partoprenantoj esprimis emon organizi Lingvan Festivalon en siaj urboj. Multaj ŝatus kunlabori pri aliaj lingvaj kaj kulturaj projektoj.

    Jekaterina Jevlampieva
    TEJO-komisiito pri Lingvaj Festivaloj


    Koreio gastigos la 3an Azian Kongreson

    La 3a Azia Kongreso de Esperanto okazos en Seulo 23–26 aŭg 2002. La dato estis fiksita en la unua preparkunsido okazinta en Seulo kun ĉeesto de 11 personoj. Inter ili estis Puramo Chong, Takeuti Yosikazu kaj Syozi Keiko el Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA (KAEM), d-ro Lee Chong-Yeong kaj LKK-anoj.

    En la kunsido oni diskutis pri la konsisto de la organizantaro, pri la kongresa programo ktp. Poste oni vizitis la lokojn, kiujn LKK konsideris taŭgaj por la kongresejo. La insulo Chejhu estis proponita kiel kandidato por postkongresa ekskurso. Definitivajn decidojn oni faros en la dua prepara kunsido en decembro 2001.

    GK UEA


    PIV estas reviziita

    “La definitiva enpaĝigo de PIV kaj la lasta korektada relegado progresas kontentige, tiel ke ni povos baldaŭ liveri la tute pretan tekston”, komunikis hodiaŭ la ĉefrevizianto, prof. Michel Duc Goninaz.

    Sennacieca Asocio Tutmonda eldonos la libron, kiu fakte fontas el la iniciato de Eŭgeno Lanti en la 1930aj jaroj, kiam la unuan eldonon aŭtoris la svisdevena Grosjean-Maupin, kies disĉiplo kaj posteulo estis Waringhien.

    Estas nun la oportuna momento por antaŭmendi la libron favorpreze (SAT, 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio; satesper@cybercable.fr).

    HeKo


    Paska kurso en KCE

    Unuafoje Kultura Centro Esperantista organizis kursojn ankaŭ dum Pasko.

    Ĉiuj tri niveloj okazis kun sukceso, sub la brila gvido de Stefano Keller (komencantoj), Stano Marček (progresantoj) kaj Giorgio Silfer (instrumetodiko). La partoprenantoj venis el kvin landoj, kaj ilia meza aĝo estis signife pli malalta ol ĉe la kulturaj monatfinoj.

    La programon kompletigis diversaj distraj aranĝoj: ekskursoj al natur- kaj konstruceloj, ludoj, gastronomio, filmoj en Esperanto. La 14an de aprilo oni festis la Memortagon de niaj Pioniroj: temis ankaŭ pri la datreveno de la fondo de Heroldo de Esperanto kaj pri la apero de la dumila numero, ĵus redaktita!

    HeKo


    Du staĝoj en Kvinpetalo

    E-Centro Kvinpetalo akceptis 8–13 apr 2001 dudek kvin geesperantistojn el diversaj regionoj de Francio kaj unu el Germanio.

    En tre bonhumura etoso la partoprenintoj studadis kaj prepariĝis al la triagrada ekzameno pri la kapableco. Multaj temoj estis reliefigitaj de la du instruistoj (Pierre Royer, Georges Lagrange) kiel ekzemple la manieroj de tradukado kaj verkado. Poste, daŭrigante la etoson, kelkaj staĝanoj veturis al la Kongreso de SAT-Amikaro en Chambéry (Orienta Francio).

    17–21 apr en Kvinpetalo 12 homoj sekvis staĝon de Claude Gacond pri historio de Esperanto kaj didaktikaj konsiloj al instruantoj, esplorante verkojn de la unuaj poetoj en la pionira periodo (1887–1919). Simpatia kaj studema etoso regis dum la staĝo. La kursomaterialo de Claude Gacond estos baldaŭ konsultebla kaj deŝutebla rete. Bonvolu peti informojn ĉe gacond@bluewin.ch.

    Christian Isidore, Marie Christine, Zohra, Dinah Mackenzie Peers


    Vintraj Tagoj de EAF

    La Vintraj Tagoj okazis en la sud-finnlanda urbeto Hämeenlinna 17– 18 mar 2001. La loka E-grupeto preparis viglan semajnfinon en la hotelo Emilia kaj la apudaj kunsidejoj de Osuuspankki. La loka gazeto Hämeen Sanomat atentigis pri la evento per antaŭsciigo kaj per granda artikolo (18 mar) kie aperis ankaŭ intervjuoj kun Marjatta Niemi kaj Jukka Laaksonen.

    Sabate (17 mar) Esperanto estis finnlingve prezentita al aro da scivolemuloj fare de Anna Ritamäki. Ĉeestis sesdeko da aŭskultantoj. Poste prof. Jouko Lindstedt kaj Jorge Camacho el la Akademio de Esperanto rakontis pri la Akademio kaj ties laboro.

    Prof. Lindstedt klarigis la diferencon inter vorto kaj radiko. En vortaro kapvortoj estas vortoj en alfabeta ordo, laŭ kiuj ni serĉadas tradukojn por niaj pensaĵoj. Dikigas la vortaron ne nur la nombro de la kapvortoj sed ankaŭ la ekzemploj pri ties nuancoj, stilo kaj uzado en frazoj. La manko de ekzemploj pri la uzado de iu vorto povas estigi miskomprenojn aŭ almenaŭ ĝeni la vortar-uzanton. Por bona vortaro estas diversaj kriterioj. Prof. Lindstedt rimarkigis, ke la grupo laboranta por nova Finna-Esperanta vortaro celas vortaron de 50 mil kapvortoj, sed la kvanton de la ekzemploj oni ne ankoraŭ decidis.

    Riitta Hämäläinen kaj Jorge Camacho detale priskribis siajn labormanierojn kaj problemojn.

    Malgraŭ la malvarma vento multaj partoprenantoj konatiĝis kun la urbo, serĉante literojn el monumentoj kaj tabuloj por solvi enigmaĵon, kiu fine klariĝis kiel Eterna lernanto. La unuan premion gajnis Raimo Tuisku. La sabato finiĝis per restoracia vespermanĝo kaj ludado, kie oni konatiĝis kun la Sufiksoludo de Jukka Vaijärvi, Gloso-Blago de Sten Johansson kaj konkursa vortodivenado helpe de ŝlosilaj priskriboj kaj sinonimoj.

    Dimanĉo (18 mar) komenciĝis per matena preĝo organizita de KELF. Poste okazis la jarkunveno de E-Asocio de Finnlando (EAF). Komence de la kunveno la estraro anoncis, ke ĝi denove post kelkjara intertempo prijuĝis Esperanto-aganton de la Jaro. La premion ricevis Riitta Hämäläinen pro sia ŝlosila kontribuo al la tre sukcesa KEF-2000 projekto. La premio inkluzivis diskojn de Eurokka. Sekve la kunveno havis silentan paŭzon kondolence al Raimo Pystynen, kiu forpasis antaŭ nelonge.

    La raportoj de la estraro (agadraporto kaj financa raporto por 2000) estis aprobitaj sen gravaj ŝanĝoj. Same la agadplano kaj buĝeto por la nuna jaro.

    Jukka Laaksonen estis elektita kiel prezidanto de EAF. Kiel estraranoj elektiĝis Anna Ritamäki kaj Tiina Oittinen kaj Anna-Liisa Heikkinen. Vic-estraranoj estas tute novaj: Eila Martin, Raita Pyhälä, Jukka Vaijärvi. Kiel revizoroj daŭrigas Heta Kesälä kaj Erkki Kemppainen; la vic-revizoroj iĝis Seija Kettunen kaj Marja-Liisa Parpala.

    La membrokotizoj estis neŝanĝitaj. Kiel estraranoj de fonduso Propra Ejo daŭrigas Irma Heikkilä kaj Harri Laine.

    Post la jarkunveno okazis informada duonhoro: Riitta Hämäläinen prezentis la venontajn Aŭtunajn Tagojn kaj Jukka Laaksonen la venontajn somerajn kursojn. Poste Jorge Camacho prelegis pri tradiciaj vortoj kaj neologismoj.

    Lasta vera programero de la tagoj estis Vortkonsilio. La konsilio konsistis el Riitta Hämäläinen, Jorge Camacho kaj Jukka Laaksonen, kiuj kun prezido de Anna Ritamäki klopodis eltrovi trafajn tradukojn por finnlingvaj vortoj kolektitaj de la publiko. Fine estis tradicia posttagmeza kafo, dum kiu lokaj esperantistoj (precipe Marjatta Niemi, Eila Dahlman kaj Kati Lindell) estis aplaŭde dankitaj kaj ricevis malgrandan subvencion por la venonta aktivado.

    Raita Pyhälä, Jukka Laaksonen
    Vintraj Tagoj de EAF
    Sur la foto: Jorge Camacho, Anna Ritamäki, Riitta Hämäläinen kaj Seija Kettunen. (Fotis Raita Pyhälä)


    La kongresa emblemoPli ol 200 en Chambéry

    14–18 apr la tre bela alpa urbo Chambéry [Ŝamberi] akceptis la 56an Kongreson de SAT-Amikaro en iama maneĝo transformita en belegan kongrescentron. La partoprenantaro estis pli internacia ol kutime: pli ol 10 landoj estis reprezentitaj.

    Poŝta stampo, ekspozicio pri Esperanto, ekskursoj estis ja pli malpli kutimaj kongreseroj. Impona libroservo, prizorgata de Bernard Schneider kaj helpantoj, kontentigis la bezonojn de literaturŝatantoj per libroj eldonitaj ankaŭ de Sezonoj.

    Prelegoj temis i.a. pri “Identeco kaj eŭropa konscienco” (Zlatko Tiŝljar, Slovenio), la afrika Esperanto-movado (Désiré Rabevazaha, Madagaskaro), uzo de la komputilo kaj de la Reto (André Grossmann, Francio), ATTAC-movado (René Ballaguy), Edukado, instruado, civitaneco kaj Esperanto (Thierry Saladin), Indiĝenaj dialogoj (Philippe Chavignon)…

    Fariĝis preskaŭ kutimo inaŭguri Zamenhof-Esperanto-Objekton okaze de SAT-Amikaraj kongresoj. Chambéry jam havis Zamenhof-skvaron, Esperanto-memorplakon kaj Zamenhof-monumenton. Ĝi ricevis sian kvaran ZEOn (kaj Francio sian 164an) per inaŭguro de Esperanto-arbo sekvojo, por memorigi ke usona ĉeroka esperantisto N. I. Sekvojo estas nun en kalifornia malliberejo, mortkondamnita surbaze de dubinda akuzdosiero. Krome, same kiel jam okazis dum la lastaj kongresoj, metalaj plakoj kun la surskribo “Esperanto — langue internationale / internacia lingvo” estis definitive instalitaj ĉe la ĉefaj enirvojoj de la urbo.

    La postkongresa tago estis dediĉita al kolokvo pri “Multlingvismo kaj Lingvo Internacia” kun partopreno de Michel Duc Goninaz, Claude Piron, Zlatko Tiŝljar, Désiré Rabevazaha. La programo finiĝis per lumbilda prelego de Bruno Robineau kiu, kun sia edzino Maryvonne, ĉirkaŭiris la mondon dum ok jaroj. Ambaŭ spertis la utilecon de Esperanto kiun ili lernis post la ekiro.

    SAT-Amikaro jam havas kongresurbojn por la tri venontaj jaroj: laŭvice Vigy (nord-oriente), Toulouse (sude) kaj La Roche-sur-Yon (okcidente).

    Inter la gravaj projektoj de SAT-Amikaro estas aĉeto de nova sidejo en Parizo, reeldono de modernigita lernolibro surbaze de metodo kiu jam montriĝis efika, ekspozicio pri la laborista movado en Parizo fine de septembro kaj komence de oktobro.

    La retpaĝoj de SAT-Amikaro konstante pliriĉiĝas per novaj dokumentoj en la franca lingvo pri Esperanto ĉe www.multimania.Com/satesperanto/ satamikaro/index.html.

    Henri Masson


    Jarkunveno de EAB

    60 homoj partoprenis la jarkunvenon de Esperanto-Asocio de Britio kaj kunajn programerojn kiu okazis 31 mar 2001 en Bloomsbury, Londono.

    Matene, d-ino Marjorie Boulton elokvente prelegis pri la literatura signifo de William Auld. Ŝi trafe uzis la similaĵon de alta turo kun diversaj fenestroj tra kiuj oni povis rigardi diversajn pejzaĝojn tiamaniere eksplikante la diversecon de la Aulda literatura kontribuo. Je la fino de la prelego ŝi image paŝis ekster la turon kune kun la aŭskultantaro por rigardi la tutan literaturan konstruaĵon kaj agnoski la atingojn de humila geniulo.

    Posttagmeze Edmund Grimley Evans prezidis dum la bone organizita kaj pozitiva jarkunveno. Bill Walker kaj d-ro Derek Tatton resumis la komplikan intertraktadon inter EAB kaj la urbego Stoke-on-Trent pri la starigo de nova asocia sidejo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono. Estis indikite, ke oni ĵus atingis leĝan konsenton pri ĉiuj gravaj punktoj. Ilia kontribuo estigis longan ovacion.

    David Kelso, la nova Direktoro pri evoluigo, klarigis sian vizion por la renovigata brita movado, kaj emfazis sian deziron aŭskulti sugestojn kaj komentojn de la membraro. Terry Page, la nova respondeculo pri Britaj Kongresoj, resumis la rezultojn de sia komenca konsultado. David Bisset, prezidanto de la Publica Komitato, indikis sian deziron kreive labori kun la Direktoro kaj plene ekspluati la novajn eblecojn kiuj rezultiĝus de la translokiĝo al Barlastono.

    Estis ĝenerala konsento inter la partoprenintoj ke post la malfacilaĵoj de la pasintaj du jaroj la brita movado nun troviĝas sur la sojlo de nova epoko: epoko kiu kongruas kun la nova jarmilo.

    La sidejo de EAB nun troviĝas en portempa loko ĉe Barlastono; la nova konstruaĵo espereble pretiĝos aŭtune.

    David kaj Jean Bisset


    Ĉeĥa kulturo per Esperanto

    Sukcesa kultura prezentado okazis en Budapest 6 apr 2001. Dum preskaŭ du horoj estis prezentataj perloj de la ĉeĥa kulturo ne pere de la hungara lingvo, kiel kutime en la Ĉeĥa Centro, sed ĉi-foje Esperanto funkciis en la rolo de pera lingvo.

    La direktoro de la Centro Tamas Csemi subtenis la prezentadon per pago de la vojaĝ- kaj restadkostoj de la reprezentanto de Ĉeĥa E-Asocio Vlastimil Kočvara. Komence de la programo Tamas Csemi salutis la pli ol 40 partoprenantojn kaj esprimis sian estimon al esperantistoj, kiuj agadas por nobla ideo.

    En la duparta programo, kiun organizis Hungaria E-Asocio, kunlaboris proksimume 15 esperantistoj el ĉiuj generacioj. La anoj de László Németh Gimnazio — kun la gvido de Zsofia Baross — la unuan fojon rolis antaŭ la publiko, sed sukcese. Vlastimil Kočvara koncize prelegis pri la historio de ĉeĥa literaturo kaj prezentis kelkajn poemojn ankaŭ ĉeĥe por konigi la ĉeĥan lingvon al hungaroj. Oszkár Princz prezentis mondfamajn ĉeĥajn muzikistojn kun muzikaj ilustraĵoj. Du malnovaj esperantistoj sinprezentis tute alie, ol ili estas konataj — Imre Szabó kaj Iván Bujdosó — ja ili surscenigis parton de dramo Aŭdienco de fama ĉeĥa verkisto Vaclav Havel. Fine de la programo la partoprenantoj kune kun la kantgrupo kantis du konatajn ĉeĥajn popolkantojn.

    Post la unua parto de la prezentado okazis paŭzo dum kiu — dank' al la direktoro de la Ĉeĥa Centro — la partoprenantoj povis refreŝiĝi per trinkaĵoj kaj kukoj.

    Oszkár Princz


    Bela surprizo en Francio

    Gurde anoncita per la titolo “La malsukceso de Volapuko kaj de Esperanto” por la sabato (17 mar) 55-minuta radioelsendo de France Culture, unu el la stacioj de Radio France, estigis maltrankvilon inter la esperantistoj de la franclingvaj landoj. La inform- kaj rebat-servo de SAT-Amikaro atentigis tutmonde pri neceso de vigla atentemo kaj preteco al tuja amasa reago. Tiun maltrankvilon pravigis pluraj misprezentoj de Esperanto en parizaj amasinformiloj dum la antaŭaj semajnoj.

    La interparolado okazis kadre de la Eŭropa jaro de la lingvoj kaj rekte el la Salono de la Libro en Parizo. Ĝin gvidis Jean-Noël Jeanneney, iama prezidanto-ĝenerala-direktoro de Radio France. La invitito estis Jean-Claude Lescure, 40-jara historiisto, kiu esploris dum la lastaj jaroj la strebadon al kreo de internacia lingvo, kun aparta atento al Volapuko kaj Esperanto. Pri tio li verkis tezon kiu baldaŭ aperos libroforme en la franca.

    Maloftege okazis, ke neesperantistoj tiel bone kaj longtempe parolis pri Esperanto. Aperis el la tuto ke fakte fiaskis nur Volapuko, kaj ke Esperanto daŭrigis sian vojon malgraŭ obstakloj, ĉefe politikaj, i.a. pro la francaj registaroj.

    La tuto estis vere honeste prezentita, interesa, sen malicaj demandoj. S-ro Jeanneney montriĝis tre scivolema kaj oni povas supozi ke la aŭdigo de registraĵo (Havebla ĉe SAT-Amikaro por mendoj el Francio kaj ĉe SAT por la aliaj landoj: 5,34 eŭroj)
    de tiu elsendo povas veki saman scivolemon flanke de la publiko.

    Sekve, la atentigo pri necesa preteco reagi transformiĝis en alvokon por sendi… gratulojn!

    Henri Masson


    Oszkár Princz: inspektoro

    Oszkár Princz, ĝenerala sekretario de Hungaria E-Asocio, estis elektita al la posteno de inspektoro ĉe la ŝtata Hungara Radio kaj Televido, 29 mar 2001 en Budapeŝto.

    La inspektoraro traktas kaj decidas pri ĉiuj gravaj, principaj aferoj de la landa Radio, kiu havas plurajn landajn kaj regionajn programojn kaj redaktejojn. La unua tasko de la nova inspektoraro estos elekti novan prezidanton por la Hungara Radio. La elekto de Princz eblis ĉar en Hungario ankaŭ kulturaj societoj rajtas proponi kandidatojn. Pro la granda nombro da kandidatoj estis decidite elekti per lotumado. La sagacon de esperantistoj premiis la bona ŝanco.

    HeKo


    La unua LF en Ukrainio

    Lingva Festivalo en Berdjansk (Ukrainio) okazis 17 mar 2001 en lernejo №15 kaj kulturdomo Nefteĥimik. Estis prezentitaj 25 lingvoj.

    La lingvojn prezentis profesiaj instruistoj kaj amatoraj lingvosciuloj el 3 institutoj, 1 faklernejo, 8 lernejoj, 1 kulturdomo kaj la domo de junulara arta kreado.

    Laŭ informo de la junulara sociologa klubo (kiun gvidis esperantistino Viktorija Novickaja) la plej popularaj lingvoprezentoj estis la franca, hispana, germana kaj turka. 150 personoj vizitis prezentojn de Esperanto kaj 15 el ili esprimis deziron lerni la lingvon.

    Kadre de LF okazis 2 poliglotaj konkursoj (inter lernejaj kaj studentaj teamoj). 18 mar okazis solena fermo de la LF kaj internacia koncerto. La lingvoprezentan parton en lernejo №15 vizitis ĉ. 800 homoj, la konkurs-koncertan parton en Nefteĥimik vizitis entute ĉ. 1000 homoj.

    Konstantin Demjanenko


    Aprilaj Ridetoj

    Ĉiuj scias, ke la 1a de aprilo estas Humura Tago, sed eble ne ĉiuj scias, ke Odessa estas neoficiala ĉefurbo de humuro en eks-Sovetunio, kaj des pli nun estas tiu en Ukrainio.

    En la 1980aj jaroj en Odessa okazis famaj humuraj Esperantaj festivaloj Aprilaj Ridetoj al kiuj venis ĝis 100 gastoj. Nepra programero tiam estis humura koncerto fare de ĉiuj partoprenantoj. Sed pasas la tempo. Ŝanĝiĝas ĉio. Nur la Humura Tago restas konstanta festo en Odessa.

    En 1995 la stafeton reprenis junulara E-klubo Verdaĵo, kiu organizis Aprilajn Ridetojn en nova formo, kiel renkontiĝo de junaj esperantistoj. La ĉefaj partoj de ĝi nun estas urboludo, intelektaj ludoj, amika vespero kaj urbaj eventoj: gapado al humura procesio, partoprenado en diversaj surstrataj aktivadoj, kamelrajdado en la urba zoo ktp. Ankaŭ ĉi-jare okazis tiu renkontiĝo, kun gastoj el Kievo kaj Moskvo.

    Ne domaĝu tiuj, kiuj ne sukcesis veni al ni ĉi-jare! En 2002 Odessa denove invitas vin al Aprilaj Ridetoj!

    Tatjana Auderskaja


    Motorcikle al la Fina Venko

    EMĈ (Esperantista Motorciklanta Ĉeno) ekspoziciis sian budon dum la semajno Renkonto kun Esperanto, organizita de la Kultura Oficejo de Namur en februaro (vidu la artikolon de Claud Piron en la aprila Ondo).

    La iniciatoro de EMĈ estas André Rambeaŭ. EMĈ volas arigi la esperantistajn motorciklantojn en la mondo. Ĝi estas aliĝinta al FEMA (Federacio de Eŭropaj Motorciklaj Asocioj) kaj ekde 1998 al UEA. EMĈ tradukas en Esperanton kaj disvastigas la raportojn de FEMA pri la Eŭropaj leĝoj koncerne la motorciklantojn.

    Ĉiujare EMĈ partoprenas, fiere montrante la Esperantan flagon, en pluraj motorciklaj manifestacioj, interalie en la tradicia promenado kun la eŭrodeputitoj en Strasburgo. EMĈ esperas, ke multaj esperantoparolantoj aliĝos al ĝi.

    Adreso: 27 La Fagne de Chimay, BE-6460 Chimay, Belgio

    Rete: emcx@skynet.be

    Marcel Delforge
    E-budo en Namur


    Karolo Piĉ kaj liaj mondoj

    Internacia Esperanto-Konferenco ĉi-jare okazos en Strážnice 14–20 jul. Ĝia temo estas Karolo Piĉ kaj liaj mondoj.

    14 jul. Akceptado. Renkontiĝo de E-filatelistoj. Interkona vespermanĝo.
    15 jul. Malfermo, prezento de la temo kaj de kvin verkoj proponitaj por OSIEK-premio. Prelego pri Strážnice. Ekskurso kun esperanta ĉiĉerono. Balo.
    16-19 jul. Pritemaj prelegoj kun liberaj, sencenzuraj diskutoj. Aliaj prelegoj. Historio kaj nuno de Ĉeĥio, E-kulturo.
    20 jul. Sintezo de la konferenco. Ĝenerala Asembleo de OSIEK. Voĉdono por OSIEK-premio. Loko de IEK-2003 ktp.

    Dum la tuta semajno estos prezentataj multaj kulturaj programeroj: ekskursoj, koncertoj, poeziaj vesperoj, dancoj, ekspozicioj.

    Postkonferencaj ekskursoj.

    21 jul. Tuttaga ekskurso al Litomyšl.
    22 jul. Busekskurso al regiono de kasteloj: Valtice, Lednice ktp.
    23 jul. Ŝipekskurso tra Bata-kanalo.

    Loko. Strážnice situas rekte je la landlimo kun Slovakio, 90 km de Vieno, 90 km de Brno, 399 km de Prago. Mondfame konata dank' al Internacia folklor-festivalo, ĝi apartenas al regiono Moravské. Slovacko, unu el la plej allogaj en Ĉeĥio.

    Loĝado. Loĝado kaj prelegoj okazos en studenta hotelo Interstudent, kiu situas 10 min piede de la fervoja stacidomo kaj 15 min de busa stacidomo.

    Adreso: Esperanto, p.k. 36, CZ-696 62 Strážnice, Ĉeĥio (loka); Eric Laubacher, 1 rue Louis-Antoine de Bougainville, FR-78180 Montigny le Bx, Francio (konstanta).

    Rete: andrea_hslvc@iol.cz (loka) ericl@iname.com (konstanta).
    Straznice


    FergusVide el Bruselo

    Malvarma Roterdamo

    Kiel denaska parolanto de la angla, mi neniam alparolu fremdlingve ĉe internaciaj renkontoj. Tamen ĝuste tio okazis dum malvarma kaj pluva semajnfino en novembro 2000. Tiam deko da esperantistoj kunvenis je kosto de la UEA ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo. Kiel nova esperantisto, mi malcerte serĉis miajn vortojn en fremda lingvo. Aliaj, esperantistoj ekde dekoj da jaroj, flue parolis. Tian lingvan malegalecon mi ĝis tiam neniam spertis!

    Kion ni faris je kosto de UEA en Roterdamo? Ni diskutis… Kaj ni diskutis. Esperantistaj gravuloj nun konscias ke Eŭropo unuiĝas. La marŝo al “pli proksima unuiĝo” estas evidenta ankaŭ en meza kaj orienta Eŭropo. El la lingva vidpunkto, ĉi tiu historia proceso forte favoras la superregon de la angla. Sendube pro tio, kelkaj movadanoj plendas pri la manko de profesia kaj daŭra agado favore al la ideoj malantaŭ Esperanto, t.e. lingva diverseco kaj egaleco. Tiuj movadanoj malesperas pro la malbona bildo de Esperanto kaj esperantistoj ĉe politikistoj kaj ĵurnalistoj (Eŭropa parlamentano klarigis al mi, ke la “kelkaj” esperantistoj estas nur “politike naivaj emeritoj”!). La roterdama kunveno celis diskuti tiajn problemojn kaj ellabori strategiojn por eŭropaj esperantistoj.

    Dum la kunveno evidentiĝis granda diverseco de niaj vidpunktoj. Partoprenantoj kun sperto de la ĉiutagaj problemoj de CO kaj de landaj E-organizoj, ŝajnis favori internan strategion: fortigi la tradician funkciadon de la movado (renkontoj, CO, revuoj ktp). Aliaj, ankaŭ mi mem, favoris eksteran strategion: peresperanta agado por lingva diverseco kaj egaleco ĉe politikaj instancoj kaj ĵurnalistoj.

    La kunveno bedaŭrinde ne atingis konkretan rezulton. Tamen sekvis gazetara komuniko de UEA pri “grava” kunveno de “elstaraj” esperantistoj celanta plibonigon de la Eŭropa agado. Ankaŭ sekvis serio de elektronikaj mesaĝoj pri la fortigo de la scienca agado en Eŭropo kaj proponoj, sen detalaj financ- aŭ agadplanoj, pri starigo de brusela oficejo. Post du monatoj la fluo de mesaĝoj haltis. La ideo pri oficejo en Bruselo iom post iom malaperis.

    Cinikulo eble demandus: kial UEA pagis hotelkostojn dum semajnfino por deko da “elstaraj” esperantistoj? Ĉu ni mem devintus pagi nian diskutrondeton? Tiaj demandoj maltrafas. Jes, la kunveno malsuksesis. Jes, ni nenion konkretan atingis. Tamen, almenaŭ por mi, la kunveno alportis gravan konstaton: la internacia esperantista movado (ĉefe UEA) ne havas pliajn fortojn kaj financojn por politika agado en Eŭropo. Ĝia batalo por travivo estas lukto por pli bone organizitaj kongresoj, pli moderna Centra Oficejo, kaj pli agrablaj publikaĵoj. Se UEA suksesos, eble post kelkaj jaroj, ĝi povos konkrete helpi homojn rekte kaj nerekte suferantajn pro lingva malegaleco. Do, hispana amiko en Bruselo hodiaŭ akceptu la centojn da diskriminaciaj dunganoncoj, postulantaj denaskajn parolantojn de la angla, faritaj per “eŭropaj” organizoj.

    Bonŝance, pro la kultura anekso de mia lando, Kimrio, mi jam denaske parolas la anglan! Mi neniam pagos eŭrocenton al Berlitz, Wall Street Institute, Inlingua kaj aliaj fabrikoj de anglaj “parolantoj”.

    Dafydd ap Fergus


    Balkana Kongreso

    La Balkanaj E-Kongresoj (BEK) komenciĝis en 1947 per la unua BEK en Asenovgrad (Bulgario), sekvita de kongresoj en Varaždin (Kroatio, 1948) kaj Budapeŝto (Hungario, 1949). En 1983 la tradicio estis restarigita: Bankja (Bulgario), poste Atheno (Grekio, 1984) kaj Ohrid (Makedonio, 1989).

    La Balkanaj Junularaj Konferencoj (BAJK) komenciĝis en 1994 per la unua en Sofio. Sekvis tiuj en Beogrado (1995), Timiŝoaro (1996), Tirano (planita por 1997 sed neokazinta), Niŝ (planita por 1999 sed neokazinta), Kopaonik (2000).

    La demokratiaj ŝanĝoj en la socio fine de la 1980aj jaroj influegis ankaŭ Esperantion. Estas disputo, ĉu tio estas por bono aŭ por malbono, tamen estas fakto ke la esperantista komunumo ne estas la sama kiel antaŭ dek jaroj.

    La defioj de la 21a jarcento, la politikaj kaj ekonomiaj realaĵoj, la eventoj en la Balkana regiono stimulis serĉi novajn formojn de kunlaboro, novtipan kunlaboron inter la esperantistoj. Tial la iniciato de E-Societo Sukceso (Vraca, Bulgario) okazigi la 8an BEK estas admirinda kaj subteninda per aktiva partopreno. La organizantoj celas, krom proponi diskutojn kaj riĉan kulturan kaj ekskursan programon, ebligi ankaŭ renkontiĝon de la nova generacio, per la 7a Balkana Junulara Konferenco (BAJK), ĉar sen junularo ne estos estonto. Pri la graveco de tiu evento parolas la fakto, ke nia aranĝo estos parto de la programo de la tradiciaj kulturaj festoj Botev-tagoj en Vraca.

    Programo de BEK-8 kaj BAJK-7

    24 maj Akcepto kaj registriĝo (ĉe la stacidomo). Partopreno en la solenaĵoj dediĉitaj al la Tago de la slava alfabeto, la bulgara kulturo kaj klerigo kaj en la solenaĵoj okaze de la oficiala inaŭguro de Botev-tagoj. Vizito al la traca trezoro de Rogozen kaj la loka historia muzeo. Videofilmo en Esperanto. Interkona vespero.

    25 maj Sekciaj kunsidoj. Oficiala malfermo (en la artgalerio). Vizito al Esperanta ekspozicio. Inaŭguro de marmora tabulo okaze de la Kongreso. Internacia vespero.

    26 maj Vizito al la kaverno Ledenika. Sekciaj kunsidoj. Internacia konkurso-recitalo pri Botev-poezio en Esperanto (en la junulara domo). Arta programo (en la junulara domo). Adiaŭa vespero.

    27 maj Ekskurso al Ĉerepiŝ-monaĥejo. Tagmanĝo en la monaĥejo. Forveturo.

    Urbo Vraca situas en la nord-okcidenta parto de Bulgario kaj estas la plej granda urbo en ĉi tiu regiono, kun riĉaj esperantaj tradicioj pli ol 90-jaraj. Ĝi estas bone atingebla kaj per trajno kaj per ŝoseo.

    La akceptejo funkcios 24 kaj 25 maj 2001 ĉe la informejo de la stacidomo en Vraca.

    Adreso: Esperanto, p.k. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario

    Telefono 359 92 24890, 359 92 21044

    Rete: sukceso@dir.bg

    Ljubomir Trifonĉovski
     


    Kurte

    Proponita de la urba konsilanto Carlos Alberto Jorge k jam sankciita de la urbestro Virgílio Galassi, brazila urbo Uberlândia nun havas leĝon, kiu permesas instruadon de E-to en la urbaj lernejoj ekde la 5aj klasoj de la unua grado. (Brazila Esperantisto)

    Budo rezervita de UFE k prizorgita de JEFO denove prezentis E-ton ĉe Expolangues en Parizo 31 jan – 4 feb; 250 vizitintoj de la ekspozicio skribis sian adreson por postaj kontaktoj. (Le Monde de l'espéranto)

    Post faka esplorado k kelkaj vizitoj al la hejmurbeto de William Auld, la Nacia Biblioteko de Skotlando (Edinburgo) decidis akcepti la bibliotekon de Auld; baldaŭ oni transportos ĝin al Edinburgo. (Esperanto en Skotlando)

    Fondita en 1997 senprofitcela asocio Réinsertion et Espéranto servas kiel sociala objekto por reintegriĝo de senlaboruloj, ricevantoj de Minimuma Integriĝa Enspezo, gejunuloj en ekstrema situacio, pere de lernado k posta diskonigado de E-to. (SAT-Amikaro)

    Okaze de la 90-jara jubileo de Norvega E-Ligo (27 jan) fine de januaro kvar gazetoj aperigis artikolojn, k tri radioj elsendis intervjuojn kun e-istoj. (Norvega Esperantisto)

    Dagens Nyheter, unu el la ĉefaj svedaj ĵurnaloj, havis 12 feb preskaŭ tutan grandpaĝon pri E-ro en la kultura sekcio. (Heroldo de Esperanto)

    16 mil 728 korespondaĵojn ricevis E-redakcio de Radio Aŭstria Internacia (ROI); tio estas duono de la tuta kvanto (33 mil 309). La duan lokon okupis la germana redakcio kun 9 mil 427 ricevitaj korespondaĵoj. (Heroldo de Esperanto)

    Ekde 1 feb radiostacio ZYC-567 en Anápolis (Brazilo) ĉiusabate elsendas duonhoran E-programon je 18h30. (Brazila Esperantisto)

    CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) ĉe la urba biblioteko de La Chaŭ-de-Fonds en la jaro 2000 katalogis 172 novajn librojn. En 2000 esplorantoj venis el Bulgario, Ĉinio, Francio, Hungario, Nederlando, Pollando k Svislando. (Svisa E-Societo Informas)

    Prezidanto de Hungaria E-Asocio, d-ro György Nanovfszky, ekde ĉi tiu printempo ree laboras kiel diplomato: li oficas kiel ambasadoro en Singapuro. Konsekvence li forlasas la postenon ĉe HEA. (HeKo)

    En 2000 SAT-Amikaro (Laborista E-Asocio de Franclingvaj Landoj) havis 774 membrojn. (SAT-Amikaro)


    Manifestacio en Niĵnij Novgorod

    30 mar –2 apr en Niĵnij Novgorod en la lernejo № 154 okazis Strelka-3 — printempa renkontiĝo organizita de E-klubo Ĉapelo por ĉiuj, kiuj amas vivon, ridon kaj la 1an de aprilo. Registriĝis 69 personoj el 6 urboj, sed entute partoprenis ĉ. 85 personoj. Inter la partoprenintoj estis 4 E-familioj, tri el ili — kun infanoj.

    Al la programo kontribuis ankaŭ junulara klubo de praktika psikologio Lad kaj Instituto de evoluigo de kariero. Unio de Studentoj de Niĵnij Novgorod helpis al ni en kelkaj gravaj momentoj de organizado.

    La plej interesaj kaj memorataj estis tri eventoj.

    1. Urba bloko — ekskurso en la urba Kremlo kun kunligitaj piedoj, manifestacio por la gloro kaj plivastiĝo de la E-movado en Niĵnij Novgorod, Ruslando kaj tuta mondo, kaj porurba koncerto apud la drama teatro.

    La partoprenantoj en ekskurso estis dividitaj je 4 grupoj, kaj piedoj de ĉiuj samteamanoj estis kunŝnuritaj al la najbaraj. La teamo, kiu unue venis al la fino ricevis la portreton de Zamenhof, la dua kaj la aliaj — portretojn de V.Melnikov, G.Kokolja kaj A.Grigorjevskij. Al la niĵnij-novgorodanoj estis donita sloganrubando “Esperanto-klubo Ĉapelo pro organizado de ekskurso”. Kun la portretoj sub la sloganrubando ni venis al la centra strato de Niĵnij Novgorod por manifestacio, kiu finiĝis per porurba koncerto.

    2. Tandemoj (Etulinka kaj Anja Dadaeva).

    3. Sufijskije kruĵenija (Noĉo kaj Oleg Cvetkovi) kaj ĉiuj estis ĉarmitaj per la teatraĵo Dom de nia kluba teatro Ombro (Jana kaj Lo Kozlovi, Nastja Petrova kaj Lena Straĵnova).

    Dum la renkontiĝo nin vizitis ĵurnalistoj de 3 gazetoj kaj 2 TV-kanaloj. Post Strelka-3 kreskis intereso pri Esperanto en la urbo. Kelkaj studentoj aliĝis al la organiza teamo de la klubo; nia klubo kaj la klubo de praktika psikologio Lad faros komunan aranĝon fine de la aprilo. Poste ni planas komenci kurson de Esperanto.

    Ĉapelanoj


    Libera Esperanto-TendarO

    Somera Trejna Tendaro de Personeca Kresko, Turisme-tendara kunveno, organizata per fortoj de esperantistoj kaj ne esperantistoj, por esperantistoj kaj iliaj amikoj-neesperantistoj, okazos 10–15 jul 2001 apud Dimitrovgrad, sur bordo de rivero Ĉeremŝan.

    La tendaro estos plene tenda. Estu pretaj al turisma vivo en naturaj kondiĉoj.

    En la tendara programo estas: psikologiaj trejnoj, lernejo de petveturo, kuro laŭ ruĝardaj karboj, iro kaj kuŝo laŭ kaj sur frakasitaj vitroj, “bodyart” — desegno de korpo, esperanto-kursoj, esperanto-trejno, teatra trejno, sportaj ludoj, turisma zono de obstakloj, kanotoj, rolludoj, skoltaj trejnoj kaj, certe, suno, arbaro, rivero kaj dekalitroj da freŝa aero. Ĉelignofajraj kantoj kun gitaro — ĉu eblas aliel?!

    Aliĝu, laŭeble, pli frue: kvanto da partoprenantoj estas limigita!

    La tendaro ne estos plene esperantista. Esperanto estos nur parto de la programo. Se vi deziras striktan lingvodisciplinon, LETO-2001 estas ne por vi! Sed, se vi kontentiĝos per trejno de malkrokodilado, ekzisto de “verdaj zonoj” kaj kursoj — bonvenu!

    Plej verŝajne per simpla, papera poŝto ni ne dissendos la informon! Dank' al tio la tendaro estos pli malmultekosta. Skribu rete:

    Rete: leto_en_dimgrad@krovatka.net.


    UES kun nova prezidanto

    22 apr en la centro Junitur en Jekaterinburg okazis Konferenco de UES (Urala Esperantista Societo).

    La Konferenco akceptis la agadan kaj financan raportojn de la Komitato de UES (ilin ĉiu partopreninto ricevis en Ekzakte) kaj aliajn aktualajn aferojn de la Societo, kiu havas 26 kotizintajn membrojn kaj relative bonan financan staton.

    Pro la eksiĝo de Viktor Kudrjavcev, kiu prezidis la Societon dum du sinsekvaj periodoj, estis elektita nova prezidanto de UES — jekaterinburga esperantisto Vladimir Terjoĥin. Lin asistos du komitatanoj: Viktor Kudrjavcev (li redaktos la informilon Ekzakte) kaj Lidia Jerofejeva (Niĵnij Tagil).

    La Konferenco de UES decidis starigi fondaĵon Kurso, por renovigi la elementan instruadon en la ĉefa urbo de Uralo. Jam en la Konferenco oni donacis al la nova fondaĵo sume 350 rublojn.

    Tatjana Kulakova
    sekretario de UES


    CabellCabell kaj lia ĉefverko

    Usona aŭtoro James Branch Cabell (1879–1958) publikigis pli ol kvindek romanojn, el kiuj plimultaj estas fantaziecaj. Lia oka libro estis Jurgen (1919), kaj jam dum pli ol duonjarcento ĝi restas unu el miaj plej ŝatataj legaĵoj, kies sorĉo neniam paliĝas. La romano pasas en sentempeca mezepoko de la imagita lando Poictesme.

    La heroo, Jurgen, estas kvardekjara lombardisto, iama poeto, kiu regajnas sian perditan junecon, retenante tamen la saĝon kaj sperton de sia matura aĝo. Serĉante sian forsorĉitan edzinon, Jurgen travojaĝas konatajn fantaziajn kaj legendajn teritoriojn, inkluzive de la kristanaj infero kaj paradizo, prosperante ĉe belaj virinoj (ekzemple, Helena de Trojo) kaj ĉiam plialtiĝante range, ĝis fine li renkontas la ĉiel-potencan Koŝĉej (kiu “faris ĉiujn aferojn tiaj, kiaj ili estas”) kaj petas, kun interesaj sekvoj, redonon de la edzino.

    John Francis tre lerte utiligis Jurgenon kaj la stilon de Cabell en sia novelo “Kiel kaj kial Jurgen turniris por Damo Lisa” (Vitralo, paĝoj 112–132).

    El ĉiuj libroj de Cabell, Jurgen estas la sola, kiu restis seninterrompe aĉetebla ekde la apero ĝis nun. Ĝian sukceson akcelis la hodiaŭ nekredebla fakto, ke en Novjorko ĝi estis en juĝejo akuzita pri maldeco kaj obsceno. Sed ne serĉu tiujn en la libro!..

    La delikateco kaj preskaŭ poezieco de la Kabela stilo estas unu el la ĉefaj logaĵoj de la libro. La juĝisto ĉiuokaze rifuzis la akuzon.

    William Auld

    Sezonoj en aprilo eldonis la romanon Jurgen en la traduko de William Auld. Ĝi estas aĉetebla kontraŭ 18 eŭroj ĉe UEA kaj aliaj libroservoj aŭ ĉe nia redakcia adreso kontraŭ 30 IRK.


    Bildo de Masha BajhenovaJurgen

    El la romano de James Branch Cabell

    Ĉapitro 1

    Pro kio Jurgen agis kiel deca viro

    Jen estas historio, kiun oni rakontas en Poictesme, dirante: “En la malnovaj tagoj vivis lombardisto nomata Jurgen; sed lia edzino ofte epitetis lin malpli agrable. Ŝi estis virino vigla, kiu ne multe emis al silento. Ŝia nomo, oni diras, estis Adelais, sed la homoj ordinare nomis ŝin Mastrino Lisa”.

    Oni rakontas plue, ke en la malnovaj tagoj, alfiksinte vespere la fenestrokovrilojn, Jurgen ĝuste preterpasis la Cistercian Abatejon survoje al sia hejmo, kaj unu el la monaĥoj estis stumblinta kontraŭ ŝtono sur la vojo. Tiu malbenadis la diablon, kiu estis lokinta ĝin tie.

    — Honte, frato! — diris Jurgen. — Ĉu do la diabloj ne sufiĉe suferas sen tio?

    — Mi neniam konsentis kun Origeno, — respondis la monaĥo, — kaj cetere ĝi tre dolorigis al mi la halukson.

    — Tamen, — atentigis Jurgen, — ne konvenas, ke diotimaj personoj parolu malrespekte pri la dikreita Moŝto de la Mallumo. Pripensu, ke plue refutas vin la laboremo de tiu monarko. Tage kaj nokte oni rimarkas lin strebanta super tiu tasko, kiun al li difinis la ĉiela potenco. Similon oni povas diri pri malmultaj paroĥanoj kaj neniuj monaĥoj. Pripensu ankaŭ lian elstaran artismon, kiun atestas ĉiuj danĝeraj kaj belaj insidoj en la mondo, kontraŭ kiuj vi metie batalas, kaj pro kiuj mia metio estas pruntedoni monon. Vidu, sen li ni ambaŭ estus senokupaj! Pripensu ankaŭ lian filantropion, kaj meditu, kiel netolerebla estus nia sorto, se vi kaj mi kaj ĉiuj niaj kunparoĥanoj hodiaŭ societus kun aliaj bestoj en la Ĝardeno, kiun ni ŝajnigas sopiregi dimanĉe! Ĉu leviĝi kun la porkoj kaj kuŝiĝi kun hieno? Ho, netolereble!

    Tiel li daŭrigis, elpensante motivojn por tio, ke oni ne taksu tro severe la diablon. La pliparto estis mallongigo de kelkaj versoj, kiujn Jurgen verkis en la butiko, kiam la komerco ne tre premis.

    — Laŭ mia opinio, tio estas sensencaĵo, — estis la gloso de la monaĥo.

    — Sendube via ideo estas sagaca, — diris la lombardisto, — sed la mia estas pli bela.

    Poste Jurgen preterpasis la Cistercian Abatejon kaj estis proksimiĝanta al Belgardo, kiam li renkontis nigran sinjoron, kiu salutis lin kaj diris:

    — Dankon, Jurgen, pro viaj afablaj vortoj.

    — Kiu vi estas, kaj kial vi dankas min? — demandis Jurgen.

    — Mia nomo ne tre gravas. Sed vi estas bonkora, Jurgen. En via vivo manku zorgoj!

    — Dio gardu min, amiko, sed mi jam edziĝis.

    — Nu kio! Ĉu mirinda lerta poeto, kia vi?

    — Tamen jam delonge mi ne poetas praktike.

    — Nu, efektive! Vi havas temperamenton artistan, kiu ne tute akomodiĝas al la strikteco de la hejma vivo. Kaj verŝajne via edzino havas propran opinion pri la poezio, Jurgen.

    — Vere, sinjoro, ne decas, ke mi rediru ŝian opinion, ĉar certe vi ne kutimiĝis al tiaj esprimoj.

    — Jen afero malĝojiga. Mi timas, ke via edzino ne tute komprenas vin, Jurgen.

    — Sinjoro, — diris Jurgen mirigite, — ĉu vi kapablas diveni la plej internajn pensojn de la homa menso?

    La nigra sinjoro aspektis tre deprimita. Li kunpremis la lipojn kaj komencis kalkuli per la fingroj; kiam ili moviĝis, liaj akraj ungoj ekbrilis kvazaŭ flampintoj.

    — Jen estas afero trista, — diris la nigra sinjoro, — trafinta la unuan personon, kiun mi trovis preta diri ion afablan pri la malbono. Dum tiom da jarcentoj, cetere! Ve, jen tre bedaŭrinda ekzemplo de misaranĝo! Negrave, Jurgen, la mateno pli helas ol la vespero. Bele mi rekompencos vin, vere!

    Do Jurgen ĝentile dankis la nigran maljunulon. Kaj kiam Jurgen atingis sian hejmon, lia edzino estis nenie trovebla. Li serĉis ĉie kaj pridemandis ĉiujn, sed vane. Mastrino Lisa malaperis, dum ŝi pretigis la vespermanĝon — subite, komplete kaj neklarigeble, samkiel (laŭ la metaforo de Jurgen) ventŝtormo pasas kaj lasas poste trankvilon, kiu, kontraste, ŝajnas supernature nereala. Magio estis la sola ebla klarigo, kaj Jurgen subite rememoris la strangan promeson de la nigra sinjoro. Jurgen krucosignis.

    — Vidu, kiel nejuste, — diris Jurgen, — iuj personoj ricevas malbonan reputacion pri sia dankemo! Kaj nun mi rimarkas, kiom mi estas saĝa, ĉar mi parolas ĉiam afable pri ĉiu en tiu ĉi mondo de klaĉemuloj.

    Poste Jurgen pretigis por si vespermanĝon, enlitiĝis kaj profunde dormis.

    — Mi plene fidas al Lisa, — li diris. — Precipe ŝian kapablon aranĝi sin kie ajn.

    Tio taŭgis provizore, sed la tempo pasis, kaj baldaŭ disvastiĝis onidiro, ke Mastrino Lisa promenas ĉe Morven. Ŝia frato, kiu estis spicisto kaj urbestrarano, iris tien por esplori la raporton. Kaj efektive, jen la edzino de Jurgen promenis en la krepusko kaj senĉese murmuradis.

    — Honte, fratino! — diris la urbestrarano, — tia konduto ne konvenas al edzino, kaj la homoj certe ĝin priklaĉos.

    — Sekvu min, — respondis Mastrino Lisa. Kaj la urbestrarano iomete sekvis ŝin tra la krepusko, sed kiam ŝi atingis la erikejon Amneran kaj ankoraŭ iris antaŭen, li sciis pli bone, ol plu sekvi ŝin.

    En la posta vespero la pliaĝa fratino de Mastrino Lisa iris al Morven. Tiu fratino edziniĝis al notario kaj estis virino ruza. Sekve ŝi kunprenis tiuvespere longan vergon de senŝeligita salikoligno. Kaj jen la edzino de Jurgen promenis en la krepusko kaj senĉese murmuradis.

    — Honte, fratino! — diris la notariedzino, kiu estis virino ruza. — Ĉu vi ne scias, ke la tutan tempon Jurgen mem kudras por si kaj denove okulumas la grafinon Dorotea?

    Mastrino Lisa tremegis, sed ŝi diris nur:

    — Sekvu min!

    Kaj la notariedzino sekvis ŝin ĝis la erikejo Amneran, kaj trans la erikejon, ĝis kaverno. Tiu loko havis reputacion abomenan. Tie malgrasa hundo kun elpenda lango venis renkonte al ili tra la krepusko, sed la notariedzino frapis trifoje per sia vergo, kaj la silenta besto forlasis ilin. Kaj Mastrino Lisa silente eniris la kavernon, kaj ŝia fratino sin turnis kaj plorante iris hejmen al siaj infanoj.

    Do la postan vesperon Jurgen mem venis al Morven, ĉar la tuta familio de lia edzino certigis al li, ke tion devas fari la deca viro. Jurgen lasis la gvidon de la butiko al Urieno Vilemarĉo, kiu estis komizo tre kapabla. Jurgen sekvis sian edzinon trans la erikejon Amneran, ĝis ili atingis la kavernon. Jurgen volonte troviĝus aliloke.

    Ĉar jen la hundo sidis sur siaj gluteoj kaj ŝajnis rikani kontraŭ Jurgen, kaj en la ĉirkaŭaĵo estis aliaj kreaĵoj, kiuj flugis malalte tra la krepusko, restante proksimaj al la tero, kiel strigoj; sed ili estis pli grandaj ol strigoj, kaj pli maltrankviligaj. Kaj cetere, ĉio ĉi okazis ĝuste post sunsubiro en la Vespero de Valburgo, kiam tre verŝajne okazos ĉio ajn.

    Tial Jurgen diris, iomete malafable:

    — Lisa, mia kara, se vi eniros la kavernon, mi devos sekvi vin, ĉar tio decas al viro. Kaj vi scias, kiel facile mi malvarmumiĝas.

    Jen la voĉo de Mastrino Lisa estis maldensa kaj ulula, voĉo strange aliiĝinta:

    — Pendas kruco sur via kolo. Vi devas forĵeti ĝin.

    Jurgen ja portis tian krucon pro sentimentaj motivoj, ĉar ĝi iam apartenis al lia mortinta patrino. Sed nun, por kontentigi sian edzinon, li formetis tiun ornamaĵeton kaj pendigis ĝin sur berberiso; kaj pripensante, ke tiu afero montriĝos priplorinda, li sekvis Mastrinon Lisa en la kavernon.

    Tradukis William Auld


    Unua Kaspia renkontiĝo

    En 1999 printempe estis instruita la grupo da homoj en urbo Sumgajyt. Nun en Sumgajyt funkcias filio de Azerbajĝana E-Asocio (AzerEA). AzerEA mem estis jure registrita 29 dec 1999. Nun AzerEA daŭrigas sian laboron pri la varbado kaj instruado.

    20 studentoj kaj pedagogoj el tri Azerbajĝanaj universitatoj komencis lerni Esperanton, kun deziro kune kun spertaj esperantistoj Akif Mirzojev, Ilja Ginzburg, Ravil Ajbuŝev k.a. partopreni 1–7 jul 2001 la unuan internacian E-renkontiĝon en Baku. Temas pri la 1aj Kaspiaj E-Tagoj.

    La ĉefa temo de la 1a KET estos “Interŝtata agado por Esperanto. Eksperimenta (paralela) interŝtata korespondado: sperto, perspektivoj kaj problemoj”. Kompreneble la temo postulas inviton de oficialuloj kaj ambasadoroj.

    La speciala temo estas “Ĉu Babelturo estis konstruita?”. Azerbajĝana amatora historiesploristo Firudin Gilarbejli asertas, ke la fama Babelturo estis konstruita. Li skribas, ke ĝi estas pordo al alia mondo. Gilarbejli asertas ankaŭ, ke nur post la fino de la konstruado Dio konfuzis la tiaman internacian lingvon (pralingvon) por ke homaro perdu la informon pri Babelturo. Gilarbejli pretas ne nur prelegi al ni, esperantistoj, sed eĉ gvidi la ekskurson al la loko (proksimume 350 km de Baku), kie, laŭ lia opinio, estas kaŝita la Babela turo.

    Krom la tradiciaj somera universitato, koncertoj, ludoj, diskotekoj, lignofajroj, paroligaj kursoj, fiŝkaptado ktp, la dezirantoj havos eblecon lerni kaj ricevi la internacie uzeblan diplomon de profesia akvalangisto. Instruos la fama turka akvalangisto s-ro Hejraddin Barbaros. La instruado estas aparte pagenda (250 USD) kaj la dezirontoj povos plilongigi sian restadon en Baku por vidi interesajn lokojn de la fundo de Kaspia maro.

    Rete: shaig@box.az

    Shaig Bahramoglu
    prezidanto de AzerEA


    Zamenhof, hilelismo kaj Argentino

    En la ruslingva broŝuro Гиллелизмъ (Hilelismo) eldonita de Zamenhof en la jaro 1901 sub la pseŭdonimo Гомо Сумъ, la iniciinto de Esperanto revis pri Argentino! Fakte en la 66a paĝo de tiu ĉi broŝuro li proponis ke oni starigu la centron de la hilelismo en Usono, Kanado aŭ Argentino. Post cent jaroj de la apero de la broŝuro de Zamenhof, estas kortuŝa afero por ni, argentinanoj, memorigi tiun fakton.

    Kial Zamenhof pensis pri Argentino?

    Por respondi al tia demando, ni devus rememori ke Zamenhof pripensis la hilelismon unue por la juda popolo kun la uzo de Esperanto. La unuaj judaj elmigrintoj el Ruslando tiam vojaĝis ne nur al Usono kaj Kanado, sed ankaŭ al Argentino, kun la devizo de siaj rabenoj: reveni al la tero, al la kamparana vivo. Helpe de koloniigaj asocioj, barono Hirsch fondis judajn koloniojn ĉefe en la provincoj de Entre Rios, Santa Fe kaj Kordobo. Ĉi tie naskiĝis generacio de judaj kamparanoj, nomitaj Gauchos judios (Gaŭĉaj juduloj). Zamenhof revis, ke en tiaj kolonioj oni starigu centron de la hilelismo. Kelkaj enmigrintoj estis aŭ poste iĝis esperantistoj kaj korespondadis kun li. Sed la Zamenhofa hilelismo neniam sukcesis, ĉar preskaŭ neniu konis lin. Kaj post la unua UK de Esperanto, Zamenhof lanĉis jam la projekton homaranismo.

    Roberto Sartor


    Ruslandaj Zamenhofoj serĉataj

    Mi estas direktoro de la Biblioteko de la fakultato de Teologio de Granada (Hispanio). Mi preparas studon pri la nomo Zamenhof. Mi serĉas posteulojn de Zamenhof en Rusujo, eble de Jozefo Zamenhof, la onklo de L.L.Zamenhof.

    Mi trovis kelkajn posteulojn de Zamenhof (Zamengof) en Rusujo, ekzemple

    Lev Miĥajloviĉ Zamenhof (1920-1995), nepo de kuzo de LLZ (nekrologo en Esperanto, 1996, pĝ. 80).

    Zoja Miĥajlovna Zamenhof, pranepino de Jozef Zamenhof, la frato de Marko; verkistino, kiu aperas ĉe OPAC de la bibliotekoj de Berlino kaj Zagreb kiel Zamengoh.

    Iu M.Zamenhof ĉe OPAC de la biblioteko de Berlino.

    Almenaŭ estus tre utile koni la Zamenhof/Zamengof/Zamengov/Zamenov en la telefonlibroj de Moskvo kaj aliaj urboj de Rusujo.

    Kontaktu poŝte (Biblioteka de la Facultad de Teologia, Apartado 2002, ES-18080 Granada, Hispanio) aŭ rete (gmverd@teleline.es).

    Gabriel M. Verd

    P.S. Zoja Miĥajlovna Zamenhof, kiu tre alte taksis nian eldonan agadon, forpasis 19 okt 1992 en Moskvo (LOdE).


    Frank BuckleyEsperanto “Bum”

    Germana ĵurnalo Bad Lauterberger Zeitung skribis, ke la angla 86-jara esperantisto Frank Buckley estas Esperanto-Weltenbummler. Germane Bummler estas “pigrulo” aŭ “sentaŭgulo”. Bum en la usonangla lingvo estas senlabora vagabondo, kiu veturas senpage tra la lando. Bad Lauterberger Zeitung diras, ke Frank Buckley vagabondas inter E-grupoj kaj konferencoj kun la gastamo de esperantistoj.

    Tio estas prava. Post la emeritiĝo kiel advokato (“Barrister-at-Law”) li vizitis multe da kunvenoj, konferencoj kaj lokaj grupoj por prelegi. La spertaj esperantistoj estas ĉiam bonvenaj al E-grupoj, kaj oni feliĉe gastigas kaj poste ofte montras interesajn vidindaĵojn al la vizitantoj.

    Frank lernis Esperanton kiel knabo kaj ricevis diplomojn de la Brita E-Asocio kaj de Cseh-Instituto. Lin instruis Andreo Cseh en Arnhem (Nederlando).

    Li mem instruis ĉe la Folkdomo en Bristol (Anglio) kaj verkis teatraĵojn por lernantoj La Ĉeĥoslovaka Porko, Domo Fantomata, Blua Bovino kaj la muzikan Neĝulino kaj la Sep Koboldoj. Ĉe la Internacia Kongreso en Weston-super-Mare (1939) li prezentis la teatraĵojn kaj kanton, kaj lian uverturon Esperantiana ludis orkestro en la Vintraj Ĝardenoj. Li organizis vesperajn programojn en UKoj kaj prezentis spektaklojn Sonĝoj de Somermeza Nokto kaj Hamleto. Li instruis en Grésillon, La Chaŭ-de-Fonds kaj aliloke.

    Por prelegi kun lumbildoj li vizitis E-grupojn en Aix-en-Provence, Alexandria, Ankara, Arhus, Arnhem, Arran, Ateno, Avignon (sekvas granda alfabetorda listo ĝis Wrocław).

    Je sia 80-jariĝo li ricevis 272 gratul-kartojn de esperantistoj tutmonde, ĉar parolante Esperanton, oni havas kunulojn kaj samideanojn tra la tuta mondo, kiuj etendas la manon de amikeco.

    Frank Buckley


    Esperanto — porviva neceso

    Komento pri la artikoloj La jarcento de Esperanto de Ziko Markus Sikosek (LOdE. 2000: 12) kaj La justa solvo de Jouko Lindstedt (LOdE. 2001: 1) kun rilato al la publika mesaĝo de la aŭtoro al UEA okaze de la 86a UK.

    Negrave de la ĝisdataj lingva kaj/aŭ kultura evoluoj de Esperanto, ekzistas neŭtrale ekologia neceso por internacia lingvo. La aŭtoro rajtas referi pri tio, ĉar li esperantistiĝis fakte ekskluzive pro ekologiaj kialoj.

    Nia tutmondiĝanta planedo bezonas ĝenerale interkonsentitan kaj akceptitan valorsistemon sur ĉiam aktualigenda naturscienca fundamento. Trans ĉiuj ideologioj (inkluzive de la novliberalismo kaj de la “kapitalo”) kaj ties ideoj pri la fina feliĉo de la homaro restas la imperativa konstato — tiu ĉi planedo estas finita sistemo. La logika konsekvenco el tio estas — aŭ la tuta socio primare interkonsentos pri porviva (ebliganta supervivon) prioritatolisto aŭ ĝi poste akceptos paŝ-post-paŝe la saman liston: laŭkatastrofe, devige kaj pli koste.

    La paco, homaj rajtoj kaj daŭripovo estas la ĉefaj pilonoj de la racia nuna kaj onta homara kunvivado. Temas pri definitivaj, efektivigataj kaj efektive kontroleblaj justeco kaj daŭripoveco.

    La (neŭtrale) ekologia kriterio de daŭripoveco necesigas utiligon de imanente preventivaj iloj, t.e. iloj, kiuj pro kaj el si mem garantias konservadon de la homaj kaj naturaj resursoj en la senco: “Ne konsumi potempunue pli multe ol povas esti regenerata”.

    Esperanto estas la plej taŭga preventiva efektivigilo de la triageneracia homa rajto pri neŭtrala lingvo. Tiu fakto legitimas ĝian pretendon pri ĝenerala aplikado laŭ la koncepto de “demokratia dulingveco”. Laŭkvalite (koncerne metodajn riskojn) Esperanto sistem-imanente maldisigas, eĉ kunigas, tiel minimumigante konflikto-potencialojn pro diferencoj. Laŭkvante (koncerne metodajn riskojn) Esperanto sistem-imanente maldisipas, eĉ kuntenas, tiel minimumigante perdo-potencialojn pri resursoj.

    Estas deziro kaj propono de la aŭtoro ke la kutime pli lingve orientataj esperantistoj pli intense konsciiĝu pri la pli superaj ĝeneralaj, kvazaŭ natursciencaj kvalitoj de sia projekto. La lingvuloj ne timu: tiu naturscienca kvalito restos, eĉ post la jaroj 2045 kaj 2070.

    Wolfgang Gunther


    Memortago de ĉiuj Pioniroj

    Modestaj sed aŭtentaj iniciatoj en diversaj urboj de Eŭropo unuafoje celebros la Memortagon de ĉiuj Pioniroj, kiun la projekto de Karolovaro fiksis je la 14a de aprilo, datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof. La Tago estas dediĉita al la memoro de ĉiuj forpasintaj pozitive aktivaj esperantlingvanoj.

    Diversaj estas la eblaj iniciatoj, kongrue al la cirkonstancoj. En junulara medio eblus kvizo, dum kiu oni prezentas dek portretojn de gravaj, forpasintaj esperantistoj, kaj petas rekoni ilin. Pasintjare en Internacia Junulara Festivalo en Italio Carlo Minnaja faris tian ludon: multaj identigis Zamenhof, unu identigis Lapenna, neniu identigis Kalocsay, Privat kaj aliajn… Al infanoj oni povus ne paroli pri, sed legi el la verkoj de E-aŭtoroj: ekzemple legi fablon verkitan de Kalocsay. Jubileoj estas alia inspirofonto por specifaj prelegetoj: en 2001 estas la centa datreveno de la naskiĝo (kaj deka de la morto) de Gaston Waringhien.

    La 14an de aprilo estos la paska sabato: pluraj E-aranĝoj okazos tiam. Ĉiuj trovu horon por kompren(ig)i ke la E-komunumo havas propran historion kaj propran identecon.

    HeKo


    Monumenta vortaro en Irano

    Komence de tiu ĉi jaro en Irano aperis Ampleksa Esperanto-Persa Vortaro verkita de veterana esperantisto Aref Azari, kiu dum pli ol 20 jaroj preparadis ĝin. La teamo kiu kunhelpis lin dum paso de la jaroj ŝanĝiĝ(et)is, kaj la fina grupo konsistis el membroj malpli multaj ol la fingroj de du manoj, kiuj tamen pene kaj kvalite laboris por la 600-paĝa vortaro. Inter la helpantoj aparte menciindas s-ino Fariba N. Majd kiu dekomence kompostis, reviziis kaj enordigis la manuskriptojn de la aŭtoro.

    Laŭdire la verko estas la plej bona inter la amaso da diverslingvaj vortaroj, kiuj aperis en Irano, ĉefe rilate al simboloj uzitaj en ĝi kaj facileco de trovado de la vortoj.

    Laŭ la iniciato de Irana E-Centro (IRECO), kies membroj multe kunlaboris pri la libro kaj kiu nun distribuas ĝin, kunvenis 45 E-istoj en Teherano por festi la aperon de la vortaro kaj danki ĝian aŭtoron kaj la kunlaborantaron.

    En la enkonduko la aŭtoro mencias pri estonta apero de Persa-Esperanta vortaro, kies realiĝon ni senpacience atendas.

    Reza Kheir-khah


    Religiaj notoj de aziano (3)

    La unua parto aperis en la marta kajero
    La dua parto aperis en la aprila kajero

    Ortodoksa

    2ortodoks/a

    1 Konforma al la tradicia doktrino: ortodoksaj opinioj, verkistoj; ortodoksa judismo; en tiu ĉi eseo mi pritraktos nur la raŭmismon ortodoksan [1].

    a) KRI Ortodoksa kaj tial bona, aprobinda: mi emas suspekti, ke la direktoro de “Espero Katolika” … estas ne tre ortodoksa kredulo [2]; En la tridek-tria jaro de l' feliĉa regado de Ramzes XII, Egipto festis du solenojn, kiuj plenigis ĝiajn ortodoksajn loĝantojn per fiero kaj feliĉo [3]. Kp. hereza

    b) Ortodoksa kaj tial tro dogmema kaj malaprobinda: ortodoksuloj, akceptinte unu fojon por ĉiam ian dogmaron, ne plu interesiĝas pri alternativoj[4]. Kp. liberala, fundamentisma.

    2 KRI Rilata al la ortodoksa kristanismo: la rusa ortodoksa eklezio.

    ortodoksa kristanismo Formo de orienta kristanismo tradicia ĉe la grekoj, kartveloj, bulgaroj, serboj, rusoj, rumanoj kaj pluraj aliaj nacioj.

    Rim. 1: La difinoj de PV kaj PIV: “grekrite kristana” estas eraraj. La “grekritaj eklezioj” ene de la romkatolika ne estas “ortodoksaj eklezioj” laŭ sia dogmaro.

    Rim. 2: Historie tiu nomformo estas mallongigo de la oficiala “ortodokse katolika” (kristanismo, eklezio).

    ortodoksismo Dogmaro kaj la ritoj de la ortodoksa kristanismo.

    Tradukoj

    Greke ~a 2: ορθοδόξος.
    Ruse ~a a: правоверный; ~a b: ортодоксальный; ~a 2: православный; ~a kristanismo: православное христианство; ~ismo: православие.

    Fontoj

    1. Camacho J. La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)
    2. Lanti E. La vojoj de dio estas nediveneblaj // Vortoj de kamarado E.Lanti. Leipzig: SAT, 1931.
    3. Prus B. La Faraono / Tradukis Kabe. Varsovio: Polonia, 1957.
    4. Auld W. La urbo de terura nokto // NLR, 2:1.


    Papo

    *pap/o

    1 KRI En la antikva kaj orientaj eklezioj, honora titolo de la episkopoj de Aleksandrio (nun la estro de la kopta eklezio) kaj de Romo: post la skandalo de la jaro 387-a, imperiestro Teodozo komisiis al la papo de Aleksandrio prepari precizan paskaron [1]; se ili ne konsentos forigi la Filioque, la roma papo kaj lia episkoparo sinkos en plena herezo [2].

    2 KAT En la okcidenta kristanismo, la episkopo de Romo, estro de la romkatolika eklezio: esti en Romo kaj ne vidi la papon [3] (preterlasi la plej interesan aferon); en 1073 papo Gregorio la Sepa dekretis ke nur la episkopo de Romo rajtas je tiu titolo.

    papisto KRI POL Malafabla sinonimo por “(rom)katoliko”, polemike uzata de oponantoj de la romkatolika eklezio.

    kontraŭpapo HIS KAT Papo 2 kiun la oficiala tradicio romkatolika malagnoskas.

    Tradukoj

    Angle ~isto: papist; kontraŭ~o: antipope
    Germane ~o 1: Pope; ~o 2: Papst; ~isto: Papist; kontraŭ~o: Gegenpapst.
    Greke ~o: πάπας.
    Ruse ~o 1: папа; ~o 2: папа римский; ~isto: папежник, папист; kontraŭ~o: антипапа.

    Fontoj

    1. Pokrovskij S. Kristanaj kalendaroj // La Ondo de Esperanto. 1998: 2.
    2. Waringhien G. Ni kaj Ĝi. La Laguna: Stafeto, 1972.
    3. Zamenhof L.L. Proverbaro Esperanta. La Laguna: J.Régulo, 1961.


    Aleksio la 2a. Patriarko de Moskvo kaj de la tuta RuslandoPatriarko

    patriark/oz

    1 Prapatro kaj gentestro: kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn [1].

    2 KRI En la antikva kaj en la orienta kristanismo, la estro de grava memstara eklezio: la patriarko de Romo (= papo de Romo), la patriarko de Aleksandrio (= papo de Aleksandrio), la patriarkoj de Antioĥio, de Jerusalemo, de Konstantinopolo; do, en la Oriento estis multe da kulturaj lingvoj, multe da urbegoj kristanaj kaj kvar patriarkoj; en la Okcidento estis nur po unu da ili [2]; ja ĉi tie, se oni ne malkonsilus, povus diservi la patriarko de la tuta Ruslando [3].

    3 KAT Honortitolo de kelkaj ĉefepiskopoj: patriarko de Venecio, de Lisbono.

    4 (f) Respektinda maljuna familiestro.

    Traduko

    Ruse ~o: патриарх.

    Fontoj

    1. La agoj 7:8.
    2. Pokrovskij S. Slavonaj skriboj // La Ondo de Esperanto. 1999: 2.
    3. Solĵenicin A. La paska krucirado / Trad. L.Isajeva // La Ondo de Esperanto. 1994: 2.

    Sergio Pokrovskij
     


    Sud-Amerika vojaĝo per Esperanto

    Rakontas Andrzej Grzębowski

    Esperantotur — Turisma Servo de “Monda Turismo” en Bydgoszcz (Pollando) 13 jan – 18 mar 2001 realigis 11 variantojn de vojaĝo en 6 etapoj por 30 personoj tra Suda Ameriko.

    La vojaĝojn ĉefe gvidis profesoro Remigiusz Mielcarek, kiu estis ankaŭ programaŭtoro — li mem revenos al Pollando post 90-taga vojaĝo. La vojaĝoj daŭris 65 tagojn, kaj mi mem vojaĝadis dum 44 tagoj.

    La unua grupo startis en Venezuelo por vojaĝi al Bogoto en Kolombio. Mi gvidis la duan 18-personan grupon, kiu post dutaga vizitado de Londono en Esperanto atingis Bogoton. Tie, kiel kutime, tre bone kaj afable zorgis pri nia grupo Santiago Alvarez kaj kelkaj liaj amikinoj-esperantistinoj.

    Post vizitado de Bogoto ni busvojaĝis al San Augustin por konatiĝi kun famaj antaŭkolumbaj elfosaĵoj. Sekvis vojaĝo tra montaro (partizanoj feliĉe ne atakis — nur okazis kelkaj rutinaj soldat-kontroloj) al Popayan por vidi unu el la plej belaj koloniaj urboj de tuta Kolombio. Ni daŭrigis al Pasto ĉe vulkano Galavas, de kie ni ekskursis al unu el la plej belaj kaj grandaj lagoj en Kolombio — Laguna de la Cocha — kun insulo-naturrezervejo La Corota.

    Fine tra Ipiales ni adiaŭis Kolombion por vojaĝi al Ekvadoro.

    Ni komencis de Tulcan kun fama tombejo — verko de ĝardena arto — kaj sekvis Ibarra. Sekvatage ni daŭrigis al la ĉefurbo de Ekvadoro — Kvito, kie dum tri tagoj ni vizitadis la plej belan UNESCO-antikvaĵejon, i.a. San Francisco-preĝejon kaj monaĥejon, ankaŭ la ekvatoron. Poste ni daŭrigis vojaĝon al Banos por ne nur bani sin en varmaj akvoj, sed ripozi, promeni kaj viziti lokan bird- kaj best-ĝardenon.

    Bedaŭrinde daŭris bus-striko kaj ni devis preni ĵipaŭtomobilojn kaj tra vulkandetruitaj montaraj vojoj vojaĝi al Riobamba, kiun ni tamen ne atingis, kion malpermesis stratbataloj inter indianoj kaj policanoj. Ni revenis al Ambato kaj sekvatage daŭrigis ne tra montaro, sed laŭ marbordo al Guayaquil — la plej granda urbo de Ekvadoro.

    Post la urbovizitado kaj ŝipekskurso tra rivero Rio Guayas ni flugis al Galapagoj — la Nacia Parko kun 60 insuloj, el kiuj ni vizitis 6. Okazis la plej komforta, sed la plej multekosta parto de nia vojaĝo — krozado per ŝipeto Pelikano inter la insuloj. Al nia grupo aliĝis konataj esperantistoj profesoro Marian Dobrzyński kaj redaktoro Roman Dobrzyński, kiu kiel kutime multe filmis. Liajn ĉi-jarajn filmojn pri Galapagoj kaj Ekvadoro prezentis jam Pola Televido.

    La vagado en belega naturo, inter netimantaj homojn testudoj, marleonoj, iguanoj kaj diversaj birdoj estis neforgesebla. Nenie en la mondo (mi vizitis pli ol 130 landojn) eblas tia proksima kontakto kun bestoj kaj birdoj. Fotoj en “haremo” de marleonoj estos ne forgeseblaj.

    Reveninte post 4-taga krozado el Galapagoj ni ripozis du tagojn ĉe Pacifiko en Playas proksime de Guayaquil, poste daŭrigis al la landlimo en Huaquillas.

    Ni venis al Peruo al Tumbas kaj tuj oni ŝtelis mian horloĝon (en Peruo mi estis la duan fojon kaj nur en tiu lando la duan fojon priŝtelita — cetere Peruo estas tre simpatia lando). Ni daŭrigis nian busvojaĝon al Trujillo — urbo de indiana kulturo Moche por viziti templojn de Luno kaj de Suno kaj elfosaĵojn de Chan-Chan. Ni naĝis ankaŭ en Pacifiko en Huanchaco kaj poste busvojaĝis al la ĉefurbo de Peruo — Limo. Tien venis ankaŭ laŭvica grupo de turistoj.

    En tritaga vizitado kulminis Museo Oro del Peru, Miraflores ĉe Pacifiko kaj renkonto kun esperantistoj, kiuj pretas gvidi Esperanto-grupojn tra Peruo kaj Bolivio. De Limo ni daŭrigis suden al Pisco — la ŝipekskurso al Islas Ballestas kun iliaj marleonoj, pingvenoj kaj diversa amas-birdaro estis belega — se mankas al Vi mono por viziti Galapagos en Ekvadoro, almenaŭ vizitu Islas Ballestas Pisco en Peruo.

    Plua nia busvojaĝo daŭris al Nazca, kie flugo per mini-aviadilo super la famaj gigantaj geometriaj linioj kaj bestbildoj ege impresis. La busvojaĝon al Arequipa rompis por 12 horoj montara river-inundo — ni devis atendi en vico de kelkcent busoj, kiam la akvo malaltiĝos por trapasi la riveron. Arequipa impresis nin per blanka vulkana “tufo” kaj la plej bela monaĥejo de Sankta Katalina.

    De Arequipa ni busekskursis al la plej profunda en la mondo (3400 m) kanjono Colca tra Chivay al Cruz del Condor. Kelkfoje ni busvojaĝis apud vulkano Misti (5822m) trapasante 4000 metrojn. Ni haltis en trapaseja baro por trinki varman “mate de coca” en kompanio de lamo Margarita (vidu la suban foton).

    (daŭrigota)

    Kun lamo Margarita


    Novaj libroj

    Vinjeto
    Mauro Nervi. Havenoj / Antaŭpar. Miguel Fernández. — Varna: Bambu, 2001. — 72 pĝ. — (Serio Kargo. Vol. 4).

    La Turoj de l' ĉefurbo (1978) de Mauro Nervi iĝis literatura evento; la 19-jara aŭtoro ricevis amason de laŭdoj kaj eĉ kuraĝajn komparojn kun Kalocsay. Mauro Nervi ja daŭrigis verki, traduki (interalie, La Metamorfozon de Kafka), pluki laŭrojn en Belartaj Konkursoj; li sukcesis eĉ trifoje doktoriĝi, sed pasis 23 jaroj antaŭ lia dua originala libro.

    Bonegaj poemoj estas en Havenoj, jen unu el ili:

    Odiseo

    Trans greke blua mar', al novaj spacoj
    navigas Odiseo: kurbaj veloj
    el flava tolo sub la vento knaras.
    Li ekparolas: en la verda ŝaŭmo
    perdiĝas la memor' pri olivarboj.
    Li ekparolas: kaj ne pezas jaroj
    sur eksmarist', al plia ŝtormo preta,
    al plia oceano, al refoja
    malvenko preter niaj horizontoj.

    Kiu volas pli, ĝuu la libron kaj legu la antaŭparolon de Miguel Fernández, laŭ kiu Nervi “transsaltas la parnasisman barieron por instaliĝi sur la, feliĉe, ĉiam pli kulturata grundo de l' o esenca”.

    Mi malvolas atendi plian jardudektrion antaŭ la sekva libro, kaj tiusence al la poeto (ve, jam ne plu student-aĝa) estu direktitaj liaj propraj versoj:

    Ne perdiĝu, mi petas,
    en viaj ombraj katedraloj,
    kie la eĥo de kriantaj voĉoj
    svenas rapide.

    Edmond Privat. Esprimo de sentoj en Esperanto. — 5a eldono. — Hago: IEI, 2000. — 56 pĝ.

    La resumo de la kurso, kiun Privat faris antaŭ 70 jaroj ĉe la Universitato de Ĝenevo atingis jam la kvinan eldonon. Tio rekomendas la libron mem, kiu estas verkita kun bona atento al la enlibraj konstatoj.

    Interalie, ĉi tiu reeldono rekonfirmas, ke en Esperantujo plu aperas ĉiujare la sama kvanto da libroj, sed la eldonkvanto (do, la legantaro) ŝrumpas.
     
    Eldon-jaro
    Eldon-kvanto
    1a eldono
    1931
    5.000
    2a eldono
    1937
    5.000
    3a eldono
    1957
    2.000
    4a eldono
    1980
    500
    5a eldono
    2000
    500

    Oni povas fari etan kvizon: “Kiom da ekzempleroj havos la 6a eldono?”

    AlKo
     


    Modesta kontribuo al literaturologio

    Modest, Julian. Literaturaj konfesoj: Esperantaj eseoj. — Pazarĝik: Esperanto-societo “Radio”, 2000. — 78 paĝoj.

    Literaturaj konfesoj de Julian Modest apartenas al la malofta ĝenro en nia literaturo. Antaŭa simila libro de la sama aŭtoro aperis en 1987 (Beletraj eseoj); eblas rememori kelkajn el “Dek prelegoj” de K.Kalocsay (Budapeŝto: HEA, 1985)… kaj jen ŝajne ĉio dum lastaj jardekoj.

    La 78-paĝa broŝuro enhavas dek du eseojn: plejparto traktas verkojn de apartaj aŭtoroj, kvar lastaj pecoj estas dediĉitaj al ĝeneralaj problemoj de la Esperanto-literaturo. La eseoj estas verkitaj en 1986–2000.

    Ni legas kurtajn kaj sufiĉe interesajn priskribojn de kelkaj tre konataj aŭtoroj, ofte el neŝablona vidpunkto: Baghy kiel eterna vagabondo; Kalocsay kiel fondinto de avangarda poezio… Sed bedaŭrinde ne ĉio traktata en la esearo estas egale valora aŭ almenaŭ komparebla. Per tute sama tono Julian Modest rakontas pri poetoj kaj vere elstaraj, kaj subnivelaj — kiam la sola kaŭzo de lia atento estas la loka “patriotismo”.

    Oni scias, ke en Bulgario neniam ekzistis propra skolo de Esperanto-poezio, ke bulgaraj poetoj (se kompari kun pluraj alinaciaj) fakte neniam prezentis al la mondo ion vere valoregan, do en tia medio oni apenaŭ lernus distingi inter poezio bona kaj malbona… La aŭtoro skribas pri certa bulgara poeto: “… posedas freŝan poezian talenton. Li bonege regas ne nur la formon…” (pĝ. 42) — kaj tuj apude legeblas citaĵoj el la laŭdataj poemoj kun lamanta ritmo, fuŝaj rimoj kaj banalega enhavo. La loka patriotismo ne estas taŭga argumento en la poezio, des pli en la internacilingva…

    Kelkloke la aŭtoro esprimas pravajn tezojn — pri aparta signifo de internaciismo en la Esperanto-literaturo, pri avantaĝoj de la Esperanto-tradukoj kompare kun tradukoj al naciaj lingvoj k.a. — sed ĉion ĉi ni jam delonge scias. Fakte, enhava malprofundeco estas trajto de la tuta libreto. Nur la lasta eseo La teatro — eterna kaj bezonata, vere legeblas kun grandega intereso, donas sciojn kaj instigas al pensado.

    Pikas la okulojn nepra fonetika transskribo de propraj nomoj — ofte stranga pro nekutimo (Bagi, Kaloĉaj, Tarkon), kaj ofte eĉ simple nekorekta (Ujljam Old, F.Silagi). Komposteraroj multas, precipe ili okulfrapas en konataj versaj citaĵoj — kie ili ofte fuŝas la sencon, neniigas ritmon kaj rimon. Sperta komputisto rimarkos ankaŭ multajn misajn interspacojn k.s., kiuj ne ĝenas komprenon, sed atestas pri malalta kvalifiko (aŭ malzorgemo) de la eldonanto. Ne mankas lingvaj eraroj — foresto de la akuzativo aŭ maltrafa elekto de afiksoj (senhomeco en senco de mal- aŭ kontraŭhomeco, pĝ. 51–52).

    Do — eseoj pri Esperanto-literaturo estas bezonataj, la recenzata broŝuro certe utilas, sed ĝi povus esti multe pli bona…

    Valentin Melnikov
    Lancho
    Sur la foto: Julian Modest kaj Venelin Mitev en la prezento de Literaturaj konfesoj (Sofio, 17 jan 2001)


    Furorlisto de UEA

    Al Hejma vortaro sukcesis en 2000 la sama raraĵo kiel al Monumente pri Esperanto en 1997: la unua loko en ambaŭ furorlistoj de la libroservo de UEA, tiu de totalaj kaj tiu de unuekzempleraj vendoj. Ĉi-sube aperas ambaŭ statistikoj (po 12 plej vendataj libroj). En la listo de totalaj vendoj ĉefe pezas la vendoj al aliaj libroservoj, kiuj siavice revendas parton de la akiritaj stokoj al individuaj klientoj nur en postaj jaroj. Plejmulto en tiu listo estas eldonaĵoj de UEA, tiel ke la listo de unuekzempleraj vendoj al individuaj klientoj donas pli fidindan ideon pri tio, kiuj titoloj vere estis la plej popularaj sur la Esperanta merkato.

    Pro la malpli granda UK la vendoj en 2000 restis multe sub tiuj en 1999. En Tel-Avivo la libroservo enkasigis 37500 eŭrojn malpli ol en Berlino. Tamen la tuta volumeno de la vendoj (EUR 125433) estis nur 18100 eŭrojn sub tiu en 1999. En jaro de granda UK, parto de la regulaj klientoj aĉetumas en la kongreso anstataŭ mendi de la vendejo en la CO. En jaro kiam ili ne kongresas, ili mendas de Roterdamo. Sekve la tuta rezulto de la libroservo fluktuas malpli ol la vendoj en UK.

    En granda UK la libroservo atingas ankaŭ klientojn, kiuj neniam mendas poŝte, sed tie ankaŭ la poŝtaj klientoj emas aĉeti pli. Reklamo aŭ kataloga priskribo ne same efikas kiel vidi la libron, preni ĝin en la manojn kaj foliumi ĝin. Tion montras ankaŭ la sperto de la Malfermaj Tagoj de la CO. En ĉiu Esperanto-aranĝo devus esti almenaŭ modesta libroservo. Bedaŭrinde landaj asocioj tro ofte neglektas tion, por ne paroli, ke pli kaj pli multaj el ili ne plu havas libroservon, kvankam funkciigo de libroservo devus esti unu el iliaj bazaj taskoj.

    En 2001 la libromerkato, ne nur la libroservo de UEA, ricevos ekstran impulson per la apero de nova, 190-paĝa katalogo de UEA. Ĝin ricevos senpage la Membroj-Abonantoj en pagipovaj landoj, ĉiuj honoraj kaj dumvivaj membroj, ĉiuj delegitoj, Esperanto-kluboj kaj la ceteraj klientoj de la libroservo. Krome ĝi estos aĉetebla por malalta prezo.

    Vendoj entute

    Hejma vortaro, red. Jouko Lindstedt* 485
    Pasporta Servo, listo de gastigantoj de TEJO* 477
    Esperantaj sinonimoj, Jaan Ojalo* 349
    Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun* 275
    Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA, gvidilo* 221
    Saluton! lernolibro, Audrey Childs-Mee* 179
    Lito apud la fenestro, rakontoj, Betty Salt* 173
    Kio estas demokratio? D. Beetham & K. Boyle* 164
    Zamenhof, hodiaŭ, A. Chiti-Batelli* 129
    Diccionario de bolsillo, poŝvortaro hispana 128
    Faktoj kaj fantazioj, Marjorie Boulton* 118
    La nigra insulo, aventuroj de Tinĉjo 114

    Unuopaj vendoj

    Hejma vortaro, red. Jouko Lindstedt* 106
    Esperantaj sinonimoj, Jaan Ojalo* 102
    Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun* 74
    Pasporta Servo, listo de gastigantoj de TEJO* 68
    Kio estas demokratio? D. Beetham, K. Boyle* 62
    Lito apud la fenestro, rakontoj de Betty Salt* 58
    La ŝtona urbo, romano de Anna Löwenstein 38
    Apartaj mondoj: verboj kaj participoj, Geraldo Mattos 36
    Masko, kompakta disko de Kajto 32
    Gramatiko de Esperanto, Miroslav Malovec 31
    La ĉefaj principoj de fremdlingva instruado, A. Melnikov 31
    Alico en Mirlando, Lewis Carroll 31

    GK UEA


    Gazetoj

    Le Monde de l'espéranto. 2001: 527

    “Nova jaro, nova jarcento, nova jarmilo kaj jen nova revuo. Kun nova vesto, nova titolo, nova koncepto kaj nova redaktoro”, — entuziasmas prezidanto de UEF, Claude Nourmont. Kaj la entuziasmo havas bonan bazon. Nur la numerado similigas la novan revuon kun la pli frua Franca Esperantisto.

    La nova koncepto aperis en diskutoj de la laborgrupo “revuoj”, kiu laboris dum pluraj renkontiĝoj kaj rete sub gvido de Bruno Flochon. La koncepto estas realigita kun profesieco, tre nekutima en Esperantujo. Ĉio estas bona — la enhavo, prezento, ilustraĵoj kaj la ekvilibro inter la lingvoj franca kaj Esperanto. La kunordiganto de la redakcio, Christian Lavarenne, meritas gratulon, kaj se la redakcia skipo sukcesos teni la altan nivelon, Le Monde en Esperantujo meritos la titolon de la evento de la jaro.


    Brazila Esperantisto. 2001: 314

    Renoviĝis la aspekto ankaŭ de la organo de Brazila E-Ligo, kvankam ĝia nomo restis neŝanĝita. La ĉefa novaĵo: “La nova redaktoro de la oficiala organo de BEL profesie faras sian laboron”.

    Estas videble, ke Fabrício Valle laboris multe: bone planitaj paĝoj kun pluraj koloraj fotoj kaj bunta materialo. Li bone kombinis la temojn Esperantajn kaj Brazilajn (la venont-jaraj kongresanoj atentu): apud la intervjuo kun Gersi Alfredo Bays, skizo pri Merlin kaj jubilea artikolo pri societo Lorenz estas “foto-eseo” pri la fama Brazila Karnavalo kaj konciza materialo pri la ĉefurbo de Brazilo ktp.

    Kelkaj misetoj (tro avara vorttransmetado kaj senintence aperintaj grekaj literoj omega anstataŭ ŭ) ne fuŝas la pozitivan impreson. Brazilo venis en la novan jarmilon kun nova revuo.


    Ruslanda Esperantisto. 2001: 2

    Tamen Ruslanda Esperantisto ne ŝanĝiĝis. Ĝi plu informas ruslingve pri Esperanto eksteran publikon.

    La front-paĝa artikolo rakontas pri la projekto Oriento-Okcidento, kaj alipaĝe oni vidas la tutan liston de la aperintaj libroj. Enestas pluraj novaĵoj el Esperantujo kaj bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro.

    AlKo


    Ricevitaj gazetoj

    Babila Turo. 2001/1,2,3;
    Brazila Esperantisto. 2001/314;
    Debrecena Bulteno. 2001/122;
    Ekzakte. 2001/1;
    Esperanto en Skotlando. 2001/183;
    Esperanto USA. 2001/1;
    Heroldo de Esperanto. 2001/3,4;
    Informilo por Interlingvistoj. 2001/1;
    KAE-Informilo. 2001/34;
    Komencanto. 2001/2;
    La Gazeto. 2001/93;
    La Ondo de Esperanto. 2001/4;
    La Revuo Orienta. 2001/3;
    Le Monde de l'espéranto. 2001/527;
    l'esperanto. 2001/2;
    Le Travailleur Espérantiste. 2001/255;
    Norda Stelo. 2001/2;
    Norvega Esperantisto. 2001/1;
    Monato. 2001/3;
    Ruslanda Esperantisto. 2001/2;
    SAT-Amikaro. 2001/559;
    Scienco kaj Kulturo. 2000/4,5,6, 2001/1;
    Sennaciulo. 2001/3;
    Service de Presse. 2001/559,559-2;
    Svisa Esperanto-Societo Informas. 2001/2;
    Trampo. 2001/1;
    Вестник эсперанто. 2001/1;


    Mozaiko

    Ni ricevis 17 solvojn de la februara krucvortenigmo. Nur kvar respondoj ne estis ĝustaj, ĉiuj ceteraj havis verajn solvojn. La ĝustajn solvojn sendis: Malcolm Jones (Britio), Erkki Kemppainen (Finnlando), Pascal Vilain (Francio), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Andrzej Kołpanowicz, Hanna Skalska (ambaŭ el Pollando), Viktor Alikin, Vladimir Vyĉegĵanin, Jurij Kivajev, Nikolaj Neĉajev, Oleg Sevruk (ĉiuj el Ruslando), Tatjana Auderskaja (Ukrainio).

    La libropremion gajnis Jacqueline Huberdeau (Francio). Ni gratulas!

    La ĝustaj solvoj:

    Horizontale 7. zodiako; 8. dekreto; 11. kaprimulg'; 12. orbrokita; 14. nimbo; 15. azimuto; 16. konto; 19. zenit'; 20. uzurpator'; 22. azeno; 23. studi; 27. artgaleri'; 28. almoz'; 32. ŝmink'; 33. bazalto; 34. zibel'; 37. izomorfec'; 38. amarilido; 39. anatomi'; 40. kulturo.

    Vertikale 1. botanik'; 2. librobret'; 3. skemo; 4. zebro; 5. traktoroj; 6. statuto; 9. kluzo; 10. preterito; 13. amuzi; 17. zigzago; 18. kandelo; 21. analfabet'; 24. kronometr'; 25. ornam'; 26. poligloto; 29. amazono; 30. atomo; 31. tendaro; 35. dramo; 36. arbut'.

    Se plenigi la krucvortenigmon, en ĝi estos 11 literoj z.


    Japana krucenigmo

    La japanaj krucenigmoj ĝuas grandan popularecon de nia legantaro. Por la novaj abonantoj ni klarigu, ke en la kvadratoj kaŝas sin ne vortoj, sed bildoj. La tasko estas pentri bildon laŭ numeraloj, kiuj estas maldekstre kaj supre de la kvadratoj. La numeraloj montras, kiom da grupoj de kolorigitaj kvadratoj situas en la indikita linio kaj kiom da kunligitaj kolorigitaj kvadratoj enhavas ĉiu grupo. Ekzemple, numeraloj 2, 5 kaj 4 montras, ke en ĉi tiu linio estas 3 grupoj, konsistantaj: la unua — el du, la dua — el kvin, la tria — el kvar kolorigitaj kvadratoj. La grupoj estas dividitaj per almenaŭ unu malplena kvadrato. Malplenaj kvadratoj povas esti ankaŭ en la komenco kaj fino de linioj. La plej malfacila tasko estas diveni, kiom da malplenaj kvadratoj estas inter la kolorigitaj grupoj.

    Ĉi-sube vidu la novan japanan krucenigmon. Vi devas solvi ĝin, pentri la bildon kaj sendi ĝin poŝte (la redakcia adreso) aŭ rete (kulakova@akb.mplik.ru) tiel, ke ĝi atingu la redakcion antaŭ 10 jul 2001. Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.

    Bonŝancon!

    Kompilis Tatjana Kulakova


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-77)

    F

    Favore rigardis lin la blinda sorto.

    Fekado: la plej agrabla el la funkcioj de homa organismo, precipe post kvartaga paŭzo.

    Fidela, kiel Kabe.

    Fosante sian sulkon li ne rimarkis, ke li ŝpatas propran tombon.

    H

    Havi la saman lingvon ne signifas havi la samajn opiniojn.

    Homoj kun scio de pluraj lingvoj kutime kapablas paroli nur pri gramatikoj.

    Homoj timas neekziston post la morto. Neniu timas la samon antaŭ la nasko.

    Honora protektanto: ulo, kiu anstataŭ viziti kongreson sendas leteron.

    Horloĝon vi povas turni reen, la tempon tamen ne.

    Hundo bojas al luno, … homo al homo.
     


    Anonceto

    Ljuba Kochegarova
    Vigla, svelta esperantistino Ljuba Koĉegarova (vidu la foton), kun supera klero, ŝatas vojaĝojn, artojn; deziras konatiĝi kun 35-jaraj aŭ pli aĝaj viroj el diversaj landoj edziniĝ-cele. Sendu IRKon kaj skribu al:

    eSPero por Ljuba ab. ja. 1392, RU-610904, Kirov, Ruslando.


    Leterkesto

    … Mi povas nur ripeti ĉiujn komplimentojn al la kovrilpaĝo de LOdE-1, vere luksa. La intervjuo kun Jouko Lindstedt (LOdE-3) kaj lia artikolo (LOdE-1) estas pensvekaj. El la versaĵoj de Helena Melnikova mi eĉ volas traduki la duan, se nur ŝi mem ne tradukis ĝin, unue verkinte la ruslingvan version. Nu, interesaĵoj abundas…

    Mi dume ne havas tempon verki por La Ondo, ĉar esti pensiulo en Ruslando ne estas simpla afero, necesas iom labori. Tamen eble iu atentos, almenaŭ kritike, mian modestan provon enradikigi novan kliŝon: La propra lingvo estas hejmo, Esperanto estas hotelo.

    Vjaĉeslav Roĵdestvenskij (Ruslando)


    Mi ŝatas la intervjuon al Jouko Lindstedt (LOdE. 2001: 3), ĉar li praktike, ne nur literature aŭ teorie, uzas nian karan lingvon. Kontraŭe, Giorgio Silfer faras diskuton sensignifan al nia et-eta movado. Lia kontribuo eble eĉ estas malutila, ĉar ĝi kaŭzas dividojn pro malgravaj demandoj.

    Frans Cobben (Nederlando)


    Dankon pro la sendita libro Rusaj amnoveloj, kiun mi povos recenzi. Min tre agrable impresis La Ondo de Esperanto. Vere, tiu ĉi revuo kaj ekstere kaj interne estas certe unu el la plej interesaj E-revuoj, kiujn eldonadis eksSovetiaj esperantistoj. Ne nur!

    Viktoras Baniulaitis (Litovio)


    Nekrologoj

    La 1an de marto 2001 forpasis

    pastro Hugh Martin (1931-2001)

    prezidinto de E-Societo en Glasgovo, redaktinto de Esperanto en Skotlando.


    La 16an de aprilo 2001, la Paskan Lundon, en Ostrovite (Pollando) forpasis

    pastro Tadeo Nowakowski (1917-2001)

    aktiva esperantisto ekde 1961. Li forpasis en la loka preĝejo antaŭ la altaro, ĉe kiu li intencis celebri la Sanktan Meson.

    Ni funebras kaj kondolencas.


    Premio por historia studo pri UEA

    Por ke venontaj generacioj povu bone informiĝi pri la problemoj de la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, la studgrupo Perspektivo volas stimuli per konkurso la verkadon de studoj pri tiu periodo. La kvin plej bonaj studoj pri la influoj de tiuj problemoj sur la tiaman funkciadon de UEA ricevos premion de 500, resp. 400, 300, 200 kaj 100 USD — dank' al pluraj personoj, ĉefe la japana mecenato Etsuo Miyoshi.

    La temo de la konkursaĵoj estu “Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970–1980”. Ili ampleksu inter 10 kaj 50 paĝoj; la teksto estu esperantlingva kaj klare legebla. Eblas partopreni individue aŭ kolektive, sed oni donu klaran indikon pri tio. La konkursaĵoj atingu Flandran Esperanto-Ligon (Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio) antaŭ la 1a de oktobro 2001. La verkinto uzu kaŝnomon; en aparta koverto estu indikitaj la vera nomo kaj la adreso. Tri kvalifikitaj personoj (po unu nome de Perspektivo, s-ano Miyoshi kaj UEA) pritaksos la verkojn per poentoj. La sekretario de Perspektivo redaktos la rezulton laŭ la poentumo kaj indikos la laŭreatojn. La studgrupo Perspektivo rajtos publikigi ĉiujn senditaĵojn.

    Pliaj informoj riceveblas ĉe la membroj de Perspektivo; retpoŝte ĉe la kasisto alhu@xs4all.be. Aktivuloj el la periodo 1970–80 estas petataj, se ili ne mem konkursos, disponigi sciojn kaj dokumentojn al partoprenemuloj.

    La prezidanto de la studgrupo Perspektivo estas d-ro Wim M.A. De Smet (Hertendreef 12, BE-2920 Kalmthout, Belgio) kaj la honora prezidanto la Nobel-premiito prof. Reinhard Selten.


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: fel@mail.agoranet.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970

    BRITIO: Peul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11215, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
                          Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Str. 9, DE-55129 Mainz
                          Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
                        Luis Serrano Pérez, Font Nova 32, ES-08202
    Rete: luis_serrano@mixmail.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
                  Višnja Branković, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Reto: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая RU-620077 Екатеринбург-77, аб. ящик. 67
    Rete: sezonoj@mail.ru

    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2001. № 5 (79)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Baĵenova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 281711
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 281711
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaĝo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2001:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 145 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 999 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1000 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (600 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (350 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (200 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 5 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2001.
    Subtitolo