Liro: VinjetoLiro-2003

6 dec 2003 kadre de la Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrado estis anoncita la rezulto de la tradicia literatura konkurso Liro-2003, organizita de La Ondo de Esperanto.

La juĝkomisiono (Aleksej Birjulin, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov) ricevis 48 konkursaĵojn de 22 personoj el 12 landoj: Brazilo, Britio, Finnlando, Francio, Germanio, Luksemburgio, Norvegio, Pollando, Ruslando, Svedio, Ukrainio, Usono.

La rezulto de Liro-2003

Originala prozo

Laŭreato: Paul Gubbins (Britio) pro En Vermonto.
Laŭda mencio: Lena Karpunina (Germanio) pro Tiu tago.

Originala poezio

Laŭreato: Jean-Marie Ries (Luksemburgio) pro La juĝantinaro.
Laŭdaj mencioj: Ljudmila Orajevskaja (Ukrainio) pro Acero; Bernadete Asensi Tavares de Melo (Brazilo) pro "Makuloj".

Traduka poezio el la rusa: poemoj de Fjodor Tjutĉev

Laŭreato: Jurij Karcev (Ruslando) pro Silentium!
Laŭda mencio: Tatjana Auderskaja (Ukrainio) pro Silentium!

Traduka prozo el la rusa: Антон Чехов Человек в футляре

Laŭreato: Anna kaj Mati Pentus (Ruslando).
Laŭda mencio: Jukka Pietilainen (Finnlando).

Traduka prozo el la angla: Mark Twain. The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County

Laŭreato: Michael Ansaldi (Usono).
Laŭda mencio: Maurice Wittenberg (Usono).

Ĉiu laŭreato ricevos diplomon kaj librodonacon. Konforme al la regularo de Liro, la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2005 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2003


Liro-97 | Liro-98 | Liro-99 | Liro-2000 | Liro-2001 | Liro-2002 | Indekso de Liro