Sukcesa Zamenhofa Semajnfino

Kaliningrado, 5–7 dec 2003

La Zamenhofan Semajnfinon en Kaliningrado, same kiel pasintjare, inaŭguris solena akcepto en la Ĝenerala Konsulejo de Pollando.

Pro la subita forveturo de la Ĝenerala Konsulo, Jarosław Czubiński, intervjuo kun kiu aperis kelkajn tagojn antaŭe en La Ondo de Esperanto, la Semajnfinon malfermis posttagmeze la 5an de decembro Vicĝenerala Konsulo, Marek Juzepczuk. En sia salutparolado li emfazis:
En la mondo estas multaj nacioj kaj multaj lingvoj. Sed la homoj ĉiam revis pri unu lingvo, en kiu ĉiuj povus interkompreniĝi. Unu el tiuj lingvoj estas Esperanto, kies unuan lernolibron en 1887 aperigis juddevena varsovia doktoro Ludoviko Zamenhof. La lingvo rapide populariĝis, kaj jam en 1908 funkciis la Akademio de Esperanto kaj la Universala Esperanto-Asocio. Via ĉeesto en nia Konsulejo atestas, ke la lingvo estas plu vivanta. Mi kredas, ke la ŝatantoj de tiu lingvo estos tre kontentaj pri la nuna renkontiĝo.
Marek Juzepczuk malfermas la Semajnfinon
Povilas Jegorovas salutparolas

Post la malfermo Halina Gorecka (Kaliningrado, Ruslando), Eduardo Kozyra (Malbork, Pollando), prezidanto de LitEA Povilas Jegorovas (Kaŭno, Litovio), litovia parlamentano Stasys Kružinauskas (Vilno, Litovio), Augusto Casquero (Valencio, Hispanio) kaj Jurgen Foth (Neubrandenburg, Germanio) salutis la partoprenantojn kaj skize rakontis pri la lastatempa esperantista aktivado en siaj landoj kaj regionoj. Krome la kunvenintojn alparolis Viktor Ŝapiro, prezidanto de la kaliningrada juda societo, kiu diris, ke Zamenhof estas unu el la personoj, pri kiu la judoj de la tuta mondo fieras, kaj konstatis ke li sentas sin ĉi tie kiel inter amikoj.

Halina Gorecka prezidis la kunvenon
La konsulejo pretigis agrablan regalon por ĉiuj partoprenantoj, sed ne ĉiuj egale ĝuis ĝin, ĉar pluraj semajnfinanoj estis dum la regalado intervjuataj de gazetaj kaj televidaj ĵurnalistoj, kiuj venis en la Konsulejon malgraŭ la dimanĉa parlamenta balotado en Ruslando.

La kultura programo de la unua tago enhavis malfermon de la 14-panela Internacia Fotoekspozicio de La Ondo de Esperanto, spektadon de la plej nova filmo de Roman Dobrzyński pri Malbork kaj Esperanto kaj koncerton de Georgo Handzlik.
 
Stasys Kružinauskas prelegas en la Marista Kulturpalaco
Georgo Handzlik kantas en la Konsulejo

La sabatan programon en la Marista Kulturpalaco komencis Andrzej Grzębowski, kiu rakontis pri Internacia Esperanto-Turismo 2004, ĉefe pri la vojaĝoj al la Orienta Azio kaj al la Suda Ameriko. Povilas Jegorovas resumis la vastan esperantistan aktivadon en Litovio, kiu jam nun prepariĝas al la jubilea 90a Universala Kongreso, kiu okazos en Vilno somere 2005. Litovio estis same la ĉefa temo de Stasys Kružinauskas, tamen temis ne pri Esperanto, sed pri la parlamenta klopodo demisiigi la novan prezidenton de Litovio (en tiu agado nia parlamenta samideano partoprenas kiel membro de speciala demisia komisiono). Aleksander Korĵenkov returnis la atenton de la kunvenintoj al Zamenhof kaj ties Kongresaj Paroladoj. La preleg(et)ojn sekvis tradicia seminario pri kunlaboro de balt-landaj esperantistoj, en kiu oni multe parolis pri la venontjaraj projektoj. Georgo Handzlik finis la antaŭtagmezan programon per siaj kanzonoj.

Posttagmeze Nikolaj Penĉukov gvidis la dezirantojn tra la urbo. Oni vizitis la muzeon Pordego de Fridland kaj la judan societon. Samtempe en la Marista Kulturpalaco okazis preskaŭ trihora leciono danke al Irmina Szustak kaj Irek Bobrzak el la Varsovia Vento.
 
En la Zamenhofa bankedo
Irmina (maldekstre) gvidas la kurson

La plej eltenemaj partoprenantoj de la vespera Zamenhofa Bankedo restis en la kafejo U bykov ĝis la dua horo. Ĉirkaŭ la noktomezo estis proklamita la rezulto de la literatura konkurso Liro-2003.

La dimanĉan ekskursan programon prizorgis Nikolaj Penĉukov.

La partoprenantaro estis vere internacia kun 46 personoj el 5 landoj: Pollando (21 personoj), Ruslando (19, ĉiuj el Kaliningrada regiono), Litovio (4), Germanio (1) kaj Hispanio (1).

Estis ricevitaj salutmesaĝoj de UEA, Esperanta Civito, Pola Esperanto-Asocio, Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de Valentin Melnikov (tiu lasta iomete mildigis la forgesemon de la ruslanda asocio), kiuj atestas pri kreskanta intereso de la monda esperantistaro al la klopodego evoluigi Esperanton en la plej okcidenta Ruslanda regiono.

La Semajnfino altiris atenton de amas-komunikiloj. Pluraj radiostacioj kaj televido Kaskad antaŭanoncis ĝin. Lunde (la 8an de decembro) televida kompanio Djuny (Dunoj), kiu uzas televidan kanalon Kultura (Kulturo), en populara novaĵprogramo 7 dnej (7 tagoj) dufoje elsendis programeron pri la Semajnfino. La programero, ripetita triafoje ankaŭ la mardan matenon, enhavis, interalie, intervjuojn kun Aleksander Korĵenkov kaj Eduardo Kozyra. La plej populara regiona tagĵurnalo Kaliningradskaja Pravda (Kaliningrada Vero) aperigis marde artikolon de Irina Klimoviĉ pri la Semajnfino kun foto de Povilas Jegorovas.

Ne forgesu, ke la Zamenhofa Semajnfino okazos en Kaliningrado ankaŭ post unu jaro.

Halina Gorecka


Salutmesaĝoj

Estimataj gastigantaj polaj instancoj, karaj kaliningradaj, rusaj kaj eksterlandaj partoprenantoj,

estas por mi tre plezure saluti vin okaze de la malfermo de via Zamenhofa semajnfino. La plezuro estas ankoraŭ pli granda, ĉar la semajnfino honore al granda polo okazas kunlige kun la loka pola reprezentejo. Mi jam havis okazos skribi aliloke, ke ĉiuj esperantistoj estas iomete poloj, kaj ke nomoj kiel Bjalistoko aŭ Varsovio ĉiam kaŭzas ondojn da varmaj sentoj ĉe la esperantlingva publiko.

Vi scias pri la kontribuo de Pollando kaj poloj al la historio de Esperanto multe pli ol mi, kaj do mi ne riskas daŭrigi pri tio, kaj ĉiukaze ne estas mia tasko paroli al vi pri pasintaj tempoj. Mi devas paroli al vi pri la nuna kaj pri la estonta tempoj. Mi rediru al vi kun kelkaj adaptoj tion, kion mi antaŭ ne longa tempo diris okaze de la centjariĝo de la Svisa Esperanto-Societo.

Hodiaŭ la internacia Esperanto-movado estas en tre problema situacio, kiel, cetere, ĝi ĉiam estis. Unuflanke ni estas premataj, forte premataj de la buldozo de la angla lingvo, kiu ŝajnas triumfe dispremi ĉiujn lingvojn kaj kulturojn, kiujn ĝi renkontas antaŭ si. Tio igas la ideon pri internacia lingvo jes reala, sed en maniero, kiu igas la ostojn de Zamenhof kaj de la aliaj pioniroj de internacia samnivela interkompreniĝo malkviete turniĝi en la tomboj. La internacia interkompreniĝo, kiu realiĝas per la angla, estas la interkompreniĝo inter mastro kaj sklavoj. Ne lasu vin esti trompataj de la ŝajna libera elekto de la angla. Temas pri la libera elekto de loĝantoj en kolonioj, kiuj volonte asimiliĝas al la regantoj por ricevi kelkajn panerojn de potenco kaj prestiĝo.

Zamenhof revis pri io alia, kaj ni kunrevas kun li, pri mondo, en kiu ĉiuj gentoj, grandaj kaj malgrandaj, estos samnivelaj, pri mondo, en kiu la polaj popolaj kantoj estos same gravaj por la eksterlandanoj kiel la usonaj vakeraj popolaj kantoj, pri mondo, en kiu la fonto de la informoj, kiujn oni ĉiutage aŭdas el sia televido, ne estos nur unu en la tuta mondo, pri mondo, en kiu ĉiuj popoloj estos same taksataj.

Tamen, ne pensu, ke la nuna situacio estas unika. Ĉiam tra la homa historio estis starigantoj de imperioj. Miaj propraj prapatroj el Romo provis, Karlo la Granda provis, la nazioj provis, la marksistoj provis, ktp. Nun estas la vico de Usono provi. Tamen la historio rakontas ke ĉiuj starigantoj de imperioj en la fino malsukcesis. Certe por vivantoj en la koncernaj periodoj estas malfacile antaŭvidi la estontecon, sed ne estas kialo kial la nuna imperio devos eterne daŭri. Verŝajne niaj esperantistaj nepoj havos la grandan problemon rezisti la invadon de la hispana, aŭ de la ĉina aŭ de la araba. Neniu povas nun antaŭvidi tion, sed ni certe povas antaŭvidi ke la ideoj pri libereco kaj egaleco inter ĉiuj ne mortos kaj ade renaskiĝos en ĉiu generacio.

Aliflanke ni estas ankaŭ en bona situacio, ĉar lastatempe la pozitivaj voĉoj pri Esperanto refortiĝis. Mi ne citu al vi la artikolojn favorajn al Esperanto, kiuj aperis lastatempe, ĉar vi jam konas ilin. Pli kaj pli da homoj komencas kompreni, ke la lingva malsameco de la mondo riskas malaperi se ni daŭrigas en la nuna maniero. Unuvorte ni havas daŭre pli da aliancanoj, kaj kun tiuj ni klopodas kunlabori. La interreto estas fenomeno, kiu liberigis potencialajn fortojn dormantajn. En neniu alia historia epoko ni havis tiom da homoj, kiuj provas lerni Esperanton. Certe ne ĉiu aliĝanto al reta kurso venas ĝis la punkto, kiam la malsama signifo de “mi trovas la vivon bonan” kaj “mi trovas la vivon bona” estas klara, sed tamen … Ĉiutage aperas junaj homoj en foraj aŭstraliaj aŭ francaj vilaĝoj, kiuj lernis Esperanton “anonime” kaj nur parolis kun sia komputilo dum iom da jaroj.

Necesas adaptiĝi al ĉi tiu nuna realo kaj utiligi ĝin. Tio ja estas iom malfacila. En mia loka grupeto en Fraskato, apud Romo, oni malvolonte rezignas je sia ĉiujara kurso kun kvin partoprenantoj, ĉar ĝi estas ankaŭ maniero renkontiĝi kaj havi homan kontakton, kaj tio ankaŭ estas io bona, sed la kvantoj de la lernantoj estas aliloke. En ĉiuj komputilaj medioj, kiujn mi hazarde vizitas, sonas la litanioj de la prizorgantoj de retaj kursoj, kiuj bezonas esperantistojn por prizorgi kaj gvidi la “tro” multajn aliĝintojn.

Niaj strukturoj ankoraŭ ne povas bone prizorgi tion, kaj tiuj lernintoj malvolonte pagas aliĝkotizojn, sed ne estas kialo, kial ni ne povas sukcesi profiti el ĉi tiu nova ondo.

Sed mi skribis jam tro longe kaj mia parolado malhelpas vin ĝui la ceteran programon. Mi volas saluti vin per la vortoj de Zamenhof, en la kongreso en Ĝenevo en 1906-a, ĉar mi scias, ke vi kaj mi apartenas al la Esperanto-movado, laŭ la maniero, kiun Zamenhof plej ŝatis. Aŭskultu lin:

“…tiuj esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo moke nomos ilin utopiistoj kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian idealon kvazaŭ krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj…”

Vi kaj mi certe apartenas al tiu speco de esperantistoj, kiuj fieras esti esperantistoj, ĉar nia idealo estas idealo de paco kaj de paco en justeco, kaj tion la mondo bezonas nun kiel ĝi ĉiam bezonis.

Sukcesan semajnfinon!

Renato Corsetti
prezidanto de Universala Esperanto-Asocio



Estimata S-ro Ĝenerala Konsulo, Gesinjoroj!

Ĉiam mi ĝojas, kiam oni honoras Ludovikon Zamenhof, ĉar li estas verŝajne unu el raraj personoj, kiu meritus pli grandan gloron, dum li servas por la diplomatiaj komplimentoj kies valoro estas sama kiel la diplomatio. Zamenhof estis homo, kiu celis helpi al la homaro konstrui la pacon, montris al ĝi konkretajn vojojn. Bedaŭrinde lia vojo por la paco estis plena da minoj. Dum la marŝo por la paco de Zamenhof eksplodis kelkaj minoj kaj la lasta finiĝis per holokaŭsto.

La ideoj de Zamenhof ne estas sekvataj nuntempe pro la samaj kaŭzoj kiel ekzemple ideoj de certaj misiistoj, en tio la fratino Teresa. Tiuj ideoj nenion signifas, se tuj post ili ne aperos streba laboro. Homoj hodiaŭ ne plu laboras por ideoj, eĉ la pli noblaj. Sed ĉiuj ĝojas ke estas iu tia kiel ekzemple la fratino Teresa, eĉ ili strebas ŝin honorigi per la Nobel-premio kaj la sanktigo sur altaroj. Sed sekvi ŝian vojon… ideojn kaj laboron?

Same estas kun Zamenhof. Ĉiuj scias ke li proponis la plej noblajn pacajn ideojn, en tio internacian lingvon, necesan ilon por la paca konstruo de la mondo. Oni admiras lin, sed sekvi… kiu scipovas?

Do estas granda afero memorigi pri Zamenhof. Se ne eblas trovi la respondon, pro kio ne eblas konstrui la pacan mondon, eblas pripensi pro kio valorus agi kiel Zamenhof. Mi dankas al vi, precipe al La Ondo de Esperanto, la revuo kiu certe estas unu el la plej meritaj por konservi la spiriton de Zamenhof.

Prof. d-ro Walter Żelazny
la konsulo de la Civito



Bedaŭrinde ĉi-jare mi ne povas veni al Kaliningrado por komune festi la Zamenhofan Tagon.

Estis tre agrable pasintjare festi tiun gravan por ni, esperantistoj tagon en la Pola Konsulejo en Kaliningrado. Ĉi-jare oficaj okupoj ne permesos al mi veni al Vi.

En mia nomo kaj en la nomo de la Ĉefa Estraro de PEA mi deziras agrablan festadon kaj neforgeseblajn momentojn en pitoreska Kaliningrado al vi kaj al malfermita al la Esperanto-movado Pola Konsulejo en tiu parto de Rusujo.

Amike kaj samideane

Stanisław Mandrak
prezidanto de PEA



Estimataj partoprenantoj de la Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrado,

Ni — samurbanoj de la iniciatoro de la internacia lingvo Esperanto — doktoro Ludoviko Zamenhof, havas grandan plezuron kaj honoron saluti vin okaze de lia 144a naskiĝdatreveno.

Ni ĝojas, ke la ideo kaj la lingvo de doktoro Esperanto vivas kaj gloras tutmonde kaj speciale en Kaliningrado.

Ni esperas, ke ne nur uzantoj de Esperanto ĝuos amikan kaj pacan etoson dum via semajnfino.

Nome de bjalistoka esperantistaro

Ela Karczewska, prezidantino de Bjalistoka Esperanto-Societo
Jarek Parzyszek prezidanto de Fondaĵo Zamenhof
Nina Pietuchowska sekretariino de Fondaĵo Zamenhof



Karaj samideanoj kaj kolegoj, speciale Halina kaj Aleksander!

Mi tutkore gratulas vin okaze de la Zamenhofa Tago kun ĝojo pro grandaj sukcesoj, kiujn atingis Esperanto-movado en Kaliningrad dum lastaj jaroj. Tutmonde legata revuo, bonega libroeldonejo, regulaj internaciaj renkontiĝoj — ĉio ĉi estas establita mirinde rapide per klopodoj de nur kelkaj homoj.

Kaliningrad estas ponto inter Ruslando kaj Eŭropo, ĝuste tie plej gravas firmaj kaj stabilaj internaciaj kontaktoj. Interŝanĝo de kulturaj valoroj servas al pli bona kompreno inter la popoloj.

Apartan dankon al niaj polaj amikoj, kiuj ĉiam varme subtenas niajn iniciatojn. Mi deziras ĉiajn sukcesojn al Esperanto-movado en Kaliningrad kaj tuta Baltio.

Valentin Melnikov, komisiito pri literaturo de Rusia Esperantista Unio, membro de Ĉefa Atesta kaj Lingva komisiono de REU, dumviva membro de REU, konstanta kunlaboranto de La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj. (Moskvo)

La unua Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad (dec 2001)
La dua Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad (dec 2002)


Novaĵoj | Enirpaĝo