Trimonata “jubileo” de Radio Esperanto

La 5an de majo Radio Esperanto havas etan memordaton, ja nia la unua sonprogramo aperis la 5an de februaro, ekzakte antaŭ tri monatoj. Kaj hodiaŭ aperis la oka programo – donaco por ni mem.

En la oka sonprogramo post nelonga enkonduko de Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka rakontas pri kelkaj kulturaj eventoj en Kaliningrado, kiujn ŝi lastatempe partoprenis: la festado de la naskiĝado de Kantio, diskutado de la urba himno, kaj hieraŭa koncerto de pollanda koruso en rusortododksa preĝejo.

La redaktoro de La Ondo de Esperanto prezentas Esperanto-novaĵojn, inter kiuj la ĉefaj koncernas la centjaran fondodatrevenon de la Universala Esperanto-Asocio.

Poste la mikrofonon reprenas Halina, kiu legas sian eseon “PV, PIV, NPIV”, aperintan en la maja kajero de La Ondo de Esperanto en la rubriko Nia trezoro. Ĉi-rubrike ni prezentas dek librojn, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture.

Legu la tutan eseon.

En la literatura rubriko ĉi-foje estas fragmento el la romano Resurekto de Lev Tolstoj en la traduko de Viktor Sapoĵnikov, kiun “Sezonoj” eldonis en 2000.

Legu ĉi tiun ĉapitron.

La programon kronas La matenrampanto – kanto el la albumo Eksenlime de la sveda grupo “La Perdita Generacio”.

La muzikan enkondukon por ĉi tiu programo verkis peterburganino Noita-Akka (Julianna). Dankon al ŝi!

Radio Esperanto estas aŭskultebla:
http://la-ondo.rpod.ru/

Radio Esperanto estas abonebla:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Vi povas elŝuti nur la okan sonprogramon.

Kritikoj, proponoj kaj (son)kontribuoj estas bonvenaj en la komentejo de la podkasto kaj retpoŝte

B o n a n  a ŭ s k u l t a d o n !

HaGo, AlKo


Novaĵoj | Enirpaĝo