Anton ChekhovPri la amo

Novelo de Anton Ĉeĥov

Sekvatage ĉe la matenmanĝo oni donis tre bongustajn kuketojn, kankrojn kaj ŝafkotletojn. Dum la manĝado kuiristo Nikanoro venis supren por demandi, kion la gastoj deziras por la tagmanĝo. Li estis mezalta viro kun pufa vizaĝo kaj etaj okuloj, kaj liaj lipharoj ŝajnis ne razitaj sed elpinĉitaj.

Aljoĥin rakontis, ke la bela Pelagea amis tiun kuiriston. Ĉar li estis drinkulo kaj havis violentan karakteron, ŝi ne deziris edziniĝi kun li kaj konsentis je simpla konkubado. Sed li estis tre pia, kaj lia religia kredo ne permesis al li simple konkubi; li postulis ke ŝi edziniĝu kun li, kaj sen tio li ne deziris vivi kun ŝi; kiam li estis ebria, li ŝin insultis kaj eĉ batis. Kiam li estis ebria, ŝi kaŝis sin supre kaj ploregis, kaj tiutempe Aljoĥin kaj la servistaro ne forlasis la domon por defendi ŝin ĉe bezono.

Ili ekparolis pri la amo.

— Kiel la amo naskiĝas, — diris Aljoĥin, — kial Pelagea ekamis ne alian viron, kiu pli konvenus al ŝi laŭ ŝiaj animaj kaj eksteraj ecoj, sed ekamis ĝuste Nikanoron, tiun muzelulon (ĉi tie ĉiuj nomas lin muzelulo) — ja en la amo gravas la problemoj de la persona feliĉo — ĉio ĉi ne estas konata, kaj ĉion ĉi oni povas trakti ĉiamaniere. Ĝis nun pri la amo estas dirita nur unu nerefutebla veraĵo, nome: “Ĉi tiu mistero estas granda”, sed ĉio cetera skribita kaj dirita pri la amo estis ne respondo, sed nur formulado de demandoj, kiuj plu restas neresponditaj. La klarigo, kiu ŝajne taŭgas en iu konkreta kazo, maltaŭgas en deko da aliaj kazoj; mi pensas, ke plej bone estas klarigi ĉiun kazon aparte, ne penante ĝeneraligi. Necesas, kiel diras kuracistoj, personigi ĉiun apartan kazon.

— Tute ĝuste, — konsentis Burkin.

— Ni, honestaj rusaj homoj, havas inklinon al tiuj demandoj, kiuj restas neresponditaj. Kutime oni poeziigas la amon, ornamas ĝin per rozoj kaj najtingaloj, sed ni, rusoj, ornamas nian amon per tiuj fatalaj demandoj, ĉe tio elektante el ili la malplej interesajn. Kiam mi estis ankoraŭ studento en Moskvo, mi havis vivkunulinon, ĉarman damon, kiu en miaj brakoj ĉiam pensis pri tio, kiom da mono mi donos al ŝi monate, kaj kiom nun kostas unu funto da bovaĵo. Simile ankaŭ ni, kiam ni estas amantaj, ne ĉesas demandi nin: ĉu tio estas honesta aŭ nehonesta, saĝa aŭ stulta, al kio kondukos tiu amo, kaj tiel plu. Mi ne scias, ĉu tio estas bona aŭ ne, sed mi scias, ke tio malhelpas, agacas, ne kontentigas.

Ŝajnis, ke li deziris rakonti ion. Solece loĝantaj viroj ĉiam havas en la animo ion, kion ili volonte rakontus. En urboj fraŭloj speciale frekventas publikajn banejojn kaj restoraciojn nur por paroli, kaj foje ili rakontas al banservistoj kaj kelneroj tre interesajn historiojn; en vilaĝoj ili kutime senvualigas sian animon antaŭ gastoj. Nun post la fenestroj estis videblaj nur la griza ĉielo kaj arboj, malsekaj pro la pluvo; en tiu vetero oni ne povis ien iri, kaj restis neniu afero krom rakonti kaj aŭskulti.

— Mi jam delonge loĝas kaj mastrumadas en Sofjino, — ekparolis Aljoĥin, — post la universitataj studoj. Mi estis edukita kiel laborevitulo, kaj laŭ mia karaktero mi emas labori ĉe la skribotablo; sed kiam mi venis ĉi tien, la bieno havis grandan ŝuldon, kaj ĉar mia patro enŝuldiĝis parte pro tio ke li multe elspezis por miaj studoj, mi decidis ne foriri de ĉi tie kaj labori ĝis la elpago de la ŝuldo. Mi konfesas, ke post tiu decido mi komencis ĉi tie labori kun certa abomeno. La tero ĉi tie ne donas multajn enspezojn kaj, por ke la terkulturado ne estu malprofita, oni devas uzi laboron de servutuloj aŭ dungitoj, kio estas preskaŭ la sama afero, aŭ mem fari la propran mastrumadon laŭ la maniero de la kampuloj — do, propramane labori sur la tero kune kun la familio. Meza vojo ne ekzistas. Sed tiam mi ne pensis pri tiaj subtilaĵoj. Mi lasis libera neniun terpeceton, laborigis ĉiujn gekampulojn el la apudaj vilaĝoj, la laboro freneze bolis; ankaŭ mi mem plugis, semis, falĉis kaj ĉe tio enuis kaj malestime paŭtis, kiel vilaĝa kato manĝanta pro malsato kukumojn en legomejo; la korpo doloris min, kaj mi estis ekdormanta marŝante. Unuatempe al mi ŝajnis, ke ĉi tiun laborplenan vivon mi povos facile kunigi kun miaj kulturaj kutimoj; mi pensis, ke por tio necesas teni en la vivo la kutiman ordon. Mi ekloĝis ĉi-supre, en la paradaj ĉambroj, kaj aranĝis tiel ke post la matenmanĝo kaj tagmanĝo oni donis al mi kafon kun likvoroj kaj antaŭ la dormo mi legis “Heroldon de Eŭropo”. Sed foje venis nia popo, patro Ivano, kaj dum unu vizito fortrinkis ĉiujn miajn likvorojn; kaj “Heroldo de Eŭropo” estis donita al la popfilinoj, ĉar somere, precipe dum la falĉotempo, mi ne sukcesis atingi mian liton kaj estis ekdormanta sur sledo en la remizo aŭ en iu arbara gardistejo — ĉu povus temi pri legado? Iom post iom mi ekloĝis malsupre, komencis manĝi en la kuirejo por servistoj, kaj el la antaŭa lukso ĉe mi restis nur la servistaro, kiu servis ankoraŭ al mia patro, kaj maldungi ĝin estus por mi tre dolore.

Oni baldaŭ elektis min honora paciga juĝisto. Mi devis fojfoje veni en la urbon kaj partopreni kunvenojn de la juĝistoj kaj sesiojn de la distrikta juĝo; tio distris min. Vivinte ĉi tie du-tri monatojn sen foriro, precipe vintre, oni finfine eksopiras al nigra jako. Kaj en la distrikta juĝejo estis kaj jakoj kaj uniformoj kaj frakoj; tie estis juristoj, homoj kun ĝenerala klero, kaj mi povis interparoli kun ili. Estis vera lukso — post dormado sur la sledo kaj post manĝado en la kuirejo por servistoj sidi sur fotelo, en pura vesto kaj leĝeraj ŝuoj, kun ĉeno sur la brusto!

En la urbo oni varme akceptis min, kaj mi volonte konatiĝis kun aliaj. Inter ĉiuj konatecoj la plej firma kaj, verdire, la plej agrabla por mi estis la konateco kun Luganoviĉ, vicprezidanto de la distrikta juĝejo. Vi ambaŭ lin konas: ĉarma persono. Tio okazis ĝuste post la fama kazo de la incendiintoj; la traktado daŭris du tagojn, ni estis lacigitaj. Luganoviĉ direktis al mi rigardon kaj diris:

— Do, jene. Venu al mi tagmanĝi.

Tio estis surpriza, ĉar kun Luganoviĉ mi ne proksime konatiĝis, nur oficiale, kaj mi neniam estis ĉe li. Mi nur por minuto venis al mia hotelo, por ŝanĝi la veston, kaj iris al la tagmanĝo. Tiel mi ricevis la okazon por konatiĝi kun Anna Aleksejevna, la edzino de Luganoviĉ. Tiam ŝi estis ankoraŭ tre juna, ne pli ol dudekdujara, kaj antaŭ jarduono ŝi naskis sian unuan infanon. Tio okazis antaŭ longa tempo, kaj nun mi apenaŭ povus diri, kio en ŝi estis vere neordinara, kion mi ekŝatis en ŝi, sed tiam ĉe la tagmanĝo por mi ĉio estis nerefuteble klara; mi vidis virinon junan, belegan, bonkoran, inteligentan, ĉarman; tian virinon mi ne renkontis pli frue. Mi tuj sentis en ŝi proksimulon, kvazaŭ ĉi tiun vizaĝon kaj ĉi tiujn afablajn saĝajn okulojn mi vidus iam en la infaneco, en la albumo, kiu kuŝis sur la komodo de mia patrino.

En la kazo pri la incendio oni akuzis kvar judojn, agnoskis ilin bando, sed mi opiniis tion senbaza. Dum la tagmanĝo mi estis tre emociita, mi peze fartis, kaj mi jam ne memoras, kion mi parolis, sed Anna Aleksejevna ĉiam balancis la kapon kaj estis diranta al la edzo:

— Demetrio, kiel tio okazis?

La bonulo Luganoviĉ estis unu el tiuj simplanimaj homoj, kiuj firme kredas, ke se homo estas juĝata, tio signifas ke ĝi estas kulpa, kaj ke dubi pri la ĝusteco de la verdikto oni povas nur en la oficiala maniero, sur papero, sed tute ne dum tagmanĝo kaj ne dum privata konversacio.

— Ja ni ne incendiis, — li milde parolis, — do oni nin nek juĝas, nek enprizonigas.

Ambaŭ geedzoj klopodis ke mi multe manĝu kaj trinku. Laŭ kelkaj bagateloj — ekzemple, laŭ tio kiel ili kune kuiris kafon kaj kiel ili per duonvorto komprenis unu la alian — mi konkludis ke ili kunvivas konkorde, bone kaj ke ili ĝojas pro la veno de la gasto. Post la tagmanĝo ili pianludis kvarmane, poste krepuskiĝis kaj mi reveturis hejmen. Tio okazis komence de printempo. Poste mi pasigis en Sofjino la tutan someron, nenien veturante, kaj mi ne havis tempon eĉ pensi pri la urbo, sed la rememoro pri la svelta blonda virino ĉiutage restis en mi; mi ne pensis pri ŝi, sed en mia animo kvazaŭ kuŝis ŝia leĝera ombro.

Fine de la aŭtuno en la urbo okazis spektaklo kun bonfara celo. Mi venis en la gubernatoran loĝion (oni invitis min dum paŭzo) kaj ekvidis ke apud la edzino de la gubernatoro sidis Anna Aleksejevna, kaj denove mi spertis la nerezisteblan, frapan impreson de la beleco kaj de la amindaj karesaj okuloj kaj la saman senton de la proksimeco.

Ni iom sidis apude, poste promenis en la fojero.

— Vi malgrasiĝis, — ŝi diris. — Ĉu vi estis malsana?

— Jes. Mia ŝultro estas frostiĝinta kaj mi malbone dormas dum la pluva vetero.

— Vi aspektas malvigle. Printempe, kiam vi venis tagmanĝi, vi estis pli juna kaj vigla. Tiam vi estis entuziasma kaj multe parolis, vi estis tre interesa, kaj mi konfesas, ke mi estis iomete logita de vi. Somere mi ial ofte rememoris vin kaj hodiaŭ, dum mi prepariĝis al la teatro, al mi ŝajnis, ke mi vidos vin.

Ŝi ekridis.

— Sed hodiaŭ vi aspektas malvigle, — ŝi ripetis. — Tio maljunigas vin.

Sekvatage mi matenmanĝis ĉe Luganoviĉoj; post la matenmanĝo ili veturis al sia vilao por fari tie ordonojn pri la vintra mastrumado, kaj mi akompanis ilin. Kune kun ili mi revenis en la urbon kaj noktomeze temanĝis en ilia kvieta familia etoso, dum la kameno brulis kaj la juna patrino ofte foriris por vidi, ĉu ŝia filino dormas. Post tio mi ĉiam vizitis ilin, kiam mi venis en la urbon. Ili alkutimiĝis al mi, kaj mi al ili. Kutime mi venis sen anonco, kiel hejmano.

— Kiu venis? — aŭdiĝis el fora ĉambro la tirata voĉo, kiu ŝajnis al mi vere belega.

— Paŭlo Konstantinoviĉ, — respondis la ĉambristino aŭ vartistino. Anna Aleksejevna eliris kun zorgoplena vizaĝo kaj ĉiam demandis:

— Kial vi tre longe ne venis al ni? Ĉu io okazis?

Ŝia vizaĝo, ŝia nobla mano kiun ŝi etendis al mi, ŝia hejma robo, haroj, voĉo kaj paŝoj ĉiam donis al mi impreson de io nova, grava kaj neordinara en mia vivo. Ni longe konversaciis kaj longe silentis, pensante pri aferoj, aŭ ŝi pianludis por mi. Se hejme estis neniu el la gemastroj, mi restis kaj atendis, interparolis kun la vartistino, ludis kun la infano aŭ legis gazeton, kuŝante sur sofo en la kabineto, kaj kiam Anna Aleksejevna revenis, mi renkontis ŝin en la vestiblo, prenis ŝiajn aĉetaĵojn, kaj ial ĉiufoje portis tiujn aĉetaĵojn kun la amo kaj triumfo de la infano.

Okazis laŭ la proverbo: vivis kampulin' senzorge ĝis aĉeto de porkid'. Ankaŭ ili vivis senzorge ĝis la amikiĝo kun mi. Se mi longe ne venis en la urbon, tio signifis, ke mi malsanis aŭ al mi okazis io misa, kaj ili tre maltrankviliĝis. Ili maltrankviliĝis pro tio, ke mi, klerulo scianta fremdajn lingvojn, anstataŭ okupiĝi pri scienco aŭ literaturo, baraktas kiel sciuro en tret-rado, multe laboras, restante sen groŝo en la poŝo. Al ili ŝajnis, ke mi suferas, kaj ke mi parolas, ridas kaj manĝas nur por kaŝi mian suferadon, kaj eĉ en gajaj minutoj, kiam mi fartis bone, mi sentis sur mi iliajn esplorajn rigardojn. Ili aparte kortuŝis min, kiam mi efektive havis problemojn, kiam min premis iu el la kreditoroj aŭ ne sufiĉis mono por urĝa pago; tiam la du geedzoj interflustris ĉe la fenestro, poste li venis al mi kaj seriozmiene diris:

— Paŭlo Konstantinoviĉ, se vi nuntempe bezonas monon, mi kaj mia edzino petas vin ne honti kaj preni prunte nian monon.

Liaj oreloj ruĝiĝis pro emociiĝo. Okazis ankaŭ ke, post simila interflustrado ĉe la fenestro, li venis al mi kun la ruĝaj oreloj kaj diris:

— Mi kaj mia edzino tre petas vin akcepti de ni jenan donacon.

Kaj li donis manum-butonojn, cigaredujon aŭ lampon; kaj mi kompense sendis al ili el la vilaĝo ĉasitajn birdojn, buteron kaj florojn. Alvorte, ili estis sufiĉe riĉaj. Unuatempe mi ofte prunteprenis monon kaj ne estis tro elektema, prenis ĉie kie eblis, sed nenio en la mondo devigus min pruntepreni ĉe ili. Sed kial mi rakontu tion!

Mi estis malfeliĉa. En la hejmo, kamparo kaj remizo mi pensis pri ŝi; mi penis kompreni la sekreton de la juna, bela kaj saĝa virino, kiu edziniĝis kun neinteresa viro, preskaŭ maljunulo (la edzo havis pli ol kvardek jarojn), naskis de li infanojn; mi penis kompreni la sekreton de tiu neinteresa viro, bonulo, simplulo, kiu rezonis kun vere enuiga prudento, dum baloj kaj vesperoj troviĝis apud gravaj personoj, malvigla, nebezonata viro kun humila indiferenta mieno, kvazaŭ oni venigus lin por vendi, sed kiu tamen kredis je sia rajto esti feliĉa, havi de ŝi infanojn; kaj mi ĉiam penis kompreni, kial ŝin renkontis li, sed ne mi, kaj kial estis bezonata tiel terura eraro en nia vivo.

Sed venante en la urbon, mi ĉiufoje vidis en ŝiaj okuloj, ke ŝi atendis min; kaj ŝi mem konfesis al mi, ke ankoraŭ matene ŝi havis specialan senton, ŝi estis ĝuste divenanta miajn vizitojn. Ni kutime parolis kaj silentis longe, tamen ni ne konfesis nian amon unu al la alia, sed timide kaj ĵaluze kaŝis ĝin. Ni timis ĉion, kio povus malkaŝi nian sekreton al ni mem. Mi amis tenere kaj profunde, sed mi rezonadis, mi demandis min, al kio eble kondukos nia amo, se ni ne havos fortojn por kontraŭbatali ĝin; al mi ŝajnis neebla tio, ke mia kvieta trista amo subite kaj krude ĉesigos la feliĉan vivofluon de ŝia edzo, de ŝiaj infanoj, de la tuta domo, kie oni min tre amis kaj kie oni tute fidis min. Ĉu tio estus honesta? Ŝi sekvus min, sed kien? Kien mi povus venigi ŝin? Estus alia afero, se mi havus belan interesan vivon, se mi, ekzemple, batalus por liberigo de la patrujo aŭ se mi estus fama sciencisto, artisto, pentristo; sed nun mi el unu kutima, rutina situacio devus forlogi ŝin al alia situacio same aŭ eĉ pli rutina. Ĉu nia feliĉo daŭrus longe? Kio okazus al ŝi, se mi malsaniĝus, mortus aŭ se ni simple ĉesus ami unu la alian?

Evidente, ankaŭ ŝi rezonis simile. Ŝi pensis pri la edzo, pri la infanoj, pri sia patrino, kiu amis ŝian edzon kiel filon. Se ŝi fordonus sin al sia sento, ŝi estus devigita mensogi aŭ diri la veron, kaj en ŝia stato ambaŭ manieroj estus same timigaj kaj malkomfortaj. Ankaŭ ŝin turmentis la demando: ĉu ŝia amo feliĉigos min, ĉu ĝi malfaciligos mian vivon, kiu sen tio estis peza kaj plena da ĉiaj malfeliĉoj? Al ŝi ŝajnis, ke ŝi estas jam nesufiĉe juna por mi, nesufiĉe laborema kaj energia por komenci la novan vivon, kaj ŝi ofte interparolis kun la edzo pri tio, ke mi devos edziĝi kun saĝa kaj digna junulino, kiu estu bona mastrino kaj helpanto, sed ŝi tuj estis diranta, ke en nia urbo apenaŭ ekzistas tia junulino.

Intertempe pasis jaroj. Anna Aleksejevna havis jam du infanojn. Kiam mi venis al Luganoviĉoj, iliaj servistoj afable ridetis, iliaj infanoj kriis, ke venis oĉjo Paŭlo kaj ĵetis sin sur mian kolon. Ĉiuj ĝojis, ne komprenante kio estis okazanta en mia animo, kaj pensis ke ankaŭ mi ĝojas. Ĉiu taksis min nobla persono. Kaj la plenaĝuloj kaj la infanoj sentis, ke en la ĉambro paŝas nobla persono, kaj tio donis por ilia rilato al mi iun apartan ĉarmon, kvazaŭ en mia ĉeesto ilia vivo estis pli pura kaj bela. Mi kaj Anna Aleksejevna kune vizitis la teatron, ĉiam ni iris piede; ni sidis apude, niaj ŝultroj intertuŝiĝis; silente prenante binoklon el ŝiaj manoj mi sentis, ke ŝi proksimas al mi, ke ŝi estas mia, ke ni ne povas esti unu sen la alia, sed elirinte el la teatro ni, pro stranga miskompreno, ĉiufoje adiaŭis kaj disiris kiel fremduloj. En la urbo oni parolis pri ni Dio-scias-kion, sed en tiuj paroloj estis neniu vorto de vero.

En la lastaj jaroj Anna Aleksejevna ofte forveturis jen al la patrino, jen al la fratino; ŝi jam foje havis malbonan humoron, foje aperis konscio pri la nekontentiga, fuŝita vivo kaj tiam ŝi volis vidi nek la edzon, nek la infanojn. Ŝi jam kuracis siajn difektitajn nervojn.

Ni preskaŭ ĉiam silentis, kaj en ĉeesto de aliaj ŝi estis strange incitita kontraŭ mi; kiam mi parolis pri io ajn, ŝi malkonsentis kun mi, kaj kiam mi diskutis kun iu, ŝi subtenis mian kontraŭulon. Kiam mi hazarde lasis ion fali, ŝi malvarme diris:

— Mi gratulas vin.

Se irante kun ŝi al la teatro mi forgesis kunpreni binoklon, ŝi diris:

— Mi certe sciis, ke vi ĝin forgesos.

Feliĉe aŭ malfeliĉe, en nia vivo ekzistas nenio, kio ne finiĝus frue aŭ malfrue. Venis la tempo de la disiĝo, ĉar Luganoviĉ estis promociita kiel prezidanto de juĝejo en unu el la okcidentaj gubernioj. Ili devis vendi la meblojn, ĉevalojn, vilaon. Kiam post la vizito de la vilao ni estis revenantaj kaj retrorigardis por lastfoje vidi la ĝardenon kaj la verdan tegmenton, ĉiuj estis tristaj, kaj mi komprenis, ke venis la tempo adiaŭi ne nur la vilaon. Estis decidite, ke fine de aŭgusto ni adiaŭos Annan Aleksejevnan kiu vojaĝos al Krimeo, kien ŝin sendis kuracistoj, kaj post kelka tempo Luganoviĉ kun la infanoj forveturos al sia okcidenta gubernio.

Ni multnombre adiaŭis ŝin. Kiam ŝi jam adiaŭis la edzon kaj infanojn, kaj ĝis la forvojaĝa signalo restis nur momento, mi enkuris en ŝian kupeon por meti sur bagaĝ-benkon iun korbon, kiun ŝi preskaŭ forgesis; kaj necesis adiaŭi. Kiam en la kupeo niaj rigardoj renkontiĝis, la animfortoj forlasis nin ambaŭ, mi brakumis ŝin, ŝi premis la vizaĝon al mia brusto, kaj ŝiaj okuloj eklarmis. Kisante ŝiajn vizaĝon, ŝultrojn kaj manojn malsekajn pro la larmoj — ho, kiel malfeliĉaj ni estis! — mi konfesis al ŝi mian amon, kaj kun akra kordoloro komprenis, kiel malnecesa, bagatela kaj trompa estis ĉio, kio malhelpis al ni ami. Mi komprenis, ke kiam oni amas, en siaj rezonoj pri la amo oni bazu sin sur io pli supera, pli grava ol feliĉo aŭ malfeliĉo, peko aŭ virto en ties kutimaj sencoj, aŭ oni tute ne rezonu.

Mi kisis ŝin lastfoje, premis ŝian manon, kaj ni disiĝis — por ĉiam. La trajno jam ekveturis. Mi sidiĝis en najbara kupeo, kiu estis malplena, kaj ĝis la sekva stacio mi tie sidis kaj ploris. Poste mi piediris al Sofjino…

Dum la rakonto de Aljoĥin la pluvo ĉesis, kaj la suno aperis. Burkin kaj Ivano Ivanoviĉ venis sur la balkonon, de kiu belege aspektis la ĝardeno kaj la rivero, nun spegulece rebrilanta sub la sunradioj. Ili ĝuis la vidaĵon kaj samtempe bedaŭris, ke ĉi tiu viro kun la bonaj saĝaj okuloj, kiu tiel purkore rakontis al ili, efektive baraktis en la grandega bieno, kiel sciuro en tret-rado, sed ne okupiĝis pri scienco aŭ io alia, kio farus lian vivon pli agrabla. Ili pensis ankaŭ pri tio, kiel funebran vizaĝon havis la juna damo, dum li adiaŭis ŝin en la kupeo kaj kisadis ŝiajn vizaĝon kaj ŝultrojn. Ambaŭ ŝin vidis en la urbo, kaj Burkin eĉ estis konata kun ŝi kaj taksis ŝin bela.

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov


Notoj

Pri la amo (О любви) aperis en Russkaja myslj (1898. №8) kune kun Grosoj. La Esperanta traduko de A. Korĵenkov aperis en Rusaj amnoveloj (Jekaterinburg: Sezonoj, 2000) kaj en Rusa novelaro.

Sekvatage. La antaŭan vesperon Ivano Ivanoviĉ rakontis pri sia frato (Vd. Grosoj).

Ĉi tiu mistero estas granda. Efe 5: 32.


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton Ĉeĥov